sexta-feira, 14 de abril de 2023

NUM FUTURO MAIS-QUE-PERFEITO (miniconto) // EN PLUSKVAMPERFEKTA ESTONTECO (rakonteto)

 

 

 

NUM FUTURO MAIS-QUE-PERFEITO (miniconto)

 

Madragoa

 

Em 2023, assim que me mudei para uma nova cidade, recém-aposentado, fui logo pegar um ônibus coletivo, a fim de conhecer algumas ruas e praças.

Ao entrar no veículo, apresentei minha carteira de identificação, para a gratuidade, mas qual não foi minha surpresa! Fui barrado.

“O senhor ainda não tem direito a viajar sem pagar.” – Disse-me friamente o condutor.

 “Mas a lei de proteção ao idoso diz que é a partir de 60 anos...” – argumentei.

“Ocorre que essa é uma lei ordinária. Neste município seguimos a Constituição Federal, que diz que é a partir dos 65.” – Ele refutou secamente.

Deveras estava perto, mas eu ainda não tinha 65 anos de idade.

Agradeci e desci do ônibus, desejando-lhe um bom dia.

Perambulei ao léu por alguns minutos, quando parei bem sob a marquise de um asilo de idosos necessitados. A recepcionista me convidou a entrar. Aceitei o convite. Estava mesmo chovendo e fazendo muito frio.

Conversa vai, conversa vem, resolvi me inscrever como voluntário da casa, onde passei a prestar serviço diariamente, como palhaço e auxiliar de limpeza.

 

Vinte e seis anos depois, em 2049, a instituição descontinuou suas atividades. Faltavam internos que justificassem a sua existência.

Dias de ociosidade depois, numa bela manhã de sol, após tanto tempo, deu-me na telha de fazer um passeio. Então saí de casa para pegar um aeróbus coletivo e sobrevoar a região.

Tão logo adentrei o veículo na estação, mostrei orgulhosamente a identidade, buscando meu direito. Mas, quem disse?

O robô-piloto escaneou bem rápido o documento com o olhar e disse maquinalmente: “O senhor ainda não tem direito à gratuidade.”

“Mas a Constituição Federal diz que é a partir dos 65...” – argumentei.

Ouvi surpreso o contra-argumento do autômato: “O senhor refere-se à Constituição Federal de 1988, emendada há muito tempo quanto a esse dispositivo. A Carta Magna atual estabelece o início da idosidade aos 90 anos para não se pagar transporte público.”

“Mas...” – Murmurei meio confuso. Bem, o fato é que, deveras estava perto, mas eu ainda não tinha 90 anos de idade.

E ele complementou: “E já está em tramitação um projeto que vai medir a verdadeira idade dos humanos, não pela sua idade cronológica, mas pela sua vitalidade. Mapeando sua aparência corporal externa, principalmente a clareza dos olhos, o brilho do cabelo e o tônus muscular, antevejo que daqui a uns quinze anos, mesmo que tendo passado dos cem anos aí na sua carteira de identidade, provavelmente o senhor ainda não terá direito a viajar de graça.”

Tendo ouvido isso, senti foi uma boa sensação de alegria. Até fiz uma palhaçada para ele, que se   manteve impassível.

Bem, desta vez não desisti do embarque. Tocando a ponta do meu indicador no indicador do androide, paguei a passagem, até confesso que com aquele mesmo sorriso enigmático da Mona Lisa, ainda que, secretamente, de orelha a orelha.

EN PLUSKVAMPERFEKTA ESTONTECO (rakonteto)

 

Madragoa

 

En 2023, apenaŭ mi transloĝiĝis al nova urbo, ĵus emeritiĝinte, mi tuj iris preni publikan aŭtobuson, celante koni kelkajn stratojn kaj placojn.

Ekenirinte en unu tian veturilon, mi prezentis mian identigan dokumenton por la senpageco, tamen, por mia surprizo, mi estis retenita.

“Vi ankoraŭ ne rajtas veturi senpage.” – diris al mi malvarme la kondukisto.

“Nu, okazas, ke la leĝo pri protektado al la maljunuloj diras, ke tiu rajto naskiĝas en la 60-a jaraĝo...” – mi argumentis.

“Kio vere okazas estas tio, ke tiu leĝo estas ordinara. En tiu ĉi municipo ni sekvas la Federacian Konstitucion, kiu diras, ke la rajto al senpageco komenciĝas en la aĝo de 65 jaroj.” – Li refutis seke.

Fakte estis baldaŭe, tamen mi ankoraŭ ne estis 65-jara.

Mi dankis kaj eliris el la buso, dezirante al li bonan tagon.

Mi piedvagis tien kaj reen dum kelke da minutoj, ĝis mi haltis ĝuste sub la markezo de iu azilo por senhavaj maljunuloj. La akceptistino invitis min eniri. Mi akceptis la inviton. Pluvis kaj forte malvarmis.

Post longedaŭra babilado, mi decidis membriĝi kiel volontulo en tiu helpdomo, kie depost tiam mi servis ĉiutage kiel klaŭno kaj purig-helpisto.

 

Post dudek ses jaroj, en 2049, la institucio malkontinuigis siajn servojn. Jam ne plu estis internuloj, kiuj pravigus ĝian ekziston.

Tagojn da nefarado poste, en bela sunbrila mateno, post tiom da tempo, venis al mi en la kapon fari promenon. Do mi foriris el la hejmo por preni publikan aerobuson kaj superflugi la regionon.

Apenaŭ mi eniris la veturilon en la stacio, mi montris fiere mian identigilon, por ĝui mian rajton, tamen ho ve!

La roboto-piloto fulme vid-skanis la dokumenton kaj eldiris maŝine: “Vi ankoraŭ ne rajtas al la senpageco.”

“Sed la Federacia Konstitucio preskribas, ke tia rajto validas ekde la 65-jareco...” – Mi argumentis.

Mi aŭdis surpriziĝe la kontraŭargumenton de la aŭtomato: “Vi aludas al la Federacia Konstitucio el 1988, de longe amendita pri tiu dispozicio. La nuntempa konstitucia ĉarto difinas la komenciĝon de la maljuneco en la 90-jaraĝo por ne pago de publika veturado.”

“Tamen...” – Mi murmuris iom konfuzite... Nu, la fakto estis, ke, kvankam baldaŭe, mi ankoraŭ ne havis 90 jarojn da vivo.

Kaj jen li aldonis: “Cetere, jam estas en procedado iu leĝo-projekto, kiu kalkulos la veran aĝon de la homoj, ne laŭ ilia kronologia aĝo, sed laŭ ilia vitaleco. Traanalizante vian eksteran korpan aspekton, precipe la klarecon de la okuloj, la brilon de la haroj kaj la muskolan tonon, mi antaŭvidas, ke post ĉirkaŭ dek kvin jaroj, eĉ kiam jam estos pasintaj pli ol cent jaroj en tiu via identiga dokumento, probable vi ankoraŭ ne havos la rajton veturi senpage.”

Aŭskultinte tion, mi ekhavis senton de ĝojo. Mi eĉ faris klaŭnaĵon al li, tamen li tenis sin indiferente.

Nu, ĉi-foje mi ne rezignis la enveturiliĝon. Per la pinto de mia montro-fingro mi tuŝis la montro-fingron de la androido, tiel pagante por la veturo, konfese kun tiu sama enigma rideto de Mona Liza, eĉ se, sekrete, de unu orelo al la alia.

 

 

 


sexta-feira, 7 de abril de 2023

TEKSTAJ NUNTEMPAĴOJ (APRILO 2023)

 


O homem é o único ser vivo bidimensional que existe sobre a Terra. Cada um de nós é uma alma (espírito) animando um corpo (matéria) simultaneamente. Vivemos nos dois mundos - o espiritual e o material, imbricadamente, ao mesmo tempo.
Contudo, a questão principal é a seguinte: qual desses dois lados de nós se sobressai mais um sobre o outro? Depende de quais pensamentos e sentimentos nós damos a cada um deles para se alimentar habitualmente.

//

La homo estas la sola dudimensia vivanta estulo ekzistanta sur la Tero. Ĉiu el ni estas unu animo (spirito) animanta unu korpon (materion) simultane. Ni vivas en la du mondoj, nome la spirita kaj la materia, interplekte, samtempe. Tamen la ĉefa demando estas la jena: kiu el tiuj du flankoj de ni pli elstariĝas, unu super la dua? Tio dependas de kiajn pensojn kaj sentojn ni donadas al ĉiu el ili, por ke ĝi nutru sin kutime.

domingo, 2 de abril de 2023

NOMOJ KAJ ILIAJ BILDOJ (MOTIVILOJ POR RONDAJ KONVERSACIOJ) - 5

 















PREZENTO DE KOMUNA KUNVIVEJO (SKEĈO)

 

 

PREZENTO DE KOMUNA KUNVIVEJO


                              Josenilton kaj Madragoa

 

Du homoj: A kaj B

Interreta scenejo: du kadroj de virtuala babilejo, ĉiu kun sia vidata aktoro.

Komence ili rigardas unu la duan, silente, simple mirante kaj delikate vid-identigante sin reciproke.

 

A – Mi sentas, ke mi estas apud vi.

B – Fakte ni estas unu tre apud la dua.

A – Ĉu fakte? Ĉu nia apudeco estas ja fakta? Ĉu ĝi estas reala?

(Paŭzo)

B – Kio estas reala? Ĉu ekzistas la realo? Aŭ nur la realeco?

(Paŭzo)

A – Vi havas vian pravon. La realeco estas pli grava ol la realo. Havi la senton de ĉeesteco ĉe vi estas por mi pli grava ol tio, ĉu ni estus fizike unu apud la alia.

B – Prave! Vere ne gravas, ĉu nia interkontakto estas fizike rekta, aŭ virtuale ĉeesta. Gravas ja la ĉeestanteco, la efika apudeco kaj intertuŝoj de niaj koroj.

A - Resume, gravas la ekzisto de la veraj emocioj kaj sentoj de proksimeco estigitaj de niaj amikaj interrilatoj.

(Paŭzo)

B – Kie vi estas fizike?

A – Fizike mi estas en Burundo-Afriko, kaj vi?

B – Fizike mi estas en Brazilo-Ameriko.

A – Tamen, en la fino de la fino tio ne gravas por la starigo, plifortigo kaj daŭrigo de nia amikeca etoso.

B – Tio danke al la rimedoj de Interreto, kiu ne estas nur internacia reto de komputiloj, sed kiu estas internacia reto de personoj.

A - Kaj ĉefe danke al nia komune parolata amikiga lingvo, en vero ni estas en la vere transnacia reto nomata... Esperantujo!

B – Jes. Esperantujo estas nia komuna lando, kiu ne havas liman nek limigan teritorion, sed havas la medion de nia afabla kaj kortuŝa samideaneco.

A – Kaj tio estos pli konstatebla post kelke da jaroj, kiam, anstataŭ Interreto, ni interagos ene de... Metaverso!

B – Vere, tiam Interreto estos eksmoda komunika medio, kaj Metaverso estos la fizika, aŭ fizikeca teritorio de Esperantujo. (Paŭzo) Nu... eble...

A – Dume mi forte ĝuadu la estantecon de la interrilatejoj, kiujn ni disponas, kaj kiuj sin prezentadas kiel futurismaj komunikrimedoj, kompare kun la esperantlingvaj telefonaĵoj, kiujn ni interŝanĝis komence de la dudeka jarcento, ĉu vi memoras?  (Rideto)

B – Nu, ĉeestintece ne, sed interrete mi havas tion en la memoro. (ridego) Sed nun mi estas en krizo de resopiro. Mi resopiras la estintecon de niaj virtualaj komunikaĵoj, inkluzive de leteroj kaj telefonaĵoj, sed nun mi resopiras ankaŭ la estontecon kaj ĉeestontecon kun Metaverso kaj aliaj tute novaj komunikmedioj.

A – Plej gravas estas la ĉeestantiga estanteco, mia kara, kun la rimedoj de komunikado kaj interrilatado, kiujn ni havas nun. Ni profitu ĉion interkomunikigan kaj disponeblan al ni en la nuntempo.

B – Reprave!!! (Aplaŭdoj) Do, vivu la estanteco! Vivu Interreto!

A - Vivu la homaro!

B - Vivu la amikeco!

A – Vivu la samideaneco!!!

B – Vivu Esperanto!!!

Ambaŭ ridas.

 

FINO