quarta-feira, 13 de maio de 2015

RAKONTO: MI KUNESTIS TIAM, KIAM MI SCIIĜIS PRI LA ORA LEĜO


EU ESTAVA LÁ, QUANDO SOUBE DA LEI ÁUREA //
MI KUNESTIS TIAM, 
KIAM MI SCIIĜIS PRI LA ORA LEĜO



Olavo da Penha Cazumbá,
colaborador aqui na oficina //
kunlaboranto tie ĉi en la oficejo

KLARIGAJ ANTAŬNOTOJ:
Ora Leĝo: Alnomo de la leĝo, kiu oficiale estingis la sklavecon en Brazilo, en la 13-a de majo 1888.
Salvadoro: En Brazilo, ĉefurbo de la tiama provinco kaj nun ŝtato Bahio.
Zumbio el Palmaro: la lasta kaj plej fama estro de la negro-rifuĝejo nomita Kilombo de Palmaro, en la brazila sklavo-periodo.
Kilombo: negro-rifuĝejo, negro-kaŝejo.

*****

Quando a notícia começou a se espalhar na zona rural mais afastada de Salvador, no dia 15 de maio de 1888, uma terça-feira, eu saí de casa logo cedo em direção ao centro da cidade, a fim de comparecer às primeiras comemorações pela libertação dos escravos, que tinha sido assinada no Rio de Janeiro, dois dias antes.
Botei o terno branco de linho, o chapéu de feltro, o sapato de bico e peguei uma das primeiras carroças que rumaram da floresta de São Bartolomeu para a Rua da Alfândega (hoje Praça Visconde de Cairu).
Quando cheguei lá, tinha tanta gente gritando, chorando e se abraçando, que eu fiquei aturdido. Logo, logo eu não me aguentei e comecei a chorar, gritar e abraçar também. E olhe que eu não era de me emocionar. Tinha o coração de ferro, para não sofrer, para não morrer no tronco da tristeza. Porém, a emoção naquele lugar estava demais, envolvente, contagiante. Discursos, cantorias de alegria, jongos, danças de todo tipo.
Eu nunca tinha sentido algo como aquilo. Parece que, com a libertação definitiva dos negros, houve também a libertação de uma coisa que vivia presa no coração da gente, uma coisa indefinível, que a gente botou pra fora em grandes explosões de risos, choros e gritarias de entusiasmo. Era uma catarse coletiva em explosão. É como se extravasássemos por nós e também por todos os nossos antepassados, desde os que vieram da África nos primeiros navios negreiros, em 1530.
Aquela extravagância emocional contaminou a todos, inclusive a muitos brancos que estavam por lá também e que alguns negros mais libertos faziam questão de saudar olhando nos olhos. Só quem também viveu aquilo tudo é que pode entender o que eu estou contando.
Saí de lá já no fim da tarde, e fiz questão de voltar andando, por mais de três léguas, junto com outros alegres, fazendo algazarras e batucando o tempo inteiro.
Chegando em casa, minha primeira providência, depois de acender o candeeiro, foi espanar logo um retrato desenhado da minha falecida mulher, Danuwa. Ela tinha vindo do Império do Benin e tinha me despertado a consciência libertária muito tempo antes. Na manhã seguinte, lixei de novo e envernizei a pequena escultura de Zumbi, o grande inspirador de nossas lutas. Ambos nunca eram retirados de cima da cristaleira.

Aquele acontecimento foi uma mudança incrível na minha vida. Nunca esquecerei aquelas sensações, ainda que tenham cessado depois de alguns dias, com a dureza da nova realidade. Mas, mesmo quando começaram os novos problemas de sobrevivência para os negros, e embora já fosse liberto muito tempo antes do 13 de maio (ainda que vivesse na clandestinidade), eu agora só vinha para a cidade no meu terno de linho, olhando de cabeça erguida para todo lado, sorrindo e saudando a todos garbosamente, parecendo um bacharel.
Kiam la novaĵo ekdisiĝis en la pli fora kampara ĉirkaŭurbo de Salvadoro, en la 15-a de majo 1888, iu mardo, mi foriris el la hejmo tuj frue en la mateno, direkte al la urbocentro, por ĉeesti la unuajn festmanifestaciojn pri la liberigo de la sklavoj, kies leĝo estis subskribe sankciita en Rio-de-Ĵanejro, du tagojn antaŭe.
Mi surmetis la blankan kompleton el lino, la ĉapelon el felto kaj la bekformajn ŝuojn, kaj prenis unu el la unuaj azenĉaroj, kiuj direktiĝis el la arbaro de Sankta Bartolomeo al la Strato de la Doganejo (nuntempe Placo Vicgrafo de Kairuo).
Kiam mi alvenis tien, estis tiom da homoj kriantaj, plorantaj, brakumantaj unuj aliajn, ke mi perpleksiĝis. Tuj, tuj mi ne plu regis min kaj komencis plori, krii kaj brakumi same. Kaj bone notu al vi, ke mi ne estis emociiĝema. Mi havis koron kiel el fero, por ne suferi, por ne morti ĉe la pun-ŝtipo de la malĝojo. Sed tamen la emocio en tiu loko estis troa, ĉirkaŭvolva, kontaĝa. Paroladoj, ĝojkantoj, ĵongoj, ĉiaspecaj dancoj.
Mi neniam antaŭe sentis ion similan al tio. Ŝajnas, ke, kune kun la definitiva liberigo de la sklavoj, okazis ankaŭ la liberiĝo de io, kio vivis katenite en nia koro, io nedifinebla, kion ni elĵetis eksteren per grandaj eksplodoj de ridoj, ploroj kaj entuziasmaj krioj. Ĉio tio estis eksplodanta kolektiva katarso. Estis kvazaŭ ni korelverŝiĝis por ni kaj ankaŭ por ĉiuj niaj antaŭuloj, ekde tiuj venintaj el Afriko per la unuaj sklavoŝipoj, en 1530.
Tiu emocia ekstravaganco kontaĝis ĉiujn, inkluzive multajn blankulojn, kiuj ankaŭ estis tie, kaj kiujn multaj malpli riverencemaj nigruloj nepre volis saluti rigardante en la okulojn. Nur tiuj, kiuj ankaŭ spertis ĉion tion, povas kompreni, kion mi rakontas.
Mi eliris el tie jam en la fino de la tago, kaj nepre volis reveni hejmen piedirante, dum pli ol tri leŭgoj, kune kun aliaj ĝojuloj, voĉ-bruante kaj tamburante la tutan tempon.
Alveninte hejmen, mia unua faro, post kiam mi eklumigis la lampionon, estis tio, tuj senpolvigi la desegnitan portreton de mia mortinta edzino, Danuva. Ŝi estis veninta el la Benina Imperio kaj estis vekinta en mi la konsciencon pri libereco tre longe antaŭe. En la sekvanta mateno mi reglatigis kaj glazuris la malgrandan skulptaĵon de Zumbio el Palmaro. Ambaŭ ili neniam estis delokitaj de sur la vitroŝranko.
Tiu okazaĵo estis granda ŝanĝo al mia vivo. Mi neniam forgesos tiujn sentojn, kvankam ili ĉesis post kelkaj tagoj, per la hardeco de la nova realo. Tamen, eĉ kiam komenciĝis la novaj problemoj pri vivtenado por la negroj, kaj malgraŭ tio, ke mi jam estis liberiĝinta de longe antaŭ la 13-a de majo (kvankam vivante en la kaŝiteco), mi nun venadis al la urbo nur en mia lin-kompleto, rigardante kun la kapo levita ĉiudirekten, ridetante kaj salutante ĉiujn bel-maniere, ŝajnante iu bakalaŭro.


domingo, 3 de maio de 2015

CONTO: FRAGMENTO MEMORIAL DE ANTES DA MINHA LEI




CONTO: FRAGMENTO MEMORIAL DE ANTES DA MINHA LEI // RAKONTO: MEMORA ERO DE ANTAŬ MIA LEĜO

Olavo da Penha Cazumbá,
colaborador aqui na oficina //
kunlaboranto tie ĉi en la oficejo



KLARIGAJ ANTAŬNOTOJ:

Fantino: anino aŭ devenintino el la fantoj (aŭ fanteoj), sudmarborda popolo de Ganao.
Senzalo: grupo da loĝejaĉoj de sklavoj.


*****



Corriam os anos de 1853 a 1855, mais ou menos. Nesse tempo eu trabalhava para um notário, filho do meu antigo senhor, que era dono de uma fazenda de gado no sertão da Bahia, já falecido.
Um dia bem cedinho, Áurea, minha colega de atendimento, me interpelou ao chegar e se queixou de cansaço, depois de um fim de semana puxado atrás do palquinho de mamulengo, agora tendo de pegar no batente segunda-feira de manhã no cartório.
Depois de dar-lhe um gostoso abraço tonificante, a seu pedido, eu lhe disse:
“Eu já estou acostumado a isso, minha fânti: a sair dos meus êxtases e cair na vala do trabalho árduo e rotineiro... Fazer o quê, não é mesmo? Pior era no tempo mais severo do cativeiro, no início do século, vamicê não era nem nascida. Muitas vezes eu dormia somente umas duas horas na noite de domingo pra segunda, depois de uma movimentação muito intensa no fim de semana. Além de cativo, eu era dançador e compunha algumas cantigas, pra animar o povo da senzala e a mim mesmo. Eu ficava tão feliz segunda-feira de manhã, ainda ouvindo o eco da vadiagem alentadora, que nem sentia a chibatada alertadora me esquentar o lombo, a fim de eu esquentar o ferrete e começar a marcar os bois no curral...
Foi um tempo duro, mas que não me endureceu o coração. De alguma forma, a arte me pensava logo os vincos da alma, e assim cicatrizavam mais ligeiro os vincos da carne.”

Percebendo que ela melhorou o semblante, arrematei:
“Bem, minha fânti, agora vá trabalhar, pra garantir as patacas da alforria! Hoje é dia de branco, e o nosso vai chegar daqui a pouco, pra nos ver nas carimbadas.”

Ela riu aliviada, exibindo as carreiras de dentes branquíssimos, me devolveu o abraço e, caçoando de mim, foi fazer atendimento, cantarolando um dos meus refrões:

PRETO VELHO TARTARUGA,
CASCO DURO NA MADRUGA,
FOI FORJADO BUROCRATA
NO CARIMBO DA CHIBATA.


Olhei pra ela com ternura e corri pro meu birô.
O abraço também aliviou as dores lombares que eu vinha sentindo há algum tempo. Queixa de velho.
Bati carimbo mais alegre nesse dia.

Kuradis la jaroj inter 1853 kaj 1855, pli aŭ malpli. En tiu tempo mi laboradis por iu notario, filo de mia ekssenjoro, kiu estis posedanto de bovobieno en la interno de Bahio, kaj kiu jam estis mortinta.
En iu tago, tre frue, Aurea, mia kolegino en la publikoservado, prezentiĝis al mi, alveninte, kaj plendis pri laceco, post laborplena semajnfino malantaŭ scenejeto de marionetoj, sed nun devante servi, lunde matene, en la notarioficejo.
Post kiam mi donis al ŝi afablan tonikan ĉirkaŭbrakon, laŭ ŝia peto, mi diris al ŝi:
“Mi jam kutimas al tio, mia fantino: eliĝi el miaj ekstazoj kaj eniĝi en la malsuperejon de la peniga kaj rutina laboro... Nu, kion alian mi povas fari, ĉu ne vere? Ankoraŭ malpli bone estis en la pli severa tempo de la sklaveco, en la komenciĝo de la jarcento, kiam vi ankoraŭ eĉ ne estis naskiĝinta. Multokaze mi dormis nur ĉirkaŭ du horojn en la nokto de la dimanĉo al la lundo, post intensa agado en la semajnfino. Krom sklavo, mi estis ankaŭ dancisto kaj komponadis kelkajn kantetojn, por animi la senzalanojn kaj mim mem. Mi daŭris tiel feliĉa en la lundo matene, ankoraŭ eĥe aŭdanta la kuraĝigan ludkantaron, ke mi preskaŭ ne sentis la tagiĝan vergobaton varmigi al mi la lumbon, por ke mi ekvarmigu la fermarkilon, por markadi la bovojn en la bovejo...
Tio estis harda tempo, sed kiu ne hardis mian koron. Per ia maniero, la arto tuj pansis al mi la vundojn de la animo, kaj tial pli rapide cikatriĝis la vundoj de la karno.”

Konstatinte, ke ŝi mildigis la mienon, mi komplementis:
“Nu, mia fantino, tuj komencu labori, por certigi la monon por aĉeti vian liberecon! Hodiaŭ estas profittago de la blankuloj, kaj la nia baldaŭ alvenos, por rigardi nin stampe laborantajn.”

Ŝi ridis trankviligite, montrante la vicojn de siaj blankegaj dentoj, redonis al mi la ĉirkaŭbrakon, kaj, moketante min, ŝi ekiris, por servi al la publiko, duonkantante unu el miaj refrenoj:

 “IAMA NEGRO KIA TESTUDO,
FRUA DORSO KIA ŜTUDO.
LI FORĜIĜIS BUROKRATO,
PER STAMPA VERGOBATO.”

Mi tiam miris ŝin kun tenero, kaj tuj alkuris al mia oficotablo.
Ankaŭ ŝia ĉirkaŭbrako mildigis la lumbajn dolorojn, kiujn mi komencis senti antaŭ kelka tempo. Maljunuleca plendo.
Mi markadis per stampoj pli ĝoje en tiu tago.





sexta-feira, 1 de maio de 2015

RETALHOS DIÁRIOS - RECORTES DE E-MAILS // ĈIUTAGAJ RETMESAĜOPECOJ (MAJO DE 2015)


SOBRE O PRIMEIRO TRANSPLANTE DE CABEÇA, PREVISTO PARA 2017:

Será, a rigor, um transplante de corpo espiritual inteiro, para que o novo corpo físico, sob a nova cabeça física, tenha uma nova vida. Será uma reencarnação ou uma "transencarnação" de adulto em adulto. É uma tese. Se der certo, contudo, a inteligentsia científica mundial, ainda predominantemente materialista, proclamará em alto em bom som que todas as verdades espiritualistas acerca da existência de corpo espiritual, perispírito etc, e até a existência dos espíritos ou de Deus terá sido tudo uma ilusão, um grande engano dos espiritualistas, religiosos e místicos, e que o que vale mesmo é a Ciência. A turma por trás do véu de Isis, que terá eventualmente possibilitado esse "milagre da ciência" ficará sorrindo, por sua vez, do lado de lá. Veremos, ou não.


==================================================



PRI LA KRONIKO "TAGO DE LA PATRINOJ", DE PAULO SÉRGIO VIANA
http://blogdopaulosergioviana.blogspot.com.br/2015/05/dia-das-maes.html


Ekde la neandertalanoj okazas generaciaj krizoj, sed mi pensas, ke la nuntempa estas unika en la tuta historio kaj prahistorio, per siaj karakterizoj kaj apartaĵoj. Tio ŝuldiĝas al la fakto, ke nek la nuntempa patrina generacio estas la sama, nek la nuntempa fila generacio estas la sama. Tio estas, okazas drastra rompo de la tradicia reguleco de ripetiĝado inter la hejmanaraj generacioj, kio respegulas en tiaj ŝajne nesolveblaj familiaj konfliktoj.

Se vi samoponias tiele, bonvolu diri, kiel solvi ĝin, krom per la konvinko al la infanoj pri la graveco de iliaj gepatroj kaj aparte de iliaj patrinoj (kiel brile ekspoziciis Paulo Sérgio Viana).


============================================


KIAL NI ELEKTIS LA VORTON RENDIMENTO, ANSTATAŬ EFIKECO, EN NIA TRADUKO TITOLITA "PROJETO DE CHIPS PROMETE MELHORAR O RENDIMENTO INTELECTUAL" ("PROJEKTO PRI ICOJ CELAS PLIBONIGI LA INTELEKTAN RENDIMENTON")


 http://jotakaeme.blogspot.com.br/2015/05/algumas-novidades-traduzidas-em-maio-de.html



Kompreneble ankaŭ EFIKECO enteniĝeblas en la kunteksto, sed ĝi ligiĝas pli ofte kun kvalito, plenpreteco, plenatingebleco, perfekteco.


RENDIMENTO ligiĝas kun produkteco, laborvolumeno, plialtiĝo de la produktado aŭ de la rezulto de la produktado.



RENDIMENTO tiel difiniĝas en la RETA VORTARO (http://www.reta-vortaro.de/revo/):

1.
 Kvociento de utlia laboro per elspezita energio.
2.
 Profito akirita per kapitalo (valorpapero, investoj) en formo de dividendo, rento ktp.



Kaj RENDIMENTO tiel difiniĝas en Plena Ilustrita Vortaro (http://vortaro.net/#rendimento):

rendiment/o:
1  Rilatumo inter la utila laboro ricevita de maŝino k la energikvanto elspezita:altrendimenta motoro.
2 £ Efikeco, produktokapablo de maŝino, kampo aŭ homo.
3  Profito akirita per valorpaperoj k kapitalo en la formo de rento, dividendo ks.
ekologia rendimento  Rendimento de la konvertado de la suna energio en la diversaj ŝtupoj de nutroĉeno.
medirendimento  Rendimento de investoj en pur(ig)a tekniko; la malpliigo en medimalpurigaj ellasoj proporcie al la mono investita en pur(ig)a tekniko.

Mi elektis ĝian duan subdifinon en PIV por nia traduko, pro ĝia alĝusteco al la koncerna ideo. 


LA TRIA BORDO DE LA RIVERO - RAKONTO DE JOÃO GUIMARÃES ROSA

LA TRIA BORDO DE LA RIVERO

Rakonto de la brazila verkisto
João Guimarães Rosa (1908-1967)


Esperantigis: Josenilton


Nia patro estis viro plenumema, ordema, pozitivema; kaj li estis tia ekde sia junuleco kaj knabeco, kiel atestis multaj saĝaj homoj, kiam mi demandis ilin pri tio. Laŭ tio, kion mi mem memoras, li aspektis nek pli facilanima, nek pli malĝoja, ol la aliaj, niaj konatoj. Li nur kvietemis. Kiu mastradis la domon, tiu estis nia patrino, kiu en la ĉiutago admonis nin – mian fratinon, mian fraton kaj min.

Okazis, tamen, ke certan tagon nia patro mendis al si unu kanuon.
Estis serioze. Li mendis specialan kanuon el la arbo platimenio[1], malgrandan, kiu enhavis apenaŭ sidtabuleton ĉe la pobo, kvazaŭ por strikte enteni la remanton. Sed ĝi devis esti tajlate konstruita, elelektite forta kaj hardiĝinte ark-fleksita, efika por povi daŭri sur la akvo dum dudek aŭ tridek jaroj.
Nia patrino multe blasfemis kontraŭ tiu lia ideo. Ĉu povus esti, ke li, kiu ne kutimis vagadi tra tiaj elpensaĵoj, nun sin dediĉos al fiŝkaptoj kaj ĉasoj? Nia patro pridiris nenion.
Nia domo en tiu tempo estis ankoraŭ pli proksima de la rivero, en la distanco de ne pli ol kvarono de leŭgo. La rivero tra tie etendiĝis grande, profunde, ĉiam silente. Ĝi tiel larĝis, ke oni ne povis vidi ĝian transan flankon.

Mi ne povas forgesi pri la tago, en kiu la kanuo finpretiĝis.
Sen ĝojo kaj sen ceremonio, nia patro surkapigis la ĉapelon kaj diris adiaŭon al ni. Li ne diris aliajn vortojn, ne prenis manĝaĵotornistron kaj vestopakon, kaj faris nenian rekomendon. Tiumomente ni pensis, ke nia patrino bruege furiozos, sed tamen ŝi nur senmove staris, blanketa pro la paleco. Ŝi maĉis la lipojn kaj krie diris: - “Vi iros, do tie vi restu kaj neniam plu vi revenu!” Nia patro ne faris respondon. Li rigardis milde al mi, mansignis, ke ankaŭ mi iru, ĝis kelkaj paŝoj. Mi timis la koleron de nia patrino, sed obeis lin, tuje, paŝete.
Tiu okazaĵo animis min, tiel ke ĝustatempe mi demandis: - “Patro, ĉu vi portu min kun vi en tiu via kanuo? “ Li nur rigardis min, benis min kaj per gesto returnigis min. Mi ŝajnigis, ke mi revenis, sed ankoraŭ retrorigardis, sur la interherba pasejo, por finkompreni.
Nia patro eniris en la kanuon, malŝnuris ĝin kaj ekremis. La kanuo komencis sin movi. Ĝia ombro etendiĝis unuforme, kvazaŭ aligatoro, longa.

Nia patro ne revenis. Sed tamen li foriris nenien. Li nur efektivigis iun planon resti sur tiu interspaco de la rivero, ĝuste sur la mezo, ĉiam en la kanuo, por ne salti el ĝi, neniam plu. La strangeco de tiu veraĵo tute teruregis nin. Tio, kio ne ekzisteblis, estis okazanta.
Niaj parencoj, najbaroj kaj konatoj kunvenis, por kune interkonsiliĝi prie. Nia patrino, hontoplena, sintenis tre saĝe. Pro tio, ĉiuj pensis, pri nia patro, la kialon, pri kiu ili unue hezitis paroli: frenezecon. Nur kelkaj opiniis, tamen, ke tio povas esti ankaŭ plenumo de promeso, aŭ eble ke nia patro, zorgplena pro serioza malsano ia, kia lepro, forlasiĝis al alia ekzistodestino, proksime kaj malproksime de sia familio. Novaĵaj onidiroj cirkuladis ĉie, inter preterpasantoj, bordoloĝantoj, eĉ de la alia riverflanko, rakontante, ke nia patro neniam venas al la tero, ne eĉ al terpeceto, nek tage, nek nokte, laŭ la maniero kiel li tien kaj reen kursis sur la rivero, liberiĝinta solulece. Jen tiam nia patrino kaj niaj parencoj rezonis tiele: la nutraĵoj, kiujn li metis en la kanuon, komencis elĉerpiĝi, kaj tial, aŭ li elkanuiĝos kaj vojaĝos foren, por neniam plu reveni, aŭ, kio pli ĝuste konvenos, li pentos definitive kaj hejmenrevenos.
Ĉio tio estis misopinioj. Mi mem dediĉis min porti al li, ĉiutage, iom da ŝtelita manĝaĵo. Tiun ideon mi ekhavis tuj en la unua nokto, kiam niaj konatoj decidis bruligi lignofajrojn ĉe la riverbordo, dum kies lumigado ili preĝis kaj vokis. Poste, en la sekvantaj tagoj, mi portis brikojn el krud-sukero, maiz-panon kaj grapolon de bananoj. Mi ekvidis nian patron post unu horo, kiu pasis treege malrapide. Tiam li, malproksime, sidis sur la fundo de la kanuo, kiu estis apogita sur la ebenaĵo de la rivero. Li ekvidis min, sed ne remis miadirekten, nek faris mansignon. Mi montris al li la manĝaĵon, kiun mi poste enmetis en kavaĵon el ŝtono ĉe apuda ravino, protektante ĝin kontraŭ bestoj, pluvo kaj roso. Tion mi faris kaj refaris ĉiam, longtempe. Kelkan tempon poste mi havis surprizon: nia patrino sciis pri mia tasko, kvankam ŝi kaŝis tiun scion. Ŝi mem allasis videblajn manĝorestaĵojn, por faciligi tiujn miajn farojn. Nia patrino ne emis manifestiĝi.
Ŝi venigis nian onklon - ŝian fraton, por helpi en la bieno kaj la negocoj. Ŝi ankaŭ venigis instruiston al ni, la geknaboj. Ŝi komisiis al la pastro tion, ke iun tagon li sin prezentu ĉe la riverplaĝo, por malbeni kaj postuli al nia patro la devon rezigni tiun malĝojan obstinaĵon. Alifoje, pro ŝia iniciato, por timigo, venis du soldatoj. Ĉio tio estis senutila. Nia patro kursadis malproksime, vidate aŭ kaŝite, irante tien kaj reen, lasante neniun apudiĝi al li nek alparoli lin. Tio okazis eĉ tiam, kiam, nelonge antaŭe, ĵurnalistoj iris tien per ŝipeto, intencante fotografi lin, sed same malsukcesis. Tiam nia patro malaperis en la alia flanko, direktis la kanuon tra inter junkoj kaj herboj, en la leŭglongan marĉegon, kiun nur li konis, spano post spano, en la mallumo.

Deve ni alkutimiĝis al tiu travivaĵo, sed kun peno. En la vero ni neniam alkutimiĝis al ĝi. Mi tiel asertas, konsiderante min, kiu, pri ĉio, kion mi volis aŭ ne volis, nur trankviliĝis en ia rilato kun nia patro. Tio estis afero, kiu deviigis miajn mispensojn.
Severe estis kompreni neniel, kiel li eltenis tion. Tage kaj nokte, sub la varma Suno aŭ sub pluvegoj, varmegoj, vesper-rosoj kaj ankaŭ dum la teruraj malvarmoj de la jarmezo, sen ŝanĝo de vesto, nur kun la malnova ĉapelo sur la kapo, dum tutaj semajnoj, monatoj, jaroj, ne kalkulante la vivotempon. Li ankris ĉe neniu el la du bordoj, nek ankaŭ ĉe la insuloj kaj kroninsuletoj de la rivero. Li ne plu paŝis sur grundo nek sur herbeto. Escepte almenaŭ por dormi sian dormon, eble li ŝnur-ankri la kanuon ĉe iu insulpinto, en iu kaŝitejo. Tamen li neniam bruligis fajron ĉe plaĝo, nek ĝuis unu alies faritan; neniam plu li ekflamigis alumeton. Kion li konsumis, por nutri sin, tio estis preskaŭ nenio; eĉ el tio, kion ni allasis inter la radikoj de la moruso aŭ en la kruteto el ŝtono de la ravino, li elprenis malmulton, ne eĉ la sufiĉon. Ĉu li ne malsanis? Kaj kio pri la konstanta forto de la brakoj, por kontroli vigle la kanuon, rezistante, eĉ dum la abundo de la inundoj, en la superbordiĝo, tiam, kiam, en la longo de la granda fort-fluado, ĉio rulas la danĝeron, nome tiujn korpojn de mortintaj bestoj kaj preterflosantajn arbotrunkojn – kiuj interfrapiĝas pro la akvokirlaĵoj.
Kaj neniam plu li diris vorton, al neniu ajn homo. Ankaŭ ni ne plu parolis pri li. Ni nur pripensis. Vere, pri nia patro ni ne povis havi forgeson. Kaj, se dum momento ni ŝajnigis forgesi lin, tio okazis nur, por ke ni vekiĝu denove, subite, per la rememoro, laŭ la paŝo de aliaj surprizaĵoj.

Mia fratino edziniĝis, tamen nia patrino ne volis fari la feston. Ni rememoris lin ĉiam, kiam ni manĝis iun pli bongustan manĝaĵon. Same pri la nokta ŝirmeco, kiam, en la malprotekteco de tiuj noktoj kun multa malvarma kaj forta pluvo, nia patro uzis nur la manojn kaj unu kalabaskruĉon, por malplenigi la kanuon de la pluvegaj akvoj.

Kelkajn fojojn iu aŭ alia konato nia trovis, ke mi estas similanta al nia patro. Okazas, ke mi sciis, ke nun li fariĝas plenhara, plenbarba, estante kun grandaj ungoj, malbelaspekta kaj maldika, iĝanta nigra pro la suno kaj la haŭtharoj, kun la aspekto de bestulo, preskaŭ nuda, kvankam li disponis la vestojn, kiujn ni de tempo al tempo havigis al li.

Li ne interesiĝis pri ni. Ĉu li ne sentis amon? Sed, pro amo mem, pro respekto, kiam kelkfoje oni laŭdis min pro iu ajn bona konduto mia, ĉiam mi diris: “Estis mia patro, kiu iam instruis min agi tiele...” Tio ne estis verkonforma kaj ĝusta, sed estis malvero por vero. Tial ĉar, se li ne plu memoris nin, nek volis scii pri ni, kial do li ne supreniris aŭ malsupreniris la riveron al aliaj lokoj, malproksimen, en la netroveblejon? Nur li sciis prie.
Okazas, tamen, ke mia fratino naskis infanon, kaj decidegis, ke ŝi nepre volas montri al nia patro lian nepon. Ni kuniris al la ravino. Estis bela tago. Mia fratino portis blankan vestaĵon, la saman de la edziniĝo. Tiam ŝi levis per la brakoj la infaneton, kaj ŝia edzo supertenis ombrelon, por protekti ilin ambaŭ. Ni krivokis lin kaj atendis. Nia patro ne aperis. Mia fratino ploris, ni ĉiuj ploris, ĉirkaŭbrakante unuj la aliajn.

Mia fratino transloĝiĝis kune kun sia edzo, malproksimen de ĉi tie. Mia frato decidis kaj foriris al iu urbo. La tempo ŝanĝiĝis, laŭ la rapida malrapido de la tempoj. Ankaŭ nia patrino foriris, per unu fojo, por loĝi kune kun mia fratino; ŝi estis maljuniĝinta. Mi restis tie ĉi, kiel solloĝanto. Mi neniam povis voli edziĝi. Mi postrestis, kun la bagaĝo de la vivo. Nia patro bezonis min, mi scias – en sia vagado, sur la rivero, en la senhomejo – neniam pravigante tiun sian faron.
Iam, kiam mi nepre volis scii pri tiu lia sinteno, kaj faris pridemandojn, tiam oni diris al mi, ke audiĝis, ke iam nia patro estis rivelinta sian celon al la viro, kiu konstruis al li la kanuon. Tamen nun tiu viro jam estis mortinta, kaj neniu plu havis rememoron pri la afero. Estis nur falsaj diroj, sensencaj, kia tiu okazinta komence de la alveno de la unuaj altiĝoj de la rivero, kun pluvoj, kiuj ne ĉesis, kaj kiam ĉiuj timis la finon de la mondo. Tiam oni diris, ke nia patro estis iu avertito, simile al Noa, kaj ke, pro tio, la kanuon li estis anticipinta. Tion mi nun ekrememoras. Mian patron mi ne povis kondamni. Kaj jam ekaperis al mi la unuaj blankaj haroj.

Mi estas viro plena de malĝojaj vortoj. Pri kio mi tiel kulpis? Mia patro ĉiam forestadis. Kaj la rivero... la rivero... la rivero estis eterniĝanta. Mi jam suferis pro la komenciĝo de la maljuneco. Tiu mia vivo estis nur senfinaĵo. Mi mem spertis malsanetojn, angorojn, deprimojn, laciĝojn, malviglecon pro reŭmatismo. Kaj li? Kial? Li certe tro multe suferis, ĉar li jam estis tre maljuna. Pli aŭ malpli frue li tiel malvigliĝos, ke la kanuo renversiĝos, aŭ flosos sen gvido, laŭ la irado de la rivero, ĝis ĝi falos, horojn malsupren, en bruegan fluegon kaj en la akvofalon, bravan, kun la ŝaumegoj kaj la morto. Premis min la koro. Li estis tie, sen mia trankviligo. Mi kulpas pri tio, kion mi ne scias, kun senĉesa doloro en mia animo. Se nur mi scius... la aferoj estus aliaj. Kaj mi ekrezonadis.
Por ne longe paroli: ĉu mi estas freneza? Ne. En nia domo la vorto freneza ne estis dirata, neniam plu ni diris ĝin, dum ĉiuj tiuj jaroj. Ni kondamnis neniun kiel frenezan. Neniu estas freneza, aŭ, kontraŭe, ĉiuj estas.
Mi tiel pensis, ke mi iris tien, kun tuketo, por plividigi la mansignon. Mi atendis. Kaj fine ekaperis, tie kaj tie, lia figuro. Li estis tie, sidanta ĉe la pobo. Li estis tie, pro la krioj. Mi vokis lin kelkajn fojojn. Tiam mi parolis tion, kio urĝis al mi, klare kaj laŭte, plipotencigante la voĉon: - “Patro, vi estas maljuna! Vi jam plenumis vian planon! Nun vi venu! Ne plu necesas! Venu vi, kaj mi, nun mem, laŭ nia komuna volo, prenos vian lokon en la kanuo!...” Kaj, kiam mi diris tion, mia koro batis laŭ pli ĝusta ritmo.
Li aŭskultis min. Li stariĝis. Li movis la remilon ĉe la akvo, gvidante la kanuon en mia direkto, konsentinte. Sed tamen mi tremis, profunde, subite! Tiel estis ĉar unue, kiam li aperis, li levis la brakon kaj faris salutgeston – la unuan post tiom da jaroj pasintaj! Kaj mi ne eltenis tion... Tial, pro timego, kun la haroj hirtigitaj, mi kuris, fuĝis, foriris de tie, per freneza reago. Okazis, ke li ŝajnigis, ke li venas el la flanko de la transtombo. Kaj mi petas, petas, petas pardonon.
Mi suferis la gravan malvarmon de la timoj; mi malsaniĝis. Mi scias, ke neniu plu sciis pri li. Ĉu mi daŭre estas homo, post tiu falo? Mi estas tiu, kiu ne estis kaj kiu restos silenta. Mi scias, ke nun estas malfrue, kaj mi timas ĉesigi la vivon sur la malprofundoj de la mondo. Se tio okazos, tamen, dum la funebro post mia morto, oni prenu min kaj metu ankaŭ min en malgrandan kanuon, sur tiun akvon, kiu ne ĉesas moviĝi, je longaj bordoj. Kaj tiam mi, rivero malsupren, rivero foren, rivero internen... riveros.


Rakonto elprenita el la libro “Primeiras Histórias”, Eldonejo Nova Fronteira – Rio-de-Ĵanejro, 1988, paĝo 32, kies aĉeton ni rekomendas.





[1] Scienca nomo: Plathymenia reticulata.

EL LA RAPIDA VORTARO PORTUGALA-ESPERANTO - AKTUALIGO EL APRILO 2015

REFERÊNCIAS: ESPERANTO PORTUGUÊS PORTUGALA DICIONÁRIO VORTARO GLOSSÁRIO GLOSARO TERMINARO TRADUZIR TRADUÇÃO


A CEM METROS DE PRFUNDIDADE = EN LA PROFUNDECO DE CENT METROJ; ĈE CENT-METRA PROFUNDIĜO/PROFUNDECO. [EXEMPLO: “A TEMPERATURA SE ELEVA DE UM GRAU A CADA 30 METROS DE PROFUNDIDADE” * LA TEMPERATURO ALTIĜAS JE 1 GRADO ĈE ĈIU 30-METRA PROFUNDIĜO. EM TRADUÇÃO DE AFFONSO SOARES.]
A PALAVRA ESTÁ FRANQUEADA = LA PAROLVICO ESTAS LIBERIGITA/ (ĈIES) DISPONEBLA
ABRIR MÃO DE = (FOR)REZIGNI; FORLASI; ABDIKI; ABANDONI;
ADUTORA (CANAL OU CONJUNTO DE TUBOS QUE FAZEM O TRANSPORTE DE GASES OU LÍQUIDO) = AKVORETO; GASRETO; AKVOTUBARO; GASTUBARO; AKVODUKT(AR)O; GASDUKT(AR)O
AGÊNCIA ESPACIAL AMERICANA (NASA (NATIONAL AERONAUTICS AND SPACE ADMINISTRATION)) = USONA AERONAŬTIKA KAJ KOSMA ADMINISTRACIO (UAKA) (PROPONO PRI TRADUKO EN ESPERANTO, ĈAR ĜI KLARIGAS, AL KIU LANDO ĜI APARTENAS), KVANKAM EBLE PLI ĜUSTE TRAFAS: USONA AGENTEJO PRI ESPLORADO DE LA SPACO (UAES) AŬ USONA AGENTEJO PRI ESPLORADO DE LA KOSMO (UAES)
ALGA MARINHA = MAR-KRESKAĴO, MAR-ALGO
AMEAÇADO DE MORTE = MINACITA/ATA DE/PER MORTO/MURDO/MORTIGO
AMIGO ÍNTIMO = INTIMA AMIKO; KORAMIKO
AOS DEZOITO ANOS, ELE...  =  KIAM LI ESTIS DEKOKJARA/DEKOKJARAĜA/DEKOKJARULO...; KIAM DEKOKJARAĜA, LI; ..; HAVANTE/AĜANTE DEK OK JAROJN... LI; ESTANTE DEKOKJARA, LI...; KIAM LI HAVIS/AĜIS DEK OK JAROJN... LI; JE/EN LA AĜO DE DEK OK JAROJ, LI...; KUN LA AĜO DE DEK OK JAROJ, LI.; DEKOKJARAĜE, LI...
ARBOVÍRUS (VÍRUS ESSENCIALMENTE TRANSMITIDO POR ARTRÓPODES, COMO OS MOSQUITOS) = ARTROPODAJ VIRUSOJ
ARRODEIO = TROA LONGECO
ARTICULAÇÃO SINOVIAL (OU DIARTROSE: EM ANATOMIA, ARTICULAÇÃO QUE POSSUI GRANDE AMPLITUDE DE MOVIMENTO, EM QUE AS SUPERFÍCIES ARTICULARES DOS OSSOS SÃO PROTEGIDAS POR UMA CARTILAGEM FIBROSA QUE CONFERE RESISTÊNCIA À SUPERFÍCIE ARTICULAR) = SINOVIA JUNTO, DIARTRO, DIARTROZO
ASSEGURAR O FUTURO (OU GARANTIR O FUTURO) = ASEKURI LA ESTONTECON
ASSEMBLEIA DE DEUS (IGREJA CRISTÃ EVANGÉLICA) = ASEMBLEO DE DIO
ATIVIDADE-FIM (ATIVIDADE QUE IDENTIFICA A ÁREA DE UMA EMPRESA/OU ÓRGÃO PÚBLICO, NA QUAL SÃO DESENVOLVIDOS PROCESSOS DE TRABALHO QUE DÃO CARACTERÍSTICA EVIDENTE ÀS AÇÕES QUE POR DEFINIÇÃO CONSTITUEM O OBJETIVO PARA O QUAL A EMPRESA OU ÓRGÃO PÚBLICO FOI CRIADO) = ĈEFA/CELA AKTIVECO
ATIVIDADE-MEIO (ATIVIDADE QUE NÃO É INERENTE AO OBJETIVO PRINCIPAL DA EMPRESA/ÓRGÃO PÚBLICO, TRATANDO-SE DE SERVIÇO NECESSÁRIO, MAS QUE NÃO TEM RELAÇÃO DIRETA COM A ATIVIDADE PRINCIPAL DA EMPRESA/ÓRGÃO PÚBLICO) = NEĈEFA/AKCESORA/NECELA AKTIVECO 
AUDIOBOOK = AŬDOLIBRO; VOĈLIBRO
BIÓPSIA (OU BIOPSIA) = BIOPSIO
BULÁRIO (LISTA OU GUIA DE BULAS DE MEDICAMENTOS) = KURACIL/MEDIKAMENT-LISTO; KURACIL/MEDIKAMENT-KATALOGO
CATAR MILHO (DIGITAR BEM DEVAGAR, COMO APRENDIZ) = DAKTILOGRAFI/TAJPI/CIFERECIGI TRE MALRAPIDE
CATEGORIZADO (NO SENTIDO DE IMPORTANTE, EMINENTE) = EMINENTA; GRAVA; ALTE SIDANTA
CATINONA (OU BENZOILETANAMINA: ALCALOIDE MONOAMINA ENCONTRADO NO ARBUSTO CATHA EDULIS (KHAT) E É QUIMICAMENTE SIMILAR À EFEDRINA, CATINA E OUTRAS ANFETAMINAS, SENDO USADO COMO ESTIMULANTE QUE CAUSA EXCITAÇÃO E EUFORIA) = KATINONO, BENZOILETANAMINO, KET-AMFETAMINO
CIANOVIRINA (PROTEÍNA PRESENTE EM ALGAS, QUE É CAPAZ DE IMPEDIR A MULTIPLICAÇÃO DO VÍRUS HIV NO CORPO HUMANO) = CIANVIRINO
CIMEIRA = (ORNAMENTO QUE FORMA A PARTE SUPERIOR DE UM CAPACETE) KASKO-KRESTO; (TIPO DE INFLORESCÊNCIA DEFINIDA, CUJO EIXO TEM CRESCIMENTO LIMITADO E TERMINA POR UMA FLOR, SUCEDENDO O MESMO AOS EIXOS SECUNDÁRIOS, QUE PARTEM DO PRINCIPAL) CUMO, KIMO; (CÚPULA, CONGRESSO, CONFERÊNCIA, REUNIÃO DE CÚPULA OU ENCONTRO DE CÚPULA EM QUE SÃO EXPOSTOS E DEBATIDOS VÁRIOS ASSUNTOS, NORMALMENTE PRÉ-DEFINIDOS, MAIS COMUMENTE REALIZADA ENTRE CHEFES DE ESTADO E/OU DE GOVERNO OU ENTRE LÍDERES DE ORGANIZAÇÕES) PINTKUNVENO
COM CEM METROS DE PROFUNDIDADE  =  CENT METROJN PROFUNDA; CENTMETRE PROFUNDA; KUN CENT-METRA PROFUNDO; KUN CENTMETRA PROFUNDECO; KUN CENT METROJ DA PROFUNDECO
COMBINAR = INTERKONSENTI; ENORDIGI; GRUPIGI; (ESTAR EM ACORDO) INTERAKORDI; (ENTRAR EM ACORDO) INTERAKORDIĜI; (FAZER ESTAR OU FAZER ENTRAR EM ACORDO) INTERAKORDIGI; (ESTAR EM CONSENTIMENTO) INTERKONSENTI; (COMBINAR ELEMENTOS DISTINTOS, GERALMENTE EM QUÍMICA) KOMBINI; ALOJI
COMEMORADO = (MEMOR)FESTATA/ITA
COMERCIALIZAR = (DIS)VENDI; PRIKOMERCI
COMERCIALIZÁVEL = (DIS)VENDEBLA; PRIKOMERCEBLA
COMPOSTOS FENÓLICOS (EM QUÍMICA ORGÂNICA, CLASSE DE COMPOSTOS QUÍMICOS QUE CONSISTEM EM UM GRUPO HIDRÓXILO LIGADO DIRETAMENTE A UM GRUPO HIDROCARBONETO AROMÁTICO) = FENOLOJ; FENOLAJ KOMBINAĴOJ
CONVALESCER (DE DOENÇA) = RESANIĜI; KONVALESKI
CONVIZINHANÇA = NAJBARARO
CRANIOTERAPIA = KRANIOTERAPIO
CRETÁCEO TARDIO = MALFRUA KRETACEO
CRONOVISOR (EQUIPAMENTO DE EXISTÊNCIA DUVIDOSA, SENDO UMA ESPÉCIE DE APARELHO CAPAZ DE CAPTAR ONDAS QUÂNTICAS DO PASSADO, QUE PERMANECERIAM NO UNIVERSO, E CUJA CRIAÇÃO, NA SEGUNDA METADE DO SÉCULO PASSADO, FOI CHEFIADA PELO PADRE ITALIANO PELLEGRINO ALFREDO MARIA ERNETT) = TEMPOVIDILO; KRONOVIDILO
CURAR-SE DE = KURACIĜI/LIBERIĜI/RESANIĜI DE/EL
CURTO PRAZO = MALLONGA/NELONGDAŬRA LIMTEMPO/TEMPLIMO
DAR DIAGNÓSTICO = DIRI/ANONCI/SCIIGI/INFORMI/FARI DIAGNOZON
DEITAR POR TERRA (VENCER, SUPERAR) = VENKI; SUPERI
DESACAUTELADO = NEANTAŬZORG(EM)A, NESINGARD(EM)A
DIAS ÚTEIS = LABORTAGOJ
DIMETILSULFÓXIDO (OU SULFÓXIDO DE DIMETILO: COMPOSTO MUITO USADO COMO SOLVENTE APRÓTICO E POLAR EM LABORATÓRIO E NA INDÚSTRIA) = DIMETILSULFOKSIDO
DIÓXIDO DE CLORO (COMPOSTO QUÍMICO COM A FÓRMULA CLO2, USADO COMO POTENTE AGENTE OXIDANTE USADO EM TRATAMENTO DE ÁGUA E ALVEJAMENTOS DIVERSOS) = KLORA DIOKSIDO
DIVULGADOR = DISKONIGISTO/ANTO; DISSEMISTO/ANTO; PROPAGANDISTO/ANTO
DOMINGO DE PÁSCOA (OU DOMINGO DA RESSURREIÇÃO: NO MUNDO CATÓLICO, DIA DA CELEBRAÇÃO DA RESSURREIÇÃO DE JESUS, OCORRIDA TRÊS DIAS DEPOIS DA SUA CRUCIFICAÇÃO NO CALVÁRIO, CONFORME O RELATO DO NOVO TESTAMENTO) = PASKA DIMANĈO
DRONE (MODERNO APARELHO VOADOR USADO PARA ESPIONAGEM, OBSERVAÇÃO, AJUDA OU MORTE) =  FLUGAPARATO; FLUGROBOTO; (INFORMALMENTE) VIRABELO (“DRONE” EM INGLÊS)
EMBORCAR (PÔR DE BORCO) = METI RANDON MALSUPREN; ELVERŜI; RENVERSIĜI; ELTRINKI
EMPRÉSTIMO A CURTO PRAZO = MALLONGLIMTEMPA PRUNTO
EMPRÉSTIMO A LONGO PRAZO = LONGLIMTEMPA PRUNTO
EMPRÉSTIMO A MÉDIO PRAZO = MEZLONGLIMTEMPA PRUNTO
EPIFENOMENALISMO (EM FILOSOFIA DA MENTE, VISÃO SEGUNDO A QUAL ALGUNS OU TODOS OS ESTADOS MENTAIS SÃO MEROS EPIFENÔMENOS (EFEITOS SECUNDÁRIOS OU SUBPRODUTOS) DO ESTADO FÍSICO DO MUNDO) = EPIFENOMENISMO
EPIFENOMENOLOGIA = EPIFENOMENOLOGIO
EPISIOTOMIA (INCISÃO EFETUADA NA REGIÃO DO PERÍNEO (ÁREA MUSCULAR ENTRE A VAGINA E O ÂNUS) PARA AMPLIAR O CANAL DE PARTO E PREVENIR QUE OCORRA UM RASGAMENTO IRREGULAR DURANTE A PASSAGEM DO BEBÊ) = EPIZIOTOMIO
ESBRAVEJAR = FURIOZ(EG)E/KOLER(EG)E DIRI/PAROLI/KRI(EG)I/BRU(EG)I; BRU(EG)E FURIOZI/KOLERI
ESTAR A SALVO DE =  ESTI NETRAFEBLA/ATAKEBLA/ATINGEBLA DE
ESTATUÁRIO (RELATIVO A ESTÁTUA) = STATUA; STATUECA; STATUSIMILA; (AQUELE QUE CONSTROI ESTÁTUAS) STATUISTO; STATUFARISTO; STATUSKULPTISTO
ESTEREOGRAMA (TÉCNICA DE ILUSÃO DE ÓPTICA, ONDE A PARTIR DE DUAS IMAGENS BIDIMENSIONAIS COMPLEMENTARES, É POSSÍVEL VISUALIZAR UMA IMAGEM TRIDIMENSIONAL) = STEREOGRAMO
ESTEREOSCOPIA (TÉCNICA USADA PARA SE OBTER INFORMAÇÕES DO ESPAÇO TRIDIMENSIONAL, ATRAVÉS DA ANÁLISE DE DUAS IMAGENS OBTIDAS EM PONTOS DIFERENTES) = STEREOSKOPIO, 3D-BILDIGO
ESTÚRDIA = MALBONA KONDUTO
ESTÚRDIO (DESAJUIZADO, LEVIANO, ESQUISITO, ESTRANHO, EXTRAVAGANTE, DESACAUTELADO, ESTOUVADO, IMPROVIDENTE, IMPRUDENTE, INCAUTO; EXCÊNTRICO, EXTRAORDINÁRIO, ESTRÓINA, INCOMUM, ANÔMALO) = SENSENCA; MALSAĜA; PETOLEMA; SENPENSEMA; SENPRIPENSEMA; FACILANIMA; LEĜERA; FRIVOLA; STRANGA; EKSTRAVAGANCA; EKSTERORDINARA; NEORDINARA; MALŜPAREGEMA; NEANTAŬZORG(EM)A, NESINGARD(EM)A; SENPRUDENTA
EX (EX-NAMORADO) = EKSAMATO; (EX-NOIVO) EKSFIANĈO; (EX-ESPOSO) EKSEDZO; (INFORMALMENTE) EKSULO; EKSULINO
EXTRAVAGANTE = DISCENTRA; EKSCENTRA; EKSTRAVAGANCA; STRANGA. 2 MALŜPAREMA; GROTESKA
FAÇANHA = 1 HEROAĴO; MALBON-FARO; KRIMO; BRAVEGAĴO; MIRAĴO; MIRINDAĴO; 
FAZER AMIZADES = KAPTI/SERĈI/AKIRI/RENKONTI AMIKECOJN; AMIKUMI; AMIKIĜI; AKIRI AMIKOJN; (INTER)AMIKIĜI
FAZER RECOMENDAÇÃO = REKOMENDI; (NO SENTIDO DE DEIXAR INSTRUÇÃO  OU ORDEM) FARI REKOMENDON; POSTLASI ORDONON
FENÓLICO = FENOLA
FLAKKA (ESPÉCIE DE ALUCINÓGENO EXCITANTE, ESTIMULANTE E EUFORIZANTE, SENDO UMA VERSÃO SINTÉTICA DA CATINONA) = SINTEZA KATINONO, , FLAKAO
FLAVIVIRIDAE (FAMÍLIA DE VÍRUS, CUJOS VETORES SÃO ESSENCIALMENTE ARTRÓPODES) = FLAVIVIRIDAO
FOOD TRUCK (CAMINHÃO-RESTAURANTE) = MANĜEJO-KAMION(ET)O, KAMION(ET)-MANĜEJO/LUNĈEJO, MANĜKAMION(ET)O, MOVEBLA KUIREJO, MOVEBLA KANTINO/LUĈEJO
FORA DO RADAR = NEKAPTEBLA/NEPERCEPTEBLA DE LA RADARO
FRUTUOSO (FRUTÍFERO; QUE DÁ BONS RESULTADOS) = FRUKTORIĈA; FRUKTODONA, PROFITA
GAMELEIRA (DESIGNAÇÃO COMUM A DIVERSAS ÁRVORES DA FAMÍLIA DAS MORÁCEAS, ESPECIALMENTE AS DO GÊNERO FICUS, COM MADEIRA UTILIZADA PARA A CONFECÇÃO DE GAMELAS E OBJETOS DOMÉSTICOS) = MORUSO; MORUSARBO
GARI = STRAT-BALAISTO; STRATPURIGISTO
GORDOFOBIA (OU OBESOFOBIA: MEDO OU REPULSÃO EXAGERADA DA PRÓPRIA OBESIDADE OU PRECONCEITO EM RELAÇÃO À OBESIDADE ALHEIA) = OBEZOFOBIO KONTRAŬOBEZISMO; OBEZOĈIKANEMO
GRADE CURRICULAR (OU CURRÍCULO ESCOLAR: CONJUNTO DE DISCIPLINAS ESCOLARES) = LERNOBJEKTARO; DISCIPLINARO
GRANDE FEITO (OU GRANDE CONQUISTA, GRANDE OCORRIDO, GRANDE AQUISIÇÃO) = GRAVA/GRANDA AKIRO/AKIRAĴO/OKAZO/OKAZAĴO/ATINGO/ATINGAĴO
HADROSSAURO (DINOSSAURO HERBÍVORO E SEMIBÍPEDE QUE VIVEU NO FIM DO PERÍODO CRETÁCEO) = HADROSAŬRO
HEBIATRA (MÉDICO DE ADOLESCENTE) = ADOLESKANT-KURACISTO
HEBIATRIA (MEDICINA PARA ADOLESCENTES) = ADOLESKANTA MEDICINO
HEPATITE (TODA E QUALQUER INFLAMAÇÃO DO FÍGADO E QUE PODE RESULTAR DESDE UMA SIMPLES ALTERAÇÃO LABORATORIAL (PORTADOR CRÔNICO QUE DESCOBRE POR ACASO A SOROLOGIA POSITIVA), ATÉ DOENÇA FULMINANTE E FATAL (MAIS FREQUENTE NAS FORMAS AGUDAS)) = HEPATITO
HETEROFOBIA (PRECONCEITO OU AVERSÃO PARA COM AS PESSOAS E INSTITUIÇÕES HETEROSSEXUAIS) = KONTRAŬALISEKSISMO; ALISEKSFOBIO
IGREJA MESSIÂNICA MUNDIAL (INSTITUIÇÃO RELIGIOSA FUNDADA EM 1 DE JANEIRO DE 1935, NO JAPÃO, POR MOKITI OKADA (1882-1955) — CUJO NOME RELIGIOSO É MEISHU-SAMA (SENHOR DA LUZ)) =MONDA MESIANISMA EKLEZIO; MESIANISMO
ILUMINURA (OU MANUSCRITO ILUMINADO: TIPO DE PINTURA DECORATIVA, FREQUENTEMENTE APLICADO ÀS LETRAS CAPITULARES NO INÍCIO DOS CAPÍTULOS DOS CÓDICES DE PERGAMINHO MEDIEVAIS) = PRILUMITA MANUSKRIPTO
IMPROVIDENTE =  NEGLEKTEMA; NEANTAŬZORG(EM)A, NESINGARD(EM)A; SENPRUDENTA
INDICAR AO CARGO = PROPONI POR LA POSTENO; PROPONI KIEL KANDIDATON DE/AL LA POSTENO
INDICAR AO PRÊMIO = PROPONI POR LA PREMIO, PROPONI KIEL KANDIDATON DE/AL LA PREMIO
INTERTRANSMISSOR (DISPOSITIVO QUE SERVE PARA VARIAR A PROPORÇÃO DE TRANSMISSÃO ENTRE UM EIXO MOVENTE E UM MOVIDO, COMO POR EXEMPLO EM RODAS DENTADAS) = INTERTRANSMISIILO
ISSO NÃO É DA MINHA CONTA = TIO NE/NENIEL RILATAS/KONCERNAS MIN/AL MI; 
LEI DO SILÊNCIO = LEĜO PRI LA SILENTO; KONTRAŬBRUA LEĜO; KONTRAŬINFORMA REGULO
LONGO PRAZO = LONGA/LONGDAŬRA LIMTEMPO/TEMPLIMO; LONGLIMTEMPA
MAIÊUTICA SOCRÁTICA (MÉTODO OU TÉCNICA QUE PRESSUPÕE QUE A VERDADE ESTÁ LATENTE EM TODO SER HUMANO, PODENDO AFLORAR, OU SER “PARIDO”, AOS POUCOS, NA MEDIDA EM QUE SE RESPONDE A UMA SÉRIE DE PERGUNTAS SIMPLES, QUASE INGÊNUAS, PORÉM PERSPICAZES) = KON-AKUŜO; MAJEŬTIKO
MAIORIDADE PENAL (OU MAIORIDADE CRIMINAL: IDADE MÍNIMA, A PARTIR DA QUAL O SISTEMA JUDICIÁRIO PODE PROCESSAR UM CIDADÃO COMO UMA PESSOA QUE SE RESPONSABILIZA POR SEUS ATOS, SENDO ENTÃO UM ADULTO, NÃO EXISTINDO SOBRE ELE QUAISQUER DESAGRAVOS, ATENUANTES OU SUBTERFÚGIOS BASEADOS NA SUA IDADE À ÉPOCA DA OCORRÊNCIA DO FATO DE QUE É ACUSADO) = PUNEBLA MAJORITATULECO
MAIS VELHO EM DEZ ANOS (OU DEZ ANOS MAIS VELHO) = PLI AĜA JE DEK JAROJ; DEK JAROJN PLI AĜA; JE DEK JAROJ PLI MALJUNA
MALSINADO = RIPROĈINDA; KONDAMNINDA; FIA
MALSINAR = DENUNCI; KONDAMNI; MALICE INTERPRETI; RIPROĈI
MANTER O RECORDE (OU MANTER O RECORD) = KONSERVI/PLUPOSEDI/PLUTENI LA REKORDON
MANTIMENTO = NUTRAĴO; VIVRIMEDO; VIVTENO
MARACUTAIA (OU TRAMÓIA: PLANO ILÍCITO) = INTRIGO; RUZ(AĴ)O; ARTIFIKO
MATULA = FRIPONARO, KANAJLARO; MANĜAĴOTORNISTRO
MÉDIO PRAZO = MEZLONGA LIMTEMPO/TEMPLIMO
MENTALISMO (ANTIGA PERFORMANCE DE ARTES CÉNICAS PRATICADA POR PESSOAS QUE SE DESIGNAM MENTALISTAS E QUE, COM AJUDA DE HIPNOSE, LÓGICA, SUGESTÃO E PRINCÍPIOS ILUSIONISTAS, APRESENTAM AO PÚBLICO ILUSÕES E FENÔMENOS RELACIONADOS COM TELEPATIA, TELECINÉSIA, PRECOGNIÇÃO, CLARIVIDÊNCIA E CONTROLE MENTAL) = MENSISMO
MENTALISTA (RELATIVO AO MENTALISMO) = MENSISMA; (RELATIVO AO MENTALISTA) MENSISTA; (O PRATICANTE DO MENTALISMO) MENSISTO
MORAR DE FAVOR = ŜIRMITE/SENPAGE LOĜI; PETLOĜI (KOMPARE KUN PETVETURI)
NA MAIOR NATURALIDADE = PLEJ SIMPLE; PLEJ SENAFEKTE
NAGUALISMO (FILOSOFIA DE VIDA DE ÍNDIOS TOLTECAS DO MÉXICO ANTIGO, TRAZIDA AO CONHECIMENTO DO MUNDO ACADÊMICO, EM MEADOS DOS ANOS 60, PELO ANTROPÓLOGO CARLOS CASTANEDA) = NAGUALISMO
NÃO ME CONSTA QUE = MI NE/NENIAM AŬDIS, KE
NÃO VALER DE NADA  = VALORI NENIOM; (OU DE NADA VALER, NO SENTIDO DE ‘DE NADA ADIANTAR’ OU ‘NÃO PRESTAR PARA NADA) NENIEL UTILI; ESTI SENUTILE
NEUROFIBROMATOSE (OU DOENÇA DE VON RECKLINGHAUSEN: QUALQUER DAS TRÊS DOENÇAS GENÉTICAS AUTOSSÔMICAS DOMINANTES QUE TÊM EM COMUM O SURGIMENTO DE TUMORES BENIGNOS MÚLTIPLOS NO SISTEMA NERVOSO) = NEUROFIBROMATOZO
OBJETIVO = OBJEKTA; OBJEKTIVA; CELO; CELEMA; KLARA; KLARECEMA
ORGANIZAÇÃO NÃO GOVERNAMENTAL (ONG) = NEREGISTARA ORGANIZO, NEREGISTARA ORGANIZAĴO (NRO); NEŜTATA ORGANIZO (NO)
OSTEOPATA = OSTEOPATO
OSTEOPATIA (MÉTODO DE CURA ALTERNATIVA QUE CONSISTE EM ESTICAR, DOBRAR E MASSAGEAR AS JUNTAS E MÚSCULOS DO PACIENTE) = OSTEOPATIO
OVIRAPTOR (DINOSSAURO ONÍVORO E BÍPEDE QUE VIVEU DURANTE O PERÍODO CRETÁCEO) = OVORABISTO; OVORABOSAŬRO
PADRONIZAÇÃO (OU ESTANDARDIZAÇÃO, OU NORMALIZAÇÃO: PROCESSO DE DESENVOLVIMENTO, COMBINAÇÃO E IMPLANTAÇÃO DE NORMAS TÉCNICAS NA PRODUÇÃO DE ELEMENTOS POR FONTES PRODUTORAS DIFERENTES) = (INTER)NORMIG(AD)O
PAGAR PROMESSA = PLENUMI/EFEKTIVIGI/ATINGI PROMESON
PATÓGENO (OU PATOGÊNICO: CAUSADOR OU MICRO-ORGANISMO ESPECÍFICO QUE PROVOCA DOENÇAS) = MALSANIGA; MALSANIGULO; MALSANIGAĴO; MALSANIGA MIKROBO/MIKROORGANISMO
PAUSA HUMANITÁRIA (PAUSA EM GUERRA PARA ENVIO DE AJUDA HUMANITÁRIA AOS VITIMADOS) = HUMANECA (MILIT)PAŬZO
PERÓXIDO (COMPOSTO QUE APRESENTA A FÓRMULA GERAL R-O-O-R' , EM QUE R E R' SÃO RADICAIS ORGÂNICOS) = PEROKSIDO
PERÓXIDO DE HIDROGÊNIO (OU PERÓXIDO DE CARBONO: SOLUÇÃO AQUOSA, CONHECIDA COMERCIALMENTE COMO ÁGUA OXIGENADA) = HIDROGENA PEROKSIDO, HIDROGENPEROKSIDO, OKSIGENA AKVO
POJAR (ANCORAR) = ANKRI; ELŜIPIĜI
POJO = ANKREJO; ELŜIPIĜEJO
PONEROLOGIA (OU “PONEROLOGIA POLÍTICA”: EXPRESSÃO CUNHADA PELO PSIQUIATRA POLONÊS ANDRZEJ M. ŁOBACZEWSKI, PARA DESIGNAR A CIÊNCIA DA NATUREZA DO MAL OU DA PSICOPATIA ADAPTADA A PROPÓSITOS POLÍTICOS) = “POLITIKA MALBONOLOGIO”; “PSIKOPATOKRATECO”; (EM CONTEXTO ALUSIVO AO REFERIDO PSIQUIATRA) “PONEROLOGIO”
PÔR À PARTE = FORSTARIGI; DEFLANKIGI; FORFLANKIGI
PÔR A SALVO DE ATAQUE = FIASKIGI/MALEBLIGI ATAKON; PROTEKTI/ŜIRMI KONTRAŬ ATAKO
POR POUCO ELE NÃO MORREU = LI PRESKAŬ MORTIS
POSTO AVANÇADO = FORA/MALPROKSIMA BATALEJO/MILITEJO/TAĈMENTEJO; PLEJ FORA/MALPROKSIMA METIEJO/DEĴOREJO; AVANGARDA (BATAL/MILIT)POSTENO
PRÉ-SAL (CAMADA ROCHOSA SOB A CROSTA TERRESTRE, FORMADA EXCLUSIVAMENTE DE SAL PETRIFICADO, DEPOSITADO SOB OUTRAS LÂMINAS MENOS DENSAS DO FUNDO DOS OCEANOS E QUE FORMAM A CROSTA OCEÂNICA) = SUBMARA SALROKA TAVOLO; (ÁREA DE RESERVAS PETROLÍFERAS ENCONTRADA SOB UMA PROFUNDA CAMADA DE ROCHA SALINA, QUE FORMA UMA DAS VÁRIAS CAMADAS ROCHOSAS DO SUBSOLO MARINHO) ANTAŬSALO; (NOME DA ATIVIDADE DO GOVERNO BRASILEIRO, DE EXPLORAÇÃO DE PETRÓLEO ABAIXO DA CAMADA DE PRÉ-SAL) PRESALO
PROCISSÃO DO FOGARÉU (PROCISSÃO CATÓLICA QUE OCORRE NA QUINTA-FEIRA SANTA, EM VÁRIAS CIDADES BRASILEIRAS) = PROCESIO PRI LA (SERĈA) FAJRO
PROCISSÃO DO SENHOR MORTO (PROCISSÃO CATÓLICA QUE OCORRE NA SEXTA-FEIRA SANTA) = PROCESIO PRI LA MORTINTA SINJORO
PROLÓQUIO = PROVERBO; MAKSIMO; SENTENCO; AFORISMO
PRÓPRIO PARA (OU IDEAL PARA) = EFIKA/IDEALA POR
PSICOGRAFAR = PSIKOGRAFI
RADIONOVELA = RADIODRAMSERIO; RADIONOVELO
REAPROVEITAR = REUTILIGI
RECEBER DIAGNÓSTICO = RICEVI DIAGNOZON; SCIIĜI/INFORMIĜI PRI DIAGNOZO
REDUÇÃO DA MAIORIDADE PENAL = MALPLIIGO DE LA PUNEBLA MAJORITATULECO
ROMBO (NO SENTIDO DE DESFALQUE OU MALVERSAÇÃO) = FORŜTELO; FORPRENO; MALVERSACIO
SÁBADO DE ALELUIA = SANKTA SABATO
SEGURO-DEFESO = FIŜISTA ASEKURO
SINOVIAL = SINOVIA
SISTEMA CRANIOSSACRAL (SISTEMA FISIOLÓGICO QUE CRIA E MANTÉM TODO O AMBIENTE FISIOLÓGICO NO QUAL O SISTEMA NERVOSO VIVE, FUNCIONA E SE DESENVOLVE) = KRANIOSAKRA SISTEMO
SÓ POR CIMA DO MEU CADÁVER = NUR TRA MIA KADAVRO
SOBRA DE COMIDA = MANĜAĴERO; MANĜORESTAĴO
SOFOMANIA (MANIA OU HÁBITO DE PASSAR POR SÁBIO; CONFIANÇA EXCESSIVA OU OSTENSIVA NA SUA PRÓPRIA SABEDORIA) = ĈIOSCIEMECO
SOFOMANÍACO (QUE TEM MANIA OU HÁBITO DE PASSAR POR SÁBIO; QUE TEM CONFIANÇA EXCESSIVA OU OSTENSIVA NA SUA PRÓPRIA SABEDORIA) = ĈIOSCIEMA; ĈIOSCIEMULO; DOKTORO ĈIOSCIA
SUPERCONDUTOR (MATERIAL COM ALTA CONDUTIVIDADE) = SUPERKONDUKTANTO
TENSEGRIDADE (OU INTEGRIDADE TENSIONAL: EM MECÂNICA E EM BIOMECÂNICA, PROPRIEDADE PRESENTE EM OBJETOS CUJOS COMPONENTES USAM A TRAÇÃO E A COMPRESSÃO DE FORMA COMBINADA, DE FORMA A PROPORCIONAR-LHES ESTABILIDADE E RESISTÊNCIA) = FLOSIGANTA KUNPREMADO; TENSIA INTEGRECO, TENSIGRECO
TER MUITO A FAZER PELA FRENTE (OU SEJA, NO TEMPO ADIANTE) = HAVI MULTAJN FAROTAĴOJN; HAVI MULTAJN FARENDAĴOJN ESTONTE; HAVI MULTON FAROTAN
TERCEIRIZAÇÃO DA ATIVIDADE-FIM (DE EMPRESA OU ÓRGÃO PÚBLICO) = SUBKONTRAKTIGO DE LA ĈEFA/CELA AKTIVECO
TERCEIRIZAÇÃO DA ATIVIDADE-MEIO (DE EMPRESA OU ÓRGÃO PÚBLICO) = SUBKONTRAKTIGO DE LA NEĈEFA/AKCESORA/NECELA AKTIVECO
TÍPICO DE (NO SENTIDO DE “PRÓPRIO DE”)  =  PROPRA AL; TIPA POR [EXEMPLO: ESSA REAÇÃO É TÍPICA DE CRIANÇA * TIA REAGO ESTAS TIPE INFANA; TIA REAGO ESTAS PROPRA AL INFANOJ; TIA REAGO ESTAS TIPA POR INFANO]
TIRO POR MIM, QUE... = MI TIEL KONKLUDAS PRO MI, KIU...; MI TIEL OPINIAS/ASERTAS, KONSIDERANTE MIN, KIU
TOMAR CURSO = STUDI/LERNI/RICEVI/SEKVI/ĈEESTI/VIZITI/PARTOPRENI KURSON
TRANSMISSÃO AO VIVO (OU LIVE: EM TELECOMUNICAÇÕES) = REALTEMPA/DUMOKAZA ELSENDO/ELSENDADO/DISSENDO/DISSENDADO; REALLTEMPAĴO; DUMOKAZAĴO
TRISTONHO = MELANKOLIA; MALĜOJA; TRISTA; MALGAJA
TRUQUE  (EFEITO ILUSIONISTA) = TRUKO, MAGIAĴO, ARTIFIK(ET)O; (EM MECÂNICA DE VEÍCULOS) BOĜIO
VAGINOSE BACTERIANA (SÍNDROME CLÍNICA RESULTANTE DE UM DESEQUILÍBRIO DA FLORA VAGINAL, CORRESPONDENDO À PRINCIPAL CAUSA DE CORRIMENTO VAGINAL) = BAKTERIA VAGINOZO; VAGINA BAKTERIOZO

VINHÁTICO (ÁRVORE DE NOME CIENTÍFICO PLATHYMENIA RETICULATA) = PLATIMENIO