domingo, 20 de outubro de 2013

A LIÇÃO DO VELHO SAMURAI / LA LECIONO DE LA MALJUNA SAMURAJO


Perto de Tóquio vivia um grande samurai, já idoso, que adorava ensinar sua filosofia para os jovens. Apesar de sua idade, corria a lenda que ele ainda era capaz de derrotar qualquer adversário.

Certa tarde, um guerreiro conhecido por sua total falta de escrúpulos apareceu por ali. Era famoso por utilizar a técnica da provocação: esperava que seu adversário fizesse o primeiro movimento e, dotado de uma inteligência privilegiada para reparar os erros cometidos contra-atacava com velocidade fulminante.

O jovem e impaciente guerreiro jamais havia perdido uma luta. E, conhecendo a reputação do velho samurai, estava ali para derrotá-lo, aumentando sua fama de vencedor.

Todos os estudantes manifestaram-se contra a idéia, mas o velho aceitou o desafio. Foram todos para a praça da cidade, e o jovem começou a insultar o velho mestre. Chutou algumas pedras em sua direção, cuspiu em seu rosto, gritou todos os insultos conhecidos - ofendeu inclusive seus ancestrais.

Durante horas fez tudo para provocá-lo, mas o velho mestre permaneceu impassível. No final da tarde, sentindo-se já exausto e humilhado, o impetuoso guerreiro retirou-se.

Desapontados pelo fato do mestre ter aceito tantos insultos e provocações, os alunos perguntaram: Como o senhor pode suportar tanta indignidade? Por que não usou sua espada, mesmo sabendo que podia perder a luta, ao invés de mostrar-se covarde diante de todos nós?

- Se alguém chega até você com um presente, e você não o aceita, a quem pertence o presente? - perguntou o velho samurai.

- A quem tentou entregá-lo - respondeu um dos discípulos.

- O mesmo vale para a inveja, a raiva, e os insultos - disse o mestre. Quando não são aceitos, continuam pertencendo a quem os carrega consigo.

A sua paz interior depende exclusivamente de você.
As pessoas não podem lhe tirar a calma.
Só se você permitir...
Proksime de Tokio vivis granda maljuna samurajo. Li tre ŝatis instrui sian luktarton al la junuloj. Malgraŭ lia maljuneco, ekzistis la legendo, ke li ankoraŭ kapablis venki ian ajn kontraŭbatalanton.
En iu vespero aperis tie aliloka luktisto, kiu estis konata pro sia tuta manko de skrupuloj. Li famis pro tio, ke li utiligis teknikojn de incito: li esperis, ke lia rivalo faros la unuan movon, kaj, dotita de privilegia lerteco profiti de faritaj mismovoj, li kontraŭatakis kun fulma rapideco.
Tiu juna kaj senpacienca luktisto neniam malgajnis ununuran lukton. Kaj, sciinte pri la reputacio de la iama samurajo, li venis tien, por venki lin kaj tiel pligrandigi sian famon kiel venkemulo.
Ĉiuj lernantoj esprimis sin kontraŭ tiu ideo, sed la maljunulo akceptis la defion.
Ĉiuj kuniĝis en la placo de la urbo, kaj tie la juna luktisto komencis insulti la maljunan majstron. Li piedĵetis kelkajn ŝtonojn en lian direkton, li kraĉis sur lian vizaĝon, kaj li kriis ĉiujn konatajn sakraĵojn. Li ofendis eĉ liajn prapatrojn.
Longe li faris ĉion eblan por provoki lin, sed la maljuna majstro daŭris indiferenta.
Ĉe la noktiĝo, sentinte sin jam elĉerpita kaj humiligita, la impetema luktisto foriris.
Desapontite pro tio, ke la majstro suferis tiom da insultoj kaj provokoj, la lernantoj lin demandis:
- Kiel vi povis toleri tiom da insultoj? Kial vi ne uzis vian spadon, eĉ sciante, ke vi povus malvenki la lukton, anstataŭ ŝajnigi vin malkuraĝa antaŭ ĉiuj ni?
- Se iu etendas al vi donacon, kaj vi ne akceptas ĝin, al kiu do apartenas la donaco? - demandis la samurajo.
- Al tiu, kiu provis doni ĝin - respondis unu el la disĉiploj.
- La samo validas por la envio, la kolero kaj la insultoj - diris la majstro. Kiam ili ne estas akceptataj, tiam ili plu apartenas al tiu, kiu tenas ilin kun si.
Via interna paco dependas ekskluzive de vi.
Aliuloj ne povas elpreni vian trankvilecon, escepte se vi tion permesos...



Nenhum comentário: