Ah, o diferente, esse ser
especial!
Diferente não é quem
pretenda ser. Esse é um imitador do que ainda não foi imitado, nunca um ser
diferente.
Diferente é quem foi dotado
de alguns mais e de alguns menos em hora, momento e lugar errados para os
outros. Que riem de inveja de não serem assim. E de medo de não agüentar,
caso um dia venham, a ser. O diferente é um ser sempre mais próximo da
perfeição.
O diferente nunca é um
chato. Mas é sempre confundido por pessoas menos sensíveis e avisadas.
Supondo encontrar um chato onde está um diferente, talentos são rechaçados;
vitórias, adiadas; esperanças, mortas. Um diferente medroso, este sim, acaba
transformando-se num chato. Chato é um diferente que não vingou.
Os diferentes muito
inteligentes percebem porque os outros não os entendem. Os diferentes
raivosos acabam tendo razão sozinhos, contra o mundo inteiro. Diferente que
se preza entende o porque de quem o agride. Se o diferente se mediocrizar,
mergulhará no complexo de inferioridade.
O diferente paga sempre o
preço de estar - mesmo sem querer - alterando algo, ameaçando rebanhos,
carneiros e pastores. O diferente suporta e digere a ira do irremediavelmente
igual: a inveja do comum; o ódio do mediano. O verdadeiro diferente sabe que
nunca tem razão, mas que está sempre certo.
O diferente começa a sofrer
cedo, já no primário, onde os demais de mãos dadas, e até mesmo alguns
adultos por omissão, se unem para transformar o que é peculiaridade e
potencial em aleijão e caricatura. O que é percepção
aguçada em: "Puxa,
fulano, como você é complicado". O que é o embrião de um estilo próprio
em : "Você não está vendo como todo mundo faz? "
O diferente carrega desde
cedo apelidos e marcações os quais acaba incorporando. Só os diferentes mais
fortes do que o mundo se transformam nos seus grandes modificadores.
Diferente é o que vê mais
longe do que o consenso. O que sente antes mesmo dos demais começarem a
perceber. Diferente é o que se emociona enquanto todos em torno agridem e
gargalham. É o que engorda mais um pouco; chora onde outros xingam; estuda
onde outros burram. Quer onde outros cansam.
Espera de onde já não vem.
Sonha entre realistas. Concretiza entre sonhadores. Fala de leite em reunião
de bêbados. Cria onde o hábito rotiniza. Sofre onde os outros ganham.
Diferente é o que fica
doendo onde a alegria impera. Aceita empregos que ninguém supõe. Perde horas
em coisas que só ele sabe importantes. Engorda onde não deve. Diz sempre na
hora de calar. Cala nas horas erradas. Não desiste de lutar pela harmonia.
Fala de amor no meio da guerra. Deixa o adversário fazer o gol, porque gosta
mais de jogar do que de ganhar. Ele aprendeu a superar riso, deboche,
escárnio, e consciência dolorosa de que a média é má porque é igual.
Os diferentes aí estão:
enfermos, paralíticos, machucados, engordados, magros demais, inteligentes em
excesso, bons demais para aquele cargo, excepcionais, narigudos, barrigudos,
joelhudos, de pé grande, de roupas erradas, cheios de espinhas, de mumunha,
de malícia ou de baba. Aí estão, doendo e doendo, mas procurando ser,
conseguindo ser, sendo muito mais.
A alma dos diferentes é
feita de uma luz além. Sua estrela tem moradas deslumbrantes que eles guardam
para os pouco capazes de os sentir entender. Nessas moradas estão tesouros da
ternura humana. De que só os diferentes são capazes.
Não mexa com o amor de um diferente. A menos que você seja
suficientemente forte para suportá-lo depois.”
|
Ha,
la diferenculo, tiu speciala estulo!
Diferenculo
ne estas tiu, kiu pretendas esti. Tiu ĉi estas nur imitanto de tio, kio
ankoraŭ ne estis imitata, sed li neniel estas diferenca estulo.
Diferenculo
estas tiu, kiu estas dotita de kelkaj plioj kaj kelkaj malplioj en horo,
momento kaj loko malĝustaj, laŭ aliaj kiuj mokridas lin de envio ne esti same
dotitaj, kaj kiuj timas suferi, se ili estonte estos same dotitaj.
La
diferenculo neniam estas tedulo. Sed li estas ĉiam misdifinata de homoj
malpli sentemaj kaj malpli atentemaj, kiuj opinias renkonti tedulon tie, kie
estas diferenculo.
Pro tio
talentoj estas forrifuzataj, venkoj estas prokrastataj kaj esperoj estas mortigataj.
Timema
diferenculo, jes, fine transformiĝas en tedulon. Tedulo estas nesukcesinta
diferenculo.
La
tre inteligentaj diferenculoj perceptas, kial la aliaj ne komprenas ilin. La
koleremaj diferenculoj, en la fino, pravas solaj kontraŭ la tuta mondo.
Memfida
diferenculo komprenas la kialon de tiu, kiu ofendas lin. Se diferenculo
mezvalorigos sin, tiam li ĵetos sin en la komplekson de malsupereco.
La
diferenculo, eĉ nevole, ĉiam elportas la ŝarĝon esti ŝanĝanta ion, minacanta
gregojn, ŝafojn kaj paŝtistojn. La diferenculo subtenas kaj digestas la
koleron de tiuj nerebonigeble egalaj, la envion de la ordinaruloj, la malamon
de la mezemuloj.
La
vera diferenculo konscias, ke li neniam pravas, sed ke li estas ĉiam konforma
al la vero.
La
diferenculo komencas suferi frue, jam en la elementa lernejo, kie la ceteruletoj,
samsintene, kaj eĉ ankaux kelkaj plenaĝuloj, per preterlaso, unuigas sin, por
ŝanĝi tion, kio estas specialaĵo kaj potencialo, en kriplaĵon kaj
karikaturon; tion, kio estas fajna percepto, en: “Ho, tiaulo! Kiel komplika
vi estas!”; tion, kio estas la embrio de propra stilo, en: “Ĉu vi ne atentas,
kiel la aliaj faras?”
Ekde
frue, la diferenculo portas moknomojn kaj stampojn, kiujn li iom post iom
asimilas. Nur la diferenculoj
pli fortaj ol la mondo transformas sin en ĝiajn grandajn modifantojn.
Diferenculo
estas tiu, kiu vidas pli transmalproksimen ol la konvenularo; tiu, kiu sentas
eĉ antaŭ ol tiuj, kiuj komencas percepti. Diferenculo estas tiu, kiu
emociiĝas, dum ĉiuj aliaj ĉirkaŭe agresas kaj ridegas. Estas
tiu, kiu dikiĝas iom pli; tiu, kiu ploras tiam, kiam aliaj insultas; tiu, kiu
studas, dum aliaj azeniĝas. Li volas tiam, kiam aliaj laciĝas. Li atendas el
tio, kio jam elĉerpiĝis. Li revas inter realistoj, kaj li konkretigas inter
revuloj. Li parolas pri lakto en rondo de ebriuloj; li kreas tie, kie la kutimo
rutinigas; li suferas tiam, kiam la aliaj gajnas.
Diferenculo estas tiu,
kiu sentas doloron tie, kie regas la gajeco; tiu, kiu akceptas dungon, kiun
neniu povas prezenti al si. Li perdas horojn kun aferoj, kiujn nur li rekonas
gravaj. Li dikiĝas tie, kie li ne devas.
Li ĉiam diras ion en
momento silenti, kaj li silentas en malĝustaj horoj. Li ne rezignas batali
por la harmonio. Li parolas pri
amo meze de la milito. Li lasas la kontraŭulon fari la golon, ĉar li pli
ŝatas ludi, ol gajni.
Li
lernis superi la firidon, la mokadon, la rikanadon kaj la doloran konscion, surbaze
de tio, ke la plimulto estas malbona, ĉar ĝi estas sameca.
La
diferenculoj estas ĉie. Ili estas malsanaj, paralizitaj, vunditaj,
dikiĝintaj, maldikegaj, blindaj, inteligentegaj, tro kapablaj por tiu
posteno, esceptemaj, longnazaj, dikventraj, grandgenuaj, grandpiedaj,
misvestitaj, plenaj de aknoj, de artifikoj, de ruzaĵoj aŭ de babilaĵo.
Jen
ili estas tie kaj tie, dolorantaj kaj dolorantaj, sed penantaj esti,
sukcesantaj esti, estantaj multe pli.
La
animo de la diferenculoj estas farita el transa lumo. Ĝia stelo posedas
ravajn loĝejojn, kiujn ili gardas al tiuj malmultaj kapablaj senti kaj
kompreni ilin.
En
tiuj loĝejoj estas trezoroj de la homa tenereco, kiujn nur la diferenculoj
kapablas estigi.
Ne tuŝu la amon de diferenculo, escepte
se vi estas sufiĉe forta subteni ĝin poste.
|
QUESTÕES RELACIONADAS AO DIA A DIA BILINGUÍSTICO E SOBRE CERTOS ASPECTOS DA VIDA SOCIAL POR AÍ.
domingo, 20 de outubro de 2013
A ALMA DOS DIFERENTES / LA ANIMO DE LA DIFERENCULOJ – KRONIKO DE ARTUR DA TÁVOLA
Assinar:
Postar comentários (Atom)
Nenhum comentário:
Postar um comentário