domingo, 2 de setembro de 2018

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM SETEMBRO DE 2018 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN SEPTEMBRO 2018


RESISTENTE A ALTAS TEMPERATURAS, METEORITO DO MUSEU NACIONAL FICA INTACTO APÓS INCÊNDIO // REZISTEMA AL ALTAJ TEMPERATUROJ, METEORITO DE LA BRAZILA NACIA MUZEO NE ESTIS AFEKCIITA DE LA INCENDIO

03-09-2018


Os três andares do Museu Nacional — fundado em 1818 por D. João VI e desde 1946 vinculado à Universidade Federal do Rio de Janeiro (UFRJ) — abrigavam um acervo de 20 milhões de itens, incluindo documentos do Império, artefatos greco-romanos, fósseis e a maior coleção egípcia da América Latina. A direção do museu ainda não sabe precisar o quanto foi perdido. No entanto, um meteorito resistiu às chamas e foi registrado pela nossa equipe em meio à destruição.

Meteoritos são fragmentos de corpos extraterrestres, como, por exemplo, de asteróides ou cometas, que sobrevivem a entrada da atmosfera terrestre e às altas temperaturas, conseguindo atingir o solo. A instituição detém a maior coleção de meteoritos do país, com 62 peças. O mais famoso é o Bendegó, encontrado no sertão da Bahia durante o século XVIII.

Muito emocionada, a vice-diretora do Museu Nacional, Cristiana Cerezo, atirou-se ao chão quando chegou ao local.

— São 200 anos do museu, isso aqui é o trabalho da vida de muita gente, são coleções zoológicas, botânicas, tudo perdido, tudo perdido! — lamentou Lilian, bióloga e pesquisadora do museu.

Além dos meteoritos, entre os itens mais conhecidos do Museu Nacional, estavam o esqueleto de dinossauro encontrado em Minas Gerais e o mais antigo fóssil humano descoberto no atual território brasileiro, batizado "Luzia". Trata-se da instituição científica e do museu mais antigos do Brasil, tendo em maio deste ano completado 200 anos. A visitação média mensal é de 5 a 10 mil pessoas.

O fogo teve início por volta das 19h deste domingo. As partes laterais e a de trás do museu foram as que mais demoraram a ter as chamas contidas. Houve alguns desabamentos internos.

A assessoria do museu disse que ainda não está claro o que deu início ao incêndio. O Corpo de Bombeiros também não trabalha ainda com nenhuma hipótese sobre as causas. Somente após os primeiros resultados da perícia é que isso poderá ser respondido.
La tri etaĝoj de la Nacia Muzeo en la urbo Rio-de-Ĵanejro – fondita de la Imperiestro Don Johano La 6-a kaj de 1946 kunligita al la Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejrio (FURĴO) – entenis kolekton de 20 milionoj da objektoj, inkluzive de dokumentoj de la Imperio, grekaj-romanaj artefaktoj, fosilioj kaj la plej granda kolekto de egiptaĵoj en Latina Ameriko.

La administrantaro de la muzeo ankoraŭ ne scias precizigi ĉion, kio estis pereita. Tamen unu meteorito rezistis al la flamoj kaj estis registrita de gazetskipo, meze en la detrurestaĵoj.

Meteoritoj estas fragmentoj de eksterteraj korpoj, kiaj, ekzemple, asteroidoj kaj kometoj, kiuj transvivas la eniron en la teran atmosferon, sukcesante atingi la kruston.

La institucio posedas la plej grandan kolekton de meteoritoj en Brazilo, kun 62 pecoj. La plej fama el ili estas Bendegoo, trovita dum la jarcento 18-a, en la interno de la tiama provinco Bahio.

Tre emociiĝante, la vic-direktoro de la Nacia Muzeo, Cristiana Cerezo, ĵetiĝis sur la plankon, alvenante al la loko.

- Tiu muzeo aĝas 200 jarojn. Tio ĉi estas la rezulto de la laboro de multaj homoj. Estas zoologiaj kaj botanikaj kolektoj, kiuj perdiĝis! - bedaŭris Lilian, biologino kaj esploristino de la muzeo.

Krom la meteoritoj, inter la pecoj plej konataj de la Nacia Muzeo estis la skeleto de dinosaŭro eltrovita en Minas-Ĝerajso kaj ankaŭ la plej antikva homa fosilio eltrovita en la nuna brazila teritorio, baptita kiel “Luzia”.

Temas pri la scienca institucio kaj muzeo plej malnovaj en Brazilo, kompletigintaj, en la lasta majo, 200 jarojn.

La monata averaĝa nombro de vizitantoj al ĝi estis inter 5 kaj 10 mil personoj.

La brulado komenciĝis ĉirkaŭ je la 7-a vespere (je la 10-a laŭ Grenviĉo) en la lasta dimanĉo. La flankaj kaj malantaŭaj partoj de la muzeo estis tiuj, kies flamoj plej malfacile estis estingitaj. Okazis kelkaj internaj falegoj.

La asesoraro de la muzeo diris, ke ankoraŭ ne estas klara la kaŭzo de la incendio. La Fajrobrigado ankoraŭ analizas nenian hipotezon prie. Nur post la unuaj rezultatoj de la ekspertizo la kaŭzo povos esti konita.
FONTO:


///////////////////


CIENTISTAS DESCOBREM COMO CONTROLAR NANORROBÔS DENTRO DO CORPO HUMANO // SCIENCISTOJ ELTROVIS, KIEL TELEREGI NANOROBOTOJN EN LA HOMA KORPO

02-09-2018


Pesquisadores da Universidade Chinesa de Hong Kong descobriram um método para auxiliar cirurgiões na realização de exames médicos mais complexos. Com ajuda da nanotecnologia, os cientistas do departamento de engenharia mecânica e de automação fizeram uso de um campo magnético responsável por controlar os movimentos de nanorrobôs inseridos dentro do corpo humano.

Com isso, essas milhões de nanopartículas magnéticas conseguem mudar a sua forma para se adaptar ao ambiente em que estão, se esticando, encolhendo, dividindo ou ainda se misturando. Com isso, cirurgiões e cientistas poderão enviar os nanorrobôs a espaços que podem ser de difícil navegação para o envio de medicamentos, tratamentos contra o câncer e cirurgias nos olhos.

Um dos responsáveis pelo estudo, Zhang Li, conta que o potencial da descoberta vai ser mais explorado pelos pesquisadores da universidade para buscar novas aplicações clínicas.
Esploristoj de la Ĉina Universitato de Hongkongo eltrovis rimedon por helpi ĥirurgojn en la farado de pli kompleksaj medicinaj intervenoj. Kun la helpo de la nanoteknologio, la sciencistoj de la departemento pri mekanika kaj aŭtomatika inĝenierioj faris utiligon de magneta kampo respondeca pri tio, teleregi la moviĝojn de nanorobotoj enigitaj en la homan korpon.

Per tio tiuj milionoj da magnetaj nanopartikloj sukcesas ŝanĝi sian formon, por adaptiĝi al la medio, kie ili estas, sin plilongigante aŭ mallongigante, dividiĝante kaj ankaŭ miksiĝante. Kaj pro tio ĥirurgoj kaj sciencistoj povos venigi nanorobotojn en spacojn malfacile atingeblajn, por la sendado de medikamentoj kaj la kuracado de la kancero, krom ĥirurgioj ĉe la okuloj.

Unu el la respondeculoj pri la studo, Zhang Li, diris, ke la povo de la eltrovaĵo estos pli grande studata de la esploristoj de la universitato, kun la celo eltrovi novajn klinikajn uzojn.
FONTO: