domingo, 20 de outubro de 2013

FRAZOJ DE JOSÉ SARAMAGO

Gostar é provavelmente a melhor maneira de ter, ter deve ser a pior maneira de gostar.
Se tens um coração de ferro, bom proveito. O meu, fizeram-no de carne, e sangra todo dia.
Todos sabemos que cada dia que nasce é o primeiro para uns e será o último para outros e que, para a maioria, é so um dia mais.
Não sou um ateu total, todos os dias tento encontrar um sinal de Deus, mas infelizmente não o encontro.
"Dirão, em som, as coisas que, calados,no silêncio dos olhos confessamos?"
Para temperamentos nostálgicos, em geral quebradiços, pouco flexíveis, viver sozinho é um duríssimo castigo.
Não tenhamos pressa, mas não percamos tempo.
De que adianta falar de motivos, às vezes basta um só, às vezes nem juntando todos.
O que as vitórias têm de mau é que não são definitivas. O que as derrotas têm de bom é que também não são definitivas.
Se podes olhar, vê. Se podes ver, repara.
Dentro de nós há uma coisa que não tem nome, essa coisa é o que somos.
O espelho e os sonhos são coisas semelhantes, é como a imagem do homem diante de si próprio.
Cada dia traz sua alegria e sua pena, e também sua lição proveitosa.
Sempre chega a hora em que descobrimos que sabíamos muito mais do que antes julgávamos.
Fisicamente, habitamos um espaço, mas, sentimentalmente, somos habitados por uma memória.
Mesmo que a rota da minha vida me conduza a uma estrela, nem por isso fui dispensado de percorrer os caminhos do mundo.
Os lugares-comuns, as frases feitas, os bordões, os narizes-de-cera, as sentenças de almanaque, os rifões e provébios, tudo pode aparecer como novidade, a questão está só em saber manejar adequadamente as palavras que estejam antes e depois.
O talento ou acaso não escolhem, para manisfestar-se, nem dias nem lugares.
Quem acredita levianamente tem um coração leviano.
Há ocasiões que é mil vezes preferível fazer de menos que fazer de mais, entrega-se o assunto ao governamento da sensibilidade, ela, melhor que a inteligência racional, saberá proceder segundo o que mais convenha à perfeição dos instantes seguintes.
Os bons e os maus resultados dos nossos ditos e obras vão-se distribuindo, supõe-se que de uma maneira bastante uniforme e equilibrada, por todos os dias do futuro, incluindo aqueles, infindáveis, em que já cá não estaremos para poder comprová-lo, para congratularmo-nos ou para pedir perdão, aliás, há quem diga que é isto a imortalidade de que tanto se fala.
É preciso variar, se não tivermos cuidado a vida torna-se rapidamente previsível, monótona, uma seca.
Há situações na vida em que já tanto nos dá perder por dez como perder por cem, o que queremos é conhecer rapidamente a última soma do desastre, para depois, se tal for possível não voltarmos a pensar mais no assunto.
Ser-se homem não deveria significar nunca impedimento a proceder como cavalheiro.

Ami estas eble la plej bona maniero posedi; posedi certe estas la malplej bona maniero ami.
Se vi havas koron el fero, do bonan profiton. La mian oni faris el karno, kaj ĝi sangas ĉiutage.
Ĉiuj ni scias, ke ĉiu naskiĝanta tago estas la unua al kelkiuj, estos la lasta al kelkaliaj kaj al la plimulto estos nur unu tago plia.
Mi ne estas plena ateisto. Ĉiujn tagojn mi provas trovi antaŭsignon de Dio, tamen bedaŭrinde mi ne trovas ĝin.
“Ĉu oni diros per sonoj la aferojn, kiujn, mutaj, en la silento de la okuloj, ni konfesas?”
Kontraŭ nostalgiaj temperamentoj, ĝenerale rompiĝemaj, malmulte flekseblaj, vivi sola estas severega puno.
Ni ne estu rapidemaj, sed tamen ni ne perdu tempon.
Ne valoras la peno paroli pri motivoj. Foje sufiĉas unu, foje, eĉ ne ĉiuj kunigitaj.
La malbono de la venkoj estas, ke ili ne estas definitivaj. La bono de la malvenkoj estas, ke ankaŭ ili ne estas definitivaj.
Se vi povas vidi, rigardu. Se vi povas rigardi, rimarku.
Interne de ni estas afero, kiu ne havas nomon. Tiu afero estas tio, kio ni estas.
La spegulo kaj la sonĝoj estas similaj aferoj. Ili estas tiaj, kia la bildo de homo antaŭ si mem.
Ĉiu tago portas sian ĝojon kaj sian penon kaj ankaŭ sian profitigan lecionon.
Ĉiam alvenas la horo, kiam ni eltrovas, ke ni sciis multe pli ol tio, kion ni antaŭe supozis.
Fizike ni loĝas en spaco, sed sente ni estas loĝataj de memoro.
Eĉ se la itinero de mia vivo kondukas min al stelo, ne pro tio mi estas liberigita trairi la vojojn de la mondo.
La ŝablonoj, la kliŝaj frazoj, la ripetitaj vortoj, la vanaj enkondukoj, la sentencoj de almanakoj, la maksimoj kaj proverboj, ĉio povas aperi kiel novaĵo. Sufiĉas, ke oni sciu adekvate manipuli la vortojn, kiuj estas antaŭ kaj post.
La talento aŭ la hazardo elektas, por manifestiĝi, nek tagojn nek lokojn.
Kiu kredas ventanime, tiu havas ventaniman koron.
Estas okazoj, kiam estas milfoje preferinde fari malpli anstataŭ fari pli. Oni transdonas la aferon al la regado de la sento, kaj ĝi, plibone ol la racia inteligenteco, scios procedi laŭ tio, kio plej konvenas al la perfekteco en la sekvaj momentoj.
La bonaj kaj la malbonaj rezultoj el niaj diraĵoj kaj faritaĵoj laŭiras disdonantaj sin, supoze per maniero sufiĉe senŝanĝa kaj ekvilibreca, tra ĉiuj tagoj en la estonto, inkluzive de ĉiuj senfinaj, kiam ni tie ĉi ne plu estos por konfirmi ilin, por gratuli nin, aŭ por pardonpeti. Cetere, estas dirate, ke tio estas la senmorteco, pri kio oni tiel multe parolas.
Estas necese ŝanĝi. Se ni ne bone priatentos, la vivo rapide fariĝas antaŭvidebla, monotona, tedaĵo.
Estas situacioj en la vivo, kiam ne plu gravas ĉu ni malvenkas per dek, aŭ ĉu ni malvenkas per cent. Tiam, kion ni volas, tio estas nur koni rapide la lastan rezulton de la fiasko, por poste, se tio estos eble, ne pensi denove pri la afero.
Esti viro neniam devus signifi malhelpo konduti kiel ĝentilulo.


Nenhum comentário: