sábado, 30 de julho de 2016

TRATADO GERAL DAS GRANDEZAS DO ÍNFIMO // ĜENERALA TRAKTATO PRI LA GRANDECOJ DE LA MALGRANDETO – MANOEL DE BARROS



A poesia está guardada nas palavras — é tudo que eu sei.
Meu fado é o de não saber quase tudo.
Sobre o nada eu tenho profundidades.
Não tenho conexões com a realidade.
Poderoso para mim não é aquele que descobre ouro.
Para mim poderoso é aquele que descobre as insignificâncias (do mundo e as nossas).
Por essa pequena sentença me elogiaram de imbecil.
Fiquei emocionado.
Sou fraco para elogios.
La poezio entenas sin en la vortoj – tio estas ĉio, kion mi scias.
Mia sorto estas tio, ke mi malscias preskaŭ ĉion.
Pri la nenio mi havas profundajn konojn.
Mi ne havas koneksecojn kun la realo.
Potenca, por mi, ne estas tiu, kiu eltrovas oron.
Por mi, potenca estas tiu, kiu eltrovas la sensignifaĵojn (de la mondo kaj niajn).
Pro tiu eta sentenco, oni laŭdis min kiel imbecilon.
Mi emociiĝis.
Mi emas kortuŝiĝi pri laŭdoj.

Mais versos (Pliaj versoj) de Manoel de Barros, en:

sábado, 2 de julho de 2016

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM JULHO DE 2016 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN JULIO 2016

CIENTISTAS BELGAS CRIAM MÁQUINA QUE CONVERTE URINA EM ÁGUA POTÁVEL // BELGAJ SCIENCISTOJ KREIS MAŜINON, KIU KONVERTAS URINON EN TRINKEBLAN AKVON


28-07-2016


Uma equipe de cientistas de uma universidade na Bélgica anunciou a criação de uma máquina que converte urina em água potável e fertilizante com ajuda de energia solar, uma técnica que pode ser aplicada em áreas rurais e em países em desenvolvimento.

O sistema criado pela Universidade de Ghent usa uma membrana especial e os cientistas afirmam que é eficiente no consumo de energia e pode ser aplicado em áreas desconectadas da rede elétrica.
"Conseguimos recuperar fertilizante e água potável a partir de urina usando apenas um simples processo de energia solar", afirmou o pesquisador Sebastiaan Derese, da universidade.
A urina é coletada em um grande tanque, aquecida com energia solar e passada por uma membrana em que a água é recuperada e nutrientes como potássio, nitrogênio e fósforo são separados.
Sob o slogan em inglês #peeforscience (#xixipelaciencia), a equipe utilizou o equipamento durante um festival de música de 10 dias em Ghent, recuperando 1.000 litros de água da urina do público.
O objetivo é instalar versões maiores da máquina em ginásios e aeroportos, mas também levar o equipamento para áreas rurais de países em desenvolvimento onde fertilizantes e água potável são escassos, disse Derese.

Skipo de sciencistoj de iu universitato en Belgujo anoncis la inventon de iu maŝino, kiu konvertas urinon en trinkeblan akvon kaj ankaŭ en sterkaĵon, per la helpo de sunenergio, kiu estas tekniko uzebla en kamparaj regionoj kaj en evolulandoj.

La sistemo, kreita de la Universitato de Gento (en Flandrio, norda parto de Belgujo), utiligas specialan membranon, kaj la sciencistoj asertas, ke ĝi estas efika pri la konsumado de energio kaj povas esti aplikata en areoj sen elektra energio.
“Ni sukcesis elrekuperi sterkaĵon kaj trinkakvon, uzante nur simplan procedon je sunenergio”, asertis la esploristo Sebastiaan Derese, el la menciita universitato.
La urino estas kolektita en granda likvujo, varmigita per suna energio kaj pasigita tra iu membrano, en kiu la akvo estas elrekuperita kaj kie mineralaj saloj, kiel kalio, nitrogeno kaj fosforo, estas apartigitaj.
Kun la anglalingva kradvorto #peeforscience (#urinoporlascienco), la skipo utiligis la aranĝaĵon dum dektaga muzikfestivalo en Gento (la ĉefurbo de la belga provinco Orienta Flandrio), tiam elrekuperante 1.000 litrojn da akvo el la urino de la publiko.
La celo estas instali pli grandajn versiojn de la maŝino en gimnazioj kaj flughavenoj, sed ankaŭ porti la inventaĵon al kamparaj regionoj de evolulandoj, kie sterkaĵoj kaj trinkebla akvo estas raraj, kiel diris Derese.
FONTO:



-/-/-/-/-/-/-/-/-/

17 FOTOS DO AVIÃO QUE DEU A VOLTA AO MUNDO SEM COMBUSTÍVEL // 17 FOTOJ DE LA AVIADILO, KIU ĈIRKAŬFLUGIS LA MONDON, SEN FUELO
27/07/2016



Um psiquiatra explorador, um engenheiro empreendedor e uma equipe multidisciplinar unidos por um sonho: dar a volta ao mundo com um avião movido a energia solar.
A façanha histórica foi alcançada quando o avião Solar Impulse II pousou no aeroporto internacional de Abu Dhabi às 4h05 da terça-feira, mesmo local de onde partiu em março de 2015 para uma aventura que extrapolou as fronteiras da energia renovável no mundo.
Alternando o comando da aeronave, Bertrand Piccard e André Borschberg percorreram uma distância acumulada de 43.041 quilômetros sem combustível, algo inédito no setor energético. Em números, a travessia do Solar Impulse se resume a 17 voos e 558 horas e 6 minutos de tempo de voo total ao redor do mundo.
As 17 mil células fotovoltaicas em suas asas captam energia do sol e geram eletricidade, que pode ser armazenada nas suas baterias durante o dia, permitindo que o avião voe a noite. 

A aeronave sobrevoou o mar de Arábia, Índia, Mianmar e China, os oceanos Pacífico e Atlântico, os Estados Unidos, o sul da Europa e o norte da África, numa jornada que rendeu belas imagens.

Unu psikiatro, unu esploristo, unu entreprenista inĝeniero kaj unu multidisciplina skipo unuiĝis por realigi sonĝon, nome : ĉirkaŭiri la mondon per aviadilo movata per suna energio.

 

Tiu historia kuraĝa atingo okazis tiam, kiam la aviadilo Solar Impulse II surteriĝis sur la internacia flughaveno de Abudabio (la ĉefurbo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj), je la 4-a horo kaj 5 minutoj de la lasta mardo (la 26-a), sur la sama loko, de kie ĝi deteriĝis en marto 2015, por la aventuro, kiu transpasis la limojn de la renovigebla energio en la mondo.

Alternante la pilotadon de la aerveturilo, Bertrand Piccard (la psikiatro) kaj André Borschberg (la inĝeniero) traveturis totalan distancon je 43.041 kilometroj, sen fuelo, kio estas tute nova en la energia sektoro. En ciferoj, la ĉirkaŭirado de Solar Impulse konsistis entute el 17 flugoj kaj 558 horoj kaj 6 minutoj da flugotempo ĉirkaŭ la mondo.

 

La 17 mil fotovoltaaj ĉeloj en ĝiaj flugiloj kaptas energion de la suno kaj generas elektron, kiu povas esti konservata en ĝiaj baterioj dum la tago, ebligante, ke la aviadilo pluflugu en la nokto.  

 

La aerveturilo superflugis la maron de Arabio, Barato, Mjanmao kaj Ĉinio, la oceanojn Pacifiko kaj Atlantiko, Usonon, la sudon de Eŭropo kaj la nordon de Afriko, en vojaĝo, kiu rezultigis belajn bildojn.   

FONTO:


http://exame.abril.com.br/tecnologia/noticias/17-fotos-do-aviao-que-deu-a-volta-ao-mundo-sem-combustivel#5


****************

‘POKÉMON GO’: ESPECIALISTAS ALERTAM PARA BENEFÍCIOS DO JOGO E PERIGOS DO VÍCIO // ‘POKÉMON GO’: FAKULOJ ATENTIGAS PRI LA UTILOJ DE LA LUDO KAJ LA DANĜEROJ DE LA TROUZADO

24-07-2016

Já houve demissões, batidas de carro, términos de namoros, tropeços, tumultos, brigas e até uma morte acidental. O vício que mora dentro de um jogo para celular é apontado como o causador de tudo isso. Trata-se do “Pokémon Go”, game em que os jogadores devem se deslocar fisicamente para capturar os monstrinhos.
Ele provoca euforia em toda parte onde é lançado, e divide a opinião de especialistas.
“As regiões cerebrais em que as drogas atuam são as mesmas em que o jogo atua. É a expressão máxima de uma nova droga, consome a energia, horários produtivos, contribui para um isolamento social e causa alienação — preocupa-se o psiquiatra do Instituto de Psiquiatria do Hospital das Clínicas da USP, Rodrigo Fonseca Martins Leite, que diz que os efeitos dependem de cada um: “Como toda droga, tem aqueles que não se viciam, mas os efeitos podem ser muito nocivos para alguns.”

O médico diz que uma das explicações para o vício no game é sua atmosfera de desafio. “Você tem que capturar os pokémons e isso ativa a fase pré-histórica do homem, do seu instinto caçador”,  explica Rodrigo, que acrescenta que a outra razão está ligada à recompensa do prazer do jogo.

Quando o game deixa de ser uma diversão e se transforma em “jogo patológico” (isto é, vício em jogar), os sintomas são: abandonar outras atividades de interesse; inquietude ou irritabilidade quando para de jogar; mentir para familiares para esconder o envolvimento com o jogo; e isolamento social. Principalmente quando se trata de adolescentes, amigos e familiares devem ficar atentos.

“É muito comum que pessoas que já estão em estado compulsivo não percebam isto ou neguem a gravidade da situação”, explica a psicóloga Joyce Goulart Magalhães.

O tratamento para esse vício, dizem os especialistas, já é previsto pela literatura médica: terapia cognitivo comportamental e grupos de apoio, além de, em alguns casos, uso de medicamentos como antidepressivos.

QUANDO O JOGO É BENÉFICO

Já a especialista em comportamento do usuário web, Patrícia Andrade Ladeira, é otimista em relação ao game: ele pode combater o sedentarismo e até estimular relações sociais.
“O bom desse jogo é que ele desenvolve uma parte sensorial do cérebro. Embora esteja mergulhado numa realidade aumentada, você vai para a rua, começa a interagir com outras pessoas que nem são seus amigos.
Como o EXTRA mostrou anteriormente, um hospital infantil de Michigan, nos Estados Unidos, apresentou “Pokémon Go” às crianças e conseguiu dois grandes feitos: os pacientes saíram de seus leitos e interagiram entre si, segundo o jornal “USA Today”.


“O jogo pode ter esse potencial antidepressivo, a tecnologia ajuda a fazer amizades. Assim como teve um efeito positivo no hospital, também pode ser usado de forma positiva no dia a dia”, acredita Patrícia. “As pessoas ainda tem muito preconceito com as tecnologias. Dizem que a criança não brinca mais de bola na rua. Mas é preciso entender que elas nasceram na tecnologia. A linguagem delas é essa.”

Jam okazis maldungoj, aŭtofrapiĝoj, ĉesoj de koramikecoj, stumbloj, tumultoj, disputoj kaj eĉ unu akcidenta morto. La trouzeco, kiu estas en iu ludo por poŝtelefono, estas taksata kiel la kaŭzanto de ĉio tio. Temas pri “Pokémon Go” (eble esperante, POKEMONGOO), la lud-aplikaĵo, per kiu la ludantoj devas delokiĝi fizike, por kapti monstretojn.
Ĝi pasie disvastiĝas ĉie, kie ĝi estas lanĉita, kaj malsamigas la opiniojn de la fakuloj.
“La cerbaj regionoj, kie la drogoj aktiviĝas, estas la samaj, kie la ludo funkcias. Ĝi estas la pleja manifestiĝo de iu nova drogaĉo. Ĝi konsumadas energion kaj laborhorojn, kontribuas al la socia izoliĝo kaj kaŭzas alienecon”, asertas la psikiatro de la Instituto pri Psikiatrio de la Hospitalo de la Klinikoj de USP (en San-Paŭlo, Brazilo), Rodrigo Fonseca Martins Leite, kiu diras, ke ĝiaj efikoj dependas de ĉiu ludanto: “Same kiel pri ĉia drogo, estas homoj, kiuj ne trouzadas ĝin, sed ĝiaj efikoj povas esti tre malutilaj al kelkiuj.”

Tiu menskuracisto diris, ke unu el la kialoj pri la trouzado de la ludo estas ĝia defiiga trajto. “Oni devas kapti la nomatajn pokemonojn (fikciajn monstretajn kreitaĵojn de la japana videoludkompanio The Pokémon Company), kaj tio aktivigas la prahistorian memoron de la homo, de ĝia ĉasa instinkto”, eksplikis Rodrigo, kiu aldonis, ke la alia kialo estas asociita al la efika plezuro de la ludo.

Kiam la ludo lasas esti distraĵo kaj ŝanĝiĝas en “patologian ludon” (tio estas, en la troemon ludi), tiam la simptomoj estas: forlasi aliajn interesajn aktivaĵojn; malkvietiĝi aŭ koleriĝi dum la neludado; mensogi al la familio, ke oni ne tro uzadas la ludon; kaj izoliĝi socie. Ĉefe kiam temas pri adoleskantoj, la amikoj kaj familianoj devas atenti pri ili.

“Estas tre ordinare, ke homoj, kiuj jam estas en impetema stato, ne perceptas tion, aŭ neas la gravecon de la situacio”, klarigas la brazila psikologino Joyce Goulart Magalhães.

La kuraco de tiu pokemonomanio, laŭ la specialistoj, jam estas preskribita de la medicina literaturo: kogna-konduta terapio kaj grupoj de apogo, krom, ĉe kelkaj kazoj, la uzo de medikamentoj, kiel kontraŭdeprimiloj.

PRI LA UTILECO DE LA LUDO

Siavice, la specialistino pri kondutoj de la ret-uzantoj, Patrícia Andrade Ladeira, estas optimisma pri tiu ludo: laŭ ŝi, ĝi povas preventi la sidemon kaj eĉ estigi sociajn interrilatojn.
“La bono de tiu ludo estas tio, ke ĝi disvolvas unu sensoran areon de la cerbo. Kvankam celante la nomatan ‘transgrandigitan (aŭ ekspansiintan) realaĵon’,  oni foriras al la stratoj kaj komencas interagi kun aliaj homoj, kiuj eble eĉ ne estas liaj amikoj.  
Kiel la brazila revuo EXTRA disanoncis antaŭe, unu pediatria hospitalo de Miĉigano, en Usono, prezentis “Pokémon Go” al la infanoj kaj tiam ĝi sukcesigis du grandajn atingojn: la pacientoj delokiĝis de siaj litoj kaj interagis inter si, laŭ la ĵurnalo “USA Today”.

“Pokemonogoo havas tiun kontraŭdepriman povon. La teknologio povas helpi ekhavi amikojn. Same kiel ĝi havis pozitivan efikon en la infanhospitalo, ĝi povas ankaŭ esti utiligata pozitive en la ĉiutago”, kredas Patrícia.  “La homoj ankoraŭ estas tre antaŭjuĝemaj pri la teknikaĵoj. Oni diras, ke la infanoj ne plu ludas per pilko sur la strato.  Sed tamen estas necese kompreni, ke ili naskiĝis ene de la teknikologia mondo. Ili bazas sian vivesprimadon en ĝi.
Fonto:

Pliaj informoj pri Pokemono Go en Esperanto:


&&&&&&&&&&

PESSOAS QUE SE ARREPIAM OUVINDO MÚSICA TÊM CÉREBRO ESPECIAL // LA HOMOJ, KIUJ EKTREMAS AŬSKULTANTE MUZIKOJN, HAVAS SPECIALAN CERBON

17-07-2016


Você já se arrepiou ouvindo uma música? Então saiba que, mais do que sensível, você tem um cérebro especial.
Cientistas de Harvard descobriram que o cérebro de quem se arrepia com canções possui conexões especiais.
Esse tipo de reação física à música acontece apenas com cerca de metade da população.
Os cientistas analisaram o cérebro de 20 voluntários, usando a técnica de ressonância magnética de tensor de difusão, que mostra as conexões entre diferentes regiões do cérebro.
Eles descobriram que os participantes do “grupo do arrepio” tinha mais fibras nervosas saindo do córtex auditivo e se ligando ao córtex insular anterior e o córtex prefrontal, que processam sentimentos e monitoram emoções.
A conectividade extra desses cérebros provavelmente intensifica a experiência sensorial provocada pela música.
Os pesquisadores não sabem se as pessoas que se arrepiam nascem mais sensíveis ou se é possível desenvolver essas conexões ouvindo e se emocionando com novas músicas.

Ĉu vi jam ektremis, dum vi aŭskultis iun muzikaĵon? Se jes, eksciu, ke, krom esti sentema, vi havas specialan cerbon.
Sciencistoj de la Universitato Harvardo, en Usono, eltrovis, ke la cerbo de la homoj, kiuj ektrememas de muzikoj, posedas specialajn cerbajn konektojn.
Tia fizika reago al la muziko okazas ĉe ĉirkaŭ duono de la homoj. 
[Noto de la tradukanto: se la esploro estus okazinta antaŭ ĉirkaŭ 50 jaroj, la rezulto estus tre malpli granda, rilate al la kvanto da tiaj sentemuloj. Aŭ ne?]
Ili eltrovis, ke la partoprenantoj de la “grupo de la ektremo” havas pli da nervaj fibroj eliĝantaj el la aŭda kortekso kaj ligiĝantaj al la antaŭa insula kortekso kaj al la prealfronta kortekso, kiuj procezas sentojn kaj monitoras emociojn.
La ekstra konekteco de tiaj cerboj probable intensigas tiun sensan spertaĵon kaŭzitan de la muziko.
La esploristoj ne scias, ĉu tiaj ektrememaj homoj jam naskiĝis pli sentemaj, aŭ ĉu estas eble disvolvi tiajn konektojn, aŭskultante novajn muzikojn kaj emociiĝante ĉe ili.  

FONTO:

“... ŝipet' iras sur la rivero,
ŝipisto ektremis de la kanto,
Kaj blinda por ĉiu danĝero
Rigardas li al la kantanto.”

(en “LORELEJ'” (El HEINE) - L. ZAMENHOF.)


♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫♫

NASA DIVULGA PRIMEIRA IMAGEM DE JÚPITER FEITA PELA SONDA JUNO // NASA DISKONIGIS LA UNUAN BILDON DE JUPITERO, FARITAN DE LA SONDILO JUNO

14-07-2016


A NASA divulgou nessa quinta-feira (13) a primeira imagem de Júpiter feita pela JunoCam, câmera a bordo da sonda espacial que  entrou na órbita do planeta no dia 5 de julho. 
A imagem também atesta que o equipamento está funcionando e que conseguiu, com sucesso, enviar dados à Terra. Os pesquisadores da missão temiam que a integridade da câmera e até mesmo da sonda fosse prejudicada ao entrar na órbita do gigante planeta. 
"Esta cena da JunoCam indica que ela sobreviveu sua primeira passagem pelo ambiente de radiação extrema sem nenhum dano e está pronta para fotografar Júpiter", disse Scott Bolton, principal pesquisador do Instituto de Pesquisa do Sudoeste, em San Antonio (EUA).
Segundo a agência espacial, a imagem divulgada foi tirada no dia 10 de julho, quando a sonda estava a 4,3 milhões de quilômetros de Júpiter. Na imagem, é possível ver Júpiter e três das quatro luas do planeta.
NASA diskonigis, en la lasta ĵaŭdo (la 13-a), la unuan bildon pri Jupitero, faritan de JunoCam, la kameraon en la Spaca sondilo, kiu eniris en la orbiton de tiu planedo, en la dato 5-a de julio.
La bildo atestas, ke la flugaĵo estas funkcianta kaj ke ĝi plene sukcesis sendi informojn al la Tero. La esploristoj de la misio estis timantaj, ke la integreco de la kamerao kaj eĉ ankaŭ de la sondilo senutiliĝos, post ol eniri en la orbiton de la giganta planedo.
“Tiu sceno de JunoCam indikas, ke ĝi sukcesis travivi sian unuan pason tra la medio de ekstrema radiado, sen ia ajn damaĝo, kaj ke ĝi estas preta por fotografi Jupiteron”, diris Scott Bolton, la ĉefa esploristo de la Instituto pri Esplorado de la Sudokcidento, kiu situas en la teksasa urbo San-Antonio (Usono).
Laŭ la usona Spaca agentejo, la bildo diskonigita estis farita en la 10-a de julio, kiam la sondilo estis 4,3 milionojn da kilometroj for de Jupitero. Sur la bildo estas eble vidi Jupiteron kaj tri el ĝiaj kvar lunoj.
FONTO:


**************

AS MULHERES NA GUERRA DA INDEPENDÊNCIA // LA VIRINOJ EN LA (FINA) BATALO POR LA SENDEPENDECO (DE BRAZILO)

02-07-2016

Maria Felipa,         Maria Quitéria kaj Joana Angélica

A defesa da independência do Brasil, feita de armas nas mãos e vencida na Bahia, em 2 de julho de 1823, com a derrota e expulsão das tropas portuguesas comandadas pelo general Madeira de Melo, teve forte participação das mulheres. Três delas ficaram na história e mostram que a intensa participação popular na luta contra os portugueses foi masculina e também feminina, pobre e negra.

Por José Carlos Ruy

Estas três mulheres foram a freira Joana Angélica, aquela que hoje talvez fosse incluída na “classe média”, Maria Quitéria, e a pescadora e marisqueira Maria Felipa.

Joana Angélica foi assassinada por soldados portugueses no início da luta, em 20 de fevereiro de 1822. 
A tropa que ocupava Salvador promovia arruaças pela cidade. Ao tentar invadir, bêbados, o convento da Lapa, os soldados deram de cara com a resistência de Joana Angélica que tombou em defesa daquele local. Foi a primeira mártir da Independência e seu assassinato provocou forte reação popular e animou a luta contra os ocupantes.

Maria Quitéria de Medeiros era uma moça que sabia montar (habilidade essencial para a época) e usar armas. Quando a luta pela independência se intensificou na Bahia, ela fugiu de casa, disfarçou-se como soldado e juntou-se ao chamado “Batalhão dos Periquitos”, na vila de Cachoeira. Participou, com destaque, em combates na Ilha de Maré, Barra do Paraguaçu e na cidade de Salvador, na estrada da Pituba, Itapuã, e Conceição.
Ela não conseguiu esconder, por muito tempo, sua condição de mulher. Descoberta, foi prontamente aceita, por sua bravura e destemor, pelo comandante de seu batalhão – o major José Antônio da Silva Castro, que veio a ser avô do poeta Castro Alves -, e teve um uniforme especialmente desenhado para ela, com um quepe especial e um saiote. Teve posição de destaque nos combates de que participou e foi a primeira mulher que assentou praça no Exército brasileiro; foi também a primeira a entrar em combate.

Depois da independência foi recebida pelo imperador Pedro I e condecorada com a Ordem do Cruzeiro.

O lado popular do envolvimento da mulher na guerra da Independência foi representado pela negra Maria Felipa de Oliveira, que organizou e liderou a resistência de negros, pobres e trabalhadores na Ilha de Itaparica, e sobrevive, quase duzentos anos depois, na memória da população.
Maria Felipa era uma pescadora, marisqueira, que morava na Ponta das Baleias. Ali, liderou a luta do povo, atacou barcos portugueses ancorados no local, atraiu e desmoralizou tropas inimigas liderando homens e mulheres, negros e índios nas batalhas contra o ocupante. Seu grupo chegou a queimar 40 navios! As armas que usavam eram quase sempre seus instrumentos de trabalho - facas de cortar baleia e peixeiras – ou pedaços de pau e galhos com espinhos. “As mulheres seduziam os portugueses, levavam pra uma praia, faziam com que eles bebessem, os despiam e davam uma surra de cansanção”, conta a historiadora Eny Kleyde Farias, no livro Maria Felipa de Oliveira: heroína da independência da Bahia (2010).

A visão oficial, segundo a qual a Independência teria sido “pacífica”, com o povo à margem dos confrontos ocorridos, vai cada vez mais ficando para trás.

Quando se olha de perto todas as lutas ocorridas em todos os lugares, que envolveram o povo e buscaram o progresso e a liberdade, uma verdade se impõe: as mulheres – que são mais da metade da humanidade – tiveram sempre uma participação decisiva e fundamental. Esta é uma verdade heróica que ocorreu também na guerra da Independência do Brasil.
La fina defenda batalo por kompletigi la sendependecon de Brazilo, okazigita per armiloj en la manoj kaj venkita en la tiama provinco Bahio, en la 2-a de julio 1823, post la kapitulaco kaj forpelo de la portugalaj trupoj komanditaj de la generalo Madeira de Melo, havis elstaran partoprenon de la virinoj. Tri el ili restas en la historio kaj montras, ke la intensa popola partopreno en la lukto kontraŭ la portugaloj estis virseksula, sed ankaŭ virinseksula, malriĉula kaj nigrula.

Tiuj tri supre bildigitaj virinoj estis la monaĥino Joana Angélica (kiu hodiaŭ eble estus taksita kiel mezklasa homo), Maria Quitéria kaj la fiŝistino kaj klapkonko-kolektistino Maria Felipa.

Joana Angélica estis murdita de portugalaj soldatoj, en la komenco de la batalo, la 20-an de februaro 1822 (Antaŭ mem la deklaro pri la sendependeco de Brazilo, far la imperiestro, kiu okazis en la 7-a de septembro 1822). 
La trupo, kiu okupaciis Salvadoron (la ĉefurbon de Bahio) faradis tumultojn tra la stratoj. Provante invadi, ebriaj, la monaĥejon de Lapa, la soldadoj alfrontis la reziston de Joana Angélica, kiu estis falmortigita en defendo de tiu loko. Ŝi estis la unua martirino de la Sendependiĝo, kaj tia ŝia morto provokis fortan popolan reagon kaj kuraĝigis la batalon kontraŭ la okupaciantoj.

Maria Quitéria de Medeiros estis junulino, kiu sciis rajdi (kio estis esenca lertaĵo en tiu tempo) kaj uzi armilojn. Kiam la luktoj por la sendependeco pliintensiĝis en Bahio, tiam ŝi forfuĝis de la hejmo, kaŝvestiĝis kiel virsoldato kaj kuniĝis al la nomita “Bataliono de la Papagetoj”, en la vilaĝo Kashoejro. Ŝi grave partoprenis en bataloj en la insulo Mareo, ĉe la enfluejo Paragŭasuo kaj en la urbo Salvador (sur la vojo al Pitubo kaj en la urbopartoj Itapoano kaj Konseisano).
Ne longe ŝi sukcesis kaŝi sian virinecon. Tamen, malkaŝite, ŝi estis tuj akceptita, pro sia braveco kaj maltimemo, de la komandanto de sia bataliono – la majoro José Antônio da Silva Castro (kiu fariĝis la avo de la poeto Castro Alves) – kaj gajnis uniformon speciale fasonitan por si, kun speciala kepo kaj kun jupo. Ŝi okupis elstaran pozicion en la bataloj kaj estis la unua virino, kiu soldatiĝis en la brazila Armeo. Ŝi estis ankaŭ la unua homino, kiu eniris en batalon.
Post la sendependiĝo, ŝi estis akceptita de la imperiestro Petro la 1-a kaj estis honorita per la Ordeno de la Kruco.

La popola flanko pri la envolviĝeco de la virinoj en tiu sendependeciga milito estis reprezentata de la nigrulino Maria Felipa de Oliveira, kiu organizis kaj gvidis la rezistadon de la negroj, malriĉuloj kaj laboristoj en la insulo Itapariko, kaj kiu postvivas, preskaŭ ducent jarojn poste, en la memoro de la popolo (kvankam ŝia nomo ankoraŭ ne aperas en la libroj pri historio).
Maria Felipa estis fiŝkaptistino kaj kolektistino de klapkonkoj, vivinta en Terpinto de la Balenoj (tiama nomo de Itapariko). Tie ŝi gvidis la batalon de la popolo, atakis portugalajn ŝipojn ankritajn ĉe la loko, altiris kaj demoralizis malamikajn trupojn, gvidante virojn kaj virinojn, nigrulojn kaj indiĝenojn en la bataloj kontraŭ la okupacianto. Ŝia grupo bruligis 40 ŝipojn! La armiloj, kiujn ili uzis, estis preskaŭ ĉiam iliaj laboriloj – tranĉiloj por dispecigi balenojn kaj ankaŭ tranĉilegoj, krom stangoj kaj dornobranĉoj. “Virinoj allogis la portugalojn, kondukis ilin al marbordo, faris, ke ili drinku, senvestigis ilin kaj draŝadis ilin per loasaceo” (speco de planto, kies folioj brulardigas la haŭton per la simpla tuŝo, simila al la urtiko), kiel rakontas la historiistino Eny Kleyde Farias, en sia libro Maria Felipa de Oliveira: Heroino en la Sendependiĝo de Bahio (2010).

La oficiala informo, laŭ kiu tiu Sendependiĝo okazis en paco, kun la popolo ekster la estintaj konfliktoj, iĝas pli kaj pli malvera.

Kiam oni retrorigardas de pli proksime ĉiujn batalojn okazintajn ĉie en la mondo, en kiuj envolviĝis la popolo, kaj kiuj celis la progreson kaj la liberecon, ĉiam unu vero imponas: la virinoj – kiuj konsistigas pli ol duonon de la homaro – havis decidigan kaj esence gravan partoprenon en ili. Tio estas heroeca veraĵo, kiu havis lokon ankaŭ en la batalo por la Sendependeco de Brazilo.
FONTO: