terça-feira, 20 de janeiro de 2015

ĈU NI DEVAS ĈIAM KAJ ĈIEL ELSTARIGI LA GRAVECON DE LA SIMPLA ESPERANTA DIRMANIERO?

ĈU NI DEVAS ĈIAM KAJ ĈIEL ELSTARIGI LA GRAVECON DE LA SIMPLA ESPERANTA DIRMANIERO?

Josenilton kaj Madragoa

En principo, se ni povas klarigi ĉion, kion ni pensas aŭ imagas, per simpla maniero, kiel ekzempligas la Fundamento de Esperanto, ni devas ĉiam preferi simplan dirmanieron, interalie nome de pli vasta komprenebleco de niaj komunikaĵoj. Krome estas sekure, neŭronŝparige kaj pli akorde kun la ĉies sekvinda principo de neceso kaj sufiĉo. Se oni povas uzi 5 morfemojn aŭ 5 sintagmojn por esprimi ion komunikindan, oni ne uzu 10 da ili.

Tamen, pli grava ol la simpleco, estas la klareco. Lingvo estas komunikilo, tio estas, instrumento de sendado kaj ricevado de pensoj, ideoj, sentoj, bildoj, agoj ktp, per vortoj.
Do pli grava mem ol la lingvo, estas tio, kion ĝi celas reprezenti parole aŭ skribe.

Ekzistas multaj aferoj kompleksaj en si, konkretaj aŭ abstraktaj, malfacile vortigeblaj ankaŭ en Esperanto (malgraŭ ke, aŭ speciale pro tio, ke tiu ĉi lingvo distingiĝas de la naciaj lingvoj ĝuste per sia klareca trajto). Do ni ne povas pretendi submeti ĉion, kion ni bezonas vortigi, per simplaj, foje kripligaj kaj nevidebligaj esprimformuloj. Esperi tion, estas trov(ig)i, ke Esperanto estas lingvo malriĉa aŭ kreita por komunikado inter infanoj, primitivuloj aŭ dualingvaj duonanalfabetoj.
Duonanalfabeto en dua lernita lingvo estas tiu, kiu uzas mizere, plenerare aŭ tro lime tiun duan lingvon, aŭ skribe aŭ parole, kvankam li bone komprenas ĉion, kion li aŭdas kaj legas. [Iel ajn, li estas pli bona ol tiu, kiu uzas duan lingvon neniel, ne eĉ per la komprenado, kiel vera dualingva analfabeto aŭ “duagrada analfabeto” (laŭ termino enkondukita de la brazila lingvisto kaj esperantisto Manoel Borges dos Santos).]
La dualingva duonanalfabeteco, do, evidentiĝas per la malgranda lingva kapablo vorte esprimi la subjektivajn kompleksajn vidojn pri la aferoj, eĉ se tiuj aferoj estas simplaj en si, kaj des malpli se ili estas vere kompleksaj. Krome, la duonanalfabeteco ankaŭ montriĝas, kiam oni ne kapablas vidi ion kompleksan en si per kontentiga simpla rigardo. Tio estas la malsano aŭ (laŭ la psikanaliza terminaro) la ‘komplekso’ de la erudiciemuloj sklavigitaj de la profundaj pensemigoj pri ĉio. Kaj esprimiĝi komplekse ne ĉiam signifas vidi klare kaj ne ĉiam signifas esprimiĝi klare kaj perfekte. La erudiciemuloj ankaŭ ofte eraras, kaj en la vido, kaj en la esprimiĝo pri la vido.  

Cetere multaj aferoj, eĉ kelkaj kompleksaj, povas vidiĝi per simpla lenso, sed la homa menso estas ĉiam pli kompleksa ol tio, kion ĝi vidas. Ni neniam reproduktos perfekte simple ĉion, kion ni vidas, eĉ se estas antaŭ ni la plej klarega simplaĵo. La malfacileco de priskribo ne estas pro la afero, sed estas pro nia malfacila kaj kompleksa menso. [Alia limeco de la erudiciemuloj, krome, estas, ke ili ofte preteratentas, ke ĉio kompleksa, kion ili vidas, povus esti pli simple kaj pli kontentige vidataj, se ili uzus la lenson de la simpleco, plej ofte polurita per la tuketo de la fido, kiu estas atributo de la saĝaj simpluloj. Do, troa klereco aŭ erudiciemeco ankaŭ emas duonanalfabetigi, en alia senco.]

Vidi la aferojn ĉiam komplekse estas home nature, kaj provi reprodukti ilin per simplaj aŭ per malsimplaj esprimmanieroj estas homege nature, kio dependas baze de la lingva klereco aŭ de la lingva saĝeco de ĉiu (kaj ili estas malsamaj aferoj).
Malgraŭ tio, ekzistas aferoj, kiuj ja estas vere profunde kompleksaj por nia komprenado sklavigita de la tridimensieca rigardado.


****

Kompreneble, ĉefe en dua lingvo, se oni estas antaŭ simplaĵo tuj vorte esprimota, estas inde, ke la esprimonto trovu, kreu aŭ rememoru simplan esprimformulon, por klare reprodukti vorte tiun simplaĵon. Ĉiel evitindas kompleksaj esprimoj, por reprodukti simplajn aferojn.
Efektive, se io kompleksa en si povas esti vortigita per simpla maniero, des pli bone. Tamen, se tio ne estas ebla, aŭ se la vortiganto ne havas en sia kapo, en la momento, la plej simplan formulon de vorta esprimo pri tiu tuj vortigota kompleksaĵo, do li devas uzi la esprimon, kiun li kapablas uzi, aŭ kiun li konas el la literaturo aŭ el sekuraj fontoj, aŭ uzi sian kreivecon, por esprimiĝi, eĉ se tiu momenta esprimaĵo estos longa, kompleksa kaj plena de komoj, demonstrativoj kaj vortakrobataĵoj. Rimarkindas, ke la principo de sufiĉo kaj neceso ne nepre postulas malmultajn morfemojn kaj sintagmojn. Depende de la situacio, se oni bezonas uzi 10 morfemojn aŭ 10 sintagmojn por esprimi ion komunikindan, oni ne uzu nur 5 da ili. Gravas ĉiam la regado de la lingvo, kunmetita kaj kombinita kun la konado de la vortoj kaj morfemoj kaj kun la kreiveco de ĉiu en ĉiu konkreta situacio.

[Aparte, Esperanto estas kreiv-ekzerciga lingvo. Improvizante, ni povas solvi multajn esprimbezonojn, laŭ la urĝeco, ĉefe en konversacio, kiam ni ne havas tempon por konsulti vortarojn nek gramatikojn, sed bezonas esprimiĝi. Pro tio, ju pli ni legas kaj studas antaŭe, des pli ni pligrandigas nian vort- kaj esprimstokon kaj des pli ni plibonigas nian kreivan kapablon en momentoj de improvizado.]

Fakte estas, ke la aferoj de la vivo ne ĉiam estas tiel simplaj. Nuntempe aparte ekaperas multaj novaĵoj en ĉiuj terenoj de la homa vivo, kiuj postulas kaj defias novajn lingvajn esprimmanierojn kaj tre pli vastan vortstokon, por konatiĝi nerekte, nur per vortoj. Tial, ankaŭ pro tio ni bezonas elstudi ĉiam, ne nur por pligrandigi nian vortstokon kaj nian esprimstokon, sed ankaŭ por aktualigi kaj recikligi niajn lingvajn konojn kaj, tiel, pli komforte, akompani flanke-ĉe-flanke la novajn tendencojn de esprimado antaŭ la novaj aferoj aperantaj al niaj intelektaj kaj fizikaj sensoj.

Kompreneble Esperanto havas specialan avantaĝon en tiu nova cunamo da ideoj, pro ĝia interna kaj senfine riĉa fleksebleco de esprimado, kiu estas surbazita sur la sama esprimstrukturo ekzempligita en la Fundamento de Esperanto kaj en la grandaj klasikaĵoj de la esperanta literaturo. Mi eĉ riskas kredi, ke Esperanto subtenos sin en la tutmonda socia komunikado, uzante sian ĉies konatan vort- kaj esprimstokon kun ties deriveblaj kombinoj, ankoraŭ dum longaj jarcentoj sur la vojo de la estonteca tempo. Necesas, tamen, por tio, ke ĉiu el ni plue profunde ellernu kaj elstudu, per la lupeo, la klasikaĵojn, ne nur por enmemorigi la dirmanierojn jam ekzempligitajn, sed aparte ankaŭ por kapabligi nin mem krei, elastigi, priludi, esplori kaj testi la ĉiam necesajn novajn esprimmanierojn, kiuj, siavice, ĉiam devas severe obei al la spirito de la Fundamento. Tio estas, iu esprimformulo eĉ povas ne enteniĝi materie en la Fundamento de Esperanto, sed ĝi havu intiman ligiĝon al la maniero, kiel la Fundamento esprimiĝus en sama situacio. Estas kvazaŭ Zamenhof ankoraŭ estus pluskribanta la Fundamenton en la nuntempo. [La ideala figuro de Zamenhof devas esti la ĉefa fantomo, kiu apudestas nin, ĉiam inspirante nin en nia tekstoproduktado kaj en nia parola esprimado.] Tiel grava kiel la Fundamento de Esperanto, en sia historia kaj skribita materieco, estas la daŭrigado de ĝia spirito en la tempo, per la farado de vortoj kaj esprimformuloj. Tiuj ĉi devas ĉiam logike aljungiĝi al tiu baza, sekura kaj gvida libro, havebla kaj havinda en la menso kaj en la konscienco de la esperantistoj de ĉiuj lokoj kaj generacioj de la mondo, nun kaj per seculum seculorum. [Kaj rimarku, ke mi parolas tie ĉi, ĝis nun, nur pri vortoj kaj esprimmanieroj. Pri la bazaj gramatikaj reguloj de la lingvo mi kredas nenecesa ia ajn priparolo. Ili estas netuŝeblaj kaj netuŝindaj, almenaŭ en la venontaj dek mil jaroj! ]

Nu, ekster tio, estas ĉiam respektinda la libereco de esprimo. Lingvo estas demokratia komunikilo, kaj ĝi havas tavolojn de esprimado por ĉiuj gustoj. Kaj ĉiu lingvano havas siajn limojn kaj povon de komprenado de la lingvo.
Super ĉio, plej gravas estas tio, ke oni sukcesu komuniki klare tion, kion li pensas/sentas/vidas, uzante la lingvan konon, la lingvan saĝon kaj la kreivecon, kiujn li posedas en la nuntempo kaj ĉe ĉiu konkreta situacio, netimeme kaj aŭdace (sed, ideale, ĉiam obeante la komunsekvindajn regulojn de la lingvo, aŭ ĉiam klopodante por tio per la senfina studado).
Evitindas, do, ia ajn lingva antaŭjuĝo, jen rilate al tiuj, kiuj esprimiĝas simple aŭ eĉ simplaĉe, jen rilate al tiuj, kiuj esprimiĝas ĉiam erudicieme  aŭ alte klere, kondiĉe ke ĉe tiu okazo aŭ alia, la komunikado fariĝu per la plej ebla klareco pri la komunika enhavo, jen ĉe la sendo, jen ĉe la ricevo de la mesaĝo. Simple. (Aŭ ĉu komplike?) ☺


[Helpado, tamen, ĉiam estas bonvena al tiuj, kiuj petas ilin. Speciale mi, kiu estas amatoraĉa kaj neperfekta skribanto de la lingvo Esperanto, ĉiam esperas la komplezon de tiuj bonkoraj legantoj, kiuj bonvolemas perdi kelkajn sekundojn de sia valorega tempo, por atentigi min pri fuŝaĵoj kaj misaĵoj. Mi estas el tiuj, kiuj kredas, ke, agante kolektive per interhelpado, la mezbonaj uzantoj de la lingvo povos pliboniĝi pli sekure kaj eĉ pli rapide. Do, se vi vidos ian ajn eraron en miaj tekstoj, kaj havos tempeton por helpi min prie, bonvolu fari tion (eĉ se vi estas altklera esperant-uzanto). Mi kore dankos vin!]

terça-feira, 13 de janeiro de 2015

RETALHOS DIÁRIOS - RECORTES DE E-MAILS (JANEIRO DE 2015)




                                    TIMUMA?

Iu ĵus proponis la uzon de TIMUMA, alternative al la ĉies konata, uzata kaj komprenata adjektivo TIMEMA. 
Vere TIMEMA ne estas en si la plej klariga vorto por ampleksi ĉiujn siajn nuancojn de senco, sed ĝi estas zamenhofa solvo en lia tempo kaj fariĝis ĉies solvo en la pasado de la tempoj. Ĉiuj jam komprenas, pri kio temas, tiel ke TIMEMA estas multe pli uzata ol ĝia neologismo TIMIDA. Stranga do estas tiu TIMUMA, kiu ne nur estas superflua kaj nenecesa, sed ankaŭ ne estas klariga kaj provas submeti Esperanton, denove, al tiu fazo de projekteco, kvazaŭ ĝi ankoraŭ estus konstruata lingvo. 
Em 15-01-2015





ATÉ QUANDO, COMO OU QUANTO ESPERANTIZAR CRIANÇAS E TEENS?

Precisamos ensinar e preparar as crianças para crescerem lendo, escrevendo e falando Esperanto. Precisamos preparar futuros adultos, a começar em sua fase infantil.
Temos que montar um método progressivo, que envolva a criança de acordo com sua idade, a partir de três ou quatro anos, com ampliação de vocabulário e de universos temáticos, com ênfase de repetições e fixações no período de 8 a 12 anos, que é o período em que os conhecimentos adquiridos até os 7 anos se consolidam para sempre na mente, mas que também marca o começo do interesse por novas descobertas.
Quem conversa normalmente com crianças em outra língua de aquisição, o faz relativamente bem melhor, quando elas estão abaixo dos 9/10 anos, do que quando elas passam a se expressar mais criticamente e começam a se desmotivar daquela ideia que o adulto vivia tentando lhe incutir na "democradura". Com isso a língua morre, sofre limitações drásticas, que dificultam a fluência e compreensão pela criança/adolescente. O adulto continua sabendo se expressar por muito mais palavras e formas de expressão, principalmente se continuar lendo, mas a criança/adolescente, agora de pescoço mais grossinho, começa a buscar outros universos cognitivos e sociais e perde a motivação de continuar no uso da língua. Assim, o diálogo com o adulto vai ficando mais e mais limitado e escasso ou mais e mais pobre. Isso é um fator subliminar que faz com que o Esperanto não se fortaleça nos ambientes domésticos. É de se pensar métodos e formas de manter o Esperanto na mente e também no universo de interesses cognitivos da criança e do adolescente. Uma ideia seria todo adulto começar a postar mais mensagens virtuais em Esperanto, com ênfase em assuntos de interesse jovem... e por aí afora... sei lá! Ou eu estou tresvariando?

O ideal é que a capacitação linguística regular se inicie no berço e termine por volta dos 12 anos. A partir de então devem ser apenas disponibilizadas condições para o prosseguimento do contato com a língua, sem pressão, mas com expressão, valendo-se de exemplos do cotidiano atual e com recursos artísticos e multimídia, de preferência, como a rapaziada gosta.

Muitas crianças que aprendem o Esperanto, deixam-no na pré-adolescência, por não verem mais motivações que os façam continuar estudando. Tem de haver a oferta do produto e a oferta da manutenção do produto, de preferência com atualização de acordo com as preferências atuais de daqui a sete anos em diante.
Em 13-01-2015