sábado, 27 de julho de 2019

PRI LA ĈIAMDAŬRA VIGLECO DE ESPERANTO

Desde o dia de seu nascimento, em 26 de julho de 1887, até hoje, o Esperanto é a única língua que avançou e vem avançando, enriquecendo-se, atualizando-se e ampliando-se, mantendo-se ligada ao seu cordão umbilical, ou seja, ao seu Fundamento. O Esperanto se mantém, pois, realimentado permanentemente pela sua energia primária construtora. Daí a sua solidez, força e vitalidade orgânicas pujantes e robustas sob a prova de quaisquer desafios comunicacionais do presente, do passado e do futuro.
Ekde sia naskiĝo, en la 26-a de julio 1887, ĝis hodiaŭ, Esperanto estas la sola lingvo, kiu progresis kaj plue progresas, pliriĉiĝante, aktualiĝante kaj ampleksiĝante, tenante sin al sia umbilika ŝnuro, tio estas, al sia Fundamento. Esperanto tenas sin, do, permanente renutrata per sia konstrua komenca energio. El tio estas ĝiaj potencaj kaj fortikaj organaj solideco, forto kaj vitaleco, eltenemaj iajn ajn komunikajn defiojn el la estanteco, la estinteco kaj la estonteco.

terça-feira, 9 de julho de 2019

O BICHO // LA BESTO – MANUEL BANDEIRA





Vi ontem um bicho
Na imundície do pátio
Catando comida entre os detritos.
Quando achava alguma coisa,
Não examinava nem cheirava:
Engolia com voracidade.
O bicho não era um cão,
Não era um gato,
Não era um rato.
O bicho, meu Deus, era um homem.
Hieraŭ mi vidis ian beston en la rubejo de la antaŭkorto,
elprenantan manĝaĵojn inter la putrorestaĵoj.
Kiam ĝi ektrovis ion,
tiam ĝi nek ekzamenis, nek flaris ĝin, sed vore englutis ĝin.
Tiu animalo estis nek hundo,
nek kato,
nek muso.
Tiu animalo, Dio mia,
estis iu viro.


domingo, 7 de julho de 2019

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM JULHO DE 2019 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN JULIO 2019

ANTEFIXO DE TEMPLO DE ATENA E HÉRACLES É DESCOBERTO EM POMPEIA // ANTEFIKSO DE TEMPLO DE ATENA KAJ HERAKLO ESTAS ELTROVITA EN POMPEJO


 

30.07.2019

 

Um antefixo de um templo em estilo dórico dedicado a Atena e Héracles foi descoberto nas ruínas da antiga cidade de Pompeia, Itália. A informação é do La Repubblica, via The Archaeology News Network.

 

As escavações em curso no Fórum Triangular da antiga Pompeia revelaram mais uma surpresa. Desta vez, foi encontrado um antefixo, um bloco ornamental que protege as extremidade dos telhados, representando a deusa Atena. O objeto decorava um templo dórico, datando do final do século IV a.C.

 

Além da representação da deusa, as escavações em andamento no santuário de Atena também revelaram estatuetas de terracota oferecidas como ex-votos no local sagrado, remontando ao século III a.C.

 

Os achados confirmam a quem era dedicado o templo nos tempos antigos: a Héracles (Hércules para os romanos) e Atena. O templo tinha vista para o Golfo de Nápoles a partir do terraço localizado acima da foz do rio Sarno.

 

Uma situação parecida ocorreu em um santuário semelhante na localidade de Privati, que ficava na antiga cidade de Estábia, do outro lado do rio Sarno. O santuário, igualmente do século IV a.C., também teve escavado um antefixo da deusa Atena muito semelhante ao de Pompeia.

 

A possibilidade de que os antefixos de Pompeia e Estábia tenham sido feitos a partir do mesmo molde não está descartada.

Unu antefikso de iu templo en Doria stilo dediĉita al Atena kaj Heraklo estis eltrovita en la ruinoj de la antikva urbo Pompejo, en Italujo. La sciigo estas de itala ĉiutaga ĵurnalo La Repubblica, tra la retejo pri arkeologio The Archaeology News Network.

 

La okazantaj kavigoj en la Triangula Forumo de la antikva Pompejo rivelis unu plian surprizon. Ĉi-foje estis trovita unu antefikso – ornamaĵo, kiu protektas la ekstremaĵojn de la tegmentoj, reprezentanta la diinon Atena. La objekto ornamis iun Dorian templon kaj datiĝas de la fino de la 4-a jarcento a.K.

 

Krom la reprezentaĵo de la diino, la farataj kavigoj en la kultejo de Atena ankaŭ rivelis statuetojn el terakoto oferdonitajn kiel eksvotojn en la konsekrita loko, kiuj havis sian originon en la jarcento 3-a a.K.

 

La trovitaĵoj konfirmas, al kiu estis dediĉita la templo en la antikvaj tempoj: al Heraklo (Herkuleso por la Romanoj) kaj Atena. La templo rigardis al la Golfo de Napolo, vidate de la teraso situanta super la enfluejo de la rivero Sarno.

 

Samcirkonstanca eltrovo okazis en simila kultejo en la loko nomata Privato, kiu situis en la antikva urbo Stabio, trans la rivero Sarno. Ankaŭ en tiu kultejo, same el la jarcento 4-a a.K.,  estis elkavigita unu antefikso de la diino Atena, tre simila al tiu de Pompejo.

 

La ebleco, ke la antefiksoj de Pompejo kaj Stabio estis faritaj surbaze de la sama muldilo ne estas malkonsiderata.

FONTOJ:

 https://www.revistaplaneta.com.br/efeito-https://mythologica.com.br/2019/07/antefixo-templo-atena-heracles-pompeia/


**************

ALGORITMO CONSEGUE FAZER DESCOBERTAS CIENTÍFICAS NUNCA ANTES FEITAS POR HUMANOS // ALGORITMO SUKCESAS FARI SCIENCAJN ELTROVOJN NENIAM FARITAJN ANTAŬE DE LA HOMOJ


 


21.07.2019


 

Um algoritmo de aprendizado de máquina foi capaz de fazer descobertas científicas completamente novas, nunca antes conquistadas por cientistas humanos, analisando estudos já existentes.

 

Segundo estudo publicado na Nature no último dia 3 de julho, pesquisadores do Laboratório Nacional de Lawrence Berkeley, na Califórnia, ultilizaram um algoritmo chamado Word2Vec para fazer a análise de documentos científicos. Com a verificação, o algoritmo revelou previsões de possíveis materiais termoelétricos que fazem a conversão de calor em energia, sendo usados para resfriamento ou aquecimento.

 

A descoberta foi feita sem que o algoritmo soubesse a definição de   termoelétrica e sem receber treinamento em ciência de materiais. Foram usadas apenas associações de palavras para fornecer candidatos para futuros   materiais termoelétricos.

 

Um dos pesquisadores do estudo, Anubhav Jain, afirmou que o algoritmo é capaz de ler   qualquer artigo sobre a ciência dos materiais e fazer conexões que, até   então, nenhum cientista foi capaz.

 

O treinamento do algoritmo foi feito com a análise de linguagem de 3,3 milhões de resumos sobre a ciência dos materiais, chegando a um vocabulário de cerca de 500 mil palavras, tudo feito com o aprendizado de máquina. Jain explica que o Word2vec funciona treinando um modelo de rede neural para remover cada palavra, então prevendo quais serão as próximas.

 

Foi possível ainda usar documentos de estudos antigos para verificar se o algoritmo seria capaz de prever descobertas científicas antes mesmo que acontecessem, e o plano deu certo. Usaram, por exemplo, pesquisas de 2009 e chegaram rapidamente a resultados que foram encontrados apenas em 2012.

 

Segundo o principal autor do estudo, Vahe Tshitoyan, o algoritmo pode ser usado para pesquisas médicas ou descoberta de drogas.

Iu algoritmo de maŝin-lernado kapable faris sciencajn eltrovojn tute novajn, neniam antaŭe sukcesigitajn de homaj sciencistoj, analizante studaĵojn jam ekzistantajn.

 

Laŭ studo publikigita de la brita revuo Nature, en la lasta 3-a de Julio, esploristoj de la Nacia Laboratorio de Lawrence Berkeley, en Kalifornio (Usono), utiligis la algoritmon nomatan Word2Vec, por fari analizon de sciencaj dokumentoj.  Per la ekzamenado, la algoritmo rivelis antaŭvidojn de eblaj termoelektraj materialoj, kiuj faras la konverton de varmo en energion, uzataj por la malvarmigo aŭ varmigo.

 

La eltrovo estis farita, sed la algoritmo ne sciis pri la difino de termoelektro kaj ne ricevis trejnadon pri scienco de materialoj. Estis uzitaj nur asociadoj de vortoj, por elkrei kandidatojn al estontaj termoelektraj materialoj.

 

Unu el la esploristoj de la studaĵo, Anubhav Jain, asertis, ke la algoritmo estas kapabla legi ian ajn artikolon pri la scienco de materialoj kaj fari konektojn, kiujn ĝis nun neniu sciencisto kapablis fari.

 

La trejnado de la algoritmo estis farita per la analizado de la lingvoj de 3,3 milionoj da resumoj pri la scienco de materialoj, arigante terminaron kun ĉirkaŭ 500 mil vortoj, ĉio farita per la maŝin-lernado. Jain eksplikis, ke Word2Vec funkcias, trejnante modelon de neŭra reto por movi ĉiun vorton, do antaŭvidante, kiuj estos la venontaj.

 

Estis ebla ankaŭ uzi dokumentojn de malnovaj studaĵoj, por kontroli, ĉu la algoritmo estos kapabla antaŭvidi   sciencajn eltrovojn jam antaŭ ol ili okazis, kaj la plano sukcesis. Ili utiligis, por ekzemplo, esplorojn el 2009, kaj alvenis rapide la rezultaĵoj, kiuj estis eltrovitaj nur en 2012.

 

Laŭ la ĉefa aŭtoro de la studo, Vahe Tshitoyan, la algoritmo povas esti utiligata por medicinaj esploroj aŭ por eltrovado de drogoj.

FONTOJ:

https://canaltech.com.br/ciencia/algoritmo-consegue-fazer-descobertas-cientificas-nunca-antes-feitas-por-humanos-144519/


-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/




APOLLO 11 E A PROFECIA DE CHICO XAVIER // APOLO 11 KAJ LA PROFETAĴO DE CHICO XAVIER





20.07.2019


 


A chegada do homem na Lua completa 50 anos neste sábado (20) e o feito é sem dúvidas um dos maiores da corrida espacial mundial. A missão Apollo 11 revolucionou as áreas da ciência e da tecnologia. Mas a data também marca outros aspectos do universo. Teorias sobre o futuro da Terra surgiram e balançaram a crença dos que vivem no mundo terrestre. Uma das mais conhecidas no Brasil é a profecia atribuída ao médium Chico Xavier. E ela aconteceria exatamente agora em 2019.

Alguns acreditam que neste sábado (20) se encerrou um ultimato de 50 anos para evitar uma 3ª Guerra Mundial. A previsão ficou conhecida como "Data Limite".

 

O que a profecia diz

 

Em 1969, o homem pisou na Lua pela primeira vez, mais de 20 anos após os primeiros testes com a bomba atômica. Isso significou uma ameaça para a galáxia, afinal, já que o ser humano causou duas guerras mundiais em seu próprio planeta, o que o impediria de fazer o mesmo no restante do universo? Desta maneira, Chico Xavier fez um pronunciamento alertando a humanidade de que existia um prazo de 50 anos para que ela melhorasse em diversos pontos e evitasse que uma nova guerra tomasse forma na Terra. Se isso fosse realizado, muitas coisas boas aconteceriam, como a cura para doenças e encontros com seres extraterrestres - que a partir disso poderiam visitar o ambiente terrestre e ver que o ser humano não é tão hostil. Por outro lado, caso o prazo não fosse cumprido, desastres naturais aconteceriam, como tsunamis, terremotos e erupções vulcânicas. Segundo a profecia, conflitos bélicos expressariam a 'Ira de Deus'.

Para o médium brasileiro, os alertas foram feitos por potências celestes, que   estavam preocupadas com a influência negativa da humanidade no sistema solar.

La alveno de la homo sur la Luno kompletigas 50 jarojn en tiu ĉi sabato (la 20-a), kaj tiu okazaĵo estas sendube unu el la plej gravaj en la monda spaca kurado. La misio Apolo 11 revoluciis la terenojn de la Scienco kaj la Teknologio. Tamen tiu dato signas ankaŭ aliajn aspektojn de la universo. Teorioj pri la estonteco de la Tero aperis kaj skuis la kredon de loĝantoj sur la tera mondo. Unu el la plej konataj en Brazilo estas profetaĵo atribuita al Chico Xavier. Kaj ĝi plenumiĝus ĝuste nun en 2019.

Kelkaj kredas, ke en ĉi tiu sabato, la 20-a de Aprilo 2019, finiĝis 50-jara “ultimato” celanta evitigi la 3-an mondmiliton. La antaŭvido iĝis konata kiel la “Lim-Dato”.

 

Kion diras la profetaĵo

 

En 1969 la homo paŝis sur la Luno la unuan fojon, preskaŭ 20 jarojn post la unuaj testoj de la atombombo. Tio signifis minacon al la galaksio, tial ke, ĉar la homa estulo kaŭzis du mondajn militojn sur sia propra planedo, kio povus bari lin fari la samon al la tuta universo (la sunsistemo)? Pro tio Chico Xavier faris anoncon, avertante la homaron, ke estis konsentita limtempo je 50 jaroj, por ke ĝi pliboniĝu pri pluraj sencoj kaj evitu, ke okazu nova milito sur la Tero. Se tiu neokazo efektiviĝus, multaj bonaj aferoj ekhavus lokon, kiel la kuraco de   malsanoj kaj la renkontiĝo kun eksterteranoj, kiuj post tio povus viziti la teran medion kaj vidi, ke la homa estulo ne estas tiel malamikema. Aliflanke, en la okazo se la limtempo ne estus respektita (se okazus la tria mondmilito), naturaj katastrofoj, kiel cunamoj, tertremoj kaj vulkanaj erupcioj, okazus (por bari la avancon de la eksterma milito). Laŭ la profetaĵo, do, militaj konfliktoj estigus la “Koleron de Dio”.

Laŭ la brazila mediumo, la avertoj estis faritaj de ĉielaj potenculoj, kiuj estis maltrankvilaj pri la negativa influado de la homaro al la sunsistemo.

FONTOJ:

https://noticias.uol.com.br/ciencia/ultimas-noticias/redacao/2019/07/20/data-limite-50-anos-da-apollo-11-profecias-e-dicas-de-filmes-na-netflix.htm

&&&&&&&&&&&&&


EFEITO NOCEBO: QUANDO A MENTE FABRICA A DOENÇA // LA EFIKO NOCEBO: KIAM LA MENSO FABRIKAS LA MALSANON

 

19.07.2019

 

Nocebo (o contrário de placebo em latim) é a palavra que designa o processo pelo qual pessoas saudáveis passam a acreditar que estão doentes. “Os nocebos frequentemente causam um efeito físico, mas não é um efeito produzido fisicamente”, diz o psicólogo Irvin Kirsch, da Universidade de Connecticut (EUA). “Qual é a causa? Em muitos casos, é uma questão não respondida.”

 

Segundo um estudo da Universidade de Turim (Itália) divulgado em 2006, o efeito nocebo está ligado à colecistocinina, um neurotransmissor relacionado a estados de ansiedade.

 

No início de 2007, médicos do Mississippi descreveram um caso exemplar de efeito nocebo. Um homem de 26 anos foi para o hospital após uma overdose e, depois de contar para os plantonistas que tomara um remédio proveniente do teste clínico de um novo tipo de antidepressivo, sofreu um colapso.

 

Um médico envolvido no teste chegou ao local e percebeu que o paciente era um dos voluntários que haviam recebido um placebo, e não o remédio efetivo. Quando o rapaz soube disso, começou a recuperar-se e, em 15 minutos, estava totalmente normal.

Nocebo (kontraŭe de placebo, en la latina) estas la nomo, kiu difinas la procezon, per kiu sanaj homoj ekkredas, ke ili estas malsanaj. "La noceboj ofte kaŭzas fizikajn efikojn, sed tio ne estas efiko produktita fizike", diras la psikologo Irvin Kirsch, el la Universitato de Konektikuto (Usono). "Kiu estas la kaŭzo? En multaj kazoj ĝi estas demando ne respondita."

 

Laŭ esploro de la Universitato de Torino (Italio), diskonigita en 2006, la noceba efiko estas asociita al la kolecistokinino – iu neŭrotransmisiilo rilata al statoj de anksio.

 

En la komenco de 2007, kuracistoj el Misisipio priskribis ekzemplan kazon pri la efiko nocebo. Iu 26-jara viro estis enhospitaligita post superdozo, kaj, rakontinte al la deĵoristoj, ke li prenis kuracilon el klinika testo pri nova tipo de kontraŭdeprimilo, li suferis kolapson.

 

Unu medicinisto kunrespondeca pri la menciita testo alvenis al la loko kaj rimarkis, ke la paciento estas unu el la volontuloj, kiuj ricevis iun placebon, sed ne la efektivan medikamenton. Kiam la junulo sciiĝis pri tio, tiam li ekresaniĝis kaj post kvaronhoro estis tute bonfarta.

FONTOJ:


https://www.revistaplaneta.com.br/efeito-nocebo-quando-a-mente-fabrica-a-doenca/


*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-


REEXIBIDO TRAJE USADO POR NEIL ARMSTRONG QUANDO CAMINHOU NA LUA EM 20 DE JULHO DE 1969 // REELMONTRITA LA KOSTUMO SURHAVITA DE NEIL ARMSTRONG, KIAM LI PAŜIS SUR LA LUNO EN LA 20-A DE JULIO 1969


 


19.07.2019


 


O traje espacial que o astronauta Neil Armstrong utilizou durante sua missão à Lua foi exposto ao público pela primeira vez em 13 anos nesta terça-feira (16), no museu aeroespacial do Smithsonian, exatamente 50 anos depois que a Apollo 11 foi lançada ao espaço.

 

O traje esteve exposto no mesmo local até 2006, quando foi removido para prevenir a deterioração.

 

O filho de Armstrong, Rick, apresentou o traje ao lado do vice-presidente dos Estados Unidos, Mike Pence, que falou sobre como o país estava fortemente dividido no final dos anos 1960, mas se uniu em orgulho quando Armstrong se tornou o primeiro homem a caminhar na Lua.

 

Armstrong morreu em 12 de agosto de 2012 em Cincinnati, Ohio.

 

"Além das contribuições à ciência e ao conhecimento humano, naquele breve momento o homem que vestiu este traje uniu nossa nação e o mundo", disse Pence.

 

"Apollo 11 é o único evento do século 20 que tem uma chance de ser amplamente recordado no século 30", afirmou o vice-presidente. "Daqui a mil anos, 20 de julho de 1969 provavelmente será uma data que viverá nas mentes e imaginações de homens e mulheres, aqui na Terra, pelo nosso Sistema Solar, e além."

 

Conservação

 

Nos últimos 13 anos, o traje foi objeto de extensos trabalhos de conservação, que incluíram entrevistas com os designers e criadores do traje especial e pesquisas a respeito dos materiais e produtos utilizados.

 

"A complexidade do traje garantiu que ele poderia sustentar a vida humana nos ambientes mais hostis: calor e frio extremos, radiação, micrometeoritos e as ameaças dos cortes por rochas afiadas - tudo teve de ser levado em consideração", disse Ellen Stofan, diretora do museu de Washington, no evento.

La spaca kostumo, kiun la astronaŭto Neil Armstrong portis dum sia misio al la Luno, estis ekspoziciata la unuan fojon post 13 jaroj, en la lasta mardo (la 16-a), en la aerospaca muzeo de la usona Instituto Smithsonian, ĝuste 50 jarojn post kiam Apolo la 11-a estis raketigita al la Spaco.

 

La vestaĵo estis eksponata en la sama ejo ĝis 2006, kiam ĝi estis formovita por preventi la difektiĝon.

 

La filo de Armstrong, Rick, prezentis la kostumon flanke de la vic-prezidento de Usono, Mike Pence, kiu parolis pri tio, kiel la usonanoj estis disharmoniintaj inter si en la fino de la sesdekaj jaroj, sed kiuj unuiĝis per la fiero, kiam Armstrong fariĝis la unua homo paŝi sur la Luno.

 

Armstrong mortis en la 12-a de Aŭgusto 2012, en la usona urbo Cincinato (ŝtato Ohio).

 

"Krom la kontribuoj al la Scienco kaj la homa konado, en tiu mallonga momento la viro, kiu vestis tiun ĉi kostumon, unuigis nian nacion kaj la mondon", diris Pence.

 

"Apolo la 11-a estas la sola okazintaĵo en la 20-a jarcento, kiu havas ŝancon esti rememorata en la 30-a jarcento", asertis la vic-prezidento. "Post mil jaroj, la 20-a de Julio 1969 probable estos dato, kiu vivos en la mensoj kaj imagoj de viroj kaj virinoj tie ĉi sur la Tero, en nia Sunsistemo kaj transe."

 

Konserveco

 

En la lastaj 13 jaroj la vestaĵo estis objekto de longaj laboroj de konservado, kiu inkluzivis parolojn kun la fasonistoj kaj kreintoj de la spaca kostumo, krom esploroj pri la materialoj kaj produktoj utiligitaj.

 

"La komplekseco de la vesto garantiis, ke ĝi povos daŭrigi la homan vivon en medioj plej eble krudaj: ekstremaj varmo kaj malvarmo, radiado, mikrometeoritoj kaj la risko pri tranĉadoj fare de akraj rokoj – ĉio devis esti konsiderata", diris Ellen Stofan, la direktorino de la muzeo de Vaŝingtono, dum la evento.

FONTOJ:

https://gazetaweb.globo.com/portal/noticia/2019/07/_81092.php


+_+_+_+_+_+_+_

RAFAEL, O MENINO AUTISTA QUE AOS SETE ANOS JÁ FALA NOVE IDIOMAS // RAFAELO, LA AŬTISMA KNABO, KIU, SEP-JARAĜE, JAM PAROLAS NAŬ LINGVOJN


 

15.07.2019

 

Quando tinha dois anos, Rafael não dizia uma única palavra. Preocupada, a mãe, Juli Mayer, levou-o ao médico que lhe deu a notícia que não queria receber. O filho tinha autismo severo.

 

Rafael, hoje com 7 anos de idade, é o terceiro de quatro filhos de Juli e Valcir Meyer, que vivem no Estado de Santa Catarina, no Brasil. O menino é o único dos irmãos a padecer deste tipo de problema. "Os médicos nem sabiam se o meu filho seria capaz de falar", disse a mãe, em declarações à "BBC Brasil".

 

Os outros dois filhos deste casal brasileiro tiveram um desenvolvimento normal, mas com Rafael tudo foi diferente. Até aos dois anos, a criança não desenvolveu qualquer tipo de interação com outras pessoas. Não olhava as pessoas nos olhos e parecia estar surdo. Mesmo contrariada, a mãe autorizou que a criança usasse um tablet, depois de aconselhamento médico.

 

Foi, graças a essa ferramenta, que passou largas horas a ver vídeos na rede social YouTube, principalmente em inglês. "Pensei que ela via vídeos em inglês porque não percebia o idioma. Eu pegava no tablet e mudava para alguma coisa em português", explicou a mulher.

 

Foi aos quatro anos que Rafael deixou a família verdadeiramente surpreendida. Durante uma sessão com a terapeuta começou a falar, mas em inglês. "Falou com fluidez sem ter saído do país ou passado por aulas", revelou a mãe, que tem a certeza que o filho aprendeu aquela língua através dos vídeos que viu no YouTube.

 

A aprendizagem rápida e surpreendente deste idioma deve-se a uma das características do autismo, a hiperconcentração. As pessoas diagnosticadas com este tipo de problema conseguem manter níveis de concentração acima da média quando encontram algo de interessante.

 

Atualmente, Rafael já é capaz de falar nove idiomas. Espanhol, russo, japonês, alemão, italiano, esperanto, Língua Brasileira de Sinais e português. Curiosamente, segundo revela a mãe, "o português é a língua que ele tem mais dificuldades. Sente muitos problemas em pronunciar diversas palavras".

 

Atualmente, o menino tem aprendido árabe. "Agora, temos deixado que fique com o tablet apenas duas horas por dia", disse o pai. Além de aprender novas línguas, Rafael desenvolveu recentemente um interesse particular pela música. "Ele viu um piano e um teclado numa escola de música, no shopping, e quis entrar. Fiquei com medo de ele partir alguma coisa, mas deixaram-no usar o piano. Ele começou a tocar, como se já conhecesse o instrumento", conta Juli.

Kiam li estis du-jara, tiam Rafaelo eldiradis eĉ ne unu solan vorton. Afliktiĝinte, lia patrino, Juli Mayer, kondukis lin al kuracisto, kiu komunikis al ŝi la sciigon, kiun ŝi ne volis   ricevi: la filo havas severan aŭtismon.

 

Rafaelo, hodiaŭ 7-jara, estas la tria el la kvar gefiloj de Juli kaj Valcir Meyer, kiuj loĝas en la ŝtato Sankta-Katarino, en Brazilo. La knabo estas la sola el ĉiuj gefratoj havanta tian problemon. "La kuracistoj ne sciis, ĉu mia filo estos kapabla paroli", diris la patrino en deklaroj al BBC Brazilo".

 

La aliaj tre gefiloj de tiu brazila geedza paro havis normalan disvolviĝon, tamen pri Rafaelo ĉio estis malsama. Ĝis la dua jaraĝo la infano disvolvis nenian ajn interagecon kun aliaj personoj. Li ne rigardadis la homojn en la okulojn kaj ankaŭ ŝajnis esti surda. Eĉ kontraŭeme, la patrino rajtigis, ke la infano uzadu mankomputilon, post kuracista pria konsilo.

 

Kaj, danke al tia aparato, li pasigis multe da horoj spektante videaĵojn en la socia reto Jutubo, plej multe en la angla lingvo. "Mi pensis, ke li rigardas filmojn en la angla, pro tio, ke li ne perceptas la lingvon. Tiam mi prenis la mankomputilon kaj ŝanĝis la montraĵojn al io alia en la portugala", rakontis la virino.

 

En sia kvara jaraĝo, Rafaelo vere surprizegis la familion. Dum seanco kun la terapeŭtino, li komencis paroli, sed nur en la angla. "Li parolis flue, neniam elirinte el la lando, nek ricevinte lecionojn", rivelis la patrino, kiu havas certecon, ke la filo lernis tiun lingvon per la videaĵoj, kiujn li vidis en Jutubo.

 

La rapida kaj surprizema lernado de tiu lingvo ŝuldiĝas al unu el la karakterizoj de la aŭtismo, nome la hiperkoncentriĝo. La personoj pridiagnozitaj pri tia malordo sukcesas teni nivelojn de koncentriĝo super la meznombro, kiam ili trovas ion interesan.

 

Nuntempe Rafaelo jam estas kapabla paroli naŭ lingvojn: la hispanan, la rusan, la japanan, la germanan, la italan, Esperanton, la Brazilan Gesto-Lingvon kaj la portugalan. Kurioze, kiel sciigis la patrino, "la portugala estas la lingvo, pri kiu li sentas pli da malfacileco. Estas probleme al ali prononci multe da vortoj.

 

Nuntempe la knabo estas lernanta la araban. "Nun ni permesas, ke li uzu la mankomputilon po nur du horojn tage", diris la patro.

 

Krom lerni novajn lingvojn, Rafaelo kreskigis antaŭnelonge apartan intereson pri la muziko. "Li ekvidis unu   pianon kaj unu ritmomaŝinon en muziklernejo, interne de iu butikumcentro, kaj volis eniri. Mi timis, ke li rompos ion, sed oni lasis lin uzi la pianon. Tiam li komencis ludi, kvazaŭ li jam konis la instrumenton", rakontis Juli.

FONTO:

https://www.jn.pt/mundo/interior/rafael-o-menino-autista-que-aos-sete-anos-ja-fala-nove-idiomas--11102019.html

-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*--*-*-*-*

CÂMARA DOS DEPUTADOS DOS EUA APROVA EMENDA QUE PROÍBE TRUMP DE ATACAR IRÃ SEM APROVAÇÃO DO CONGRESSO // LA USONA ĈAMBRO DE LA DEPUTITOJ APROBIS AMENDON, KIU MALPERMESAS TRUMP ATAKI IRANON SEN APROBO DE LA KONGRESO


 

12.07.2019

 

A Câmara dos Representantes dos EUA aprovou uma emenda que proíbe o presidente Donald Trump de lançar qualquer ataque ao Irã sem autorização prévia do Congresso.

 

A emenda, incluída na Lei de Autorização de Defesa Nacional de 733 bilhões de dólares, foi votada a favor por 251 legisladores e contra 170, segundo o jornal USA Today.

 

"Nenhum fundo federal pode ser usado para qualquer uso de força militar dentro ou contra o Irã, a menos que o Congresso tenha declarado guerra ou promulgado uma autorização estatutária específica para tal uso de força militar ", diz a emenda proposta pelos representantes Matt Gaetz do Partido Republicano e Ro Khanna do Partido Democrata.

 

A medida foi comemorada por organizações não-governamentais que se opõem a uma escalada da guerra com o Irã.

 

"Somos gratos que os membros da Câmara dos Representantes deram esse passo importante, que deve ser incluído no texto final da autorização de gastos com defesa. O Congresso deve continuar usando todos os instrumentos à sua disposição para bloquear definitivamente a marcha em direção à guerra.” - diz um comunicado conjunto assinado por diversas organizações.

 

No mês passado, Washington estava prestes a lançar um bombardeio contra o Irã depois que Teerã derrubou um avião militar dos EUA.

La Ĉambro de la Reprezentantoj de Usono aprobis amendon, kiu prohibas la prezidenton Donald Trump lanĉi ian ajn atakon kontraŭ Iranon sen antaŭa rajtigo de la   Kongreso.

 

La amendo, inkluzivigita en la Leĝon de Rajtigado pri la Nacia Defendo, je 733 miliardoj da dolaroj, estis voĉdonita kun la jeso de 251 kaj la neo de 170 leĝofarantoj, laŭ la ĵurnalo USA Today.

 

"Neniu federa monrezervo rajtas esti uzata por ia ajn utiligo de milita forto en aŭ kontraŭ Irano, escepte se la Kongreso estos deklarinta iun statutan rajtigon por tia militforta uzo", preskribas la amendo proponita de la reprezentantoj Matt Gaetz, el la Respublikana Partio, kaj Ro Khanna, el la Demokrata Partio.

 

La decido estis prifestata de neregistaraj organizoj, kiuj estas kontraŭ milita operacaro kontraŭ Irano.

 

"Ni estas dankaj, ke la membroj de la Ĉambro de la Reprezentantoj faris tiun gravan paŝon, kiu devas esti inkludita en la finpretan tekston pri la rajtigo de elspezoj por la defendo. La Kongreso devas daŭri uzanta ĉiujn rimedojn je sia dispono por bari definitive la marŝadon en la direkto al la milito." - diras kuna komunikaĵo subskribita de pluraj organizacioj.

 

En la pasinta monato Vaŝingtono estis preskaŭ lanĉonta bombardadon kontraŭ Iranon, post kiam Teherano faligis usonan militan aviadilon.

FONTOJ:

https://br.sputniknews.com/americas/2019071214200203-camara-dos-deputados-dos-eua-aprova-emenda-que-proibe-trump-de-atacar-ira-sem-aprovacao-do/



*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*


MELHORA NÍVEL DE PAZ NO MUNDO /PLIBONIĜAS LA NIVELO DE PACO EN LA MONDO

 

07.07.2019

 

O nível de paz no mundo aumentou pela 1ª vez em cinco anos. É o que mostra a 13ª edição do relatório anual Índice Global da Paz (GPI).

 

O estudo conduzido pelo Instituto de Economia e Paz foi divulgado no mês passado e mostra também o ranking dos países mais pacíficos.

 

“Desde 2014, estávamos observando um aumento significativo de conflito e violência mundo afora, como a guerra na Síria e o conflito armado na Ucrânia. Essas foram notícias muito ruins. Neste ano, no entanto, o maior destaque é justamente a melhora nos níveis de paz”. Palavras de Steve Killelea, pesquisador-chefe do estudo, em entrevista à Exame.

 

“Ainda é cedo para dizer que o mundo está mais pacífico, mas vemos como positiva a redução nas mortes ligadas ao terrorismo e às guerras, ainda mais depois de anos de aumento significativo destas fatalidades. Pelo menos agora vemos algum sinal de que os indicadores da paz estão se movendo na direção certa”, concluiu.

 

O estudo troŭe um ranking de 163 países que mostra os mais e menos pacíficos do mundo.

 

No topo, poucas mudanças na comparação com a edição 2017. A Islândia se consolida em primeiro pelo oitavo ano consecutivo, seguida da Nova Zelândia e Portugal.

 

Os motivos: “Esses fatores são chamados de paz positiva: bons níveis de governança, baixos níveis de corrupção e um ambiente saudável para os negócios. E são estruturas que podem ser aplicadas em outros países, temos otimismo quanto a isso”, explicou o pesquisador.

La nivelo de paco en la mondo plialtiĝis unuafoje en kvin jaroj. Estas tio, kion montras la 13-a eldono de la jarraporto Tutgloba Indekso pri la Paco (TIP).

 

La studo, gvidita de la Instituto pri Ekonomio kaj Paco, estis diskonigita en la pasinta monato kaj montras ankaŭ la rangordon de la landoj plej pacemaj.

 

“De 2014 ni estis observantaj signifan plinombriĝon de konfliktoj kaj perfortoj ĉie en la mondo, kiel la milito en Sirio kaj la armita konfliktado en Ukrainujo. Tiuj estis okazaĵoj tre malbonaj. Ĉi-jare, tamen, kio elstaras, tio estas ĝuste   la pliboniĝoj en la niveloj pri paco.” – Tion diris Steve Killelea, la ĉefesploristo de la studaĵo, dum intervjuo al la brazila revuo Exame.

 

“Ankoraŭ estas frue por aserti, ke la mondo estas pli paca, tamen ni vidas kiel pozitivan la malpliiĝon de la mortoj asociitaj al la terorismo kaj la militoj, ĉefe post jaroj da signifa plinombriĝo de tiaj fatalaĵoj. Almenaŭ nun ni ekvidas signon, ke la indikiloj de la paco moviĝas en la ĝusta direkto”,  li konkludis.

 

La studo alportis la rangotabelon de 163 landoj kaj montras, kiuj el ili estas la plej kaj la malplej pacemaj en la mondo.

 

En la supro, malmultaj ŝanĝoj en la komparo kun la eldono el 2017. Islando estas firma en la unua loko la okan sinsekvan jaron, sekvata de Nov-Zelando kaj Portugalujo.

 

“Tiuj faktoroj konsistigas la nomatan pozitivan pacon: bonaj niveloj de regado, malaltaj niveloj de koruptado kaj sana medio por la negocoj. Kaj ili estas aplikeblaj en aliaj landoj, ni havas optimismon pri tio”, klarigis la esploristo.

FONTOJ:

http://www.sonoticiaboa.com.br/2019/07/06/melhora-nivel-paz-mundo-ranking-paises-mais-pacificos/