domingo, 20 de outubro de 2013

A FÉ DE ALBERT EINSTEIN / LA FIDO DE ALBERTO EJNŜTEJNO

"A opinião comum de que sou ateu repousa sobre grave erro. Quem a pretende deduzir de minhas teorias científicas não as entendeu.
Creio em um Deus pessoal e posso dizer que, nunca, em minha vida, cedi a uma ideologia atéia.
Não há oposição entre a ciência e a religião. Apenas há cientistas atrasados, que professam ideias que datam de 1880.
Aos dezoito anos, eu já considerava as teorias sobre o evolucionismo mecanicista e casualista como irremediavelmente antiquadas. No interior doátomo não reinam a harmonia e a regularidade que estes cientistas costumam pressupor. Nele se depreendem apenas leis prováveis, formuladas na base de estatísticas reformáveis. Ora, essa indeterminação, no plano da matéria, abre lugar à intervenção de uma causa, que produza o equilíbrio e a harmonia dessas reações dessemelhantes e contraditórias da matéria.
Há, porém, várias maneiras de se representar Deus

* Alguns o representam como o Deus mecânico, que intervém no mundo para modificar as leis da natureza e o curso dos acontecimentos. Querem pô-lo a seu serviço, por meio de fórmulas mágicas. É o Deus de certos primitivos, antigos ou modernos. 

* Outros o representam como o Deus jurídico, legislador e agente policial da moralidade, que impõe o medo e estabelece distâncias. 
* Outros, enfim, como o Deus interior, que dirige por dentro todas as coisas e que se revela aos homens no mais íntimo da consciência.”  

A mais bela e profunda emoção que se pode experimentar é a sensação do místico. Este é o semeador da verdadeira ciência. Aquele a quem seja estranha tal sensação, aquele que não mais possa devanear e ser empolgado pelo encantamento, não passa, em verdade, de um morto.
Saber que realmente existe aquilo que é impenetrável a nós, e que se manifesta como a mais alta das sabedorias e a mais radiosa das belezas, que as nossas faculdades embotadas só podem entender em suas formas mais primitivas, esse conhecimento, esse sentimento está no centro mesmo da verdadeira religiosidade.
A experiência cósmica religiosa é a mais forte e a mais nobre fonte de pesquisa científica.
Minha religião consiste em humilde admiração do espírito superior e ilimitado que se revela nos menores detalhes que podemos perceber em nossos espíritos frágeis e incertos. Essa convicção, profundamente emocional na presença de um poder racionalmente superior, que se revela no incompreensível universo, é a ideias que faço de Deus."

"La komuna opinio, ke mi estas ateisto, baziĝas sur grava eraro. Kiuj pretendas dedukti ĝin el miaj sciencaj teorioj, tiuj ja ne komprenis tiujn ĉi.
Mi kredas je intima Dio, kaj mi rajtas aserti, ke neniam en mia vivo mi cedis al ateisma ideologio.
Ne estas opozicio inter la Scienco kaj la Religio. Estas nur malprogresemaj sciencistoj, kiuj adoptas ideojn el 1880.
 En mia dek-oka jaraĝo, mi jam taksis la teoriojn pri la meĥanisma kaj hazardisma evoluciismo senrimede malmodernaj. En la interno de la atomo ne regas la harmonio kaj la reguleco, kiujn tiaj sciencistoj kutimas supozi. El ĝi deduktiĝas nur probablaj leĝoj, formulitaj surbaze de reformeblaj statistikoj. Nu, tiu malprecizeco, en la materia kampo, naskas okazon al la interveno de iu kaŭzo, kiu produktas la ekvilibron kaj la harmonion de tiuj malsimilaj kaj kontraŭdiraj reagoj de la materio.

Ekzistas, tamen, multaj manieroj reprezenti Dion.

* Kelkaj reprezentas Lin kiel meĥanisma Dio, kiu intervenas en la mondon por modifi la naturleĝojn kaj la sinsekvon de la okazaĵoj. Ili volas meti Lin je ilia servo, pere de magiaj formuloj. Estas la Dio de kelkaj primitivuloj, antikvaj aŭ modernaj.
* Aliaj reprezentas Lin kiel la jura Dio, leĝofaranto kaj polica agento de la moraleco, kiu trudas timon kaj determinas distancojn.
* Aliaj, fine, reprezentas Lin kiel la interna Dio, kiu gvidas de interne ĉiujn aferojn, kaj kiu sin revelacias al la homoj en la plej funda intimeco de ties konsciencoj.

La plej bela kaj profunda emocio, kiun oni povas ĝui, estas la sento de mistikulo. Tiu ĉi estas la semanto de la vera scienco. Tiu, al kiu estas stranga tia sento, kaj tiu, kiu ne plu povas fantazii kaj esti ravita de la sorĉo, estas nenio alia, ol mortinto.
Scii, ke efektive ekzistas tiu, kiu estas neklarigebla al ni, kaj kiu sin manifestas kiel la plej supera el la saĝoj kaj la plej radianta el la belaĵoj, kiun niaj senbrilaj kapabloj povas kompreni nur pere de Liaj formoj plej primitivaj. Tiu kono, tiu sento estas en la centro mem de la vera religieco.
La kosma religia sperto estas la plej forta kaj la plej nobla fonto de scienca serĉado.
Mia religio konsistas el humila admiro al la supera kaj senlima spirito, kiu sin revelacias pere de la malplej grandaj detaloj, kiujn ni povas percepti en niaj fragilaj kaj necertaj spiritoj. Tiu konvinkiteco, profunde emocia antaŭ iu povo racie supera, kiu sin revelacias en la nekomprenebla universo, estas la ideo, kiun mi havas pri Dio."

FONTO: www.guia.heu.nom.br/fe_de_albert_einstein.htm

Nenhum comentário: