CRÂNIO DE 1,8 MILHÃO DE ANOS PODE REESCREVER HISTÓRIA DA EVOLUÇÃO HUMANA / KRANIO JE 1,8 MILIONOJ DA JAROJ EBLE RESKRIBOS LA HISTORION PRI LA HOMA EVOLUO
18-10-2013
Muitos cientistas consideravam a possibilidade de que havia várias espécies humanas vivendo na Terra há dois milhões de anos, no entanto uma nova pesquisa sugere que isso pode não ser verdade.
Cientistas trabalhando na Geórgia acreditam que fósseis humanos encontrados na África e na Eurásia podem ter sido parte da mesma espécie, reduzindo os "galhos" de nossa árvore genealógica.
Em artigo para a revista científica Science, a equipe diz que as espécies Homo habilis, Homo rudolfensis e Homo erectus são todos parte de uma linhagem única que evoluiu para o homem moderno.
|
Multaj sciencistoj konsideradis la eblecon, ke ekzistis pluraj homaj specioj vivantaj sur la Tero antaŭ du milionoj da jaroj. Sed tamen nova esploro sugestas, ke eble tio ne estas vera.
Sciencistoj, kiuj laboras en Kartvelio, kredas, ke homaj fosilioj trovitaj en Afriko kaj en Eŭrazio eble apartenis al sama specio, malplinombrigante la “branĉojn” de nia genealogia arbo.
En artikolo el la scienca revuo Science, la skipo asertas, ke la specioj Homo habilis, Homo rudolfensis kaj Homo erectus estas partoj de ununura genlinio, kiu evoluis ĝis la moderna homo.
|
======================================================
MENINA FEZ SUCESSO JUSTAMENTE POR "ERRAR" NA COREOGRAFIA / KNABINO FURORIS ĜUSTE PRO TIO, KE ŜI "ERARIS" EN LA KOREGRAFIO
17-10-2013
Uma simpática garotinha da pequena cidade de Bountiful, localizada em Utah, nos Estados Unidos, mostrou que "errar" a coreografia nem sempre é uma má ideia para uma apresentação de sapateado.
Ignorando os passos ensaiados e dançando ao seu próprio ritmo, ela se divertiu e encantou a plateia. Em meio a caras e bocas, a garota interpretou a música "Broadway Baby from Follies" com uma performance cheia de personalidade e seguindo a música com ousadia. No fim da apresentação, a menina - que estuda sapateado na Escola "Dance Factory"-, ainda mandou um beijo para os fãs que conquistou, sem parecer se importar muito em ser uma bailarina diferente. |
Simpatia knabineto el la malgranda urbo Baŭntifulo, kiu situas en la ŝtato Utaho, Usono, elmontris, ke “erari” en la koregrafio ne ĉiam estas malsukcese por prezentado de klak-danco.
Ignorinte la provluditajn dancopaŝojn kaj dancante laŭ sia propra ritmo, ŝi amuziĝis kaj ravis la spektantaron. Antaŭ miregoj kaj miragoj la knabino interpretis la muzikon "Broadway Baby from Follies", kun performanco plena je propra stilo kaj akompanante la muzikon kun aŭdaco.
En la fino de la prezentaĵo, la knabino, kiu lernas klak-dancon en la lernejo “Dance Factory”, ankoraŭ sendis permanan kison al la admirantoj, kiujn ŝi allogis, ne ŝajnigante doni gravecon al tio, ke ŝi estas unika baletistino.
| |
Jen la video: http://www.youtube.com/watch?v=qXowYIZpYpo
================================
ENCONTRADO FÓSSIL DE MOSQUITO CHEIO DE SANGUE COM 46 MILHÕES DE ANOS / ELTROVITA FOSILIO DE KULO PLENA JE SANGO, KUN 46 MILIONOJ DA JAROJ
16-10-2013
Um raro fóssil de mosquito, com 46 milhões de anos, e a barriga cheia de sangue seco foi encontrado no leito de um rio no estado americano de Montana, revelaram cientistas esta segunda-feira. Trata-se de "um fóssil extremamente raro, o único do tipo no mundo", disse Dale Greenwalt, principal autor do estudo publicado no periódico National Academy of Sciences.
|
Rara fosilio de kulo je 46 milionoj da jaroj, havanta la ventron plenan de seka sango, estis eltrovita sur la fundo de rivero en la usona ŝtato Montano, laŭ anoncis sciencistoj en la lasta lundo (14-a).
Temas pri “fosilio ekstreme rara, la sola el tiu tipo en la mondo”, diris Dale Greenwalt, ĉefa aŭtoro de studaĵo pri tio, publikigita en la periodaĵoNational Academy of Sciences. |
================================
BRAZILA KANCELIERO DIRAS, KE BRAZILO VOLAS LA TUJAN LIBERIGON DE LA BRAZILA AKTIVISTINO EL RUSUJO
12-10-2013
O ministro das Relações Exteriores, Luiz Alberto Figueiredo, disse hoje (11) que o governo brasileiro quer a libertação, o mais rápido possível, de Ana Paula Maciel. Ela está presa na cidade de Murmansk, na Rússia, após ter participado de um protesto do grupo Greenpeace contra uma plataforma de petróleo no Ártico, no dia 18 de setembro. A brasileira e mais 29 tripulantes do navio Greenpeace Artic Sunrise foram presos acusados de pirataria.
|
La brazila ministro pri Eksteraj Rilatoj, Luiz Alberto Figueiredo, anoncis hieraŭ (vendrede, en 11-a de oktobro), ke la brazila registaro volas la plej urĝan liberigon de Ana Paula Maciel. Ŝi estas enprizonigita en la urbo Murmansko, Rusujo, pro ŝia partopreno en protesto de Greenpeace kontraŭ naftoplatformo sur la Arkto, en la lasta 18-a de septembro. La brazilanino kaj aliaj dudek naŭ anoj de la ŝipo Greenpeace Artic Sunrise estas arestitaj, akuzite pri piratado.
|
================================
ALZHEIMER: DESCOBERTA PODE LEVAR À CURA DA DOENÇA / ALZEJMERO: ELTROVAĴO POVOS EBLIGI LA KURACON
11-10-2013
Uma equipe de neurocientistas da Universidade de Leicester (Inglaterra) descobriu o que pode se tornar a cura para o mal de Alzheimer. Testada em ratos de laboratório, uma substância química conseguiu barrar a morte dos neurônios. Ainda são necessárias mais investigações para desenvolver uma droga que possa ser usada por doentes.
|
Skipo da neŭrosciencistoj de la Universitato de Lejcestero (Anglio) eltrovis tion, kio povos fariĝi la resanigilo por la Alzheimer-malsanuloj. Testite en laboratoriaj musoj, kemia substanco sukcesis ĉesigi la morton de la neŭronoj. Ankoraŭ necesas pliaj esploroj, ĝis kreiĝos drogo, kiu povos esti uzata de malsanuloj.
|
================================
NOBEL DE FÍSICA COROA DESENVOLVIMENTO DO MODELO PADRÃO / NOBEL-PREMIO PRI FIZIKO KRONAS ESPLOR-LABORON PRI LA NORMA MODELO
O Prêmio Nobel de Física deste ano, concedido aos cientistas François Englert e Peter Higgs, é a coroação dos esforços pelo desenvolvimento do chamado modelo padrão da física de partículas, que explica como o mundo funciona na menor escala possível: a subatômica. Há décadas a Academia Real de Ciências da Suécia tem acompanhado – e premiado – os avanços na área. Faltava reconhecer a última peça, o bóson de Higgs, a partícula prevista há quase cinquenta anos e só confirmada no ano passado, em experimento realizado no LHC, o maior colisor de partículas do mundo.
|
La Nobel-Premio pri Fiziko de ĉi-tiu jaro, donita al la sciencistoj François Englert kaj Peter Higgs, estas la kronado de la klopodoj pro la esplorlaboro pri la nomata norma modelo, en la Partikla Fiziko, kiu klarigas, kiel la mondo funkcias en la plej eble malgranda skalo, nome la subatoma. De jardekoj la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj estas sekvinta – kaj premiinta – la progresojn en tiu tereno. Mankis al ĝi rekoni la lastan pecon, nome la Bosonon de Higgs, la partiklon antaŭviditan antaŭ preskaŭ kvindek jaroj kaj konfirmita nur en la pasinta jaro, dum eksperimento realigita en LHC, la plej granda koliziigilo de partikloj en la mondo.
|
================================
EXOESQUELETO ROBÓTICO COMEÇARÁ A SER TESTADO NO BRASIL / ROBOTA EKSOSKELETO ESTAS PROVOTA EN BRAZILO
04-10-2013
O neurocientista brasileiro Miguel Nicolelis quer fazer uma criança tetraplégica dar o chute inicial da Copa do Mundo de 2014. Seu plano tem avançado e os testes com humanos começarão no Brasil entre o fim de outubro e o início de novembro.
Os experimentos colaboram para a construção de um exoesqueleto robótico, um corpo virtual, capaz de devolver os movimentos aos paraplégicos e tetraplégicos. O anúncio sobre o início dos testes aconteceu na sexta-feira (4) durante seminário da revista “Brasileiros”, em São Paulo.
|
La brazila neŭrosciencisto Miguel Nicolelis intencas, ke tetraplegia infano donu la inaŭguran ŝoton en la mondpokalo de 2014. Lia esplorlaboro progresas kaj la provoj kun homoj komenciĝos en Brazilo inter la fino de oktobro kaj la komenco de novembro.
La eksperimentoj celas la konstruon de robota eksoskeleto, ia virtuala korpo, kapabla redoni la movojn al la paraplegiuloj kaj tetraplegiuloj. La anonco pri la komenciĝo de la provaĵoj okazis lastvendrede (en la 4-a de oktobro 2013), dum seminario de la revuo “Brasileiros”, en San-Paŭlo.
|
Nenhum comentário:
Postar um comentário