segunda-feira, 31 de agosto de 2015

SEP NACILINGVAJ VORTOJ (PRESKAŬ) NETRADUKEBLAJ

SEP NACILINGVAJ VORTOJ (PRESKAŬ) NETRADUKEBLAJ
Elportugaligita el:


Mi povas veti, ke vi jam perdis tempon, provante klarigi al iu neportugallingvano, ke la vorto “saudade” ekzistas nur en la portugala lingvo. Nu, la unua malbona sciigo de la tago estas tio, ke ne. La portugallingvanoj ne estas la solaj posedantoj de “saudade”. Tiu vorto apartenas ankaŭ al la vortstoko de la kvar milionoj da loĝantoj de Galegujo (kiuj parolas, kompreneble, la galegan). [Ankaŭ en Esperanto ekzistas la ekvivalenta “saŭdado”, kun la sama senco kiel en la portugala. - Noto de la tradukisto.]
La dua sciigo – kaj tiu ĉi ne estas malbona – estas, ke la plej granda parto de la idiomoj havas siajn “saŭdadojn”, tio estas, siajn strangajn vortojn, kiuj tro multe cerbumigas la tradukistojn. Ofte necesas tutaj frazoj, por ke oni klarigu la sencon de tiaj vortoj.
Jen estas sep ekzemploj pri ili:

ТОСКА (prononcu tós-ka) – Rusa
Ni komencas nian liston per malĝojveka vorto tre populara en Rusujo. Laŭ la gugla tradukilo, тоска signifas nur deprimon. Tamen, sammaniere kiel portugallingvano komprenas, ke “elporti saŭdadon” estas malsame ol “senti mankon”, ankaŭ la rusoj pensas iom aliel pri тоска. Laŭ Vladimir Nabokov, la aŭtoro de la romano “Lolita”, тоска estas sento de spirita angoro. Ĝi estas tia senmotiva afliktiĝo, kian espereble vi neniam sentis. Ĝi povas esti malforta, kiel sento simila al tedo, aŭ pli profunda, kiel “doloro en la animo”.


LÍTOST (pronuncu li tóst) – Ĉeĥa
Lítost estas io inter rimorso, bedaŭro kaj kompato. Ĝi estas profunda doloro, kiun oni sentas pro sia propra mediokreco aŭ mallerteco. Ĝi estas preskaŭ turmento al la animo. La ĉeĥa verkisto Milano Kundero jam provis klarigi la signifon de tia esprimaĵo, en “La Libro pri la Rido kaj pri la Forgeso”. Li eĉ diris, ke li ne povas imagi, kiel la aliaj popoloj sukcesas kompreni la animon, ne komprenante la veran sencon de lítost. Ankaŭ ekzistas la derivaĵo lítostivý, kiu signifas “homo, kiu ofte emociiĝas, ne toleras eĉ malpezan kritikon kaj ofendiĝemas pro ĉio”.

L'ESPRIT D'ESCALIER  – franca
Ĉi-kaze la esprimaĵo ne estas netradukebla. Laŭlitere ĝi signifas “la spirito de la ŝtuparo” aŭ “ĉeesto de la spirito”. Sed kion la francoj volas diri? En vero l’esprit d’escalier estas tio, kion vi probable jam sentis post disputo. Ĝi estas io, kiel “Pesto! Tiam mi devus esti prezentinta tiun nerefuteblan argumenton, sed nun jam estas neŝanĝiĝeble!” La nomo de tiu sento estis donita de la filozofo Denis Diderot, en la 18-a jarcento, kaj samsencaj esprimaĵoj ekzistas ankaŭ en la idiomoj jida (trepverter) kaj angla (kiu prenis prunte de la germana la esprimon Treppenwitz).


TARTLE (pronuncu tár dol) – el la skota dialekto
Vi estas en dancejo kun unu amiko, kaj inter unu drinkgluto kaj alia, jen unu malnova konatulino via apudiĝas. Tiam vi sentas vin devigita prezenti unu al la alia. La problemo estas, ke vi ne bone memoras, ĉu ŝia nomo estas Beatrica aŭ Gabriela, kaj vi hontas pridemandi al ŝi. Vi do eksentas tremon kaj konsternon, nun, kiam vi devos diri la nomon de la junulino, riskante erari kaj embarasiĝi. Nu, tia sento eĉ povas ne esti tiel forta, sed ĝi havas nomon: tartle.

HYGGE (pronuncu hige) – dana
Ĉu vi jam vizitis Danujon, aŭ bone konas la danan kulturon? Tie hygge estas vivstilo. Almenaŭ tio estas la nomo, kiun la danoj donas al la ĝojo vivi, al la agrabla kunestado kun la amikoj, kun kiuj oni kunĝuas bonajn momentojn. Bele, ĉu ne? Resume: hygge estas la tuta manko de sinĝenemo kaj ĉagreniĝo kaj estas la abundeco de ĝojigaj, plaĉaj kaj simplaj aferoj. En Brazilo ne estas malfacile imagi similajn situaciojn, jen en la tempo de karnavalo, jen dum finvendreda ĝojiga kunestado. Sed, en la malvarmo de Danujo? Apenaŭ kredeble.


ILUNGA – bantua
Ekzistas almenaŭ 200 malsamaj - sed iom similaj – idiomoj parolataj de centoj da disaj popoloj en Afriko. Ili estas la bantuaj lingvoj. En la vortaroj de tiuj idiomoj estas multaj komplike tradukeblaj vortoj, sed malmultaj estas tiel malfacile klarigeblaj kiel tiu ĉi. Ilunga estas la homo, kiu sukcesas pardoni iun, kiu malutilis lin unu fojon. La duan malutilon li ankoraŭ toleras. Tamen por la ilunga esti ofendita trifoje estas troe. Simplige, esti ilunga signifas toleremi ĝis certa grado.


MAMIHLAPINATAPAI – jagana
La jagana estis indiĝena idiomo parolata de la popoloj de Fajrolando (insularo ĉe la sudo de Sudameriko). Kun la paso de la tempo, la kvanto da ĝiaj naturaj parolantoj fariĝis pli kaj pli malgranda, ĝis ĝi atingis la nunan nombron, nome: unu. Cristina Calderón estas la lasta vivanta reprezentanto de la popoloj de Fajrolando (aŭ Fuegio), kaj probable ŝi estas la sola, kiu povas klarigi, kun precizeco, kio estas 'mamihlapinatapai'. Ni provu: tiu vortego difinas tiun interrigardon inter du homoj, kiam unu deziras, ke la dua prenu la iniciativon fari ion, kion ambaŭ ili volas, sed ne kuraĝas ekfari. Eble vi ne estas jagano, sed, se vi jam spertis adoleskantajn ampasiojn, vi tre bone komprenas, kia estas tia 'rigardo'.

KIAL LA KOKINO TRANSIRIS LA ŜOSEON?

KIAL LA KOKINO TRANSIRIS LA ŜOSEON?

Tiu ĉi interreta teksto, iniciatita de iu nekonata aŭtoro, antaŭ jardekoj, estas ĉiam aldonata tra la kulturoj, la landoj kaj la tempoj. Ni mem, en tiu ĉi nia esperantigo, aldonis kelkajn fikciajn respondojn de famaj nomuloj, kvankam malaldonante kelkajn aliajn, kiujn ni opiniis tro antaŭjuĝaj, krom aliaj rilataj nur al lokaj kulturoj. Krome, helpe de Interreto, ni aldonis ankaŭ realajn informojn pri la respondantoj (interparenteze). Tio faciligos nian komprenon pri la interrilato inter la respondoj kaj la apudaj biografietaj notoj, konsiderante, ke ne ĉiuj legantoj bone konas ĉiujn laŭfakajn respondantojn el plej diversaj devenoj kaj tempoj.

Sed kial do la kokino transiris la ŝoseon, laŭ la opinio de kelkaj famuloj?



************************



Sen ironio, mi nur scias tion, ke mi tute ne scias, kial, kiam kaj kiel la kokino transiris tiun ŝoseon. Ĉu vi majeŭtike scias tion, kio motivis tian transiron? – SOKRATO (la plej grava sokrata filozofo (li mem persone ☺), kies unu el la plej famaj frazoj estas: "Mi nur scias, ke mi nenion scias". Li ankaŭ helpis multajn menskonfuzulojn akuŝi siajn proprajn konojn, per la metodo fame konata kiel sokrata majeŭtiko (aŭ kon-akuŝo), per kiu unue li ironie detruis la antaŭkonojn, per demandoj, kaj poste instigis la alparolaton ekvidi la aferon per aliaj vidpunktoj.

Okazas, ke ĝi celis atingi la Bonon en la multdimensia ideala mondo de la transŝoseo, tial ĉar ĝi konvinkiĝis, ke la cisŝoseo estas nenio pli ol limigita kaverna mondo de realperceptado. – PLATONO (la greka filozofo, kiu metis la Bonon en la centron de siaj instruoj, kaj kiu provis klarigi pri la aliaj vivdimensioj, per sia fama “alegorio pri la kaverno”).
Ĉar ĝia koka amato, kvankam mortinte, aperis al ĝi spirite en la alia flanko de la ŝoseo. Tamen ĝi ne transiris per sia materia korpo. La transira fenomeno okazis per duobla kokina lokiĝo je ektoplasmia naturo, ebligita de ĝia astrala korpo, kiu translimas la leĝojn de la kortbirda Fiziko. Forte dezirinte kokeriki apude antaŭ sia amato, sed por ne riski iri, batpuŝite de aŭtomobilo, pli frue al la transtombo, sed iri nur al la transŝoseo, ĝi do sukcesis duobliĝi kaj transiri la ŝoseon tute sekure, por plenumi tiun sian ardan amdeziregon. - SANKTA ANTONIO DE PADOVO (unu el la doktoroj de la Katolika Eklezio, kaj kiu estis kanonigita nur naŭ monatojn post sia morto, ne nur pro sia ĉies konata sanktuleca vivo, sed ankaŭ pro la fama paranormala fenomeno (nomata ‘duobla lokiĝo’ aŭ ‘dukorpeco’), kiun li spertis kaj per kiu li sukcesis esti samtempe en du treege malproksimaj lokoj, por senkulpigi kaj savi sian patron de la baldaŭa mortpuno per pendigo.
Ĉu ĝi ja transiris la ŝoseon? Mi tuj laciĝis, nur ĉar mi ekpensis pri tio... – GARFILDO (tiu bildstria oranĝokolora, tre malfarema, manĝema, televidspektema kaj super ĉio sarkasma kato).
Ĉar ĝi deziregis atingi la alian flankon de la bienaro, serĉe de la absolutisma kokreĝo tie sekure kaj protekteme reganta, eĉ se li regis ankaŭ kontraŭ la egoismo de la kokcivitanoj mem (kio, historie, instigas la batalon de ĉiuj kontraŭ ĉiuj), tial ke ĝi transfuĝis for de la levjatana vulpo, kiu intencis vori ĝin, por poste vomi ĝin kiel nutraĵo al la konsumantoj de la nutraj ideologioj ĥaose regantaj en la cisa kokinejo. - THOMAS HOBBES, matematikisto, teoria politikisto kaj filozofo, aŭtoro de la libro "La Levjatano" (kies titolo aludas al tiu biblia samnoma monstro, kiu supozeble regis la teran civilizacion en ties komenciĝo), en kiu li defendas la neceson de absolutisma regsistemo, kiel protekton kontraŭ la socia egoisma ĥaoso.
Ĉar ĝi volis foriri el la bieno de la kokoj kaj eniri en la bienon de Dio. – SANKTA AŬGUSTENO (aŭtoro de la libro “La Civito de Dio”).
Ĉar la kokino havas sian libervolon, kaj ĝi estas libera por paŝi cisen, transen, antaŭen kaj ien ajn. - JAKOBO ARMINIO (pastoro kaj teologo, fondinto de la antideterminisma Arminianismo).
Ĉar la kokino estas tuta kortbirdo kaj tuta nedividebla dia piedirulo. - ATANAZIO EL ALEKSANDRIO (triunuisto, kiu predikis, ke ĉiuj tri personoj de Dio (la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito), estas unu sola Dio).
Ĉar ĝi celis senmitigi la novan ateston, ke la transŝosea maizo estas pli vera. - RUDOLF KARL BULTMANN (teologo, kiu elpensis metodon de interpretado celantan senmitigi veraĵojn de la Nova Testamento).
Post longa provado transsalti la plektobarilon de la kokinejo, ĝi sukcesis fuĝi trans la ŝoseon, serĉe de sia dezirata liberiĝo. - GUSTAVO GUTIERREZ MERINO (dominika teologo, konsiderata de multaj kiel la fondinto de la Teologio pri la Liberiĝo).
Fakte ĝi ne transiris la ŝoseon! Tio estas nur metaforo por plikonvinkigi kredantojn pri iama historio, ke la unua vivulo, kiu transiris la fundamentan vojon, tiu estis unu geneza kokino! - JOHN HICK (filozofo kaj teologo, kiu interprete malkonstruis metaforajn religiajn historiaĵojn ĉies akceptitajn kiel laŭliteraj veraĵoj).
Ĉar la kokinejo devus esti regata per la karismo, sed ne per la povo! - LEONARDO BOFF (filozofo, teologo pri la Teorio de la Liberiĝo kaj aŭtoro de la herezia libro "Eklezio, Karismo kaj Povo").
Estas laŭ la kokina naturo transiri la ŝoseon, por kompletigi piedirojn ĉirkaŭ la bienoj de sia kamparo, instruante al kokidaj kaj kokidetaj disĉiploj. - ARISTOTELO (greka filozofo, laŭ kiu la naturo estas la kaŭzo de ĉiuj movoj. Li fondis ankaŭ la nomatan peripatan lernejon, ĉirkaŭ kiu li piedire instruadis siajn disĉiplojn).
Ĝi faris tion, firmpaŝe, por protesti, komence meze inter la transŝoseaj trokredemaj gekokoj, kontraŭ la vendado de la postmorta destino de la kortbirdoj. - MARTENO LUTERO (komence aŭgustenisma monaĥo kaj profesoro, sed poste la fondinto de Protestantismo).
Por foriĝi de la subpremado ekzistanta en la kokinejo, far la reganta kaj malliberigema ĉefkoko. – RUBEM ALVES (psikoanalizisto, edukisto, teologo pri la liberiĝo kaj aŭtoro de la libro "La Veo de la Subpremitoj").
Ĝi iris rekte al la transŝosea kokinejo, ĉar nenia rilato ekzistas inter kokinejo kaj bovejo, aŭ inter kokino kaj bovino, en ambaŭ flankoj de la vojo. - TERTULIANO (verkisto el la unuaj fazoj de Kristanismo, kaj kiu predikis, ke la demando pri la rilatoj inter la fido kaj la filozofio ne interalfrontiĝas, ĉar inter ili ekzistas nenio komuna).
La nuntempa sociviva etapo de la produktaj fortoj postulas novan klason da kokinoj kapablaj transiri la ŝoseon, por elmetadi ovojn industriskale meze en la aliflanka seri-produkta kokinaro. - KARLO MARKSO (revolucia kaj socialisma intelektulo, fondinto de la moderna komunisma doktrino, kaj kiu denuncis la objektivigon de la laboristoj, far la pli kaj pli rapidiga kaj industriscala sistemo de produktado).
Ĉar ĝi estis havinta sonĝon, en kiu ĝi vidis mondon, kie ĉiuj kokinoj estos liberaj por transiri la ŝoseon, sen ke oni demandos pri iliaj motivoj. - MARTIN LUTHER KING (protestantisma pastoro kaj politika aktivisto, kiu gvidis kampanjojn pri la neperforto, la libereco kaj la amo al la proksimulo).
La atento pri la fakto, ke la kokino transiris la ŝoseon, subesprimas seksan nesekurecon. - FREŬDO (la ekpripensinto de la psikoanalizo, kaj kiu kredis, ke la seksa deziro (konata kiel libido) estas la baza motiva energio de la homa vivo).
Dum longaj tempoperiodoj, la kokinoj estis nature selektitaj per sia kapablo fuĝi disde la buĉistaj predantoj, tiel ke, nuntempe, ili jam havas genetikan ŝoseotransfuĝemon, apenaŭ ili ekaŭdas la interfrapiĝojn de tranĉiloj. - KAROLO DARVINO (angle, Charles Darwin: la naturalisto, kiu famiĝis pro sia teorio pri la evoluado de la specioj per natura selektado de la plej kapablaj adaptiĝi al la danĝeraj kaj malfavoraj vivkondiĉoj de la medio).
Ĉu la kokino transiris la ŝoseon, aŭ ĉu la ŝoseo moviĝis sub la kokino, dependas de la vidpunkto. Ĉio estas relativa. – ALBERTO EJNŜTEJNO (tiu fizikisto, kiu formulis la Teorion pri la Relativeco).
La esenco de la kokino estas en ĝiaj piedoj. La piedoj enhavas la kokinon. Kiu vidas la piedojn, tiu vidas la kokinon. La esenco de la piedoj estas la kuro, la abstrakta kuro. La ŝoseo estas la esenco de la kuro. Kiu vidas la kuron, tiu vidas la ŝoseon. - CLARICE LISPECTOR (verkistino, la aŭtorino de tiu plenenigma rakonto “La Ovo kaj la Kokino”).
Por forfuĝi de la tutkontrola diktaturo de la virkokoj en la ĉiegvatata kokejo, kaj gvidi revolucion de ĉiuj kokinoj de la kamparo, kontraŭ la senkoraj buĉemaj kokinejestroj. - GEORGE ORWELL (verkisto, la aŭtoro de la romano “1984”, kiu traktas pri la regsistemo nomata “Big Brother” (Granda Frato), kiu malliberige plenkontrolas la vivon de ĉiuj civitanoj. Ankaŭ lia estas la romano “La Revolucio de la Bestoj”).
Por rapidi al la telefonbudo ĉe la alia ŝoseoflanko kaj alivestiĝi kiel la Superkokino, kaj tiel heroe savi ĉiujn bienajn kortbirdojn kontraŭ la transgenaj maizeroj ĵus enkondukitaj de la bienkapitalistoj, kaj transe kaj cise de la ŝoseo. - CLARK KENT, (tiu komiksa persono, kiu ofte eniras en telefonbudon, por alivestiĝi kiel la heroo Superviro kaj ekflugi por savi viktimojn de krimaĵoj).
Ĉar ĝi vidis drakon en ventmuelilo staranta trans la ŝoseo, tial ĝi iris batali kontraŭ ĝi, helpate de kokida eskviro. MIGUEL DE CERVANTES SAAVEDRA, aŭtoro de la romano La Inĝenia Kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo - la persono kiu sentis sin mezepoka kavaliro, dum deliraj bataloj kontraŭ imagataj malamikoj.
Simple: oni ne avertis ĝin, ke tiu ŝoseo estas netransirebla. Pro tio ĝi transiris ĝin. - JEAN COCTEAU (superrealisma poeto kaj dramaturgo, al kiu estas aljuĝita tiu fama frazo, ke “ĉar li ne sciis, ke tio estas nefarebla, li faris ĝin”).
Ĉar ĉiuj ĝiaj paŝmovoj estas tre zorge planitaj. – LA RUĜA AKRIDO (hispane, El Chapulín Colorado), tiu amuza heroo de la samnoma televizia serio, kies unu el la kliŝaĵoj estis: “ĉiuj miaj movoj estas malvarme planitaj”).
Por iri al transŝosea veterinara hospitalo kaj ekscii de fama bestkuracisto, ke ĝi suferas je “birda gripo’, por si aŭtoimuna malsano. – DRO. HOUSE (la fikcia malbonhumora persono, kiu ĉefrolis en la televizia serio “House, M.D”, kaj kiu elstariĝis per sia altega kapablo fari diagnozojn, eĉ sen rekta kontakto kun la pacientoj).
Por fuĝi el la subpremado de la ‘homines sapientis’! – MAGNETO (la mutacia teroristo el tiu seria filmaro X-Men).
Ĉar la forto estas ĉe la kokino! - MAJSTRO JODO - (tiu fikcia persono el la universo de Star Wars, kaj kiu servas trejniste al la Galaksio kaj la "Forto", de jarcentoj).
La kokino ne fintransiris la ŝoseon, ĉar io tute neatendita, nome aŭtomobila batfaligo, baris al ĝi la iron. – MURPHY (la aŭtoro de tiu fama frazo: “se io havas la minumuman ŝancon okazi, tutcerte ĝi okazos”).
“La kokino fakte ne transiris la ŝoseon, sed nur iluzie, ĉar ĝi estas malreala programulo el la simulita realo de la nefizika vivdimensia matrico.” - THOMAS A. ANDERSON (alnomita NEO), fikcia persono el la filmoj “The Matrix”, kaj kiu vivis duoblece en tiu simulita mondo (“la Matrico”), sed ignorante, ke ĝi estis malsama ol tia, kia ĝi ŝajnis.
Por partopreni sekretegan transgenan eksperimenton, kiu subite transformos ĝin, ankoraŭ kokinetaĝe, en kreskigitan kaj dikigitan superkokinon. - STEVE ROGERS (fikcia persono, kiu spertis fizikan eksperimenton kaj tial transformiĝis al Kapitano Ameriko).
Por koni sian obskuran pasintecon. – VOLVERINO (la menskonfuzita mutaciulo el la filmoj X-Men, kaj kiu havas probleman pasintecon.)
Ĉar ĝi estis provinta, demalproksime, pilktrafi golejon en la alia flanko de la ŝoseo, kaj ĝi transiris, por repreni la pilkon. – PELÉ, la reĝo de la futbalo, kiu famas ankaŭ pro tiu demalproksima, sed malsukcesinta ŝoto al la ĉeĥa golejo, en la Monda Pokalo de 1970.
Ĉar ĝi intencis defie fari la unuan paŝon sur la alia flanko de la ŝoseo, tiel ke ĝi estos malgranda paŝo de iu kokino, sed grandega paŝo por la tuta kokinaro. – NEIL ARMSTRONG (la astronaŭto, kiu la unua paŝis sur la Luno, dirante, ke “tio estas malgranda paŝo de iu homo, sed grandega paŝo por la homaro”).
Por eskapi de la morto per la kokinmanĝemula tranĉilo, kaj ankaŭ, super ĉio, por membri en armeo de herbovoraj bestoj, kiuj aspiris prediki al ĉiuj karnovoruloj de la cis- kaj tranŝoseaj bienoj, pri la graveco de pura, sen besttoksina kaj neinfektita animala korpo. – PITAGORO (matematikisto kaj filozofo, krom unu el la famaj vegetaranoj de la Antikva Grekujo.
Por esplori lokojn, kien neniu alia kokino iris. - JACQUES-YVES COUSTEAU (la oceanografo, kiu multege vojaĝis kaj esploris diversajn marojn de la Tero, per sia fama ŝipo Kalipso).
La kokino tute ne havis la liberon elekti ne transiri. Iu povo, supera kaj antaŭa al ĝi, transirigis ĝin. La libervolo ne ekzistas. Tiu ĝia efika ago transiri jam enis en la kaŭzo mem de la transiro. – LAPLACO (matematikisto, fizikisto kaj predeterminisma filozofo, kiu tiel asertis: “Ni povas konsideri la estantecon de la universo kiel la efikon de ties estinteco kaj la kaŭzon de ties estonteco.”).
La kokino ne transiris la ŝoseon, ĉar ĝi ne povas moviĝi. La movo ne ekzistas. – PARMENIDO (la greka filozofo, kiu tezis, ke la movo estas neebla, kaj ke la tuta realo konsistas en unu sola, nemovebla kaj neŝanĝebla substanco).
Ĉar la kokina destino estas ĉiam transiri la ŝoseon. La transirado estas movo. Ĉio estas movo. – HERAKLITO, la antaŭsokrata filozofo, kiu defendis, ke la movo kaj la ŝanĝo estas la solaj ekzistantaj realaĵoj.
Ĉar antaŭe, ĉiam kiam mi aŭdigis la sonorilon kaj montris manĝaĵon, tiam la kokino transiris la ŝoseon al mi, sed nun, post multaj ripetoj en la eksperimento, apenaŭ mi aŭdigas la sonorilon, la kokino tuj transiras la ŝoseon, eĉ ankoraŭ ne vidante la manĝaĵon . - IVAN PAVLOV (la nobelpremiita sciencisto, kiu eltrovis la nomatan “kondiĉitan reflekson” en la psikologio de la konduto, farinte eksperimenton kun sia hundo.
Temas pri simpla fatalaĵo. La ekzistado de la kokino estas en ĝia libereco transiri la ŝoseon. - JEAN-PAUL SARTRE (filozofo, verkisto kaj kritikisto, konata kiel unu el la ĉefaj reprezentantoj de la ekzistadismo).
Ĝi entreprenis tiun transiron, por iniciati konkordan dialogon inter ĉiuj bestaj societoj de la duflanka bienaro geografie dividita de la ŝoseo, kaj kiuj vivis malpace, ĉefe pro la malsameco de siaj blekoj. Iun fojon ĝi supreniris al la Dia Monto, kaj de tie ĝi ekvidis la tutan bienbestaron malsupre. Tiam ĝi spertis luman ekkomprenon, ke, malgraŭ ĉiuj formaj malsamecoj inter la bestoj, laŭ la vivoprincipo ĉiuj ili estas fratoj kaj formas unu solan familion, nome la bestaron, kaj ke ili ĉiuj estas naskitaj de la sama patrina naturo kaj estas irantaj, tra unu sola pli vasta irantejo, al la sama patra ĉielo. – JOHN RALEIGH MOTT (nobelpremiito pri la Paco kaj metodisma laikulo, kiu elpensis kaj realigis ekumenisman internacian konferencon, ne inter ekleziaj reprezentantoj, sed inter plurdevenaj misiistaj societoj, por eviti eventualan superregadon de iu eklezio super la aliaj. Lia intenco estis okazigi kunfratigan etoson kaj samnivelan, egalrajtan kej puran amsenton inter ĉiuj malsamdevenaj partoprenantoj).
Ĉar antaŭe ĝi rezonis tiele: “Mi pensas transiri; do transiranta mi estas”. - RENATO KARTEZIO (france, René Descartes: filozofo, fizikisto kaj matematikisto, la aŭtoro de tiu fama latina frazo: "Cogito ergo sum" ("Mi pensas, tial mi estas").
En vero, kiuj transiris la ŝoseon, tiuj estis sole nur la genoj de la kokino. Tia ĉi piedirema birdo estis nur la formo, kiun la genoj organizis, por plenumi la taskon transiri. - RICHARD DAWKINS (biologo kaj verkisto, la aŭtoro de la libro “La Egoisma Geno”, en kiu li provas elklarigi la evoluadon de la specioj laŭ la perspektivo de la geno, sed ne de la organismo aŭ de la specio).
Tio estas banala demando subtrudita de la mentoroj de iu popolamasa arto, kiu aliigis la figuron de unu kokino en plian produktaĵon de la kultura industrio. – MAX HORKHEIMER (unu el la ĉefaj membroj de la Skolo de Frankfurto, kiu agnoskis, ke la tradicia marksisma teorio ne povas elklarigi kontentige la turbuleman kaj neatenditan progreson de la kapitalismaj socioj en la 20-a jarcento).
Okazas, ke, celinte humiligi la kokinojn, la kokoj, en tipe masklisma sinmontremo, antaŭe transiris la ŝoseon, provante konvinki la kokinojn, ke tiuj ĉi, kiel fragilaj inoj, neniam havos sufiĉan kapablon transiri la ŝoseon. Tial la kokino transiris ĝin, ĝuste por detrui tian paradigmon de la kokpatriarkeca opresado! – ROZA LUKSEMBURGO (filozofino, marksisma ekonomikistino kaj komunista revoluciulino, krom paroladistino kaj feministino, kiu defendis ĉiusencan egalecon inter viroj kaj virinoj. En unu el siaj elokventegaj paroladoj ŝi diris, ke ŝi ne komprenas, ekzemple, kial dum la vintro en ŝia mondoparto (kiu ne estis Luksemburgio) kiu iras haki la lignon, tiu estas la viroj, dum la virinoj kuiras la supon aŭ melkas la bovinon. "Ĉu ili (la viroj) ne scias, ke inter la brazilaj indiĝenoj kiuj hakas la lignon, tiuj estas la virinoj, kaj ke en Afriko kiuj melkas la bovinon, tiuj estas la viroj?" Ne; ili ne sciis tion.
Ĉar ĝi revolucie nepre bezonis transiri la ŝoseon, por liberigi kokinojn el aliflankaj kokinejoj, sed neniam perdante la tenerecon. - CHE GUEVARA (gerilisto, politikisto, ĵurnalisto, verkisto kaj kuracisto, krom gvidinto de kelkaj revolucioj en landoj de Latinameriko kaj aŭtoro de la jena frazo: "Ni nepre devas hardiĝi, tamen neniam perdante la tenerecon").
Por serĉi lokon en la transŝosea flanko, kie ĉiuj kortbirdoj povus vivi en paco, liberiĝintaj de la rasapartigo reganta en la cisŝosea flanko! - NELSON MANDELA (la plej fama nacia gvidinto de la movado kontraŭ la rasapartismo).
La evidentaĵoj kolektitaj sur la loko de la denuncita transiro (ĉefe la tiama varmega pavimo) forte indikas, ke la kokino ne transiris, sed ke ĝi transflugetis saltadante la ŝoseon. – SHERLOCK HOLMES (la plej fama detektivo de la polica literaturo, tiame kontraktita de la bienisto).
Ĉar ĝi emocie freneziĝis kaj transiris senprudente la ŝoseon, eĉ riskante morti akcidentite, ĉio tio pro la troabundo da humoroj en ĝia pankreato. – HIPOKRATO (konsiderata la patro de la Medicino, kaj kiu fundamentis sian medicinan praktikadon per la teorio de la kvar korpaj humoroj (aŭ korpaj likvoj), nome sango, flegmo, flava galo kaj nigra galo).
Ĉar tiu kokintransira okazaĵo estis laŭdestine necesa. Ĝi jam estis antaŭvidita de la universa ordo de la kosmo, tial ke ĝi devis sendemande rezignacii pri ĝi. – ZENONO EL KITIONO (filozofo el la Antikva Grekujo, sekvanto de Stoikismo (kiu predikis interalie, ke la rezignacia akceptado de la destino estas unu el la fundamentaj signoj de la saĝa homo, la sola, kiu spertas la veran feliĉecon. Sekve de tio, li predikis pri la neceso, ke oni regu siajn pasiojn kaj estu indiferenta al la plezuro kaj la doloro).
Ĉar ĝi allogiĝis je la ĉarmoj de la transŝoseo, konsiderante, ke, laŭsciate, la plej feliĉigaj plezuraĵoj de la vivo ĉiam troviĝas trans la ŝoseo. – EPIKURO EL SAMOSO (helenisma filozofo, kiu jesopiniis pri la kultivado de la feliĉeco kaj la korpa trankvileco, per la moderaj plezuroj kaj kontentigo de la deziroj).
Por racie respondi al tiu demando, ni devas unue difini la vorton ‘kokino’ en la kunteksto, por konstati, ĉu ĝi estas literaro tute malplena je senco, aŭ ĉu ĝi esprimas la universalan ideon pri kokino, aŭ ankaŭ ĉu temas aparte pri iu konkreta kokino. – TOMASO EL AKVINO (unu el la ĉefaj mezepokaj filozofoj, kiuj karakterizis sin aparte per la priokupiĝado prezenti raciajn argumentojn, bazitajn sur la instruoj de la grekoj, por pravigi la verojn revelaciitajn de Kristanismo, kiel ekzemple la ekzisto de Dio, la senmorteco de la animo ktp).
Ĉar ĝi volegis tergrati trans la ŝoseo, kie la maiz-porcioj, cetere, estas laŭsciate multe pli bongustaj. Do diskuti la rimedon, nome la transiron de la ŝoseo en si, utiligitan de ĝi, tute ne gravas. Gravas nur, ke la kokino atingis sian celon. - NIKOLAO MAKIAVELO (itale, Nikkolo Makjavelli: diplomato, politika filozofo kaj verkisto, estinte la aŭtoro de la gvidlibro "La Princo", per kiu li konsilas la regnestrojn, kiel ĉiam kaj ĉiel teni sin en la povo, kaj kie li uzis interalie la jenan resuman frazon: "la celo pravigas la rimedon").
Eble ĉar ĝi arde amdeziris belkrestan kokon, kiu vivis trans la ŝoseo. Pro tio ĝi riskis al si la vivon, pelite de nebridebla ampasio. Eble. Kiu vere povas scii, kio motivis ĝin al tiu riska transiro? Sciate estas nur tio, ke la kokina koro havas emociajn kialojn, pri kiuj ĝia kapo ne havas la plej minimuman ideon. - BLEZO PASKALO (france, Blaise Pascal: fizikisto, matematikisto, moralisma filozofo kaj teologo, kiu aŭtoras la frazon: "la koro havas kialojn, pri kiuj la kapo nenion scias").
Ĝenerale, en senmova sinteno, kokinoj emas daŭri senmovaj, sed tamen, kiam ili moviĝas, tiam ili emas tuj transiri la ŝoseon, ĉefe pro la gravita altiremo aganta sur ĝi far la transŝoseaj kokoj, kiuj jam moviĝas transe. Jen do la kialo de tiu ĝia magneta transŝoseiĝo. – ISAAKO NEŬTONO (angle, Isaac Newton: fizikisto, matematikisto, astronomo, alkemiisto, naturalisma filozofo kaj teologo, kiu la unua demonstris, ke la movo de la objektoj, jen sur la Tero, jen sur aliaj ĉielaj korpoj, estas regataj de sama aro da naturaj leĝoj, speciale de la leĝo pri la universa gravito).
La kokino nur sekvis la kategorian imperativon tipan pri la kortbirdinoj, nome: viziti la aliflankajn kokamikinojn, kvazaŭ ĝi vizitus sin mem, por ke la aliflankaj kokamikinoj reciproke venu poste, por viziti ĝin, kiel sin mem. Tio estas simpla demando de praktika racio. - EMANUELO KANTO (germane, Immanuel Kant: filozofo kaj metafizikisto, kies unu el la ĉefaj moralaj konceptoj estas la nomata Kategoria Imperativo, per kio ĉiu homo devas fari por si tion, kion li deziras por la aliaj, kiel parto de granda universa leĝaro. Li ankaŭ famas pro siaj kritikoj al la pura racio).
Ĉar antaŭe la cisŝosea kokinaro kunsvingis siajn senutilajn flugilojn, kaj tial ili kaŭzis ventegon en la transŝoseo, kiu altiris la kokinon al ĝi, kaŭzante ĥaosan tohuvabohuon meze en la kokinejoj de la tuta bienaro. - EDWARD LORENZ (meteologo, matematikisto kaj filozofo, kiu pliprofundigis la studojn pri la ĉena sinsekvo de kaŭzoj kaj efikoj de la Teorio de la Ĥaoso (kiu famigis tiun diraĵon, ke la simpla eksvingo de la flugiloj de unu papilio povas kaŭzi uraganon en la alia flanko de la mondo).
Ĉar la koka dio lud-ĵetis la univers-enhavajn maiz-kubojn trans la ŝoseon, ien, kie neniu kortbirdo trovus ilin, tial ke la kokino malespere transiris la paviman orbiton de sia bieno, serĉe de ili, eĉ se vane. - STEFANO HAŬKINGO (angle, Stephen Hawking: teoria fizikisto, kosmologo kaj verkisto, aŭtoro de la libro "La Universo en Nuksoŝelo". Kontraŭstarante Ejnŝtejnon, li diris, ke "Dio ne nur ĵetludas kubojn, sed kelkfoje ĵetludas ilin tien, kie neniu povas vidi").
Okazas, ke antaŭe oni diris al la kokino, ke ĝi povos finfine realigi sian iaman sonĝon flugi, se nur ĝi kuros laŭ vojo por deterigo. Ĉar ĝi miskomprenis iomete, ĝi nur transkuris la ŝoseon tre rapide, ne sukcesante, tamen, atingi sian celon, ĉar ĝi ne disponis je pli potenca propulsilo (preferinde motoro), kaj pro tio, ke ankaŭ gramatike ĝi misis, ĉar, anstataŭ kuri ‘laŭ’ la ŝoseo, ĝi kuris nur ‘trans’ la ŝoseon, tio estas, de unu flanko al la alia de la ŝoseo, tra tre mallonga vojpeco, kiu ne ebligas ekflugon. - ALBERTO SANTOS DUMONT (aeronaŭto, sportisto kaj inventisto, kiu inventis kaj, oficiale kaj publike, inaŭguris la aviadilon propulsitan per propra motoro (en 1906)).
Ĉar, pro la geometria plinombriĝo de la populacio de kokinoj kaj pro la nur aritmetika plinombriĝo de novaj kokinejoj kaj maizporcioj, baldaŭ ne plu estos sufiĉa spaco en la kokinejoj nek sufiĉa porcioj por tiuj kortbirdoj, tial ke, aŭdinte pri tio de iu najbarino sia, la kokino tuj transiris la ŝoseon, serĉe de novaj pli favoraj statistikaj perspektivoj de postvivado. - TOMASO ROBERTO MALTUSO (angle, Thomas Robert Malthus: ekonomikisto, statistikisto kaj demografo, konsiderata la patro de la demografio, pro sia teorio por la barado de la populaciaj pligrandiĝoj, konata kiel maltusismo).
Ĉar ĝi fuĝis de si mem, provante mildigi la tedon kaj la suferon vivi en sia sensenca kokineja mondo, tiel ke, malespere kaj iluziiĝinte, ĝi transiris la ŝoseon, por trovi ian efemeran plezuron kontraŭ sia efektive permanenta doloro. – ARTHUR SCHOPENHAUER (filozofo, kiu famiĝis, interalie, pro sia pesimismo rilate al la homaj sonĝoj kaj plezuroj).
Ĉar, leginte mian libron "La Riĉeco de la Nacioj", ĝi ekkonsciis, ke ne pro la bonkoreco de la kultivisto, de la porciisto aŭ de la kokinejmastro ĝi povos certigi sian vespermanĝon, sed, kontraŭe, pro sia (eĉ se latenta) inklino provizi mem siajn proprajn bezonojn, eĉ se ili kontentigeblas en aliula korto, eĉ se aliflanke de la ŝoseo, sendepende de la virkoka regado. Tial, nerekte, mi kondukis ĝin transŝoseen, per mia nevidebla mano. - ADAM SMITH (filozofo, ekonomikisto kaj verkisto, konsiderata la patro de la klasika ekonomika liberalismo, kaj kiu bone resumis sian pensadon per la jena kerna frazo: "Ne el la bonkoreco de la panisto, de la buĉisto aŭ de la bieristo mi esperas, ke venos mia vespermanĝo, sed, jes, el ilia klopodado elstarigi siajn proprajn profitajn interesojn". Ankaŭ lia estas la tezo, ke la tuta konkurenca kaj liberala ekonomio estas regata de ia ekvilibriga "nevidebla mano", sendepende de la registara kontrolo).
Ĉar oni diris al ĝi, ke en la transŝoseo ĝi povos tre pli rapide evolui kiel vivanta estaĵo, kondiĉe nur ke ĝi paŝu sur ŝosea ŝnuro, kiu ligas la sovaĝan beston al la anĝela superkokino. Kaj, ĉar ĝi jam havas flugilojn, ĝi forte kredis, ke tia anĝeliga superkokiniĝo estos tre facila al ĝi, se nur ĝi transiros tiun interkokejan ŝoseon.- FRIDRIĤO NIĈEO (germane, Friedrich Nietzsche: filozofo kaj verkisto, kies unu grava frazo estas, ke "la homo estas ŝnuro inter la besto kaj la superhomo (aŭ transhomo)").
Ĉar, leginte mian verkon "On the Road", ĝi inspiriĝis kaj decidis per unu fojo sperti la liberigan plezuron marŝi sur la ŝoseo, kion efektive ĝi faris, ĉefe post kiam ĝi eksciis, ke trans la ŝoseo pas-ripozis grupo da aventuremaj kaj nomademaj kokidoj nomataj "Beat Generation", al kiu ĝi intencis aniĝi. - JACK KEROUAC (verkisto, kiu anis en la movado nomata "Beat Generation" (Nekonformisma Generacio). Li ankaŭ verkis, inter aliaj, la libron "On the Road" (Sur la Ŝoseo), kiu inspiris milojn da junuloj tra la mondo, iĝi nekonformistoj pri la trudmoraj regsistemoj).
Ĉar ĝi, influite de malproksimaj kokkrioj, eksupozis, ke ekzistas kokoj kaj kokinoj en la tuta monda bienaro, kie ĝi vivas; pro tio ĝi decidis ĉirkaŭis ĉiujn lokajn kok-bienojn, dum okdek minutoj, komence transirante la ŝoseon antaŭ sia bieneto, por koni plej multe siajn samspeciulojn. - JULIO VERNO (la verkinto de la aventura romano "Ĉirkaŭ la Mondo dum Okdek Tagoj".)
Ĉar ĝi deziregis ekkoni verdkruran galinolinon, kiu navigadis plej ofte sur la tranŝosea akvejo, kaj kiu ofte gapigis ĉiujn ĉirkaŭajn kortbirdojn per sia lertega elmetado de ovoj, kiuj falis stare kaj tiel restis sur la tero. – KRISTOFORO KOLUMBO (esplorvojaĝisto, kiu vivis longe sur la oceanoj, kaj kiu naskigis la metaforon "ovo de kolumbo", kiu konsistas restigi ovon starigita, kiel aludo al situacioj tre malfacile solveblaj).
Oni diras, ke ĝi transiris la ŝoseon, sed ĉu estas vere, ke ĝi transiris ĝin? Ni bezonas fari konfirman enketon, por ekkredi tion, antaŭ ol eldiri ion ajn prie. – PIRONO EL ELISO (Antikva Greko konsiderata la unua filozofo pri la skeptikismo (doktrino laŭ kiu la homa menso povas atingi neniun certecon pri la vero). Li ankaŭ defendis la adopton de la nomata "praktika skeptikismo").
Ĉar ĝi maltoleris la koruptan, nesinceran, maljustan kaj malmoralan sistemon de kunvivado en la kokinejo, kaj tial ĝi decidis transiri la ŝoseon serĉe de interpersonaj rilatoj pli moralaj, honestaj kaj puraj. – KONFUCEO (filozofo el la ĉina periodo de la printempoj kaj aŭtunoj, kaj kiu predikis la moralecon, la sincerecon kaj la justecon en la sociaj kaj interpersonaj rilatoj).
Ĉar ĝi ankoraŭ ne transiriĝis al la bodia nirvano kaj tial ne liberiĝis de la maltrankvila tereca deziro transiri la ŝoseon, eĉ se, kiel anoncite, ĝi transmoviĝis en la direkto al la leviĝanta suno, vane provante iluminiĝi ĉe la mateniĝo. - BUDHO (La unua budhisto; tiu, kiu predikis la iluminiĝon per malligiĝo de la sentumoj , de la materiaj aferoj kaj de la neklereco, same kiel la superiĝon al la materia ekzistado, krom la pureco kaj la enpronfudiĝo disde la fizikeco, serĉe de la intima paco kaj la esenco de la vivo).
Ĉar ĝi estis esperanta nuligi la ŝosean limon inter la kokaj popoloj de la tuta Tero, komence de tiu sia apuda ŝoseo. Ĝi ekkonsideris, ke, spite al la bienlim’, ĉiuj kokoj kaj kokinoj estas frataj bestoj, des pli ke ili havas, kiel ekzemplon por la homaj animaloj, komunan interaŭdan kaj interkomunikan lingvon, nome la kokerikan, kiu ĉie aŭdeblas kaj kompreneblas (post nur baza kurso), sendepende de ia ajn fizika baro. - LAZARO LUDOVIKO ZAMENHOF (la iniciatinto de Esperanto, la komuna interpopola homa lingvo.

EL LA RAPIDA VORTARO PORTUGALA-ESPERANTO - AKTUALIGO EL AŬGUSTO DE 2015

REFERÊNCIAS: ESPERANTO PORTUGUÊS PORTUGALA DICIONÁRIO VORTARO GLOSSÁRIO GLOSARO TERMINARO TRADUZIR TRADUÇÃO



PANELAÇO (PROTESTO EM QUE SE BATE PANELAS A PARTIR DAS JANELAS) = KRUĈADO; KRUĈSONADO
QUALIA (TERMO USADO NA FILOSOFIA QUE DEFINE AS QUALIDADES SUBJECTIVAS DAS EXPERIÊNCIAS MENTAIS CONSCIENTES.) = KVALIO
TORNEIRO (ESPECIALISTA EM TORNOS) = TORNISTO
TORNEIRO MECÂNICO = MEKANIKA TORNISTO
FISICALISMO (DOUTRINA FILOSÓFICA SEGUNDO A QUAL A LINGUAGEM DA FÍSICA DEVERÁ SER A LINGUAGEM DE TODA A CIÊNCIA.) = FIZIKISMO
EMERGENTISMO (EM FILOSOFIA, CRENÇA NA EMERGÊNCIA, EM PARTICULAR, QUANDO ENVOLVE A CONSCIÊNCIA E A FILOSOFIA DA MENTE, É UM CONTRASTE AO REDUCIONISMO) = EMERGISMO
BARTENDER = DRINKEJ-KELNERO; DRINK-KELNERO; DRIK-MIKSISTO

PRɐ-SOCRÁTICO = ANTAŬSOKRATA; PRESOKRATA
SUPERFÍCIE DO MAR = SUPRAĴO DE LA MARO
FAZER HISTÓRIA (NO SENTIDO DE REALIZAR UM FEITO DIGNO DE FICAR NA HISTÓRIA) = ENSKRIBI PAĜON EN LA HISTORION; ENHISTORIIGI; MARKI LA HISTORION
ISAGOGE (OU RUDIMENTOS; .PROÊMIO, INTRODUÇÃO) = KOMENCO; ENKONDUKO
ISAGÓGICO (RELATIVO A ISAGOGE) = KOMENCA; ENKONDUKA
CONCORDE (AVIÃO COMERCIAL SUPERSÔNICO DE PASSAGEIROS, QUE FOI PRODUZIDO ENTRE ABRIL DE 1965 (FABRICAÇÃO DA PRIMEIRA PEÇA) E O FINAL DE 1978, PELO CONSÓRCIO FORMADO PELA BRITÂNICA BRITISH AIRCRAFT CORPORATION (BAC) E A FRANCESA AÉROSPATIALE) = KONKORDO
CARTA REGISTRADA (LETERO, KIUN LA POSTOFICEJO SPECIALE PRIZORGAS, KONTRAU KROMA PAGO) = REGISTRITA LETERO
PENSAMENTO SISTÊMICO (FORMA DE ABORDAGEM DA REALIDADE QUE SURGIU NO SÉCULO XX, EM CONTRAPOSIÇÃO AO PENSAMENTO "REDUCIONISTA-MECANICISTA) = SISTEMA PENSADO
CERATOCONE (DOENÇA NÃO-INFLAMATÓRIA PROGRESSIVA DO OLHO NA QUAL MUDANÇAS ESTRUTURAIS NA CÓRNEA (QUE ALTERAM SUA BIOMECÂNICA - RESISTÊNCIA E ELASTICIDADE) A TORNAM MAIS FINA E MODIFICAM SUA CURVATURA NORMAL (PRATICAMENTE ESFÉRICA) PARA UM FORMATO MAIS CÔNICO) = KERATOKONO
NÚMERO DE MACH (OU VELOCIDADE MACH: MEDIDA ADIMENSIONAL DE VELOCIDADE, DEFINIDA COMO A RAZÃO ENTRE A VELOCIDADE DO OBJETO E A VELOCIDADE DO SOM) = NOMBRO MAKO; MAK-NOMBRO; RAPIDECO MAKO
SER MAIS ALTO DO QUE OUTREM EM MEIA CABEÇA = ESTI PLI ALTA OL IU, JE DUONO DA KAPO
QUOCIENTE DE INTELIGÊNCIA ESPIRITUAL = SPIRITA INTELEKTA KVOCIENTO (SIK)
MENSA INTERNATIONAL (MAIOR, MAIS ANTIGA E MAIS FAMOSA SOCIEDADE QUE REÚNE PESSOAS COM ALTOS QUOCIENTES DE INTELIGÊNCIA DO MUNDO) = (INTERNACIA) MENSO

MEMBRO DO MENSA = MENSANO
AZUNHAR (OU ZUNHAR: COÇAR, USANDO AS UNHAS, COM FORTE PRESSÃO NA SUPERFÍCIE) = UNG(EG)I
PALEOTOCA (TOCA CAVADA POR ANIMAIS EXTINTOS) = PALEOKAVO
CEM METROS DE EXTENSÃO = CENT METROJ DA LONGO
SÍNDROME RESPIRATÓRIA DO ORIENTE MÉDIO (DOENÇA PROVOCADA PELO MERS-COV, UM VÍRUS DO TIPO CORONAVÍRUS) = MEZORIENTA SPIRA SINDROMKORONVIRUSO
BIRRACIAL (QUE TEM CONSTITUIÇÃO GENÉTICA NEGRA E BRANCA) = DURASA; BIRASA
GOVERNABILIDADE (CAPACIDADE DO GOVERNO DE IMPLEMENTAR SUAS POLÍTICAS ATRAVÉS DE ARTICULAÇÃO ENTRE PARTIDOS QUE FORMAM MAIORIA NA BASE ALIADA) = REGEBLECO
FAZER FRONTEIRA COM (OU FAZER LIMITE COM) = ESTI ĈE LA LIMO KUN
ESTAR PRÓXIMO À FRONTEIRA COM = ESTI APUD/(PROKSIME DE) LA LIMO KUN
QUIRALIDADE (PROPRIEDADE DE ASSIMETRIA IMPORTANTE EM VÁRIOS RAMOS DA CIÊNCIA) = NEMEMSPEGULSIMETRIECO
ENANTIÔMEROS (MOLÉCULAS QUE SÃO IMAGENS NO ESPELHO UMA DA OUTRA E NÃO SÃO SOBREPONÍVEIS, NEM POR ROTAÇÃO, NEM POR TRANSLAÇÃO) = ENANTIOMERO, SPEGULIZOMERO, STEREOSIZOMERO
ENANTIOMORFISMO (OU IMAGEM ENANTIOMORFA: SIMETRIA DE DOIS OBJETOS QUE NÃO PODEM SE SOBREPÔR) = ENANTIOMORFISMO
TERATOLOGIA (RAMO DA CIÊNCIA MÉDICA PREOCUPADO COM O ESTUDO DA CONTRIBUIÇÃO AMBIENTAL AO DESENVOLVIMENTO PRÉ-NATAL ALTERADO, OU SEJA, ESTUDA AS CAUSAS, MECANISMOS E PADRÕES DO DESENVOLVIMENTO ANORMAL) = TERATOLOGIO
MISTURA RACÊMICA (EM QUÍMICA, MISTURA EM QUANTIDADES IGUAIS DE DOIS ENANTIÓMEROS DE UMA MOLÉCULA QUIRAL, CUJA ACTIVIDADE ÓPTICA NÃO DESVIA O PLANO DA LUZ POLARIZADA NEM PARA A ESQUERDA LEVOGIRO, NEM PARA A DIREITA DEXTROGIRO) = RACEMAJO
CLORATO DE SÓDIO (NACLO3: AGENTE OXIDANTE USADO PRINCIPALMENTE PARA PRODUZIR DIÓXIDO DE CLORO PARA BRANQUEAMENTO DE POLPA DE CELULOSE, MAS TAMBÉM É USADO COMO HERBICIDA E PARA PREPARAR CLORATOS) = NATRIOKLORATO
HIDRÓXIDO DE SÓDIO (NAOH, OU SODA CÁUSTICA: HIDRÓXIDO CÁUSTICO USADO NA INDÚSTRIA, PRINCIPALMENTE COMO BASE QUÍMICA, NA FABRICAÇÃO DE PAPEL, TECIDOS, DETERGENTES, ALIMENTOS E BIODIESEL) = NATRIA HIDROKSIDO, SODO
ELETRÓLISE (OU ELETROQUÍMICA: PROCESSO NO QUAL SE INDUZ ARTIFICIAL E FORÇADAMENTE UMA CORRENTE, SEJA ELA ELÉTRICA OU QUÍMICA, NO SISTEMA, A FIM DE SE OBTER UMA REAÇÃO QUÍMICA, CONVERTENDO ENERGIA ELÉTRICA EM ENERGIA QUÍMICA OU VICE-VERSA) = ELEKTROLIZO
ELETRÓLITO (TODA SUBSTÂNCIA QUE, DISSOCIADA OU IONIZADA, ORIGINA ÍONS POSITIVOS (CÁTIONS) E ÍONS NEGATIVOS (ÂNIONS), PELA ADIÇÃO DE UM SOLVENTE OU AQUECIMENTO) = ELEKTROLITO
TRANSFORMADA DE LEGENDRE (TRANSFORMAÇÃO MATEMÁTICA) = TRANSFORMAĴO DE LEGENDRO
PLYMOUTH (MAIOR CIDADE DO CONDADO DE DEVON, NO SUDOESTE DA INGLATERRA, SENDO UMA CIDADE PORTUÁRIA E A BASE PRINCIPAL DA MARINHA REAL BRITÂNICA) = PLAJMAŬFO
DEVON (OU DEVONSHIRE: CONDADO NO SUDOESTE DA INGLATERRA) = DEVONO
GOLEM (SER ARTIFICIAL MÍTICO, ASSOCIADO À TRADIÇÃO MÍSTICA DO JUDAÍSMO, PARTICULARMENTE À CABALA, QUE PODE SER TRAZIDO À VIDA, ATRAVÉS DE UM PROCESSO MÁGICO) = GOLEMO

TÁBUA DE ESMERALDA (OU TÁBUA ESMERALDINA: TEXTO ESCRITO POR HERMES TRISMEGISTO QUE DEU ORIGEM À ALQUIMIA) = SMERALDA TABULO AU SMERALDETA
AKRASIA (OU ACRASIA: EM FILOSOFIA PRÁTICA, AÇÃO DE UMA PESSOA QUE CONTRARIA SEU MELHOR JUÍZO SOBRE O QUE FAZER EM DETERMINADA SITUAÇÃO) = AKRASIO
AUTOMATISMO (AQUELE OU AQUILO QUE TEM O PODER DE AGIR OU MOVER-SE POR SI MESMO, INDEPENDENTEMENTE DE UM IMPULSO CONSCIENTE E VOLITIVO) = AŬTOMATECO
DOXOLOGIA (FÓRMULA DE LOUVOR E GLORIFICAÇÃO FREQUENTE NO ANTIGO TESTAMENTO APLICADA A HERÓIS E HEROÍNAS, E NO NOVO TESTAMENTO, PRINCIPALMENTE A DEUS) = DOKSOLOGIO
ENTELÉQUIA (EM FILOSOFIA, AQUILO QUE É PERFEITO, QUE SE BASTA A SI MESMO, EM ARISTÓTELES OPONDO-SE À POTÊNCIA, COMO O QUE É REALIZADO E QUE SE OPÕE AO QUE É VIRTUAL, SENDO SINÔNIMO DE ATO) = ENTELEKIO
GNOSTICISMO (DOUTRINA PARTILHADA POR VÁRIAS SEITAS, QUE GANHOU DESTAQUE POR VOLTA DO SÉCULO II, NA QUAL SE COMBINAM ELEMENTOS CRISTÃOS E PAGÃOS, E QUE ATRIBUI IMPORTÂNCIA CENTRAL À "GNOSE", UM CONHECIMENTO REVELADO, MAS SECRETO, SOBRE DEUS E SUA NATUREZA, E QUE PERMITE QUE AQUELES QUE O POSSUEM ATINJAM A SALVAÇÃO) = GNOSTIKISMO
MIMESE (OU MIMESIS: CONCEITO-CHAVE NA CONTURBADA RELAÇÃO DE PLATÃO COM A ATIVIDADE ARTÍSTICA, SEGUNDO A QUAL O ARTISTA QUE PRODUZ IMITAÇÕES DAS COISAS É APARENTEMENTE UMA ESPÉCIE DE FALSÁRIO, NO MELHOR DOS CASOS, DEDICADO APENAS À REPRESENTAÇÃO DAS APARÊNCIAS E NÃO DA PRÓPRIA REALIDADE, SENDO, PORTANTO, UM COLABORADOR DA EIKASIA) = MIMEZO
EIKASIA (TERMO QUE EM GREGO SIGNIFICA IMAGINAÇÃO E QUE FOI USADO POR PLATÃO PARA SE REFERIR AO MODO HUMANO DE LIDAR COM AS APARÊNCIAS) = EIKAZIO
ACONCHEGO = SIN(EC)O; AGRABL(EC)O
HAPPY HOUR (COMEMORAÇÃO INFORMAL FEITA, GERALMENTE POR COLEGAS DE ESTUDO E TRABALHO, APÓS A EXECUÇÃO DE ALGUMA TAREFA OU AO FIM DE UM EXPEDIENTE) = RILAKSA/ĜOJIGA RENDEVUO/KUNDRINKADO/KUNESTADO
BANTUS (OU BANTOS: GRUPO ETNOLINGUÍSTICO LOCALIZADO PRINCIPALMENTE NA ÁFRICA SUBSARIANA E QUE ENGLOBA CERCA DE 400 SUBGRUPOS ÉTNICOS DIFERENTES) = BANTUOJ
ATÉ CERTO PONTO = ĜIS CERTA GRADO
PRIMEIRO COLOCADO (EM CONCURSO, CERTAME) = UNUA PREMIITO; SUPRALOKA PREMIITO
OS TRÊS PRIMEIROS COLOCADOS (EM CONCURSO, CERTAME) = LA UNUAJ TRI PREMIITOJ; LA TRI SUPRALOKAJ PREMIITOJ

HORS CONCOURS (LITERALMENTE, FORA DA COMPETIÇÃO, FORA DO CONCURSO, TERMO USADO PARA ALGO EXCEPCIONAL QUE VAI SER APRESENTADO NUMA EXPOSIÇÃO, NUM CONCURSO, SEM ESTAR COMPETINDO COM OS DEMAIS, SENDO, APESAR DA SUBJETIVIDADE, CONSIDERADO DE QUALIDADE SUPERIOR) = EKSTERKONKURSA; STARI EKSTER KONKURSO
SUJEITO DE PALAVRA (DECIDIDO, QUE MANTÉM DECISÃO) = REZOLUTULO
PASSAR VEXAME = KONSTERNIĜI; EMBARASIĜI
SE BEM QUE EU PODERIA = KVANKAM MI POVAS; MI DEVUS
SENTIR-SE INJUSTIÇADO = SENTI SIN, KE LI SUFERIS MALJUSTAĴON; SENTI SIN MALJUSTE TRAKTITA/KONDAMNITA/AKUZITA...
YAGAN (OU YAHGAN, YAGHAN, JAGAN, IAKAN, YÁMANA OU HÁUSI KÚTA: POVO INDÍGENA DA TERRA DO FOGO (NO EXTREMO DA AMÉRICA DO SUL)) = JAGANOJ; (ANTIGA LÍNGUA DESSE POVO, QUASE EXTINTA) JAGANA LINGVO
KAWÉSQAR (POVO ALACALUFE DO SUL DO CHILE) = KAVESKAROJ; LÍNGUA) KAVESKARA
TERRA DO FOGO (OU TIERRA DEL FUEGO: ARQUIPLAGO QUE FORMA A EXTREMIDADE MERIDIONAL DA AMɐRICA DO SUL) = FAJROLANDO; FUEGIO
SERENDIPTISMO (OU SERENDIPITIA: ANGLICISMO QUE SE REFERE ÀS DESCOBERTAS AFORTUNADAS FEITAS, APARENTEMENTE, POR ACASO, MAS TAMBÉM COMO RESULTADO DO TALENTO DO PESQUISADOR) = SERENDIPO
PALIMPSESTO (LITERALMENTE, "AQUILO QUE SE RASPA PARA ESCREVER DE NOVO", REFERINDO-SE HISTORICAMENTE A UM PERGAMINHO OU PAPIRO CUJO TEXTO FOI ELIMINADO PARA PERMITIR A REUTILIZAÇÃO) = REUTILIGEBLA PERGAMENO; PALIMPSESTO
PALINLOGIA (FIGURA POÉTICA PELA QUAL SE REPETE NO COMEÇO DE UM VERSO A ÚLTIMA OU UMA DAS ÚLTIMAS PALAVRAS DO VERSO PRECEDENTE) = PALINLOGIO