domingo, 20 de outubro de 2013

MEU IDEAL SERIA ESCREVER... / MIA DEZIRO ESTUS SKRIBI... - KRONIKO DE RUBEM BRAGA



Meu ideal seria escrever uma história tão engraçada que aquela moça que está doente naquela casa cinzenta quando lesse minha história no jornal risse, risse tanto que chegasse a chorar e dissesse -- "ai meu Deus, que história mais engraçada!". E então a contasse para a cozinheira e telefonasse para duas ou três amigas para contar a história; e todos a quem ela contasse rissem muito e ficassem alegremente espantados de vê-la tão alegre. Ah, que minha história fosse como um raio de sol, irresistivelmente louro, quente, vivo, em sua vida de moça reclusa, enlutada, doente. Que ela mesma ficasse admirada ouvindo o próprio riso, e depois repetisse para si própria -- "mas essa história é mesmo muito engraçada!".

Que um casal que estivesse em casa mal-humorado, o marido bastante aborrecido com a mulher, a mulher bastante irritada com o marido, que esse casal também fosse atingido pela minha história. O marido a leria e começaria a rir, o que aumentaria a irritação da mulher. Mas depois que esta, apesar de sua má vontade, tomasse conhecimento da história, ela também risse muito, e ficassem os dois rindo sem poder olhar um para o outro sem rir mais; e que um, ouvindo aquele riso do outro, se lembrasse do alegre tempo de namoro, e reencontrassem os dois a alegria perdida de estarem juntos.

Que nas cadeias, nos hospitais, em todas as salas de espera a minha história chegasse -- e tão fascinante de graça, tão irresistível, tão colorida e tão pura que todos limpassem seu coração com lágrimas de alegria; que o comissário do distrito, depois de ler minha história, mandasse soltar aqueles bêbados e também aquelas pobres mulheres colhidas na calçada e lhes dissesse -- "por favor, se comportem, que diabo! Eu não gosto de prender ninguém!" E que assim todos tratassem melhor seus empregados, seus dependentes e seus semelhantes em alegre e espontânea homenagem à minha história.

E que ela aos poucos se espalhasse pelo mundo e fosse contada de mil maneiras, e fosse atribuída a um persa, na Nigéria, a um australiano, em Dublin, a um japonês, em Chicago -- mas que em todas as línguas ela guardasse a sua frescura, a sua pureza, o seu encanto surpreendente; e que no fundo de uma aldeia da China, um chinês muito pobre, muito sábio e muito velho dissesse: "Nunca ouvi uma história assim tão engraçada e tão boa em toda a minha vida; valeu a pena ter vivido até hoje para ouvi-la; essa história não pode ter sido inventada por nenhum homem, foi com certeza algum anjo tagarela que a contou aos ouvidos de um santo que dormia, e que ele pensou que já estivesse morto; sim, deve ser uma história do céu que se filtrou por acaso até nosso conhecimento; é divina".

E quando todos me perguntassem -- "mas de onde é que você tirou essa história?" -- eu responderia que ela não é minha, que eu a ouvi por acaso na rua, de um desconhecido que a contava a outro desconhecido, e que por sinal começara a contar assim: "Ontem ouvi um sujeito contar uma história...".

E eu esconderia completamente a humilde verdade: que eu inventei toda a minha história em um só segundo, quando pensei na tristeza daquela moça que está doente, que sempre está doente e sempre está de luto e sozinha naquela pequena casa cinzenta de meu bairro.

Mia deziro estus skribi historion tiel ŝercan, ke tiu malsana junulino en tiu griza domo, traleginte mian historion en ĵurnalo, ridus, tiel ridus, ke ŝi ekplorus kaj dirus – “Ho, mia Dio, kia ŝerca historio ĝi estas!” Tiam ŝi rakontus al la kuiristino kaj telefonus al du aŭ tri amikinoj, por rerakonti la historion. Kaj ĉiuj, al kiuj ŝi rakontus, multe ridus kaj restus ĝoje surprizitaj, vidi ŝin tiel gaja. Ha, se nur mia historio efikus, kiel sunradio nerezisteble blonda, varma, vivanta en ŝia vivo de malsocietema, funebreca, malsana junulino. Ŝi mem mirus, aŭdante sian propran ridon, kaj poste ŝi ripetus al si – “tiu historio estas ja tre ŝerca!”.

Unu geedza paro estus hejme malbonhumora, la edzo tre ĉagrenita pro la edzino, la edzino tre kolera kontraŭ la edzo, sed tiu paro estus atingita de mia historio. La edzo legus ĝin kaj komencus ridi, kio pliakrigus la koleron de la virino. Tamen, post kiam, malgraŭ sia malbonvolo, ŝi ekkonus la historion, ankaŭ ŝi multe ridus, kaj restus ambaŭ ili ridantaj, unu ne povante rigardi la duan sen ridi denove; kaj unu, aŭdante tiun ridadon de la dua, rememorus la feliĉan tempon de amindumo, kaj jen ili retrovus la perditan ĝojon esti kune.

En la prizonojn, en la hospitalojn, en ĉiujn atendoĉambrojn mia historio alvenus – tiel alloge senpage, tiel nerezisteble, tiel kolore kaj tiel pure, ke ĉiuj purigus siajn korojn per larmoj de ĝojo. La distrikta delegito, leginte mian historion, liberigus tiujn ebriulojn kaj ankaŭ tiujn povrajn virinojn prenitajn de sur la trotuaro, kaj li dirus al ili – “Bonvolu konduti bone. Diable! Mi ŝatas aresti neniun!”
Tiam, ĉiuj traktus pli bone siajn dungitojn, siajn dependantojn kaj siajn similulojn, je ĝoja kaj spontanea honoro al mia historio.

Ĝi iom post iom disiĝus tra la mondo kaj estus rakontata en mil manieroj, kaj ĝi estus atribuita al iu perso en Niĝerio, al iu aŭstraliano en Dublino, al iu japano en Ĉikago – sed tamen en ĉiuj lingvoj ĝi konservus sian freŝecon, sian purecon, sian surprizan allogecon; kaj, en la profundo de vilaĝo en Ĉinujo, iu tre malriĉa ĉino, tre saĝa kaj maljuna, dirus: “Mi neniam antaŭe aŭskultis tiel ŝercan kaj tiel bonan historion en mia tuta vivo; valoris la penon vivi ĝis hodiaŭ por aŭskulti ĝin; tiu historio ne povas esti kreita de iu homo, sed certe estis iu babilema anĝelo, kiu rakontis ĝin ĉe la oreloj de sanktulo, kiu dormis, sed kiun li opiniis jam mortinta; jes, certe ĝi estas ĉiela historio, kiu hazarde filtriĝis en nian sciadon; ĝi esta dia”.

Kaj kiam la aliaj demandus min – “sed kiel do vi elpensis tiun historion?” – tiam mi respondus, ke ĝi ne estas mia, ke mi aŭskultis ĝin hazarde sur la strato, de iu nekonato, kiu rakontis ĝin al alia nekonato, ĉene, per la sekvantaj komencaj vortoj: “Hieraŭ mi aŭdis iun rakonti historion...”.

Kaj jen mi plene kaŝus la simplan veron, nome, ke mi kreis tiun mian tutan historion en unu sola sekundo, kiam mi ekpensis pri la malĝojo de tiu junulino, kiu estas malsana, kiu ĉiam estas malsana kaj ĉiam estas funebreca kaj sola en tiu malgranda griza domo en mia kvartalo.”

Nenhum comentário: