domingo, 20 de agosto de 2023

UZA GRAMATIKO DE ESPERANTO // GRAMÁTICA DE USO DO ESPERANTO: LA KIEL UNIKIGA ARTIKOLO // LA COMO ARTIGO UNICIZANTE

 LA antaŭ esprimo de unikeco, solsoleco aŭ ununureco de afero. [Sen alternativoj] // LA diante de expressão de unicidade de coisa. [Sem alternativas]:



 La universo estas vasta kaj senĉese ekspansias.



          La Scienco estas la sciobranĉo bazita                 sur esploroj.



        La Suno estas la centro de la sunsistemo.





La nokto ne ĉiam aperas en ĉiuj lokoj de la Tero 
en ĉiu nokto.



La mondo fariĝas alia mondo, kun la planeda transiro.





             La printempo jam estas proksima.




                    La Sinjoro estu kun vi ĉiuj.




La dustela sistemo Kaprino, aŭ Kapelo, situas en la konstelacio Koĉero.



         
“La naturo ne estas templo, sed laborejo.”



                 La estonteco apartenas al Dio.


sábado, 19 de agosto de 2023

UZA GRAMATIKO DE ESPERANTO // GRAMÁTICA DE USO DO ESPERANTO: LA KIEL INDIVIDUIGA ARTIKOLO // LA COMO ARTIGO INDIVIDUALIZANTE

LA kiel indiko aŭ aludo al individua aŭ specifa afero konata aŭ sciata de la komunikato de la mencio. [Okazaj alternativoj: tiu, tiuj.] // LA como indicação ou alusão a assunto individual ou específico conhecido ou sabido pelo destinatário da menção. [Alternativas ocasionais: tiu, tiuj.]



Kie estas la birdo?

Alternativo: Kie estas tiu birdo?


La birdo estas en la arbaro.

Alternativo:

Tiu birdo estas en tiu arbaro.




Kie kuŝas la kato?

Alternativo:

Kie kuŝas tiu kato?


La kato kuŝas sub la lito.

Alternativo:

Tiu kato kuŝas sub tiu lito.



Kie staras la homo?

Alternativo:

Kie staras tiu homo?


La homo staras en la lulilo.

Alternativo:

Tiu homo staras en tiu lulilo.




Kie (aŭ en kiu loko) estas la kompufono?

Alternativo:

Kie (aŭ en kiu loko) estas tiu kompufono?


La kompufono estas en la poŝo de viro.

Alternativo:

Tiu kompufono estas en la poŝo de viro.




Kie estas la infanoj?

Alternativo:

Kie estas tiuj infanoj?

La infanoj estas en la ludejo.

Alternativo:

Tiuj infanoj estas en tiu ludejo.




Kia estas la aŭtomobilo?

Alternativo:

Kia estas tiu aŭtomobilo?


La aŭtomobilo estas rozkolora.

Alternativo:

Tiu aŭtomobilo estas rozkolora.



Kie estas la gelernantoj?

Alternativo:

Kie estas tiuj gelernantoj?

La gelernantoj estas en la lernoĉambro.

Alternativo:

Tiuj gelernantoj estas en tiu lernoĉambro.




De kiu estas la libroj en la manoj de la knabino?

Alternativo:

De kiu estas tiuj libroj en la manoj de tiu knabino?


La libroj en la manoj de la knabino estas de la biblioteko.

Alternativo:

Tiuj libroj en la manoj de tiu knabino estas de tiu biblioteko.




Al kiu apartenas (aŭ de kiu estas) la motorciklo?

Alternativo:

Al kiu apartenas (aŭ de kiu estas) tiu motorciklo?

La motorciklo apartenas al Harado.

Alternativo:

Tiu motorciklo apartenas al Harado.

sexta-feira, 18 de agosto de 2023

UZA GRAMATIKO DE ESPERANTO // GRAMÁTICA DE USO DO ESPERANTO: LA KIEL ĜENERALIGA ARTIKOLO // LA COMO ARTIGO GENERALIZANTE

 La indiko de la ĝeneraleca LA kiel reprezentanto de ĉiuj individuoj de certa kolektivo, ĉiuj specoj de iu ĝenro. [Okazaj alternativoj: ĉiu, ĉiuj, aŭ simple ne uzi la artikolon] // A indicação de generalidade LA como representante de todos os indivíduos de uma certa coletividade, todas as espécies de um gênero. [Alternativas ocasionais: ĉiu, ĉiuj, ou simplesmente não usar o artigo]:


Kio estas la homo?

Alternativoj:

Kio estas la homoj?

Kio estas ĉiu homo?

Kio estas ĉiuj homoj?

Kio estas homo?


La homo estas pensanta vivanta estulo.

[Alternativoj:

La homoj estas pensantaj vivantaj estuloj.

Ĉiu homo estas pensanta vivanta estulo.

Ĉiuj homoj estas pensantaj vivantaj estuloj.

Homo estas pensanta vivanta estulo.]



Ĉu la destino estas neevitebla?

Alternativoj:

Ĉu ĉiu destino estas neevitebla?

Ĉu ĉiuj destinoj estas neeviteblaj?

Ĉu destino estas neevitebla?

La destino ne estas neevitebla.

Alternativoj:

Ĉiu destino ne estas neevitebla.

Ĉiuj destinoj ne estas neeviteblaj.

La destinoj ne estas neeviteblaj.

Destino ne estas neevitebla.




Kio okazas al la homa voĉo kun la tempo?

Alternativoj:

Kio okazas al ĉiu homa voĉo kun la tempo?

Kio okazas al ĉiuj homaj voĉoj kun la tempo?

Kio okazas al homa voĉo kun la tempo?

“La homa voĉo kun la tempo ĉiam fariĝas pli malalta.”

Alternativoj:

Ĉiu homa voĉo kun la tempo ĉiam fariĝas pli malalta.

Ĉiuj homaj voĉoj kun la tempo ĉiam fariĝas pli malaltaj.

Homa voĉo kun la tempo ĉiam fariĝas pli malalta.



Kio estas la laboro?

Alternativo:

Kio estas laboro?

La laboro estas la plej malnova rimedo por vivtenado.

Alternativo:

Laboro estas la plej malnova rimedo por vivtenado.



Kio estas la elefanto?

Alternativoj:

Kio estas elefantoj?

Kio estas la elefantoj?

Kio estas ĉiu elefanto?

Kio estas ĉiuj elefantoj?

Kio estas elefanto?


La elefanto estas la plej peza kvarpieda mambesto.

Alternativoj:

Elefantoj estas la plej pezaj kvarpiedaj mambestoj.

La elefantoj estas la plej pezaj kvarpiedaj mambestoj.

Elefanto estas la plej peza kvarpieda mambesto.



Kio estas la aviadilo?

Alternativoj:

Kio estas la aviadiloj?

Kio estas aviadilo?

La aviadilo estas la plej granda flugveturilo.

Alternativoj:

La aviadiloj estas la plej grandaj flugveturiloj.

Aviadilo estas la plej granda flugveturilo.



Kio estas la virino?

Alternativo:

Kio estas virino?

La virino estas la homo plej multinteligenta.

Alternativoj:

La virinoj estas la homoj plej multinteligentaj.

Virino estas la homo plej multinteligenta.



Kio estas la inĝenierio?

Alternativoj:

Kio estas la inĝenierioj?

Kio estas inĝenierio?

La inĝenierio estas la plej malnova teknika scienco.

Alternativo:

Inĝenierio estas la plej malnova teknika scienco.




De kiu la biciklo estis unue elpensita?


Oni diras, ke la biciklo estis unue elpensita de Leonardo da Vinci.




Kio estas la muziko?

Alternativo:

Kio estas muziko?

La muziko estas emocia aŭ terapia arto.

Alternativo:

Muziko estas emocia aŭ terapia arto.