sábado, 19 de outubro de 2013

FRAZOJ DE EDGAR MORIN



Frases do antropólogo, sociólogo e filósofo francês Edgar Morin, “o paradigma da simplicidade”

Frazoj de la franca antropologo, sociologo kaj filozofo Edgar Morin, “la paradigmo de la simpleco”



Um trabalho tem sentido para uma pessoa quando ela o acha importante, útil e legítimo.

Esperança não significa uma promessa. Esperança significa um caminho, uma possibilidade, um perigo.

A pobreza permite autonomia. A miséria priva-nos dos direitos.

Temos todos o mesmo destino porque vivemos com os mesmos problemas, medos e tensões. Vivemos os mesmos perigos, e eles são vários: as doenças, as guerras, as tensões religiosas.

A mundialização, a industrialização, atinge a todos, por esses motivos compartilhamos dos mesmos problemas e medos.

Reforma de pensamento significa reforma de educação.

O pensamento político está reduzido à economia, como se tudo pudesse ser calculado.

O destino da humanidade é desconhecido, mas sabemos que o processo de existir modifica-se.

O ato Ético é um ato de religação: com o outro, com os seus, com a comunidade, e uma inserção na religação cósmica.



Iu ajn laboro havas sencon por iu homo, kiam li opinias ĝin grava, utila kaj legitima.

Espero ne signifas promeson. Espero signifas vojon, eblon, danĝeron.

La malriĉeco ebligas aŭtonomecon. La mizero senigas nin de rajtoj.

Ni ĉiuj havas la saman destinon, ĉar ni vivas kun la samaj problemoj, timoj kaj nervostreĉoj. Ni spertas la samajn danĝerojn, kaj ili estas variaj: la malsanoj, la militoj, la religiaj premoj.

La tutmondiĝo kaj la industriigo trafas ĉiujn. Pro tio ni kunspertas la samajn problemojn kaj timojn.

Reformo de pensado signifas reformon de edukado.

La politika pensado estas reduktita al ekonomio, kvazaŭ ĉio povus esti kalkulata.

La destino de la homaro estas nekonata, sed ni scias, ke la procezo ekzisti modifiĝas.

La etika ago estas ago de religiĝo kun la alia, kun siaj kunuloj, kun la komunumo, krom aniĝo al la kosma religio.



Nenhum comentário: