Negro
liberto que se tornou libertador de negros, Luiz Gonzaga Pinto da Gama
(1830-1882) ficou conhecido como um rábula que conseguiu alforriar, pela via
judicial, mais de 500 escravos. O rábula exercia a advocacia sem ser
advogado.
Numa
reescrita tardia da História, sua designação vai mudar. Na noite da próxima
terça-feira, 3, em cerimônia na Universidade Presbiteriana Mackenzie, Luiz
Gama deve receber da Ordem dos Advogados do Brasil (OAB), 133 anos após a sua
morte, o título de advogado. "No atual modelo da advocacia brasileira, é
a primeira vez que tal homenagem é conferida", afirma o presidente
nacional da OAB, Marcus Vinicius Furtado Coelho.
"Já era hora de ele ter esse
reconhecimento oficial", avalia o advogado Silvio Luiz de Almeida,
professor da Faculdade de Direito da Universidade Presbiteriana Mackenzie e
presidente do Instituto Luiz Gama (ILG). "Além de ter sido um homem
importante na questão do abolicionismo, foi grande jurista e advogado de
teses brilhantes."
"Embora
não fosse advogado, Gama era um grande defensor da abolição e sua atuação
como rábula livrou inúmeras pessoas dos grilhões escravistas", pontua o
presidente da OAB.
Na cerimônia,
Luiz Gama será representado por um tataraneto, um de seus 20 e tantos
descendentes vivos, o engenheiro e empresário Benemar França, de 68 anos.
"Tomei contato com a biografia desse meu antepassado quando estava no 2º
ano do ginasial e um professor de História pediu que pesquisássemos, cada um,
sobre as nossas famílias, a nossa genealogia", conta. "O que
descobri encheu-me de orgulho."
Além da
condecoração póstuma, o evento Luiz Gama: Ideias e Legado do Líder
Abolicionista prevê dois dias de palestras e debates no Mackenzie.
Autor da
biografia Luiz Gama: O Advogado dos Escravos, publicada pela editora
Lettera.doc em 2010, o advogado Nelson Câmara acredita que a iniciativa da
OAB é correta "embora serôdia", ou seja, tardia. "Era um
sujeito de grande luminosidade", afirma Câmara.
Autodidata
Nascido em Salvador (capital da então
província da Bahia), filho de um fidalgo português com a escrava liberta e
quituteira Luiza Mahin (que participou ativamente de muitas rebeliões de
escravos), foi vendido como escravo pelo próprio pai quando tinha 10 anos.
Alforriado sete anos mais tarde, estudou Direito como autodidata e passou a
exercer a função, defendendo escravos. Também foi ativista político, orador,
poeta e jornalista.
Ele bem
que tentou cursar Direito no Largo São Francisco. "Mas a aristocracia
cafeeira da época não permitiu, porque ele era negro", atesta o advogado
Nelson Câmara, autor da biografia “Luiz Gama: O Advogado dos Escravos.”
"Mesmo assim, era assíduo frequentador da biblioteca de lá." No
prefácio do livro, o jurista Miguel Reale Júnior, ex-ministro da Justiça,
afirma que Gama foi "o negro mais importante do século 19".
Por
complicações da diabete, o abolicionista Gama, entretanto, morreria seis anos
antes de a Lei Áurea ser promulgada. Dez porcento da população paulistana, de
acordo com estimativas da época, compareceu ao seu enterro - São Paulo
contava então com 40 mil habitantes.
A multidão
começou a chegar ao Cemitério da Consolação, onde ocorreu o sepultamento, ao
meio-dia - o enterro estava marcado para as 16 horas. Não houve transporte
oficial para o cortejo fúnebre. Do bairro do Brás, onde ele morava, o caixão
veio passando de mão em mão até chegar à sepultura, num gesto coletivo. [As
informações são do jornal O Estado de S. Paulo.]
|
Nigra libertino, kiu fariĝis liberigisto de nigruloj
en la sklavisma periodo de Brazilo, Luiz Gonzaga Pinto da Gama (1830-1882)
estis konata kiel la kvazaŭadvokato, kiu sukcesis libertinigi (ekssklavigi),
pere de juĝaj rimedoj, pli ol 500 sklavojn. Tiu kvazaŭadvokato praktikadis la
advokatecon, ne estante advokato.
Post malfrua reskribo de la Historio, lia
oficotitolo baldaŭ ŝanĝiĝos. En la nokto de la venonta mardo, la 3-a de
novembro, dum ceremonio en la Presbiterianisma Universitato Mackenzie (en
San-Paŭlo), Luiz Gama ricevos de la Ordeno de la Advokatoj de Brazilo (OAB),
133 jarojn post sia morto, la titolon de advokato. “En la nuna modelo de la
brazila advokateca sistemo, ĉi tio estas la unua fojo, kiam tia honoro estas farata”,
asertis la nacia prezidanto de OAB, Marcus Vinicius Furtado Coelho.
“Jam malfrue venis la tempo por tiu oficiala
rekono”, taksis la advokato Silvio Luiz de Almeida, profesoro en la Fakultato
de Juro de la Presbiterianisma Universitato Mackenzie kaj prezidanto de la
Instituto Luiz Gama (IGL). “Krom esti grava persono en la demando pri
la aboliciismo, li estis ankaŭ granda juristo kaj advokato kun brilaj
tezoj.”
“Kvankam ne estante oficiale advokato, Gama estis
granda defendanto de la abolicio, kaj lia agado kiel kvazaŭadvokato liberigis
nenombreblajn homojn el la sklavaj katenoj”, elstarigis la prezidanto de OAB.
En la ceremonio Luiz Gama estos reprezentata de iu
lia prapranepo, kiu estas unu el liaj dudekkelkaj vivantaj posteuloj, nome la
inĝeniero kaj entreprenisto Benemar França, 68-jara. “Mi eksciis pri la
biografio de tiu mia praulo tiam, kiam mi kursis la duan gimnazian lernojaron
kaj iu instruisto pri Historio petis, ke ĉiu lernanto esploru pri sia
familio, sia genealogio”, li rakontis. “Tio, kion mi eltrovis, tre multe
fierigis min.”
Krom tiu postmorta ordenhonorigo, la evento, nomata “Luiz
Gama: Ideoj kaj Legaco de la Aboliciisma Gvidanto”, okazigos du tagojn da paroladoj
kaj debatoj en Mackenzie.
Aŭtoro de la biografia libro “Luiz Gama: La Advokato
de la Sklavoj”, publikigita de la eldonejo Lettera.doc, en 2010, la advokato
Nelson Câmara taksas la iniciativon de OAB ĝusta, “kvankam malfrua”. Li estis
homo havanta grandan lumecon”, asertis Câmara.
Aŭtodidakto
Naskiĝinte en Salvadoro (ĉefurbo de la tiama brazila
provinco Bahio) kaj filo de iu portugala nobelo kun la liberigita sklavino
kaj manĝaĵovendistino Luiza Mahin (kiu grave partoprenis en multaj ribeloj de
sklavoj en la komenco de la 19-a jarcento), li estis vendita kiel sklavo, de
sia propra patro, kiam li aĝis dek jarojn.
Libertinigita sep jarojn poste, li studis Juron,
kiel aŭtodidakto, kaj komencis advokati, defendante sklavojn. Li estis ankaŭ
politika aktivulo, oratoro, poeto kaj ĵurnalisto.
Li eĉ provis kursi Juron en la Fakultato de la Placo
San-Francisko (en la urbo San-Paŭlo), “tamen la tiama kafoprodukta aristokrataro
ne permesis tion, ĉar li estis negro”, klarigis Câmara. “Malgraŭ tio, li
estis asidua frekventanto de la tiea biblioteko.” En la antaŭparolo de tiu
libro, la juristo Miguel Reale Júnior, eks-ministro pri Justico, asertis, ke
Gama estis “la negro plej elstara en la 19-a jarcento”.
Suferinte pligraviĝintan diabeton, la aboliciisto Luiz
Gama mortis ses jarojn antaŭ la promulgo de la Ora Leĝo (tiu, kiu estingis la
sklavecon en Brazilo). Dek procentoj de la san-paŭla popolo, laŭ tiamaj
taksoj, ĉeestis lian entombigon – San-Paŭlo havis tiam 40 mil loĝantojn.
La popolamaso ekalvenis al la tombejo de la kvartalo
Konsolacio, kie okazis la sepulto, ĉe la tagmezo. La enterigo estis difinita
por la 4-a horo vespere. Ne estis ĉerkoveturilo dum la funebra irado. El la
kvartalo Braso, kie li loĝis, la ĉerko pasis de mano al mano, ĝis ĝi alvenis
al la tombo, en montro de kolektiva omaĝo. [La informoj estas de la ĵurnalo O
Estado de São Paulo.]
|