1
NOVA DIREKTO
Kun la malpliiĝo de
la aktivecoj, pro la alveno de la krepusko, kiu estis sekvita de nokto milde
heligata de la stelaj pendaĵoj, iu etoso de paco plenigis la lokon, en kiu ni
troviĝis - Oskaro kaj mi. Tamen certe estas, ke la aktivecoj daŭris en la benata
ritmo de la multoblaj realigoj de amo kaj helpo, de studoj kaj de morala
elvolviĝo en nia komunumo. Grupoj de laboremaj Spiritoj ekiris en la direkto al
la tera planedo, devontigintaj sin al specialaj komisioj, dum aliaj revenis
ĝojege, post la devoj ĝuste plenumitaj.
La departementoj pri
edukado kaj pri plena sano daŭris funkciantaj, dum la movado en la Kolonio
Redempto malpliintensiĝis, ebligante al tiuj, kiuj tie ĉi estis loĝantaj, la
alkolektiĝon al la hejmoj aŭ al la fakaj edukejoj, tenante ĉie la etoson de
harmonio. Milda zefiro trablovis tra la Naturo en festo, parfumita de la
abundaj floroj de la ĝardeno, kie ni troviĝis observantaj la patrinon-Teron sin
ornamantan per la artefaritaj lumoj, kiuj ŝajnis, demalproksime, brilaj
diamantoj fiksitaj en la marbluan veluran superkovrilon, kiu envolvis ĝin.
Ni restis en silento
kelkatempe, post la konsideroj, kiujn ni teksis pri la lastaj okazaĵoj skuintaj
la teran socion, pro la cunamo, kiu rezultis el la kolizio de tektonaj platoj
en la abismo de la akvoj de la Hinda Oceano.
La informo pri la
teruriga mortokvanto atingis niajn orelojn tiam, kiam ni estis kune preĝantaj
por la sendefendaj viktimoj de la seisma tragedio.
La administracio de
nia komunumo taĉmentis du centojn da fakuloj pri liberigoj el mortrestaĵoj, por
ke ili kunlaboru kun la Gvidantoj de la Homaro, helpante tiujn, kiuj estis
atingitaj de la furiozeco de la gigantaj
ondoj kaj ĝiaj efikoj.
Ni estis dialogintaj
pri la supervivantoj, kiuj suferis la postajn intensegajn dolorojn, pro la
epidemioj jam manifestiĝantaj en la regiono, kie la kadavroj putriĝis; pro la
mizero rezultanta de la materialaj perdoj; kaj pro la neesprimebla sopiro al la
amataj estuloj, kiuj estis forprenitaj de la morto.
La plej korprema fazo
montriĝis en tiuj tagoj, kiam la suferigaj lezoj de la malfeliĝego dispecigis
la sentojn de la supervivantoj, malvigligitaj kaj konsternitaj.
Ni havis la okazon
rigardi, tra tre fidelaj projekcioj, en nia aŭditorio, la terurajn scenojn,
kiuj emociis nin ĉiujn ĝis la larmoj. Ankaŭ kortuŝis nin la movado kaj la
interesiĝo inter la civilizitaj landoj, kiuj sendis tujan helpon al la
sendirekta popolo, tiel kontribuante per valora kunlaboro kapabla mildigi la
malfeliĉegojn, kiuj skurĝis la viktimojn, unuj hebetantajn pro la fortegaj
ŝokoj, kaj aliajn preskaŭ haluciniĝintajn pro la malespero kaj pro la
senespereco.
Ni sciis, ke miloj da
noblaj Spiritoj estis alkurintaj helpe al ĉiuj suferantoj, strebante por savi
ilin de la malicaj kaj vampirismaj estuloj, kiuj interesiĝis je la vitalaj
fluidaĵoj de la ĵus-elkarniĝintoj.
Simultane ni prenis
informon pri la antaŭzorgoj difinitaj por malpliigi la kondutajn malordojn,
kiuj disiĝis inter tiuj, kiuj restis en la karna vestaĵo.
Malproksime la tera
globo sin movadis preskaŭ nepercepteble en la senfina oceano de la kosma
muzikeco.
Variaj emocioj
envolvis nin ambaŭ, ebligante al ni elmontri la sentojn de amo kaj tenero por
la kara Gaja, bela, mirinda kaj suferanta en sia periplo je kelkaj miliardoj da
jaroj, por povi fariĝi la feliĉiga hejmo de tiom da loĝantoj, kiuj dependis de
ĝiaj rimedoj por la morala kaj spirita evoluoj. – Kiel ŝuldaj ni estas al ĝi! –
ni pripensis – Kiom da novaj spertoj necesos al ni en la estonteco, por fari
ĝin transiĝa planedo? – Samtempe – mi konsideris en silento – kiom da doloroj
afliktos la homajn sentojn, por ke en ili okazos la ŝanĝiĝo de la mensa, morala
kaj emocia kondutoj, faranta la kreitulojn indaj je la liberiĝo el la malsanaj
heredoj el la pasinteco, inaŭguranta en ilia intimo la Regnon de la Ĉieloj.
Intertempe milda
muziko tuŝis niajn orelojn, elvenanta el la proksima sanktejo, kie oni
provludis la partiturojn por la Meso en Si Minora, de Johann Sebastian Bach,
originale komponita por orkestro, sed tie prezentata per orgeno majstre
fingrata, kun la infankoruso de nia komunumo. Ni havis la senton, ke en tiu
momento la Ĉieloj komunikiĝis kun nia Kolonio. Tiu okazaĵo povis efektive havi
lokon, ĉar la konstruaĵo rezervita al la celebroj de la Amo kaj de la religia
fido troviĝis lumigita de arĝentaj kaj bluaj mildaj tonoj.
Aparte vekis al mi la
atenton la movadon de la sonondoj, kiuj sekvis la mildan kaj dolĉan ritmon de
la orgeno kaj de la infanaj voĉoj. Preskaŭ ekstaziĝante, mi estis tuj parolonta
al la amiko Oskaro, kiam mi rimarkis lin diskrete ploranta. En la perfekta
mensa identigo, kiu fariĝis al ni spontanee, mi povis percepti ĉe li la penson
en retrorigardo, prezentanta lin tiam, kiam li estis infano loĝanta sur la
aŭstraj Alpoj, en vilaĝa lignokapelo, aŭskultanta la saman komponaĵon per
malnova orgeno. La memoroj plivolumeniĝis en li, modifante la scenejon, kaj jen
mi povis vidi lin kurantan tra verdaj herbejoj, en spaco signita per
lignodomaro farbita inter montaroj kovritaj per la eterna glacio, kun la grundo
kolorigita per etaj floroj, miksanta papavojn kaj kolorajn grimpemajn florojn
sur la verda herbejo.
La elvokiva
kalejdoskopo de la kara amiko projekciiĝis en mian mensan ekranon, igante, ke
mi elvoku mian propran infanaĝon, kaj nun mi estis enŝovata de la memoroj pri
la pejzaĝoj de la brazila bahia tero sub la Suno kaj ĝojplena, per kies lasta
enkarneco la Sinjoro de la Vivo honoris min. La tuta mistika magio de tiu
aminda popolo, ĝia simpleco kaj rezignacia suferado, ĉefe tiuj de la indiĝenoj
kaj afrodevenintoj, krom iliaj esperoj kaj aspiroj, plenigis al mi la spiriton,
lulatan de la belega melodio.
Mi ne scius diri,
kiom da tempo daŭris, proporcie kiel la nokto pasis.
Kiam ni revenis al la
realo, ŝajnis, ke nia amiko kaj mi estis vekiĝintaj el iu feliĉa sonĝo, kaj,
preskaŭ ne rimarkante, ni estis kun la manoj kunmetitaj, ridantaj kaj dankantaj
al Dio.
Oskaro elmontris, ke
li eksciis pri mia psika percepto al liaj memoroj, kaj tuj klarigis al mi
tiele:
- Efektive mi
naskiĝis en bela regiono de Tirolo, en verda valo inter la montaroj de la aŭstraj
Alpoj.
“Estinte ido de
judoj, sed ĉar ne ekzistis sinagogo en nia regiono, tiam mi povis partopreni la
studojn de la katolika kateĥismo kaj frekventi la etan kaj belan preĝejeton de
la vilaĝo. Miaj gepatroj, veraj anĝeloj de la Sinjoroj, neniel malpermesis, ke
ni konservu la fidon de niaj prauloj, sed ankaŭ partoprenu, kune kun la ceteraj
infanoj, en la nekompareblaj lecionoj de Jesuo.
“Mia patrino estis
instruistino kaj mia patro, kuracisto, tute dediĉataj al la bono de la modesta
komunumo.
“Kiam Aŭstrio estis
invadata, en neforgesebla horora nokto, tiam nia hejmo estis fipenetrata de
soldatoj el la elita taĉmento (SS), kaj ni estis ĵetitaj en iun ĉelveturilon,
kiu kondukis nin al Vieno, el kie ni pluiris, en plenŝtopita vagonaro, al
koncentrejo de trudlaboro kaj ekstermado, en Aŭŝvico, en plenumo de la programo
por la “fina solvo”, kiun Hitlero trudis kaj kiu estis efektivigita de Himlero
kaj ties fidelaj sekvantoj.
“Estas nenecese diri,
ke, alveninte al la koncentrejo, kaj post kiam ni estis disapartigitaj – viroj,
virinoj, maljunuloj, malsanuloj kaj infanoj – miaj gepatroj estis senditaj al
gaskameroj kaj poste ĵetitaj en kremaciajn fornegojn.”
Okazis natura halto
de lia parolo, kio ebligis al mi sugesti, ke li ne rememoru tiun kruelan
okazaĵon.
Kun malrapida kaj
malĝoja parolo, li diris, ke li faras tion, kiel katarson liberigan de la
profundaj mensfiksiĝoj.
Tuje li daŭris: - Pro
tio, ke mi estis en la aĝo de pli ol 16 jaroj, mi estis lasita viva por la
trudaj laboroj, kune kun aliaj “mortintoj-vivantoj”, kiuj moviĝadis aŭtomate,
penante stari.
“Post du jaroj da
hororoj, mi estis translokigita al alia koncentrejo ne malpli kruela, nome
Sobiboro, pro la nomata operaco Heinbardo, kiam feliĉe finiĝis la milito kaj ni
estis liberigitaj.
“Kondukite al rifuĝejo
en Aŭstrio, malgraŭ la preskaŭa ruiniĝo de Vieno, Dio permesis al mi la honoron
transvivi la Holokaŭston kaj rekomenci la valoran homan sperton, kiun tiam mi
ekkomprenis.
“Multe stigmatizita
per la korpaj kaj moralaj doloroj, travivinte noktojn da premsonĝoj, kiuj
ŝajnis neniam ĉesiĝontaj, mi decidiĝis por la fraŭleco, por ne perturbi la
karan animon, kiu kun mi edziniĝus.