terça-feira, 30 de dezembro de 2014

O ESTILO GERAL DE EXPRESSÕES OU MODOS DE DIZER DO ESPERANTO COMO SUBLINGUAGEM DE COMUNICAÇÃO

O ESTILO GERAL DE EXPRESSÕES OU MODOS DE DIZER DO ESPERANTO COMO SUBLINGUAGEM DE COMUNICAÇÃO



Madragoa


"Tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne koniĝinte antaŭe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon.
 Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ se ili estas skribitaj de aliaj personoj ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas." - L. L. Zamenhof, em "FUNDAMENTA KRESTOMATIO"




O estilo de expressões do Esperanto é também uma linguagem, ou sublinguagem, universal em si. Há um modelário básico de tal estilo espraiado na textualística de L. L. Zamenhof, o próprio iniciador da Língua Internacional e também seu usuário mais profícuo, como produtor textual por cerca de trinta anos, bem como também no livro “Fundamenta Krestomatio”, coletânea de textos modelos, escritos ou revisados também pelo mesmo intelectual polonês. A esses textos-modelos devemos todos nós, produtores textuais esperantistas contemporâneos e de todas as épocas, tentar sempre seguir imitantemente, não só quanto à forma de construção das palavras, mas também para perpetuar o estilo de dizer as coisas, instaurada nos primeiros anos. E tal estilo, do que podemos chamar do Esperanto puro, é simples, didático, claro e seguro, até mesmo no que se refere à pontuação. Convencionar o uso desse estilo básico por todos os produtores textuais em Esperanto, em nível mundial, contribui sobremaneira para sua maior compreensibilidade no seio de todas as formações sociais de usuários da língua, especialmente entre os iniciantes (independentemente também das palavras e suas técnicas de formação). É uma boa prestação de serviço em favor da causa da Língua Internacional.

O bom é que o próprio estilo do idioma Esperanto já é em si suficientemente amplo e intrinsecamente elástico, já enriquecido, na origem, de universais lingüísticos de toda parte do globo. Valeu-se do eterno nomadismo das expressões linguísticas, em seus enclaves e migrações por toda parte. Zamenhof fisgou contribuições de expressões comunicacionais e lingüísticas dos idiomas mais internacionalizados em sua época. [Para nós, lusofalantes, é uma beleza. Como o português já uma língua misturada por várias influências estrada do tempo afora, há oitocentos anos, fica fácil para nós produzirmos de acordo com o estilo básico do Esperanto. Nada lá é tão estranho para nós.] É um esforço que vale a pena, imitar e eternizar o estilo-linguagem dos primeiros grandes mestres, nas fontes textuais referidas (Z e FK). Não deve sacrificar nem anular exatamente os estilos pessoais e nacionais. É só mais uma questão de ajuste fino e de divulgação das idéias escritas de forma mais universalmente compreensível, contribuindo para a necessária ‘invariação lingüística’ (inclusive quanto ao estilo), o que é a razão de ser do Esperanto.

As notícias sobre os fatos do mundo estão globalizadas e instantanizadas, via novos meios de comunicação internetizados. Os sentimentos, pensamentos, gestos e expressões faciais da vida humana, com suas idéias e ideais, são as mesmas entre todas as formações sociais do mundo, camufladas por detrás das línguas, culturas e estilos próprios e particulares. O Esperanto está aí, à disposição de toda a humanidade, como um koiné idiomático universal, com um estilo próprio, mas ao mesmo tempo familiar e facilmente ajustável e assimilável por todos os seus usuários mundo afora. Ademais, com a sua estilística por si só expandida e com seu vastíssimo estoque de palavras e de recursos de criação de palavras, o Esperanto, mais do que qualquer língua nacional, tem estoque de estilo e de palavras já prontas para reproduzir exatamente tudo o que se passa em qualquer parte do mundo.
O que incomoda muitos produtores textuais cultos e criativos é que eles não aceitam se submeter ao estilo fundamental (que é simples). Vaidades. Querem inovar. Acham chique demonstrar um certo desdém ao desprezar formas de pontuação consagradas etc. São criativos e estilosos. É inevitável. O ideal, contudo, seria criar, estilizar, mas dentro da natural elasticidade do estilo fundamental.
É, certo, entretanto, que o próprio estilo das fontes iniciais (Z e FK) podem e devem se expandir, para atender às novas necessidades expressionais, mas sem se desnaturar. Nem tudo os primeiros clássicos previram em nível de estilo de expressão, da mesma forma como não previram todas as palavras da língua. Mas tanto as novas palavras quanto as novas formas de dizer as coisas podem manter perfeita semelhança ou proximidade com as formas pioneiras. Em muitas passagens, Porto Carreiro Neto imitava Zamenhof melhor do que Zamenhof mesmo. Igualmente, Kabe, Edmond Privat e Claude Piron, dentre muitos outros do passado e do presente. As fontes textuais primevas ainda continuam sendo escritas, em nível de formação de palavras e de estilo, por outros autores contemporâneos, fiéis aos princípios.
Enfim, a uniformidade de estilo fundamental do Esperanto, ainda que não exatamente engessado e  não propriamente sacrificial, apenas responde a uma necessidade de código. Código de comunicação global. Simples.

terça-feira, 16 de dezembro de 2014

LA OVO KAJ LA KOKINO – RAKONTO DE CLARICE LISPECTOR



LA OVO KAJ LA KOKINO

- rakonto de CLARICE LISPECTOR


Tradukis esperanten: Josenilton kaj Madragoa


Prezento



La granda brazila prozistino Clarice Lispector (naskiĝinta en Ukrainio, en 1920, sed brazilaniniĝinta 4-jaraĝe) verkis multajn enigmajn perlojn de la universaleca literaturo. Inter ili plej elstariĝas la romanoj “Proksime de la Sovaĝa Koro”, “La Pasio Laŭ G.H.”, “Kaŝita Feliĉeco”, kaj “La Horo de la Stelo”. Sed ŝi verkis ankaŭ kelkajn apartajn rakontojn, inter kiuj la enigma “La Ovo kaj la Kokino”. Dum televizia intervjuo, en la sepdekaj jaroj, ŝi diris, ke ŝiaj plej junaj legantoj komprenadas ŝian verkaron. Tamen, la rakonto “La Ovo kaj la Kokino” estas la sola, kiun ŝi diris, ke eĉ ŝi mem ne komprenis. Sendepende, ĉu vi vidos en ĝi serion da sensignifaĵoj, kontraŭdiroj aŭ kontraŭlogikaĵoj, vere estas, ke tiu rakonto estas bela literatura allogaĵo. Nu, ni, kiuj desplie ne plu havas junulan rigardadon, tion vidas.

Ni esperas, ke nia esperantigo de tiu verketo ne kontribuos por ĝia eventuala malkomprenebleco en ĝia tuto aŭ en ĝiaj apartaĵoj. Se vi kaptos la grandan signifon malantaŭ, inter, en, sub aŭ super la linioj de tiu beletra majstroverko, aŭ en la portugala aŭ en tiu ĉi esperantigo, bonvolu elklarigi ĝin al ni.

Bonan legadon (aŭ mallegadon)!





 ****







Matene en la kuirejo mi vidas la ovon sur la tablo.

Mi vidas la ovon per unu sola vido. Tuje mi rimarkas, ke oni ne povas esti vidanta ovon. Vidi la ovon neniam tenas onin en la estanteco: apenaŭ mi ekvidas ovon, tuje estas kvazaŭ mi vidis la ovon antaŭ tri jarmiloj. - En la sama momento, kiam oni vidas la ovon, tiu ĉi estas la rememoraĵo de ovo. – nur vidas la ovon tiu, kiu jam vidis ĝin antaŭe. – Kiam oni ekvidas la ovon, tiam estas nealiiĝeble: ovo vidita, ovo perdita. – Vidi la ovon estas la ebleco iam estonte ja vidi la ovon. – Estas mallonga kaj nedividebla rigardo. – La rigardo estas la necesa instrumento, kiun, post kiam ĝi estos uzita, mi ĵetos for. Mi restos kun la ovo. – La ovo ne havas propran memon. Individue ĝi ne ekzistas.



Vidi la ovon estas neeble: la ovo estas supervida, same kiel estas sonoj supersonaj. Neniu kapablas vidi la ovon. Ĉu la hundo vidas la ovon? Nur la maŝinoj vidas la ovon. La lev-maŝino vidas la ovon. – Kiam mi estis antikva, tiam unu ovo deponis sin sur mian ŝultron. – Ankaŭ la amon al la ovo oni ne sentas. La amo al la ovo estas supersenta. Oni ne scias, ke li amas la ovon. – Kiam mi estis antikva, tiam mi estis depon-prenanto de la ovo, kaj mi paŝis delikate, por ne ŝuti la silenton de la ovo. Kiam mi mortis, tiam oni detiris de mi la ovon, zorgoplene. Ĝi ankoraŭ estis vivanta. – Nur tiu, kiu vidus la mondon, vidus la ovon. Same kiel la mondo, la ovo estas klara.



La ovo ne plu ekzistas. Kiel la lumo de mortinta stelo, la ovo propre dirita ne plu ekzistas. – Vi estas perfekta, ovo. Vi estas blanka. – Al vi mi dediĉas la komencon. Al vi mi dediĉas la unuan fojon.



Al la ovo mi dediĉas la ĉinan nacion.



La ovo estas penda afero. Ĝi neniam surteriĝis. Kiam ĝi surteriĝas, tiam ne ĝi surteriĝas, sed io, kio estas malsupre sub ĝi. En la kuirejo mi rigardas la ovon per supraĵa atento, por ne rompi ĝin. Mi havas la plej grandan zorgon ne kompreni ĝin. Ĉar estas neeble kompreni ĝin, mi scias, ke, se mi komprenos ĝin, tiel estos, ĉar mi estos eraranta. Kompreni estas la pruvo de la eraro. Kompreni ĝin ne estas la maniero vidi ĝin. – Neniam pensi pri la ovo estas maniero vidinti ĝin. Ĉu ja mi scias pri la ovo? Estas preskaŭ certe, ke jes. Estas ĉi tiele: mi ekzistas; do mi scias. Kion mi ne scias pri la ovo, estas tio, kio efektive gravas. Tio, kion mi ne scias pri la ovo, donas al mi la ovon propre diritan. – La Luno estas loĝata de ovoj.



La ovo estas eksteraĵo. Havi ŝelon estas doniĝi. – La ovo nudigas la kuirejon. Ĝi faras el la tablo klin-ebenon. La ovo eksteriĝas. – Kiu enprofundiĝas en ovon, kiu vidas pli ol la eksteraĵon de la ovo, tiu estas volanta alian aferon: tiu estas malsata.



La ovo estas la animo de la kokino. La kokino maltrafemas. La ovo trafemas. La kokino traf-timemas. La ovo trafemas tia, kia senmova pafaĵo. Ĉar ovo estas ovo en la spaco. Ovo super bluo. – Mi amas vin, ovo. Mi amas vin tiel, kiel io eĉ ne scias, ke ĝi amas alion. – Mi ne tuŝas ĝin. La aŭro de miaj fingroj estas tio, kio vidas la ovon. Mi ne tuŝas ĝin. – Tamen dediĉi min al la vidado de la ovo estus morti koncerne la mondan vivon, kaj mi bezonas la ovoflavon kaj la ovoblankon. – La ovo vidas min. Ĉu la ovo havas ideon pri mi? Ĉu la ovo meditas pri mi? Ne, la ovo apenaŭ vidas min. Ĝi estas libera de la komprenado, kiu vundas. – La ovo neniam luktis. Ĝi estas naturdoto. – La ovo estas nevidebla nudokule. Ovo post ovo oni venas al Dio, kiu estas nevidebla nudokule. La ovo eble estis triangulo, kiu tiom multe ruliĝis en la spaco, ke ĝi ovaligis sin. Ĉu la ovo estas baze unu vazo? Ĉu eble ĝi estis la unua vazo modlita de la etruskoj? Ne. La ovo estas deveninta el Makedonujo. Tie ĝi estis planita kiel frukto de la plej pena spontaneco. Sur la sabloj de Makedonujo iu viro kun bastono en la mano desegnis ĝin. Kaj poste li forviŝis ĝin per nuda piedo.



La ovo estas io, kion oni bezonas prizorgi. Tial la kokino estas la maskaĵo de la ovo. Por ke la ovo trapasu la tempojn, la kokino ekzistas. Patrino servas por tio. – La ovo vivas rifuĝante pro tio, ke ĝi estas ĉiam antaŭanta koncerne sian epokon. – Dume la  ovo estos ĉiam revoluciema. – Ĝi vivas interne de la kokino, por ke oni ne nomu ĝin blanka. La ovo estas ja blanka. Sed ĝi ne devas esti nomata blanka. Tio ne malutilas ĝin, sed okazas, ke la homoj, kiuj nomas ovon blanka, mortas koncerne la vivon. Nomi blanka tion, kio estas blanka, povas detrui la homaron. Iufoje viro estis akuzita kiel tio, kio li estis. Li estis nomata Tiu Homo. Oni ne mensogis: Li estis tio. Sed tamen ĝis hodiaŭ ni ankoraŭ ne restariĝis, unuj post aliaj. Jen la ĝenerala leĝo, por ke ni daŭru vivantaj: oni povas diri “bela vizaĝo”, tamen tiu, kiu diros “La Vizaĝo”, tiu mortos, pro tio, ke li estos elĉerpinta la aferon.



Kun la tempo la ovo turniĝis en ovon de kokino. Ĝi ne estas tio. Tamen, adoptite, ĝi adoptas ĝian nomon. Do oni devas diri “la ovo de la kokino”. Se mi diros nur “la ovo”, elĉerpiĝos la afero, kaj la mondo nudiĝos. Pri la ovo, danĝere estos, se oni eltrovos tion, kion oni povus nomi beleco, tio estas, ĝia vereco. La vereco de la ovo ne estas versimila. Se oni eltrovos ĝin, oni eble devigos ĝin fariĝi rektangula. La danĝero ne estos por la ovo, ĉar ĝi ne fariĝus rektangula. (Nia certeco estas tio, ke ĝi ne povas: ne povi estas la grandioza poveco de la ovo: ĝia grandiozeco devenas de la grandeco ne povi, kiu disradias kiel ia nevolo). Tamen kiu batalus por fari ĝin rektangula, tiu estus perdanta la propran vivon. La ovo metas nin, do, en danĝeron. Nia avantaĝo estas, ke la ovo estas nevidebla. Kaj pri la inicitoj... la inicitoj maskas la ovon.



Rilate la korpon de la kokino: la korpo de la kokino estas la plej granda pruvo, ke la ovo ne ekzistas. Sufiĉas rigardi la kokinon, por ke fariĝu evidenta la malekzistebleco de la ovo.



Kaj la kokino? La ovo estas la granda sinofero de la kokino. La ovo estas la kruco, kiun la kokino portas en la vivo. La ovo estas la nerealigebla sonĝo de la kokino. La kokino amas la ovon. Ĝi ne scias, ke ekzistas la ovo. Se ĝi scius, ke ĝi havas en si mem la ovon, ĝi perdus la staton de kokino. Esti kokino estas la postviveco de la kokino. Postvivi estas la memsavado. Tial estas ĉar ŝajnas, ke vivi ne ekzistas. Vivi kondukas al la morto. Do, kion la kokino faras, tio estas daŭri ĉiam postvivanta. Postvivi signifas teni batalon kontraŭ la vivo, kiu estas mortema. Esti kokino estas tio. La kokino havas konsternitan mienon.



Estas necese, ke la kokino ne sciu, ke ĝi havas ovon. Kontraŭe ĝi saviĝus kiel kokino, kio ankaŭ ne estas certa, sed ĝi perdus la ovon. Tial ĝi ne priscias. Por ke la ovo uzu la kokinon, la kokino ekzistas. Ĝi devus nur plenumi, sed ĝi ŝatis tion. La senkonsileco de la kokino devenas el tio: ŝati ne faris parton de la kunnaskiteco. Ŝati esti vivanta doloras. – Rilate al kiu venis la unua, estis la ovo, kiu trovis la kokinon. La kokino eĉ ne estis vokita. La kokino estas rekta elektitino. – La kokino vivas kvazaŭ en sonĝo. Ĝi ne konscias pri la realeco. La tuta timemo de la kokino devenas el tio, ke oni estas ĉiam interrompanta ĝian fantaziadon. La kokino estas granda dormo. – La kokino suferas de nekonata malsano. La nekonata malsano estas la ovo. – Ĝi ne scias klarigi sin: “mi scias, ke la eraro estas en mi mem”; ĝi nomas eraro la vivon; “mi ne plu scias, kion mi sentas”, k.c.

“K.c., k.c., k.c.,” estas tio, kion klukadas la tutan tagon la kokino. La kokino havas multan intiman vivon. Por diri la veron, la kokino havas sole nur intiman vivon. Nia vidado rilate ĝian intiman vivon estas tio, kion ni nomas “kokino”. La intima vivo en la kokino konsistas en tio, ŝajnigi kvazaŭ ĝi komprenus. Antaŭ ia ajn minaco ĝi krias tiel skandale, kiel frenezulino. Ĉio tio, por ke la ovo ne frakasu ene de ĝi. Iu ovo, kiu frakasas ene de la kokino, estas tia, kia sango.

La kokino rigardas la horizonton, kvazaŭ de la rando de la horizonto estas venanta iu ovo. Krom tio, ke ĝi estas transportilo de la ovo, la kokino estas malsaĝa, senokupiĝema kaj miopa. Kiel povus kokino kompreni sin, estante ĝi la kontraŭdiro de la ovo. La ovo ankoraŭ estas la sama, kiu originis en Makedonujo. La kokino estas ĉiam pli moderna tragedio. Ĝi estas ĉiam senutile samtempa. Kaj ĝi daŭre estas reprojektata. Oni ankoraŭ ne trovis la formon plej adekvatan por la kokino. Respondante telefonaĵon, mia najbaro redesegnas per krajono, malatente, la kokinon. Sed por la kokino ne estas solvo: ĝi havas la naturon servi sin mem. Tamen, pro tio ke ĝia destino estas pli grava ol ĝi, kaj ĉar ĝia destino estas la ovo, ĝia persona vivo ne interesas nin.



Interne de si la kokino ne rekonas la ovon, sed ekstere de si ĝi same ne rekonas ĝin. Kiam la kokino ekvidas la ovon, ĝi pensas, ke ĝi rigardas ion neeblan. Kaj, kun la koro batanta tre forte, kun la koro batanta tiel forte, ĝi ne rekonas ĝin.



Subite mi rigardas la ovon en la kuirejo kaj vidas en ĝi la manĝaĵon. Mi ne rekonas ĝin, kaj mia koro batas maltrankvile. Metamorfozo ekfariĝas en mi: mi komencas ne plu ekvidi la ovon. Krom ĉiu aparta ovo, krom ĉiu ovo, kiun oni manĝas, la ovo ne ekzistas. Mi jam ne plu sukcesas kredi al unu ovo. Mi estas pli kaj pli sen forto kredi ĝin. Mi estas mortanta. Adiaŭ! Mi tro rigardadis unu ovon, kaj ĝi iom post iom perdigis al mi la konscion.



La kokino ne volis oferi sian vivon. Tiu, kiu decidis, ke ĝi volas esti “feliĉa”.  Tiu, kiu rimarkis, ke, se ĝi pasigus la vivon projektante ene de si, kiel sur kolorigaĵo, la ovon, ĝi estus servanta. Tiu, kiu ne sciis perdigi sin mem. Tiu, kiu pensis, ke ĝi havas plumojn de kokino por kovri sin, pro tio, ke ĝi havas valoran haŭton, ne komprenante, ke la plumoj taŭgas sole nur por tio, mildigi la trairadon, dum ĝi portas la ovon, konsidere ke tro multa sufero povus malutili la ovon. Tiu, kiu pensis, ke la plezuro estas naturdono, ne atentante, ke ĝia rolo estas tute distri ĝin, dum la ovo fariĝas. Tiu, kiu ne sciis, ke “mi” estas nur unu el la vortoj, kiujn oni desegnas, dum li respondas al la telefono, simpla provo serĉi pli adekvatan formon. Tiu, kiu pensis, ke “mi” signifas havi memon. La kokinoj malutilaj al la ovo estas tiuj, kiuj estas iu senhalta “mi”. En ili la “mi” estas tiel konstanta, ke ili jam ne plu povas eldiri la vorton “ovo”. Sed, kiu scias, ĉu ne tion bezonis la ovo? Ĉar, se ili ne estus tiel distrataj, se ili atentus al la granda vivo, kiu fariĝas en ili, ili malutilus la ovon.



Mi komencis paroli pri la kokino, sed de longe mi ne plu estas parolanta pri la kokino. Sed mi ankoraŭ estas parolanta pri la kokino.



Kaj jen mi ne komprenas la ovon. Mi nur komprenas la rompitan ovon: mi rompas ĝin en la kaserolon. Estas per tia nerekta maniero, ke mi oferas min al la ekzistado de la ovo: mia sinofero estas reduktiĝi al mia propra persona vivo. Mi faris el mia plezuro kaj el mia doloro mian kaŝitan destinon. Kaj havi nur la propran vivon estas, por tiu, kiu vidis la ovon, sinoferaĵon. Kia tia de tiuj, kiuj en la monaĥejo balaas la plankon kaj lavas la vestojn, servante sen la gloro de pli grava funkcio, mia laboro konsistas en tio, sperti miajn plezurojn kaj miajn dolorojn. Estas necese, ke mi havu la modestecon vivi.



Mi prenas plian ovon en la kuirejo kaj rompas ĝiajn ŝelon kaj formon. Kaj ekde tiu ĉi momento neniam ekzistis iu ovo. Estas absolute necesege, ke mi estu kaj okuponhava kaj senatenta. Mi estas unu el tiuj, kiuj nepre negas. Mi membras en la framasono de tiuj, kiuj vidis iun fojon la ovon, sed negas ĝin, kiel manieron protekti ĝin. Ni estas tiuj, kiuj sin detenas detrui, kaj pro tio konsumas sin. Ni, agentoj kaŝmaskitaj kaj distribuitaj tra funkcioj malpli elstarigaj, foje rekonas unuj aliajn. Ĉe ia aŭ alia rigardmaniero, ĉe certa maniero doni la manon, ni rekonas unuj la aliajn, kaj tion ni nomas amo. Kaj tiam ne necesas la masko: kvankam oni ne parolas, oni ankaŭ ne mensogas, kaj kvankam oni ne diras la veron, ankaŭ ne necesas maski. La amo okazas tiam, kiam al oni estas konsentite partopreni iom pli. Malmultaj volas la amon, ĉar la amo estas la granda elreviĝo de ĉio cetera. Kaj malmultaj eltenas perdi ĉiujn aliajn iluziojn. Estas tiuj, kiuj volontulas por la amo, pensante, ke la amo riĉigos ilian personan vivon. Okazas la kontraŭo: amo estas, en la fino, la malriĉeco. Amo estas ne havi. Cetere amo estas la seniluziiĝo pri tio, kion oni pensis, ke estas amo. Kaj ĝi ne estas premio. Pro tio ĝi ne fierigas. Amo ne estas premio, sed ĝi estas kondiĉo konsentita ekskluzive al tiuj, kiuj, sen ili, putrigos la ovon per sia persona doloro. Tio ne faras la amon laŭdinda escepto; ĝi estas konsentita ĝuste al la malbonaj agentoj, al tiuj, kiuj malhelpus ĉion, se ne estus konsentite al ili diveni malprecize.



Al ĉiuj agentoj estas donataj multaj avantaĝoj, por ke la ovo fariĝu. Do, la afero ne estas pri tio, senti envion, des pli ĉar kelkaj kondiĉoj pli malbonaj ol tiuj de la aliaj estas nur idealaj kondiĉoj por la ovo. Pri la plezuro de la agentoj, ili akceptas ĝin ankaŭ sen fiero. Rigore ili ĝuas ĉiujn plezurojn. Tio estas ankaŭ nia sinofero, por ke la ovo fariĝu. Ĝi estis trudita al ni, eĉ kiel naturo adekvata al multa plezuro. Kaj tio faciligas. Almenaŭ ĝi faras malpli peniga la plezuron.



En kelkaj okazoj agentoj sinmortigas. Ili trovas nesufiĉaj la malmultegajn instrukciojn ricevitajn kaj tial sentas sin sen apogo. Estis okazo, kiam agento rivelis publike, ke li estas agento, ĉar estis netolereble al li ne esti komprenata, kaj li ne plu eltenis malhavi alies respekton: li mortis veturilfaligite, kiam li eliris el restoracio. Estis alia tia, kiu eĉ ne bezonis esti fulm-eliminita: li mem konsumis sin malrapide en sia ribeleco. Lia ribeleco estiĝis tiam, kiam li konstatis, ke la du aŭ tri instrukcioj, kiujn li ricevis, inkludis nenian priklarigon. Estis alia, kiu estis ankaŭ eliminita, ĉar li kredadis, ke “la vero devas esti kuraĝe dirata”, kaj unue li komencis serĉi ĝin; oni diris poste, ke li mortis nome de la vero, kun sia pureco; lia ŝajna kuraĝo estis stulta, kaj estis naiva lia deziro pri lojaleco. Li komprenis, ke esti lojala ne estas pura afero; ke esti lojala estas mallojali al ĉiuj aliaj ceteraj. Tiuj ekstremaj kazoj de morto ne okazis pro krueleco. Ili okazis, ĉar estas farenda, por tiel diri, kosma laboro, kaj tiaj individuaj okazaĵoj bedaŭrinde ne povas esti prenataj en konsidero. Por tiuj, kiuj fiaskas kaj fariĝas individuemaj, ekzistas la institucioj, la karitato, la komprenemo, kiu ne distingas motivojn; nia homa vivo, do.



La ovoj klakas en la pato, kaj, mergiĝinte en la sonĝon, mi preparas la matenmanĝon. Sen ia ajn sento de realeco, mi vokkrias al la infanoj, kiuj ĝermas el pluraj litoj, trenas seĝojn kaj manĝas, kaj tiam la laboro de la mateniĝinta tago komenciĝas, prikriita kaj priridita kaj manĝita; ovoblanko kaj ovoflavo, ĝojo inter kvereloj, tago estanta nia salo kaj ni estantaj la salo de la tago; vivi estas ekstreme tolereble; vivi okupigas kaj distrigas; vivi ridigas.



Kaj ĝi igas min ridi en mia mistero. Mia mistero estas, ke, ĉar mi estas nur iu rimedo, sed ne iu celo, tio donas al mi la plej malican el la liberoj. Kaj ĉar mi estas oportunatenta, mi profitas tion. Mi eĉ malutilas al aliaj, parolante sincere. Mi aludas al la falsa ofico, kiun oni donis al mi, por ke mi kaŝu mian veran funkcion; mi profitas la falsan oficon kaj faras el ĝi la mian, kiu estas la vera. Pri la mono, kiun oni donas al mi kiel laŭtagan pagon por faciligi mian vivon, tiel ke la ovo fariĝu: tiun monon mi estas uzinta por aliaj celoj, kiel alidirektadon de mon-sumo; laste mi aĉetis akciojn en Brahma kaj tial mi estas riĉa. Pri ĉio tio mi ankoraŭ diras, ke temas pri la necesa modesteco vivi. Kaj pri la tempo, kiun oni donis al ni, kaj kiun oni donis nur, por ke dum la honesta senokupado la ovo fariĝu: mi estas uzinta tiun tempon por nepermesitaj plezuroj kaj nepermesitaj doloroj, tute forgesinta la ovon. Jen tio estas mia simpleco.



Aŭ ĉu estas vere tio, kion oni volas, ke okazu al mi, ĝuste por ke la ovo plenumiĝu? Ĉu temas pri libereco, aŭ ĉu mi estas ordonata? Tiel estas, ĉar mi rimarkas, ke ĉio, kio estas eraro mia, estas profitata. Mi ribelemas pro tio, ke por ili mi estas nenia, krom nur altvalora: ili zorgas pri mi sekundon post sekundo, kun la plej absoluta senhaveco de amo; mi estas nur altvalora. Per la mono, kiun ili donas al mi, mi estas drinkanta lastatempe. Ĉu trouzo de memfido? Okazas, ke neniu scias, kiel sentas sin interne tiu, kies funkcio konsistas en tio, ŝajnigi, ke li estas perfidanta kaj kiu poste ekkredas la propran perfidon; kies funkcio konsistas ĉiutage en tio, forgesi; pri kiu estas postulata la ŝajna senhonoriĝo. Eĉ mia spegulo ne plu reflektas vizaĝon mian. Aŭ mi estas agento, aŭ mi estas la perfido mem.



Sed tamen mi dormas la dormon de la justulo, pro tio, ke mi scias, ke mia vana vivo ne malhelpas la marŝadon de la granda tempo. Kontraŭe: ŝajnas, ke estas postulate al mi, ke mi estu ekstreme vana; ke estas postulate al mi eĉ, ke mi dormu kvazaŭ justa. Ili volas min priokupita kaj malatentema, ne gravas al ili kiel. Okazas, ke, per mia erara atento kaj mia serioza stulteco, mi povus malhelpi tion, kion oni faras pere de mi. Tiel estas, ĉar mi mem, mi propre dirite, estas servanta nur por malhelpadi. Kio rivelas al mi, ke eble mi ne estas agento, tio estas la ideo, ke mia destino estas trans mi: almenaŭ tion ili devis allasi al mi diveni; mi estus el tiuj, kiuj farus malbone la laboron, se ili ne divenus iomete; ili igis min forgesi tion, kion ili allasis al mi diveni, sed malprecize restis al mi la ideon, ke mia destino estas trans mi kaj ke mi estas instrumento de ilia laboro. Tamen, iel ajn kio mi povus esti, tio estus nur instrumento,  ĉar la laboro ne povus ja esti mia. Mi jam provis starigi establaĵon proprakoste, sed tio ne sukcesis; eĉ postrestis al mi ĝis hodiaŭ tiu ĉi tremema mano. Se mi estus insistinta iom pli, mi perdus la sanon por ĉiam. De tiam, depost tiu fiaskinta iniciato, mi provas rezoni ĉi tiele: ke jam estis donita al mi multo, ke ili jam konsentis al mi ĉion, kio povas esti konsentita; kaj ke la aliaj agentoj, tre superaj al mi, ankaŭ laboris nur por tio, kion ili ne konis, kaj kun la samaj malmultaj instrukcioj. Jam estis donita al mi multo, ekzemple de tio: fojfoje, kun la koro batanta pro la privilegio, mi almenaŭ scias, ke mi ne estas rekonanta! Kun la koro batanta pro emocio, mi almenaŭ ne komprenas! Kun la koro batanta pro fido, mi almenaŭ ne scias.



Sed kaj la ovo? Tio estas unu el iliaj artifikoj: dum mi parolis pri la ovo, mi forgesis la ovon. “Parolu, parolu”, tiel ili instrukciis min. Kaj la ovo restas tute protektata per tiom da vortoj. Parolu multe, tio estas unu el la instrukcioj; mi estas tiel laca...



Pro sindono al la ovo, mi forgesis ĝin. Tio estas mia necesa forgesado; mia profitema forgesado, ĉar la ovo estas deturniĝo. Pro mia posedema adorado, ĝi povus retiriĝi kaj neniam plu reveni. Tamen, se ĝi estos forgesita... se mi faros la sinoferon forgesi ĝin... se la ovo estos neebla... Do – liberiĝinta, delikate, sen ia ajn mesaĝo al mi – eble ankoraŭ unu fojon ĝi delokiĝos de la spaco ĝis tiu ĉi fenestro, kiun ekde ĉiam mi lasis malfermita; kaj frumatene ĝi alvenos sur nian konstruaĵon... trankvile... ĝis nia kuirejo, lumante ĝin per mia paleco.




sexta-feira, 5 de dezembro de 2014

RETALHOS DIÁRIOS - RECORTES DE E-MAILS (DEZEMBRO DE 2014)


ĈU “LABORI LA TERON”, AŬ ĈU “PRILABORI LA TERON”?

Principe estas baza regulo pri transitiveco/netransitiveco.
[Pro tio, mi faris liston da verboj, montrante, ĉu ili estas transitivaj aŭ netransitivaj. Kontrolu ĉe  http://www.recantodasletras.com.br/e-livros/4272903. En vero, ĝi povas taŭgi por multaj aferoj. Mi mem ofte konsultas ĝin, kiel tradukisto. Ĝi estas aparte pli utila al komencantoj, kiuj multfoje dubas pri la transitiveco aŭ netransitiveco de certaj verboj.]
Depende de la kunteksto, tamen, transitiva verbo povas roli kiel netransitivan, kaj reciproke. Jen ekzemplo de netransitiva verbo (DORMI) rolanta kiel transitivan: “Estis vintro, kaj pro la malvarmeco la bestoj-rampaĵoj dormis la dormon de la longaj noktoj.” – el FUNDAMENTA KRESTOMATIO. Tamen tio okazas malofte.

Vere estas, ke la difineco, ĉu iu aŭ alia verbo estas transitiva aŭ netransitiva, ne povas okazi tute libere nek tute laŭvole. La normoj pri tio troveblas en la tuta literaturo kaj estas klare montrataj de la plimulto el la vortaroj.

Aparte pri la verbo LABORI, en la esperanta idiomo plej ofte oni uzas LABORI nur kiel netransitivan verbon, kaj uzas PRILABORI kaj ELLABORI kiel transitivan.
Eble en kelkaj naciaj lingvoj oni uzas la verbon LABORI transitive, en kelkaj okazoj, ĉefe pri kulturado de tero. En la portugala, ekzemple, oni ankoraŭ ofte diras “TRABALHAR A TERRA” (laŭlitere LABORI LA TERON”). Eble influite de tiu nacia emo, Ivan Genadieviĉ Ŝirjaev, en sia rakonto “TRA LA LOKO ENSORĈITA” (el 1912), skribis “LA HOMO PENEGAS TIE ĈI KAJ LABORAS LA ARGILON”, anstataŭ la pli laŭnorma PRILABORAS LA ARGILON.
Ankaŭ la gazeto THE ESPERANTIST, eldono de julio 1904, aperigis la frazon “KELKAJ VIROJ LABORIS LA TURNILON”, anstataŭ PRILABORIS LA TURNILON.

Ŝajnas, tamen, ke la forta normeco tiurilate estas diri PRILABORI LA TERON, anstataŭ LABORI LA TERON. Jen pezaj ekzemploj:

"Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron." – La GENEZO, 2:5

Jen aliaj zamenhofaj bibliaj ekzemploj: “KIAM VI PRILABOROS LA TERON, ĜI NE PLU DONOS AL VI SIAN FORTON” - La GENEZO, 4:12

“NI PRILABORAS LA TERON” - NEĤEMJA 10:37


Samdirekte, en unu el la glosaroj de PAŜOJ AL PLENA POSEDO legeblas: "KULTURI: prilabori la teron".

Estas memorinde ankaŭ, ke malgraŭ ĝia simpleco, Esperanto estas lingvo tre logika, klara kaj didaktika en sia naturo. Nenio en ĝi povas esti uzata arbitre, nome de ĝia reguleco kaj universaleco en la tempo kaj en la spaco. La kreebleco de Esperanto dependas ĉiam de la obeado al ĝia baza gramatika strukturo.


Krome, la principo de sufiĉo ne rajtigas onin kripligi aŭ ignori la gramatikajn regulojn de la Lingvo, skulptitaj de Zamenhof ekde la Unua Libro (kie jam legeblas klare la reguloj pri transitiveco kaj netransitiveco) kaj kiuj estas ĉies observendaj, kaj de simpluloj mem (al kiuj celas la gramatiko de la lingvo, prioritate), kaj de kleruloj, ĉie kaj ĉiam.
Mi, kiu ankoraŭ ne bone regas la lingvon, ĉiam estas leganta kaj releganta la plej gravajn librojn, ĉiam klopodanta smirgi mian lingvopraktikadon, ĝis mi sukcesos, en la estonteco, plene atingi la lingvonivelon de la estinteco, de la sekura, ĉiam stabila kaj ĉies sekvenda Fundamento de Esperanto.
Em 23-12-2014





Traduzir é a arte de não fazer arte. A arte de não aparecer. A boa tradução não rouba a cena do escrito original. Pelo contrário, o mesmo texto que reproduziu as imagens ou as possibilidades de imagem entre escritor e leitor originais agora é criado, ou melhor, recriado entre escritor original e leitor derivado, via ponte tradutorial. O tradutor que apenas consegue recriar os mesmos ambientes imaginários da mente do escritor original, esse é o cara. [Se puder, contudo, recriar o mesmo estilo e se puder manter as mesmas estruturas frasais, melhor ainda.]

A questão muitas vezes é que o tradutor de imagens mentais não se contenta apenas em rerrevelar as imagens originais, mas ele quer também criar, fazer arte, melhorar as imagens idealizadas pelo escritor original. Nesse mister de artistizar a imagem original, que já é artística em si, o rerrevelador retoca, adultera, desvirtua, muitas vezes degenera o que foi imaginado pelo primeiro fotógrafo de imagens palavreadas.

Mas a questão também é que o próprio criador original das imagens mentais nem sempre consegue recriar essas suas próprias imagens com as palavras. É aí que entra o bom tradutor-intérprete. Quando ele capta o que o autor original mal disse para expressar o imaginado, então ele faz o serviço de clarear a imagem para seu leitor derivado, mais e melhor do que conseguiu o escritor original para seu leitor original. Quer dizer, se o próprio escritor original traiu com as palavras escolhidas a própria imagem que pensou, pode caber ao tradutor corrigir tal traição, para que o produto final do seu mister se aproxime da imagem mental idealizada pelo escritor original, mais do que este próprio, ainda que também com o compromisso de ajustamento da linguagem ao estilo (maneira geral de dizer as coisas) da língua meta. Isso aí, sim, pode ser uma arte à parte.

Em 16-12-2014






Diferentemente dos velhos de antes, os terceira-idade da atual subgeração plenetária têm diante de si dois caminhos: ou o caducamento, por qualquer gradual espécie de Alzheimer, ou a juventude mental constante, por exercícios cerebrais e por uma visão positiva do mundo, tudo a serviço de ideais humanitários, fazendo alguma coisa boa, incessantemente, em ajuda para os outros, usando seus antigos talentos e conhecimentos, juntando suas experiências com a habilidade mental continuada.


Ser um simples velho desocupado, como era possível se ver antes, na atualidade é perigoso; é no mínimo superfluamente luxuoso. As novas ondas magnéticas energéticas permitem esse estado tranquilo apenas para alguns pouquíssimos privilegiados. 
No mínimo estaremos melhorando nossa qualidade de vida no presente e pré-garantindo uma melhor qualidade de morte e também de pós-morte ou de vida após a morte física.
Em 15-12-2014






Nia senĉesa amata (amatora aŭ profesia) laboro favore por Esperanto estas nia ĉefa vigla kaj energiiga fonto kaj forto.  

Diference da la antaŭaj maljunuloj, la triaaĝuloj de la nuntempa planeda subgeneracio havas antaŭ si du vojojn: aŭ la kadukiĝon, per grada ia ajn speco de alzejmer-malsano, aŭ la konstantan mensan junecon, per cerboekzercado kaj pozitiva vidado de la mondo, ĉio je servo de homaramaj idealoj, farante ion bonan, senĉese, helpe por la aliaj, uzante siajn iamajn talentojn kaj konojn, kunigante siajn spertojn kun la daŭra mensa lerteco. 
Esti simpla nefarema maljunulo, kiel videblis antaŭe, en la nuntempo estas eĉ danĝere; estas minimume superflue lukse. La novaj energiaj magnetaj ondoj permesas tiun trankvilan staton nur al malmultegaj privilegiitoj. 


Nia avantaĝo estas, ke ni, kiuj akompanis la evoluadon de la informoj pri la mondo, ankaŭ pere de Esperanto, ĉiam estas aktualemaj homoj. Ni atestis kaj kunvivis kun kelkaj antaŭaj generacioj. Ni membris en ili, sed ankaŭ membras en la nuna. Mi jam ekkomparas min (ŝerce) kun la roboto Andrews, de Asimov, tial ke mi skribis tiun artikolon pri ĝi, komparante ĝin kun la eterne juna Esperanto:


Certe estas, ke ni, senĉesaj aktivuloj ankaŭ en la tereno de informado, akiras ian supertempan inteligentecon, kio helpas en la vigleco de nia menso.

Em 07-12-2014



Jen la “aprobita” difino de TEKSTURO en Plena Ilustrita Vortaro:
"Mikrostrukturo; petra aŭ minerala strukturo".
Almenaŭ en la praktika Esperanto, oni uzas la vorton teksturo-n konkrete, por paroli pri la aspekto de la surfaco de iu objekto, plej ofte ĉu ĝi estas ekzemple glata, malglata, dika, maldika ktp. Ekzemple, teksturo de folio, teksturo de haŭto, teksturo de drapo...



Ŝajnas, tamen, ke TEKSTURO povas esti elaste etendita al metafora uzo (same kiel preskaŭ ĉiuj vortoj). En sia traduko de "1984", ekzemple, Donald Broadribb, diras: "la lingvo donis al li preskaŭ neeraripovan instrumenton, kaj la teksturo de la vortoj, kun ilia malglata sono, kaj certa intencita malbelo, kiu akordis kun la spirito de Engsoco, ankoraŭ pli helpis la procedon".

Ĉu li bone uzis tiun metaforon, aŭ ĉu tio estas ekstravagancaĵo? Ĉu ĝi povas naski imitindan precedencon? Ĉu vi samopinias, ke preskaŭ ĉiuj vortoj povas esti transsemantikige metaforigitaj?
En 05-12-2014


En la vero, la metaforo ne transsemantikigas la vorton, tio estas, ĝi ne donas alian sencon al la vorto, sed ĝi portas la vorton kaj ties originan sencon al alia kunteksto, pliriĉigante, plibeligante aŭ plimirigante ĝin. Do, se ĉiuj derivitaj legantoj (jen orientanoj, jen okcidentanoj) komprenas la denaskan sencon de la vorto mirige metita en la novan kuntekston, do la metaforita vorto helpas en la komprenado de la kunteksto, kaj tiu ĉi eĉ diras multe pli per multe malpli da vortoj, pro la riĉiga ideoevokivo de la ĉeestanta metaforaĵo. Tio okazas en la Poezio kiel komunika instrumento, ĉu ne? [Mi do dankas al Paulo Viana pri lia luksa atentigo en nia blogo, pri la nepra bezoneco de la metaforoj en la Poezio.]

Jen interesa listo da PIV-aj metaforoj:
http://www.fi.muni.cz/~abrs/malovec/meta.txt

Em 06-12-2014

segunda-feira, 1 de dezembro de 2014

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM DEZEMBRO DE 2014 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN DECEMBRO 2014



CÉREBROS HUMANOS SE MOLDAM AO USO CONSTANTE DOS SMARTPHONES // LA HOMAJ CERBOJ REMODLAS SIN POST OFTA UZADO DE MULTUZAJ TELEFONOJ
28-12-2014

Em estudo recente realizado por um grupo de cientistas, foi descoberto que pessoas que utilizam smartphones com frequência, sofreram alteração no cérebro, motivada pela operação repetida aos toques na tela dos aparelhos.
A mudança se dá pelo fato de que o cérebro precisa se adaptar a atividade motora, que até pouco tempo atrás ainda era desconhecida.
O Instituto de Neuroinformática da Universidade de Zurique, responsável pelo estudo, constatou as mudanças depois de analisar a atividade do cérebro em 37 voluntários pesquisados.
Para analisar os usuários que participaram do estudo, 26 utilizavam smartphones com telas de toque, enquanto outros 11 utilizavam os modelos de celulares mais antigos. A pesquisa concluiu que o cérebro dos usuários que usavam smartphones, sofriam alteração por conta dos repetidos movimentos de toque nas telas.
Post ĵusa studo farita de grupo da sciencistoj, estis eltrovite, ke la homoj, kiuj ofte uzas multuzajn telefonojn, suferis ŝanĝiĝon en siaj cerboj, kaŭzitan de la ripetataj fingromovoj sur la ekranoj de la aparatoj.
Tia ŝanĝiĝo okazas pro la fakto, ke la cerbo bezonas adaptiĝi al la korpmova aktivado, kio, ĝis mallonga tempo antaŭe, ankoraŭ estis nekonata.
La Instituto pri Neŭroinformadiko de la Universitato de Zuriko (ĉefurbo de la samnoma svislanda kantono), respondeca pri la studaĵo, konstatis la ŝanĝiĝojn, post kiam estis analizita la aktivado de la cerbo en 37 esploritaj volontuloj.
El la analizitaj uzantoj, kiuj kunlaboris en la esploro, 26 uzadas multuzajn telefonojn kun tuŝekranoj, dum aliaj 11 uzadas la tipojn de poŝtelefonoj pli malnovaj. La esploro konkludis, ke la cerbo de la uzantoj de multuzaj telefonoj suferas ŝanĝojn pro la ripetataj tuŝmovoj sur la ekranoj.
FONTO:

Nós em particular pré-acreditamos, a priori, que tais, entre outras, tão aceleradas modificações no cérebro humano, que contrariam a darwiniana evolução natural das espécies, decorre do fato que os atuais homines sapientes experimentam saltos evolutivos causados por fatores extraterrestres, sendo tais saltos positivos para alguns, negativos para alguns outros e ainda sem maiores consequências para uma grande maioria.
Ni aparte antaŭkredas, apriore, ke tiaj, inter aliaj, tiel rapidaj ŝanĝiĝoj en la homa cerbo, kontraŭantaj la darvinan naturan evoluon de la specioj, devenas el tio, ke la nuntempaj homines sapientes spertas evoluajn saltojn kaŭzitajn de eksterteraj faktoroj, estante tiaj saltoj pozitivaj por kelkaj, negativaj por kelkaj aliaj kaj ankoraŭ sen pli gravaj efikoj por la granda plimulto.




¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨

Londres transforma túneis em fazendas subterrâneas
 // LONDONO TRANSFORMIS TUNELOJN EN SUBTERAJN BIENOJN

14-02-2014

Como solução para a falta de espaço nas grandes cidades, um grupo de londrinos descobriu uma nova forma de plantar o próprio alimento. Cultivados em túneis construídos durante a 2ª Guerra Mundial, os vegetais ficam a 33 metros de profundidade, bem embaixo de uma das mais movimentadas linhas de metrô de Londres, a Northen Line.

Propriedade do Departamento de Transporte de Londres, os túneis estavam abandonados desde o fim da Segunda Guerra e chegaram a servir de abrigo para mais de 12 mil pessoas em 1944.

Hoje ocupados por temperos, ervas e vegetais como brócolis, alho, cebolinha, coentro, manjericão, cogumelos, entre outros, os túneis contam com sistema de iluminação com luzes de LED e irrigação com água da chuva, usando 70% menos de água que as plantações tradicionais.

Com três andares de plantações, a fazenda subterrânea, como está sendo chamada, pode render até 2,5kg de alimentos por metro quadrado.

 Kiel solvon por la nesufiĉeco de spaco en la grandurboj, grupo da londonanoj eltrovis novan manieron planti la proprajn nutraĵojn. Kultivate en tuneloj konstruitaj dum la 2-a Mondmilito, vegetaloj kreskas je 33-metra profundiĝo, ĝuste sub unu el la plej movplenaj metrolinioj de Londono, nome Northen Line.

Propraĵoj de la Departemento pri Transportoj de Londono, la tuneloj estis forlasitaj ekde la fino de la Dua Mondmilito, servinte kiel ŝirmejo al pli ol 12 mil homoj en 1944.

Nuntempe okupataj de spicoj, herboj kaj vegetaloj, kiel brokolo, ajlo, ŝenoprazo, koriandro, bazilio, fungoj, inter aliaj, la tuneloj havas sistemon de iluminado per lumoj el LED (Lum-emisia Diodo) kaj irigacion per akvo de pluvo, utiligante 70% malpli da akvo, ol la tradiciaj plantejoj.

Kun tri etaĝoj da plantejoj, la subtera bieno, kiel ĝi estas nomata, povas produkti ĝis 2,5 kg da nutraĵoj po kvadrata metro.

FONTO:
http://asboasnovas.com/mundo/londres-transforma-tuneis-em-fazendas-subterraneas

                                                ################################

CACHORRO CORRE ATRÁS DE AMBULÂNCIA PARA NÃO SE SEPARAR DO DONO // HUNDO POSTKURIS AMBULANCON, POR NE DISIĜI DE SIA MASTRO

25-12-2014

O cão é considerado, sem dúvida, o melhor amigo do homem. Essa constatação foi vista por meio de um vídeo, nas redes sociais, que mostra um cachorro disposto a seguir seu dono enquanto ele era levado para o hospital, dentro de uma ambulância.
O dono, um morador de rua que sofria de ataques epiléticos foi socorrido e estava sendo levado para uma emergência, quando a imagem do cachorro correndo desesperadamente apareceu pelo retrovisor da ambulância, chamando a atenção da equipe do carro.
O motorista percebeu que o cachorro não iria desistir de seguir o dono e parou o carro. O cãozinho não pensou duas vezes e entrou na ambulância para ficar perto do seu amigo.
No vídeo é possível perceber que o cachorro permanece ao lado da maca próximo ao seu dono.
La hundo estas konsiderata, sendube, la plej bona amiko de la homo. Tio estis laste konstatita pere de videaĵo en la sociaj retoj, kiu montras hundon kure sekvantan sian mastron, dum tiu ĉi estas kondukata al hospitalo, per ambulanco.

Ĝia mastro, iu stratvivanto, kiu suferas de epilepsiaj atakoj, estis urĝhelpita kaj estis kondukata al sukurejo, kiam la bildo de la hundo postkuranta malespere aperis en la retrospegulo de la ambulanco, kio altiris la atenton de la helpveturantoj.

La ŝoforo rimarkis, ke la hundo ne rezignos sekvi sian mastron, kaj tial li haltigis la veturilon. Tiam la hundeto senhezite eniris en la ambulancon, por resti apud sia amiko.

En la videaĵo rimarkeblas, ke la hundo daŭras apud la rul-brankardo, proksima de sia mastro.

FONTO:
http://www.opovo.com.br/app/maisnoticias/curiosidades/2014/12/22/noticiascuriosidades,3366928/cachorro-corre-atras-de-ambulancia-para-nao-se-separar-de-seu-dono.shtml

O VIDEO / LA VIDEO:


                         ==========================================

ALMOÇO DE NATAL PARA MENDIGOS CRIA ONDA DO BEM // KRISTNASKA TAGMANĜO POR ALMOZULOJ MOVIS ONDON DE BONO 

23-12-2014

O dono de um pub de Londres decidiu fazer uma boa ação neste fim de ano: abrir o bar neste domingo para da um verdadeiro almoço de Natal para mendigos, moradores de rua.
Ele colocou uma placa na porta do estabelecimento com a chamada, e anunciou no Twitter, mas não imaginava que seu ato de generosidade se tornaria viral nas redes sociais.

O pub William IV, na Shepherdess Walk, em Islington, twittou no início desta semana: "Este domingo. Estamos abertos ao aos sem-teto e com fome. Jantar [almoço] de Natal. Por favor, espalhe a palavra e o amor ".

Os usuários da rede social comemoraram a boa ação e imediatamente compartilharam quase sete mil vezes a chamada.
Resultado: mais de 100 moradores de rua famintos compareceram e tiveram um almoço de graça, daqueles que qualquer ser humano merece.
La mastro de trinkejo en Londono decidis fari la jenan bonagon en la lasta semajnfino: malfermi la spacon, dimanĉe, por aŭtenta kristnaska tagmanĝo al almozuloj kaj stratloĝantoj.
Li fiksis afiŝon sur la pordon de la establo, kun la invito, kaj anoncis ĝin ankaŭ en Tvitero. Tamen li tute ne imagis, ke lia ago de bonkoreco turniĝos en furoraĵon en la sociaj retoj.

La trinkejo William IV, ĉe Shepherdess Walk, en Islingtono (unu el la urbetoj de Granda Londono) tviterumis tiele en la lasta semajnfino: “Ĉi-dimanĉe ni funkcias por malsataj sendomuloj. Tagmanĝo pri Kristnasko. Bonvolu dissemi la mesaĝon kaj la amon”.

La uzuloj de tiu socia reto tre ŝatis tiun bonfaron kaj tuje intersciigis preskaŭ sep mil fojojn la alvokon.
Rezulto: pli ol 100 malsataj stratloĝantoj kunĉeestis kaj ĝuis senpagan bankedon, tian, kian iu ajn homa estulo meritas.
FONTO:


                         =====================================================


YOGA: BOA PARA O CORAÇÃO, PRESSÃO E ESTRESSE // JOGO: BONA POR LA KORO, SANGOPREMO KAJ STRESO

19-12-2014

A Yoga pode ser uma boa alternativa de se proteger contra doenças cardíacas, especialmente para quem não pode fazer exercícios pesados.
É o que mostra um estudo feito na Holanda, que revisou 37 estudos envolvendo cerca de 3 mil pessoas.
A Yoga foi associada a uma redução de fatores de risco cardíaco, como a pressão arterial elevada e o colesterol, apesar de a prática ainda não fazer parte no rol de recomendações de atividade física semanal.
Especialistas dizem que uma das explicações dos benefícios pode ser o seu efeito calmante.
O stress tem sido associado a doenças cardíacas e pressão arterial elevada.
“Os benefícios podem ser decorrentes de trabalhar os músculos e respiração, o que pode trazer mais oxigênio para o corpo, levando a uma menor pressão arterial”, afirma Maureen Talbot, da Fundação Britânica do Coração.

Segundo o European Journal of Preventive Cardiology, comparada com outros tipos de exercícios, como caminhada rápida ou corrida, a Yoga teve resultados semelhantes – nem melhores, nem piores – com base nas mesmas medidas de risco cardíaco.

“Estes resultados indicam que o Yoga é potencialmente muito útil”, disse Myriam Hunink, da Erasmus University Medical Center, em Rotterdam, que investigou o possível efeito da prática sobre a saúde do coração.

A prática é uma antiga forma de exercício que aplica força, flexibilidade e respiração para aumentar o bem-estar físico e mental.

Há vários tipos diferentes de Yoga – tântrica, Hatha, Ashtanga ou SwáSthya, por exemplo, mas a maioria não exige força suficiente como na atividade aeróbica.
Maureen Talbot considera que os benefícios sobre a saúde emocional já são reconhecidos, mas é preciso mais estudos para avaliar os efeitos da prática de forma mais específica.

Jogo povas esti bona alternativo, ke oni protektu sin kontraŭ kormalsanoj, speciale por tiuj, kiuj ne povas fari pezajn korpajn ekzercojn.
Estas tio, kio elmontras studaĵo farita en Nederlando. Ĝi analizis 37 studojn pri ĉirkaŭ 3 mil homoj.
Jogo estis asociita al la malpliigo de kormalsanigaj faktoroj, kiel la plialtigita arteria premo kaj la kolesterolo, malgraŭ tio, ke ĝia praktikado ankoraŭ ne faras parton de la listo de la rekomendoj pri semajna fizika aktiveco.
Fakuloj asertas, ke unu el la klarigoj pri ĝiaj bonaĵoj povas esti ĝia trankviliga efiko.
La streso estas asociata al kardiopatioj kaj al arteria hipertensio.
“Ĝiaj bonaĵoj povas kaŭziĝi de tio, ke ĝi ekzercigas la muskolojn kaj la spiradon, kio povas endoni pli da oksigeno al la korpo, ebligante malpli altan arterian premon”, - asertis Maureen Talbot, el la Brita Fondaĵo pri la Koro.

Laŭ European Journal of Preventive Cardiology, komparite kun aliaj tipoj de ekzercado, kiel rapida marŝado kaj kurado, Jogo havigis similajn rezultojn – nek pli bonajn, nek pli malbonajn – preninte kiel bazon la samajn mezurojn pri kormalsana risko.

“Tiuj rezultoj indikas, ke Jogo estas potence tre utila”, diris Myriam Hunink, el Erasmus University Medical Center, en Roterdamo, kiu esploris pri la ebla bona efiko de tia praktikado por la sano de la koro.

La praktikado de Jogo estas malnova maniero de ekzercado, kiu utiligas forton, flekseblecon kaj spiradon, por plibonigi la fizikan kaj mensan bonfartojn.

Estas multaj malsamaj specoj de Jogo – Tantra, Hata, Aŝtanga kaj Suastja, ekzemple. Tamen la plimulto el ili ne postulas tiom da forto, kiom ekzemple aerobiko.
Maureen Talbot konsideras, ke ĝiaj bonfaroj al la emocia sano jam estas rekonitaj, sed ke necesas pliaj studoj, por taksi la efikojn de tiu praktikado pli specife.
FONTO:




       /*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/

PEDRA ENCONTRADA NA RÚSSIA POSSUI MAIS DE 30 MIL DIAMANTES // ŜTONO TROVITA EN RUSUJO ENHAVAS PLI OL 30 MIL DIAMANTOJN

18-12-2014

Cientistas ainda não tem certeza de como uma pequena pedra pode ter mais de 30 mil pequenos diamantes. A rocha foi descoberta na mina russa Udachnaya. Por os diamantes serem minúsculos, eles valem pouco, então a companhia doou a pedra para a ciência.
Pesquisadores da Rússia e dos Estados Unidos tem estudado a pedra e continuam confusos. A concentração de diamantes é mais que um milhão de vezes mais que uma o de uma rocha normal. Diamantes são formações cristalizadas de carbono, cientistas acreditam que eles são formandos no fundo do manto terrestre, sob uma enorme pressão e altas temperaturas.
Os processos químicos para a formação da joia ainda é pouco compreendida pelos cientistas. "As reações onde diamantes ocorrem continuam um enigma", disse o geólogo da Universidade do Tennessee, Larry Taylor.

Sciencistoj ankoraŭ ne scias, kial ŝtoneto entenas pli ol 30 mil malgrandajn diamantojn. Tiu minerala maso estis eltrovita en la rusa mino Udachnaya. Ĉar la diamantoj estas tre malgrandaj, ili valoras malmulte, kaj tial la (trovinta) kompanio fordonis ĝin al la Scienco.
Esploristoj el Rusujo kaj Usono estas studantaj la ŝtonon kaj daŭras konfuzitaj. La koncentriteco de diamantoj estas unu-milionoble pli granda ol tiu de normalgranda ŝtono.

Diamantoj estas kristaligitaj formaĵoj el karbono. Sciencistoj kredas, ke ili estas formitaj en la fundo de la tera mantelo, sub grandega premo kaj altaj temperaturoj.

La kemiaj procezoj por la formigo de tiu juvelo ankoraŭ estas malmulte komprenita de la sciencistoj. “La reakcioj, pere de kiuj la diamantoj formiĝas daŭras enigmo”, diris la geologo el la Universitato de Tenesio, Larry Taylor.
FONTO:





ROBÔ CURIOSITY DETECTA EMISSÃO DE GÁS METANO EM MARTE // LA ROBOTO KURIOZITO DETEKTIS ELLASON DE LA GASO METANO EN MARSO

17-12-2014

O robô americano Curiosity, que explora Marte, detectou picos de emissões de metano no planeta, disseram nesta terça-feira (16) os cientistas da missão. Eles não conseguiram ainda, no entanto, identificar a origem deste gás, que na Terra é gerado por organismos vivos e decomposição de matéria orgânica.
O gás "registra picos de aumento de 10 vezes, ou até mais em determinadas ocasiões ao longo de 60 dias marcianos", informaram os autores do estudo, entre eles Christ Webster, do Laboratório de Propulsão a Jato da Nasa.
"Esse aumento temporário -- que sobe rápido e depois cai -- nos diz que deve haver alguma fonte relativamente localizada", disse em nota o pesquisador Sushil Atreya, da Universidade de Michigan. "Há muitas fontes possíveis, biológicas e não-biológicas, como a interação de água com rochas", completou.

La usona roboto Kuriozito, kiu esploras Marson, trovis pintaĵojn de ellasado de metano sur tiu planedo, laŭ anoncis en la lasta mardo (la 16-a) la sciencistoj de la misio. Tamen tiuj ĉi ankoraŭ ne sukcesis identigi la devenon de tiu gaso, kiu en la Tero estas generata de vivantaj organismoj kaj de la malkomponado de organisma materio.
La eltrovita gaso “atingas dekoblan aŭ pli da plialtiĝo en la daŭro de 60 marsaj tagoj”, informis la aŭtoroj de la studaĵo, inter ili Christ Webster, el la Laboratorio de Jet-Propulsado de NAKA.
“Tiu dumtempa plialtiĝo – kiu supriĝas rapide kaj poste malsupriĝas – indikas al ni, ke devas ekzisti iu fonto rilate lokita”, diris, per gazeta notaĵo, la esploristo Sushil Atreya, el la Universitato de Miĉigano. “Estas multaj eblaj fontoj, aŭ biologiaj aŭ nebiologiaj, kiel ekzemple la interago de akvo kun rokoj”, li komplementis.
FONTO:
http://g1.globo.com/ciencia-e-saude/noticia/2014/12/nasa-detecta-emissao-de-metano-em-marte.html


                  /////////////////////////////////////////////////////////@\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\


RAPAZ DA FAVELA ALEGRA CRIANÇAS DE ANGOLA // JUNULO EL BRAZILA SLUMO ĜOJIGAS INFANOJN EN ANGOLO

16-12-2014

Um jovem do Jardim Ângela - uma das regiões mais violentas de São Paulo - que teve uma infância marcada por tragédias cotidianas, resolveu ajudar africanos que têm muito mais problemas.
Caíque Oliveira se formou em artes cênicas, formou uma companhia de artes de jovens também marcados pela violência e resolveu levar esperança e amor para outras comunidades.


Depois de fundar uma ONG, Caíque viajou para Angola em 2006 e se interessou pelas crianças do país africano, que viviam conflitos econômicos e sociais e a fome.

Com a visita, sentiu a necessidade urgente da prática do amor ao próximo.
E assim nasceu o projeto “Aldeia Nissi”, que pretende atender, com mão de obra voluntária, a necessidade de mil crianças angolanas.

Junulo el Jardim Ângela – unu el la plej perfort-riskaj partoj de la brazila urbo San-Paŭlo – kiu havis infanaĝon signitan per multaj ĉiutagaj perfortaĵoj, decidis helpi afrikanojn havantajn multe pli da problemoj ol li. Caíque Oliveira diplomiĝis pri Scenaj Artoj, naskis artan ensemblon el junuloj, kiuj ankaŭ estis suferintaj perfortojn, kaj decidis porti esperon kaj amon al aliaj komunumoj.

Post kiam li fondis NO-n (Negistara Organizo), Caíque vojaĝis al Angolo en 2006, kaj tiam interesiĝis pri la infanoj de tiu afrika lando, kiuj spertis ekonomiajn konfliktojn kaj la malsaton.

Pro tiu vizito, li sentis la urĝan neceson praktiki la amon al la proksimulo.

Kaj tial naskiĝis la projekto  Aldeia Nissi”, kiu celas kontentigi, per volonta manlaboro, la bezonojn de mil angolaj infanoj.
FONTO:
http://sonoticiaboa.band.uol.com.br/noticia.php?i=5408


                         ***********************************************


PAREDES TÊM OUVIDOS; E PODEM CONTAR O QUE OUVIRAM // MUROJ JA HAVAS “ORELOJN” KAJ POVAS RAKONTI TION, KION ILI AŬDIS

12-12-2014

Zhaoyang Wang e seus colegas da Universidade Católica da América, nos Estados Unidos demonstraram uma técnica óptica simples por meio da qual "informações de áudio" - sons - podem ser extraídas a partir de gravações de vídeo feitas em um ambiente.
A técnica utiliza um processo de correspondência de imagens que se fundamenta na detecção das vibrações imperceptíveis que as ondas sonoras causam nos objetos. E apenas analisando as imagens de uma sala, a equipe conseguiu recuperar as palavras faladas no ambiente.
Em outras palavras, o som cria pequenas vibrações nos objetos e essas vibrações - mediante o uso de equipamentos adequados - podem ser captadas a partir de um vídeo feito do local.

Zhaoyang Wang kaj liaj kolegoj en la Katolika Universitato de Ameriko, en la urbo Vaŝingtono, Usono, elmontris simplan optikan teknikon, pere de kiu “aŭdaj informoj” – sonoj – povas esti apartigitaj el la videoregistraĵo farita en certa medio.
La tekniko utiligas procezon de simetrio de bildoj, kiuj bazas sin en la detekto de la nepercepteblaj vibroj, kiujn la sonoraj ondoj kaŭzas sur la objektoj. Analizinte nur la bildojn de unu ĉambro, la skipo sukcesis rekapti la vortojn parolitajn en la medio.
Alivorte, la sono kreas vibretojn ĉe la objektoj, kaj tiaj vibroj - per la uzo de ĝustaj aparatoj – povas esti kaptataj en video farita en la loko.
FONTO:
http://www.inovacaotecnologica.com.br/noticias/noticia.php?artigo=paredes-tem-ouvidos&id=010150141209#.VIsyTs7w_Fw

=-=-=-=-=-=


CATANDUVENSE CEGO É CAMPEÃO DE XADREZ EM DISPUTA EM CAMPINAS // BLINDA MALJUNULO IĜIS ĈAMPIONO PRI ŜAKO EN BRAZILO

11-12-2014

O catanduvense Cícero Antônio de Oliveira, deficiente visual há mais de 12 anos, se destacou e foi o campeão em um campeonato de xadrez realizado em Campinas. Oliveira que perdeu a visão após um descolamento de retina, aprendeu a jogar depois que perdeu a visão, sendo que antes já havia visto o jogo, mas considerava muito difícil pela variedade de modelos e formas que compõem a partida.
Em Campinas ele enfrentou outros cinco jogadores, todos que não possuem nenhum tipo de deficiência de visão. Ele conseguiu vencer duas partidas e sofreu três derrotas. Como era um torneio inclusivo, misturando jogadores com visão e sem, o representante de Catanduva conseguiu garantir o primeiro lugar na categoria.

Oliveira também está sempre recebendo visitantes em sua casa para uma partida de xadrez. Entre eles há crianças de 7 anos e jogadores experientes, que muitas vezes são vencidos pelo jogador.
La brazilano Cícero Antônio de Oliveira, 73-jara, el la san-paŭlia urbo Katanduvo, kiu estas blinda handikapulo antaŭ pli ol 12 jaroj, elstariĝis kaj estis la ĉampiono en turniro pri ŝako, okazinta en la samŝtata urbo Kampino.
Oliveira lernis ŝakludi, perdinte la vidpovon post retina disiĝo. Pli antaŭe li jam estis spektinta tiun ludon, sed konsideris ĝin tre malfacila, pro la varieco de movoj kaj manieroj kiuj konsistigas la ludon.
En Kampino li alfrontis aliajn kvin ludistojn, kiuj havas nenian problemon pri vidado. Li sukcesis venki du partiojn kaj suferis tri malvenkojn. Tamen, ĉar temis pri inkluziviga turniro, kiu miksis ludistojn kun vidpovo kaj ludistojn sen vidpovo, la reprezentanto de Katanduvo sukcesis konkeri la unuan lokon en sia branĉo.

Oliveira ĉiam akceptas vizitantojn en sia hejmo, por ŝakludi. Inter ili estas 7-jaraj infanoj, sed ankaŭ spertaj ludistoj, kiuj multfoje estas venkataj de la “majstro”.
FONTO:
http://www.oregional.com.br/2014/12/catanduvense-cego-e-campeao-de-xadrez-em-disputa-em-campinas_313478

                                    */*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/



O CÉREBRO GUARDA PARA SEMPRE OS SONS DA LÍNGUA MATERNA // LA CERBO TENAS POR ĈIAM LA SONOJN DE LA GEPATRA LINGVO

10-12-2014


Sua língua materna deixa para sempre uma marca no seu cérebro, mesmo que você não seja mais fluente nela. Essa foi a conclusão de uma pesquisa realizada no Canadá e publicada no jornal científico Proceedings of the National Academy of Sciences (PNAS), nos Estados Unidos. Pesquisadores analisaram um grupo composto por 49 meninas de 9 a 17 anos da região de Montreal, no Canadá, onde o francês é a língua oficial. O estudo mostrou que aquelas que nasceram na China e foram adotadas por famílias canadenses quando tinham apenas 1 ano de idade ainda eram capazes de reconhecer fonemas do mandarim.
Via gepatra lingvo lasas por ĉiam postsignojn en via cerbo, eĉ se vi ne plu regas ĝin.
Tio estis la konkludo de esploro farita en Kanado kaj publikigita en la scienca revuo Proceedings of the National Academy of Sciences (PNAS), en Usono.
Esploristoj analizis grupon el 49 knabinojn havantajn inter 9 kaj 17 jarojn, el la regiono Montrealo, en Kanado, kie la franca estas la oficiala lingvo. La studaĵo elmontris, ke tiuj, kiuj naskiĝis en Ĉinujo kaj estis adoptitaj de kanadaj familioj, kiam ili estis nur 1-jaraj, ankoraŭ estis kapablaj rekoni la fonemojn de la mandarena lingvo.
FONTO:
http://revistacrescer.globo.com/Voce-precisa-saber/noticia/2014/12/o-cerebro-guarda-para-sempre-os-sons-da-lingua-materna.html



                     ///////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////


TAXISTA GANHA PRÊMIO DA ONU POR HONESTIDADE // TAKSIISTO GAJNIS PREMION DE UN, PRO HONESTA AGO

09-12-2014

O taxista Adilson Luiz da Cruz, 43, foi homenageado nesta segunda-feira (8) pelo UNODC (Escritório das Nações Unidas sobre Drogas e Crime), em Brasília, por seu "exemplo de comportamento ético".
Em junho deste ano, ele virou notícia depois de devolver 40 ingressos para jogos da Copa que encontrou em seu táxi.

No dia da abertura do Mundial no Brasil, dois mexicanos esqueceram um pacote com as entradas no banco traseiro do veículo, em São Paulo.

Mesmo sabendo apenas o nome de um dos clientes, Adilson voltou ao hotel no Morumbi, onde havia os apanhado na madrugada e conseguiu devolver os tíquetes aos verdadeiros donos.
La brazila taksiisto Adilson Luiz da Cruz, 43-jara, ricevis omaĝon, en la lasta lundo (la 8-a de decembro), de UNODC (United Nations Office on Drugs and Crime, esperante, Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo), en Braziljo, pro sia “ekzemplo de etika konduto”. En junio ĉi-jare li furoris en la gazetaro, post kiam li redonis la 40 biletojn por la ludoj de la Pokalo, kiujn li renkontis en sia taksio. En la malferma tago de tiu monda turniro en Brazilo, du mesikanoj forgesis pakaĵon kun la biletoj sur la malantaŭa benko de la veturilo, en San-Paŭlo.

Eĉ sciante nur la nomon de unu el la klientoj, Adilson revenis al la hotelo, en la kvartalo Morumbio, kie li estis preninta ilin en la frumateno, kaj tiam sukcesis redoni la biletojn al la veraj posedantoj.
FONTO:




             *****************************************************************



HAWKING: 'INTELIGÊNCIA ARTIFICIAL PODE SER O FIM DO HOMEM' //
HAŬKINGO: ‘ARTEFARITA INTELIGENTECO POVAS KAŬZI LA ESTINGIĜON DE LA HOMO'

05-12-2015

Nosso desejo de criar assistentes digitais eficientes e veículos de autocondução pode conduzir a espécie humana à morte. A advertência é do professor Stephen Hawking, que alertou para os riscos do desenvolvimento da inteligência artificial.

O físico deu a declaração durante evento em Londres nesta terça-feira, 2. A preocupação de Hawking é que a evolução de sistemas como Siri, Google Now e Cortana são sintomas de uma corrida armamentista na área da Tecnologia da Informação (TI).
Hawking não descarta outros benefícios potenciais dessa tecnologia, que poderia também erradicar guerras, doenças e pobreza, mas alerta para os riscos do desenvolvimento sem controles.
Nia dezirado elkrei efikajn ciferecajn helpilojn kaj memmovajn veturilojn povas konduki la homan specion al la morto. Tiu averto estas de profesoro Stefano Haŭkingo, kiu atentigis pri la riskoj de la progresado de la artefarita inteligenteco.

La fizikisto faris tiun deklaron dum evento en Londono, la lastan mardon, la 2-an. Haŭkingo zorgumas tiurilate kaŭze de tio, ke la evoluado de sistemoj kiel Sirio, Guglo Nune kaj Kortano estas simptomoj de vetarmado en la tereno de teknologio pri informado.
Tamen Haŭkingo ne malatentas pri aliaj potencialaj plibonigaĵoj de tia teknologio, kiu povus ankaŭ malekzistigi militojn, malsanojn kaj la malriĉecon, sed li avertas kontraŭ la riskoj de ĝia senkontrola evoluado.


FONTO:

http://atarde.uol.com.br/digital/noticias/1643480-hawking-inteligencia-artificial-pode-ser-o-fim-do-homem

                ♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦


PESQUISADORES RESTAURAM COMPUTADOR DE 1944 // ESPLORISTOJ REFUNKCIIGIS KOMPUTILON EL 1944

03-12-2015

Um computador analógico de 1944 voltou a funcionar após sete décadas parado. Fabricado no Japão, o equipamento foi restaurado e ativado na Universidade Científica de Tóquio. Além disso, os pesquisadores da universidade instalaram componentes que tinham sido perdidos.
O computador funcionava como um analisador diferencial, isto é, resolvia equações diferenciais e imprimia os gráficos resultantes.
A equipe de restauração acredita ainda que os materiais encontrados eram os mesmos da construção do computador, feito pela Universidade Imperial de Osaka.
Depois dos reparos, o aparelho voltou a operar nesta semana por 15 minutos.  

Analoga komputmaŝino el 1944 refunkciis post sep jardekoj da malaktivado.
Fabrikita en Japanujo, la aparato estis rekuperita kaj reaktivigita en la Scienca Universitato de Tokio. Krom tio, la esploristoj instalis komponantojn, kiuj estis perdiĝintaj.

La komputoro funkciis kiel “analizilo de diferencialoj”, tio estas, ĝi solvadis diferencialajn ekvaciojn kaj presadis la rezultatajn grafikaĵojn.
La skipo de la restaŭrado kredas krome, ke la aparateroj retrovitaj estis la samaj de la konstruado de la komputilo, farita en la Imperia Universitato de Osako.

Post la riparoj, la aparato operaciis denove en ĉi tiu semajno, dum kvaronhoro.
FONTO:
                 


                   *************************************************************


BARRACO VIRA CASA PARA IDOSO: VAQUINHA // KABANO ŜANĜIĜIS EN DOMON POR MALJUNULO, POST KOTIZADO

02-12-2014

Um idoso sem-teto, que ninguém sabe de onde veio, teve uma bela surpresa no mês passado.
Ele morava em um barraco caindo aos pedaços, em condições desumanas, em um terreno de Bucareste, Romênia.
Dois rapazes viram aquilo e, mesmo sem ter dinheiro, decidiram mudar a vida daquela pobre homem.
Eles levantaram € 1000, cerca de 3 mil reais em uma vaquinha eletrônica.


Com o dinheiro eles compraram um contêiner, que depois de uma bela reforma, virou uma casa.

Dentro, eles colocaram o básico para uma vida digna: cama, mesa, cadeira, armário e mantimentos, para o idoso se alimentar.
Sendoma maljunulo, kies devenon neniu konas, estis ĝoje surprizita en la pasinta monato. Li estis loĝanta en mizera kabanaĉo, en malbonegaj kondiĉoj, sur tereno en Bukareŝto, Rumanujo.
Tiam du junuloj atentis pri lia situacio kaj, eĉ ne havante monon, decidis ŝanĝi la vivon de tiu kompatinda viro.
Ili, do, petkolektis € 1000, post elektronika kotizado.

Per tiu mono ili aĉetis konteneron, kiu, post beliga reformo, aliiĝis en loĝdomon.
Krome ili meblis ĝin simple por digna vivo, per lito, tablo, seĝo kaj ŝranko, krom provizi ĝin per nutraĵoj, por ke la maljunulo nutru sin.
FONTO:
http://sonoticiaboa.band.uol.com.br/noticia.php?i=5944
 
                               ============================================


DESCOBERTO EXEMPLAR RARO DE LIVRO DE SHAKESPEARE // ESTAS ELTROVITA RARA EKZEMPLERO DE LIBRO DE ŜEKSPIRO

01-12-2014


Nos arquivos da biblioteca da pequena cidade de Saint-Omer, no departamento de Pas-de-Calais, norte da França, Rémy Cordonnier, bibliotecário e historiador de arte, tropeçou num livro por acaso, enquanto procurava material para uma exposição, e constatou que se tratava de um exemplar de "MR. WILLIAM SHAKESPEARE, COMÉDIES, HISTOIRES ET TRAGEDIES: FIRST FOLIO: PUBLISHED ACCORDING TO THE ORIGINAL COPIES", de 1623. Apesar de "muito usado" e em mau estado, ele tem o mérito de ser "uma das cópias de um dos mais famosos livros do mundo".
O seu valor tem oscilado, no mercado dos livros raros, entre os 2,5 e os 5 milhões de euros, revelou à AFP a diretora da Biblioteca de Saint-Omer, Françoise Ducroquet.
En la arkivoj de la biblioteko de la urbo Sankta Omero, en la franca departemento Kaleza Markolo, Rémy Cordonnier, bibliotekisto kaj art-historiisto, hazarde stumblis ĉe libro, dum li serĉis materialon por ekspozicio, kaj konstatis, ke ĝi temas pri ekzemplero de "MR. WILLIAM SHAKESPEARE, COMÉDIES, HISTOIRES ET TRAGEDIES: FIRST FOLIO: PUBLISHED ACCORDING TO THE ORIGINAL COPIES", el 1623. Malgraŭ tio, ke ĝi estis “tre eluzita” kaj en malbona stato de konserveco, ĝi havas la unikecon esti “unu el la kopioj de unu el la plej famaj libroj en la mondo”.
Ĝia valoro estas varianta en la merkato pri raraj libroj, inter 2,5 kaj 5 milionoj da eŭroj, laŭ rivelis al AFP la direktorino de la Biblioteko de Sankta Omero, Françoise Ducroquet.
FONTO: