sábado, 19 de outubro de 2013

ROBÔ-MOSCA FAZ SEU PRIMEIRO VOO CONTROLADO / ROBOTA MUŜO FARAS SIAN UNUAN KONTROLATAN FLUGON


02/05/2013


Uma mosca-robô do tamanho de meio clipe de papel lançou voo, pela primeira vez. O protótipo bate asas 120 vezes por segundo, faz manobras e até paira no ar. Ele pesa menos que um décimo de um grama e não tem bateria. O passeio, realizado no meio do ano passado, foi a primeira demonstração de voo de um robô do tamanho de um inseto e de acordo com os pesquisadores da faculdade de Engenharia e Ciências Aplicadas da Universidade de Harvard, nos Estados Unidos, é uma prova de quão longe a engenharia pode chegar.

Robota muŝo, samgranda kiel duona paperklipo, flugis la unuan fojon. Tiu prototipo svingas la flugilojn po 120 fojojn sekunde, faras direktajn movojn kaj eĉ ŝvebas en la aero. Ĝi pezas malpli ol dekonon da gramo kaj ne havas baterion. Ĝia promeno, realigita en la mezo de la pasinta jaro, estis la unua demonstro pri flugo de roboto de la grandeco de insekto. Laŭ la esploristoj de la fakultato de Inĝenierio  kaj Aplikataj Sciencoj de la Universitato Harvardo, en Usono, tio estas pruvo, pri kiel malproksimen la inĝenierio povas iri.




Nenhum comentário: