quarta-feira, 23 de outubro de 2013

DESFAÇO 76 ANOS... / MI MALKOMPLETIGAS 76 JAROJN... – KRONIKO DE RUBEM ALVES

 





Na contabilidade dos anos de vida, tudo que parece mais é menos; Chronos é o deus cruel que devora seus filhos



O primeiro filósofo que li ainda adolescente, um dinamarquês chamado Kierkegaard, escreveu que "a pessoa que fala sobre a vida humana, que muda com o decorrer dos anos, deve ter o cuidado de declarar a sua própria idade aos seus leitores". E isso porque não temos pela manhã as mesmas ideias que temos no fim do dia. Uma ideia dita de manhã abre um cenário. A mesma ideia dita no crepúsculo abre outro cenário diferente.
Monet sabia disso. Sabia que um monte de feno que as vacas identificavam como o mesmo através das horas do dia, sob as diferentes oscilações da luz, se tornavam outros. Assim, ele não pintava o mesmo monte de feno várias vezes: ele pintava os vários montes de feno que se revelavam sob as oscilações da luz. Apresso-me, portanto, a revelar a minha idade, para que os meus leitores vejam o que estou vendo. Hoje, dia 15 de setembro de 2009, estou desfazendo 76 anos. Minha idade pinta uma paisagem crepuscular.
O revisor se apressará a corrigir o meu erro. Eu devo ter me distraído, coisa compreensível na minha idade... Não há nem na literatura nem na linguagem comum exemplo desse uso estranho da palavra "desfazer" para se referir ao que acontece num aniversário. O certo é "fazer". Ato contínuo ele deletaria o "des" e o texto ficaria liso, sem causar tropeções no leitor: hoje, dia 15 de setembro, o Rubem Alves está "fazendo" 76 anos. Assim tem sido minha relação com revisores: desentendemo-nos sobre a vida e sobre as palavras...
Aí me veio à memória uma observação de Rolland Barthes que não consigo repetir por não ter encontrado o livro: ele disse (perdoem-me se me engano!) gostar dos textos que fazem tropeçar e não dos textos próprios para deslizar. O deslizamento deixa os pensamentos do jeito como estavam, enquanto que o tropeção e o tombo são ocasiões para o susto e a súbita iluminação.
É um equívoco contabilizar o número dos anos vividos na coluna da adição. Adição é a coluna do "mais". Diz que algo aumentou. Mas o que aumentou? A vida? Na contabilidade dos anos de vida, tudo que parece "mais" é, na realidade, um "menos". O número contabiliza os anos que foram desfeitos. Chronos é o deus cruel que devora os seus filhos...
O correto seria perguntar ao aniversariante: "Quantos anos você não tem? E ele responderia "Eu não tenho 42". "Quantos anos você está desfazendo hoje? Estou desfazendo 54..."
Lá estão as velinhas sobre o bolo, coroadas pelo fogo, maravilhoso símbolo da vida. Aí todos começam a bater palmas, a sorrir e a cantar: o aniversariante irá apagar as chamas com um sopro. No seu lugar ficarão os pavios negros, retorcidos, soltando fumaça, trevosos. Apagadas as velas, todos batem palmas e riem. Confesso que não entendo...
Bachelard o disse com delicadeza insuperável: "A vela que se apaga é um sol que morre. O pavio se curva e escurece. A chama tomou, na escuridão que a encerra, seu ópio. E a chama morre bem; ela morre adormecendo"...
Quero que minha chama se apague adormecendo. Não quero que um sopro forte apague o meu fogo. Espero que minha vela vá se desfazendo vagarosamente...
No meu aniversário não haverá velinhas a serem apagadas com um sopro bruto. Vou mesmo é acender uma vela bem grande que deverá ser acesa e ficar acesa até que o último amigo se despeça. Então eu e minha vela, sozinhos como dois amantes, nos despediremos... Até o ano que vem, se os ventos não forem fortes...



En la kalkulado de la vivojaroj, ĉio, kio ŝajnas pli, estas malpli. Krono estas la kruela dio, kiu manĝegas siajn idojn.



La unua filozofo, kiun mi legis, ankoraŭ en la adoleskaĝo, iu dano nomita Kierkegaard, skribis, ke “la homo verkanta pri la homa vivo, kiu ŝanĝiĝas kun la paso de la jaroj, nepre devas konigi sian propran aĝon al siaj legantoj”. Tiel estas, ĉar ni ne havas en la mateno la samajn ideojn, kiujn ni havas en la fino de la tago. Ideo esprimita en la mateno prezentas imagon. Tiu sama ideo esprimita en la krepusko prezentas alian imagon.
Monet sciis pri tio. Li sciis, ke amaso da fojno, kiun la bovinoj vidis sama, sub la malsamaj osciloj de la lumo fariĝis alia. Pro tio, li ne pentris multfoje saman amason da fojno, sed li pentris multajn amasojn da fojno, kiuj sinsekve prezentiĝis sub la osciloj de la lumo.
Mi rapidas, do, malkaŝi mian aĝon, por ke miaj legantoj vidu tion, kion mi vidas. Hodiaŭ, la 15-a de septembro 2009, mi malkompletigas 76 jarojn. Mia aĝo pentras krepuskan pejzaĝon.
La reviziisto urĝiĝos korekti mian eraron. Laŭ li mi certe distriĝis, kio estas komprenebla en mia aĝo... Estas nek en la literaturo, nek en la komunuza lingvo ekzemplo de tiu stranga uzo de la vorto “malkompletigi” rilata al tio, kio okazas pri datreveno. Ĝuste estas diri “kompletigi”. Tuje li forviŝus la “mal”-n, kaj la teksto fariĝus glata, ne kaŭzonte stumblojn al la legantoj: “hodiaŭ, en la 15-a de septembro, S-ro Rubem Alves “kompletigas” 76 jarojn. Tia estas mia interrilato kun la reviziistoj: ni ne komprenas unu la aliajn pri la vivo kaj pri la vortoj...
Jen venis al la memoro rimarko de Rolland Barthes, kiun mi ne sukcesas ripeti, ĉar mi ne trovis la libron: li asertis (pardonu al mi, se mi eraras!), ke li ŝatas la tekstojn, kiuj stumbligas, kaj ne tiujn taŭgajn por gliti. La glito lasas la pensojn tiajn, kiaj ili estis, dum la stumblo kaj la falo estas oportunaj okazoj por la ektimo kaj por la subita prilumo.
Estas eraro kalkuli la nombron da vivitaj jaroj en la kolumno de la adicio. Ĝi estas la kolumno de la plio. Ĝi signas, ke io pliiĝis. Tamen kio pliiĝis? Ĉu la vivo? En la kalkulado de la vivojaroj, ĉio, kio ŝajnas “pli”, en la vero estas “malpli”. La nombro kalkulmontras la jarojn forkonsumitajn. Krono estas la kruela dio, kiu manĝegas siajn idojn...
Ĝuste estus demandi al la datrevenanto: “Kiom da jaroj vi ne havas?” Kaj li respondus: “Mi ne havas 42.” “Kiom da jaroj vi malkompletigas hodiaŭ?” “Mi malkompletigas 54...”
Jen videblas tie la kandeletoj sur la kuko, kronitaj per fajro, mirinda simbolo de la vivo. Tiam, ĉiuj komencas klaki per la manoj, ridi kaj kanti: la datreveranto estingos la flametojn per unu blovo. Sur ilia loko restos la nigraj meĉoj, torditaj, eligantaj fumon, mallumaj. Post la malflamigo de la kandeloj, ĉiuj manklakas kaj ridas. Mi konfesas, ke mi ne komprenas...
Bachelard asertis tion tre nesupereble delikatan: “la kandelo, kiu malflamiĝas, estas suno, kiu mortas. La meĉo kliniĝas kaj mallumiĝas. La flameto prenis, en la mallumo, kiu ĉirkaŭvolvas ĝin, sian opion. Kaj la flamo bone mortas. Ĝi mortas ekdormante...”
Mi volas, ke mia flamo estingiĝu ekdormante. Mi ne volas, ke forta blovo estingu mian fajron. Mi esperas, ke mia kandelo malfariĝu lante...
En mia datreveno ne estos kandeletoj estingotaj per abrupta blovo. Vere mi ekflamigos tre grandan kandelon, kiu estas flamigota kaj restos flamigata ĝis post la lasta amiko foriros. Tiam, mi kaj mia kandelo, solaj kiel du geamantoj, adiaŭos... Ĝis la venonta jaro, en la okazo se la ventoj ne estos fortaj...



Nenhum comentário: