sábado, 29 de dezembro de 2018

TRECHO DE GRANDE SERTÃO - VEREDAS // PECO DE GRANDA SERTONO - PADOJ



"Todo caminho da gente é resvaloso. Mas também, cair não prejudica demais. A gente levanta, a gente sobe, a gente volta!... O correr da vida embrulha tudo, a vida é assim: Esquenta e esfria, aperta e daí afrouxa, Sossega e depois desinquieta. O que ela quer da gente é coragem. Ser capaz de ficar alegre e mais alegre no meio da alegria, E ainda mais alegre no meio da tristeza"...




 De "Grande Sertão Veredas", romance de João Guimarães Rosa
"Ĉiu vojo nia estas glitiga. Sed tamen fali ne troe damaĝas. Jen ni restariĝas, jen ni supreniras, jen ni revenas!... La pasado de la vivo implicas ĉion. La vivo estas ĉi tia: ĝi varmiĝas kaj fridiĝas, jen ĝi premas kaj jen ĝi malstreĉas, ĝi trankviligas kaj poste malkvietigas. Kion ĝi volas pri ni, tio estas kuraĝo, tio estas, ke ni kapablu esti ĝojaj kaj pli ĝojaj meze en la ĝojo, kaj ankoraŭ pli ĝojaj meze en la malĝojo"...



El "Granda Sertono - Padoj", romano de la brazila verkisto João Guimarães Rosa



sábado, 22 de dezembro de 2018

PRI LA PROPONO DE UZADO DE LA PRONOMO 'ĜI' AŬ 'RI' POR SAMSEKSEMULOJ


Anstataŭ homigi aŭ transigi la signifon de ĜI, kiel proponas kelkaj pensuloj, eble unu ebla solvo en baldaŭa estonteco estos plilarĝigi la signifon de LI kaj ŜI, tiel ke neniu samseksemulo ofendiĝos se li/ŝi estos aludata kiel li aŭ ŝi, se li havas virecan korpon aŭ virinecan korpon respektive.
La unua difinilo de seksulo estas lia seksorgano kaj lia nomo en la naskiĝdokumento. Kaj, aŭtomate, surbaze de la seksa organo, kun la vira nomo iros la pronomo LI, kaj kun la virina nomo iros la pronomo ŜI. Kun la kresko venos eblaj psikologiaj redifinoj. Kun la mono venos sekse fizika transformiĝo (ĉe tiuj, kiuj volos). Eble estontece oni klasigos la du biologiajn seksojn jene: Ĝis seksa aspekto en kontraŭo, se homo naskiĝis kun peniso, tiu homo estas traktenda kiel LI. Se homo naskiĝis kun vagino, tiu homo estas traktenda kiel ŜI. Pri intimaj seksoj, kies klasigebleco estas vasta, ili estas aparte malfacile nomeblaj kaj des pli malfacile pronomeblaj.
Aparte pri LI, tiu pronomo jam estas suficxe largxa, ne aludante nur al viro. Vidu ekzemplojn en frazoj tiaj, kiaj "ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li". Zamenhof mem aludis al Dio per la pronomo Li.

"Kiam temas pri personigitaj aferoj, oni uzas laŭvole li, ŝi, ĝi, laŭ tio, ĉu oni volas atribui al ili viran, inan, aŭ senseksan karakteron. En iu fabelo de Andersen estas kolumo, kiu rolas kiel viro: la responda pronomo estas ĉie li; la virinajn rolojn ludas ŝtrumpa rubando, gladiio kaj tondilo: al ĉiu el ili respondas la pronomo ĝi. En aliaj, "la Morto" "la Vintro", "la Somero" estas reprezentataj per li, "la Modesto" per ŝl; same "la Fortuno" (ŝi) en Hamleto". - en PLENA ANALIZA GRAMATIKO

Plietendante la sencojn de LI kaj ŜI, oni plue valorigos la fundamentajn difinojn de la FUNDAMENTO kaj malnecesigos aliajn tiajn proponojn de kontraŭfundamentaj pronomoj, inkluzive ankaŭ de la pronomo RI, same diskutata tie kaj tie de kelkaj pensuloj.



domingo, 16 de dezembro de 2018

ĈU BRAZILO HAVAS ŜTATOJN, AŬ PROVINCOJN?




Tie ĉi en Brazilo, dum la kolonia kaj imperia periodoj la landaj partoj nomiĝis PROVINCOJ, sed dum la respubliko ili nomiĝas ŜTATOJ.

La Federacia Respubliko Brazilo konsistas el federaciaj ŝtatoj. [Kontrolu la 3-an difinon de ŝtato en PIV.]

Ni parolas tie ĉi pri federacio de ŝtatoj, kiuj konsistigas la respublikon, aŭ landon, aŭ regnon. [Vidu la duan difinon de federacio en PIV.]

Ĝenerale estas ŝtatoj konsistigantaj respublikon aŭ federacion, ne nepre ŝtaton.

Sciu eĉ, ke la ŝtatoj de la federacia respubliko Brazilo havas relativan sendependecon, kun propraj leĝaroj kaj propra konstitucio, kvankam ĉiuj ili submetiĝas same al la centra federa povo, kiu havas la tutnacian konstitucion.

En federacia respubliko apenaŭ aŭdeblas la esprimo 'nacia ŝtato'. En ĝi la nocio de nacia ŝtato perdas povon, kaj plielstariĝas la nocio de federacio, kiu pliofte aŭdigas la nomon 'Unio', kiu estas unuiĝo de regnoj (laŭ PIV), sed estas ankaŭ unuiĝo de federaciaj ŝtatoj kaj ankaŭ de eksprovincoj ŝanĝiĝintaj en ŝtatojn pro alveno de la respublika regadformo .

Siavice, REGNO kaj IMPERIO havas tutnacian unuecon de regpovo, kaj ĝiaj partoj, kiuj nomatas provincoj, estas tute dependaj de la centra povo. Kaj la provincoj ne konsistas el municipoj, kiel en la federaciaj ŝtatoj, sed konsistas el grafejoj, kantonoj, ktp.

quarta-feira, 12 de dezembro de 2018

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM DEZEMBRO DE 2018 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN DECEMBRO 2018

EXISTE UM PLANETA-DESTRUIDOR NO SISTEMA SOLAR, DIZEM CIENTISTAS // EKZISTAS DETRUEMA PLANEDO EN LA SUNSISTEMO, DIRAS SCIENCISTOJ

25-12-2018


Cientistas da Universidade de Durham, na Inglaterra, provaram que alguns bilhões de anos atrás um planeta desconhecido, duas vezes maior que a Terra, colidiu com Urano. Isso explica por que o eixo de Urano ficou “de lado”, ao contrário de todos os outros planetas do Sistema Solar.

O corpo celeste pode ser, nesse caso, o nono planeta que se tem procurado. Isso foi relatado em um comunicado de imprensa no Phys.org.

A hipótese sobre a colisão de Urano com um grande planetesimal foi proposta há várias décadas, mas nem todos os pesquisadores concordam com isso. Foi expressa uma versão diferente, segundo a qual o seu eixo de rotação foi "balançado" por um grande satélite que depois desapareceu.

Os resultados da simulação mostraram que a colisão com um objeto grande e a mudança final no eixo de rotação ocorreram em poucas horas. Entretanto, os astrônomos consideram uma colisão com vários corpos celestes menores como menos provável. De acordo com os cientistas, o planeta que bateu em Urano ainda pode estar presente no Sistema Solar e estaria muito além da órbita de Plutão, ou seja, seria o nono planeta que os astrônomos buscam há vários anos.

A catástrofe planetária ocorreu há 3-4 bilhões de anos atrás, possivelmente antes dos satélites de Urano se terem formado. Então o gigante de gelo era um protoplaneta com um disco de gás e poeira, do qual surgiram subsequentemente suas luas. A inclinação do eixo de Urano afetou a inclinação das órbitas de rotação dos satélites e a orientação de seus próprios eixos.
A colisão também levou à formação de uma camada externa que mantém o calor dentro do planeta (a temperatura da tropopausa do gigante gasoso é de 216 graus Celsius negativos).

São chamados de gigantes de gelo uma classe de planetas que são compostos de amônia, metano e sulfeto de hidrogênio na forma de líquidos supercríticos. No Sistema Solar, eles são representados por Urano e Netuno. Hidrogênio e hélio correspondem a 20% da massa, o que os distingue dos gigantes gasosos como Júpiter e Saturno (nestes a proporção de hidrogênio e hélio representa 80%).
Sciencistoj de la Universitato de Durhamo, en Anglujo, pruvis, ke kelkajn miliardojn da jaroj antaŭe unu nekonata planedo, du fojojn pli granda ol la Tero, koliziis kontraŭ Urano. Tio eksplikas, kial la akso de Urano flankeniĝis, malsame ol ĉiuj aliaj planedoj de la Suna Sistemo.

Tia ĉiela korpo povas esti, en tiu kazo, la serĉata naŭa planedo. Tio estas raportita en gazet-komunikaĵo de Phys.org.

La hipotezo pri la kolizio de Urano kun iu granda planetesimalo estis proponita antaŭ multe da jardekoj, sed tamen ne ĉiuj esploristoj konsentas kun ĝi. Estis prezentita malsama versio, laŭ kiu la rotacia akso de Urano estis “skuita” de granda satelito, kiu poste malaperis.

La rezultoj de la simulado montris, ke la kolizio kun granda objekto kaj la fina ŝanĝiĝo de la rotacia urana akso okazis en nemulte da horoj. Tamen la astronomoj konsideras iun kolizion kun pluraj ĉielaj korpoj malpli probabla. Laŭ la sciencistoj, la planedo kiu frapegis Uranon eble ankoraŭ estas en la Suna Sistemo kaj estas multe trans la orbito de Plutono, tio estas, ĝi estus la naŭa planedo, kiun la astronomoj serĉas de multaj jaroj.

La planeda katastrofo okazis antaŭ 3-4 miliardoj da jaroj, eble antaŭ ol la satelitoj de Urano formiĝis. Do la giganto el gelo estis protoplanedo kun disko el gaso kaj polvo, el kiuj poste aperis iliaj lunoj. La inklinacio de la akso de Urano afekciis la inklinacion de la orbitoj de la rotacio de la satelitoj kaj ankaŭ la orientiĝon de ties aksoj.
La kolizio ankaŭ kaŭzis la formiĝon de unu ekstera tavolo, kiu tenas la varmecon ene de la planedo. La temperaturo de la tropopaŭzo de la gasa giganto estas 216 negativaj gradoj celsiaj.

Estas nomataj gigantoj el gelo tiuj planedoj, kiuj konsistas el amonio, metano kaj hidrogena sulfido en formo de  superkritaj likvoj. En la Sunsistemo ili estas reprezentataj per Urano kaj Neptuno. La hidrogeno kaj la helio reprezentas 20% de la maso, kio distingas ilin disde la gasaj gigantoj, kiaj Jupitero kaj Saturno. En tiuj ĉi la kvanto de hidrogeno kaj helio atingas 80%.
FONTO:

=-=-=-=-=-=-=-



O JUDEU QUE DETEVE A GUERRA EM STALINGRADO DURANTE UMA FESTA CRISTÃ // LA JUDO, KIU HALTIGIS LA BATALON ĈE STALINGRADO, DUM KRISTANA FESTO 

 

23-12-2019


Na véspera do Natal de 1942, centenas de milhares de homens confrontavam-se em uma das mais decisivas batalhas da Segunda Guerra Mundial, a Batalha de Stalingrado, no sul da União Soviética. As tropas do führer nazista Adolf Hitler tentavam tomar a cidade, enquanto que os homens do ditador soviético Stalin resistiam. No meio da carnificina, que transcorria durante um dos mais gélidos invernos do século 20, os chefes militares soviéticos determinaram que um grupo de músicos, bailarinos e atores fariam o possível para divertir e relaxar os soldados, que estavam com o moral baixo.
Um dos músicos era o violinista Mikhail Emmanuilovich Goldstein (irmão de Boris Goldstein, outro famoso violinista), que tocava peças do folclore russo. Mas ele decidiu mudar o repertório e começou a interpretar o Oratório de Natal de Johann Sebastian Bach. Os alto-falantes colocados pelos soldados soviéticos permitiam que a melodia fosse ouvida em boa parte das ruínas da cidade. Em poucos minutos os tiros foram cessando do lado alemão.

En la antaŭtago de la Kristnasko de 1942, centoj da miloj da homoj  intermilitis en unu el la plej decidaj bataloj de la Dua Mondmilito, nome la Batalo ĉe Stalingrado, en la sudo de la tiama Sovetunio. La trupoj de la naziestro Adolf Hitler provadis okupacii la urbon, dum la soldatoj de la sovetia diktatoro rezistadis. En la daŭro de la multmortigado, kiu okazis dum unu el la plej glaciaj vintroj de la 20-a jarcento, la sovetiaj militestroj ordonis, ke grupo da muzikistoj, baletistoj kaj aktoroj faru ĉion eblan por trankviligi la soldatojn, kiuj estis malvigliĝintaj.

Unu el la muzikistoj estis la violonisto Mikhail Emmanuilovich Goldstein (frato de Boris Goldstein, alia fama violonisto), kiu ludadis muzikaĵojn de la rusa folkloro. Tamen tiam li decidis ŝanĝi la repertuaron kaj ekludis la Oratorion de Kristnasko, de

Johann Sebastian Bach. La sonskatoloj poziciigitaj de la sovetiaj soldatoj ebligis, ke la melodio estu aŭskultata tra granda parto de la ruinoj de la urbo. Post kelkaj minutoj la pafoj komencis ĉesiĝi ĉe la germana flanko.

 

FONTO:



AOS 88, MÃE ENCONTRA FILHA QUE PENSOU TER MORRIDO NO PARTO // EN LA AĜO DE 88 JAROJ PATRINO RENKONTIS FILINON, KIUN ŜI KREDIS MORTINTA ĈE LA AKUŜO

11-12-2018


Uma mãe esperou 69 anos pra saber que a filha estava viva e o encontro delas foi emocionante.

Genevieve Purinton estava com apenas 18 anos quando deu à luz a sua única filha, em 1949.

Quando ela pediu para ver o bebê os médicos disseram que a criança havia morrido.

Agora com 88 anos, Purinton vive em uma instituição de assistência, em Tampa, na Flórida, EUA.

Desde que seus oito irmãos faleceram, ela não achava que tivesse uma família, até que recebeu um cartão de uma mulher chamada Connie Moultroup.

O cartão, que incluía um número de telefone, dizia que Moultroup acreditava ser a filha perdida de Purinton.

A história

Moultroup diz que sua mãe adotiva morreu quando ela tinha apenas 5 anos de idade e pai de dela se casou com uma madrasta que a maltratava.

Durante anos, Moultroup fantasiou que sua mãe biológica fosse resgatá-la – e, embora isso não tenha acontecido, ela recebeu no ano passado um kit de DNA da Ancestry como presente de Natal da filha de 50 anos.

O kit fez Moultroup descobrir ligações com o mesmo sobrenome da mãe.

“Eu disse: ‘Aqui está o nome da minha mãe'”, disse Moultroup à WTVT . “É minha tia, e está viva”, pensou.

Finalmente, após 69 anos de separação, Moultroup e Purinton se conheceram na unidade de enfermagem no início desta semana e a reunião foi emocionante.

Purinton descobriu que sua filha ainda estava viva e também que ela agora tem uma neta e dois bisnetos.

A reportagem não explica o motivo de os médicos terem mentido para Purinton sobre a falsa morte de sua filha.
Iu patrino esperis dum 69 jaroj, por scii, ke ŝia filino estas vivanta, kaj ilia renkontiĝo estis emocia.

Genevieve Purinton aĝis nur 18 jarojn, kiam ŝi naskis sian solfilinon, en 1949.

Kiam ŝi petis vidi la bebon, tiam la akuŝkuracistoj sciigis al ŝi, ke la ĵusnaskito estas mortinta.

Nun, havanta 88 jarojn, Purinton vivas en asista institucio, en Tampo (urbo en Florido, Usono).

De kiam ŝiaj 8 gefratoj forpasis, ŝi ne trovis, ke ŝi havas familion, ĝis ŝi ricevis karton de iu virino nomata Connie Moultroup.

La karto, kiu inkluzivis telefonnumeron, diris, ke Moultroup kredas esti la perdita filino de Purinton.

La historio

Moultroup rakontis, ke ŝia adopta patrino mortis, kiam ŝi havis nur 5 jarojn da aĝo, kaj tiam ŝia patro edziĝis kun duonpatrino, kiu malbone traktadis ŝin.

Dum jaroj Moultroup prezentis al si, ke ŝia biologia patrino venos, por elsavi ŝin, kaj, kvankam tio ne okazis, ŝi ricevis en la pasinta jaro unu testilon pri DNA, de la entrepreno Ancestry, kiel kristnaskan donacon de la 50-jara filino.

Tiu testilo ebligis al Moultroup eltrovi kunrilatojn kun la sama familia nomo de la patrino.

“Mi diris: 'Tie ĉi estas la nomo de mia patrino'”, parolis Moultroup al WTVT. “Ŝi estas mia onklino, kaj ŝi estas vivanta”, ŝi pensis.

Finfine, post 69 jaroj da malkuneco, Moultroup kaj Purinton konis unu la duan en la flegejo, komence de la pasinta semajno, kaj la renkontiĝo estis kortuŝa.

Purinton malkaŝis, ke ŝia filino ankoraŭ vivas kaj ke nun ŝi havas ankaŭ unu nepinon kaj du pragenepojn.

La novaĵo ne klarigis la motivon, kial la kuracistoj mensogis al Purinton pri la falsa morto de ŝia filino.
FONTO:

Video de la renkonto:


domingo, 9 de dezembro de 2018

VIDEOKURSO DE ESPERANTO

VIDEOKURSO DE ESPERANTO - LA 1-A LECIONO (SUBSTANTIVOJ)

https://www.youtube.com/watch?v=WE0Vw7Q-_WQ&t=91s

 

 

VIDEOKURSO DE ESPERANTO - LA 2-A LECIONO (NOMOJ)

https://www.youtube.com/watch?v=oMsFYZZ434s&t=125s

 

 

VIDEOKURSO DE ESPERANTO - LA 3-A LECIONO (ADJEKTIVOJ)

https://www.youtube.com/watch?v=D0e_eeaqvcc&t=198s

 

 

VIDEOKURSO DE ESPERANTO - LA 4-A LECIONO (PLURALOJ)

https://www.youtube.com/watch?v=rze_zgL0p4I&t=8s

 

 

VIDEOKURSO DE ESPERANTO - LA 5-A LECIONO (KELKAJ PREPOZICIOJ)

https://www.youtube.com/watch?v=rFDz1SsxNv8&t=340s

 

 

VIDEOKURSO DE ESPERANTO - LA 6-A LECIONO (VERBOJ)

https://www.youtube.com/watch?v=KhXzr3oAlZc&t=49s

 

 

VIDEOKURSO DE ESPERANTO - LA 7-A LECIONO (TRANSITIVAJ VERBOJ KAJ LA REKTA OBJEKTO)

https://www.youtube.com/watch?v=KhXzr3oAlZc

 

 

VIDEOKURSO DE ESPERANTO - LA 8-A LECIONO (LA VERBO EN LA PREZENCO KAJ LA PREZENCAJ PARTICIPOJ)

https://www.youtube.com/watch?v=KLk5YM5pvOs&t=25s

 

 

VIDEOKURSO DE ESPERANTO - LA 9-A LECIONO (LA PRETERITO)

https://www.youtube.com/watch?v=Y5P0bji1BGA&t=444s

 

 

VIDEOKURSO DE ESPERANTO - LA 10-A LECIONO (LA FUTURO)

https://www.youtube.com/watch?v=zB3iGSzGXOg&t=4s

 

 

VIDEOKURSO DE ESPERANTO - LA 11 A LECIONO (LA KONDICIONALO KAJ LA IMPERATIVO)

https://www.youtube.com/watch?v=5vo8YNgQc7M&t=255s

 

 

VIDEOKURSO DE ESPERANTO - LA 12-A LECIONO - AKUZATIVOJ DE DIREKTO, PREPOZICIO KAJ MEZURO

https://www.youtube.com/watch?v=_WTeNZxXlxc&feature=youtu.be

 

 

VIDEOKURSO DE ESPERANTO - LA 13-A LECIONO - LA FORMADO DE LA KUNMETITAJ VORTOJ

https://www.youtube.com/watch?v=p16-nNxmT1o