quarta-feira, 2 de agosto de 2017

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM AGOSTO DE 2017 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN AŬGUSTO 2017


BRASIL CONSTRÓI SEU SUPERACELERADOR

DE PARTÍCULAS // BRAZILO KONSTRUAS SIAN SUPERAKCELILON DE PARTIKLOJ



15-08-2017


Está em construção em Campinas um grande acelerador de partículas, chamado Sirius. Trata-se do mais grandioso e mais sofisticado equipamento científico já construído no Brasil e uma das melhores máquinas do mundo em seu gênero.
Equipado de instrumentos científicos desenhados para explorar novas propriedades dos materiais, o Sirius tem o potencial de capacitar cientistas brasileiros a realizar experimentos na fronteira do conhecimento.

Orçado em 1,8 bilhão de reais e bancado pelo governo federal, o Sirius começou a ser construído no início de 2015 e deve começar a funcionar no ano que vem – desde que os recursos prometidos para a conclusão da obra sejam liberados em tempo. Para chegar a um bom fim, o projeto depende de verbas suplementares de aproximadamente 1,2 bilhão de reais até 2020.

Sua peça central é um anel circular de 518 metros de circunferência nos quais elétrons serão impulsionados a uma velocidade praticamente igual à da luz, da ordem de 300 mil quilômetros por segundo.

A radiação emitida pelos elétrons acelerados permitirá “enxergar” em escala molecular e atômica materiais de todo tipo – proteínas, ligas metálicas, semicondutores, polímeros, fibras ópticas, fósseis. O Sirius vai atuar como se fosse um microscópio superpoderoso, com a vantagem de ter configurações muito superiores às dos equipamentos disponíveis na maioria dos laboratórios.

O físico paulista Antônio Roque da Silva, o responsável por coordenar a construção do acelerador, aposta que o Sirius colocará noutro patamar a qualidade da produção dos pesquisadores do país. “O Brasil pode assumir a liderança na nova ciência que pode sair desse salto de qualidade inclusive com coisas que podemos ser os primeiros a fazer.” Ele espera que a máquina atraia alguns dos melhores grupos do mundo que trabalham nesse tipo de aceleradores. “Será o vetor de internacionalização mais marcante da ciência brasileira”, vaticinou.
Estas konstruata en Kampino (urbo de la brazila ŝtato San-Paŭlio) iu granda akcelilo de partikloj. Ĝi estas nomata Sirius. Temas pri la plej grandioza kaj altteknika scienca aranĝaĵo jam konstruita en Brazilo kaj unu el la plej efikaj en la mondo, pri ĝia speco.
Ekipite per sciencaj instrumentoj elfaritaj por ekspluati novajn proprecojn de la materio, Sirius havas la povon kapabligi brazilajn sciencistojn fari eksperimentojn ĉe la limo de la konado.
Taksita je 1,8 miliardoj da realoj kaj subvenciata de la federa registaro, Sirius komencis esti konstruata en la komenco de 2015 kaj devos ekfunkcii venontjare – kondiĉe ke la monrimedo promesita por la finpretigo de la vorko estu donita ĝustatempe. Por alveni al bona fino la projekto dependas de la suplementa monsumo je proksimume 1,2 miliardoj da realoj, ĝis 2020.

Ĝia centra peco estas cirkla ringo je 518 metroj da cirkonferenco, tra kiuj elektronoj estas impulsitaj kun rapido preskaŭ sama kiel tiu de la lumo, nome po ĉirkaŭ 300 mil kilometroj sekunde.

La radiado emisiita de la akcelitaj elektronoj ebligos al oni “ekvidi”, en molekula kaj atoma skaloj, ĉiajn materiojn – proteinojn, metalajn ligojn, duonkonduktaĵojn, polimerojn, lumfibrojn, fosiliojn... Sirius funkcios kvazaŭ ĝi estus potencega mikroskopo, sed kun la avantaĝo, ke ĝi havos konfiguracion multe pli superan ol tiuj de la ekipaĵoj disponeblaj en la pli multo de la laboratorioj.

La san-paŭlia fizikisto Antônio Roque da Silva, la respondeculo pri la kunordigado kaj konstruado de la akcelilo, certegas, ke Sirius metos al pli alta nivelo la kvaliton de la produktado de la naciaj esploristoj.  “Brazilo povos preni la unuan rangon en la nova scienco, kiu povos naskiĝi el tiu kvalit-salto, kaj ankaŭ pro aferoj, kiujn ni povos fari la unuaj.” Li esperas, ke la maŝino altiros kelkajn el la plej bonaj skipoj de la mondo, kiuj laboras pri tia akcelilo. Tio estos la vektoro de internaciigo plej elstara en la brazila scienco”, li antaŭdiris.

FONTO:


⇹⇹⇹⇹⇹⇹⇹⇹⇹⇹

FIM DO MUNDO JÁ TEM NOVA DATA PARA ACONTECER: 23 DE SETEMBRO // LA FINO DE LA MONDO JAM HAVAS NOVAN DATON POR OKAZI: LA 23-AN DE SEPTEMBRO



13-08-2017

Há mais um fim do mundo agendado para este ano. Se a previsão catastrófica se cumprir, o dia 23 de setembro pretende ficar para a história. A hipótese dos astrólogos é que a causa é um planeta, um eclipse e uma coincidência numérica.
No dia 21 de agosto, de acordo com o site Observador, haverá um eclipse solar, que poderá ser visto na América do Norte. Cientistas da NASA afirmam que o fenômeno terá duração de dois minutos e quarenta segundos.

A pergunta que não quer calar: qual a relação entre esse fenômeno e o apocalipse?

De acordo com o portal, o eclipse seria um presságio do choque do planeta Nibiru com a Terra, revelou David Meade, autor do livro Planet X — The 2017 Arrival, ao Telegraph.

Em contrapartida, a NASA já se pronunciou e garantiu que o planeta não existe. Mas a teoria de Meade está baseada numa passagem da Bíblia, no Velho Testamento, chamada de "Convergência 33".

“Quando o eclipse começar a 21 de agosto, o pôr-do-sol vai ser negro tal como Isaías previu. A Lua vai estar envolvida numa lua negra, que só ocorrem a cada 33 meses. Na Bíblia, o nome divino de Eloim aparece 33 vezes no Genesis".

Meade acredita que o fim do mundo aconteça em 23 de setembro, 33 dias após 21 de agosto. Será em um sábado. O que esperar?
Estas unu plia mondofino enagendigita por okazi en tiu ĉi jaro. Se la katastrofa antaŭvido plenumiĝos, la 23-a de septembro eniros en la historion.
La hipotezo de la astrologoj estas, ke kaŭzos tion unu planedo, unu eklipso kaj unu nombra koincido.
En la 21-a de aŭgusto, laŭ la retejo “Observisto”, okazos unu suna eklipso videbla en Nord-Ameriko. Sciencistoj de NASA asertas, ke tiu fenomeno daŭros du minutojn kaj kvardek sekundojn.

La demando, kiu ne volas silenti, estas la jena: kiu estas la rilato inter tiu fenomeno kaj la apokalipso?

Laŭ la retejo, la eklipso estos aŭguro de la ŝokiĝo de la planedo Nibiro kun la Tero, kiel rivelis David Meade, la aŭtoro de la libro “Planet X – The Arrival”, al Telegraph.

Aliflanke, NASA jam parolis prie kaj certigis, ke tia planedo ne ekzistas. Tamen la teorio de Meade estas bazita sur peco de la Biblio, en la Malnova Testamento, nomita “Konverĝo 33”. “Kiam la eklipso komenciĝos, en la 21-a de aŭgusto, tiam la sunsubiro estos malluma, tia, kian antaŭvidis Jesaja. La Luno estos envolvita en nigran lunon, kio okazas nur ĉiun tridek-trian monaton. En la Biblio la dia nomo Elohim aperas 33 fojojn en la Genezo”.

Meade kredas, ke la fino de la mondaĝo okazos en la 23-a de septembro, 33 tagojn post la 21-a de aŭgusto. Ĝi okazos en iu sabato. Kion atendi?

FONTO:
https://www.noticiasaominuto.com.br/tech/427677/fim-do-mundo-ja-tem-nova-data-para-acontecer-23-de-setembro


/////////////////////////////////////

MULHERES SÃO MAIS INTELIGENTES EM PAÍSES COM IGUALDADE DE GÊNERO // LA VIRINOJ ESTAS PLI INTELIGENTAJ EN LANDOJ KUN SEKSEGALECO

12-08-2017


Uma pesquisa da Universidade de Paris-Dauphine, na França, sugere que a inteligência das mulheres está diretamente relacionada com a garantia de direitos iguais entre os gêneros em cada país.

Publicado na Psychological Science, o estudo mostrou que quanto mais igualdade, maior as chances de as mulheres de meia idade terem mais conhecimento que os homens.

Além disso, pesquisadores chegaram a uma conclusão interessante: em certas nações, as mulheres superavam os homens.

Os cientistas também identificaram que as mulheres de nações mais conservadoras são as que menos têm conhecimento. Isso porque o acesso ao estudo por elas é restrito e elas geralmente são educadas para cuidar apenas da casa e da família.

A Suécia, por exemplo, é o país que mais abriga mulheres com melhores habilidades cognitivas. Já em Gana, os homens superaram as mulheres com uma margem grande de diferença.

Para chegar ao resultado, pesquisadores realizaram testes de inteligência com mulheres e homens com idade entre 50 e 93 anos. Os participantes eram de 27 nações diferentes.

A maioria das atividades era de memória, como repetir palavras que tinham acabado de ser mostradas. As pessoas também precisaram responder se concordavam (ou não) que os locais onde moravam ofereciam os mesmos direitos para homens e mulheres.

“A inteligência não pode ser totalmente compreendida sem entender as oportunidades de desenvolvimento que a sociedade oferece (ou não)”, concluiu o estudo.
Esploro de la Universitato Paris-Dauphine, en Francujo, sugestas, ke la intelekto de la virinoj estas rekte rilata al la garantio de egalaj rajtoj inter la seksoj en ĉiu lando.

Publikigite en Psychological Science, la studaĵo montras, ke kiom pli da seksegaleco, tiom pli da ŝancoj al la mezaĝaj virinoj havi pli da kono, ol la viroj.

Kriom tio, esploristoj alvenis al tiu ĉi interesa konkludo: en kelkaj nacioj la virinoj superis la virojn.

La sciencistoj konstatis, ke en la nacioj pli konservativaj la virinoj estas tiuj, kiuj havas malpli da scioj. Tio, ĉar la alirado al la studo fare de ili estas restrikta, kaj ĝenerale ili estas edukataj por zorgi nur pri la domo kaj la familio.

Svisujo, por ekzemplo, estas la lando, kiu plej multe havas virinojn kun pli bonaj konaj lertecoj. Siavice, en Ganao la viroj superas multe la virinojn.

Por alveni al tiuj rezultoj, la esploristoj faris teston pri inteligenteco ĉe virinoj kaj viroj havantaj inter 50 kaj 93 jarojn. La partoprenintoj estas el 27 malsamaj nacioj.

La plimulto el la testeroj estis pri memoro, kiel ekzemple ripeti vortojn ĵus montritajn kaj kaŝitajn.
La testitoj devis ankaŭ respondi, ĉu ili konsentas (aŭ ne), ke la lokoj, kie ili loĝas, havigas samajn rajtojn al viroj kaj virinoj.

La intelekto ne povas esti tute komprenita sen la scio pri la oportunoj de disvolviĝo, kiujn la socioj ebligas (aŭ ne), konkludas la studaĵo.

FONTO:
http://revistagalileu.globo.com/Sociedade/noticia/2017/08/mulheres-sao-mais-inteligentes-em-paises-com-igualdade-de-genero.html

ŝ/ŝ/ŝ/ŝ/ŝ/ŝ/ŝ/ŝ/ŝ/ŝ/ŝ/

NASA ABRE VAGA DE DEFENSOR PLANETÁRIO PARA EVITAR INVASÃO ALIENÍGENA // NASA DISPONAS VAKANTAN LOKON POR PLANEDA DEFENDANTO, CELANTE EVITI ALIPLANEDANAN INVADON



03-08-2017

Com o intuito de proteger a Terra de invasões alienígenas, a Nasa abriu vaga para contratar um oficial de proteção planetária, que terá também a função de proteger outros planetas de ações humanas.  O salário anual oferecido fica entre 124 mil a 187 mil dólares (cerca de R$ 386 mil a R$ 582 mil).

O anúncio da vaga repercutiu muito nas redes sociais, principalmente no twitter, onde os internautas reagiram com memes bem humorados que retrataram os diferentes imaginários a respeito do assunto. 

Segundo uma entrevista de Catharine Conley, que ocupou o cargo por três anos, para revista "Scientific American", o foco do trabalho é assegurar que não haja contaminação biológica extraterrestre e proteger a bioesfera do planeta contra qualquer tipo de vida fora da Terra.
Celante protekti la Teron kontraŭ la aliplanedanaj invadoj, NASA ekdisponis vakantan lokon por kontrakti unu komisiiton por planeda protekto, kiu havos ankaŭ la taskon protekti aliajn planedojn kontraŭ teranaj agoj. La jara salajro proponata oscilas inter 124 mil kaj 187 mil dolaroj.

La anonco de la vakanteco eĥiĝis multe en la sociaj retoj, ĉefe en twitter, kie la interretanoj reagis per tre bonhumoraj memeoj, kiuj portretas la malsamajn imagaĵojn pri la temo.

Laŭ unu intervjuo donita de Catharine Conley, kiu okupis la postenon dum tri jaroj, al la revuo "Scientific American", la fokuso de la laboro estas tio, certigi, ke ne estos ekstertera biologia infekto kaj ankaŭ protekti la biosferon de la planedo kontraŭ ia ajn vivo for de la Tero.

FONTO:

http://www.correio24horas.com.br/detalhe/mundo/noticia/nasa-abre-vaga-de-defensor-planetario-para-evitar-invasao-alienigena/?cHash=fee0b9560ea87882531ffdfd073f68f6


***********************************


“MEDICINA E ESPIRITUALIDADE” VIRA DISCIPLINA EM UNIVERSIDADE // MEDICINO KAJ SPIRITUALECO IĜIS DISCIPLINO EN UNIVERSITATO



01-08-2017

                            



Uma universidade brasileira está formando médicos mais “humanos”, usando a espiritualidade.

A Universidade de Taubaté (Unitau) é a primeira do Brasil a oferecer a disciplina “Medicina e Espiritualidade”.

A matéria, que pretende levar o entendimento das questões espirituais e sua relação com a saúde, passou a ser obrigatória na grade curricular da universidade. Ela era optativa desde 2011 e tinha um número limitado de vagas.

No Brasil, apenas 10% das universidades ministram a disciplina e a Unitau é a primeira a oferecer este tipo de aula no país.

Um levantamento feito pelo professor Giancarlo Luccheti, da Universidade de Juiz de Fora, em 2012, mostra que 90% das instituições norte-americanas têm a “Medicina e Espiritualidade” na grade curricular.


O conteúdo da disciplina trata a medicina de uma forma diferenciada, menos técnica.

O responsável pelas aulas é o Prof. Me. Alexandre Serafim.

“A disciplina é muito importante para que os universitários sejam médicos mais humanos”, diz o docente.

A matéria também atrai os estudantes.

“Eu gosto muito dessa aula e consigo trazê-la para a minha vida, não só como minha formação, mas também aplico no dia a dia”, disse Amanda Alvarenga, aluna do 4º período de Medicina.
Iu brazila universitato estas preparanta kuracistojn pli humanajn, uzante la spiritualecon.

La Universitato de Taŭbateo (Unitau) estas la unua en Brazilo ofertanta la disciplinon Medicino kaj Spiritualeco.

La lernobjekto, kiu celas konigi pri la spiritaj aferoj kaj ilia rilato al la sano, komencis esti deviga en la disciplinaro de la universitato. Ĝi estis elektebla jam de 2011 kaj havis limitan nombron da vakantaj studlokoj.

En Brazilo nur 10% de la universitatoj instruas la disciplinon, kaj Unitau estas la unua, kiu ofertas kiel devigan tian lernofakon en la lando.

Esploro farita de profesoro Giancarlo Luccheti, de la Universitato de Ĵuiz-de-Foro, el 2012, montras, ke 90% de la nordamerikaj institucioj havas Medicinon kaj Spiritualecon en la lernobjektaro.

La enhavo de la disciplino traktas la Medicinon per diferencigita maniero, malpli teknika.

La respondeculo pri la lecionoj estas Profesoro Me. Alexandre Serafim.
La lernobjekto estas tre grava, por ke la universitatanoj iĝu kuracistoj pli humanaj diris la docento.

La disciplino altiremas ankaŭ la studentojn.
"Mi tre ŝatas tiajn lecionojn kaj sukcesas inkluzivi ilin en mian vivon, ne nur kiel parton de mia universitata prepariteco, sed ankaŭ kiel parton de mia ĉiutago", diris Amanda Alvarenga, lernantino de la kvara lernoperiodo de Medicino.


FONTO: