segunda-feira, 16 de fevereiro de 2015

KIEL ONI PREPARIĜU, POR PUBLICI SIAJN REDAKTAĴOJN EN ESPERANTO?

KIEL ONI PREPARIĜU, POR PUBLICI SIAJN REDAKTAĴOJN EN ESPERANTO?

Josenilton kaj Madragoa

Verki skribe estas arte; arte pri la enhavo kaj arte pri la formo. La gramatiko estas negrava, sed ĝi bezonas esti plej eble perfekta, por ne aperi antaŭ la okuloj de la publiko. Se teksto estas sen ia ajn groteska eraro, neniu rimarkas la ĝustajn formojn de ĝi en ties tuto, sed unu sola tia eraro rapide vekas la atenton eĉ de duonanalfabetoj kaj povas tuje kompromiti la legindecon de la produktaĵo.
Pro tio estas anonime grava la arto de la reviziado en la nuntempo.
Antaŭlonge, kiam ni ne povis revizii niajn skribaĵojn antaŭ ol presi ilin, la afero de la verkado estis multe pli malfacila, bezonanta veran talenton kaj mensajn skizojn antaŭ la tajpado de ĉiu frazo (escepte de la geniuloj kaj de la sensitivuloj, kiuj daktilografis inspirite aŭ motivite de la diino de la literaturo). Tial (estas dirate, ke) Victor Hugo avertis jene: "Verkistoj, meditu multe kaj korektu malmulte. Faru viajn skrapaĵojn en via propra cerbo."
Grava problemo estas, ke, almenaŭ en Brazilo, preskaŭ ne ekzistas metiistoj pri reviziado de esperantaj amatoraj tekstoj. La redaktantoj kiuj ne estas je la nivelo de postulado de la eldonejoj, mem revizias (kiam ili revizias) siajn tekstoproduktojn kaj tuje publicas ilin en la eldonejon de la popolo (en Interreton), (multfoje farinte nur unu rapidan kaj supraĵan revizion). Ŝajnas, ke tio estas nekontestebla fakto, ĉu ne?
Unu trajto de ĉiu amatoro estas tuje publici sian ĵus redaktitan tekston, estante tiu ĉi ankoraŭ varma, kruda, plena je grasaĵoj kaj superfluaj ripetaĵoj kaj kun multa manko de koĥereco. Estas terure! Mi mem ankoraŭ ofte pekas pri tio. Kiel rezulto aperas tekstoj kun multaj krudaj eraroj, kelkaj eĉ skandalaj, enprizonigaj sen rajto al intima vizito, krom aliaj fuŝaĵoj, malkoĥeraĵoj, tedaĵoj, dormigaĵoj ktp.

“Verki estas la arto fortranĉi vortojn.” 
– Carlos Drummond de Andrade

Ideale estas revizii tri fojojn; la unua, serĉe de deliktaj eraroj; la dua, serĉe de stilaj plibonigendaĵoj; kaj la tria, prefere en la sekvanta tago, por fari eltranĉojn de troaĵoj (ne devige en tiu preciza ordo).

Nu, erari en redaktado estas home. [Sed publikigi erarojn ne ĉiam estas pardoninde. ] Estas atribuita frazo al la brila brazila juristo, oratoro kaj verkisto Ruy Barbosa (la Patrono de la Kulturo en Brazilo), ke ne ekzistas skribisto, kiu ne eraras (certe ankaŭ pro tio, ke ne ekzistas lingvo nek homo perfekta). Pli radikale, en la libro “Korespondaĵoj de Fradique Mendes”, de la portugala verkisto Eça de Queiroz, estas dirate, ke neniu scias skribi (pro la neprecizeco kaj ne plena vortigebleco de la homa lingvo). Konsole, ĉu ne? [Se li estus koninta Esperanton, li certe estus malpli radikala aŭ malpli ĝeneraliga, almenaŭ sub la sama sinpravigo.] Per sama diapazono, amiko nia, kiu estas portugallingva reviziisto de studentaj redaktaĵoj diris, ke ne ekzistas reviziisto, kiu sukcesas vidi cent procentojn de la eraroj en iu longa teksto, ĉefe se temas pri plenmakula redaktaĵo.
[Kompreneble la spertaj aŭ artaj tekstistoj malofte pasigas krudajn gramatikajn erarojn. Kun la tempo ili fariĝas naturaj gramatikistoj. Iliaj eraroj estas plej ofte stilaj, kelkaj el kiuj eĉ intencaj, aperantaj kiel esprimaj efektoj kaj eĉ plibeligantaj la finan produkton (kio dependas aparte de tio, kiu aŭtoras la tekston ).]

Kompreneble, post kelka tempo da metoda kaj persubstreka legado, oni povos konstati, ke kelkaj esprimoj en libroj de la alta literaturo povus esti pli trafe aŭ pli precize skribitaj, ol kiel ili aperas tie. Nu, ni devas ĉiam teni en la menso, ke ankaŭ Esperanto estas homa lingvo; ke la grandaj kaj ĉies respektataj tekstoj estis verkitaj de homoj, kiuj estis, do, eraremaj, kiom ajn spertaj kaj intelekte superaj ili estis. Eĉ en FUNDAMENTA KRESTOMATIO oni povas rimarki kelkajn eraretojn, kiuj, tamen, estas sufiĉe nerimarkindaj kaj apenaŭ rimarkeblaj. Iel ajn, fakte estas, ke tiu baza libro, kiel etendaĵo de LA FUNDAMENTO DE ESPERANTO, estas modelo sekvenda de ĉiuj, ĉie kaj ĉiam. Do, eventualaj eraretoj en ĝi fariĝis ĝustaĵoj, nome de la eterna unuformeco de la lingvo. Alie, se Esperanto estus tiel erudicie perfektema kiel ekzemple Volapuko, ĝi certe jam estus same pereinta aŭ estus limigita al rondoj de pedantaj intelektuloj.


Nu, la fakto estas, ke tekstojn de komencantoj aŭ de nekonatuloj oni eklegas tuje serĉantaj gramatikajn erarojn, por pritaksi, ĉu ili estas ja legindaj aŭ ne. Se erari estas home, serĉi alies erarojn estas homege.
Tial estas tre grave, ke la komencanta kaj ankoraŭ nekonata verkisto mem, kvazaŭ profesie, netigu siajn tekstojn plej eble perfekte, por helpi la reviziiston helpi lin kaj eĉ por allogi legantojn kaj aparte eldonistojn. Li nepre helpiĝu de la elektronikaj reviziiloj kaj korektiloj. [Ni, tie ĉi en nia redakto-metiejo, neniam malbezonas la programojn Esperantilo kaj Lingvohelpilo.]

Estas interese diferencigi REVIZII de KOREKTI. Revizii estas fajnigi, atentigi la skribinton pri iu aŭ alia erareto, kiun tiu ĉi faris en la tuto de sia teksto. Plej normale. Sed estas esperinde, ke la skribinto mem faris siajn tavolojn da revizio, de la plej malkrudigaj ĝis la plej fajnigaj. Siavice, korekti estas ĝuste tio, kion kelkaj pigraj aŭ malatentemaj skribistoj volas, ke la reviziistoj faru pri iliaj tekstoj. Tio estas, ili lasas tekston kun averaĝe unu eraro en ĉiu frazo, neglekteme, eĉ se ili mem kapablas korekti, kaj esperas, ke la reviziisto/revizianto forigu ĉiujn stumblaĵojn kaj preparu, preferinde formatante, la tekston por la publikado. En vero ili tute ne scias skribi, aŭ ne estas intimaj kun la gramatiko, eĉ se iu aŭ alia estas bona argumentisto, bona pensisto, kreiva pri ideoj aŭ lerta imagpovulo. Povas esti ankaŭ ke iu tia ĝenulo estas duonanalfabeto pri la dua lernita lingvo, aŭ laciĝis post la studado de la unua leciono de la gramatiko, sed iluzie kredas sin kapabla miregigi la mondon per sia teksto, kaŝe esperante, tamen, ke iu bonvola kaj amika revizianto korektu kaj plibeligu lian pleneraran malneton. Estas same normale. Erari estas home, same kiel iluziiĝi.
Unu el la kvalitoj de bona reviziisto estas la pacienco, kio pli altiĝas, se temas pri teksto ja publikinda pro sia granda utileco, neceseco aŭ beleco. Antaŭ tia malneto, ĉiu klopodo de korektado povas valoregi la penon, eĉ se en ĝi svarmas forigendaj gramatikaj krimoj.

Laŭ la forma vidpunkto, la bona teksto, do, ne estas tiu, kiu montras neniun eraron, sed estas tiu, kiu montras minimuman kvanton da eraroj, jen gramatikaj, jen stilaj, jen literaturaj. Teorie. Se oni ne estas talenta stilisto nek literaturisto, sed volas aŭ bezonas skribi al iu publiko pri io ajn, kion li opinias publikinda aŭ publikenda, li klopodu por almenaŭ skribi konforme kun la normoj de la baza gramatiko, kiu en Esperanto estas tre simpla kaj facila.

****

Kiuj estas, do, la bazaj konsiloj por la komencanto en la skribarto, sed kiuj ankoraŭ ne sufiĉe bone posedas la lingvon Esperanto? [Kompreneble tie ĉi ni direktas nin al tiuj, kiuj ne estas geniuloj pri verkado de tekstoj. Tiuj ĉi bezonas multe malpli da peno kaj tempo por atingi verkecan redaktostilon, sen notindaj eraroj, tuj dekomence.]

Antaŭ ol komenci verki tekstojn por diskonigado, estas nepre necese, ke la skribonto, antaŭ ol ĉio, profunde, sisteme, discipline kaj regule elstudu pezan, dikan kaj senbildan gramatikon de Esperanto, de la unua ĝis la lasta leciono, ĉiutage, sen rapidemo, oferante, se necese, la TV-dramserion de la 8-a. Simple. Kaj li faru ĉiujn proponitajn ekzercojn de la libro, prefere skribante per krajono aŭ globkrajono, kiel en la malnovaj tempoj.
[Tiel estas, ĉar, laŭ la gramatika vidpunkto, skribi estas malsama ol paroli. La parola lingvo estas senbrida, senkontrola, emocia, forte intuicia, kies kontraŭnormaj eraroj estas normalaj. Kontraŭe, la skriba lingvo estas intime alkroĉita al la normoj de la gramatiko, de la stilo kaj eĉ de la literaturo (ĉefe se temas pri Esperanto, kies ĉiu nova teksto, ideale, devas aperi kiel aldono al la Fundamento). Krome, kio estas dokumentita, por kunkonsistigi la eternecon de la lingvo, tio estas la skribitaĵoj, ne la parolaĵoj, kiuj flugas kun la vento. Tio estas pli evidenta pri Esperanto, kies unua etapo de lernado estas la legado, kaj kies modelo de esprimado kuŝas en altstila literaturo, diference de la naciaj lingvoj, en kiuj oni unue lernas aŭskulti kaj paroli la hejman kaj tute liberan lingvon kaj nur poste lernas legi kaj skribi la formalan lernejan lingvon. Kompreneble, ju pli oni penas skribi bone, des pli oni parolas bone, kiel natura sekvo, en ĉiu lingvo. Pro la universaleco kaj unuformeco de Esperanto, ĉiu kiu skribas publike devas nutri en si la senton de kunrespondeco por la gvardio de tiu karakterizo, eĉ se li arte kaj lerte intermiksas en sia tekstoproduktado sian personan stilon.]
Kaj ĉio tuta nur por skribi plej eble simple. Oni devas elkoni profunde la lingvon, por esprimiĝi simple, milde kaj delikate.
Neniu iluziiĝu: oni atingas la simplecon nur post multa laboro.” – Clarice Lispector.

****

Dum la procedo de trastudado de Esperanto pere de iu serioza kaj gravmiena libro, estas alte konsilinde, ke la ellernanto skribu improvizajn frazojn for de la ekzemploj de la lernolibro, sed kun samaj strukturoj.

Alia bona rimedo estas fari almenaŭ unu tutan kopion de LA FUNDAMENTO DE ESPERANTO. Tio multe helpos en la enkapigo de la ĝustaj kaj modelaj bazaj esprimformuloj de la lingvo.

[Kompreneble, se iu jam kredas sin preta komenci verki kaj publikigi siajn produktaĵojn tuje, sen bezono de tiu tuta prepariteco, des pli bone. La mondo atendas lian vort-ekspozicion.]


Post tiu elstudado, fininte la lastan lecionon, oni povas komenci redakti kaj publici siajn laŭ li ĉies interesajn kaj diskonigindajn tekstojn.

Tamen, ripete, antaŭ ol publici ĉiun tekston, oni devas mem revizii ĝin, almenaŭ trifoje, frazon post frazo. Oni konsideru, ke ĉiu frazo estas en si unu individua teksto. Ĝi meritas plenan atenton. Oni eĉ devas fari enkadrigon de ĝiaj sintagmoj en specon de morfosintaksa liniilo, laŭ tiu ĉi simplega kaj baza ekzemplo, (kiu povas esti ekspansiigita de fakuloj pri gramatiko):
  


****

Se, post kiam li havos plenan certecon, ke la fina rezulto de la skribado estas centprocente perfekta, li povos submeti ĝin al alies revizio, des pli bone. Se tio ne eblos, do, okazu tio, kion Dio volas. Ni ne povas fali en la sindromon de pedantismo. 
[Laŭ ni jam skribis antaŭe, en alia artikolo, estas grave ne doni malsanecan gravecon al la perfekta skribado, nek en originalo, nek en traduko. Ni rememoru pri la genia brazila romanisto João Guimarães Rosa, kiu, en la kvina eldono de sia “Granda Sertono – Vojetoj”, ankoraŭ faris korektojn per skribilo en la ekzemplero, kiun li ricevis. La granda brazila prozistino Clarice Lispector, doninte siajn originalojn al la reviziisto, petadis al li, ke, post lia laboro, ili iru rekte al la eldonejo, ĉar ŝi tute ne volis scii tion, kio estis korektita. La granda argentina majstro pri la rakonto, Jorge Luís Borges, konsiderata de multaj kiel la plej bona pri tiu literatura genro en la mondo, diris, ke “Ni publikigas, por ne pasigi la vivon korektante malnetojn. Tio estas, ni publikigas iun libron, por liberiĝi de ĝi.”
El tio oni povas rezoni por la jena komforta premiso: ĉiu frazo jam publikita ĉiam povus esti skribita pli bone, aŭ kun pli da precizeco, aŭ kun pli da estetiko, aŭ kun pli da miregaĵoj, jen en la originalo, jen en la traduko. Grave, do, estas navigi en la arto kaj kundividi siajn vojaĝojn kun la aliaj, en la stato, en kiu la ŝipo kaj la maroj troviĝas. Aliflanke, vivi en la ĝustega mondo, malvarme objektiva, notarieca kaj neriproĉeble kravatumita, estas negrave, ne estas necese.
Same, kion ni neniam devas, estas tio, lasi iri al la gramatikaj havenoj kaj al aliaj literaturaj ŝipoj, serĉe de apogo, de riparadoj, de vortaraj fueloj kaj de plibonigoj al niaj skribaj veturiloj.]


****

Rilate al la skribarto, la granda avantaĝo de Esperanto, kompare kun la naciaj lingvoj, estas, ke teorie, post kiam oni ellernis profunde ĝian tutan gramatikon, oni havas multe malpli da probableco erari en tiu lingvo, ol en sia nacia lingvo. Unue, en Esperanto, ĝenerale ĉiuj morfemoj ĉirkaŭ radikoj (afiksoj kaj gramatikaj finiĝoj) havas fiksajn kaj klarajn signifojn (la stabileco de la morfologio). Due, la sintagmoj estas klare montrataj, aŭ per la aldono de specifaj morfemoj aŭ per la apudiĝo de koncernaj prepozicioj (la stabileco de la sintakso). En Esperanto tiuj distingoj estas regulaj, sekuraj kaj universalaj, kiel la lingvo mem. Do, koninte la signifajn morfemojn krom la radikoj kaj la markilojn de la sintagmoj, oni havas ĉion favoran, por skribi firme kaj senerare. Lia redakto eĉ povos esti simplega, peza aŭ sengracia, sed ĝi estos ĉiam konforma al la bazaj reguloj de la lingvo.

****

Laŭ antaŭe dirite, la eraroj ĉiam estos neeviteblaj, ĉar kiuj skribas, tiuj estas homoj, ne robotoj. Ĉefe pri Esperanto, la erareco plej ofte ne estas en la lingvo, sed en onia malatento, malkono aŭ blindeco en la momento de la redakto aŭ de la memrevizio. Estas home nature. Tamen, ju malpli da eraroj aperas en teksto de novulo, des pli tio montras, ke li bone, serioze kaj metode ellernis la lingvon.

Por brazilanoj, ekzemple, la plej rekomendinda gramatiko, niaopinie, estas “ESPERANTO SEM MESTRE”, de Francisco Valdomiro Lorenz (elŝutebla el http://www.febnet.org.br/wp-content/uploads/2012/06/EsM-p.pdf).

Paralele al tio, estas nepre necese, eĉ devige, ke oni legu multe da klasikaĵoj el la alta literaturo, komence de FUNDAMENTA KRESTOMATIO (elŝutebla el http://www.elerno.cn/elibro/fundamenta_krestomatio.pdf), kiu ideale estu ree legata kiel la unua libro en ĉiu jaro, dum multe da jaroj.
Kaj preferinde oni legu ilin en sia papera versio, ĉar la cerboj de ni, plenkreskuloj, ankoraŭ ne darvine adaptiĝis al la virtualaj medioj. La teksto sur papero ankoraŭ estas cerbe pli asimilebla ol la teksto sur ekrano, tio por ne paroli pri la didaktika substrekebleco de la unua formo. [La plej junaj legantoj, nome tiuj malpli ol 14-jaraĝaj, eble havas pli da facileco legi sur ekranoj longan tempon, kaj sen laciĝo, ĉar ili havas kvantumsaltigan aparaton en la cerbo, kiu favoras ilin pri tio. Sed tio estas hipotezo por alia artikolo. ]


****

Bone ankaŭ estas skribi milde, sen la prema kaj pedanta zorgumado pri perfekteco, inspirite, kaptante la bonajn ideojn, esprimojn, dirmanierojn kaj eĉ tutajn gramatikajn solvojn, kiuj kutime aperas en la surfaco de la menso, venintaj el la profundo de la memoro (kio vastiĝas pli kaj pli per la senĉesa legado) aŭ el la pensondoj vagantaj tra la spirita aero ĉirkaŭ aŭ super la redaktanto. Ju pli spirite kaj inspirite envolvite oni skribas, des pli probable li pretigos sin kapti tiajn intuiciaĵojn.

****

En la fino de la finoj, post la profunda ellernado de la esperanta gramatika teorio, kio plej validas, tio estas la senĉesa praktikado, kaj de la skribado, kaj de la legado, ĉiutage, havante kiel staĝoperiodon la tutan enkarnan vivon.


Atendante viajn korektoproponojn al tiu amatora kaj nefakula rezonaĵo, kiu havas siajn erarojn, kaj forme kaj enhave, mi dankas vin pro via ĝentila kaj pacienca atento.


sábado, 14 de fevereiro de 2015

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM FEVEREIRO DE 2015 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN FEBRUARO 2015


ROSAS PARA IDOSOS: LEMBRAR QUE SÃO AMADOS // ROZOJ AL MALJUNULOJ: POR MEMORIGI, KE ANKAUX ILI ESTAS AMATAJ

25-02-2015

Uma das queixas mais frequentes dos idosos é a solidão.
Por isso, no último dia 14 - Dia dos Namorados, nos Estados Unidos e na Europa - 3.200 idosos ganham flores na cidade americana de Denver, capital do Colorado.
A iniciativa foi para lembrar que eles também são amados.


A ação, intitulada de #cupidcrew ou #equipecupido, foi organizada pela organização sem fim lucrativo Wish of a Lifetime.

A distribuição de rosas contou com o apoio do lar de idosos Denver Hospice e teve a participação de vários voluntários da cidade.

Segundo a organização, 10,5 milhões de idosos vivem apenas nos Estados Unidos.

Unu el la plej oftaj plendoj de la maljunuloj estas la soleco.
Tial en la lasta 14-a - Tago de la Geamatoj en Usono kaj en Eŭropo - 3.200 maljunuloj ricevis florojn en la usona urbo Denvero, ĉefurbo de la ŝtato Kolorado.
Tiu iniciato celis memorigi, ke ankaŭ ili estas amataj.

La agado, titolita #cupidcrew (aŭ #kupidgrupo), estis aranĝita de la senmonprofita organizaĵo Wish of a Lifetime.

La disdonado de la rozoj kalkulis kun la apogo de la maljunula hejm-ŝirmejo Denver Hospice kaj havis la partoprenon de multaj volontuloj de la urbo.

Laŭ la organizaĵo, 10,5 milionoj da maljunuloj vivas sole en Usono.

FONTO:
http://sonoticiaboa.band.uol.com.br/noticia.php?i=6379




MÉDICOS SALVAM BEBÊ COM GOOGLE TRADUTOR // KURACISTOJ SAVIS BEBON HELPE DE GUGLO-TRADUKILO

23-02-2015

Um Paramédico conseguiu ajudar uma mãe congolesa a dar a luz graças ao tradutor do smartphone.
Um não entedia a língua do outro na hora do socorro.
Gerry McCann e o colega Shane Mulcah, do Serviço Nacional de Ambulâncias da Irlanda, estavam transportando a mulher grávida para o Hospital Maternidade da Universidade Cork quando o bebê começou a nascer.

A mãe não falava inglês e foi aí que McCann teve a ideia de usar o ‘Google Tradutor’ pra ajudar no parto.

Eles pararam na estrada e fizeram todo o procedimento com a ajuda do app, que traduziu a língua nativa da mãe, o Swahili, para o inglês, para compreender o que a mulher dizia.

"É algo que eu acho que eu nunca vou esquecer”, disse ele ao The Corkman.

A criança, uma menina, nasceu saudável. Ela e a mãe passam bem.
Iu sukuristo sukcesis helpi kongan patrinon naski bebon, danke al la guglo-tradukilo en multfunkcia telefono.
Unu ne komprenis la lingvon de la dua, en la momento de la sukuro. Gerry MaCann kaj lia kolego Shane Mulcah, el la Nacia Servo pri Ambulancoj de Irlando, estis kondukantaj la gravedan virinon al la Akuŝ-hospitalo de la Universitato Cork, kiam la bebo komencis naskiĝi.

La patrino ne parolas la anglan, kaj tiam McCann havis la ideon uzi la Guglo-Tradukilon, por helpi en la akuŝo.

Ili haltis borde de la ŝoseo kaj faris la tutan proceduron helpate de la aplikaĵo, kiu tradukis la denaskan lingvon de la patrino - la svahilan, al la angla, por kompreni ĉion, kion la virino diris.

Mi kredas, ke mi neniam forgesos tion”, diris li al The Corkman.

La bebo - unu infanino, naskiĝis sana. Ŝi kaj la patrino fartas bone.
FONTO:
  

#################

 

"VIDRO SOLAR" GERA ENERGIA CAPAZ DE MANTER EDIFÍCIO // "SUNVITRO" GENERAS ENERGION KAPABLAN TENI LA ENERGION DE DOMTURO


22-02-2015

Uso de painel solar todo mundo já ouviu falar, mas e "vidro solar" é novidade. Criada pela startup Oxford Photovoltaics - incubada pela Universidade de Oxford, na Inglaterra - a invenção foi criada para captar luz solar e transformar em energia para ser usada pelo edifício.
Transparente e colorido, o vidro é usado para revestir a fachada da construção. Ficando exposto, ele gera energia a partir da luz do sol. A boa notícia também é que o custo desse vidro é bem mais acessível que os painéis solares tradicionais.

Pri la uzado de la sunpanelo ĉiuj jam aŭdis, sed la "sunvitro" estas novaĵo. Kreita de la ekfirmao Photovoltaics, kiu estas kovita de la Universitato de Oksfordo, en Anglujo, tiu invento estis elpensita por kapti sunlumon kaj transformi ĝin en energion por esti uzata de la alta konstruaĵo.
Travidebla kaj kolora, la vitraĵo estas uzata por kovri la fasonon de la konstruaĵo. Ĉar ĝi estas subĉiela, ĝi generas energion el la lumo de la Suno. La bona sciigo ankaŭ estas, ke la kosto de tia vitro estas tre pli malalta ol tiu de la tradiciaj sunaj paneloj.
FONTO:



***************************************************

PROJETO SELECIONA PESSOAS PARA UMA VIAGEM À MARTE SÓ DE IDA // PROJEKTO SELEKTAS HOMOJN POR SENREVENA VOJAĜO AL MARSO

20-02-2015

Uma viagem à Marte... Só de ida! Esse é o projeto Mars One ou Marte Um, que seleciona pessoas do mundo todo para habitar Marte. Os escolhidos serão agrupados em 12 casais. É para ir e não voltar. Entre os selecionados tem uma brasileira.
A empresa divulgou as cem pessoas que foram selecionadas entre mais de 200 mil inscritas no projeto para uma viagem só de ida à Marte. A lista vai ser reduzida a 40 pessoas que vão treinar durante oito anos simulando as condições do planeta e daí vão restar apenas 24 candidatos.
Alguns desses finalistas vão ser escolhidos num reality show. O programa de TV vai levantar recursos para ajudar a pagar a missão, que está orçada em R$ 17,5 bilhões.

Entre os selecionados está uma brasileira de Porto Velho, em Rondônia. É a professora Sandra Maria Feliciano, de 51 anos.

Ela compara a missão às grandes navegações que cruzaram o oceano em caravelas sem saber exatamente o que iriam encontrar. Para Sandra, ir para Marte não é só um desafio. Ela diz que "alguém tem que começar".

Vojaĝo al Marso... nur ira! Tio estas la projekto Mars One (pri kio ni jam traduk-raportis en nia blogo), kiu selektas homojn el la tuta mondo, por ekloĝatigi Marson. La selektitoj estos grupigitaj en 12 geparojn. Ili iros, sed ne returnos. Inter tiuj jam selektitaj estas unu brazilanino.
La entrepreno diskonigis la nomojn de la cent homoj, kiuj estis selektitaj el inter pli ol 200 mil aliĝintoj al la projekto, por vojaĝo senrevena al Marso. La listo estos poste reduktita al 40 homoj, kiuj trejnos dum ok jaroj, simulante la vivkondiĉojn de la (“ruĝa”) planedo, kaj post tio restos nur 24 kandidatoj.
Kelkaj el tiuj finalistoj estos elektitaj en realeca spektaklo. Tiu TV-programo kolektos monrimedojn por helpi pagi la mision, kiu estas taksita en R$ 17,5 miliardoj.

Inter la seletitoj estas iu brazilanino el la urbo Portoveljo, ĉefurbo de la ŝtato  Rondonjo. Ŝi estas profesorino Sandra Maria Feliciano, havanta 51 jarojn.

Ŝi komparas tiun mision kun la grandaj navigadoj, kiuj trairis la oceanon per karaveloj kaj kiuj ne sciis precize tion, kion ili trovos. Laŭ Sandra, transloĝiĝi al Marso ne estas nur defio. Ŝi diris, ke “iu devas komenci”.

FONTO:


===============================

MULHER COM SÍNDROME DE DOWN ASSUME CARGO COMISSIONADO NO GOVERNO // VIRINO KUN DOWN-SINDROMO EKOKUPIS KOMISIITAN POSTENON EN LA REGISTARO

16-02-2015


A última segunda-feira se revelou muito especial para Liane Martins Collares, 51 anos, com a concretização de um sonho. A comissionada tomou posse na Secretaria da Mulher, Igualdade Racial e Direitos Humanos (SMIDH) como a primeira pessoa com algum tipo de deficiência intelectual a assumir um posto no órgão. O caso da assessora técnica é também raro no serviço público em geral. “É uma emoção muito grande estar aqui, poder trabalhar e ser como eu sou”, diz.

Obstinação é a palavra que a mãe de Liane usa para descrever a filha.

"O que eu mais quero é trabalhar, mexer com os papéis e cuidar da vida profissional dos meus chefes", diz a recém-empossada.

Liane tem síndrome de Down e faz parte da equipe da Coordenação de Promoção de Direitos das Pessoas com Deficiência, um dos braços da Subsecretaria de Direitos Humanos.
A indicação veio de Paulo Beck, coordenador da pasta. Ele a acompanha há 20 anos, quando ela fez o primeiro estágio. A funcionária fazia atividades simples de escritório. Aquele tornou-se o   primeiro contato dela com o mercado de trabalho e com a vida adulta. Em seguida, ficou 9 anos na creche da Fundação Cruz de Malta. Com orgulho, afirma que cuidava de recém-nascidos e de crianças.

Depois disso, Liane continuou a desenvolver habilidades e expressava a vontade de trabalhar novamente em atividades mais voltadas para o mundo burocrático. Ela deixou a creche e conseguiu uma vaga de secretária no Superior Tribunal de Justiça (STJ), saindo em dezembro para se preparar para a nova empreitada, a posse como funcionária do GDF.

La lasta lundo montriĝis tre speciala por Liane Martins Collares, 51-jara, per la konkretigo de unu sonĝo ŝia. Ŝi komisie enposteniĝis en la Sekretariejo pri la Virinoj, Rasa Egaleco kaj Homaj Rajtoj (SVREHR) (de la Registaro de la Federa Distrikto, en Brazilo), kiel la unua homo kun intelekta handikapo, kiu okupis postenon en tiu organo. La kazo de tiu teknika asesorino estas malofta ankaŭ en la ĝenerala publika servado. “Mi sentas grandan emocion esti tie ĉi, por povi labori kaj esti tia, kia mi estas”, ŝi deklaris.
OBSTINADO estas la vorto, kiun la patrino de Liane uzas, por aludi al sia filino.

“Kion mi plej volas, tio estas labori, movigi paperaĵojn kaj zorgi pri  la profesia vivo de miaj ĉefoj”, diris la ĵusa enposteniĝintino.

Liane estas down-sindromulino kaj membras en la grupo de la Kunordigejo de Havigo de Rajtoj al Handikapuloj, unu el la fakoj de la Subsekretariejo pri Homaj Rajtoj.
Kiu indikis ŝin, tiu estis Paulo Beck, la kunordiganto de la fako. Li observas ŝian agadon de 20 jaroj, ekde kiam ŝi faris sian unua staĝon. Tiam ŝi plenumadis simplajn kontorajn taskojn. Tio estis ŝia unua kontakto kun la labormerkato kaj kun la plenkreskula vivo. Poste ŝi oficis 9 jarojn en la infanejo de la Fondaĵo Kruco de Malto. Fiere ŝi asertas, ke ŝi vartadis ĵusnaskitojn kaj infanojn.
De post tiam, Liane daŭris akiranta kapablecojn kaj ĉiam esprimis la deziron labori denove pri aferoj de la burokrata mondo. Ŝi lasis labori en la infanejo kaj havigis al si postenon de sekretariino en la Supera Tribunalo de la Justico (STJ), kion ŝi rezignis en la lasta decembro, por prepari sin por la nova entrepreno, nome la enposteniĝo kiel funkciulino de la RFD.
FONTO:
http://www.correiobraziliense.com.br/app/noticia/cidades/2015/02/11/interna_cidadesdf,470600/mulher-com-sindrome-de-down-assume-cargo-comissionado-em-secretaria.shtml




▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼

GATO ANDA 1 MÊS PARA ACHAR SUA DONA // IU KATO SERĈADIS DUM UNU MONATO, ĜIS ĜI RETROVIS SIAN MASTRINON

14-02-2015

Veja a que ponto pode chegar a gratidão de um animal.
Na primavera passada, Bosche Lucedale, uma mulher do Mississippi, nos Estados Unidos, decidiu receber em sua casa um gato que estava abandonado no bairro onde mora.
“Existem vários cães e gatos que aparecem aqui na rua abandonados. Quando vi este gato achei que era apenas mais um desses casos”, conta. 

A mulher deu o nome de Fancy ao bichano e ele permaneceu por lá durante cerca de um mês.
No entanto, como já possuía um cão e dois gatos, ela decidiu que o mais acertado seria entregar o gato a um centro de acolhimento de animais.
“Chorei o caminho todo de volta a casa”, conta a mulher.

Um mês depois, a mulher ouviu o marido falando sozinho na cozinha às 5h00 da manhã e estranhou. 
Quando entrou no compartimento, acredite: o Fancy estava de volta.
O gato havia fugido, 20 minutos depois de ter sido entregue. 
Ele teria passado um mês inteiro à procura do caminho de volta a casa. 
Depois disso, a mulher teve a certeza que o gato pertencia à sua casa. “Gosto muito dele e sinto que fomos feitos um para o outro”, afirma.

Rimarku, al kiom povas atingi la dankemo de iu besto.
En la pasinta printempo, Bosche Lucedale, virino el la usona ŝtato Misisipo, decidis adopti katon, kiu estis forlasita en la kvartalo, kie ŝi loĝas.
“Multaj hundoj kaj katoj aperas tie ĉi, forlasitaj. Kiam mi ekvidis tiun katon, mi ekpensis, ke ĝi estas sole nur iu plia el tiuj kazoj”, ŝi rakontis.

La virino donis la nomon “Fancy” al la katido, kaj ĝi restis ĉŝi dum ĉirkaŭ unu monato.
Tamen, jam posedante unu hundon kaj du katojn, ŝi decidis, ke plej saĝe estos doni la katon al bestoŝirmejo.
“Mi ploris sur la tuta vojo revene al la hejmo”, ŝi diris.

Post unu monato la virino aŭdis sian edzon parolantan kvazaŭ sole en la kuirejo, je la 5-a matene, kaj ŝi miris tion. Kiam ŝi eniris en tiun ĉambron, kredu tion: Fancy estis tie, reveninta!
La kato estis fuĝinta 20 minutojn post kiam ĝi estis donita al la bestoŝirmejo.
Ĝi do pasigis tutan monaton serĉanta sian antaŭan loĝdomon.

Post tio la virino konvinkiĝis, ke la kato ja apartenas al ŝia hejmo. “Mi tre ŝatas ĝin kaj sentas, ke ni estis predestinitaj unu al la dua”, ŝi asertis.



FONTO:



*************************************

PINTURA DE DA VINCI REENCONTRADA APOS 500 ANOS // PENTRAĴO DE DA VINCI ESTAS ELTROVITA POST 500 JAROJ

10-02-2015


Um quadro atribuído ao pintor renascentista italiano Leonardo Da Vinci foi apreendido na Suíça pela polícia da cidade de Pesaro, em Itália. A obra, intitulada «Retrato de Isabella D´Este», terá sido transferido ilegalmente para o país.

De acordo com o Núcleo de Tutela ao Património Artístico de Ancona, há 500 anos as autoridades desconheciam o paradeiro da obra, que foi comercializada por «centenas de milhões de euros».  

O quadro foi encontrado na cave de uma família rica suíça.  

Especialistas afirmam que a obra é considerada uma das precursoras de Mona Lisa (La Gioconda).

As investigações sobre o quadro estão a ser conduzidas pelo procurador de Pesaro, Manfredi Palumbo.

Leonardo Da Vinci nasceu em Abril de 1452 e morreu em maio de 1519. É considerado um dos maiores artistas de todos os tempos.

Unu pentraĵo, kies aŭtoreco estas atribuita al la itala renesanca pentristo Leonardo Da Vinci, estis kaptita en Svisio, de la polico de la urbo Pesaro en Italio. La verko, titolita «Portreto de Isabella D´Este», estis kontraŭleĝe transsendita al la Svisa lando.

Laŭ la Nukleo de Protekto al la Arta Havaĵo de Ankono, de 500 jaroj la aŭtoritatuloj malsciis la kieeston de la pentraĵo, kiu estis negocita per “centoj da milionoj da eŭroj”.

La artaĵo estis malkaŝita en la drinkejo de riĉa svisa familio.

Fakuloj asertas, ke tiu verko estas konsiderata unu el la antaŭaĵoj de Mona Liza (La Giokonda).

La jura enketo pri la pentraĵo estas gvidata de la Prokuroro de Pesaro, Manfredi Palumbo.

Leonardo Da Vinci naskiĝis en aprilo 1452 kaj mortis en majo 1519. Li estas konsiderata unu el la plej grandaj artistoj en ĉiuj tempoj.

Fonto:

terça-feira, 3 de fevereiro de 2015

ĈIU EL NI ENRETIGU AMASE KAJ SENĈESE SIAJN ESPERANTAJN AŬ PRIESPERANTAJN TEKSTOPRODUKTOJN

ĈIU EL NI ENRETIGU AMASE KAJ SENĈESE SIAJN ESPERANTAJN AŬ PRIESPERANTAJN TEKSTOPRODUKTOJN

Josenilton kaj Madragoa

Iam Gilbert René Ledon diris al mi, ke pri ĉio oni devas publikigi en Esperanto. Se certa teknika libro, ekzemple, ne furoros, nek havos minimuman publikon, ne gravas. Gravas, ke ĝi aperu kaj restu sur bretoj, kiel akireblaĵoj, tiel ke neniu povos diri, ke tia aŭ tia alia temo ne legeblas en Esperanto. Kaj li mem, kiel inĝeniero, presigis multajn verketojn pri teknikaĵoj, tio en tempo antaŭa al la disvastigebleco de Interreto.

Surbaze de tiu konsilo, de kelkaj jaroj mi skribas kaj publicas miajn ideojn kaj tradukojn en Esperanto, sed mi faras tion rekte en Interreto, ĉefe pere de mia blogo. Estas certe, ke mi havas tre malgrandan publikon, sed almenaŭ unu leganto estas fidela, lojala kaj konstanta, nome: mia blogo mem.

En la antaŭinterreta geologia pratempo la amatoraj verkistoj kaj tradukistoj spertis multan frustracion kaj eĉ ekzistadan krizon pro tio, ke ili ne sukcesis furori per siaj publicaĵoj, aŭ pro tio ke ili eĉ ne sukcesis publici siajn, laŭ ili, publicindaĵojn.

Unu konsolo nuntempa, kion ebligas la popularigitaj interkomunikadaj teknologiaj rimedoj, estas tio, ke oni simple publicu en la universampleksa revuo nomata Interreto siajn tekstojn/sonaĵojn/videaĵojn kaj lasu ilin je la dispono de la mondo, en liaj prefere senpagaj blogoj, jutubovideoj, fejsbukaj paĝoj aŭ vikipediaj paĝoj, interalie.

Pli larĝasence, mi pensas, ke ĉiu amatora pensisto aŭ pensulo, kiu agadas intelekte por Esperanto, nepre devas publici siajn esperantaĵojn en unu el tiaj menciitaj virtualaj medioj kaj/aŭ en aliaj ne menciitaj tie ĉi (ĉefe se li ne havas monon por presigi librojn aŭ libretojn aŭ por gravurigi diskojn, aŭ se iliaj tekstoproduktoj ne estas je la nivelo de la grandaj profesiaj revuoj).
Li povas aŭdaci sendi siajn enretigitaĵojn al potencialaj interesatoj, de tempo al tempo (por ne ĝeni ilin), aŭ povas, minimume, fiksi definitive la ligilon de sia interreta breto (blogo, jutubovideo, fejsbuka paĝo aŭ vikipediaj paĝoj) malsupre de la skribejo de siaj retmesaĝoj. Se ne eĉ unu ricevanto degnos malfermi liajn esperantaĵojn, li povos dormi en paco kaj sen ekzistada krizo, kun la certeco, ke li diskonigis sian kontribuon por savi la universon. Se neniu legis ĝin, la problemo estas de tiu ĉi, ne lia. [He-he-he!]

Ĉar la konkurenco pri legindaĵoj estas pli kaj pli granda kaj selektiga en la virtuala nuntempo, kompreneble ju pli oni plibonigos, forme kaj enhave, siajn publicontaĵojn, des pli probable li havos legantojn. Tamen, dum tia plibonigeco ne montriĝos sufiĉe kontentiga kaj profesinivela, li daŭre devas publici ĉion, kion li havas, en la stato en kiu ili troviĝas. La bazaj kaj observendaj kondiĉoj estas nur, ke la publicintaĵoj plej eble obeu la bazajn gramatikajn regulojn, kaj ke ili estu pozitivaj tekstoj, kiuj harmoniu kun la spirito de Esperanto mem. Estas rekomendinde, ke oni evitu skribi (almenaŭ publike) antaŭjuĝajn aŭ antaŭjuĝovekajn aferojn. Ke oni evitu temigi malamajn aŭ malamigajn aferojn, sed ĉiam profitu la oportunon por diskonigi esperajn aŭ esperigajn vortojn/sonojn/bildojn/videojn pri ĉio ajn interesa kaj rilata kun la lastatempaj bonaj pensaĵoj kaj esperoj de la nuntempa geotransira homara generacio.
Ideale estus, ke Esperanto ĉiam ligiĝus, rekte aŭ nerekte, al bonaj memoraĵoj, kaj ke ĝi ĉiam asociiĝus kun paco, harmonio, interrespekto kaj aliaj pozitivaĵoj, tiel ke, se iu ekkontaktiĝus kun esperanta teksto, li tuj elvokus en la menson agrablan senton, submemorante, ke iam antaŭe li legis plaĉan interesaĵon en Esperanto aŭ kiel traduko el Esperanto. Tio estas NLP-aĵo.

Tamen, iel ajn, ĉion, kion ni trovos bela, utila, necesa, pensiga, sentiga kaj urĝa al la konado aŭ sento de aliaj homoj, ni devas fiksi, dokumentigi en niaj kutimaj interretaj medioj, kaj diskonigi al aliaj homoj, en Esperanto aŭ dulingve. Se ne okazos alies minimuma reago al tiu bonintenca arta, artefarita aŭ informa produkto, ne gravas. La tekstoproduktinto plibonigu, plirafinu, plistiligu, plibone formatigu kaj plimultmediigu sian venontan montraĵon.

Certe estas, ke, se iu havas plendemokratian, sencenzuran kaj senpagan rimedon por publici siajn pensoproduktojn, li neniam plu havos motivon por frustriĝi, kaj ankaŭ faros bonan servon por la disvastigado de Esperanto.

Ĉiu e-isto estu natura propagandisto de la Internacia Lingvo, per siaj tekstoj, ĉefe se li povos publici ambaŭlingve siajn aferojn. Eĉ se liaj legantoj ne komprenos Esperanton, almenaŭ ili scios, ke la sendinto estas esperantisto kaj ke Esperanto estas vivanta en la mondo. Se ĉiuj interretaj esperantistaj tekstoproduktantoj farus tion, Esperanto mem furorus multe pli inter la plej uzataj lingvoj de la virtuala mondo kaj, oblikve, de la realhoma mondo. Tial, anstataŭ 247.000.000 da retejoj kun la nomo Esperanto (laŭ informo en la 3-a de februaro 2015), Guglo montrus la duoblon de tiu nombro post unu jaro; kaj anstataŭ la 26-an lokon, Vikipedio estus okupinta la 13-an lokon inter la lingvo-versioj de Wikipedia, post unu jaro.

La amatora esperantista pensulo, artisto aŭ komunikisto estas antaŭ ol ĉio fortulo. Li rezignas neniam, simple ĉar... li ne bezonas rezigni, se li havas blogon, jutubokonton, fejsbukan paĝon aŭ vikipediajn paĝojn.