quinta-feira, 29 de junho de 2023

EKZEMPLOJ DE FRAZOJ KUN ‘PARTOPRENI –ON’ KAJ ‘PARTOPRENI EN –O’


 

Kiuj partoprenis la inaŭguron de la nova filio en Madrido?
Ĝin partoprenis multaj profesiuloj el multaj landoj.

Kiam vi partoprenos la kurson pri Esperanto?
Mi partoprenos la kurson pri Esperanto en la venonta jaro.

Kiuj partoprenas la semajnfeston en nia urbo?
La semajnfeston en nia urbo partoprenas lokaj loĝantoj kaj ankaŭ vizitantoj.

Kial vi partoprenis en la debato pri lingvaj rajtoj?
Mi partoprenis en la debato pri lingvaj rajtoj, ĉar mi emas defendi la samrajtan internacian komunikadon.

Kiuj partoprenos en la prelego pri esperantologia historio?
La prelegon pri esperantologia historio partoprenos konataj esperantologoj kaj lingvistoj.

Ĉu vi partoprenis en la organizado de la kongreso?
Jes, mi partoprenis la organizadon de la kongreso kiel membro de la loka kongresa komitato.

Kiel vi partoprenis la lastan simpozion?
Mi partoprenis en la lasta simpozio virtuale.

Ĉu vi pretas partopreni en la estraro de la kompanio en Ugando?
Jes, mi jam estas tute preta partopreni en ĝi.

Kiom da homoj partoprenas la kurson pri Esperanto?
En la kurso pri Esperanto partoprenas ĉirkaŭ dudek kvin homoj.

Kiam ni partoprenos la ceremonion en la urba parko?
Ni partoprenos en la ceremonio la venontan dimanĉon.

Kiuj partoprenos en la internacia kongreso en Cearao?
En la internacia kongreso okazonta en Fortalezo partoprenos esperantistoj el diversaj landoj.

Por kio ili partoprenas en la projekto pri junaj esperantistoj?
Ili partoprenas la projekton pri junaj esperantistoj por disvastigi la Internacian Lingvon.

Kiuj partoprenos la diskuton pri la nova libro?
En la diskuto pri la nova libro partoprenos verkistoj, kritikistoj kaj legantoj.

Ĉu vi partoprenis la laborgrupon pri la organizado?
Ne, mi ne partoprenis en la laborgrupo pri la organizado.

Kie vi partoprenos la renkontiĝon kun la aŭtoro?
Ni partoprenos en la renkontiĝo kun la aŭtoro interne de la biblioteko de la urbo.

Kiom da personoj partoprenis en la lasta evento?
En la lasta evento partoprenis proksimume tridek personoj.

Kiam vi partoprenis la internacian festivalon?
Neniam mi partoprenis en la internacia festivalo.

Kiu partoprenis la renkontiĝon en la urbo?
El tiu ĉi grupo nur Andreo partoprenis en la renkontiĝo.

Kiuj partoprenas la kurson pri Esperanto?
La ĝemelaj gefratoj Honorato kaj Honorina partoprenas en la kurso.

Kiam vi partoprenos la simpozion?
Mi partoprenos la simpozion post du semajnoj.

Kial ili partoprenis la debaton?
Ili partoprenis en la debato, ĉar ili estas fakuloj pri ĝia ĉeftemo.

Kiuj el via urbo partoprenos la kongreson en Fortalezo?
Tereza kaj Asdrubalo partoprenos en tiu kongreso.

Kiom da homoj partoprenis la feston hieraŭ nokte?
Cent homoj partoprenis en la festo.

Kie vi partoprenis la lastan kunvenon de la estraro?
Mi partoprenis en la lasta kunveno en mia hejmo mem, per interreto.

Kiu partoprenis en la semajnfina ekskurso?
El mia klaso nur Gilberto partoprenis en la semajnfina ekskurso.

Kiuj partoprenas la teatraĵon kiel aktoroj?
Kanuto kaj Anatolo partoprenas la teatraĵon.

Kiam vi partoprenos la kurson pri fotografado?
Mi partoprenos en la kurso pri fotografado venontmonate, en la tria lernantaro.

Kial ili partoprenis la manifestacion?
Ili partoprenis en la manifestacio, ĉar ankaŭ ili batalas por ŝanĝoj en la institucio.

Kiu inter ili partoprenos la renkontiĝon en Parizo?
Sandra havos specialan partoprenon en la renkontiĝo.

Kiom da muzikistoj partoprenis la koncerton antaŭ la konĉerto?
Dek du muzikistoj partoprenis en la koncerto.

Kial vi ne partoprenis la antaŭan prelegaron?
Mi ne partoprenis en ĝi, ĉar mi estis vojaĝanta.

Kiuj en lia familio partoprenis la kurson pri dancado?
Neniuj el liaj familianoj partoprenis la kurson pri dancado.

Kiuj partoprenas la ekskurson al la montoj?
Genoveva kaj Hermengarda partoprenas en la ekskurso al la montoj.

Kial vi partoprenos la seminarion pri kvantuma komputado?
Mi partoprenos en ĝi, ĉar mi volas aktualigi miajn konojn pri kibernetiko.

Kial ili partoprenis la debatadon?
Ili partoprenis en la debatado, ĉar ili tre amas polemiki.

Kiu el via instruistaro partoprenos la konferencon en Varsovio?
Nur la instruisto Zenobio partoprenos en la konferenco.

Kiom da homoj partoprenis la ĵazkoncerton ĝis la fino?
Dudek du homoj partoprenis en la ĵazkoncerto ĝisfine.

Kiel vi veturos por partopreni la lastan negocokunsidon?
Mi veturos per helikoptero por partopreni en la lasta negocokunsido.

Ĉu vi ŝatas partopreni diskutrondojn ĉeeste, aŭ virtuale?
Mi ŝatas partopreni en ili ĉeeste.

Ĉu vi opinias, ke la novversiaj artefaritaj intelektuloj (aŭ aŭtonomaj robotoj) ŝatos partopreni demokratece en la diskutdebatoj pri teknologio kaj robotik-leĝaro?
Mi kredas, ke ili ŝatos partopreni ĉiajn diskutojn, sed ne demokratece.

 


domingo, 25 de junho de 2023

PRI NECESI KAJ BEZONI

 


Multaj portugallingvaj esperantistoj konfuzas la verbojn NECESI kaj BEZONI, traktante ilin ambaŭ kiel transitivajn verbojn. Vere estas, ke NECESI estas netransitiva, kaj BEZONI estas transitiva.


 ======================


Amo estas necesa. Ni bezonas amon.

Ĉu estas necese kompreni la kulturon de aliaj homoj? Jes, necesas, aŭ estas necese, kompreni la kulturon de aliaj homoj. Necesas la kompreno de la kulturo de aliaj homoj. Oni bezonas kompreni la kulturon de aliaj homoj.


Ĉu necesas trinki sufiĉe da akvo por resti hidratita? Jes, estas necese trinki sufiĉe da akvo por resti hidratita. Oni bezonas fari tion.


Ĉu estas necese esprimi dankemon al tiuj, kiuj helpis nin? Jes, bezonatas esprimi (aŭ oni bezonas esprimi) dankemon al tiuj, kiuj helpis nin. Necesas (aŭ estas necese) al ni fari tion.


Ĉu estas necese protekti la medion kaj zorgi pri nia planedo? Jes, necesas protekti la medion kaj zorgi pri nia planedo. La protekto de la medio kaj la zorgo pri nia planedo estas tre necesaj. Ni bezonas protekti la medion kaj zorgi pri nia planedo.


Ĉu estas necese organizi la taskojn por plenumi la projekton? Jes, necesas (aŭ bezonatas, aŭ estas bezonate) organizi la taskojn por plenumi la projekton.


Ĉu estas necese lerni lingvojn por pli bone komunikiĝi kun multaj homoj? Ne, ne necesas lerni multajn lingvojn por pli bone komunikiĝi kun multaj homoj. Bezonatas lerni Esperanton.


Ĉu estas necese esti konsiderema kaj respekti la opiniojn de aliaj? Jes, necesas (aŭ estas bezonate) esti konsiderema kaj respekti la opiniojn de aliaj.


Ĉu estas necese havi aŭtonomecon kaj esti kapabla decidi pri sia propra vivo? Jes, tio necesas.


Ĉu estas necese prizorgi sian korpon per sana manĝaĵo kaj regula movado? Jes, necesas prizorgi sian korpon per sana manĝaĵo kaj regula movado.


Ĉu estas necesa respondeco preni zorgon pri siaj propraj agoj kaj decidoj? Jes, necesas (aŭ estas necesa) respondeco preni zorgon pri siaj propraj agoj kaj decidoj.


Ĉu estas necesa trankvileco en malfacilaj situacioj por klarigi la pensadon? Jes, necesas (aŭ estas necesa) trankvileco en malfacilaj situacioj por klarigi la pensadon.


Ĉu estas necese prepariĝi antaŭe por sukcesi en gravaj taskoj? Jes, necesas (aŭ estas bezonate) prepariĝi antaŭe por sukcesi en gravaj taskoj.


Ĉu estas necese akiri novajn sciojn kaj ĉiam pligrandiĝi kiel persono? Jes, estas bezonate akiri novajn sciojn kaj ĉiam pligrandiĝi kiel persono.


Ĉu estas necese helpi aliajn homojn en malfacilaĵoj kaj doni subtenon? Jes, necesas helpi aliajn homojn en malfacilaĵoj kaj doni subtenon. Tio estas vere necesa aŭ bezona. [Kvankam malmulte uzata en la Literaturo, estas ĝuste uzi la adjektivon ‘bezona’, kiel sinonimon de la adjektivo ‘necesa’.]


Ĉu estas necese apreci kaj ŝati la belajn malgrandajn momentojn de la vivo? Jes, necesas aprezi kaj ŝati la belajn malgrandajn momentojn de la vivo.


Ĉu estas necese esti pacema kaj rezisti la tenton de kolero kaj malpaco? Jes, necesas esti pacema kaj rezisti la tenton de kolero kaj malpaco.


Ĉu estas necese esti fleksebla kaj adaptiĝi al ŝanĝantaj cirkonstancoj? Vere tre necesas. Sendube, necesas esti fleksebla kaj adaptiĝi al ŝanĝantaj cirkonstancoj. Estas bezonate. Tio estas ja bezona.


Ĉu estas necese ŝajni fidinda kaj plenumi siajn promesojn al aliaj homoj? Jes, necesas ŝajni fidinda kaj plenumi siajn promesojn al aliaj homoj. Tio estas necesa. Tio estas bezona.


Ĉu estas necese havi celon por atingi la sukceson? Jes, necesas havi celon por atingi la sukceson.


Ĉu estas necese krei bonajn rilatojn kun amikoj kaj familianoj? Jes, necesas krei bonajn rilatojn kun amikoj kaj familianoj.


Ĉu estas necese aŭ bezonate provi novajn aferojn kaj elĉerpi novajn spertojn? Jes, necesas provi novajn aferojn kaj elĉerpi novajn spertojn. Estas bezonate.


Ĉu estas necese resti fidela al siaj valoroj kaj principoj en la vivo? Jes, necesas resti fidela al siaj valoroj kaj principoj en la vivo.


Ĉu estas necese havi pozitivan kaj dankeman animstaton? Jes, estas bezonate havi pozitivan kaj dankeman animstaton.


Ĉu estas necese zorgi pri sia menso kaj spiriteco per meditado kaj pripensado? Jes, necesas zorgi pri sia menso kaj spiriteco per meditado kaj pripensado.


Ĉu estas necese havi paciencon en la vivo? Jes, necesas havi paciencon en la vivo.


Resumo:

Ĉu oni bezonas havi paciencon? Jes, oni bezonas paciencon. Ĉu pacienco estas necesa? Jes, pacienco necesas (aŭ bezonatas). Pacienco estas bezona aŭ bezonata.

Amo estas necesa. Amo estas bezona. Ni bezonas amon, ĉar amo necesas.

sexta-feira, 23 de junho de 2023

DOZE EXPRESSÕES RAÍZES RELACIONADAS AO SÃO JOÃO DO NORDESTE, EM ESPERANTO


 


ARRASTA-PÉ: PIED-FROTIGA DANCADO / FOHOO

BANDEIROLAS:  BANDEROLOJ

CAIPIRA (PESSOA): KAMPARANO; SIMPLULO, NAIVULO, MALKLERULO; (VESTIDO À CAIPIRA) LAŬKAMPARA VESTITO

CANJICA DE MILHO: MALDENSA MAIZ-KAĈO; MAIZ-BULJONO; KANĴIKO

FESTA JUNINA: SANKTA-JOHANA FESTO

FOGOS DE ARTIFÍCIO: (ARTEFARITAJ) FAJRAĴOJ; ARTFAJRAĴOJ

FOGUEIRA: BRUL-ŜTIPARO, ŜTIPO-FAJRO

FORRÓ PÉ DE SERRA: TRADICIA FOHOO

LICOR: LIKVORO

QUADRILHA: (BRAZILA) KVADRILO

SANFONA: AKORDIONO

ZABUMBA: TAMBUREGO


sábado, 17 de junho de 2023

DICA PARA DICIONARISTAS E NEÓLOGOS ESPERANTISTAS // KONSILETO AL ESPERANTISTAJ VORTARISTOJ KAJ NEOLOGOJ


 

 

Diante de uma palavra para mim totalmente nova na internet, engenhei o seguinte prompt para o ChatGPT:

 

“É definido que ‘ecossexual’ é a pessoa com atração sexual pela terra, pelo meio ambiente, pela natureza. Tal pessoa considera a terra não como uma mãe, mas como uma amante, sendo essa atração manifestada com ações de contemplação, zelo e proteção.

 

De acordo com os princípios da lexicologia, terminologia, etimologia e epistemonímia, que terminação pode ser introduzida alternativamente e de forma mais precisa para definir tal pessoa, forçando uma relação vocabular entre o nome e a essência do nomeado?

 

Se não houver na internet essa alternativa, pode sugerir uma terminação com base em afixos gregos e latinos ou em lexical blendings, de modo que o resultado, por si só, defina precisamente de que se trata o nomeado.”

 

Imediatamente após o input do comando, a IA apresentou como proposta a palavra ‘SEXECOLOGISTA’, que já existe na internet e que eu igualmente não conhecia. Gostei do adjutório.

 

Bem, não é uma palavra precisa para definir o concernente conceito, mas, por sua vez, essa própria definição conceitual não espelha a verdadeira realidade da referida relação. Enfim...

 

Como os novos nomes não chegam em Esperanto na mesma rapidez com que chegam nas línguas nacionais mais influentes, os dicionaristas esperantistas, quer queira, quer não, muitas vezes fazem também o papel de neólogos, aprioristicamente, ainda que certos nomes por ele propostos vão sendo substituídos por outros de maior agrado da comunidade esperantista, a posteriori, impondo mudanças nos dicionários, agora quase todos virtuais. Faz parte da democracia linguística do Esperanto.

 

Então, essa parceria com a inteligência artificial na criação ou recriação de termos pode ser útil para contrariar determinados termos inadequados ou imprecisos com que se batizam, muitas vezes precipitadamente, ideologicamente ou linguística-politicamente, coisas novas no mundo das palavras em línguas nacionais. Nesse caso, a língua multi-inteligentemente artificial Esperanto, com sua vocação natural de fazer nomeações lexicologicamente mais precisas das coisas, pode valer-se de tal recurso de pesquisa e pode funcionar como uma espécie de consultório lexical para retificação ou para engenharia geracional das novas terminações, logo na raiz, embora não necessariamente se marginalizado das tendências no campo da epistemonímia globalizada em (rápido) curso, considerando a  15ª regra da eternamente vigente Gramática Fundamental.

Pri vorto por mi tute nova en Interreto, mi konstruis la jenan komandon al la babilroboto ChatGPT:

 

“Estas difinate, ke (la portugallingva) ‘ecossexual’ estas la homo, kiu havas seksan altiriĝecon al la tero, al la medio, al la naturo. Tia homo konsideras la teron, ne kiel patrinon, sed kiel amatinon, kaj tiu altiriĝeco estas manifestata per agoj de kontemplado, zorgado kaj protektado.

 

Laŭ la principoj de la leksikologio, la terminologio, la etimologio kaj la epistemonimio, kiu termino povas esti enkondukita alternative kaj pli precizige, por difini tian homon, trudante iun terminan rilaton inter la nomo kaj la esenco de la nomito?

 

Se ne estas en Interreto tia alternativo, vi povas proponi terminon surbaze de grekaj aŭ latinaj afiksoj, kiel ankaŭ de radik-kunfandaĵoj, tiel ke la proponaĵo, per si mem, difinu precize, pri kio temas la nomito.”

 

Tuj post la enigo de la komandaĵo, la AI prezentis kiel proponon la portugallingvan vorton ‘SEXECOLOGISTA’, kiu jam ekzistas en Interreto, sed kiun mi same ne konis. Mi ŝatis la helpon.

Nu, ĝi ne estas la preciza vorto por difini la koncernan koncepton, sed tamen, siavice, tiu koncepta difino mem ne spegulas la veran realecon de la menciita rilato. Tiel ajn...

 

Ĉar la nomoj ne alvenas en Esperanton kun la sama rapideco kun kiu ili alvenas en la pli influajn naciajn lingvojn, la esperantistaj vortaristoj, vole-ne-vole, multajn fojojn rolas kiel neologoj, apriore, eĉ se kelkaj nomoj de ili proponitaj estas anstataŭigataj per aliaj pli ŝatataj de la esperantista komunumo, aposteriore, trudante ŝanĝojn en la vortaroj, nun preskaŭ ĉiuj virtualaj. Tio faras parton de la lingva demokrateco de Esperanto.

 

Do, tiu partnereco kun la artefarita intelekto povas esti utila por kontraŭi iujn neadekvatajn aŭ neprecizajn terminojn, per kiuj oni nomas, multfoje tro rapide, ideologie aŭ lingve politike, novajn aferojn en la mondo de la vortoj en naciaj lingvoj. En tiu kazo, la multintelekte artefarita lingvo Esperanto, kun sia natura dispozicio fari nomojn leksikologie pli precizajn por la aferoj, povas uzadi tian rimedon de esploro kaj povas roli kiel speco de leksika konsultejo por korektado aŭ por genera inĝenierio de novaj terminoj, tuj dekomence, kvankam ne nepre metante sin flanken de la tendencoj en la kampo de la (rapide) kuranta tutmondigita epistemonimio, konsiderante la  15-an regulon de la eterne valida Fundamenta Gramatiko.

 

 

 

 

 

 

 

 

PALAVRAS DO DIA // VORTOJ DE LA TAGO





FESTA DO PIJAMA (OU NOITE DO PIJAMA, OU FESTA NA CABANA: FESTA DE MENINAS QUE SÃO CONVIDADAS A PASSAR A NOITE NA CASA DE UMA DELAS (A ANFITRIÃ), ONDE SE DIVERTEM E DORMEM EM ACOMODAÇÕES, QUE PODEM SER COLCHONETES SIMPLES, CABANINHAS INDIVIDUAIS OU DUPLAS OU TENDAS GIGANTES) = PIĴAMFESTO; DORMFESTO

LÁ ELE! = (EXPRESSÃO PEJORATIVA DE DUPLO SENTIDO PARA DESTACAR QUE O QUE SE DISSE SOBRE UM TERCEIRO TEM A VER SOMENTE COM ESSE TERCEIRO, NÃO COM QUEM O MENCIONOU) = TIO PRI LI!

DISSONÂNCIA COGNITIVA (INCOERÊNCIA ENTRE AS ATITUDES OU COMPORTAMENTOS QUE ACREDITA SEREM CERTOS E O QUE REALMENTE É PRATICADO) = KOGNA DISONANCO

TRIQUÍNI (OU TRIKINI: TRAJE DE BANHO RESULTANTE DA JUNÇÃO DE PARTES DO BIQUÍNI POR UM ELEMENTO ESTREITO, GERALMENTE LOCALIZADO NA ÁREA FRONTAL) = TRIPECA / TRIPARTA BIKINO; TRIKINO

CHÁ REVELAÇÃO (EVENTO SÓCIO-FAMILIAR DE REVELAÇÃO DO SEXO DE UM NASCITURO) = SEKSRIVELA FESTO

FAZER UM PIX (FAZER UM PAGAMENTO VIA PIX) = (TRANS)PAGI / (TRANS)DEPONI PIKSE; PIKSE ĜIRI; PIKSUMI

MOLA PROPULSORA = PROPULSA RISORTO

FUSIONAR (FAZER A FUSÃO DE; FUNDIR) = KUNFANDI; (TORNAR INDISTINTO; CONFUNDIR, MISTURAR, AMALGAMAR) = NEDISTINGIGI; INTERKONFUZI; (KUN)MIKSI; AMALGAMIGI

NEERLANDÊS (MESMO QUE HOLANDÊS; AQUELE QUE INTEGRA O POVO E GRUPO ÉTNICO QUE HABITA OS PAÍSES BAIXOS) = NEDERLANDANO; (LÍNGUA) NEDERLANDA

CRONOFARMACOLOGIA (CIÊNCIA QUE ESTUDA O HORÁRIO MAIS ADEQUADO PARA ADMINISTRAÇÃO DOS MEDICAMENTOS, CONFORME O RITMO BIOLÓGICO DOS INDIVÍDUOS E A MANIFESTAÇÃO ESPECÍFICA DA PATOLOGIA, A FIM DE POTENCIALIZAR A EFICIÊNCIA TERAPÊUTICA E MINIMIZAR A TOXICIDADE E OS EFEITOS COLATERAIS DA MEDICAÇÃO) = KRONOFARMAKOLOGIO

GESTUANTE (QUE SE EXPRESSA POR MEIO DE LÍNGUA GESTUAL, DE SINAIS) = GESTKOMUNIKA; GESTESPRIMA; (AQUELE QUE SE EXPRESSA POR MEIO DE LÍNGUA GESTUAL, DE SINAIS) GESTKOMUNIKANTO; GESTESPRIMANTO

GLOSSOFOBIA (MEDO PATOLÓGICO DE FALAR EM PÚBLICO) = PAROLAD-FOBIO; PODIOFOBIO

MAIÔ (PEÇA ÚNICA DE ROUPA DE BANHO OU NATAÇÃO USADA GERALMENTE POR MULHERES) = BANKOSTUMO

CROPPED (BLUSA FEMININA CORTADA GERALMENTE ACIMA DO NÍVEL DO UMBIGO) = MALLONGA BLUZO; BLUZETO; MINIBLUZO

MIXOLOGISTA (OU MIXÓLOGO: PESSOA ESPECIALIZADA EM COQUETÉIS, COM CONHECIMENTO TÉCNICO PARA MISTURAR BEBIDAS E INGREDIENTES, OBTENDO DETERMINADOS SABORES E TEXTURAS) = KOKTELISTO