Video da reportagem / video pri la raportajxo (en la portugala):
Supondo que essa história não seja um
fake (ou um factoide, ou uma lenda urbana virtual), esse Seu Dodô pode ter,
sim, ultrapassado a casa dos três dígitos. Até pode ser também que tenha nascido
antes de 1885. Se for o caso, ele desafiou todas as baixíssimas expectativas
de vida para os que viviam sob o jugo da chibata e da exclusão social em
forma de péssimas condições de sobrevida no Brasil escravista.
Certamente o Sr. Dodô não fora escravo mental
nem emocional. O mais possível é que ele tenha dado seus jeitinhos aqui e
ali, para não chibatear nem maltratar a própria alma com lucubrações
lânguidas, corrosivas, venenosas e indiretamente suicidas. Muito
provavelmente ele construiu de alguma forma, ainda que em sua simplicidade
cognitiva, um dínamo cerebral gerador de formas-pensamento energéticas sempre
positivas. E estas devem ter sido aditivadas de substâncias enriquecedoras e
iluminantes, tais como, por exemplo, laboriosidade proativa, sentimento de
gratidão, indistinta bondade para com todos, resistência contra eventuais
ideias criminosas, não condenação mental a quem quer que fosse, fidelidade
aos amigos, fé, esperança, tolerância e serenidade, além de propósitos
ocultos que o motivaram a seguir sempre adiante na linha do tempo, em sua
aparente rotina. Tendo forjado, no lastro das décadas e na dureza do trabalho
e do autotrabalho contínuo, todo esse conjunto de virtudes, Seu Dodô deve ter
angariado muita simpatia e respeito, inicialmente de seus próprios senhores, em
seguida de seus patrões e por fim de seus cuidadores familiares.
Com essa contínua atividade sobrevivencial
neuroprodutiva, desde a sua mocidade, talvez ele tenha reorganizado seus
subcórtices cerebrais, ao ponto de se tornar imune a dores profundas e a
sofrimentos. Tais psicomassas de pensamento, que remodelaram (ou neuroplasticizaram)
sua massa cinzenta devem ter lhe servido como um poderoso elixir psíquico,
para que ele tenha sobrevivido e ainda gargalhado até hoje. [E hoje sabemos
que, quando estimulado com pensamentos ou sentimentos positivos, o cérebro
secreta neuropeptídeos iluminados em todo o corpo abaixo. Isso resulta em:
saúde!] Isso tudo ajudou-o a tirar proveito da sua saúde genética invejável.
Não podemos desconsiderar, contudo, a expressão diária de amor que ele
recebe de todos aqueles que o rodeiam e lhe cuidam na atual geração, e sem
contar também as injeções de ânimo que recebeu e ainda recebe do Alto
periodicamente. Enfim, trata-se de uma somatória de fatores internos e
externos.
Objetivamente, foi duríssimo para ele
sofrer aquela captura em sua idade tão tenra. Porém, no geral, o efeito dos
traumas físicos ou psíquicos, inclusive aqueles da infância, depende muito da
forma como cada traumatizado vê ou transforma a própria vida íntima no
decorrer da sua marcha estrada do tempo afora.
A grande maioria dos escravos tinha
expectativa de vida baixa, por causa justamente da insurreição íntima ao
regime injusto. Normal. Considerável. Respeitável. Mas havia alguns cativos que,
mesmo vivendo objetivamente em ambientes o mais atrozes possível, por algum
motivo ou outro, não sentiam tão fundo na pele da alma a força do azorrague
que lhes atingia a pele da carne. Estes eram os poucos que passavam da
expectativa média de vida. Quando não ficaram insensibilizados pela loucura
silenciosa, sem dúvida foram beneficiados por outras benesses psíquicas ou
espirituais. Seu Dodô certamente foi um desses.
Esperemos que ele ainda esteja vivão aqui no aquém-túmulo.
Os traços de caráter de toda a figura
psicoliterária que nós pintamos aqui com estes rabiscos podem não ter nenhuma
correspondência biunívoca com as qualidades morais do verdadeiro Sr. Dodô, o
qual só conhecemos, e malmente, na reportagem youtubizada e acima lincada.
Quando ele mesmo puder nos contar
claramente sobre as causas da sua longevidade, possivelmente sorrirá de pena,
quando souber destas nossas ponderações hipotéticas.
Bem, não importa qual seja sua
verdadeira idade nem quais sejam os verdadeiros motivos que o permitiram
chegar até nós aqui no futuro, no ano de 2013! O que vale mesmo é que ele
passa a ser um símbolo de resistência, um ícone, um mito vivo, uma inspiração
às nossas reflexões gerontosóficas. Talvez tenhamos construído aqui, somente,
algumas verdades lógicas ou verdades teóricas puramente argumentativas quanto
a tudo o que de fato longevizou o nosso macróbio em comento. A única verdade
absoluta, contudo, no geral, é que ele já está imortalizado em nosso universo
de comparações e modelos de bom viver.
|
Supozante,
ke tiu historio ne estas retfalsaĵo (aŭ faktoido, aŭ virtuala urba legendo),
tiu S-ro Dodô povas esti ja preterpasinta la triciferan nombron da jaraĝo. Eĉ
povas esti ankaŭ, ke li naskiĝis antaŭ 1885. Se tio estas vera, li spitis al ĉiuj
vivdaŭraj esperoj por tiuj, kiuj vivadis sub la jugo de la pun-vergo kaj de
la socia ekskludo en formo de malbonegaj postvivaj kondiĉoj en la sklavisma
Brazilo.
Certe S-ro Dodô ne
estis mensa nek emocia sklavo. Plej eble li zorgadis iam kaj iam, ne vergi
nek bruski la propran animon per langvoraj, korodaj, venenigaj kaj nerekte
memmortigaj elpensaĵoj. Tre probable li iel konstruis, eĉ se per sia kona
simpleco, cerban dinamon, kiu produktadis energiajn penso-formojn ĉiam
pozitivajn. Kaj tiuj ĉi certe estis ŝanĝaldonataj per riĉigaj kaj iluminaj
substancoj tiaj, kiaj ekzemple antaŭordona laboremeco, sento de dankemo,
sendistinga boneco al ĉiuj, rezistado kontraŭ eventualaj krimaj elpensoj, ne
mensa juĝemeco al iu ajn, fideleco al la amikoj, fido, espero, toleremo kaj
sereneco, krom kaŝitaj celoj, kiuj motivigis lin vojiri ĉiam antaŭen tra la
templinio, en sia ŝajna rutino. Elforĝinte, en la daŭro de la jardekoj kaj en
la hardeco de la senĉesaj laboro kaj memlaboro, tiun tutan aron da virtojn,
S-ro Dodô certe akiris multan simpation kaj respekton, komence de siaj
propraj senjoroj, poste de siaj labormastroj kaj fine de siaj familiaj flegantoj.
Kun la daŭro
de tiu kontinua neŭroprodukta postviviga aktiveco, ekde sia junulaĝo, eble li
rearanĝis siajn cerbajn subkorteksojn, ĝis tia grado, ke li fariĝis imuna
kontraŭ profundaj doloroj kaj suferoj. Tiaj psikomasoj el pensoj, kiuj rearanĝis
(aŭ neŭroplastiigis) lian “grizan substancon”, devas esti servintaj al li
kiel potenca psika eliksiro, por ke li estu postvivanta kaj ankaŭ rideganta ĝis
hodiaŭ. [Kaj nuntempe ni scias, ke, kiam stimulite per pozitivaj pensoj aŭ
sentoj, la cerbo sekrecias prilumitajn neŭropeptidojn en la tutan korpon
malsupren. Tio rezultigas: sanon!] Ĉio tio helpis lin profiti de sia enviinda
genetika sano. Ni ne povas ne konsideri, tamen, la ĉiutagan amesprimon, kiun
li ricevas de ĉiuj tiuj, kiuj ĉirkaŭas kaj flegas lin, ne enkalkulante ankaŭ la
animajn injektojn, kiujn li ricevis kaj ankoraŭ ricevas de la Alto, periode.
Sume, temas pri kunaĵo de internaj kaj eksteraj faktoroj.
Objektive, estis tre penige
al li suferi tiun kapton dum sia tiel malalta aĝo. Tamen, ĝeneralsence, la
efiko de la fizikaj aŭ psikaj traŭmatoj, inkluzive tiujn en la infanaĝo, dependas
multe de la maniero, kiel ĉiu traŭmatizito vidas aŭ transformas la propran
intiman vivon en la daŭro de sia marŝo tra la tempovojo antaŭen.
La granda plimulto el la sklavoj havis malaltan averaĝan vivdaŭron, ĝuste pro la intima ribelemo kontraŭ la nejusta reĝimo. Normale. Konsiderinde. Respektinde. Sed estis kelkaj sklavoj, kiuj, eĉ vivante objektive en medioj plej eble kruelaj, pro iu aŭ alia kialo ne sentis tiel funde en la haŭto de la animo la forton de la skurĝo, kiu vipis al ili la haŭton de la karno. Kiam ili ne estis nesentemigitaj pro la silenta frenezeco, sendube ili estis favorataj per aliaj psikaj aŭ spiritaj donitaĵoj.
S-ro Dodô certe estis unu el tiuj.
Ni esperu, ke li ankoraŭ
estas vivantega tie ĉi en la cistombo.
La karakteraj trajtoj de la tuta
psikoliteratura figuro, kiun ni pentris tie ĉi per tiuj ĉi skribaĉoj, eble havas
neniun ekzaktan korespondon kun la moralaj kvalitoj de la vera S-ro Dodô,
kiun ni ekkonis supraĵe nur en la raportaĵo jutubigita kaj supre montre adres-aludita.
Kiam li mem povos klare
rakonti al ni pri la kaŭzoj de sia longaĝeco, tiam li eble priridetos nin pro
kompato, kiam li ekscios pri ĉi tiuj niaj hipotezaj pripensaĵoj.
Nu, ne gravas, kiu estas lia
vera aĝo, nek kiuj estis la veraj kialoj, kiuj ebligis lin alveni al ni ĉi
tiam en la estonteco, en la jaro 2013! Kio gravas ja estas tio, ke li fariĝas
simbolo pri rezistado, ia ikono, vivanta mito, inspiranto por niaj
gerontozofiaj pripensaĵoj.
Eble ni konstruis tie ĉi nur kelkajn
logikajn veraĵojn aŭ teoriajn veraĵojn pure argumentajn rilate ĉion, kio
fakte longvivigis nian grandaĝulon sub komento. La sola absoluta vero, tamen,
estas, ke li jam estas senmortigita en nia universo de komparoj kaj modeloj
de bonvivado.
|
Nenhum comentário:
Postar um comentário