domingo, 20 de outubro de 2013

FRAZOJ DE CLARICE LISPECTOR

Até cortar os próprios defeitos pode ser perigoso. Nunca se sabe qual é o defeito que sustenta nosso edifício inteiro.

Renda-se, como eu me rendi. Mergulhe no que você não conhece como eu mergulhei. Não se preocupe em entender. Viver ultrapassa qualquer entendimento.

Minha força está na solidão. Não tenho medo nem de chuvas tempestivas nem de grandes ventanias soltas, pois eu também sou o escuro da noite.

Que ninguém se engane. Só se consegue a simplicidade através de muito trabalho.

Brasília…Uma prisão ao ar livre.

A palavra é o meu domínio sobre o mundo.

Sou como você me vê.
Posso ser leve como uma brisa ou forte como uma ventania. Depende de quando e como você me vê passar.

Saudade é um pouco como fome. Só passa quando se come a presença. Mas às vezes a saudade é tão profunda que a presença é pouco: quer-se absorver a outra pessoa toda. Essa vontade de um ser o outro para uma unificação inteira é um dos sentimentos mais urgentes que se tem na vida.

Liberdade é pouco. O que eu desejo ainda não tem nome.

Não quero ter a terrível limitação de quem vive apenas do que é passível de fazer sentido. Eu não: quero uma verdade inventada.

Suponho que me entender não é uma questão de inteligência e sim de sentir, de entrar em contato...
Ou toca, ou não toca.

Quando se ama não é preciso entender o que se passa lá fora, pois tudo passa a acontecer dentro de nós.

É curioso como não sei dizer quem sou. Quer dizer, sei-o bem, mas não posso dizer. Sobretudo tenho medo de dizer porque no momento em que tento falar não só não exprimo o que sinto como o que sinto se transforma lentamente no que eu digo.

Ela acreditava em anjo e, porque acreditava, eles existiam.

E se me achar esquisita, respeite também. Até eu fui obrigada a me respeitar.

Porque eu fazia do amor um cálculo matemático errado: pensava que, somando as compreensões, eu amava. Não sabia que, somando as incompreensões é que se ama verdadeiramente. Porque eu, só por ter tido carinho, pensei que amar é fácil.

Não tenho tempo pra mais nada, ser feliz me consome muito.

Olhe, tenho uma alma muito prolixa e uso poucas palavras.

Sou irritável e firo facilmente.
Também sou muito calmo e perdôo logo. Não esqueço nunca. Mas há poucas coisas de que eu me lembre.

Mas tenho medo do que é novo e tenho medo de viver o que não entendo - quero sempre ter a garantia de pelo menos estar pensando que entendo, não sei me entregar à desorientação.

Passei a vida tentando corrigir os erros que cometi na minha ânsia de acertar.

Eu escrevo como se fosse para salvar a vida de alguém, provavelmente a minha própria vida.


Eĉ fortranĉi la proprajn difektojn povas esti danĝere. Ni neniam scias, kiu difekto subtenas nian tutan konstruaĵon.

Kapitulacu, same kiel mi kapitulacis.
Enmetiĝu en tion, kion vi ne konas, same kiel mi enmetiĝis. Ne faru al vi la klopodon kompreni. Vivi estas trans ĉia ajn kompreno.

Mia forto estas la soluleco. Mi timas nek tempestajn pluvojn, nek grandajn liberajn ventegojn, ĉar mi estas ankaŭ la mallumo de la nokto.

Neniu iluziiĝu: oni atingas la simplecon nur post multa laboro.

Braziljo... Prizono sub libera ĉielo.

La parolo estas mia regado super la mondo.

Mi estas tia, kia vi min vidas. Mi povas esti milda, kia zefiro, aŭ forta, kia uragano. Dependas de tio, kiam kaj kiel vi vidas min pasi.

Sopiro iom similas al malsato. Ĝi ĉesas nur tiam, kiam ĝi manĝas la ĉeeston. Sed kelkajn fojojn la sopiro estas tiel profunda, ke la ĉeesto ne sufiĉas, tial ke la sopiro volas ensorbi la tutan alian homon. Tiu volemo de unu esti la alia, por tuta unuiĝo, estas unu el la sentoj plej satigendaj, kiujn oni havas en la vivo.

La libereco estas nesufiĉa. Tio, kion mi deziras, ankoraŭ ne havas nomon.

Mi ne volas havi la teruran limiĝon de tiu, kiu vivas nur   laŭ tio, kio devas havi sencon. Mi ne: mi volas inventitan veron.

Mi kredas, ke kompreni min ne estas demando pri intelekto, sed jes pri tio, senti... kontaktiĝi... Aŭ oni tuŝas, aŭ ne tuŝas.

Kiam ni amas, ni ne bezonas kompreni tion, kio okazas ekstere, ĉar ĉio tiame okazas interne de ni.

Estas kurioze, ke mi ne scias diri, kiu estas mi. En la vero mi bone scias, sed mi ne povas diri. Precipe mi timas diri, ĉar, en la momento, kiam mi provas priparoli, mi ne nur ne esprimas tion, kion mi sentas, sed ankaŭ tio, kion mi sentas, lante transformiĝas en tion, kion mi diras.

Mi kredis pri anĝeloj, kaj, ĉar mi kredis pri ili, ili ekzistis.

Se vi trovas min stranga, respektu tion ankaŭ. Eĉ mi estis devigita respekti min.

Okazis, ke mi faris pri la amo malĝustan matematikan kalkulon: mi pensis, ke, sumigante la komprenojn, mi amis. Mi ne sciis, ke estas per la sumigo de la malkomprenoj, ke oni amas. Ĉar, nur pro tio, ke mi ricevadis kareson, mi pensadis, ke ami estas facile.

Mi havas tempon por nenio pli. Esti feliĉa min tre okupas.

Vidu, mi havas la animon troparoleman, kaj mi uzas malmultajn vortojn.
  
Mi estas iritiĝema kaj vundas facile. Mi ankaŭ estas tre trankvila kaj pardonas tuje. Mi neniam forgesas. Tamen estas malmultaj okazintaĵoj, pri kiuj mi memoras.

Mi timas tion, kio estas nova, kaj mi timas sperti tion, kion mi ne komprenas. Mi ĉiam volas havi almenaŭ la certecon pensi, ke mi komprenas. Mi ne emas doniĝi al la senkonsileco.


Mi pasigis la vivon provante korekti la erarojn, kiujn mi faris en mia dezirego malerari.

Mi skribas, kvazaŭ por savi ies vivon, probable mian propran vivon.



Um comentário:

ursula disse...

Ŝi kapablas skribi per malmultaj vortoj tion kion ĉiuj sentas, sed senkonscie. Kia talento!