sábado, 30 de novembro de 2013

KONSIDERETOJ PRI LA ESPERANTA SEPA ARTO



Pro la pli kaj pli malmultkostaj vidregistriloj kaj kinaparatoj monakireblaj nuntempe, krom la kameraoj de la poŝkomputiloj, estas forte espereble, ke, ankoraŭ en tiu ĉi jardeko, la Internacia Lingvo furoros en la tereno pri kinfilmoj, eĉ se komence per kinaĵetoj (tekstigitaj, dublitaj, kaj fine originale parolitaj). Kelkaj altkvalitaj kaj artkvalitaj esperantaj mallongaĵoj jam spekteblas, ĉefe en Vikipedio.



Kinarto havas multajn fakojn. Mi kredas, ke en baldaŭa estonteco ĉiuj esperantaj intelektuloj (instruistoj, verkistoj, redaktistoj, reviziistoj, kinartistoj, manartistoj, vestistoj, lumigistoj, sonigistoj, muzikistoj, dancartistoj ktp), krom kantistoj, aktoroj, reĝisoroj, subtekstigistoj, scenar-bildstriistoj, infoteknikistoj, dublistoj, dancistoj kaj parolistoj, estos instigataj labori rekte aŭ nerekte por la esperanta Sepa Arto.

 Esperanto eliros el Esperantujo, por promeni tra la kolektivaj mensaj elektronikaj arbaroj.

Nuntempe, meze de la post-modernaj komunikrimedoj, la multmediaj tekstoj estas tre pli allogaj por disvastigi nian aferon, ol la nur skribaj tekstoj. Ni pretigu nin por tiu celo, ĉiu en sia fako kaj laŭ sia talento.

Esperanto ne povas ne iri laŭ ĉiuj flankoj de son-luma komunika vojo.

Ĉu vi, kiu eventuale havas iun ajn talenton profiteblan en tiu tereno, jam pensis produkti aŭ produktigi kinaĵetojn neniakoste, tio estas, elspezante neniun centavon? Tio estas kreiga defio.

  
Jen interesa terminaro pri kino:

terça-feira, 26 de novembro de 2013

NECESAS KLUBO AŬ ASOCIO DE RECIPROKAJ GRAMATIKAJ REVIZIANTOJ DE TRADUKOJ KAJ ORIGINALOJ

NECESAS KLUBO AŬ ASOCIO DE RECIPROKAJ GRAMATIKAJ REVIZIANTOJ DE TRADUKOJ KAJ ORIGINALOJ EN LA E-MOVADO 


Kiel ĝi funkciu?

Kiu mem ĵus finis sian serion da gramatikaj revizioj (ekde la plej malkrudiga ĝis la plej fajniga) sur propra traduko aŭ originalo sia, kaj plene konvinkiĝas, aŭ “havas plenan certecon”, ke la fina rezulto estas CENTPROCENTE perfekta, polurita kaj finprilaborita laŭ gramatika vidpunkto, tiu submetu ĝin, kiel tradukan aŭ originalan antaŭpremieran prezentaĵon, unue al sia virtuala klubo/asocio de reciprokaj gramatikaj reviziantoj, kiuj legos la sendaĵon, atente kaj per la lupeo, kaj atentigos al la sendinto (individue) pri eventualaj klaraj kaj nedubeblaj eraroj.

Por eviti kaj evitigi perdon de tempo, ne validos, tamen, kritiko pri vorto, frazo aŭ ia ajn esprimo, kiu ne estas en si mem erara, sed kiu estas nur ne ŝatata aŭ ne  preferata de la revizianto. Devos esti bonvena, tamen, demando al la tekstiginto pri la ĝusteco de eventuala ŝajne erara uzo.

Estos konsilinde, ke kelkaj strangaj, neordinaraj, nenormalaj aŭ ekzotikaj vortoj, esprimoj aŭ frazoj estu akompanataj de provizoraj piednotoj montrantaj, el kie la redaktinto pinĉis ilin.

Kompreneble estos same konsilinde, ke la tekstigantoj evitu enmeti ekstravagancaĵojn, inventaĵojn, absurdaĵojn kaj aliplanedajn vort- aŭ esprim-kreaĵojn en la tekston, sub la sinpravigo de la fleksebleco aŭ logikeco de Esperanto.

Se tute nova vorto aŭ esprimformulo estos enmetita pro nepra neceso, la aŭtoro devos klarigi tion piednote.

Kompreneble la grando de la originalaĵo aŭ tradukaĵo devos havi antaŭdifinitan limon, ekzemple je maksimume cent linioj. Krome, ĉiu ano rajtos sendi al la kolegoj nur po unu provaĵo semajne, ekzemple.

Alie, ĉiu ano nepre devos sendi ian ajn gramatikan opinion pri la frazoj de la teksto al li submetita (almenaŭ por pruvi, ke li ankoraŭ estas vivanta (☺) kaj partoprenanta en la "sekreta societo"), devante ĉiu prezenti sian opinion al la sendinto maksimume post tri tagoj, ekzemple, eĉ se nur por diri, ke li trovis neniun eraron.

Pri la enhavo de la tekstoj, estos espereble, ke neniu el ili temos pri antaŭjuĝoj, amaraĵoj kaj malbonaĵoj, kiaj kiel fari atombombon, kiel ŝteli bankon, kiel plani teroraĵon ktp (☺). Aŭ ĝi temu pri bonaĵoj aŭ temu pri neŭtralaĵoj, utilaĵoj, necesaĵoj, kuriozaĵoj, naivaj gajaĵoj kaj similaĵoj.

Memevidente ĉiu ano rajtos publikigi siajn provaĵojn rekte en Interreto, sen submeto al la reviziantaro, se li ne volos atendi ties reagojn, eble pro la urĝeco de la publikaĵo aŭ pro kia ajn kialo.

Neniu membro sindevigos konsideri, akcepti aŭ adopti la opiniojn pri eraroj indikitajn, povante publikigi la tekston kun aŭ sen ili, sen bezono de informo aŭ pravigo pri tiu decido.

Por eviti kaj evitigi perdon de tempo, estos nepre konsilinde, ke la reviziitoj ne sendu dankajn, flatajn kaj kaĵolajn mesaĝetojn al la reviziintoj individue, des malpli al la tuta grupo.

Evitiĝu EN LA GRUPO konfliktoj, diskutoj kaj disputoj pri reviziaĵoj. La baza celo de la projekto estas formi ne diskutgrupon nek redaktogrupon, sed nur revizian interhelpan grupon. Kompreneble povos okazi INTERINDIVIDUAJ komentarioj, dialogoj, diskutoj kaj eĉ disputoj, se unu aŭ alia volos kaj havos tempon por tio. [Laŭdinda estas tiu, kiu inventis la rimedon de CC kaj CCO.☺]

Evitiĝu favoraj aŭ malfavoraj komentarioj pri certaj vort- kaj esprim-formuloj, almenaŭ en la grupo. La atentigoj devos esti sendataj nur al la tekstigintoj individue, kaj preferinde nur pri iliaj gramatikaj malĝustaĵoj, objektive.

Fine ĉiu ano devos sendi al la anaro almenaŭ po unu provaĵo monate, eĉ se tiu ĉi estos nur unu frazo.


domingo, 10 de novembro de 2013

FRAZOJ DE LA POETO MANOEL DE BARROS

Manoel de Barros (1916-2014) estis avangarda brazila poeto, multpremiita, verkinta pli ol dek poemlibrojn, inter kiuj la plej konata estas “LA LIBRO PRI LA NENIO”. Li estis la plej aklamita vivanta poeto en Brazilo, ĝis 2014.

As coisas muito claras me noturnam.


Tudo que eu não invento é falso.


Gosto de viajar mais por palavras do que de trem.


Poeta é um ente que lambe as palavras e depois se alucina.


Sou mais a palavra ao ponto de entulho.
Amo arrastar algumas no caco de vidro,
envergá-las pro chão, corrompê-las, -
até que padeçam de mim e me sujem de branco.


Só quem está em estado de palavra pode enxergar as coisas sem feitio.


No osso da fala dos loucos têm lírios.


Desfazer o normal,
há de ser uma norma.


Eu precisava de ficar pregado nas coisas vegetalmente e achar o que não procurava.


A voz de um passarinho me recita.


Escrever nem uma coisa 
Nem outra - 
A fim de dizer todas -
Ou, pelo menos, nenhumas. 



Assim,
Ao poeta faz bem
Desexplicar - 
Tanto quanto escurecer acende os vaga-lumes.


A minha independência tem algemas.


Por pudor sou impuro.


Pois minha imaginação não tem estrada. E eu não gosto mesmo da estrada. Gosto do desvio e do desver.


Do lugar onde estou já fui embora.


Me procurei a vida inteira e não me achei, pelo que fui salvo.


A maior riqueza do homem é a sua incompletude. Nesse ponto sou abastado.


Há muitas maneiras sérias de não dizer nada, mas só a poesia é verdadeira.


Quando as aves falam com as pedras e as rãs com as águas - é de poesia que estão falando.


Quem anda no trilho é trem de ferro, sou água que corre entre pedras: liberdade caça jeito.


...que a importância de uma coisa não se mede com fita métrica nem com balanças nem barômetros etc.
Que a importância de uma coisa há que ser medida pelo encantamento que a coisa produza em nós.


A mãe reparou que o menino
gostava mais do vazio
do que do cheio.
Falava que os vazios são maiores
e até infinitos.


Passava os dias ali, quieto, no meio das coisas miúdas.
E me encantei.


Prezo insetos mais que aviões.
Prezo a velocidade
das tartarugas
mais que a dos mísseis.
Tenho em mim
esse atraso de nascença.
Eu fui aparelhado
para gostar de passarinhos.
Tenho abundância
de ser feliz por isso.
Meu quintal
É maior do que o mundo.


Sou livre para o silêncio das formas e das cores.


Tentei descobrir na alma alguma coisa mais profunda do que não saber nada sobre as coisas profundas.
Consegui não descobrir.


Poesia é voar fora da asa.


Poesia não é para compreender mas para incorporar.
Entender é parede: procure ser árvore.


Meu fado é de não entender quase tudo.
Sobre o nada eu tenho profundidades.


No fim da tarde, nossa mãe aparecia nos fundos do quintal:
Meus filhos, o dia já envelheceu, entrem pra dentro.


Melhor jeito que achei para me conhecer foi fazendo o contrário.


Um fim de mar colore os horizontes.


Sou hoje um caçador de achadouros da infância.
Vou meio dementado e enxada às costas cavar no meu quintal vestígios dos meninos que fomos.


A palavra amor anda vazia. Não tem gente dentro dela.


Onde eu não estou, as palavras me acham.


Noventa por cento do que escrevo é invenção. Só dez por cento é mentira.


La aferoj tre klaraj noktigas min.


Ĉio, kion mi ne inventis, estas falsa.


Mi ŝatas vojaĝi pli per la vortoj ol per la trajno.


La poeto estas estulo, kiu lekas la vortojn kaj poste haluciniĝas.


Mi plej ŝatas la vortojn pretajn fariĝi rubo.
Mi amas treni kelkajn el ili per vitropeco, fleksi ilin planken, malpurigi ilin, - ĝis ili kompatas min kaj malpurigas min per blanko.


Nur tiu, kiu estas en stato de vorto, povas vidi la senformajn aferojn.


En la osto de la frenezulaj paroloj estas lilioj.


Malfari la normalon
devos esti norme.


Mi bezonis vegete alfiksiĝi sur la aferoj, kaj tiel trovi tion, kion mi ne estis serĉanta.


La voĉo de la birdeto recitas min.


Skribi nek pri io
nek pri alio –
por diri ĉion
aŭ almenaŭ nenion.



Do,
al la poeto faras bone
malklarigi -
same kiel mallumiĝi lumigas la lampirojn.


Mia sendependeco havas katenojn.


Pro pudoro mi estas malĉasta.


Mia imagado ne havas vojon. Kaj vere mi ne ŝatas vojojn. Mi ŝatas la devojiĝon kaj la devidiĝon.


De la loko, kie mi estas, mi jam foriris.


Mi serĉis min la tutan vivon, sed ne trovis min, tiel ke mi estas savita.


La plej granda riĉaĵo de la homo estas lia nekompleteco. Je tio mi estas riĉega.


Ekzistas multaj seriozaj manieroj diri nenion, sed nur la poezio estas la vera.


Kiam la birdoj parolas kun la ŝtonoj, kaj la ranoj, kun la akvoj, tiam estas pri poezio, pri kio ili parolas.


Kio iradas sur fere rektliniaj reloj, tio estas vagonaro. Mi estas akvo, kiu fluas inter ŝtonoj. La libero havas sian irmanieron.


... la graveco de io ne mezurindas per mezurbendo, nek per pesiloj, nek per barometroj ktp. La graveco de io devas esti mezurata laŭ la raviĝo, kiun ĝi kaŭzas en ni.


Iu patrino rimarkis, ke ŝia filo pli ŝatas la malplenon ol la plenon.
Li diradis, ke la malplenaĵoj estas pli grandaj kaj eĉ senfinaj.


Mi pasigis la tagojn tie, kviete, meze inter la aĵetoj. Kaj tial mi fasciniĝis.


Mi pli estimas la insektojn ol la aviadilojn.
Mi pli estimas la rapidecon
de la testudoj
ol tiun de la misiloj.
Mi enhavas en mi
tiun denaskan malrapidemon.
Mi estis ekipita
por ŝati la birdetojn.
Mi havas abundon
da feliĉo pro tio.
Mia korto
estas pli granda ol la mondo.


Mi estas libera por la silento de la formoj kaj de la koloroj.


Mi provis trovi en la animo aferon pli profundan ol la nescio pri la profundaj aferoj.
Mi sukcesis ne trovi ĝin.


Poezio estas flugo sen flugiloj.


La poezio ne estas io, por ke oni komprenu ĝin, sed por ke oni internigu ĝin.
Komprenado estas muro. Klopodu esti arbo.


Mia sorto estas malkompreni preskaŭ ĉion.
Pri la nenio mi havas profundajn elpensaĵojn.


En la fino de la vespero nia patrino alvenadis en la profundon de la korto:
- Miaj filoj, la tago jam maljuniĝis. Do endomiĝu.


La plej bona maniero, kiun mi trovis, por koni min, estis fari kontraŭe.


La fino de la maro kolorigas la horizonton.


Hodiaŭ mi estas ĉasanto de infantrovaĵujoj.
Duonfreneza, mi iras kun la fosilo sur la ŝultro, fosi mian korton, por trovi la postsignojn de la infanoj, kiuj ni estis.


La vorto amo estas malplena. Neniu estas en ĝi.


Tie, kie mi ne estas, la vortoj trovas min.


Naŭdek procentoj de ĉio, kion mi skribas, estas inventoj. Nur dek procentoj estas mensogoj.



Pri la poeto (portugallingve):



sábado, 2 de novembro de 2013

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM NOVEMBRO 2013 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN NOVEMBRO 2013

“DEMÊNCIA DIGITAL” ALARMA CORÉIA DO SUL E ALEMANHA / “CIFERECA DEMENCO” ALARMAS SUD-KOREION KAJ GERMANION

30-11-2013

A Coreia do Sul é um dos países mais conectados digitalmente no mundo, mas desde 1990 vem registrando o crescimento do problema da “adicção à Internet” entre adultos e jovens, de acordo com o jornal The Telegraph.

Essa adicção está evoluindo para o que os sul-coreanos chamam de “demência digital”. O termo designa uma deterioração das capacidades cognitivas que antes só se viam em pessoas que sofreram graves lesões no crânio ou doenças psiquiátricas.

“O uso excessivo de smartphones e jogos digitais dificulta o desenvolvimento equilibrado do cérebro”, explicou ao jornal “Joong Ang Daily”, de Seul, o médico Byun Gi-won, do Centro para o Equilíbrio Cerebral.
“Os usuários ‘pesados’ tendem a desenvolver o lado esquerdo de seus cérebros, deixando no subdesenvolvimento ou no estancamento o lado direito” – acrescentou. Do lado direito depende a concentração mental, e sua falência afeta a atenção e a memória, danos que se verificam em 15% dos casos de “demência digital” precoce.
Os pacientes desta nova patologia exibem também subdesenvolvimento emocional, sendo que as crianças correm mais riscos do que os adultos porque seus cérebros ainda estão crescendo.
Segundo os médicos, a situação está piorando na medida em que a média de jovens entre 10 e 19 anos que usam smartphones mais de sete horas por dia cresceu até 18,4%, um aumento de 7% em relação ao ano passado.

Mais de 67% dos sul-coreanos possuem smartphone, o maior índice do mundo. Nos adolescentes a proporção é de mais de 64%, segundo o Ministério para as Ciências. O governo calcula que 20% dos menores de idade sofrem depressão e ansiedade quando fica sem mexer com celular.

O neurocientista alemão Manfred Spitzer publicou em 2012 o livro “Digital Dementia”, alertando pais e professores para o perigo que correm as crianças que ficam muito tempo diante de laptops, tablets, celulares ou outros aparelhos eletrônicos.

Segundo o Dr. Spitzer, os déficits no desenvolvimento cerebral são irreversíveis. Para ele, os equipamentos digitais deveriam ser banidos das escolas alemãs antes que os jovens se tornem adictos.

Por sua vez, a BBC Brasil noticiou que os ministérios da Educação e da Saúde sul-coreanos pediram que as escolas organizem acampamentos visando livrar as crianças dos atrativos negativos da adicção a Internet e a concomitante “demência digital”.

Sud-Koreio estas unu el la landoj plej multe alirantaj Interreton en la mondo, sed ekde 1990 ĝi notas la internan kreskiĝon de la malordo pri “interreto-sklaviĝo” aŭ “interreto-dependeco” ĉe plenkreskuloj kaj junuloj, laŭ sciigo de la ĵurnalo The Telegraph.

Tia sklaveco estas evoluanta ĝis tio, kion la sud-koreoj jam nomas “cifereca demenco”. Tiu esprimo aludas pri kadukiĝo de la konaj (kaj certe ankaŭ la kognaj) menskapabloj, kiuj antaŭe rimarkeblis nur ĉe homoj suferintaj seriozajn lezojn en la kranio aŭ psikiatrajn malsanojn.

“La troa uzado de kompufonoj kaj ciferecaj ludoj malhelpas la sanan elvolviĝon de la cerbo” - klarigis al la ĵurnalo “Joong Ang Daily”, el Seulo, la kuracisto Byun Gi-won, el Centro pri la Cerba Sano.
"La troaj retuzantoj emas plievoluigi la maldesktran flankon de siaj cerboj, lasante en la subevoluiĝo la dekstran flankon” – li aldonis. De la dekstra flanko dependas la mensa sinkoncentrado, kaj ĝia damaĝo afekcias la atentemon kaj la memoron, problemoj, kiuj konstateblas en ĉirkaŭ 15% de la kazoj pri fruaĝa “cifereca demenco”.
La pacientoj pri tiu nova malsano elmontras ankaŭ emocian subevoluiĝon, kaj ĝin pli akiremas la infanoj ol la plenkreskuloj, ĉar iliaj cerboj ankoraŭ estas kreskantaj.

Laŭ la kuracistoj, la situacio malpliboniĝas, ĉar la meznombro da junuloj inter la deka kaj dek-naŭa jaroj, kiuj uzadas kompufonojn po pli ol sep horoj tage, pligrandiĝis ĝis 18,4%, - kreskiĝo je 7% kompare al tiu de la pasinta jaro.

Pli ol 67% de la sud-koreoj posedas kompufonojn; tio estas la plej alta elcentaĵo en la mondo. Inter la adoleskantoj la proporcio estas je pli ol 64%, laŭ la Ministerio pri la Sciencoj. La registaro elkalkulis, ke 20% de la neplenaĝuloj suferas deprimon kaj anksion, kiam ili ne estas uzantaj kompufonon.

La germana neŭrosciencisto Manfred Spitzer publikigis en 2012 la libron “Digital Dementia”, alarmante gepatrojn kaj instruistojn pri la danĝero, en kiun falemas la infanoj kiuj restas longan tempon antaŭ komputiletoj, mankomputiloj, poŝtelefonoj kaj aliaj elektronikaj aparatoj.

Laŭ D-ro Spitzer, la difektoj en la cerba elvolviĝo estas nenuligeblaj, kaj la ciferecaj aparatoj devas esti forigitaj el la germanaj lernejoj, antaŭ ol la junuloj fariĝos dependantoj.

Siavice, BBC Brazilo anoncis, ke la sud-koreaj ministerioj pri Edukado kaj Sano rekomendis al la lernejoj organizi tendumadojn, por liberigi la infanojn de la negativaj allogaĵoj de la sklaveco al Interreto kaj de la sekva “cifereca demenco”.



============================================
ESTUDANTE CANADENSE ENSINA INGLÊS A MORADORES DE RUA NO RIO DE JANEIRO / KANADA STUDENTINO INSTRUAS LA ANGLAN AL STRAT-LOĜANTOJ EN RIO-DE-ĴANEJRO

29-11-2013

A cena atrai os olhares de quem passa pela Rua Gomes Freire, no bairro da Lapa, no centro da cidade do Rio de Janeiro. Sentada no chão, e com um quadro branco e uma caneta azul nas mãos, a canadense Melina Cardinal, de 19 anos, pede a um grupo de moradores de rua que repita em inglês palavras como brother (irmão), mother (mãe) e sister (irmã). O gesto faz parte das aulas de inglês que há mais de um mês acontecem na calçada da rua, em frente ao Banco Santander. Durante uma hora, Melina propõe jogos, oferece brindes, intervém nas eventuais brigas e oferece um lanche, que é devorado em minutos pelos alunos.
A turma nem sempre é a mesma, mas os encontros acontecem três vezes por semana, sempre às 13h. Vestindo uma saia longa estampada, camiseta branca, chinelos e óculos escuros, Melina chega ao local carregando uma sacola cheia. Oferece iogurte, pão de forma, manteiga, mortadela e suco.
— É para eles ficarem mais concentrados na aula — diz ela.
La sceno altiras la rigardon de tiuj, kiuj pasas tra la Strato Gomes Freire, en la kvartalo Lapa, centro de la urbo Rio-de-Ĵanejro. Sidante sur la planko kaj kun blanka tabuleto kaj blua skribilo en la manoj, la kanadino  Melina Cardinal, 19-jara, petas, ke grupo da strat-loĝantoj ripetu, en la angla, vortojn, kiaj brother (frato), mother (patrino) kaj sister (fratino). Tiu aktivaĵo faras parton de lecionaro pri la angla, kiu okazas, de pli ol unu monato, sur la trotuaro, antaŭ bankoficejo.
Dum unu horo Melina ludigas, disdonas donacetojn, intervenas en disputojn kaj proponas manĝaĵetojn, kiuj estas, post nemultaj minutoj, manĝegataj de la lernantoj.
La klaso ne ĉiam estas la sama, sed la renkontiĝoj okazas tri fojojn ĉiusemajne, ĉiam je la 1-a vespere. Vestante longan koloran jupon, blankan bluzon, pantoflojn kaj malhelajn okulvitrojn, Melina alvenas en la lokon portante plenan sakon. Ŝi proponas jogurton, tranĉaĵigitan panon, buteron, mortadelon kaj sukon.

- Tio helpas ilin esti pli atentaj dum la leciono – eksplikas ŝi.

Fonto: http://oglobo.globo.com/rio/estudante-canadense-ensina-ingles-moradores-de-rua-10916794



====================================
COMENTÁRIO DO EXPOSITOR ESPÍRITA NAZARENO FEITOSA, SOBRE O FILME BLOOD MONEY - ABORTO LEGALIZADO / KOMENTARIO DE LA SPIRITISTA ORATORO NAZARENO FEITOSA, PRI LA FILMO SANGA MONO – LEĜIGITA ABORTIGO

27-11-2013

Amigos, assisti ao filme BLOOD MONEY - Aborto Legalizado, na sexta passada (dia 8), e confesso: o filme é uma resposta dos céus à defesa da vida! 
Amikoj, mi spektis la filmon SANGA MONO – Leĝigita Abortigo, en la pasinta vendredo (8-a), kaj rekonas: tiu kinaĵo estas respondo de la ĉieloj defende de la vivo! 

Extremamente bem produzido, NÃO apela para a utilização de cenas fortes de bebês abortados. Não, de maneira alguma, tanto que a sua censura é de apenas 14 anos. 
Ekstreme bone produktite, ĝi ne faras uzon de ŝokaj scenoj pri abortitaj beboj; ne, tute ne, tiel ke ĝia cenzuro estas nur ĝis la dekkvarjara aĝo. 

A produção norte-americana em defesa da vida chega neste momento tão importante, quando o Congresso tem discutido a legalização do aborto no Brasil na reforma do Código Penal Brasileiro. 
Tiu usona kinproduktaĵo en defendo de la vivo alvenas dum tiu ĉi tre grava tempoperiodo, kiam la Nacia Kongreso estas diskutanta pri la leĝigo de la abortigo en Brazilo, dum la reformo de la Brazila Punkodo. 

Trata-se de uma verdadeira “aula”, com vários argumentos em defesa da vida, dos pontos de vista: 
Temas pri vera “leciono”, kun pluraj argumentoj en defendo de la vivo, laŭ la vidpunktoj: 

a) JURÍDICO – como foi o absurdo processo na Suprema Corte que legalizou o aborto nos Estados Unidos há 40 anos; 
a) JURA – kiel okazis la absurda proceso en la Supera Kortumo, kiu leĝigis la abortigon en Usono, antaŭ kvardek jaroj; 

b) CIENTÍFICO – pesquisadores e cientistas comprovando que a vida começa na concepção; 
b) SCIENCA – esploristoj kaj sciencistoj konfirmas, ke la vivo komenciĝas ĉe la koncipiĝo; 

c) ESTATÍSTICO – Confissões de alguns dos maiores ex-abortistas do mundo como Bernard Nathanson, revelando como fraudavam os números para a legalização nos EUA; 
c) STATISTIKA – konfesoj de kelkaj el la plej elstaraj eks-abortigistoj en la mondo, inter kiuj Bernard Nathanson, kiu rivelas, kiel estis prifraŭdataj la nombroj por la leĝigo de abortigo en Usono; 

d) MÉDICO – Abordando as várias consequências orgânicas, psicológicas e psiquiátricas que podem ocorrer após o aborto; 
d) MEDICINA – estas traktataj la pluraj organaj, psikologiaj kaj psikiatraj sekvoj, kiuj povas postveni post la abortigo; 

e) DE EX-DIRIGENTES DE CLÍNICAS ABORTISTAS, revelando tudo o que há por trás dessa indústria, dos perigos da prática que coloca em risco a vida também das gestantes e que não são noticiados pela imprensa americana; 
e) DE EKS-ESTROJ DE ABORTIGAJ KLINIKOJ, kiuj rivelas ĉion, kio estas malantaŭ tiu industrio, krom la danĝeroj de tiu praktikado, kiu endanĝerigas ankaŭ la gravedulinojn kaj kiuj ne estas sciigataj de la usona gazetaro; 

f) Da ativista política ALVEDA KING, sobrinha de MARTIN LUTHER KING, que revela a prática de limpeza étnica pelo aborto contra a população carente, sobretudo de cor negra; 
f) DE LA POLITIKA AKTIVISTINO ALVEDA KING, nevino de MARTIN LUTHER KING, kaj kiu rivelas la pratikadon de etna purigado pere de la abortigo, kontraŭ la ĉefe nigra-haŭta malriĉa popolo; 

g) DE JOVENS E MULHERES QUE PRATICARAM O ABORTO e que hoje são grandes defensoras da vida, narrando seus casos comovedores; 
g) DE KNABINOJ KAJ VIRINOJ KIUJ KAŬZIS LA ABORTON, sed kiuj nuntempe estas fervoraj defendantinoj de la vivo, per la rakonto pri siaj kortuŝaj spertoj; 

h) E FINALMENTE, do trabalho maravilhoso que está sendo realizado por ativistas em apoio a gestantes, mulheres que já abortaram, levando amor, apoio, informação e esperança a todas elas. 
h) KAJ, FINE, la mirinda laboro apoga al gravedulinoj kaj al abortintinoj, farata de aktivistoj, kiuj portas amon, helpon, informon kaj esperon al ĉiuj ili. 

E mais, toda a renda líquida será doada para o MOVIMENTO BRASIL SEM ABORTO e para o MOVIDA – Movimento Em Favor da Vida. 
Krom tio, la tuta monprofito de la filmo estos donaciita al la MOVADO BRAZILO SEN ABORTIGO kaj al MOVIVO – Movado Favora al la Vivo.

Acessem o site e curtam a página de BLOOD MONEY: 
Aliru kaj ĝuu la retejon de SANGA MONO: 
www.facebook.com/bloodmoneyofilme 



======================================
CIENTISTAS ACHAM PARTÍCULAS DE FORA DO SISTEMA SOLAR SOB GELO ANTÁRTICO / SCIENCISTOJ ELTROVIS PARTIKLOJN EL EKSTER LA SUNSISTEMO, SUB LA ANTARKTA GLACIO

24-11-2013

Dentro do gelo eterno da Antártica, uma equipe de 260 cientistas de 11 países encontrou a primeira evidência concreta de partículas de alta energia vindas de fora do nosso Sistema Solar. Entre maio de 2010 e maio de 2012, o detector IceCube capturou um total de 28 neutrinos com energia cinética superior à de uma mosca voando – tudo compactado em uma única partícula elementar. Os resultados estão publicados na revista "Science" da última sexta-feira (22).
O IceCube é o maior detector de partículas do mundo, com 5.160 detectores sensíveis pendurados em 86 cabos de aço, em um volume de 1 km³.
Segundo o principal autor do estudo, Francis Halzen, os neutrinos descobertos são partículas fundamentais que quase não têm massa e raramente interagem com outras partículas. Eles são "mensageiros" de eventos de altíssima energia ocorridos no Universo, pois conseguem escapar facilmente de ambientes densos, como o núcleo de explosão de uma supernova (estrela gigante no fim da vida) ou o interior de aceleradores de partículas cósmicas.
Sub la eterna glacio de Antarkto skipo da 260 sciencistoj el 11 landoj eltrovis la unuan konkretan evidentaĵon pri partikloj je alta energio venintaj el ekster la sunsistemo. Inter majo 2010 kaj majo 2012, la detektoro IceCube kaptis la sumon de 28 neŭtrinoj kun kineta energio supera al tiu de fluganta muŝo kaj ĉiuj ili kompaktiĝintaj en unu solan elementan partiklon. La raporto estas publikigita en la revuo “Science” el la lasta vendredo (22-a).
IceCube estas la plej granda detektoro de partikloj en la mondo, havanta 5.160 sentivajn detektilojn pendigitajn sur 86 kabloj el ŝtalo, kun tuta volumemo je 1 km³.
Laŭ la ĉefa aŭtoro de la studaĵo, Francis Halzen, la eltrovitaj neŭtrinoj estas fundamentaj partikloj, kiuj preskaŭ ne havas mason kaj malofte interagas kun aliaj partikloj. Ili estas
kurieroj pri eventoj je grandega energio okazintaj en la Universo, ĉar ili sukcesas eskapi facile el densaj medioj, kiaj la eksploda nukleo de Supernovao (giganta stelo en la fino de sia vivo) kaj la internaĵo de kosmaj akceliloj de partikloj.



======================================
QUILOMBOLAS AINDA VIVEM DA AGRICULTURA FAMILIAR / KILOMB-POSTEULOJ ANKORAUX VIVTENAS SIN PER FAMILIA TERKULTURADO

20-11-2013


As comunidades quilombolas brasileiras são heranças dos quilombos - refúgios dos antigos negros escravizados e que começaram a se formar no século XVI. Ainda hoje, como seus antepassados, elas vivem praticamente da agricultura familiar.
Cento e vinte e cinco anos depois do fim do regime escravista no Brasil, esses grupos étnicos organizados ainda persistem de forma muito expressiva no país. São mais de 2.400 comunidades reconhecidas pela Fundação Cultural Palmares, do Ministério da Cultura.
Extrativismo, artesanato, produção cultural, turismo de base comunitária e a venda de produtos feitos a partir de matérias-primas da própria comunidade também contribuem para complementar a renda. “A agricultura é a atividade mais forte”, explicou Alexandro Reis, diretor do Patrimônio Afro-Brasileiro da Fundação Cultural Palmares, que pesquisa a produção econômica dessas comunidades.
La brazilaj kilombanidaj komunumoj estas heredaĵoj de la kilomboj - rifuĝejoj de la antikvaj sklavigitaj negroj kaj kiuj ekformiĝis en la 16-a jarcento. Ankoraŭ nuntempe, same kiel siaj antaŭuloj, ili vivtenas sin praktike per la familia terkulturado.
Cent dudek kvin jarojn   post la fino de la sklavisma reĝimo en Brazilo, tiaj organizitaj etnaj homgrupoj ankoraŭ pluekzistas grandkvante en la lando. Estas pli ol 2.400 komunumoj oficiale agnoskitaj de Kultura Fondaĵo Palmareso, el Ministerio pri Kulturo.
Ekstraktado, manarto, kultura produktado, komunumcela turismo kaj vendado de produktoj faritaj el krudmaterialoj el la komunumo mem kontribuas por helpi en la enspezoj. “La terkulturado estas la metio plej elstara”, sciigis Alexandro Reis, direktoro de Afrobrazila Havaĵo de Kultura Fondaĵo Palmareso, kiu esploradas pri la ekonomia produktado de tiaj komunumoj.



=========================

INUSITADO ANIVERSÁRIO DE UM MOTORISTA SOMALIANO NA DINAMARCA / NEKUTIMA DATREVEN-OMAĜO AL SOMALIA ŜOFORO EN DANUJO

18-11-2013


O Sr. Mukhtar, um motorista de ônibus somaliano que trabalha na Dinamarca, fez aniversário e foi trabalhar, como em todos os dias.
Ele está nessa empresa de ônibus há muito tempo e faz a mesma linha desde então.
É querido por todos os passageiros, pela sua atenção e especialmente pelo sorriso que sempre transporta nos lábios.
Vejam o que lhe prepararam a companhia e os passageiros.

S-ro Mukhtar, somalia buskondukisto laboranta en Danujo, estis datrevenanta kaj iris labori, ordinare kiel kutime.
Li laboras jam de longa tempo en tiu buskompanio kaj kursadas la saman itineron ekde komence.
Li estas tre ŝatata de ĉiuj pasaĝeroj, pro lia ĝentileco kaj speciale pro la rideto, kiun li ĉiam transportas sur la lipoj.
Vidu tion, kion preparis por li la kompanio kaj la pasaĝeroj.





====================================

DRAGOEIRO (OU SANGUE-DE-DRAGÃO), A ARVORE QUE ‘SANGRA’  E QUE TAMBÉM PODE SALVAR VIDAS / 
DRAKARBO, LA ARBO KIU SANGAS KAJ KIU ANKAŬ POVAS SAVI VIVOJN



17-11-2013


Se todas as plantas “sangrassem” como o dragoeiro (Croton lechleri), você continuaria “abatendo” ou “esquartejando” as árvores, ou continuaria usando seus “restos mortais” reutilizados, indiscriminadamente, ou você sentiria alguma pontinha de remorso?
É pensando nessa possibilidade que grupos ambientalistas costumam usar imagens de troncos cortados dessa árvore “supliciada sem culpa”, para sensibilizar e conscientizar as pessoas para a necessidade de preservação das florestas.
A seiva vermelha do dragoeiro, escorrendo, chama a atenção, por trazer a árvore para mais próximo da realidade humana, em razão da cor que lembra sangue, o líquido que simboliza a vida.

Se ĉiuj plantoj "sangus" same kiel la drakarbo (Croton lechleri), ĉu vi daŭrus “buĉanta” aŭ “dishake mortiganta” la arbojn, aŭ daŭrus uzanta iliajn “postmortajn restaĵojn” reuzitajn, sendistinge, aŭ ĉu vi sentus iom da rimorso?

Ekpensinte tiun eblecon, grupoj de mediaktivuloj kutimas utiligi bildojn de hakitaj trunkoj de tiu arbo “mortpunita sen kulpo”, por kortuŝi kaj konsciigi la homojn por la neceso pri protektado de la arbaroj.

La ruĝa sevo de la drakarbo, kiam ĝi elfluas, vekas onian atenton, ĉar ĝi alproksimigas la arbon al la homa kondiĉo, pro ĝia koloro, kiu memorigas la sangon, la likvon, kiu simboligas la vivon.




=========================

HOMEM ENCONTRA R$ 230 MIL EM MÓVEL COMPRADO E OS DEVOLVE AO DONO / VIRO TROVIS R$230.000,00 EN ACXETITA MEBLO KAJ REDONIS ILIN AL ILIA POSEDANTO

16-11-2013

Após encontrar US$ 98 mil (cerca de R$ 230 mil) nos fundos de um móvel comprado pela internet, Noah Muroff, um professor estadunidense, fez o que pouca gente apostaria: devolveu tudo para o antigo dono.
Ele descobriu o dinheiro escondido no fundo de uma mesa antiga, que ele adquiriu pelo site de e-commerce Craigslist, por US$ 150. Para conseguir colocá-la em seu escritório, ele precisou desmontar todo o móvel e foi enquanto fazia isso que encontrou o total de US$ 98 mil, guardado atrás das gavetas. "Se nós não tivéssemos retirado as gavetas, nunca teríamos encontrado", disse ele à rede de televisão ABC.

Post ol hazarde trovi US$98.000 (ĉirkaŭ R$230.000,00) en la fundo de meblo, kiun li aĉetis pere de Interreto, Noah Muroff, usona profesoro, faris ion, kion tre malmultaj homoj povas kredi: li redonis ĉion al la vera posedanto.

Li trovis la monon kaŝitan en la fundo de malnova tablo, kiun li monakiris pere de la komerco-retejo Craigslist, kontraŭ US$ 150. Por sukcesi meti ĝin en sian kontoron, li bezonis tute malmunti ĝin, kaj, ĝuste kiam li faris tion, li eltrovis la tutan monsumon de US$98.000, metitan malantaŭ la tirkestojn.
“Se ni ne estus eltabligintaj la tirkestojn, ni neniam estus ektrovintaj tion”, li diris al la televidreto ABC.



=============================
A MONALISA ADERIU À CAMPANHA SOBRE O CÂNCER (Dr. Drauzio Varella) / MONA LIZA ENIGXIS EN LA KAMPANJON PRI LA KANCERO (D-ro Drauzio Varella)

14-11-2013

Uma das pinturas mais famosas do mundo ganhou novo visual. Em prol de uma campanha sobre o câncer, da ANT (Associação Italiana para o Estudo e a Cura do Câncer), Mona Lisa, a clássica pintura de Leonardo Da Vinci, aparece careca, como uma paciente geralmente fica após o tratamento com quimioterapia, seguida do slogan: “Um tumor muda a sua vida, não o seu valor”.
Unu el la pentraĵoj plej famaj en la mondo akiris tute novan aspekton. Favore al la kampanjo pri la kancero, de ITALA ASOCIO POR LA STUDO KAJ KURACO DE LA KANCERO, Mona Liza, la klasika pentraĵo de Leonardo Da Vinci, montras sin senhara, same kiel plej ofte okazas pri pacientino en kuracado per kemiterapio, kaj ŝi montras ankaŭ la jenan frapfrazon: “Tumoro ŝanĝas vian vivon, sed ne vian valoron”.




==============================

PORTADOR DA SÍNDROME DE DOWN ARRASA NO VIOLINO E FALA QUATRO LÍNGUAS / HAVANTO DE DOUXN-SINDROMO LERTAS PRI VIOLONO KAJ REGAS KVAR LINGVOJN

13-11-2013

Emmanuel Joseph Bishop, 16 anos, portador da Síndrome de Down1, toca violino e domina línguas como o inglês, o espanhol, o francês e o latim.

Emmanuel, nascido na cidade estadunidense de Grafton, foi educado em casa, pelos pais, que sempre acreditaram nas suas capacidades. Aprendeu cedo a ler e descobriu com 6 anos a paixão pelo violino.

Para mostrar que a condição com que nasceu não o impediu de superá-la, e para inspirar outros jovens com a mesma característica, ele tem partilhado a sua experiência em conferências por todo o mundo.
................
1 [Síndrome de Down ou Trissomia do cromossoma 21 é um distúrbio genético causado pela presença de um cromossomo 21 extra total ou parcial no organismo.]
Emmanuel Joseph Bishop, 16-jara, havanto de la Sindromo de Down1, ludas violonon kaj regas la anglan, hispanan, francan kaj latinan lingvojn.

Emmanuel, naskiĝinta en la usona urbo Graftono, estis edukita proprahejme, de siaj gepatroj, kiuj ĉiam kredis pri liaj kapabloj. Li lernis legi tre frue kaj 6-jaraĝe eltrovis la amon al la violono.

Por montri, ke la kondiĉo, kun kiu li naskiĝis, ne malhelpis lin superi ĝin, kaj por inspiri aliajn similajn junulojn, li estas rakontanta sian vivsperton en prelegoj tra la tuta mondo.
................
1 [Sindromo de Down aŭ Trisomio 21 estas genetika malordo kaŭzita de la ĉeesto de tuta aŭ parta kromosomo 21 en la organismo.]

FONTO: 


=============
Autismo pode ser identificado nos primeiros meses de vida, diz estudo / La aŭtismo estas konstatebla dum la unuaj monatoj da vivo, laŭ studaĵo

08-11-2013

Uma pesquisa realizada sob a orientação da Escola de Medicina da Emory University, em Atlanta, Estados Unidos, sugere que o autismo, distúrbio neuropsíquico que prejudica severamente a capacidade de socialização do indivíduo, pode ser identificado em bebês com até dois meses de vida.
Os pesquisadores analisaram o olhar de crianças, do nascimento até os três anos, em direção aos rostos de outras pessoas. Eles concluíram que as crianças que foram posteriormente diagnosticadas com autismo já tinham mostrado, a partir da idade de dois meses, um declínio gradativo na capacidade de manter um contato visual constante com os olhos de outras pessoas.

Esploro farita sub la gvido de la Lernejo de Medicino de Universitato Emoro, el la usona urbo Atlanto, sugestas, ke la aŭtismo - neŭropsika malordo kiu severe malutilas la sociigeblecon de la homa individuo - povas esti konstatita en beboj aĝantaj ĝis du monatoj.
La esploristoj analizis la rigardojn de infanoj, ekde ties naskiĝo ĝis ties tria jaraĝo, en la direkto al la vizaĝo de aliaj homoj, kaj konkludis, ke tiuj infanoj, kiuj estis poste diagnozitaj kiel havantoj de aŭtimo, jam estis montrintaj, ekde la aĝo de du monatoj, iom-post-ioman perdon de la kapablo longe kontakte rigardi la okulojn de aliaj homoj.



=====================================
Estudo demonstra que falar dois idiomas pode retardar a demência

     06-11-2013


As pessoas que falam dois idiomas podem afastar a demência por anos, independente de terem ou não a habilidade de ler em ambos. Isso revelou um estudo publicado no periódico americano Neurology.
Os cientistas acompanharam uma população de 648 indianos diagnosticados com algum tipo de demência. Ao analisar os dados, descobriu-se que aqueles que falavam dois idiomas desenvolveram demência cerca de quatro anos e meio mais tarde do que os monoglotas (falantes de um único idioma).
La homoj, kiuj parolas du idiomojn, povas malfruigi la senilan demencon dum tutaj jaroj, sendepende de tio, ĉu ili legas en ambaŭ aŭ ne. Tion elmontris studaĵo publikigita en la usona periodaĵo Neurology.
La sciencistoj esploris populacion el 648 hindoj diagnozitaj kiel havantoj de ia ajn demenco. Analizitaj la donitaĵoj, eltroviĝis, ke tiuj, kiuj parolis du idiomojn, ekhavis demencon kvar kaj duono da jaroj pli malfrue, ol tiuj, kiuj estas unulingvuloj (parolantoj de unu sola lingvo).


===============================

Leoa abandonada abraça homens que a resgataram da morte na África / Forlasita leonino ĉirkaŭbrakas virojn, kiuj savis ĝin de morto en Afriko

05-11-2013


Uma leoa vivendo em seu selvagem habitat natural desenvolveu um laço afetivo com dois homens que a resgataram quando ainda era filhote. Sirga, uma leoa nascida na República do Botswana, na África, foi salva por Valentin Gruener e Mikkel Legarth, que se dedicam à conservação da espécie na região e a encontraram abandonada, sem comida, depois que seus irmãos foram mortos. Apesar de tratar os dois como iguais, a leoa mantém sua autonomia e caça em ambiente selvagem. Valentin e Mikkel esperam poder salvar mais animais com seu trabalho.
Leonino, vivanta en sia sovaĝa natura habitato, disvolvis korligilon al du viroj, kiuj savis ĝin, kiam ĝi ankoraŭ estis idino. Sirga, leonino naskiĝinta en Bocvano, Afriko, estis savita de Valentin Gruener kaj Mikkel Legarth, kiuj sin dediĉas al la protektado de la specio en la regiono, kaj kiuj trovis ĝin forlasita, sen manĝaĵo, post kiam ĝiaj fratoj estis mortintaj.
Malgraŭ tio, ke ĝi traktas ilin kiel similulojn, la leonino tenas sian aŭtonomecon kaj ĉasas en sovaĝa medio. Valentin kaj Mikkel esperas savi pliajn bestojn per sia laboro.


=================================================
Tutancâmon pode ter morrido atropelado por uma carruagem / Tutanhxamono povas esti mortinta batfaligite de durada veturilo

05-11-2013

Cientistas britânicos acreditam ter resolvido o mistério que durante milênios cercou a morte do faraó egípcio mais famoso, Tutancâmon, que pode ter morrido à idade de 19 anos enrolado por uma carruagem.
Essa é a conclusão à qual chegou um estudo da "Egypt Exploration Society".
A pesquisa revela que os restos do chamado "faraó menino" apresentam ferimentos similares aos que poderia produzir uma colisão com uma carruagem, segundo divulgou à imprensa o diretor dessa sociedade, Chris Naunton.

Britaj sciencistoj kredas, ke ili solvis la misteron, kiu dum jarmiloj ekzistis, pri la morto de la plej fama egipta faraono, nome Tutanĥamono, kiu povis esti mortinta je la aĝo de 19 jaroj, puŝvundite de durada veturilo.
Tio estas la konkludo, al kiu venis esplorstudaĵo de "Egypt Exploration Society".
La esploro rivelas, ke la kadavro de la nomata “faraono knabo” havas vundojn similajn al tiuj, kiujn kaŭzas kolizio kun durada veturilo, laŭ disanoncis al la gazetaro la direktoro de tiu societo, - Chris Naunton.


=================================================
INGLESA REJUVENESCE 10 ANOS POR BEBER 3 LITROS DE ÁGUA POR DIA / ANGLINO REJUNIĜAS JE 10 JAROJ, TRINKINTE PO 3 LITROJN DA AKVO TAGE
 02-11-2013

Por recomendação médica, a inglesa Sarah Smith tomou três litros de água todos os dias, durante quatro semanas, para sarar de cefaleia e problemas estomacais.
Com 42 anos de idade, Sarah declarou que aparentava 52 anos ao iniciar esse tratamento inconvencional. Ela descobriu que a falta de água no organismo prejudicava não apenas o estômago e a cabeça, mas também a sua pele.
Limpar toxinas do organismo, melhorar a hidratação do ouvido, nariz e garganta e melhorar o transporte de nutrientes nas células são alguns dos benefícios propiciados pela ingestão de água.
Com a mudança, Sarah rejuvenesceu 10 anos (!).

Pro kuracista rekomendo, la anglino Sarah Smith trinkis tri litrojn da akvo ĉiutage, dum kvar semajnoj, por saniĝi de cefaleo kaj stomaka malsano.
Aĝante 42 jarojn, Sarah deklaris, ke ŝi ŝajnis havi 52 jarojn tiam, kiam ŝi komencis tiun nekonvencian kuracadon. Ŝi eltrovis, ke la manko de akvo en la organismo malutilis ne nur la stomakon kaj la kapon, sed ankaŭ ŝian haŭton.
Forigi toksinojn el la organismo, plihidratigi la aŭdorganon, la nazon kaj la gorĝon, krom pliefikigi la transporton de nutraĵoj en la ĉelojn, estas kelkaj el la utiloj, kiujn donas la ingestado de akvo. 
Pro la aliaspektiĝo, Sarah rejunuĝis je 10 jaroj (!).