quinta-feira, 21 de dezembro de 2017

KRISTNASKIGU - Kroniko de Carlos Drummond de Andrade

KRISTNASKIGU

                                         


Iu rimarkis, ke pli kaj pli la jaro konsistas el dek monatoj, kvankam neprecize; la resto estas Kristnasko. Estas eble, ke kun la tempo tiu divido inversiĝos: 10 monatoj de Kristnasko kaj 2 monatoj de la jaro ordinare konceptita. Kaj ne ŝajnas absurde imagi, ke, per la pliboniĝo de la homo, la tuta jaro ŝanĝiĝos en Kristnaskon, abolante la civilan jarperiodon kaj ĝiajn tedajn kaj malignajn devigojn. Estos bone.

Tiam ni amos unuj la aliajn kaj reciproke deziros feliĉojn, seninterrompe, de la mateno ĝis la nokto, de unu strato al alia, de kontinento al kontinento, el la kurteno el fero al la kurteno el nilono – sen kurtenoj. La registaroj kaj opozicioj estos neŭtralaj, jen evoluintaj, jen neevoluintaj. La marsanoj, la bestoj kaj la plantoj eniĝos en reĝimon de interfratiĝo. La objektoj sorbiĝos de la kristnaska spirito, kaj ni rimarkos la animaciajn rakontojn - la regnon de la krueleco - transpasintaj al la regno de la amo: la lavmaŝino enbrakiĝos kun la delonikso, okazos nupto de la fluto kun la ovo kaj de la beton-miksilo kun la simieto aŭ kun la bal-robo. Kaj la superrealismo, spirite pravigita, estos ŝlosilo al la mondo.

Kiam finiĝos la historia ciklo, tiam la havoj estos dividitaj per si mem inter niaj fratoj, tio estas, inter ĉiuj vivantoj kaj elementoj de la tero, akvo, aero kaj animo. Ne plu ekzistos leteroj pri pagpostulo, riproĉego kaj memmortigo. La poŝto portados nur ĝentilajn korespondaĵojn, preferinde poŝtkartojn de Chagall, en kiuj gefianĉoj kaj azenetoj cirkulas en la atmosfero, paŝtante florojn; ĉiaj pentraĵoj, inkluzive de la skizoj, estos je la servo de la ama komprenado. La artkritiko dissolviĝos joviale, escepte se ĝi preferos transpreni la formon de iu kristala sonorileto, kiu sonoros sen erudicio kaj sen pretendo, celebrante la Adventon.

La skriba poezio identiĝos kun la parfumo de la arbustoj antaŭ la mateniĝo, seniĝante de la uzado de la sono. Por kio la libroj? – demandos unu anĝelo, kiu, ridetante, montros la teron presitan per la inkoj de la suno kaj de la galaksioj, malfermitan laŭ la maniero de libro.
La muziko daŭros la sama, tia, kian Palestrina kaj Mozart postlasis; muzikaj dubsencaĵoj kaj distraĵoj estos enarkivigitaj, sen humiligo por iu ajn.

Kiel ekonomio por la popoloj, subtile malaperos armitaj kaj duonarmitaj klasoj, impostkolektaj departementoj, policoj kaj ĉiaj inspektistoj. Iu vorto estos eltrovita en la vortaro: paco.

La laboro ĉesos esti devigo, por konstitui la naturan sencon de la vivo, sub la jurisdikcio de tiuj senlacaj laboristoj, nome la lilioj de la kampo. Jen estos la salajro de ĉiu: la ĝojo, kiun ĉiu estos meritinta. Estos nek komitato de interkonsentigo nek juĝa tribunalo, ĉar ĉio estos interkonsentita laŭ la preskribo de la amo.

Ĉiuj priridos la monon kaj la kofrojn, kiuj gardadis ĝin kaj kiuj aliiĝos en ujojn de dolĉaĵoj por vizitantoj. Estos du ĝardenoj por ĉiu loĝanto - unu ekstera kaj alia interna, kiuj interligiĝos per nevidebla ŝpar-vojo.

La morto ne estos altirata nek evitata, kaj la homo komprenos la ekziston de la nokto, same kiel li jam komprenis tiun de la mateno.

La mondo estos gvidata sole nur de la infanoj, kaj ili faros laŭdezire ĉion ajn el la restintaj kadukaj institucioj, inkluzive la Universitaton.
 Kaj estos Kristnasko por ĉiam.


=========================

Originalo en la portugala:


http://www.releituras.com/drummond_organizanatal.asp


segunda-feira, 18 de dezembro de 2017

LISTO DE LA 900 VORTOJ MONTRITAJ DE ZAMENHOF EN LA UNUA LIBRO

acid'
aĉet'
ad'
adiaŭ
aer'
afer'
agl'
agrabl'
aĝ'
ajn
aĵ'
akompan'
akr'
akv'
al
ali'
almenaŭ
alt'
alumet'
am'
amas'
amik'
an'
angul'
anĝel'
anim'
ankaŭ
ankoraŭ
anstataŭ
ant'
antaŭ
apart'
aparten'
apenaŭ
apud
ar'
arb'
arĝent'
as
at'
atend'
aŭd'
aŭskult'
aŭtun'
av'
avar'
azen'
babil'
bak'
bala'
balanc'
baldaŭ
ban'
bapt'
bar'
barb'
barel'
baston'
bat'
batal'
bedaŭr'
bel'
ben'
benk'
best'
bezon'
bier'
bind'
bird'
blank'
blov'
blu'
bo'
boj'
bol'
bon'
bord'
bot'
botel'
bov'
branĉ'
brand'
bril'
bros'
bru'
brul'
brust'
brut'
buŝ'
buter'
buton'
cel'
cent
cert'
ceter'
cigar'
cigared'
citron'
ĉagren'
ĉambr'
ĉap'
ĉapel'
ĉar
ĉe
ĉemiz'
ĉen'
ĉeriz'
ĉerk'
ĉes'
ĉeval'
ĉi
ĉia
ĉiam
ĉie
ĉiel'
ĉio
ĉirkaŭ
ĉiu
ĉj'
ĉu
da
danc'
danĝer'
dank'
daŭr'
de
decid'
defend'
dek
dekstr'
demand'
dens'
dent'
detru'
dev'
dezert'
dezir'
Di'
dik'
diligent'
dimanĉ'
dir'
dis'
disput'
divid'
dolĉ'
dolor'
dom'
don'
donac'
dorm'
dors'
du
dum
eben'
ebl'
ec'
eduk'
edz'
efektiv'
eg'
egal'
ej'
ek'
eks'
ekster
ekzempl'
el
elekt'
em'
en
enu'
envi'
er'
erar'
escept'
esper'
esprim'
est'
estim'
esting'
estr'
et'
etaĝ'
etern'
facil'
faden'
fajf'
fajr'
fal'
fald'
famili'
far'
fart'
feliĉ'
fend'
fenestr'
fer'
ferm'
fest'
fianĉ'
fidel'
fier'
fil'
fin'
fingr'
firm'
fiŝ'
flank'
flar'
flav'
flor'
flu'
flug'
fluid'
foj'
fojn'
foli'
fond'
font'
for
forges'
forĝ'
fork'
forn'
fort'
fos'
frap'
frat'
fraŭl'
freŝ'
fromaĝ'
frost'
frot'
fru'
frukt'
frunt'
fulm'
fum'
fund'
gaj'
gajn'
gant'
gard'
gast'
ge
genu'
glaci'
glas'
glat'
glav'
glit'
glor'
glut'
gorĝ'
grand'
gras'
grat'
gratul'
grav'
griz'
gust'
gut'
ĝarden'
ĝem'
ĝentil'
ĝi
ĝis
ĝoj'
ha!
hajl'
haladz'
halt'
har'
haring'
haŭt'
hav'
hejt'
help'
herb'
hered'
hieraŭ
ho!
hodiaŭ
hom'
honest'
hont'
hor'
horloĝ'
hotel'
humil'
hund'
ia
ial
iam
id'
ie
iel
ies
ig'
iĝ'
il'
ili
in'
ind'
infan'
ing'
ink'
instru'
insul'
insult'
int'
intenc'
inter
intern'
invit'
io
iom
ir'
is
ist'
it'
iu
j
ja
jam
jar'
je
jen
jes
ju—des
juĝ'
jun'
just'
ĵaŭd'
ĵet'
ĵur'
kaf'
kaj
kajer'
kaldron'
kaleŝ'
kalkul'
kamen'
kamp'
kanap'
kandel'
kant'
kap'
kapt'
kar'
karb'
kares'
kaŝ'
kat'
kaŭz'
ke
kelk'
kest'
kia
kial
kiam
kie
kiel
kies
kio
kiom
kis'
kiu
klar'
knab'
kok'
kol'
koleg'
kolekt'
koler'
kolon'
kolor'
komb'
komenc'
komerc'
kompat'
kompren'
kon'
kondiĉ'
konduk'
konfes'
konsent'
konserv'
konsil'
konsol'
konstant'
konstru'
kontent'
kontraŭ
konven'
kor'
korn'
korp'
kort'
kost'
kovr'
kraĉ'
krajon'
kravat'
kre'
kred'
kresk'
kret'
kri'
kron'
kruc'
kudr'
kuir'
kuler'
kulp'
kun
kupr'
kur'
kurac'
kuraĝ'
kurten'
kusen'
kuŝ'
kutim'
kuz'
kvankam
kvar
kvin
l'
la
labor'
lac'
lakt'
lam'
lamp'
land'
lang'
lantern'
larĝ'
larm'
las'
last'
laŭ
laŭd'
laŭt'
lav'
lecion'
leg'
leĝ'
leon'
lern'
lert'
leter'
lev'
li
liber'
libr'
lig'
lign'
lingv'
lip'
lit'
liter'
loĝ'
lok'
long'
lud'
lum'
lun'
lund'
maĉ'
magazen'
makul'
mal'
malgraŭ
man'
manĝ'
mar'
mard'
mastr'
maten'
matur'
mem
memor'
merit'
merkred'
met'
mez'
mezur'
mi
miks'
mil
milit'
mir'
mizer'
moder'
modest'
mol'
mon'
monat'
mond'
mont'
montr'
mord'
morgaŭ
mort'
moŝt'
mov'
mult'
mur'
murmur'
muŝ'
n
naĝ'
najbar'
nask'
naŭ
naz'
ne
nebul'
neces'
neĝ'
nek—nek
nenia
neniam
nenie
neniel
nenies
nenio
neniu
nep'
nev'
ni
nigr'
nj'
nobl'
nokt'
nom'
nombr'
nov'
nub'
nud'
nuks'
nun
nur
nutr'
obe'
objekt'
obl'
obstin'
odor'
ofend'
ofer'
oft'
ok
okaz'
okul'
okup'
ol
ole'
ombr'
ombrel'
on'
ond'
oni
onkl'
ont'
op'
oportun'
or'
ord'
ordinar'
ordon'
orel'
os
ost'
ot'
ov'
pac'
paf'
pag'
paĝ'
pajl'
pal'
palac'
palp'
palpebr'
pan'
pantalon'
paper'
pardon'
parenc'
parker'
parol'
part'
pas'
pastr'
paŝ'
patr'
pec'
pel'
pen'
pend'
pens'
pentr'
per
perd'
permes'
pes'
pet'
pez'
pi'
pied'
pik'
pilk'
pingl'
pir'
plac'
plaĉ'
plafon'
plank'
plej
plen'
plend'
plezur'
pli
plor'
plum'
pluv'
po
polv'
pom'
pont'
popol'
por
pord'
pork'
port'
post
postul'
poŝ'
poŝt'
pot'
pov'
prav'
preĝ'
prem'
pren'
prepar'
pres'
preskaŭ
pret'
prezent'
pri
printemp'
pro
profund'
proksim'
promen'
promes'
propon'
propr'
prov'
prudent'
prunt'
pulv'
pulvor'
pun'
pup'
pur'
puŝ'
putr'
rad'
radi'
radik'
rakont'
ramp'
rand'
rapid'
raz'
re'
reg'
regn'
regul'
reĝ'
rekt'
rekompenc'
renkont'
renvers'
respond'
rest'
ricev'
riĉ'
rid'
rigard'
ring'
ripet'
ripoz'
river'
romp'
rond'
rost'
roz'
ruĝ'
sabat'
sabl'
saĝ'
sak'
sal'
salt'
salut'
sam'
san'
sang'
sankt'
sap'
sat'
sav'
sci'
se
sed
seĝ'
sek'
sem'
semajn'
sen
senc'
send'
sent'
sep
serĉ'
serpent'
serur'
serv'
ses
sever'
si
sid'
sigel'
sign'
signif'
silent'
simil'
simpl'
sinjor'
skrib'
sku'
sobr'
societ'
soif'
sol'
somer'
son'
sonĝ'
sonor'
sort'
sovaĝ'
spec'
spegul'
spir'
sprit'
stal'
star'
stel'
stomak'
strat'
sub
subit'
suĉ'
sufer'
sufiĉ'
suk'
suker'
sun'
sup'
super
supr'
sur
surd'
surtut'
ŝajn'
ŝancel'
ŝanĝ'
ŝaŭm'
ŝel'
ŝerc'
ŝi
ŝip'
ŝir'
ŝlos'
ŝmir'
ŝpruc'
ŝnur'
ŝpar'
ŝrank'
ŝtal'
ŝtel'
ŝtof'
ŝton'
ŝtop'
ŝtrump'
ŝtup'
ŝu'
ŝuld'
ŝut'
ŝvel'
ŝvit'
tabl'
tabul'
tag'
tajlor'
tamen
tapiŝ'
taŭg'
te'
tegment'
teler'
temp'
ten'
tent'
ter'
terur'
tia
tial
tiam
tie
tiel
tim'
tio
tiom
tir'
tiu
tol'
tomb'
tond'
tondr'
tra
traduk'
tranĉ'
trankvil'
trans
tre
trem'
tren'
tri
trink'
tro
tromp'
trov'
tru'
tuj
tuk'
tur'
turment'
turn'
tus'
tuŝ'
tut'
uj'
ul'
um
ung'
unu
urb'
urs'
us
util'
uz'
vaks'
van'
vang'
vapor'
varm'
vast'
vaz'
vek'
velk'
ven'
vend'
vendred'
venen'
venĝ'
venk'
vent'
ventr'
ver'
verd'
verk'
verm'
verŝ'
vesper'
vest'
veter'
vetur'
vi
viand'
vid'
vilaĝ'
vin'
vintr'
violon'
vir'
viŝ'
vitr'
viv'
vizaĝ'
voĉ'
voj'
vok'
vol'
vort'
vost'

vund'