quarta-feira, 1 de julho de 2015

LA BAPTANO DE OGUNO - RAKONTO DE JORGE AMADO


LA BAPTANO DE OGUNO

JORGE AMADO



La ĉefa celo de tiu ĉi rakonto, kiu estas la dua el la tri partoj de la romano “La Noktaj Paŝtistoj” (1964), de la brazila verkisto JorgeAmado (1912-2001), estas trakti pri la santerio aŭ sinkretismo inter Kandombleo kaj Katolikismo en Brazilo kaj pli aparte en la nordorienta ŝtato Bahio.
La intrigo havas lokon en la malnovaj kvartaloj de la marborda urbo Salvadoro (la ĉefurbo de Bahio), en la kvindekaj jaroj.
La personoj de la rakonto estas simplaj homoj el la popolo, inkluzive de vagabondoj, laboristoj, prostituitinoj, unu bordelmastrino, unu pastro, patrinoj-laŭ-oriŝaoj kaj aliaj popolanoj.


Elportugaligis: Josenilton




1

La infaneto (Felicio, la filo de la negro Masuo kaj Benedikta) estis blonda, je glataj haroj kaj dubebluaj okuloj, ne propre bluaj. “Li havas okulojn ĉielbluajn”, disdiris la klaĉemaj langoj, sed tio ne estis vera. Ili estis bluetaj, sed ne bluaj; la duondiroj pri la patreco koncerna al la Fremdulo estis nenio pli ol rimarkoj de malbonintenculoj, emaj malici pri ĉio aŭ pri nenio. Estis facile, cetere, neniigi tiun onidiron, pruvante ties falsecon: la Fremdulo estis tute nekonata ĉe la franĝo de la kajo de Salvadoro. Li ankoraŭ ne estis elŝipiĝinta, veninte neniu-scias-el-kie, kun sia persista kaj silenta ebrieco kaj siaj ĉielbluaj okuloj, kiam Benedikta naskis la infanon kaj montris lin al la najbararo.  Krom tio, eĉ poste, neniam oni vidis la Fremdulon kaj Benediktan en dorlotoj unu kun la dua, estante probable, ke ili eĉ ne interkonatiĝis, ĉar tiu ventkapulino, post sia neforgesebla apero kaj ĉagrena restado dum kelkaj monatoj en tiu loko, forestis per unu fojo, reaperante nur tiam, kiam ŝi venis por allasi la infaneton. Kaj cetere tiu ĉi ŝia restado estis apenaŭa, sufiĉa nur por allasi la povran uleton, sciigi, ke li ankoraŭ ne estas baptita – ĉar ne eĉ por tio ŝi havis kondiĉojn kaj monpovon - kaj remalaperi, lasante nek adreson, nek postsignon montrantan ŝian ir-celon. Kelkaj anoncis, ke ŝi reiris definitive al la ŝtato Alagoo, el kie ŝi estis deveninta, kaj ke ŝi mortis tie; tamen tiaj sciigoj senis je konkretaj pruvoj. Ili baziĝis sur la bedaŭrinda fizika aspekto de Benedikta en ŝia reapero. Ŝi montriĝis ĉifona, maldikega, kun la vangoj elsuĉitaj, la ostoj borantaj la haŭton, la senĉesa tusado. Kial diable ŝi alportis la knabeton kaj lasis lin tie, en la manojn de la negro, se ŝi ne certus, ke ŝi estas baldaŭ mortonta? Tiel estis, ĉar, laŭ informoj de la najbararo, ĉiel oni povis taksi Benediktan: frivola, ŝanĝanima, mensogema, ebriema, cinika... Nur pri io oni ne povis akuzi ŝin: pri malhumana patrino, pri patrinaĉo kapabla forlasi la filon aĝantan malpli ol unu jaron. Ho! Se ekzistis alia bona kaj sindediĉa patrino, ŝi estis sama kiel Benedikta, sed ne pli bona. Ŝi estis tre zorgema, havanta iun amon eĉ troan, kun senmezura sindonemo. Kiam la kompatinda etulo havis simplan infektaĵon en la intesto, tiam Benedikta pasigis noktojn post noktoj sen dormi, plorante kaj garde sidante apud la malsana filo, kun ektimo ripetiĝanta ĉe ĉiu katar-atako, ĉe ĉiu ventrodoloro de la ido.
Kiam la infano naskiĝis, tiam ŝi eĉ ekpensis rezigni pri la meretrica vivo kaj dungiĝi kiel servicistino, aŭ okupiĝi pri lavado kaj amelado de vestoj. Eĉ malsaton ŝi suferis, por nenion senigi al sia infano. Ŝi vestis lin per brodaĵoj kaj altkostaj puntoj, tenante lin en aspektoj de riĉulido, kvazaŭ li estus filo de kapitalisto.
Se ŝi revenis por fordoni la filon, disiĝante de li – kelkaj konkludis – tio estis, ĉar ŝi sentis baldaŭa sian finon, kun la febro neniam plu ĉesanta, kun gusto de sango en la gorĝo, kraĉante ruĝon. Kaj, ĉar ŝi sciigis al konatulino, kiu rapidege vizitis ŝin, pri sia deziro ne morti ne revidinte la kampojn kie ŝi naskiĝis, oni konkludis, ke ŝi mortis en Alagoo, en la ĉirkaŭaĵoj de iu urbeto nomata Pilaro.
Kiu scias, ĉu eble, tamen, ŝi ne mortis en la urbo Salvadoro mem, en la hospitalo de la senhavuloj, kiel diskonigis iu certa Ernestino, ŝia iama kamaradino, kies patrino ankaŭ tie suferadis? Irinte viziti tiun ĉi, ŝi renkontis Benediktan en la ĉambrego de tiuj deklaritaj nepre mortontaj. Ŝi estis tiel skeleteca, ke Ernestino ne tuj rekonis ŝin, kiu ankaŭ estis tusanta, etendita sur la liton, tio se estis ĝuste alnomi litoj tiujn kuŝmeblaĉojn de la hospitalo. Tiam ŝi petis informon pri la infaneto kaj petis ŝin teni en sekreto tiun ŝian situacion. Ŝi ne volis, ke oni vizitu ŝin tiel malsanaspektan. Ŝi igis la amikinon ĵuri sciigi pri tio al neniu.
Ernestino reziste tenis la ĵuron ĉirkaŭ tri noktojn, sed tamen en la antaŭtago de la vizitado ŝi ne plu rezistis kaj rompis la promeson, malkaŝante la sekreton al la bordelmastrino Tiberia kaj al la negro Masuo.
En la sekvinta tago ili tri sin direktis al la malsanulejo, portante fruktojn, panon, kelkajn kukopecojn, krom kuraciloj donitaj de D-ro Filinto, amiko de Tiberia, la oficiala kuracisto de ŝia amora “kastelo”, iu bona viro. Ili diskutis, ĉu konvenis kunkonduki la infaneton, sed konkludis nee: estis pli bone lasi tion por estonta decido, ĉar ĝi povus esti tro forta ŝoko al la malsanulino. Pro sia malfortikeco kaj debileco, ŝi eĉ povus morti pro la emociego.
Tamen ili jam ne renkontis Benediktan tie, kaj neniu el tie sciis ĝuste informi tion, kio okazis al ŝi. Rapidemaj flegistinoj, malbonhumoraj servistoj, unuj kaj aliaj nenion prisciis konkrete. Tio estis hospitalo de mizeruloj, tial oni ne esperis rimarki en ĝi la ordemon kaj organizemon de privata hospitalo. Tiel, ili restis ne sciantaj, ĉu oni finis ŝian kuracadon (kaj fino de kuracado tie ne signifis resanigon, sed neeblecon de resanigo), aŭ ĉu ŝi estis en la listo de la tri senhavuloj mortintaj en la lastaj tagoj.
Depost tio sciiĝis neniu alia informo pri la gajema Benedikta, tiel simpatia kaj malsaĝa, kiu eble estis mortinta aŭ estis vivanta, tiel, ĉar neniu konato ĉeestis ŝian entombigon. Kiu sciis, kiam oni malplej multe atendos, ĉu ŝi ne reaperos, postulante la infanon? Malgraŭ tiu ebleco, plej probable estis, kiel klarigis Tiberia, ke ŝi definitive formankis per la korpo, tio estas, ke ŝi estas ja mortinta kaj enterigita, kaj ke la infano estas orfo pri patrino. Kiel diris la loka tajloro Jesuo, ŝi mem, Tiberia, reveninte el la malsanulejo, deziris transpreni al si la infanon de Masuo. Tamen la negro ne eĉ akceptis diskuti tian aferon, kontraŭ kio li aliiĝis en bravegan beston, li kaj ankaŭ lia avino, la negrino Veveva, preskaŭ centjara, sed ankoraŭ kapabla danci ĉe la rondo de la iaooj, en la kandombleejo, des pli zorgi pri iu infaneto. Ankaŭ ŝi koleriĝis: forporti la knabeton, la filon de Masuo, nur ne tio! Nu, se Benedikta povus gravediĝi de la Fremdulo nur post kiam ŝi revenis, jam malsana, por alporti la filon kaj lasi lin ĉe Masuo, kiel oni povis atribui al la blonda maristo tiel neeblan patrecon? Temis ja pri onia emo klaĉi pri alies vivo, elpensi malicaĵojn. Dubebluajn okulojn ĉiu infano povas havi, eĉ se lia patro estas nigra, ĉar estas neeble disigi kaj listigi ĉiajn sangojn de infano naskita en Bahio. Jen subite naskiĝas blonduleto inter gemulatoj, aŭ negreto inter geblankuloj. Tiaj estas ni, Dio estu laŭdata!
Benedikta diris, ke la bebo naskiĝis tia, tiel blanka, pro tio, ke li samaspektas kiel ŝia patrina avo, blonda kaj alilanda virego, drinkemulo de biero, foira herkulo, kiu levadis pezaĵojn kaj sferhalteron, por impresi la simplaĉulojn. Tio estis klarigo, rimarkeble, el la plej saĝaj, sed tamen la klaĉemaj langoj insistis ne akcepti ĝin, kaj vivis atribuante patrojn al la knabeto, kvazaŭ ne sufiĉis Masuo, tre sindonema patro, deca homo, kiun neniu malrespektis, kaj kiu amegis la filon. Sen paroli pri lia avino, la maljuna negrino Veveva, kun la infaneto ĉiam sur la brakoj. Tiberia mem, virino je severaj kaj definitivaj juĝoj, donis sian verdikton, kiam ŝi rezignis adopti la infanon: li restos en ĝustaj manoj; li ne povus esti pli bone donita, ne al pli konvinkiĝinta patro, ne al pli dolĉa avino.
Pri la patreco, neniuj estis pli bone kompetentaj por juĝi kaj decidi pri ĝi, ol Benedikta kaj Masuo mem. Kiam la junulino devis disiĝi de la infano, por morti en paco, ŝi ne deziris alian patron por sia filo; ŝi certe havis sian konvinkiĝon pri la kialo de tiu ŝia deziro. Ankaŭ Masuo neniam elmontris, ke li havas ian ajn dubon, ian ajn malfidon, la ombron de ia ajn suspekto rilate la konduton de Benedikta pri tiu tuta afero. Kiam ŝi malaperis el inter ili, tiam ŝi jam estis anoncinta al la amikinoj pri sia gravediĝo. Kial li ne estus la patro, se ambaŭ ruliĝis sur la sabloj de la marborda magazeno, en iu nokto de ebrieco?
Benedikta diboĉadis inter ili, tie kaj tie; sufiĉis voki ŝin, kaj ŝi venis, drinkis, kantis, dancis en la popolaj dancejoj, foje dormis kun unu el ili. Oni menciis pri iu amato ŝia, iu Otonielo, dungito en la komercejo, duonblanka, kun vizaĝo de stultulo. Pri tio, tamen, estis nenio konfirmita. Ŝi estis libera por fari pri sia vivo ĉion, kion ŝi volis, inkluzive rilate al tiu Otonielo tute senrajta.
Tiel, en iu nokto da multa ebrieco, kiam ĉiuj plenebriiĝis, - eĉ la tre saĝa mestizo Jesuino la Freneza Koko, kiu tre malofte falemis tiel ebrie – restinte stare nur la negro Masuo, kun li iris al la sablejo la junulino Benedikta, kiu por li malfermiĝis. La povrulino suspektis pri nenio; kiel ŝi povus diveni la malnovan kaj kaŝitan ampasion de Masuo al ŝi, lian ardon pro ŝi? Ili amruliĝis sur la sablo; la negro brue elspiradis kiel virbovo pikvundita; Benedikta enakceptis lin ĝoje; ŝi ĉiam estis ĝoja kaj kontenta kun la vivo.
La aliaj penetradis tra ŝi, tra ŝia korpo kaj ŝia ĝojo, ne lasante postsignojn, sed ne la negro Masuo. Li ne nur markis ŝian tutan korpon per la pugnoj kaj la dentoj, lasante ŝin kun purpuraj makuloj, kvazaŭ ŝi estus ade batita, sed ankaŭ volis submeti ŝin cetere al certaj limoj diktitaj de liaj dezirego kaj ĵaluzo.
Tuj en la sekvinta tago li postulis ŝian reiron al la sablejo, sed, ne trovinte ŝin tie, li minacis detrui la drinkejon de Izidro de Batualeo; estis tre malfacile man-regi lin. Konfirminte poste, ke ŝi renkontiĝis kun tiu Otonielo, komizo de butiko en la kvartalo Sankta Petro, li sin direktis al tie kiel frenezulo.
Li levis la komizon super la vendotablon, ĵetegis lin kontraŭ la kuirilaron – temis pri domo, kie aĉeteblis kuirkruĉoj, patoj, kaseroloj... -, bategis pliajn du komizojn kaj la direktanton, kaj finis forkurigante la butikomastron. Necesis kvar soldatoj por forkonduki lin, trenatan tra la stratoj, draŝatan per ingo de tranĉilego.
Benedikta profitis la enkaĝigon de Masuo, la trankvilajn tagojn post la perfortaj okazaĵoj, kaj, anoncinte sian gravedecon, formalaperis. Ankaŭ Otonielo ne plu estis vidata, sed li ne akompanis la junulinon; li ne estis freneza riskigi sian vivon. Masuo minacis mortigi lin, se li ankoraŭ serĉos ŝin. Li akiris de la eksmastroj rekomendleteron, kaj foriris, por provi la vivon en Rio-de-Ĵanejro.
Masuo, elirigite en liberecon, pro interveno de la populara kvazaŭadvokato Kosmo de Fario, retrovis nek eĉ unu postsignon de Benedikta. Li restis kelke da tempo malbonhumora, grumblanta pri ĉio ajn, sed poste li renormaliĝis, forgesinte la vizaĝon de la junulino kaj tiun nokton sur la sablejo. Li reestis la bona kaj afabla Masuo el la kvartalo Sep Pordoj, ne plu rememoranta Benediktan.
Jen tamen ŝi, iun nokton, aperis en lia domo, kune kun la infaneto, kiun tie ŝi lasis ŝanceliĝanta ĉe la unuaj paŝoj, leviĝanta kaj falanta, manapoganta sin al la kruroj de Veveva, ridanta pro ties amuza vizaĝo. Li ja estis la filo, kiun Masuo enmetis en la ventron de Benedikta, kiam ili ambaŭ estis geamantoj monatojn antaŭe; eble la avino Veveva bone sciis pri tiu afero. Ĉu ŝi ne priaŭdis? Vere estis, ke Masuo gravedige plenigis ŝin, Benediktan, sed poste forlasis ŝin iele-trapele. Ŝi do naskis la infanon, tiun belan knabeton, kaj tute ne intencus disiĝi de li, se ŝi ne estus malsana, bezonanta enhospitaliĝon por traktado. Pro tio, kie lasi la infanon, se ne en la domo de lia patro? Pri tio ĉi ŝi estis certa: Masuo estas bonkora; li ne forlasus la filon en la neceseco.
Ĝuste en tiu momento, kiam Benedikta eldiris tiujn vortojn, Masuo envenis hejmen. Li venis por alporti kelkajn groŝojn, por ke la avino aĉetu porvivaĵojn. Li aŭskultis la babilaĵojn de Benedikta, vidis la infanon krablantan en la domo, stariĝantan kaj falantan. Post unu el la faloj, la bubeto rigardis al Masuo kaj ridis. La negro ektremis: Benedikta! Tra kie vi iradis, ke vi fariĝis tiel maldika kaj malbela, tiel malsanaspekta, kun tiuj skeletaj braketoj? Kontraŭe, la infano estis volumena kaj forta en ĉiu brako kaj ĉiu kruro. Se li estus iom malpli blanka kaj havus harojn pli buklajn, estus pli bone. Tamen, en la fundo, tio ne gravis.
- Li naskiĝis simila al mia patrina avo, kiu estis bluokule blanka kaj parolis tre strangan lingvon. Li naskiĝis blanka, sed povus esti naskiĝinta nigra; estis mia sango, kiu superregis. Tamen lia korpo similegas al via, laŭ ĉiuj detaloj. Krom lia maniero ridi...
Lia maniero ridi... Estis nenio pli bela. La negro kaŭriĝis sur la planko, la knabeto paŝis al li kaj stariĝis inter liaj kruroj, kaj diris “papa”, kaj ripetis. La ridego de Masuo resonegis, tremigante la murojn. Tiam Benedikta ridetis kaj foriris trankviliĝinte. Ŝiaj larmoj estus nur pro resopiro, sed ne pro timo kaj malespero. Pri la cetero, neniam antaŭe oni vidis patron kaj filon tiel korligitajn, tiel interamikemajn. Sur la dorso de la negro la infano rajdis tra la ĉambro. Ili ambaŭ kaj ankaŭ la avino ridis kune.
Mankis nur lia baptiĝo. Kiam estis vidita tio, - demandis Veveva - infano jam kompletiginta dek unu monatojn, sed estanta ankoraŭ pagano?!

2

La bapto de infano ŝajnas esti tre simpla afero, sed en vero ĝi ne estas tia; ĝi postulas tutan komplikan procedon. Ne sufiĉas preni la infanon, kunigi kelkajn konatojn, iri kun ili al la plej proksima preĝejo, paroli kun la pastro kaj nenio pli. Se estus nur tio, ne estus malfacile. Tamen estas necese anticipe elekti la pastron kaj la preĝejon, konsiderante la devotecojn kaj religiajn devojn de la gepatroj kaj de la infano mem, krom la oriŝaoj kaj aliaj transmonduloj, al kiuj ili estas ligitaj. Necesas pretigi la kostumojn por la baptotago, elekti la gebaptopatrojn, fari feston por la amikoj, akiri monon por grandaj elspezoj. Temas do pri penigaj taskoj, ja peza prirespondeco. La maljuna negrino Veveva tute ne volis akcepti deviigajn bedaŭresprimojn: la infano ne devos kompletigi unu jaron en stato de pagano, kvazaŭ besto. Veveva sentis sin skandalita pro la neglekto de Benedikta. Tiu ĉi estis ja iu vent-kapa, iu sensenca, kiu kontentiĝis apenaŭ per tio, ke ŝi donis la nomon al la infano; ŝi nomis lin Felicio, neniu scias, kial. Tio ne estis malbela nomo, tamen, se estus ŝi, kiu elektus ĝin, Veveva estus preferinta Hasdrubalon aŭ Alcibiadon. Sed ankaŭ Felicio servis; iu ajn nomo servus, se la kreiteto estus baptita, ne riskante morti sen la sakramento, kondamnite neniam ĝui la belaĵojn de la paradizo kaj pasigante la eternecon en la limbo - humida kaj pluvema loko, laŭ la penso de Veveva.
Masuo promesis al ŝi fari la necesajn antaŭpreparojn. Tamen li farus nenion rapidege; la infano ne estis minacata per morto, kaj rapidaranĝa bapto povus kompliki la tutan vivon de la infano. Li interkompreniĝos kun la amikoj kaj komencos la antaŭaranĝojn. Veveva donis al li mallongan limtempon : dek kvin tagojn.
Por la negro dek kvin tagoj estis limtempo tro mallonga, sed Jesuino la Freneza Koko, apenaŭ li estis konsultita, opiniis ĝin ĝustlonga, konsiderante la baldaŭecon de la datreveno de la infano, kiu ne devus festi ĝin ne estante baptita. Tiam la unua decido estis prenita: la bapto kaj la datreveno konsistigos unu solan celebraĵon; tiel estus pli granda la festo, sed malpli granda la elspezo. La saĝa solvo trovita de la Freneza Koko por tiu detalo lasis la negron Masuon plena de mirego: Jesuino ja estis tre inĝenia; por ĉio li havis solvon.
Komenciĝis do, kaj daŭris dum multaj brandorenkontiĝoj, la konferencoj de la amikoj, por trakti pri la diversaj problemoj estigitaj de la bapto de Felicio.
Komence ne estis pli grava malfacileco. Jesuino prezentis solvon al ĉiu nova situacio, ĉiam kun saĝaj argumentoj, tiel ke, ili ne solvis ĉion en unu sola nokto nur tial, ke estus tro multe da faroj, laciga laboro por tiuj viroj, kelkaj el ili jam maturaĝaj, kiel Jesuino mem kaj la amuzema Ziko Kolumdianto. Ili kaj la ĉiosciema Eduardo Ipsilono montriĝis kiel grandaj helpantoj en la pridiskuto, en kiu partoprenis ankaŭ Ventopiedo, la kaporalo Martino kaj Kurio. Ventopiedo faris komencan proponon, sed tuj poste prisilentis:
- Okaze se li estus mia filo, mi, la kuraĝegulo, baptigus lin en ĉiaj religioj: ĉe la pastro, ĉe la baptista pastoro, ĉe la atestantoj de Jehovo, ĉe ĉiaj protestantoj kaj ankaŭ ĉe la spiritistoj. Tiel, li estus plene garantiita. Neniel li malrajtus iri al la ĉielo.
Tamen tiu kurioza tezo ne estis prenata en konsidero. Ventopiedo mem ne defendis ĝin. Li ne alportis al la diskutotablo opiniojn kaj sugestojn, por vidi ilin debatataj, laŭdataj, atakataj, por ke li brilu. Lia intenco estis nur helpi per sia senpaga kontribuo. Cetere en tiu unua nokta kunsido estis li, kiu pagis la brandon; la ceteraj estis poŝmalplenaj; eĉ la kaporalo Martino estis havanta neniom da groŝoj (tiu lia titolo “kaporalo” estis nur alnoma). Plej ofte li ĉiam portis iom da mono, eĉ se malmulta, kiel profiton de la hazardludo. Okazas, tamen, ke en la posttagmezo de tiu tago li promenis kun Otalia kaj aĉetis al ŝi multajn magazinojn, krom tio, ke li kunkondukis ŝin al geedziĝa festo. Otalia treege ŝatis geedziĝojn.
En tiu unua antaŭaranĝa kunsido ili decidis pri la plimulto el la diskutitaj aferoj. La bebvestaro por la bapto estos donita de Tiberia; la monon por la festo Masuo kolektos el la kontribuoj de la amikoj. La preĝejo devos esti Rozario de la Nigruloj, en la kvartalo Pilorio, ne nur ĉar en ĝi estis baptita Masuo, antaŭ pli ol tridek jaroj, sed ankaŭ ĉar ili konis ĝian sakristianon, S-ro Inocento de Espirito-Santo, ĝentila mulato, en la liberaj horoj peristo de bestnumera loterio. Li uzadis nigrajn okulvitrojn kaj ĉiam kunportis kun si malnovan preĝlibron kiel memoraĵon post resanigo farita de Nia Plaĝa Sinjorino pri la Senpeka Koncipinteco, kaj inter kies paĝoj li kaŝadis la listojn de la ludvetoj. Li estis bestloteriisto tre konfidinda, ĉar li eskapis el ĉiuj policaj persekutoj (tia loterio estis leĝe malpermesita), krom esti tre kompetenta sakristiano, kun pli ol dudek jaroj da praktikado. De tempo al tempo li enŝovis en la konversaciojn unu “Deo gratias” aŭ unu “Per omnia secula seculorum”, latinaĵojn sciitajn per la oreloj, kaj per tio li kreskis en la admirado de siaj aŭskultantoj. Oni ofte iris al li, por peti konsilojn; aŭdiĝis eĉ, ke li havis la naturdoton de la transmonda vidado, sed ne estis konfirmo pri tio. Kun la sinteno de bigoto, la nigraj okulvitroj kaj la benita libro, li estis konvene bona kunulo en festo de datreveno, bapto aŭ geedziĝo. Krome li estis tre lerta malpleniganto de teleroj, kaj ankaŭ neniam amdisdegnis iun aŭ alian mulatinon, kondiĉe ke tio ne tre multe montriĝu, ĉar li bezonis teni sian reputacion protektata kontraŭ la malicaj langoj. Rilate al tio li donis pravon al Martino, kiam la kaporalo asociis lian honoron al la honoro de la tuta glora nacia armeo. Inocento konsideris sian reputacion parto de la universala Eklezio mem. Ia ajn makulo, kiu malpurigus la sakristianon, ja malpurigus la tutan kristanaron. Pro tio li estis tre singardema kaj ne amrilatiĝis kun ĉia ajn ulino.
Krom tiu kialo, estis alia motivo, kiu influis en ilia decido por la Preĝejo Rozario de la Nigruloj: S-ro Inocento ŝuldis grandan komplezon al Kurio kaj, iamaniere, ankaŭ al la negro Masuo mem. Tiuj ĉi du estis kunhelpintaj por savi lian reputacion.
Estis jene: antaŭ kelka tempo Masuo estis prezentinta Kurion al amiko sia, iu amatora farmaciisto, kiu komprenis pri kuracplantoj kaj estis la fabrikinto de iu mirakla medikamento por la kuraco de la blenoragio. Kurio estis preninta kelkajn dekduojn da tiu produktaĵo, por disvendi en la ĉirkaŭaĵoj, kaj liveris unu flakonon da ĝi al S-ro Inocento.
Tiel estis, ĉar la sakristiano estis trompita en sia respektateco, de iu el tiuj koketulinoj, kiuj sin prezentas kiel puritaninojn kaj eĉ kiel bigotinojn. Nu, la malĉastulino komencis aperi en la sakristio ĉiumatene, kun la buŝo plena de preĝoj kaj la okuloj sin turnantaj al Inocento, en kortuŝa simplanimeco. Tiam la sakristiano riske mantuŝis la sidvangojn de la ulino, sed ŝi permesis. Li aŭdacis iom pli. Ŝi afektis iom da pudora ofendiĝo, kiel konvene. Tial Inocento  alĝustiĝis kaj okupis la poziciojn, ravate pro tiu aventuro: tiu seksavidulino ne estis tiel juna, sed kompense estis bonedukita, el bona familio. Inocento tiel vantiĝis, ke li ne vizitis en la sekvinta tago la mulatinon Kremildan, al kiu delonge li donis virajn omaĝojn en ĉiu mardo. Jen la konkludo: tri tagojn poste li sentis en la karno doloran elreviĝon: la kvazaŭsanktulino infektis lin per serioza seksmalsano. Tio iĝis grava dilemo al la sakristiano: ĉu submetiĝi al la popola riproĉo, vizitante unu el la multaj kuracistoj, kiuj havis konsultejojn en la Placo de Jesuo kaj en la Placo de la Katedralo, kaj kiuj fakis pri tiaj malsanoj, aŭ putriĝi en silento? Sufiĉus al la ĉionrimarkantinoj apenaŭ ekvidi lin supreniranta la ŝtuparon de unu el tiuj konsultejoj, por ke ili eltrumpetus ĉie pri tio. Li povus eĉ perdi la dungitecon.
Tiam li aŭdis, en la magazeno de Alonso, iun paroli pri la miraklaj kvalitoj de la kuracilo vendata de Kurio. Li konis tiun stratvendiston, kun kiu li kore interrilatis kaj ofte renkontiĝis en la kvartalo Pilorio. Inocento lumiĝis intime. Finfine li ektrovis la eliron el tiu sia malfeliĉega situacio. Li iris al Kurio kaj raportis al li pri iu komplika okazaĵo: unu lia amiko, parenco de lia familio, infektiĝis de sekse transmisiebla malsano kaj ne sukcesis resaniĝi. Li sentis sin honta serĉi Kurion persone, por akiri la medikamenton, kaj pro tio petis lin fari tion. Eĉ tiel, li, Inocento, volis teni sian karitan interhelpon en sekreto, kontraŭe la malicaj langoj aŭdacus misdiri skandalojn, eble eĉ diskalumniante, ke estas Inocento mem la bezonanto de tiu kurac-trinkaĵo. Kurio ne nur promesis al li teni tion en absoluta sekreto, sed ankaŭ eĉ faris rabaton pri la prezo de la flakono, kiu nomiĝis “Bastonrestaŭrilo”. Tial Inocento, post unu semajno, jam povis reiri, pentinte kaj humile, al la hejmo kaj la puraj litotukoj de la disdegnita Kremilda.
Tiel ligita do al la grupo, Inocento certe farus ĉion eblan, por plibriligi la bapton de la filo de Masuo. Li mem farus la necesajn antaŭpreparojn por la ceremonio kaj parolus al la Pastro Gomes, rekomendante la infanon, lian patron kaj la amikojn de lia patro. Felicio estus baptata kun perfekteco kaj plendetala zorgo.
Post la elekto de la preĝejo, de la sakristiano kaj de la pastro, mankis la plej malfacila: la gebaptanoj. Ili lasis tion por alinokta decido, ĉar ĝi estis afero ekstreme tikla.
Cetere, Jesuino deprenis sin de la kundecidoj, kiam ili ektuŝis la temon pri la gebaptanoj. Rimarkeblis tuje, laŭ lia sinteno, ke li antaŭkredis kiel certaĵon, ke li estos la elektito por tiel honoriga tasko. Efektive li estis intimulo de Masuo, lia amiko de tre multaj jaroj, kiun li multfoje helpis, sen mencii lian kontribuon por la afero de la bapto.
Li diris, ke li volas nek influi nek premi Masuon; tial li ne partoprenos la debaton pri tio. La baptopatro kaj la baptopatrino estas elektendaj laŭ ekskluzivaj iniciativo kaj decido de la gepatroj mem; neniu alia rajtas intermiksiĝi. Ili serĉendas kaj trovendas inter la intimaj geamikoj, inter tiuj plej ŝatataj, al kiuj oni plej multe ŝuldas komplezojn; la gebaptanoj estas kvazaŭ proksimaj parencoj, kiel gefratoj. Neniu devas entrudiĝi en tiun elekton, nek ankaŭ, post la preno de la decido, kritiki ĝin aŭ leviĝi kontraŭ ĝin. Jen kial, donante ankoraŭfoje la bonan ekzemplon, la Freneza Koko retiriĝis de la diskuto kaj konsilis al la ceteraj fari same kiel li, kun la sama nobleco. Tio estis la sola sinteno ĉies alpreninda: lasi al la patro kaj la patrino la liberecon kaj la prirespondecon pri tiu grava decido; tiuokaze, nur al la patro, ĉar la patrino, la karmemora Benedikta, bedaŭrinde jam mankis por ĉiam per la korpo. Se ŝi ankoraŭ estus vivanta, li, la Freneza Koko jam scius anticipe, kiu estus la elektita baptopatro, tutcerte.
Retiriĝi ja, plene forlasi la diskuton neniu faris, ne eĉ Jesuino, malgraŭ lia elokventa babilaĵo. Ili perdiĝis en vualitaj duondiroj, malalt-tonaj frazoj, kiam Ipsilono eĉ murmuris iomete, ke li kutimas fari oftajn kaj malavarajn donacojn al siaj baptofiloj. Tiu aserto estis aŭskultita sub ĝenerala kaj ridiga nekredeco: Ipsilono estis malriĉa kiel muso preĝeja, krom tio, ke li havis neniun baptofilon, al kiu li farus donacojn. Iel ajn Jesuino opiniis tre nekonvena kaj ekstreme maldeca tian subparolon, havante la konsenton de la ceteraj.
La negro Masuo ekkomprenis do, ke ĉiu el ili – Jesuino, Martino, Ventopiedo, Kurio, Ipsilono, Kolumdianto kaj eĉ la hispano Alonso – senescepte, esperis la inviton esti la baptopatro de la infano. Ili estis sep en tiu momento, sed en la sekvonta tago eble estus dek aŭ dek kvin kandidatoj. Komence Masuo vante kontentiĝis pro tio, ke ĉiuj ili deziris la honoron nomi lin “mia baptano”, kvazaŭ li estus politikisto aŭ komercisto el la urboparto Malalta Urbo. Laŭ lia volo, li invitus ĉiujn kaj la infano havus sennombrajn baptopatrojn, nome la sep tie ĉeestantajn kaj multajn aliajn, ĉiujn amikojn, tiujn el la kajo, tiujn el la velaj ŝarĝo-barkoj, tiujn el la haloj, el la foirejoj, el la kvartaloj Sep Pordoj kaj Akvo de la Knaboj, krom tiuj el la kandombleejoj kaj el la rondoj de kapoejro. Sed tamen, kvankam estis multaj kandidatoj, povus esti apenaŭ unu baptopatro, elektota el inter ili.  Tiam Masuo ekkomprenis la gravecon de la problemo, ne tuje trovante ties solvon, tial ke la sola rimedo estis flankenlasi la aferon,  prokrasti la decidon ĝis la sekvonta tago. Kontraŭe, kiel li povus plu drinki en paco kaj en la kamarada etoso en tiu nokto? Strabaj rigardoj, dubsencaj vortoj kaj vinagraj frazoj jam estis komencantaj interkruciĝi.
Por pasigi la restantan nokton en perfekta amikeco, ili unuanime interkonsentis pri la baptopatrino: ŝi estos Tiberia. Ŝi eĉ povintus esti la patrino de Felicio, ĉar ŝi preskaŭ adoptis lin, kaj krom tio ŝi donacos la bebvestaron por la bapto. Tiu elekto imponis per si mem, nediskutinde. Iom antaŭe Martino eĉ proponis la nomon de Otalia, kaj Ipsilono, tiun de Sebastiana, lia tiama amatino, sed tamen, apenaŭ estis menciita la nomo de Tiberia, la ceteraj kandidatecoj estis tuj retiritaj. Koncernis ilin nun iri al la bordelo, por komuniki al ŝi la bonan novaĵon. Kiu scias, emocie kaj ĝoje entuziasmigita pro la novaĵo, ŝi ne servos botelon da brando aŭ kelkajn glaciajn bierojn, por saluti la baptanon?
Ili foriris el la magazeno de Alonso, denove en frata kamaradeco. Tamen inter ili, kiel nevidebla lameno disapartiganta ilin, motivo de senĉesa malkonkordemo, daŭris la problemo pri la elekto de la baptopatro. Masuo neglekteme balancadis la kapegon, kvazaŭ li volus liberiĝi de tiu ĉagrenaĵo: li decidos pri ĝi en la daŭro de la semajno; cetere ne estis tiel urĝe. Veveva donis al li la limtempon de dek kvin tagoj, sed jam en la unua tago ili estis solvintaj la plej grandan parton de la problemoj.

3

La plej grandan parton, jes, sed la plej malfacilan, ne. Vere malfacile estis elekti la baptopatron, konvinkiĝis Masuo, kiam, tri tagojn post tiu nokto de la unuaj kaj feliĉaj konversacioj, la situacio ne modifiĝis; la infano daŭris sen baptopatro.
Ne modifiĝis” estas nur malgraviga dirmaniero: en vero la situacio malpliboniĝis. Ili faris ne eĉ unu paŝon direkte al la solvo de la problemo, sed kompense pezis sur la grupo la minaco de seriozaj malkonkordoj. Laŭaspekte la iama kaj troa amikeco daŭris perfekta, suferanta neniun damaĝon. Tamen atenta observanto povus senti, en la kuro de la noktoj, iun kreskiĝantan nervan tension, signantan vortojn kaj gestojn, metantan pezajn silentojn meze en la interparolojn. Tio estis kvazaŭ ili timus ofendi unuj aliajn; ili estis bonmanieraj kaj ceremoniemaj, sen la senbrida intimeco de tiom da jaroj kaj tiom da brando.
Ĉiuj estis tamen tre ĝentilaj al Masuo, traktantaj lin tro sindediĉe. La negro tute ne povis plendi pri tio, kaj, se ne estus mallonga la limtempo difinita de la maljuna Veveva, li neniam plu dezirus alian vivon, tiun de patro ĉirkaŭata de bonfaremaj kandidatoj al baptano.
Kolumdianto proponis al li nigrajn kaj forte odorantajn cigarojn venintajn el la fama tabakoprodukta urbo Kruco de la Animoj, unuakvalitajn. Kurio alportis unu amuleton, por protekti la infanon kontraŭ la febroj, la malbonŝancoj kaj la pikoj de serpentoj, krom kelkaj brak-rubandetoj de Sinjoro de Bonfino (Oŝalao).
Ipsilono invite venigis Masuon al manĝaĵo el sarapatelo (bov-visceroj), ĉe la negrino Sebastiana, akompanata per brando el la rekonkava urbo Santo-Amaro, kaj tie li provis ebriigi lin, eble intencante influi lin decidi favore por liaj baptopatraj pretendoj. Masuo manĝis kaj drinkis longe kaj tute senbride, sed kiu la unua ebrie falis, demoralizita, tiu estis Ipsilono mem. Masuo ankoraŭ profitis, por doni kelkajn amorajn brakumegojn al la negra Sebastiana, kaj nur ne avancis pli, respekte al Ipsilono, kiu ebriis, sed ĉeestis; tio ne estus deca kun la amiko en la ĉefĉambro de la domo, vomanta.
La kaporalo Martino, siavice, montriĝis per ekzempla prizorgemo. Li ekvidis la negron ŝvitanta sur la vojo al la kvartalo Baro, kun granda korbo plena de aĉetaĵoj sur la kapo kaj granda kaj ĝena poto el argilo sub la brako, iranta sub la suno de la dek unua horo. Tiam Martino apudiĝis al li kaj sin prezentis por helpi lin. Alia kunulo certe estus malaperinta, por eviti la renkontiĝon. Martino tuj prenis la poton, malsuferigante la negron je parto de la ŝarĝaĵo, kaj kun li direktiĝis al Baro, akompananta lin, malplilongigante la distancon per sia parolo ĉiam agrabla kaj instrua. Masuo sentis sin danka, ne nur pro la malpliiĝo de la ŝarĝaĵo – la plej grandaj potoj estas aĵoj malfacile porteblaj, ne bone alĝustiĝeblaj sub la brako, kaj krom tio la kapo de la negro jam estis portanta la korbon – sed ankaŭ pro la interparolo, kiu levis lian bonhumoron, ĉar antaŭ la renkontiĝo kun Martino, la negro iris tre kolere, malbenante la diablon: li akceptis tiun okazan laboron al iu eleganta sinjorino el Baro, kiel frajta portisto, post porsemajna aĉetado farita de ŝi en la halo de la Sep Pordoj, ĉar li estis tute senmona kaj ĉar  Veveva postulis monon por la faruno de la infano. La petoluleto tre ŝatis bananon kun faruno kaj manĝis kiel malsategulo, sed li, Masuo, lastatempe estis tre malbonŝanca, sukcesante pri neniu veto ĉe la bestnumera loterio.
Martino, subtenante la potegon ĉe la brusto aŭ provante alĝustigi ĝin sub la brako (li rifuzis porti ĝin sur sia kapo), marŝis rakontante la novaĵojn. Li ne aperis en la antaŭa tago, ĉar li iris al la granda festo de la oriŝao Oŝumareo, ĉe la kandombleejo de Arminda de Euao. Kia festo! Pli bela ol ĝi, neeble. La kaporalo, dum sia tuta vivo da makumbo, neniam atestis la manifestiĝon de tiom da oriŝaoj per unu sola fojo. Nur Ogunoj venis sep, kaj ĉiu el ili plej impona.
Jen tiam la negro Masuo haltigis sian marŝon: li estis religia filo de la oriŝao Oguno kaj estis ankaŭ lia ogano (servisto en la kandombleejo). Martino rakontis pri la festo, la dancoj kaj la kantoj. Masuo, malgraŭ la korbo sur la kapo, kun nestabila ekvilibro, portanta multajn rompeblajn aĵojn, hezite faris kelkajn dancomovojn. Ankaŭ Martino dance tordis la korpon kaj komencis kanton de la oriŝao pri la metaloj.
- Oguno e e! – salutis Masuo.
En tiu momento la korboportanto spertis prilumon, kvazaŭ la suno eksplodis flaven, tiu suno kruela kaj punema. Li eksuferis malbonfarton, strangaĵon en la okuloj, kaj jen unu vizio aperis al li: li vidis ĉe proksimaj herboj Ogunon ridanta al li, ornate vestita, kun siaj metalaj instrumentoj, diranta al li, ke li trankviliĝu, ĉar li, Oguno, lia patro, solvos la aferon pri la baptopatreco de la infano. Masuo devos serĉi lin. Li diris tion kaj rapide malaperis. El ĉio tio restis nur luma punkto en la retino de la negro, kiel nudubebla pruvo pri la okazaĵo.
Turniĝis Masuo al la kaporalo kaj demandis lin mirigite:
- Ĉu vi vidis tion?
Martino rekomencis marŝi:
- Kia devojigema ulino, ĉu ne? Kia ega pugo... – li ridis, akompanante per la rigardo majestan mulatinon malaperantan ĉe stratangulo.
Masuo, tamen, tute ne donis gravecon al tia lia rimarko, ankoraŭ ravite de sia vizio.
- Mi parolas pri alia afero... Pri serioza afero...
- Pri kio, amiko? Ĉu ekzistas io pli serioza ol la postaĵo de virino?
La negro Masuo rakontis al li pri la vizio, la promeso de Oguno solvi la baptopatrecan problemon kaj la ordono, ke li serĉu lin. Martino impresiĝis:
- Ĉu vi vere vidis tion, negro? Ĉu vi ja ne vin amuzas pri mi?
- Mi ĵuras al vi. Ankoraŭ restas unu ruĝa buleto en mia okulo...
Martino konsideris la aferon kaj ekhavis plian esperon. Finfine estis li, kiu deviigis la interparolon al tiu temo pri kandombleo kaj kiu parolis pri la pluraj Ogunoj dancantaj en la kandombleejo de Arminda. Se Oguno rekomendos iun nomon por esti la baptopatro, kial ne devus esti tiu de li, Martino?
- Ha!, mia frato, estas necese urĝi. Kiun vi konsultos?
- Nu, kiun...? Mian Patrinon Doninjan, kompreneble...
- Do, iru tuje.
- Mi iros al ŝi ankoraŭ hodiaŭ...
Sed tamen la kandombleestrino Doninja, la ialoriŝao de la fama Oriŝakultejo Duona Pordo, kie Masuo estis ogano elprovita kaj konfirmita, kaj kie Jesuino okupis altan postenon, honoraĵon el la plej gravaj, en tiu tago ne povis priservi la negron, ne eĉ vidi lin, nek diri ion al li. Ŝi estis en la ĉambreto de la iaoinoj, okupanta sin per peza devo, laboraĵo por unu filino-de-oriŝao veninta el malproksime. Ŝi ordonis diri al li, ke li venu en la sekvonta tago, en ĉiu ajn horo posttagmeze.
Nokte, kunsidantaj en la drinkejo de Izidro de Batualeo, la amikoj aŭdis el la propra buŝo de la negro la ekzaktan version de la okazaĵo. Martino jam estis dirinta ion antaŭe, tamen ili deziris aŭskulti, kun ĉiuj detaloj, la prirakonton de Masuo.
La negro do rakontis al ili: li marŝis kun Martino laŭ la vojo al Baro, ŝarĝita per korboj kaj potoj, kiam jen ili ekaŭdis la batsonadon de atabakoj (longe altaj tamburoj) kaj kelkajn kandombleajn kantojn. Komence ili malaltis duonvoĉe, sed poste ili plialtiĝis, kaj tiam fariĝis festa sonado. Nun tie troviĝis Martino por konfirmi kaj atesti, ke li ne mensogas.
Martino konfirmis kaj aldonis unu detalon: iom antaŭe li estis parolanta al Masuo pri la festo de Oŝumareo en la kondombleejo de Arminda de Euao, kaj kiam estis menciita la nomo de Oguno, tiam ili ambaŭ sentis la tremigon de tiu oriŝao ĉe la kolo, dance tordanta iliajn korpojn, kvazaŭ ili estus inicitaj kaj estus ĉe la rondo de la oriŝajoj en la kultejo. Li, Martino, eĉ sentis tremojn en la kruroj.
Masuo komplementis: kiam la muziko plialtiĝis, tiam Oguno aperis; li moviĝis el la herboj ĝis la bordo de la vojo. Li estis unu grandega Oguno, pli ol tri metrojn alta, vestita per siaj galanterioj kaj kun forta voĉo imprese sonanta. Li apudiĝis kaj ĉirkaŭbrakis Masuon, sian oganon, kaj diris al li, ke li ne plu ĉagreniĝu pri la baptopatreco de la infano, ĉar de nun koncernos lin, Ogunon, decidi pri la afero. Tiel li liberigis Masuon el tiu turmento, el tiu terura malfacileco pri tia elekto el inter samkaraj amikoj. Ĉu ne tiel okazis, Martino?
Martino denove ĉion konfirmis, escepte pri la ekzakta kresko de la Oguno, kiu povus esti ja trimetra, sed ankaŭ iom pli aŭ iom malpli alta. Liaopinie ĝi estis pli alta, estanta tri kaj duonan metrojn alta, eble. Kaj pri lia voĉo? Ĝi estis ventegeca voĉo, brueganta ĉie.
La ceteraj rigardis la kaporalon per la vosto de la okuloj. Tuj rimarkeblis, ke li estis kaĵolanta Ogunon, farante flaton al la oriŝao.
Masuo finis sian prirakonton kontente: Oguno mem decidos pri la baptopatro por la knabeto, kaj kiu ne ŝatos lian elekton, tiu plendu rekte al li, kaj nur frenezulo kuraĝos fari tion, ĉar Oguno estas oriŝao kiu ne toleremas ofendon.
Okazis silento plena je konkordemo kaj respekto, sed ankaŭ je mutaj demandoj. Ĉu ne povus estis ĉio tio mensoge teksita de la kaporalo Martino? Ĉu ne estis li konvinkinta la bonan negron Masuon pri tiu stranga vizio en la tagmezo, kun muziko de makumbo kaj la oriŝao dancanta ĝuste en publika vojo? Martino estis ulo plena de artifikaĵoj kaj ruzaĵoj. Tio do povus esti bone elpensita plano: ĉe la unua vizio, Oguno promesis solvi la aferon; en la dua, denove sen la ĉeesto de la ceteraj, Oguno – iu fuŝa Oguno, ekzistanta nur en la imagpovo de la negro, tiam stimulita de la kaporalo – deklarus, ke li elektis Martinon kiel baptopatron. La rigardoj trairis de Masuo al Martino, nekviete, ne kaŝante la suspektojn. Fine Jesuino prenis la parolon:
- Ĉu do Oguno faros la elekton? Bonege. Sed kiel tio okazos? Li diris, ke vi serĉu lin. Kie? Kiel vi faros tion?
- Konsultante tiun, kiu povos helpi min. Mi jam iris hodiaŭ mem.
- Ĉu vi jam iris?! – en la voĉo de la Freneza Koko sonis alarmo. – Kiun vi konsultis?
Ĉu eble Martinon mem, aŭ iun elpensitan de la kaporalo?
- Mi iris al Patrino Doninja, sed ŝi estis tre multe okupanta sin kaj ne povis priservi min hodiaŭ, sed nur morgaŭ.
Jesuino spiris pli libere, ankaŭ la ceteraj. Patrino Doninja staris super ĉia ajn suspekto; ŝi meritis absolutan konfidon; kiu aŭdacus starigi eĉ plej etan dubon pri ŝia honorindeco, ne parolante pri ŝiaj povoj, en la intimeco kun la oriŝaoj?
- Ĉu Patrino Doninja?!  Vi agis ĝuste. Pri tiel serioza afero kapablas nur ŝi. Kiam vi reiros al ŝi?
- Morgaŭ, nepre.
Nur Ventopiedo ankoraŭ insistis pri tiu sia komenca propono:
Se mi estus vi, mi baptigus la senreligiuleton ĉe la pastro, ĉe la spiritistoj, en ĉiaj preĝejoj de protestantoj... Estas amaso da ili, pli ol dudek, ĉiuj kun malsamaj baptosolenoj. Por ĉiu bapto vi elektus unu baptopatron...
Tiu solvo estis praktika kaj radikala, sed ne akceptebla. Kion diable farus la infano, laŭlonge de sia vivo, kun ĉiaj tiaj religioj? Li havus tempon por nenio alia, ol iradi el preĝejo al preĝejo. Sufiĉos Katolikismo kaj Kandombleo, kiuj en Bahio, kiel sciate, intermiksiĝas kaj interkompreniĝas... Li do estos baptita ĉe la pastro, sed ankaŭ estos ligita al oriŝao en la kandombleejo. Kial pli?
En la sekvinta tago, posttagmeze, Masuo direktiĝis al la supro de la kvartalo San-Gonsalo-de-Retiro, kie situis la kandombleejo de Doninja. Ĝi estis unu el la plej grandaj oriŝakultejoj de la urbo. Temis pri vasta terpeco kun multe da oriŝadomoj, domoj por la oriŝaidinoj, por la fratinoj-laŭ-oriŝaoj kaj por la gastoj, krom granda barakego por la festoj, la domo de la egunoj kaj la dometo de la oriŝao Eŝuo, proksima de la enirejo.
Tiam Doninja estis en la domo de la oriŝao Ŝangoo, la mastro de la kultejo, kaj tie ŝi akceptis Masuon.  Ŝi etendis al li la manon por la kiso, invitis lin sidiĝi. Antaŭ ol ektuŝi la ĉefan temon, ili konversaciis pri variaj aferoj, kiel devas fari bonedukitaj homoj. Fine Doninja haltigis la interparolon, petis kafon al unu el la inicitinoj, krucigis la manojn sur la brusto, klinis la kapon al la flanko de Masuo, indikante, ke ŝi estas preta aŭskulti lin, ke alvenis la horo de la konsulto.
Tiam Masuo rakontis la tutan historion, ekde la alveno de Benedikta kun la infano, kiu estis bone zorgata, dika, sed ne baptita. Benedikta neniam estis religiema; ŝi estis ventkapa, neniam prenis ion ajn serioze en la vivo. Kompatinda! Ŝi mortis en la hospitalo, almenaŭ supozeble, ĉar neniu konata atestis tion, nek ĉeestis ŝian enterigon.
La patrino-laŭ-oriŝao aŭskultis lin en silento, kapjesante, murmurante vortojn en la ioruba lingvo de tempo al tempo. Ŝi estis nigrulino je ĉirkaŭ sesdek jaroj, dika kaj malrapidema, kun tre grandaj mamoj kaj vivecaj okuloj. Ŝi havis rondegan jupon kaj blankan kitelon, pantoflojn el ledo, kordonon el globetoj ligitan al la talio, la kolon kaj la manradikojn pezajn pro la kolĉenoj kaj brakringoj, krom la majesta kaj memfida mieno, de iu, kiu konscias pri siaj povo kaj saĝo.
Masuo parolis sen timo kaj hezitoj, kuraĝe. Ekzistis inter li kaj tiu ialoriŝao, same kiel inter ŝi kaj la ceteraj homoj el la kandombleejo, intima koralligiteco, preskaŭ parenceco. Li raportis ankaŭ pri la ĉagreniĝo de Veveva pri la infano ankoraŭ ne baptita, kaj Doninja donis pravon al tiu ŝia afliktiĝo. Veveva estis ŝia fratino-laŭ-oriŝao, unu el la inicitinoj plej malnovaj en la kultejo. Kiam Doninja estis inicita, tiam Veveva jam estis plenuminta la devojn de sia sepjara iniciteco. Nu, Veveva donis al li la limtempon de dek kvin tagoj, por ke li baptigu la infanon. Ŝi tute ne volis, ke li kompletigu la unuan jaraĝon kiel pagano. Ĉio iris glate en la diskutoj pri la antaŭaranĝoj, eĉ pri la elekto de la baptopatrino - unuanime ili interkonsentis pri la nomo de Tiberia – sed definitive ili stagnis pri la baptopatro. Masuo estis nature amikema; ne parolante pri la amaso da liaj konatoj, li havis tre multajn fratecajn amikojn; kiel el inter ili elekti nur unu? Ĉefe pri la kvin aŭ ses, kiuj renkontiĝis ĉiujn noktojn, ne eĉ fratoj estis tiel nedisigeblaj. Masuo jam ne dormis; li perdis la noktojn komparante la virtojn de la amikoj, kaj ne sukcesis decidi. En sia tuta vivo li neniam antaŭe suferis tian kapdoloron; li estis sentanta premon sur la tempioj, ian zumadon en la oreloj, la frunton ekkrakanta. Li eĉ jam antaŭvidis sin malpaciĝinta kun la amikoj, forigita de ilia kunvivado; sed kiel vivi sen la varmo de la homa intimeco, ekzilita en sia propra tero?
Doninja komprenis lian dramon, balancante la kapon jese. Kaj jen Masuo ekparolis pri la interveno de Oguno:
- Mi marŝis laŭ iu strato, ŝarĝita kiel azeno, kun Martino babilanta apud mi, kiam, tute ne avizinte, mia Patro Oguno aperis ĉe mia flanko, kiel giganto je pli ol kvin metroj, pli alta ol fosto. Mi tuj rekonis lin, ĉar li estis tute ornate vestita, krom pro lia rido. Li tiam diris al mi, ke mi venu al vi, mia Patrino, ke li anoncos tion, kion li decidis pri la baptopatreco de la infano; ke mi lasu la aferon al lia decido, ke li mem solvos ĝin. Kiam li finis paroli, li ridis denove kaj malaperis en la direkto al la suno; tiam li eniris tra ĝi internen, kaj okazis eksplodo; ĉio iĝis flava kiel pluvo el oro. Pro tio mi venis al vi hieraŭ kaj revenis hodiaŭ, por scii la respondon.
Kiam Masuo finis sian rakonton, tiam Doninja sciigis al li, ke ŝi jam estas pli malpli bone eksciinta pri la afero, kiu ne surprizis ŝin, ĉar en la antaŭa tago, kiam la negro alvenis tien kaj ŝi ne povis priservi lin, pro tio, ke ŝi estis okupiĝinta pri tre malfacila kaj zorgiga devaĵo, tiam okazis io efektive tre stranga. Ĝuste en tiu horo en la antaŭa tago, kiam alvenis Masuo, ŝi komencis ĵet-etendi la konkojn sur la tablon, por peti al Ŝangoo respondojn al la afliktitaj demandoj de la prenintino de la devaĵo – unu ŝia filino-laŭ-oriŝao de longe vivanta malproksime de Bahio, loĝanta en San-Paŭlo, implikiĝinta en tiel tre grava situacio, kiun Masuo eĉ ne povus imagi. Sufiĉis diri, ke ŝi venis haste el la Sudo, por plenumi devon por Ŝangoo kaj submeti sin al lia protekto. Nu, kiel jam estis dirate, Doninja ĵet-etendis la konkojn kaj elvokis Ŝangoon, sed tamen, anstataŭ Ŝangoo, kiu aperis kaj diris amason da nekomprenaĵoj, tiu estis Oguno (en la okazo ŝi pensis, ke la veninto estas Oguno). Ŝi reĵetis la konkojn, elvokante Ŝangoon, sed denove venis Oguno, superregante, kiu foriris lasante grandan konfuzon. Dum tio Doninja suspektis pri nenio, ne sciante pri la travivaĵoj de Masuo, kaj foririgis Ogunon, petante la ĉeeston de Ŝangoo. Ŝi eĉ ekpensis, ke tio estas ruzaĵo de Eŝuo, kiu, laŭ lia lerteco, tre probable estis imitanta Ogunon, nur por ĉagreni. Doninja ekkoleriĝis, kaj la konsultanta oriŝaidino jam havis la harojn hirtigitajn, ĉar, flanke de siaj tiel embarasitaj aferoj, ĉi tiu konfuzo lasis ŝin konsternita. Kiel elteni plian maltrankvilaĵon, se ŝi jam tiel multe suferis pro unu sia?
Tiam Doninja, eksuspektante pri fremda influo, ordonis iaoinon scii, kiu estas ekstere de la oriŝaejo en tiu horo. Tuj poste, la iaoino, unu de la oriŝao Oŝoso, reeniris kun la konsultopeto de Masuo. Doninja tiam ne asociis la viziton de Masuo kun la apero de Oguno, kaj nur ordonis diri al li, ke li venu en la sekvonta tago. Kiel ŝi povus priservi lin tiam, meze en tiu misaĵo?
Tamen, apenaŭ Masuo eliris tra la krada pordego de la bieneto, ankaŭ Oguno retiriĝis, ĉio renormaliĝis kaj Ŝangoo povis alveni kun sia tuta majesteco, kaj tiam respondis al la konsulto de la junulino, solvante ŝiajn problemojn per plej bonaj manieroj. La malŝarĝitino foriris tre kontente.
Poste, pripensante pri la okazaĵo, Doninja komencis ligi la finojn de la komprenfadenoj, farante konkludojn: Oguno venis, ĉar li havas ion rilatan al Masuo. Pro tio do la ialoriŝao restis atendanta la viziton de la ogano. Ankoraŭ nun, dum ili konversaciis, ŝi sentis la ĉeeston de io en la aero; ŝi povus ĵuri, ke Oguno troviĝas tie apude, aŭskultanta ilian interparolon.
Ŝi pene stariĝis de sur la seĝo, metis la manojn sur siajn larĝajn koksojn tiajn, kiaj ondoj de malkvieta maro, kaj petis Masuon atendi. Ŝi pleninformiĝos finfine pri tio, kio efektive okazis, tuje. Ŝi direktiĝis al la domo de Oguno, kiu situis sur malgranda deklivo post la barakego. Samtempe unu oriŝaidino aperis al Masuo, portante pleton kun tasoj kaj kruĉo; ŝi kisis lian manon, antaŭ ol proponi al li varman kaj bonodoran kafon. La negro sentis sin komforte kaj preskaŭ trankvile, la unuan fojon post multaj tagoj.
Baldaŭ Doninja revenis per malgrandaj kaj rapidaj paŝoj.
Ŝi sidiĝis kaj detaligis al Masuo la ordonojn de Oguno. La negro devos alporti, en la ĵaŭdo, du tagojn poste, post la krepusko, du kokojn kaj kvin kolombojn, krom plado da akaraĵeoj kaj abaraoj, por doni manĝi al la orio - la ĉekapa oriŝao. Post tio Oguno solve donos respondon pri la baptopatreco.
Doninja prenis sur sin la taskon preparigi la akaraĵeojn kaj la abaraojn; Masuo anticipis al ŝi la bezonatan monon. La kokojn kaj la kolombojn li alportus en la sekvonta tago. En la ĵaŭdo li venus akompanate de la amikoj kaj manĝus, kune kun Doninja kaj la inicitinoj okaze ĉeestantaj, la manĝaĵon de la oriŝao. Kaj estos ankaŭ aluao - fermentita trinkaĵo el ananaso.
Ĉiuj ili atendis tre maltrankvile dum tiuj du tagoj, demandante unuj aliajn, kiu estos la elektito de Oguno; kiu estos la plej preferinda por tio, esti la baptopatro de la knabeto. La problemo ekhavis pli grandan gravecon. Unu afero estus la elekto far Masuo mem, kiu povus facile trompiĝi, fari maljustaĵon. Sed tamen Oguno nek trompiĝos, nek faros maljustaĵon. Kiun li elektos, tiu estos rekonita kiel la plej bona, la plej inda, la ekzempla amiko. Ili ĉiuj sentis sin korpremitaj; nun superregis nekontroleblaj fortoj, superaj al ĉia ajn aranĝo, malico aŭ saĝo. Ne eĉ Jesuino, kiu alte situis en la hierarkio de la kandombleoj, povis influi. Oguno estas la oriŝao pri la metaloj; liaj decidoj estas neflekseblaj; lia glavo estas el fajro.

4

Malproksime la lumoj de la urbo ekbrilis; la krepusko etendiĝis super la herbojn flanke de la vojo al la oriŝadevotejo. Ili marŝis silente kaj enpensiĝe. Ankaŭ Tiberia akompanis ilin; ŝi nepre volis ĉeesti, konsiderante sin rekte interesata pri la afero, pro tio, ke ŝi estis elektita la baptopatrino. Kaproj kaj kapridoj kuris sur la bordkrutaĵoj, cele al la kaprejo. La ombroj falis sur la arbojn kaj la pasantojn; kelkan distancon plue la mallumo ekstariĝis kiel unu muro.
En la kandombleejo estis silento el estingitaj lumoj kaj el simplaj tukoj antaŭ la domoj loĝataj de la oriŝaidinoj. Flaveska lumo de lampionoj filtriĝis tra inter la fendoj de la pordoj kaj fenestroj. En la domo de Oguno brulantaj kandeloj lumigis la peĵion (aŭ oriŝaaltaron). Kiam ili trairis la kradan pordegon kaj salutis Eŝuon, tiam unu filino de Oŝalao, laŭrite blanke vestita, aperis el la ombro kaj murmuris:
- Patrino Doninja jam atendas vin en la domo de Oguno...
Kurteno el bunta indieno estis antaŭ la pordo, kovranta la enirejon. Eniris unu post unu, kliniĝante antaŭ la altaro de la oriŝao kaj poste ekapogante sin al la muro. La ialoriŝao sidis sur tabureto, kun plado da kolaonuksoj kaj obioj antaŭ si kaj kun la mano etendita al la kisoj. Lante la mallumo falis sur la kampon. Ĉar la ĉambro estis malgranda, ne ĉiuj povis resti en ĝi: nur Masuo, Tiberia kaj Jesuino restis en ĝia interno, kune kun Doninja. La ceteraj kaj la oriŝaidinoj kuniĝis ekstere; oni levis la kurtenon.
Unu inicitino alproksimiĝis kaj, surgenuiĝinte antaŭ Patrino Doninja, transdonis al ŝi unu teleron el argilo kun du grandaj akraj tranĉiloj. Alia alportis la du kokojn. La ialoriŝao gvide ekkantis iun kanton, kaj la filinoj ĥore respondis. La devaĵa soleno komenciĝis.
Doninja katenis la unuan kokon sub siaj piedoj, kaj inter ili metis argilvazon. Ŝi tenis la beston per ties kapo, prenis la tranĉilon, detranĉis ĝian kolon, kaj la sango elŝprucis. Tuj poste ŝi elŝiris ĝiajn plumojn kaj kunigis ilin al la sango.
Ankaŭ la dua koko estis oferita. Tiam la ritaj kantoj tratranĉis la nokton, malsupreniris, tra la deklivoj, al la urbo Salvadoro, por laŭdi Ogunon.
Unu iaoino apudiĝis kaj transdonis la blankajn kolombojn, teruritajn. En alian argilvazon estis kolektita ilia sango kaj estis metitaj la selektitaj plumoj.
Doninja stariĝis, prenis la adĵaon (ian vok-sonorileton), kaj per ĝi gvidis la muzikon. Ŝi eldiris la vortojn de la ofereco, tiel oferante la mortintajn bestojn al Oguno. Masuo estis kliniĝinta sur la tero, ankaŭ Jesuino. Kun la fingroj malsekigitaj de sango, Doninja tuŝis la frunton de ĉiu el ili, jen de tiuj estantaj en la ĉambreto, jen de tiuj eksteraj. Iu ajn povus esti la elektito. La oriŝaidinoj forportis la mortintajn bestojn, por prepari la manĝaĵojn de la oriŝaoj.
Ĉiuj ceteraj eliris tiam al la eksterejo kaj tie restis babilantaj, dum pli kreskis la movado en la kuirejo de la domo. La nokto falis komplete; la steloj estis sennombraj sur tiu ĉielo sen elektraj lampoj. Tie ili ne parolis pri la afero kondukinta ilin tien; estis kvazaŭ socia kunveno de babilantaj geamikoj. Doninja rakontis travivaĵojn de sia delonge pasinta infaneco, rememorante homojn jam malaperintajn. Tiberia priskribis okazaĵojn. Tiel ili daŭris, ĝis iaoino de Oŝalao anoncis, ke la manĝaĵo estas preparita.
Venis la inicitinoj, en vico, alportante la pladojn da manĝaĵoj aldonitaj je palmoleo, la abaraojn, la akaraĵeojn kaj la ŝinŝimon (afrobahian viandmuelaĵon). La bestoj antaŭe oferitaj nun estis bonodora kaj kolora manĝaĵo. Doninja selektis la ritajn pecojn, tiujn por la oriŝao, aldonante al ili abaraojn kaj akaraĵeojn. La pladoj estis metitaj ĉe la peĵion, dum la inicitinoj kantis. Doninja gvidis la kantojn.
Tiam ŝi prenis la konkojn kaj ĵet-etendis ilin. La amikoj enŝovis la kapojn tra la pordo, por perdi neniun detalon. Ŝi disĵetis kaj elvokis Ogunon. Tuj rimarkeblis, ke li estas kontenta, ĉar li alvenis ridante kaj ludante. Li salutis al ĉiuj kaj tre aparte al Patrino Doninja (kiu voĉe interpretis liajn esprimojn surbaze de la konkpozicioj) kaj al sia ogano Masuo.
Doninja dankis kaj demandis lin, ĉu estas vere, ke li estas inklina helpi Masuon en tiu malfacilaĵo, nome elektante la baptopatron al lia filo. Nu, li respondis, por tio mi venis, por danki pro la manĝaĵo oferita de Masuo, la sangon de la kokoj kaj de la kolomboj, kaj ankaŭ por paroli al ili, donante al ili la tiel esperatan solvon.
Koncernis Masuon do, siavice, danki kaj prezenti siajn plej koregajn salutesprimojn. Jen tie li ĉeestis kun tiu akrega problemo pri la baptopatreco de la filo, knabeto bela kaj ruza, tiel ĉiontuŝema, damninda; li estis ja tre petola, similanta eĉ Eŝuon. Sed Masuo devis elekti lian baptopatron el inter tiom da bonaj amikoj, kaj li rajtis elekti apenaŭ unu. Li volis do scii, kion fari por ne ofendi la ceterajn. Por tio li venis kaj alportis la kokojn kaj la kolombojn, kiel Oguno ordonis. Ĉu ne estis vere?
Estis ĝuste tiel, konsentis Oguno; estis ĉio tio perfekta vero. Li vidis sian filon Masuon tiel ĉagrenitan, ke li venis por helpi lin. Masuo volis malĝojigi neniun el siaj amikoj, sed ne sciis kiel, ĉu ne?
Ĉiuj atentis la dialogon, pere de la konkĵetado; Doninja kreskis antaŭ ili en prestiĝo. Ŝi estis la sinjorino de la nekonataj fortoj, de la magio kaj la ioruba lingvo, de la decidaj vortoj kaj la plantoj.
Kaj kiu estas la solvo? – demandis Masuo al la supernaturulo, al sia patro, kaj ĉiuj ili, inkluzive de la ialoriŝao Doninja, estis atendantaj la respondon en maltrankvila silento. Kiu estus la solvo? Ili ankoraŭ ekvidis neniun.
Jen aŭdiĝis tiam, el la ĉambreto, la tintado de la feraĵoj, la sono de la ŝtalo kontraŭ la ŝtalo, la bruo de glavoj unuj kontraŭ la alia, ĉar Oguno estas la sinjoro de la milito. Aŭdiĝis gaja kaj amuza rido; kaj estis Oguno, kiu laciĝis je tiu malrapida dialogo per konk-ĵetado kaj ekvolis interagi pli rekte kun ili; estis Oguno rajdanta (aŭ descendinta trae de) unu el la inicitinoj, lia filino. Li pasegis tra la pordo, salutis Doninjan, staris antaŭ la peĵio kaj levis la voĉon:
- Mi jam decidis! Neniu alia estos la baptopatro de la infano. Lia baptopatro estos mi, Oguno! – Kaj li ridegis.
Post mirega silento, Doninja volis konfirmon:
- Ĉu ja vi, mia patro?! La baptopatro?!
- Mi mem kaj neniu plia! De nun Masuo estas mia baptano! Adiaŭ al vi ĉiuj! Mi foriros. Preparu la feston. Mi revenos nur por la bapto.
Kaj li tuje foriris, eĉ ne atendante la adiaŭan kanton. Patrino Doninja diris mirigite:
- Mi neniam atestis tion antaŭe... oriŝao esti baptopatro de infano, oriŝao havi baptanon... Mi neniam aŭdis pri tio.
Masuo estis treege fiera. Baptano de Oguno neniam ekzistis; li estos la unua.

5

Jes, estis ja perfekta, mirinda solvo, kiu lasis ĉiujn kontentaj. Neniu el ili estis la elektito; neniu okupis la plej altan rangon en la hierarkio de la amikoj de Masuo. Super ili, apenaŭ Oguno, la transmondulo pri la metaloj, la frato de Oŝoso kaj Ŝangoo. La solvo kontentigis ĉiujn. Malgraŭ tio, tamen, oni ne povis diri, ke la afero de la bapto estis plene solvita.
Kontraŭe, se la decido de Oguno finis la nesolveblan problemon pri la baptopatreco, aliflanke ĝi kreis novan kaj neatenditan situacion: kiel fari, por ke Oguno iru al la Preĝejo Rozario de la Nigruloj kaj tie partoprenu la katolikan solenon? La oriŝao ne estis homa estulo, do li ne povus doni prokuron al unu el la amikoj, por reprezenti lin. Cetere, tiu solvo, prezentita tiuokaze de Kurio, igis ilin reveni al la antaŭa problemo, nome: kiu estus elektita, por reprezenti Ogunon? Tia elektito estus estonta, certamaniere, baptopatro de la infano. Ne; tia ideo devus esti tute malakceptita.
Patrino Doninja mem konfesis, ke la afero estas malfacila por ŝi. Kiel solvi la problemon? Oguno, trankvile, deklaris sin la baptopatro de la infano, do baptano de Masuo, kaj tiu novaĵo baldaŭ dissiĝos tra la urbo, komentariota de ĉiuj. Oni neniam vidis oriŝaon baptanta infanon; baptano de supernaturulo ekestos la unua; multe oni parolos pri tiu afero; la negro Masuo multe kreskiĝos laŭ socia graveco; ĉiuj volos ĉeesti la bapton, por vidi, kiel la patro kaj liaj geamikoj sukcesos en tio, havi Ogunon ĉeestantan en la ceremonio. La oriŝao proklamis sin baptopatro, bone, bone. Tamen li lasis en iliaj manoj – en tiuj de Masuo, Doninja, Jesuino, Tiberia, Martino kaj la ceteraj – tiun embarasaĵon: kiel Oguno ĉeestos la solenaĵon?
Patrino Doninja laciĝis konkĵetadi, elvokante Ogunon, kaj ludigi per la atabakoj la muzikon de la oriŝao, kantante liajn kantojn, petante, ke li revenu. Ĉu li tamen ne promesis, meze inter siaj gajaj ridoj, reveni nur en la tago de la bapto? Do ŝajne li estis inklina plenumi sian promeson. Doninja estis influhava ĉe la oriŝaoj; neniu en la medioj de la bahia kandombleo havis tiom da scioj kiom ŝi; ŝiaj povoj estis la plej grandaj, kiajn jam posedis ialoriŝao. Malgraŭ tio, ke ŝi estis tiel bone taksata de la oriŝaoj, kaj eĉ uzinte ĉiajn rimedojn, petinte al la oriŝao Osaino, uzinte sekretegajn plantojn, oferinte, el sia propra iniciativo, unu kapron al Oguno, ne eĉ tiel ŝi sukcesis revenigi lin por interparoli kun li, por aŭskulti de li iun konsilon pri tio, kiel ili devos agadi. Oguno tute malaperis, ne nur el ŝia kandombleejo – la Oriŝakultejo Duona Pordo - sed ankaŭ el ĉiuj kandombleejoj de Salvadoro; li manifestiĝis en neniu el ili. Li kaŭzis teruron al siaj filinoj kaj oganoj, ĉar li respondis al neniu elvoko, ne aperadis por preni la manĝaĵojn preparitajn al li, nek pro la bestoj ofermortigitaj honore al li.
Sonis la atabakoj, elfluis la sango de la kokoj, kolomboj, anasoj, ŝafoj kaj kapridoj; la iaoinoj dancis ĉe la rondoj, la kantoj plilaŭtiĝis, la kolĉenoj kaj konkoj estis disĵetataj de la plej eminentaj babalaŭoj kaj de la plej maljunaj kaj saĝaj ialoriŝaoj. Oguno daŭre ne respondis. En la kvar anguloj de Salvadoro disiĝis la famo, portata de unu buŝo en alian, sekretata de unu orelo al alies orelo: Oguno decidis esti la baptopatro de la filo de Masuo kaj de la forpasinta Benedikta; li malkonkurigis ĉiujn ceterajn kandidatojn, kaj, tiel decidinte, li foriris, por reveni nur en la tago de la bapto. La bapto okazus post unu semajno, en la tago de la unua datreveno de la infano, en la Preĝejo Rozario de la Nigruloj, en Pilorio, havante S-inon Tiberian kiel baptopatrinon. Ŝi estis pretiganta la baptovestaron de la infano, riĉan je linaĵoj kaj batistoj, en kiu superregis la malhela bluo, la koloro de Oguno; ankaŭ ĉiuj junulinoj de ŝia “amor-kastelo” volis kontribui, almenaŭ per donacetoj. La afero de la bapto ekhavis ampleksajn proporciojn, kaj ankaŭ la scivolemo kreskiĝis pli kaj pli. Depost la antaŭa novaĵo pri la geedziĝo de la kaporalo Martino kun la bela Marialva – hodiaŭ stelulino de kabareto en la Deklivo de la Placo, kie ŝi eksponas sian nigran verukon kaj sian afektemon, dirante sin kantistino - ekde tiam dissemiĝis neniu novaĵo kapabla tiel eksciti la ĝeneralan scivolemon. Ĝi skuis eĉ respektindajn kaj konsiderindajn intelektulojn, kiuj estis, ĉiuj ili, gravaj studuloj pri la afrobrazilaj kultoj, havante ĉiu sian personan teorion pri la diversaj aspektoj de Kandombleo. Ili multe malakordis unuj kun la aliaj, sed ĉiuj unuanime konsideris vera absurdo tiun historion, ke oriŝao estos la baptopatro de iu infano. Citante anglajn, usonajn, kubajn kaj eĉ germanajn aŭtorojn, ili pruvis, ke ne ekzistas la funkcio de baptano en la hierarkio de Kandombleo, nek en Brazilo, nek en Afriko. Ĉiuj ili, eminentaj etnografoj aŭ sole nur ĉarlatanoj, penis sciiĝi, ĉu “baptano de oriŝao” staras super oganoj kaj sub Obao, kian riverencon li rajtas, ĉu li devas esti salutata antaŭ aŭ post la malgranda patrino (aŭ vicialoriŝao). Tiel ili jam ekrezonis, ĉar, kvankam ili malkonsentis pri tiu ennovaĵo, kiu afekciis la purecon de la ritoj, kontraŭ ĝin, tamen, ili ne povis leviĝi, ĉar ĝi estis iniciativo de la oriŝao mem. Kontraŭe, ili eĉ deziris ĉeesti en la baptosolenaĵo, kaj tial ili penis ĉe la sektanoj, certigi invitojn.
Pro ĉio tio Masuo ŝvelis de fiero; neniu eltenis lin en tiuj unuaj tagoj, pro tio, ke li estis tro vanta, tro memfida. Poste tamen Jesuino, Martino, Tiberia, Ipsilono kaj ĉefe Doninja revokis lin en la amaran realon: kiel ili eliros el tiu granda embaraso?
Por esti baptopatro en katolika preĝejo, necesas, ke oni iru al ĝi, partoprenu la solenaĵon, mantenu la kandelon, eldiru la kredpreĝon... Kiel Oguno povus fari tion? Masuo balancis la bovecan kapegon, levis la okulojn al unuj kaj aliaj, esperante de unu el la geamikoj la savan ideon, ĉar li, Masuo, ekhavis neniun kaj ne sciis, kiel elturniĝi el tia malfacila situacio.
Doninja ĉiel provis helpi, sed iun tagon poste ŝi mem deklaris sin kapitulacinta. Ŝi ne sukcesis komunikiĝi kun Oguno; estis vanaj ĉiuj ŝiaj klopodoj. Vere estis, ke nur la transmondulo mem povus solvi tiun aferon; ŝi pardonpetis al Masuo, sed nenion plu ŝi povus fari.
Tiam, jen pliafoje brilis Jesuino la Freneza Koko; li malfermis la buŝon kaj donis la solvon. Ja ne ekzistis alia homo tia, kia la Freneza Koko; ni lasu la ĉirkaŭparolojn kaj tuj proklamu tiun veraĵon. Per tio ni ne malgravigas nek ofendas la aliajn, ĉar, kun la paso de la tempo, ĉiuj unuanime rekonis la konstatitan superecon de Jesuino. Kvankam en tiu okazaĵo la Freneza Koko ankoraŭ ne estis kreskinta en sia tuta grandiozeco, kiel okazis poste, la aliaj jam esprimis al li omaĝojn, kaj neniu komparis sin al li. La solvo de Jesuino estis tre simpla, sed tamen neniu estis elpensinta ĝin antaŭe.
Masuo estis reveninta el la oriŝakultejo, kie li aŭskultis la deklaron de Doninja: nenio plu estis provebla. Tial la negro decidis prokrasti la bapton, ĝis Oguno decidos kunlabori. Tiu prokrasto donus baton al la maljuna Veveva, kiu tiel forte deziris vidi la infanon baptita, sed Masuo povis fari nenion alian. Kaj tion li deklaris al la amikoj, en la magazeno de Alonso.
- Mi kredas, ke mi trovis la solvon de la problemo. – anoncis Jesuino.
Sed li ne volis riveli sian ideon, ne aŭskultinte antaŭe la opinion de Doninja, ĉar la efektivigo kaj la sukceso de la plano dependus de ŝia konsento. Tro ekscitite, ili decidis iri tuje al la kandombleejo.
Antaŭ Doninja, Jesuino prezentis sian elpensaĵon. Komence li demandis: ĉu ili ne trovis stranga la agmanieron de Oguno en tiu tago de la konsulto? Unue li faris respondojn pere de la konk-ĵetoj, sed subite li venis persone, rajdante per unu el siaj filinoj, ĉu ne vere? Kaj tiel, per la buŝo de la inicitino, li prenis sur sin la taskon esti la baptopatro, kaj anoncis, ke li revenos nur en la tago de la bapto, ĉu ne? Kaj ĉu ili ĉiuj ne estis mirantaj la mankon de kunlaboro de Oguno, kiu malaperis kaj lasis ilin turmentataj antaŭ tiel granda solvenda problemo? Sed tamen, kontraŭe, jam en tiu tago mem Oguno solvis ĉion, indikante, kion ili devos fari, donante do la solvon de la ĉefa problemo.
La aliaj interrigardis, aspektante idiotoj. Ventopiedo estis la proparolanto de ĉiuj, dirante:
- Por mi vi parolis germane, ĉar mi komprenis nenion.
Jesuino faris geston per la mano, montrante, kiel facila estis tio; sufiĉis iom cerbumi. Tamen la aliaj ne rimarkis tian facilecon. Sole nur Patrino Doninja, ferminte la okulojn kaj enpensiĝinte dum momento, divenis la solvon. Realĝustigante la dikan korpon al la seĝo el saliko, ŝi remalfermis la okulojn, ridetante al la Freneza Koko:
- Ĉu vi volas diri do...
- Ĝuste tion...
- ... ke Oguno descendos, pere de unu filino, en la tago de la bapto, kaj tiam kiu prezentiĝos por esti la baptopatro, tiu estos ŝi, sed kiu en vero ne estos ŝi, sed li...
- Kaj do? Ĉu ne estos simple?
Tiel simple, ke ili ankoraŭ ne komprenis, tiel, ke Jesuino estis devigata klarigi: kiu iros al la preĝejo, tiu estos unu inicitino de Oguno, sed movate de la oriŝao, tio estas, estante nur la “ĉevalo” de la oriŝao. Ĉu ili tiam ekkomprenis?
Eklumis iliaj vizaĝoj per ridetoj de kontentigita kompreno. Jes, Jesuino ja estis tre sagaca; li ĉirkaŭiris ĉiajn barojn kaj trovis la elirejon. Iu inicitino do alvenos en la preĝejon, kune kun Oguno, posedite de li, kiu en la fino de la fino estos la baptopatro...
- Okazas nur, ke virino ne povas esti baptopatro... – rimarkigis Kurio.
Vere, baptopatro, ne; ŝi ne povos esti; ŝi devos esti baptopatrino...
- Sed la baptopatrino jam estis difinita; ŝi estos Tiberia. – atentigis Masuo.
- Krom tio, Oguno tute ne ŝatus esti baptopatrino. – protestis Doninja. – Li estas vira oriŝao; certe li ne volos postenon de virino. Baptopatrino do ne eblos...
Subite ŝajnis, ke ili revenis al la sensolva starpunkto. Tamen Jesuino ne lasis sin impresiĝi.
- Facile: sufiĉos trovi iun oriŝaidon, iun iniciton de Oguno.
Estas kompreneble! Ja tre simple! En tiuj lastaj tagoj ili rapidemis tiel ĉagrenate, ke ili eĉ ne haltis por cerbumi; ofte ili ekkonsideris ĉion frakasita. Tamen nun ne estis dubo: la problemo estis solvita.
La sola esceptaĵo estis nur tio, ke en la kandombleejo de Doninja estis tiam neniu filo de Oguno, neniu inicita de la oriŝao. Estis iuj al li energie konektitaj, kiel Masuo, sed tiuj ne servus, ĉar ili ne peradis la manifestiĝojn de la supernaturulo. La du solaj viroj, kiuj estis inicitaj gvide de Doninja, foriris el Salvadoro; unu estis vivanta en la sudbahia urbo Iljeŭso, kaj la alia, en Masejoo, la ĉefurbo de la ŝtato Alagoo, kie cetere li fondis kandomblean domon.
- Do trovu unu el alia devotejo... – proponis Kurio.
Tiu propono estis ŝajne akceptebla, sed kontraŭ ĝin Doninja levis serion da duboj. Ĉu tio ja sukcesus? Ĉu Oguno aprobus, ke ili venigu iun el alia devotejo? Tial estis, ĉar Masuo estis ogano tie, en la Oriŝakultejo Duona Pordo, sed ne en alia kandombleejo. Krome, estis tie, unue per la interpretaj lipoj de Doninja kaj tuj poste manifestiĝante pere de unu tiuloka inicitino, kie la volo de Oguno estis deklarita.
Ili estis tiam farantaj tiajn konsiderojn, denove perdiĝintaj, kiam aŭdiĝis de ekstere de la domo de Ŝangoo, kie ili estis konversaciantaj, la sono de manklakado kaj voĉo demandanta pri Patrino Doninja.
- Ni serĉu iun el alia devotejo... – ŝi proponis – Mi konas tiun voĉon... – atentis la ialoriŝao. – Kiu estas?
- Mi estas en paco, mia Patrino!
Jen aperis ĉe la pordo la maljuna Arturo de Gvimo, man-metiisto sur la Deklivo de la Tabulego, bona amiko de ili ĉiuj. Estis ĝojige revidi lin, kaj se ili ne estus momente tiel ĉagrenitaj, tio estus motivo por fortaj brakumoj kaj manfrapetoj sur la dorsojn.
- Kiel rimarkinde! – li miris – mi supreniris tiujn ĉi deklivojn, por kisi la manon de mia Patrino Doninja kaj demandi ŝin pri tiu historio, kiu diskuras ĉie, kaj post kiu oni parolas pri nenio alia, nome ke mia Patro Oguno elektis sin por baptopatro, sed jen mi renkontas tie ĉi la tutan amikaron. Saluton, mia Patrino! Saluton, miaj fratoj!
Li kliniĝis, por kisi al Doninja la manon; ŝi rigardis al Jesuino; Martino ridetis. Martino estis intimulo de la man-metiisto, lia kunulo en la vetludoj. Arturo vetadis pri la ĵetkuboj, treege manie. Kaj estis Martino, kiu diris, kun la voĉo tremanta pro tio, ke ŝajnis tre eksterordinara la alveno de la amiko:
- Arturo estas inicito de Oguno, kaj li estis inicita ĝuste tie ĉi, en nia domo...
Unue ĉiuj gapis mire, perfekte komprenante la okazaĵon. Tuje komenciĝis la brakumoj, la manpremoj, la ĝeneralaj kaj bruaj ĝojesprimoj.
Tial estis, ĉar Arturo de Gvimo estis filo de Oguno, inicita, kaj li iniciĝis ĝuste tie, en tiu kultejo. Okazis nur, ke ne estis Doninja tiu, kiu metis la manon sur lian kapon kaj inicis lin. Li havis pli ol kvardek jarojn da iniciteco; lia rita barketo eliris el la inico-ĉambreto antaŭ ol Doninja fariĝis patrino-laŭ-oriŝao, tiam, kiam la kultejo ankoraŭ estis sub la respondeco de la forpasinta Dodoa, kies figuro estis ofte memorata kaj festata. Tio estis la motivo, kial, rememorante la filojn de Oguno ĉe la medio de tiu kultejo, Doninja ne enkalkulis Arturon de Gvimo, kiu en vero estis ŝia frato-laŭ-oriŝao, sed ne filo. Arturo de Gvimo certe estis alkondukita ĝis tie, en tiu ĝusta horo, de Oguno; kiu dubus pri tio? Neniu dubis, ne eĉ Arturo mem, post kiam Jesuino rakontis ĉion al li, forgesante neniun detalon.
Malnova en la kultejo, kie li havis altan postenon, Arturo aperis tie nur en grandaj festoj aŭ en okazoj de nepraj devoj. Kaj neniam, aŭ preskaŭ neniam oni vidis lin ĉe la rondo, dancanta. Kiam li ĉeestis, tiam li ofte sidis sur seĝo malantaŭ la kultejestrino, kiu kutime petis lin komenci du aŭ tri kantojn de lia oriŝao. Li faris tion diskrete; li ne ŝatis vant-montriĝi, vidigi sian gravecon, imponi per sia malnoveco. Treege malofte lia Oguno descendis trae de li, kaj kiam tio okazis, tiam li dancis ĉe la rondo. Sed lia Oguno ne estis tre descendema; li malfacile aperis, malofte manifestiĝis; li estis la sama de Masuo, kun la diferenco nur, ke la negro estis energie konektita al li, sed ne inicita de li.
Doninja kaj Jesuino interrigardis; la ialoriŝao estis tre mirigita, malgraŭ ĉio, kion ŝi jam vidis en la vivo; Jesuino estis iom vanta; por tiel diri, li kunlaboris kun Oguno, partoprenis liajn planojn, helpis en ties ĉi efektiviĝo.
- Li estas filo de Oguno kaj estas el tiu ĉi devotejo... – ripetis Doninja.
- Jam de pli ol kvardek jaroj... – konfirmis Arturo de Gvimo, fiere. – Baldaŭ kompletiĝos kvardek unu jaroj post la festo pri mia iniciĝo... Estas malmultaj kuninicitoj el tiu tempo...
- Tiam mi estis bubino je ĉirkaŭ dek tri jaroj – memorigis Doninja. – Nur du jarojn poste mi eniris en la ĉambreton, por esti inicita.
- Oguno estas ja tre grava oriŝao... – konstatigis la negro Masuo.
Arturo de Gvimo konsentis kun li, sed iom hezite, ĉar, kiel jam dirite, li estis diskreta kaj timida viro; li vivis en sia izolejo, el kie li eliris nur por vetludi, nekorekteble, pri la ĵetkuboj, preskaŭ ĉiam malvenkante, sed nekapable deteni sin. Lia Oguno envenis malmultfoje; li pasigis monatojn sen manifestiĝi; nur de tempo al tempo li petis iun devon, kiu konsistis el manĝaĵo por sia kapo. Tamen, kompense, kiam li descendis, tiam li estis tre ekscitita, gaja, plena je paroloj, nature tre amikema; tiam li salutis kaj brakumis la konatojn, siajn oganojn kaj la figurojn de la Kandombleo, kun multaj ridoj kaj tordkliniĝoj de la korpo, dancante tiel, kiel spertuloj; do, li estis ja plenkvalita Oguno, tre kontentiga; li ne estis ia ajn simpla oriŝao; li estis ĝojiga oriŝao, kaj kiam li descendis, tiam la tuta kultantaro salutis lin entuziasme.
Arturo de Gvimo postulis, ke Doninja ĉeestu kune en la baptoceremonio: nur ŝi mem, kun siaj povoj, estus kapabla regi tiun vageman kaj brueman Ogunon, kiu subite estos liberigita en la stratoj de Salvadoro, paŝanta sur la marmorplanko de iu preĝejo, servanta kiel baptopatro en katolika inica rito... Li, Arturo de Gvimo, ne respondecos por tio. Sufiĉis rememori tiun fojon, antaŭ multe de jaroj: li staris atendanta aŭtobuson al Fejra-de-Santano, en la vespero de iu dimanĉo; grava afero postulis lian ĉeeston en tiu najbara urbo; estis io tiel serioza, ke li devis manki en la tiunokta festo de Oguno. Okazis, tamen, ke Oguno descendis tie mem, ĉe la aŭtobus-haltejo, kaj tie mem li reg-posedis Arturon. Kiam tiu ĉi rekonsciiĝis, tiam li jam estis trairinta la urbon kun la oriŝao rajdanta per lia nuko. Unue, tamen, dum la trairado, Oguno forte batis lin, por ke li lernu respekti la tagojn de lia festo; li frapis lian kapon kontraŭ pavimerojn. Poste, kriante kaj ridante, li prenis la vojon al la kandombleejo. Ili alvenis tien kun eta homamaso akompananta ilin. Arturo de Gvimo sciiĝis poste pri ĉio tio nur laŭ rakonto de aliuloj. Do li estis sperta; tiu lia Oguno estis skandelema; estis necese regi lin, kontraŭe Arturo de Gvimo ne respondos por tio malbona, kio povos okazi.
Tamen neniu prenis en konsideron lian admonon; estis ĉiuj entuziasmigitaj pro la solvo de la lasta baptoproblemo; tiu novaĵo ĝojigos la maljunan negrinon Vevevan; la festo ja okazos en la difinita dato.

6

La avo de la Pastro Gomes estis estinta sklavo, el la lastaj elafrikigitaj per sklavoŝipoj; li havis la dorson sulkigitan per la batvergo; li nomiĝis Oĵuaruao, kaj estis estro en sia naskiĝtero. En Brazilo li forfuĝis el sukerfabriko en la ŝtato Pernambuko, lasinte laborestron sensangiĝinta; li partoprenis kilombon kaj erarvagis tra herbejoj; en Bahio li amligiĝis al haŭthela kaj liberigita mulatino kaj finis sian vivon kun tri filinoj kaj unu legom-vendejo.
Lia plej aĝa filino, Jozefino, edziniĝis, jam post la abolicio, kun blanka kaj bela portugala butik-komizo, kiu amegis tiun mulatinon je levita postaĵo kaj regulvicaj dentoj. La maljuna Oĵuaruao surprizis ilin kuŝantaj apud la ĉirkaŭdoma muro. Ĉar li ankoraŭ estis virbove forta, li premkaptis la friponon per la kolo kaj nur liberigis lin, kiam ili difinis la daton de la geedziĝo.
Por la junulo tia geedziĝo ŝajne signifis la finon de liaj plej belaj esperoj, pro tio, ke lia mastro kaj sampatrujano, la posedanto de la butiko kie li laboris, vidva kaj senfila portugalo, destinis lin kiel edzon de unu sia kuzino, kiu estis la sola parenco restinta el lia familio, en vilaĝo de la portugala regiono Trans-la-Montaro. La mastro estimis la komizon, sed ankaŭ sentis sin devigata prizorgi pri la malproksima kuzino, al kiu li sendis de tempo al tempo kelkan monon. Ideale estus, ke li edzigu la fidelan dungiton kun sia parencino, lasante al ili, kiam li mortus, la prosperan butikon. Sed jen Jozefino aperis kaj ruinigis tiun planon. Koleriĝinte, la portugalo minacis venigi la kuzinon, edzigi sin mem al ŝi – li ankoraŭ estis vigla luzido en siaj sesdek kvar jaroj da muskol-rigideco – kaj postlasi ĉion al ŝi.
Jozefino, tamen, ne volis ne heredi la butikon, nek perdi la estimon de ĝia posedanto. Ŝi lertis esti simpatia; tial ŝi invitis la portugalon kiel atestanton de ŝia edziniĝo; krome, ŝi ofte apudiĝis al li, alnomis lin bopatro, fingre karesis lian kapon... Vero estas, ke la butikisto forgesis skribi la minacan leteron petantan la venon de la kuzino, kies portreto, montrita de li al Jozefino, igis la mulatinon fali teren pro tiel multe da ridado: la bopatro meritis pli bonan fianĉinon; tiu en la bildo vere estis cestro farita el haŭto kaj ostoj. Ĉu do ŝia nuptoatestonto, estante tiel bela kaj forta, estis viro por rodi tiajn ostojn?... Tiam la portugalo miris Jozefinon... ŝiajn malmolajn karnojn... ŝiajn firmajn mamojn... ŝian ir-revenan postaĵon... kaj konsentis kun ŝi.
Tiel Jozefino helpis la edzon, efikan en la laborejo kaj en la lito – kia bela specimeno de viro! - sed ne inteligentan, fariĝi partnero de la mastro kaj la sola posedanto de la butiko post lia morto. Tiel estis, ĉar, kiam Jozefino naskis la unuan infanon – unu knabeton - tiam la butikposedanto treege ĝojiĝis, emociiĝinta pro la mulateto, al kiu li korligiĝis kiel patro. Cetere la klaĉemaj langoj unuanimis: se la maljuna portugalo ne estis la patro, sendube, tamen, li kunlaboris en la farado kaj finpretigo de la homuleto. Ĉu ne estis certe do, ke li enloĝigis la geedzan paron en sia granda domo de vidvo, kaj tie restadis sola kaj intima kun Jozefino, dum ties ĉi edzo ŝvitis en la butiko? Jozefino levetis la ŝultrojn, signante ne doni gravecon, kiam ŝi aŭskultis tiajn onidirojn: ŝi transformiĝis en dikan kaj pacaman mulatinon, kapablan satigi la ambaŭ luzitanojn, litvagadi kun la du, lasante ilin kontentaj, unu kaj alian, kaj la junulon, neregeblan kiel unuakopulacia vir-ĉevalo, kaj la maljunulon, voluptaman kiel virkapro.
En sia tempo de edzeco, la maljunulo tre forte deziris havi unu filon, tiel ke li eĉ faris promeson: se naskiĝus unu knabeto, li enmetus lin en la seminarion kaj ordenigus lin pastro. Sed tamen lia edzino ne kontentigis lin pri tio; ŝi ne sukcesis tenadi infanon en la utero; ŝi perdis kvar aŭ kvin el ili, kaj en tiu spertado de gravediĝoj kaj abortoj ŝi rapide maljuniĝis, kaj unu gripo formalaperigis ŝin por ĉiam.
Plenumis nun la portugalo sian promeson; li destinis la mulateton al la seminario.
Pri Jozefino: ŝi estis de la oriŝao Babalu-Ajeo; ŝi iniciĝis ankoraŭ knabinaĝe. Ŝia patro, Oĵuaruao, estis obao de Ŝangoo, frekventis la kandombleejon de la kvartalo Malnova Fabriko, kaŝante sin sub la grundo, en la antikvaj tre malfacilaj tempoj de malpermesateco de afrikaj kultoj. Jen kial la estonta pastro, dum sia plej frua infaneco, estis multajn fojojn kunkondukataj al festoj kaj devosolenaĵoj de oriŝaoj, kaj, se li ne estus sendita al la internulejo de la seminario, certe li estus energie konektita, aŭ estus inicita de unu oriŝao, ĝustadire Oguno, kiel deklaris Jozefino, apenaŭ li naskiĝis.
En la seminario la mulateto forgesis pri la koloraj bildoj de la makumbo, la harmoniaj rondoj de la iaooj, la sono de la atabakoj dum la elvokado de la oriŝaoj, la ĉeesto de tiuj ĉi ĉe la ritaj dancoj; li forgesis ankaŭ pri la nomo de sia avo Oĵuaruao; lia avo por li estis la butikhava portugalo, atestanto de la geedziĝo de liaj gepatroj, lia baptopatro, la patrono de lia familio.
Ankaŭ Jozefino lasis frekventi la kandombleejon, kaj nur tre kaŝe plenumis siajn devojn al Babalu-Ajeo, la maljuna transmondulo (atotoo, mia patro! Donu al ni sanon!). Ne estus dece al la patrino de seminariano esti vidata meze inter kandombleanoj, des malpli frekventanta sektejojn de oriŝaoj.
Ankoraŭ antaŭ ol la knabo fariĝis la maldikega Pastro Gomes, ordenita kaj celebrinta la unuan meson, ŝi malkultis komplete la maljunan Babalu-Ajeon; ŝi jam ne plu donis al li manĝi, plenumis plu neniun el la devoj, lasis definitive aperi en Malnova Fabriko.
Krom la seminariano, ŝi naskis nur unu filinon, nome Tereza, kiu mortis dek-unujaraĝe, de variolo. Kaj mortis ankaŭ de variolo, nelonge poste, Jozefino mem. Tiam disdiris la maljunaj kultintinoj, ke en vero ŝi estis punita de Babalu-Ajeo, la oriŝao de la sano kaj la malsano, la sinjoro de la variolo kaj la pesto, kiel ĉiuj scias. Ĉu ne apartenis al Babalu-Ajeo ambaŭ ili, kaj la patrino kaj la filino? Kaj ĉu ne venis tiu maljuna oriŝao pli ol unu fojon postuli pri sia knabina “ĉevalo”, ke ŝi eniru en la ĉambreton, por senharigi la kapon kaj iniciĝi pri sia oriŝao? Sed tamen Jozefino, respekte al la filo seminariano, kiu sin preparis por esti pastro, ne konsentis, ke la filino estu inicita en la aŝeo; ŝi ribeliĝis kontraŭ tiu ordono. Ŝi mem, antaŭe tiel sindediĉa al sia oriŝao, ne plu estis zorganta pri li, tute forgesinta pri siaj devoj. Ŝi lasis partopreni la trankviligan kaj purigan riton de la borio, kaj de multaj jaroj ne dancis en la festoj de sia supernatura patro. Tion diris la maljunaj rimarkantinoj, kiuj tenis la sekretojn kaj estis intimaj de la oriŝaoj kaj egunoj.
Poste mortis ankaŭ la du portugaloj – partneroj en la komerco kaj en la lito, la patroj de la ĵus ordenita pastro. Tiam Gomes vendis la butikon, aĉetis du aliajn domojn en la kvartalo Santo-Antonjo-Alem-do-Karmo - unu por loĝi kaj la dua por luigi. Tamen estis la du luigitaj multjare, dum li pastre oficis en la ŝtat-interno – en la urboj San-Gonsalo-dos-Kampo kaj Konsejsan-da-Fejro. Poste, li ne plu eliris el la ĉefurbo, kaj maljuniĝis en la Preĝejo Rozario de la Nigruloj, estimata de la sekvantoj, helpata de S-ro Inocento de Espirito-Santo. Li gvidis la diservojn, realigis baptojn kaj geedziĝojn, interagis trankvile kun varia kaj vivoplena amaso da metiistoj, haven-laboristoj, prostituitinoj, vagemuloj, dungitoj en la komercejo kaj homoj sen profesioj aŭ je nekonigindaj profesioj. Li bone interrilatis kun ĉiuj ili; li estis amikema bahiano, tute sen ia ajn dogmatismo.
Se iu sciigus al li, ke lia patrina avo estis obao de Ŝangoo, kaj ke lia patrino estis inicita de iu Babalu-Ajeo fama pro la multkoloreco de la kostumoj el pajlo kaj pro la viglegeco de la danco, li tutcerte ne kredus lin, pro tio, ke disfumiĝis el lia memoro la scenoj de lia plej frua infanaĝo, dissolvita en la tempo. Li konservis de sia patrino la memoron pri iu dika kaj simpatia sinjorino, fervore pia persono, kiu neniam mankis en la meso kaj kiu estis ankaŭ treege sindonema patrino. Abomenis al li rememori ŝiajn lastajn tagojn, kiam ŝi kuŝis ŝvelinta sur la lito, kun la vizaĝo, la brakoj kaj la kruroj plenaj de sangaj vundoj, malbone odoranta, konsumata de la variolo, murmuranta nekompreneblajn frazojn kaj strangajn vortojn. Li skandaliĝus, se aperus maljuna piulino el tiu fora tempo kaj rivelus al li, ke tio okazinta al ŝi estis verko de koleriĝinta Babalu-Ajeo, kiu estis rajdanta sian ĉevalon en ties lasta vojaĝo.
Bone sciis la Pastro Gomes – kaj kiel ignori tion? – ke la urbo estis plena de kandombleejoj je variaj specoj, kiel evea-nagoa, konga, angola, pluraj kandombleoj de kabokloj, oriŝadomoj funkciantaj la tutan jaron, aŝeoj atabakumantaj en ĉiuj noktoj, kie svarmis amasego da kredantoj, la samaj kredantoj, kiuj plenigis lian preĝejon dum la dimanĉa meso, la samaj fervoraj adorantoj de la katolikaj sanktuloj. La granda plimulto de la paroĥanoj, kiuj seninterrompe ĉeestadis la mesojn, transportadis la sanktul-portilojn dum la procesioj kaj estis gvidantoj de la Kunfrataro, apartenis ankaŭ al Kandombleo, miksante la romkatolikajn sanktulojn kun la afrikaj oriŝaoj. Same, en la kandombleaj ĉambretoj - kiel oni diris al li – koloraĵoj pri katolikaj sanktuloj estis pendigitaj kune kun fetiĉoj, apud nigraj skulptaĵoj, kiel ekzemple tiuj pri Sankta Hieronimo en la ĉambreto de Ŝangoo, Sankta Georgo en tiu de Oŝoso, Sankta Barbara sur la peĵio de la ina oriŝao Iansano, Sankta Antono sur tiu de Oguno...
Por lia grego de kredantoj, la katolikejo estis kvazaŭ etendaĵo de la kandombleejo, kaj li, Pastro Gomes, estis la sacerdoto de la “oriŝaoj de la blankuloj”, kiel ili alnomis la katolikajn sanktulojn. Per tiu alnomo ili markis sian religian kulturon per siaj afrikaj oriŝaoj, sed, samtempe, sian diferencon. Tiuj katolikaj transmonduloj estis la samaj, sed sub la formoj kiel la blankuloj kaj la riĉuloj adoris ilin. Pro tio mem, estis Pastro Gomes pli malintima al ili, laŭ ilia respekto kaj laŭ ilia estimo, ol la ialoriŝaoj kaj babalaŭoj, la maljunuloj kaj maljunulinoj de la sekto. Pri ĉio tio Pastro Gomes havis nur supraĵan scion, sed, ĉar li ne estis sektano, tiu temo ne ĉagrenis lin. Cetere estis bonaj homoj tiuj de Pilorio; ĉiuj ili estis katolikoj, eĉ intermiksante sanktulojn kaj oriŝaojn.
Iun fojon Pastro Gomes miris, vidante la preĝejon plena je homoj blanke vestitaj, tiel la viroj kiel ankaŭ la virinoj kaj eĉ la infanoj. Li demandis al Inocento, ĉu estas motivo por tio, aŭ ĉu okazis koincido, ke ĉiuj ili elegante vestis siajn blankajn kostumojn. La sakristiano memorigis al li, ke tiu tago estis la unua dimanĉo de la monato, do la tago de Sinjoro de Bonfino aŭ Oŝalao, kiam, kiel devaĵon al la transmondulo, ĉiuj devas vestiĝi per blanko, ĉar tiu estas la koloro de la plej grava el la oriŝaoj, de la patro de la ceteraj sanktuloj, de Sinjoro de Bonfino, parolante pli klare.
Oblikve rigardante kaj iom surprizate, Pastro Gomes rimarkis la senmakulan blankecon de la kompleto de Inocento: pantalono je plej brila blanko, blanka ĉemizo, palto brilanta pro spermaceto. Ĉu ankaŭ lia sakristiano? Ĉu tio estus ebla? Nu, la pastro preferis ne peti klarigon al li pri la afero.

Tamen, malgraŭ tiu lia diskreteco, li ne povis ne noti la eksterordinaran multalvenon de homoj al la meso de la sepa horo, en la tago difinita por la bapto de la filo de Masuo. Kaj tio ĉi okazis en unu labortago de la semajno, ne en ferio aŭ dimanĉo. La preĝejo estis homplena, aŭ pli bone, ĝi komencis pleniĝi de frue matene, kaj kiam Pastro Gomes alvenis, je la sesa kaj duono, malgranda homamaso jam konversaciis sur la ŝtupoj. Aŭdante komplimentojn, la kleriko trairis inter nigruloj, mulatoj kaj blankuloj, inter babiloj kaj ridoj; la medio estis festeca. Kurioze, ke la granda plimulto de la virinoj estis vestita per la tipa bahianina kostumo, tre kolora, kaj kelkaj viroj, kiel li povis atenti, uzis malhelbluan rubandon alkroĉitan al la palto.
La interno de la preĝejo estis same plena, kaj la rondegaj jupoj de la bahianinoj treniĝis sur la navoplanko, kie multego da iaoinoj kaj inicitinoj glitis per siaj pantofloj, en danca malpezeco. Dikaj kaj maljunaj ialoriŝaoj kaj maldikaj kaj asketaj altaĝulinoj je blankaj krispegaj haroj sidis sur la benkoj, kun la brakoj ornamitaj per braceletoj kaj brakringoj el globetoj, krom la pezaj kolringoj. La preĝejo estis prilumita pli de la brilaj koloroj de tiuj ringoj kaj florplenaj drapoj, ol de la malforta lumo de la kandeloj sur la altaroj. Pastro Gomes sulkis la frunton: certe okazas io speciale nova.
Pridemandite, Inocento trankviligis lin. Estis nenio speciala. Ĝi estis apenaŭ unu simpla bapto difinita por tiu tago, kaj tiu tuta homamaso envenis, por ĉeesti ĝin.
Ĉu apenaŭ simpla bapto? Do la gepatroj certe estis tre riĉaj, el la monduma socio. Ĉu la patro estis politikisto? Aŭ ĉu bankiero? La filoj de la bankieroj ne kutimis baptiĝi tie, en la Preĝejo Rozario de la Nigruloj, en Pilorio. Ili baptiĝis en la preĝejoj de Graco, Pieco, Sankta Francisko kaj ankaŭ en la Katedralo. Sed povus esti ankaŭ iu politikisto baptigonta sian filon, kun demagogia celo, ĉe tiu humila baptokuvo.
En vero, li estis nek politikisto, nek bankiero, nek mastro de butiko, nek eĉ ŝarĝoportisto ĉe la haveno. La negro Masuo, la patro de la baptoto, faradis okazajn laborojn, ĉefe portojn kaj frajtojn, kiam li nepre bezonegis monon. Krom tio, li ŝatis fiŝkapti kune kun Ventopiedo, ludi per ludkartoj aŭ ĵetkuboj kaj babiladi instigite de brando. Pri la patrino, ŝi estis gajema kaj bela, serioze zorginte pri nenio, vivinte kiel birdo, sen ĉagreniĝoj, mortinte de ftizo en hospitalo.
Sed kial tiom da homoj por ĉeesti la bapton? – miris la pastro, sciigite pri tiuj apartaĵoj. – Kio interesa povus tien venigi ilin tiel amase, se Masuo estis tre malriĉa kaj povus doni nenion al ili, nek publikan postenon, nek literaturan gloron, kaj eĉ ne povus pruntedoni al ili monon?
La Pastro Gomes ne povis imagi al si, kiel Masuo estis estimata kaj certamaniere grava al tiuj homoj. Li ne estis politikisto nek bankiero, sed jam faris komplezojn al tre multaj homoj. Kiaj estis tiuj komplezoj? Nu, ekzemple, iam iu dando, unu el tiuj knabaĉoj el la altklasa strato Koridoro de la Venko, juĝante sin la mastro de la mondo, pro la riĉeco de la patro, seksperfortis dekses-jaran knabinon, filinon de Kolumdianto...
- De kiu?
- Tio estas lia alnomo... Vi certe konas lin; li ofte estas en Pilorio, ĉiam kun floro sur la palto...
Kiel mi estis rakontanta,  la fiulo renkontis la knabinon en la nokto, serĉantan la patron. La knabino marŝis rapide; ŝia patro estis laboranta; li laboris kiel... nu, li estis ia noktogardisto ĉe domo en la komercejo. Tiam la dando ekvidis la knabinon sola, kaj tial li apudiĝis... ĉirkaŭvolvis... kaj kaptis ŝin. Li nur ne ruinigis la kompatindulinon, ĉar ŝi kriegis. Tiam homoj alkuris, kaj li forfuĝis. Tamen li estis rekonita, ĉar ne estis la unua fojo, en kiu li faris tian fiaĵon. Malpurule, li ne kontentiĝis je la ulaĉinoj de sia socia rango, kaj venis sieĝi la filinojn de la malriĉuloj... La knabino aperis tute disŝirita kaj plorema ĉe la rondo de la... aŭ pli bone, tie, kie ŝia patro laboris, kaj tie kunestis Masuo, kiu ĉion aŭskultis.
Dum Kolumdianto foriris kun la filino, por respondi la alvokon de lia edzino, Masuo iris tra la Placo de Jesuo kaj ĉirkaŭaĵoj, serĉe de la juna subtenanto de la socio kaj estonta honor-meritanto de la patrujo. Li trovis lin drinkanta en Tabariso – unu fama kabareto en la Placo de la Teatro, sed la pordogardistoj ne permesis la negron eniri, ĉar li uzis pantoflojn kaj estis sen kravato. Masuo tamen puŝis unu kaj alian; la civila gardisto - unu lia konato, flankeniĝis kaj malaperis; tiam la negro eniris kaj mankaptis la dandon tiel kolere, ke unu el la muzikistoj sufokiĝis per unu muziknoto. Kia pun-batado, sinjoro pastro! Kia plej glora leciono! Neniam antaŭe iu dando estis tiom multe frapata en Salvadoro, kaj, kiam la negro finis tanadi, kredu min, la amoristinoj aplaŭdis lin; tiel estis, ĉar la fripona batito ne estis bone taksata de ili; li kutimis sekse uzi ilin, sed poste ne pagi; kaj ankaŭ aplaŭdis la muzikistoj kaj la frekventantoj. Kiam la polico, intence malfrue vokita, aperis, tiam Masuo jam estis drinkinta unu bieron kaj foririnta; la policistoj povis nur preni la ulon kaj konduki lin hejmen, kie liaj gepatroj venigis kuracistojn kaj koler-kriegis kontraŭ tiu urbo sen polico kaj plena je vagabondoj, kie junulo el bona familio kaj je bonaj kutimoj, kiel ilia putin-fileto (pardonu min pro tia fuŝnomo, sinjoro Pastro), eĉ ne povas fari promenon tra la nokto. Estis pro tio, interalie, ke Masuo estis populara, kaj ke tiel tro multis liaj amikoj. Same populara estis la baptopatrino, homo tre bonkora kaj komplezema, kun tre larĝa reto da kontaktuloj, inkluzive de gravuloj, kiel doktoroj, juĝistoj de la alta kortumo, deputitoj... Sinjorino Tiberia estis mastrino de... aŭ pli bone, estis edziniĝinta kun tajloro pri sutanoj nomata Jesuo, la mastro de “La Tondilo de Dio”, Pastro Gomes certe konis lin. Jes, Pastro Gomes sciis, kiu estis la tajloro Jesuo; en sia junaĝo li malŝparis sian tutan monon, por akiri sutanon tajlitan de li; ĝi estis la unua kaj lasta; tiu tajlorejo estis tre multekostiga; ĝi taŭgis por monsinjoroj kaj kanonikoj, sed ne por modesta parokestro de malriĉa kvartalo. Li sciis ankaŭ pri Tiberia; ĉu ŝi ne malavare monkontribuis por la festoj en la preĝejo? Eble tiel ŝi obtenus pardonon por siaj pekoj, por sia malmorala komerco. Inocento kapjesis; li neniam malkonsentis kun la pastro.
Kaj, por ŝanĝi la temon de la interparolo, li parolis pri la maljuna nigrulino Veveva, la avino de Masuo, respektata pro sia aĝo kaj sia saĝo.
- Kion povas scii iu neklera negrino? Kaj pri la baptopatro? Kiu estas li? Ĉu ankaŭ li estas populara?
Sendube... Inocento ekbalbutis; tiu temo pri la baptopatro tute ne estis senĝena al li, sed tamen li nepre devis paroli pri ĝi. Pastro Gomes ne konis la baptopatron; li havis metiejon sur la Deklivo de la Tabulego; li kapablis fari miraklojn per la manoj; li skulptis el ŝtono, eburo, ligno...
- Sur la Deklivo de la Tabulego? Eble mi konas lin... Kiel li nomiĝas?
- Lia nomo estas... Antono de Oguno.
- Kiel? De Oguno? Kial de Oguno? Kia stranga nomo!
- Li estas tre ĝentila kaj lerta. La plimulton el la ĵetkuboj en la urbo... aŭ pli bone... li laboras tre lerte...
Sed tamen la pastro ekprovis rememori tiun pasintecan vort-sonon:
- Oguno... Mi jam aŭdis pri ĝi...
Tiaj estas tiuj negroj – elklarigis Inocento; tre ofte ili uzas plej eksterordinarajn nomojn je afrikaj vort-sonoj. Ĉu Pastro Gomes ne konis Izidron de Batualeo, unu butikmastro en la Sep Pordoj? Ne, li ne konis, estis ja; kiel li povus koni lin? Vere estas, ke ni ofte trovas plej sensencajn nomojn. La baptopatro, cetere, eĉ ne estis nigra, eble hela mulato, en vero apenaŭ mulato, povante prezentiĝi kiel fajna blankulo. Sed tamen li havis tiun nomon de nigra sklavo – Antono de Oguno. Inocento konis ankaŭ unu Maria de Oŝuno; ŝi vendadis kaĉon sur la Deklivo de la Placo...
La Pastro Gomes apudiĝis al la pordo, kiu apartigis la sakristion de la navo de la preĝejo, kaj rigardis panorame. Kreskiĝis la alsvarmo de homoj; nun kun la rondjupaj bahianinoj kuniĝis amoristinoj je pentemaj mienoj. La pastro sentis pezi sur la brusto la suspekton pri io nedifinita kaj neklara. La nomo de la baptopatro revokis al li en la memoron ion distancan, kion li ne sukcesis identigi. Tamen li trankviliĝis, kiam li vidis Inocenton tiel trankvila kaj sentima. Li ne suspektis, ke tiu trankvileco de la sakristiano estis nur ŝajna. En vero, li estis treege timanta: kaj se Pastro Gomes konus Arturon de Gvimo? Li tiel certe volus scii la kialon de tiu ŝanĝo de nomoj, kial Arturo de Gvimo ŝanĝiĝis al Antono de Oguno.

Estis Ipsilono la unua, kiu antaŭe vekis pri tiu demando. Lastatempe li estis tre impresiĝema; li ne volus esti trompita; li postulis la plejan ĝustecon en ĉiuj detaloj de tiu afero. Kaj kiam li prezentis siajn dubojn, ĉiuj unuanime konsentis kun li. Laŭ li, se la nomo donota, kiel tiu de la baptopatro, estos Arturo de Gvimo, tiu ĉi estos por ĉiam, oficiale, la baptopatro de la infano, eĉ se en vero li ne estos tio, rolonte en la afero nur kiel ĉevalo de Oguno. Tamen nur kelkaj homoj scios pri tio, kaj, kun la pasado de la tempo, la fakto estos forgesita, la infano estos kreskiĝinta kaj por li lia baptopatro estos Arturo de Gvimo, ĉu ne vere?
Arturo de Gvimo mem konsentis kun li. Ili devis do prezenti la nomon de Oguno, estas ja. Sed tamen, kiel fari tion? Plian fojon Jesuino la Freneza Koko solvis la demandon. Ĉu Oguno ne estas Sankta Antono? Do, sufiĉos prezenti lian kompletan nomon: Antono de Oguno.
Restis kiel problemeto nur la fakto, ke Inocento konis Arturon de Gvimo. Kurio, al kiu la sakristiano ŝuldis la sanon kaj la senmakulan reputacion, estis komisiita por iri al li kaj prezenti al li la aferon.
Inocento hezitis, sed akceptis fariĝi ilia komplico. Kiel li povus ne certigi al ili sian solidarecon, se li estis ŝuldanto de Kurio? Li timis nur, ke la pastro eble konas Arturon de Gvimo. Pridemandite, Arturo diris, ke li ne havas certecon. Li ne sciis, ĉu la pastro jam fiksrigardis lin; li, kontraŭe, tre bone konis la klerikon. La sola solvo estis sin riski. Ĉiaokaze, li tuj antaŭplenigis la baptoatestilon, kaj tie legeblis: “baptopatro – Antono de Oguno”.
Ĉe la pordo inter la sakristio kaj la navo, Pastro Gomes rimarkis la multalvenon kreskiĝi. Alvenis homoj ĉiumomente. El inter la ĉeestantoj ŝajnis al li rekoni eĉ la Doktoron Antonino Barreiros Lima, el la Instituto pri Historio, kaj kiu estis eminenta persono en la Fakultato de Medicino. Ĉu povus esti, ke ankaŭ li venis al la bapto de la filo de la negro Masuo? Alvenis la momento surmeti la ornaton por la meso, post kiu okazos la baptoj.
Sur la Deklivo-Placo de Pilorio, vidata de ĉe la fronta pordo de la preĝejo, aperis kvazaŭ ia procesio. Kunvenis bahianinoj, virinoj, viroj kaj multaj voĉbruoj. Certe ili estis la koncernaj homoj de tia bapto. Ili lante alproksimiĝis. La pastro ekrapidis; li estis malfruiĝinta.
Inocento diris, dum li helpis lin:
- Ĝi estos furora festo...
- Kiu? Kiu festo?
- Tiu, de tiu bapto. Kiu pagos por ĝiaj elspezoj, tiu estos S-ino Tiberia; ŝi, kune kun Alonso el la magazeno, Izidro kaj aliaj amikoj de Masuo. Okazos regalega karuruo (aŭ afrobahia gombaĵo). Mi profitas nun, por komuniki al via moŝto, ke hodiaŭ posttagmeze mi ne povos ĉeesti ĉi tie, ĉar mi estis invitita al la festeno.
- Ĉu estas iu farendaĵo difinita por la posttagmezo ĉi-tie?
- Neniu, sinjoro.
- Do vi rajtos foriri. Mi nur ŝatus scii, kion volas memorigi al mi la nomo de la baptopatro...
Dummomente li enpensiĝis. Tiam li murmuris mallaŭte:
- Oguno... Oguno...
Tuj poste li trinkis el la kaliko kaj aliris la altaron.

Oguno estis alvenanta tra la placo, per dancaj paŝoj; li estis en pleja gajeco, en taŭga humoro pli ol iam antaŭe; li ellasis tiel fortan kriegon, ke li skuigis la fenestrojn de la malnovaj konstruaĵoj, kaj tremigis ĉiujn bahianinojn koncentriĝintajn interne de la preĝejo. La knabeto estis ridanta sur la brakoj de Tiberia; la nigrulino Veveva paŝis malrapide, flanke de Oguno; Masuo, vestite per varmega kompleto el blua kaŝmiro, brilegis pro la vanteco kaj la ŝvito. Per subita moviĝo, Oguno eltiregis sin el la manoj de Doninja kaj antaŭenpaŝis al la perono de la preĝejo.

7

En la nokto antaŭa al la dato de la bapto, Tiberia, Masuo kaj Arturo de Gvimo dormis en la kandombleejo. Patrino Doninja atentigis ilin pri la neceso, ke ili tri – la baptopatrino, la patro kaj la ĉevalo de Oguno - faru la borion, purigante la korpojn kaj donante manĝi al la ĉekapulo, al la oriŝao. Ili alvenis tien je la noktiĝo; la ombroj flirtis tra la vojo al la kvartalo San-Gonsalo-de-Retiro, falante sur la misterajn deklivojn, la kaŝejojn de Eŝuo. Eŝuo vidigis sin de en la densa herbejo, jen kiel adoleskantan kaj fascinan negron, jen kiel maljunan almozulon kun apogbastono. Lia ruza kaj ŝerca ridado resonis inter la lianoj kaj la branĉoj de la arbustoj, en la milda vento de la krepusko.
Ne alvenis solaj la tri gekunvokitoj; akompanis ilin la amikoj; la tuta anaro deziris ĉeesti tian riton. Patrino Doninja invitis kelkajn inicitinojn de la domo, zorge elektitajn, por helpi, kaj ili dislokiĝis en la bieneto, preparis la herbobanojn, ekbruligis la grandan fornon je ŝtiparo, akrigis la tranĉilojn kaj disĵetis foliojn el pitangarbo sur la plankojn de la ĉambroj ĵus balaitaj. Ili disponigis ĉion por la solena devaĵo, nome la borio.
Sed, krom tiuj selektitinoj, multaj aliaj homoj aperis tie, alkondukitaj de la scivoleco. Voĉbruoj kaj ridoj plenigis la devotejon, kvazaŭ estus antaŭtago de granda jara festo, deviga en la kalendaro de la aŝeo, unu el la fundamentaj festoj, de Ŝangoo aŭ Oŝalao, de Oŝoso aŭ Jemaja.
Iom post la sepa horo nokte, plendante, ke ili bezonos vekiĝi frue en la sekvonta mateno, Patrino Doninja sonigis la adĵaon, kunigante ĉiujn en la domo de Oguno. Kelkaj ne povis eniri kaj restis ekstere; estis tro multe da homoj.
La patrino-laŭ-oriŝao malfermis vojon inter la vizitantoj:
- Neniu invitis tiom da homoj; ili venis laŭvole; do, nun ili aranĝu sin laŭeble.
Arturo de Gvimo kaj Masuo jam atendis en la ĝuste nomita ĉambreto, la ejo, kie estis deponitaj la fetiĉoj de la oriŝao, liaj ornatoj, liaj iloj, lia manĝaĵo, ĉio apartenanta al li. La negro kaj la manartisto estis banintaj sin per la herboj, kiel unuan purigon de la korpo kontraŭ malica okulo, envio kaj ia ajn alia ĝena nevidebla ŝarĝaĵo. Ili surhavis purajn kaj blankajn vestaĵojn kaj sidis sur la matoj metitaj en la oriŝaĉambro.
Tiberia, ankaŭ ĵus baniĝinta per la herboj, trairis malantaŭ la ialoriŝao. Envolvita per granda negliĝo rondforma kiel cirko kaj brilanta pro la blankeco, ŝi odoris kiel herboj de la veprejo kaj sapo el kokoso. Ŝi estis lokita en alia malgranda ejo, flanke de la ĉambreto, kie malnova kaj bela kesto gardis la vestaĵojn de la oriŝao. Ŝi sidiĝis sur mato; ŝiaj ŝvelaĵoj dismontriĝis, liberiĝintaj de ia ajn ĵartelzono aŭ korseto; ŝi estis kvazaŭ ia monumento, serena kaj agrabla. La tajloro Jesuo, ŝia edzo, diskrete konfuzita inter la ceteraj spektantoj, ridetis pro la plezuro vidi ŝin sidanta tiel libere.
Denove sonis la adĵao.  Patrino Doninja prenis la kovrotukojn, unu post alia. Unue ŝi kovris la du virojn; la tukoj etendiĝis de la ŝultroj ĝis la piedoj. Poste, la virinon. Ili sidis en la rita teniĝo, kun la plandoj de la piedoj turnitaj al la ialoriŝao, same kiel la manoj. Doninja sidiĝis sur tabureto kaj vespiris; multa laboro atendis ŝin. Ŝi komencis kanton; la oriŝaidinoj respondis en preskaŭ duonvoĉa ĥoro; la kanto en la ioruba salutis Ogunon.
Tiam ŝi okupiĝis pri la akvo, pura akvo el argil-kruĉetoj. Ŝi verŝis iom da ĝi sur la plankon, malsekigis la fingrojn kaj tuŝis la piedojn, la manojn kaj la kapojn, unue de la viroj, poste de la virino.  Tiam ŝi distranĉis la obiojn kaj la kolaonuksojn, apartigante kelkajn pecojn al la ĵetado kaj donante unu obion kaj du kolaonuksojn al ĉiu el la tri, por ke ili maĉu ilin.
Oguno respondis al la ĵetado, deklarante, ke li estas preta por la sekvonta mateno. Doninja trankviliĝu, ke ĉio iros glate; li sentis ŝin afliktita kaj tial provis serenigi ŝin. Li rekomendis nur, kaj tion li diris emfaze kaj insiste, ke ili nepre havigu, en la frumateno, ĉe la sunleviĝo, la sorĉaĵon de Eŝuo, lian ipadeon (kiu estas oferaĵo al tiu oriŝao, por ke li ne perturbu en festoj).  Eŝuo vagadis libere tra la ĉirkaŭaĵoj en tiu nokto; do estis necese gardi sin kontraŭ li. Sed, prudenta kaj sperta, Patrino Doninja jam estis apartiginta unu kaskonumidon (aŭ kokinon-el-angolo), por oferi al Eŝuo, antaŭ la ipadeo, ĉe la aŭroro de la baptotago. Eŝuo mem, tagojn antaŭe, estis elektinta la kortbirdon. Oguno deziris feliĉon al ĉiuj, ĉefe al sia baptano Masuo, kaj retiriĝis, por reveni tiam, kiam la manĝaĵo estus preta.
Kokinoj estis oferitaj; la sango de la bestoj purigis la kapojn de la viroj kaj de la virino. Ili estis do preparitaj por la sekvonta tago, malŝarĝitaj je ĉia malbono.
En la paŭzo, dum la oriŝaidinoj kuiris la manĝaĵon de la oriŝao, la geamikoj konversaciis pri diversaj aferoj, evitante, tamen, paroli pri la baptoceremonio. Finfine, la manĝaĵo – ŝinŝimo el kokino, abarao kaj akaraĵeo - estis servata, unue al la oriŝao, per liaj plej preferataj pecoj, poste al Masuo, Arturo kaj Tiberia, kaj fine, en la manĝoĉambro, al ĉiuj ceteraj. La manĝaĵo estis tro abunda, kaj Jesuo alportis du kradtenujojn da bierboteloj, refreŝigaĵojn kaj kelkajn botelojn da dolĉa vino. Ili restis tie ankoraŭ dum kelka tempo, interparolantaj, sed jen Patrino Doninja atentigis ilin pri la peniga laboro atendanta ŝin en la venonta tago, tuj de la frua mateno.
En la ĉambreto kaj la apuda spaceto, ĉe la piedoj de Oguno, volvitaj per littukoj, markitaj per la sango de la oferitaj kortbirdoj, kun plumoj de kokino gluitaj per sango inter la fingroj de la piedoj, de la manoj kaj sur la fruntoj, kaj kun manĝaĵeroj de la oriŝao disigitaj inter la haroj, meze sur la kapoj, ĉio ligita per blanka tuko, Masuo, Arturo kaj Tiberia kuŝis. Arturo ronketis, Masuo ronkegis, kaj nur Tiberia ankoraŭ maldormis. Ŝi estis kovrita per la littuko, kun burnuso sur la kapo, kolĉenoj sur la grandega brusto kaj rideto sur la lipoj.
La ceteraj amikoj estis petintaj tranokti en la kandombleejo, sed Doninja ne donis konsenton. Ŝi ne volus grandan akompanantaron sur la vojo al la preĝejo. Ju malpli da homoj irus kun Oguno, des pli bone: tio ne vekus la atenton. Ŝi faris escepton nur por Jesuino: ŝi etendigis al li maton en la manĝoĉambro. Li estis saĝa kaj prudenta homo; li povus esti utila al ŝi, se io neatendita okazus. Rapidema, ŝi foririgis Martinon kaj Ventopiedon, Ipsilonon kaj Kurion. Martino prenis sur sin la taskon konduki, per la helpo de Otalia, la maljunan negrinon Vevevan kaj la infanon ĝis la preĝejo. Ili interkonsentis renkontiĝi en la sekvonta mateno, je la sepa horo, en la Placo de Pilorio.
Tamen, neniel valoris la ordonoj de la patrino-laŭ-oriŝao, ĉar en la frumateno, antaŭ ol la suno leviĝis, la vojoj al la kultejo jam estis trairataj de filinoj-laŭ-oriŝaoj, ekedoj (aŭ oriŝaservistinoj), oganoj, negroj, mulatoj kaj blankuloj, ĉiuj dezirantaj partopreni ekde la komenciĝo. Ne nur tiuj el la Oriŝakultejo Duona Pordo, tie inicitaj aŭ energie konektitaj; ne nur tiuj el la evea-nagoa rito, el tiu aŝeo; ili alvenis el ĉiuj oriŝaejoj, el la keta kaj konga kandombleoj, el la angolaj oriŝaejoj kaj el la kaboklaj kandombleoj. Sume venis diversdevenaj anoj de la sekto, sendistinge; neniu volis maltrafi la tute novan spektaklon, tiun de iu oriŝao eniranta en katolikan preĝejon, por baptigi infanon. Oni neniam aŭdis pri io simila antaŭe. Ili supreniris rapide la deklivojn al Duona Pordo, plenajn je roso kaj ombro, inter kiuj vagadis Eŝuo, nekorektebla kaj diboĉema knabo, atendanta sian ipadeon.
Oriŝaidinoj forlasis siajn tabulojn de akaraĵeoj kaj abaraoj, siajn marmitojn da kaĉo el pubo (aŭ maniokfermantaĵo) kaj tapioko, siajn patojn da aratuoj (aŭ marĉo-kraboj); ili dizertis en la stratanguloj de la urbo, mankis antaŭ la klientaro. Aliaj lasis ne ekbruligintaj la fornelojn de la riĉaj loĝejoj, kie ili praktikadis la superegan arton de la kuirado, aŭ forgesis pri familiaj devoj kaj taskoj. Ili marŝis supren tra la deklivoj, vestitaj per siaj plej koloraj bahianin-kostumoj, estante speciale ornamitaj tiuj inicitaj de Oguno; kelkaj portis siajn etajn infanojn alkroĉitaj ĉirkaŭ la talioj.
Ĉeestis ankaŭ kelkaj gravaj personoj, kiel la babalaŭo Nezino, el la urbo Maragoĵipo, tre multe konsultata de patrinoj kaj patroj-laŭ-oriŝao. Li venis per taksio, speciale por atesti la kuriozan okazaĵon, akompanate de la ne malpli konata Patro Ariano de Stelo Dalva, kies kaboklo ne estis ŝatanta tiun historion. Venis ankaŭ Agripina de Oŝumareo, vendistino de kaĉo sur la Deklivo de la Placo, granda kaj bela virino je kupra koloro, perfekta laŭkorpe. Ŝia oriŝao descendis en iu ajn devotejo, depost la malfondo de la Kandombleo de la Malalta Ebenaĵo, kie ŝia Oŝumareo kriis ŝian nomon dek du jarojn antaŭe, kiam ŝi estis knabino. Tiu bela Agripina estis treege lerta pri danco; estis tre plezurige vidi ŝin kun ŝia oriŝao, dancanta kun la ventro rampanta sur la grundo, kiel sakrala serpento. Unu baletistino de teatro el la urbo Rio-de-Ĵanejro kopiis ŝiajn dancomovojn, kaj per ili havis sukceson kaj altiris laŭdojn ĉe la recenzo.

Doninja ellitiĝis tre frue kaj vokis Stelan – sian vicialoriŝaon. Tuj poste ili vekis kelkajn oriŝaidinojn. Ili devis prepari la sorĉaĵon de Eŝuo. La ronko de Masuo en la peĵio memorigis la fajfon de vaporkaldronego. Doninja, akompanate de Stela kaj la filinoj, direktiĝis al la domo de Eŝuo. Unu iaoino iris preni la kaskonumidon.
Ŝi revenis terurite: la kokino-el-angolo estis fuĝinta! Ĝi sukcesis, nur-dio-scias-kiel, malligiĝi de la ŝnureto, kiu katenis ĝin al gujavujo, kaj malaperis el la bieneto, foriris.
En la sama momento, kiam ŝi raportis la okazintaĵon al Doninja, unu moka, longa kaj cinika ridego aŭdiĝis de en la herbejo. La ialoriŝao kaj Stela rigardis unu la duan; la filinoj tremiĝis. Kiu alia povus esti ridanta tiel malrespekteme, krom Eŝuo mem, la oriŝao plej dubmora, petola, senprudenta, ŝercema kaj kiu havas inklinon mistifiki? Tiom multe li jam faris, ke li jam estis miksita eĉ kun la diablo. Dum ĉiu el la oriŝaoj estis sanktulo de Dio – Ŝangoo: Sankta Hieronimo; Oŝoso: Sankta Georgo; Iansana: Sankta Barbara; Babalu-Ajeo: Sankta Lazaro; Oŝalao: Sinjoro de Bonfino, kaj cetere – Eŝuo estis neniu sanktulo; kaj homoj sen multa kono pri la sekto akuzis lin esti la demono mem. Kaj ĉiuj timis lin; por li estis ĉiam la unua ceremonio de ĉiuj festoj, kaj la unuaj kantoj. Li estis petinta unu kaskonumidon; ĉu li nun kontentiĝus per alia besto, aŭ ĉu li koleriĝus?
Patrino Doninja alportigis tri blankajn kolombinojn tenitajn en kaĝo. Ŝi esperis per ili kvietigi Eŝuon. Ŝi mortigoferis ilin, petante, ke li akceptu ilin anstataŭ la kokino-el-angolo. Eŝuo ŝajnigis, ke li konsentis tion, ĉar ne plu aŭdiĝis lia ridado, kaj la medio reiĝis trankvila. Post kiam ŝi faris la ipadeon, Doninja revenis al la peĵio de Oguno, por la lasta parto de la borio, por tiri la tukojn de sur la kapoj, la plumojn de inter la fingroj de la piedoj kaj manoj kaj la manĝaĵerojn de la oriŝao de sur la mezo de la haroj.
Kiam, kune kun Masuo, Tiberia kaj Arturo de Gvimo, Doninja penetris en la festbarakegon, ankoraŭ tra la nebuloj de la antaŭmateno, ŝi renkontis tiun amason da homoj. Ŝajnis, ke estis tago de granda festo, el tiuj ruĝe markitaj sur la kalendaro de la aŝeo. La ialoriŝao ekkoleris, ĉagrenate. Ŝi intencis konduki Ogunon akompanate nur de kvar aŭ kvin inicitinoj, krom ŝi mem, sed nun troviĝis tie tiu bruanta kaj ekscitita homamaso. Tio, se ne paroli pri la kortbirdo fuĝinta en la nokto kaj pri la ridego de Eŝuo. Ŝi balancis la kapon, afliktiĝinte. Ŝi sciis pri la onidiroj en la medioj de la makumbo: multiuj kritikis ŝin pro tio, ke ŝi prenis sur sin la regadon de tiel dubinda entrepreno. Kiu scias, ĉu ili ne pravis? Sed nun estis neŝanĝiĝeble: se ŝi jam komencis, ŝi finos la aferon. Cetere, ŝi apenaŭ obeis la ordonojn de la oriŝao. Oguno devos helpi ŝin.
Tiel, ŝi trairis la barakegon kun la kapo levita, kaj paŝis ĝis la brakseĝo, ĉirkaŭ kies dors-apogilo estis nodita rubando ruĝa, la koloro de Ŝangoo; sur tiu seĝo nur ŝi rajtis sidi, kiel simbolon de ŝia posteno kaj ŝia povo. Tie ŝi aŭskultis la komplimentojn de Nezino kaj de Ariano, kaj invitis ilin sidi ŝiaflanke. La filinoj apudiĝis, kuŝ-etendis sin sur la plankon kaj kisis al ŝi la manon.
La atabakoj eksonis; la rondo formiĝis. Kaj tiam, kvazaŭ estus estinta iu antaŭa interkonsento aŭ iu ĝenerala pria decido, jen la filinoj-laŭ-oriŝao el aliaj kultejoj prenis lokojn ĉe la rondo, flanke de la inicitinoj kaj iaoinoj de la domo. Ĉio en tiu tago aspektis unika, kiel impresiĝinte rimarkis Nezino, sed, malgraŭ tio, la ŝanĝaĵoj en la ritaro sin prezentis harmonie, kvazaŭ ili obeis planon antaŭe elpensitan de la patrino-laŭ-oriŝao. Nur Doninja sentis sin maltrankvila, ĉar tiaj ŝanĝoj tute ne rezultis el decidoj ŝiaj.
Doninja ekkantis la unuan kanton, kaj la filinoj kune respondis. Meze en la rondo Arturo de Gvimo komencis sian dancon. Estis ĝenerala ekscitiĝo; la inicitinoj kubutatentigis unuj aliajn, ridante senmotive, kaj apenaŭ la rondo ekmoviĝis kaj la unuaj kantoj estis komencitaj, tuj descendis unu iansano, saltante, ĵetante la iaoinon kontraŭ la murojn, perforte. Ŝia militkrio vekis la birdojn, kiuj ankoraŭ estis dormantaj, kaj fordisigis la restantan nokton. La filinoj-laŭ-oriŝaoj aplaŭdis; la danco kreskiĝis rapide. Ŝvebis en la aero - kaj la ialoriŝao sentis ĝin - iu nekomuna agitiĝo; do ĉio ajn povus esti okazonta.
Patrino Doninja rite ordonis Iansanon foriri: neniu invitis ŝin tien; tio estis nek festo nek devaĵo por ŝi; ŝi do petis Iansanon pardoni ŝin, sed foriri. La oriŝaino, tamen, rifuzis obei ŝin, irante de unu flanko al alia, kriante ekzaltiĝinte. Ŝi insistis resti kaj danci, preta kunakompani Ogunon ĝis la preĝejo kaj eĉ anstataŭi Tiberian kiel baptopatrinon, se estos necese. Tiam Patrino Doninja devis uzi sian tutan saĝon kaj sian tutan povon.
Finfine ŝi forigis Iansanon; tamen, apenaŭ ŝi eliris, protestante, tuj estiĝis en trancon du aliaj filinoj: unu de la oriŝaino Nana-Burukuo kaj la dua, de Ŝangoo. Por eviti malkontentojn, Doninja permesis al ili unu solan dancon, apenaŭ unu, kaj ordonis, ke oni sendu ilin al la ĉambreto, kaj ke tio okazu rapide, ĉar Iansano minacis reveni. Estis necese retiri la tri el la barakego kaj konduki ilin al la domo de la inaj oriŝaoj, nome la ajabaoj.
Kaj la etoso plivarmiĝis; la filinoj-laŭ-oriŝao dancis tre entuziasme; la orkestro kreskis laŭ la ritmoj; Agripina rondmoviĝis delikate kaj bele. Patrino Doninja sentis sin iom nervoza. Ĉio devus sinsekvi trankvile kaj preskaŭ en sekreto, sed ne per tia abundo da dancoj, kun la domo plena de homoj, kun ĉio kontraŭa al tio, kio estis interkonsentita kun Oguno. La oriŝao ne deziris bruadon, nek multajn homojn, nek tumultemon. Sed kial li malfruis descendi? Se li ne tuj venus, ekalvenus aliaj oriŝaoj, kaj, kiam estus ses aŭ ok el ili en la barakego, kiel ŝi, Doninja, povus regi tiom multe da ili, superregi ilin, igi ilin foriri? Tio ne eblis, ne eĉ kun la helpo de Nezino kaj de Jesuino, ne eĉ kun la kunlaboro de Saturnina de Jaa, la patrino de la kultejo Batemartelo, kiu en tiu momento trairis la pordon de la barakego, kune kun tri oriŝaidinoj.
Meze en la rondo, Arturo de Gvimo dancis; lia aĝo jam ne plu permesis al li viglajn dancomovojn, sed lia danco estis plena de digneco. Jen Doninja decidiĝis: ŝi forlasis sian brakseĝon kaj venis danci apud Arturo.
Ĉiuj ĉeestantoj stariĝis kaj, kun la manoj etenditaj, salutis la patrinon de la kultejo. Ĉiuj inicitinoj venis al la rondo por danci, inkluzive de Saturnina de Jaa kaj ŝiaj tri filinoj.
Doninja mantenis la ilojn de Oguno, kaj per ili tuŝetis la nukon de Arturo. La manartisto tremis per sia tuta korpo. Ŝi tuŝetis la supron de lia kapo, kaj tiam Arturo de Gvimo ŝanceliĝis, kvazaŭ skuata de la ventego.
Ĉiam dancante ĉirkaŭ la oriŝaido, Doninja malnodis de sur la talio sian dorsotukon, ĉirkaŭlaĉis Arturon per ĝi kaj devigis lin danci ŝiaflanke, brake alkroĉita al ŝi, laŭ ŝia ritmo. Arturo tremadis, agitiĝis, kvazaŭ sub la efiko de elektraj malŝargoj. Dancante, la patrino de la aŝeo tuŝis al li la kapon, la kolon kaj la bruston per la iloj de Oguno. La muzikistaro entuziasmegis eksplodeme laŭ la frap-ritmo de la oriŝao.
Subite, Arturo de Gvimo eltiregis sin el inter la brakoj de Patrino Doninja, kaj ade saltegis tra la barakego. La oriŝao finfine alvenis; li estis brava kaj terura; li skuegis sian ĉevalon de unu flanko al alia. Arturo jen ĝemis, jen ridegis, batis sin kontraŭ la murojn, ruliĝis sur la planko; oni neniam vidis Ogunon tiel tremiganta, tiel damaĝanta. Patrino Doninja intervenis kaj helpis lin restariĝi.
En tempesto da ridoj, la oriŝao ĵetis malproksimen la ŝuojn de Arturo, iris eksteren por saluti la herbejon, poste trairis la barakegon, por saluti la orkestranojn ĉe la alia ekstremo, kiel uragano.
Kaj li dancis. Li dancis treege bele. Li prezentis dancon festecan, mov-riĉan, la militan dancon de Oguno, sed modifitan, plenan de spitaĵoj kaj akrobataĵoj. Arturo de Gvimo tiam liberiĝis de la pezo de la aĝo kaj de la sendormaj tranoktoj ĉe la vetludaj tabloj; nun li estis plenforta junulo, frapanta per la piedoj sur la planko, turniĝante rapide kaj rapide, per danco de batalo kaj allogo. Jen li brakumis Patrinon Doninjan, premante ŝin al sia brusto. Ŝi liberigis sin, mirante pro tiom da entuziasmo flanke de Oguno. Li estis tre emociiĝinta pro tiu okazo, ke li estos la baptopatro de la knabeto, kiel tuj rimarkeblis. Li brakumis Masuon, dancis antaŭ li, kiel grandan elmontron de amikeco. Li brakumis Nezinon, Arianon de la Stelo Dalva, Saturninan de Jaa, Jesuinon la Freneza Koko, Tiberian. Li iris ĝis la rondo kaj tie dancis antaŭ Agripina, altiris ŝin al si kaj pinĉis ŝian nukon. La junulino ridis nervoze; Doninja surpriziĝis: ŝi neniam estis vidinta tion, oriŝaon pinĉanta inicitinon.
Kiam la muzikistaro silentis, tiam la transmondulo paŝis de unu flanko al alia, kaj fine stariĝis antaŭ la ialoriŝao kaj postulis siajn festkostumojn. Li volis la ornaton plej luksan kaj belan kaj ankaŭ siajn ilojn.
Festkostumojn? Ilojn? Ĉu eblis, ke li estas freneza? - Patrino Doninja metis la manojn al la koksoj, demandante. Ĉu do li ne sciis, ke li ne povos eniri en la preĝejon kun festkostumoj kaj svingante siajn feraĵojn?
La oriŝao frapis la plankon per la piedo, insiste, tordante la buŝon, postulante siajn kostumojn. Pacience kaj firme, la ialoriŝao donis la klarigon al li; li bone sciis la motivon, kial li descendis en tiu mateno, ekster la festkalendaro. Estis li mem, Oguno, kiu decidis pri la baptopatreco de la filo de Masuo, nomumante sin la baptopatro. Kial do li komencis nun tiun stultaĵon pri festkostumo, pri iloj? Jam estis la momento, ke ili foriru tuje al la preĝejo; li do devus konduti adekvate, por ke la pastro, la sakristiano kaj la bapto-spektontoj ne suspektu pri la artifiko, por ke neniu senmaskigu Arturon de Gvimo. Ili nepre devus enpreĝejiĝi tre dece, plej eble diskrete, farante nenian bruon, ne travidigante lian ĉeeston. Nur tiel eblus baptigi la infanon. Ĉu li jam imagis al si la mienon de la pastro, se li suspektus pri la identeco de la vera baptopatro? Tute ne okazus plu la bapto, kaj la knabeto daŭrus pagano, sen prezentota baptopatro.
La oriŝao ŝajnigis konsenti. Kiam ili alvenus en la preĝejon – li diris -, lia konduto estus ekzempla; neniu dubus, ke estas Arturo de Gvimo, sed ne li, tiu, kiu tenas la kandelon kaj tuŝetas la kapon de la baptofilo. Tamen, tie nun en la barakego, li volis distriĝi, amuziĝi kun siaj filoj kaj filinoj, kun la ĉeestantaj geamikoj, kun sia baptano Masuo. Li volis danci; Doninja devis ordoni pri la kantoj kaj la ritmoj de la orkestro. Tuje! Rapide!
Sed tamen Doninja ne eĉ tion konsentis al li. Ili estis malfruiĝintaj, devante tuj foriri. Ne eĉ unu plia danco, ne eĉ unu kanto. La tempo kuris kaj ili devis trairi longan vojon, duone piede, duone trame. La supernaturulo, tamen, frapis per la piedoj, paŝegis de unu flanko al alia, minacis.
Doninja koleriĝis: li sintenu do laŭ sia bontrovo, sed poste kulpigu neniun pri malagrablaj rezultoj. Li dancu tiom, kiom da dancoj li volus; li vestu la kostumojn de festo; li lasu la tempon forrapidi. Li nur ne plu kalkulu je ŝi; li iru sola al la preĝejo; li mem aranĝu sin.
Antaŭ tiaj minacoj, li konsentis, sed malbonvole. Malgraŭ tio, estis malfacile konvinki lin surmeti la ŝuojn. Li tute ne volis tion. Oriŝao piedvestita per ŝuoj! Kiam antaŭe estis vidita tio?! Ili venis en la jenan akordon: li piedvestus sin tiam, kiam ili enirus en la tramon.
Sur la vojo al la tramhaltejo, trifoje estis necese iri kapti lin en la herbejo; li insiste eltiregis sin el la grupo kaj fuĝis. Pli kaj pli afliktita, Patrino Doninja faris promeson al Sinjoro de Bonfino, por ke en la fino ĉio sukcesu. Ŝi neniam estis vidinta Ogunon tiel absurda, tiel gajaĉa, eĉ se oni prenus en kalkulon tian cirkonstancon, la fakton, ke la unuan fojon unu oriŝao sin direktis al katolika preĝejo, por baptigi infanon; eĉ se tiel.

8

Alia tramo tiel kolora kaj gajeca, kiel tiu veninta el la ĉirkaŭaĵoj de la kvartalo Kabulo, proksimume je la sesa kaj kelke da minutoj matene, neniam ruliĝis sur la reloj de la urbo Salvadoro de la Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj. Ĝi direktiĝis al la strato Valo de la Ŝuistoj, plenplena je oriŝaidinoj kun ŝiaj koloraj jupegoj, ŝiaj amelgladitaj subjupoj kaj ŝiaj kap-ŝaloj kaj braceletoj, kvazaŭ ili estus irantaj al festo de kandombleo.
Meze inter ili estis malkvieta viro, aspektanta kiel ebriulo, volanta danci sur la benko. Unu dika sinjorino provis regi la impulsiĝeman kaj diboĉeman bohemiulon. Preterpasantoj rekonis en ŝi la ialoriŝaon Doninjan.
La konduktoro, iu forta kaj juna negro, perdis la regadon de la veturilo, sed preskaŭ ne zorgumis pri tio. La tramo iris jen per rapideco kiel de molusko, kvazaŭ ne submetita al horaro, kvazaŭ la tempo tute apartenus al ĝi, jen per grandega rapido, produktante sparkojn sur la reloj, rompante ĉiujn trafik-leĝojn, volegante tuj alveni. La mon-ricevisto, iu straba mulato je pikilaj haroj, ade funkciigis la sonorilon, tute senkaŭze, laŭ ritmo de oriŝaa muziko. Starante sur la borda ŝtupeto, li rifuzis pagpostuli pri la veturbiletoj. Nezino eĉ sin prezentis pagi por ĉiuj, sed la mon-ricevisto malakceptis lian monon. “Hodiaŭ estas ĉio senpaga, je la konto de la Kompanio”, li diris ridante, kvazaŭ ili - la kondutoroj, la monricevistoj kaj la laboristoj de la tram-riparejoj  - puĉe alprenis la povon, ekregante la Cirkulan Tramkompanion, kvazaŭ en tiu mateno estis dekretata la stato de ĝenerala ĝojo kaj libera amikeco.
La okazaĵoj, komenciĝintaj en la kultejo, plivastiĝis. Blua etoso superkovris la urbon; la frumaterno ankoraŭ ŝvebis en la aero; la homoj ridis sur la trotuaroj.
Ili malsupreniris el la tramo en la Valo de la Ŝuistoj kaj direktiĝis al la Deklivo-Placo de Pilorio. Temis pri malgranda hom-aglomeraĵo je vivantaj koloroj, tuj pligrandigita de scivoluloj kaj pasantoj.
La tramo malpleniĝis, lasite sur la reloj, ĉar ankaŭ la konduktoro kaj la mon-ricevisto, en sama impulsiĝo, forlasis ĝin kaj aniĝis al la irantaro. Ekde tiam komenciĝis trafikŝtopiĝo kaŭzanta grandan tumulton en la urbo, ĝenanta la komercon kaj la industrion. Kelkaj ŝoforoj de kamiono forlasis, en sama tempo kaj sen antaŭa interkonsento, siajn pezajn veturilojn en Sep Pordoj, antaŭ la Lifto Lacerda kaj ankaŭ ĉe la tramhaltejoj de la kvartaloj Amaralino, Pitangujoj kaj Broto, kaj same aldirektis la paŝojn al la Preĝejo Rozario de la Nigruloj. Tri aŭtobusoj plenaj je laboristoj decidis favore por la ferio, en nelongedaŭra asembleo, kaj kunvenis al la festo.

La oriŝao supreniris Pilorion meze tra granda homagitiĝado. Malobeeme, li provis eltiregi sin el la manoj de Doninja, kaj ekfaris koregrafaĵojn sur la deklivo. De tempo al tempo li ellasis sian ridegon, ŝatatan; neniu rezistis kaj ĉiuj ridis kun li. “Kio pri liaj solenaj promesoj?” – demandis Doninja, sed li ne plu atentis al ŝi; nun li estis la mastro de la urbo.
Sur la deklivo-placo interrenkontis la du akompanantaroj: la unua, tiu de Oguno, veninta tra la Valo de la Ŝuistoj, kaj la dua, tiu de Veveva, veninta tra la Placo de Jesuo.
La grupo de la transmondulo alvenis kun patrinoj kaj filinoj-laŭ-oriŝaoj, babalaŭoj kaj oganoj, tri obaoj de Ŝangoo, la tramkonduktoro, la mon-ricevisto, pluraj ŝoforoj, du civilaj gardistoj, unu soldato de la Armeo, Jesuino la Freneza Koko, la skulptisto Mirabeau Sampaio kaj S-ino Norma, lia edzino - li blanke vestita kaj gravmiena kiel bona filo de Oŝalao, kaj ŝi ĝojanime ĉirkaŭbrakanta konatulinojn (kaj notu, ke ŝi konis ĉiujn ilin), volanta ekdanci apud la oriŝao -, kaj la ceteraj akompanantoj, sen kalkuli pri la knaboj.
Kaj pri la akompanantaro de la baptoto kaj la maljuna negrino Veveva: ĉe la fronto venis unu azen-ĉaro kun la negrino, la infano kaj Otalia. Tuj malantaŭe venis Martino, Kurio, Ventopiedo, Ipsilono, ĉiuj najbaroj de la negro Masuo, la membraro de la kapoejro de Valdemaro, homoj el la Halo Modelo, Didio kaj Kamafeo, la skulptisto Mário Kravo kun la kapoejristo majstro Trairo, ŝarĝo-barkistoj kaj putinoj, unu tuta orkestro pri kavakinjoj kaj harmonikoj, la popola poeto Kuiko el Santo-Amaro kaj la fama kart-aŭguristino Madame Beatrica, ĵus alveninta al la urbo kaj rekomendita al Kurio.
La interrenkonto de la du irantaroj okazis ĝuste antaŭ la Lernejo pri Kapoejro Angolo, kaj tiam ĝia kapoejrestro Majstro Pastino kaj la plastika artisto Karibeo helpis la maljunan negrinon Vevevan malsupreniri de sur la azenĉaro. Tiberia, tute en silko kaj puntoj, kilometroj da puntoj venintaj el la najbara ŝtato Serĵipo, prenis la infanon en siajn brakojn; ŝi estos la baptopatrino. Martino etendis helpan manon al Otalia, kaj la junulino saltis de alia azenĉaro per eleganta salto, aplaŭdate de kelkaj knabaĉoj. La oriŝao ridis per amuzega ridado.
Li alproksimiĝis dancante per vigla danco de saluto kaj amikeco. Paŝdance, li ekstaris preskaŭ antaŭ la maljuna negrino Veveva, teniĝante kvazaŭ li brakumus ŝin, sed ŝi, tie en la strato, ĵetiĝis sur la pavimon, batante ŝton-pavimerojn per la kapo, kiel honoraĵon al la oriŝao. Li helpetendis la manon, levis la maljunan kultantinon kaj premis ŝin trifoje al la brusto. Doninja spiris trankviliĝinte: tiu ja estis Oguno; li traktis ŝin respekte kaj estime. Bone. Sed... en la preĝejo, kiel li kondutus? Neniam ŝi atendis tion ĉion de Oguno. Ŝi estis trompita.
La oriŝao plupaŝis dancante, ĉirkaŭis Tiberian, apudiĝis iom pli al ŝi, ellasis raŭkan krion, elprenis el sub la ĉemizo unu ilon kaŝitan – ĝi ne estis ilo de Oguno – kaj per ĝi tuŝetis la kapon de la knabeto. La unuigita irantaro aliris al la perono de la preĝejo. Novaj duboj turmentis Doninjan; kial Oguno pinĉis al Tiberia la sidvangon? Kial tia manko de respekto? Klopodante, rapidis la patrino-laŭ-oriŝao, preta fari ĉion eblan por eviti skandalon. Jesuino marŝis flanke de ŝi kaj atestis ŝiajn antaŭsentojn.
Sur la supro de la perono, pasante inter la homoj, kiuj etendis la manojn kun la polmoj turnitaj antaŭen por saluti lin, la oriŝao ellasis sian ridegon, tiel groteskan kaj cinikan, tiel disdegnantan, ke ne nur Doninja, sed ankaŭ Nezino, Ariano – kies kaboklo ne ŝatis tiun historion kaj timis pri ĝia fino – Vivaldo, Valdeloir Rêgo kaj aliaj gravuloj en la sekto ekkomprenis. Iliaj brustoj pleniĝis je timo. Nur la infano, sur la fortaj brakoj de Tiberia, ridetis ravite al la malkvietema oriŝao.

9

Kiam la oriŝao trairis, kune kun sia akompanantaro, la pordegon de la Preĝejo Rozario de la Nigruloj, tiam la Pastro Gomes, en la sakristio, fininte la meson, demetis la ornatojn kaj demandis al Inocento, ĉu la homoj de tiu bapto jam estis stare pretaj. Li intencis fini tion plej baldaŭ; li havis ulceron kaj ne povis resti longe sen manĝo.
Inocento, iom alarmita pro la neordinara agitiĝo en la preĝejo, pro la bruanta homamaso en la placo, elsakristiiĝis, por fari la finajn disponojn. Ĝuste en tiu momento, la orgeno ellasis raŭkan sonon, malgraŭ tio, ke ĝi estis ŝlosita kaj ke troviĝis neniu en la ĥorejo. Mirigite, Pastro Gomes paŝis ĝis la pordo, rigardis supren al la altaĵoj de sia preĝejo; la ĥorejo estis malplena, la orgeno estis ŝlosita. Laŭŝajne ĉio estis kviete en ordo; nur la preĝejo, eĉ post la fino de la meso, daŭris plena, ŝtopita de homoj. Pro la maljuniĝo, pensis Pastro Gomes, li ekaŭskultis neekzistantajn sonojn. Li balancis la kapon, en melankolia konstato, sed tuj ekinteresiĝis pri la ĉeestantaj ekleziofiloj. Bahianinoj en siaj festaj kostumoj, multaj koloroj kontrastantaj kun la duonlumo de la templo, viroj vestiĝintaj per bluaj kompletoj aŭ kun bluaj bantoj ĉe la butontruoj de la paltoj... estis ja multaj personoj. Pastro Gomes ekkonsideris, ke pli valoras la bona amikeco, ol la riĉeco kaj la alta socia rango. Baptiĝos la filo de iu malriĉa negro, de iu vagabondo, sed tamen la amasiĝo de ĉeestantoj estis kiel tiu de bapto de filo de bankiero ou de registara politikisto, eble pli granda, sed tutcerte pli sincera.
Ĉirkaŭ la baptokuvo kolektiĝis malgranda homgrupo konsistanta el la supernaturulo kaj Tiberia, Masuo, Veveva, Doninja, Otalia, Jesuino la Freneza Koko, la kaporalo Martino, Ventopiedo, Kurio kaj kelkaj aliaj. Malantaŭe la scivola ĉeestantaro streĉis la kolon, por vidi.
Sur la placo interpremiĝis la homamaso kiu ne sukcesis eniri en la preĝejon; kaj senĉese alvenis novaj homoj, el la tuta urbo; ili alportis muzikilojn kaj sinpretiĝon ludadi. La oriŝao faris kelkajn dancomovojn, ridetis moke, ekprovis paŝi dancante tra la navo; Doninja tremis de teruro, ĉar la ĉeestantaj babalaŭoj kaj ialoriŝaoj kaj ankaŭ la Freneza Koko konis la veron kaŝitan malantaŭ tiu evento. Ekde la momento, kiam ili eniris la preĝejon, ili sciis pri tiu terura vero.
La Pastro Gomes paŝis ĝis la kuvo; Inocento transdonis la kandelon kun bluaj ornamaĵoj al la baptopatro. La sacerdoto karestuŝis la vizaĝon de la infano, kiu ĉiam rigardis al la transmondulo kaj ridetis; tuj poste li ĉirkaŭvidis la grupon antaŭ si.
- Kiu estas la patro?
- Jen estas mi, sinjoro pastro!
- Kaj la patrino?
- Dio forkondukis ŝin ĉielen...
- Ho, jes... Pardonon... La baptopatrinon?
Li fiksis la okulojn al Tiberia; el iu loko li konis ŝin. El kie? Ĉar ŝi havis tiun bonkoran mienon, tiun vizaĝon reflektantan puran kaj sinofereman animon, plej certe li konis ŝin el la preĝejo. Li adresis al ŝi aproban rideton, sed subite ekmemoris, kiu ŝi estas. Tamen li ne forprenis de ŝi sian rideton, ĉar tre ĉasta kaj devotema estis la vizaĝo de Tiberia.
- Kaj la baptopatro?
La baptopatro estis evidente ebria, pensis la pastro. Liaj okuloj brilis; li barakte balancis la korpon de unu flanko al alia, grince ridetis per la dentoj, kaj tiuj liaj ridetoj estis intermitaj kaj nervozaj. Li estis tiu viro kun la tre stranga nomo, la manartisto el la Deklivo de la Tabulego. Multfoje la sacerdoto vidis lin en lia metiejo, sed neniam supozis, ke li havas tiel ekstravagancan nomon. Kiu estis ĝi? Ĝi estis nomo tia, kia de nigra sklavo. Akre alrigardante lin per riproĉaj okuloj, li demandis al li:
- Kiu vere estas via nomo?
Alian demandon ŝajne ne estis atendanta la ulo. Tiam la plej libera, cinika kaj rikana ridegaĉo resonis en la navo, trapasis la preĝejon, eĥis en la placo, disiĝis tra la tuta urbo Salvadoro, rompante vitrojn, vekante la venton, levanta la polvon, ektimigante la bestojn.
La oriŝao faris tri saltojn, kaj kriis anoncante:
- Mi estas Eŝuo! Kiu estos la baptopatro, tiu estos mi. Mi estas Eŝuo!
Neniam estis antaŭe kaj neniam estos poste simila eksilento en la preĝejo, en la strato, en la Placo de Jesuo, sur la Deklivo de la Montego, en la kvartalo Ruĝa Rivero, en la duoninsulo Itapaĵipo, sur la Vojo al la Libereco, ĉe la Lumturo de Baro, en la kvartalo Kruteto, en la Placo Dek Kvin Misteroj, en la tuta urbo.
Ĉiuj restis starante senmova, tie kaj ĉie. Sole nur Oguno vagis tra la preĝejo, en intensa malkvieteco. Kaj pluis la silento kaj la senmoveco.
Jen ĉe tiu momento ekvidiĝis io plej neatendata kaj eksterordinara. La Pastro Gomes ŝanceliĝis ene de sia sutano, saltis el siaj ŝuoj, tremis per la kruroj, ĉirkaŭmoviĝis iomete, duonfermis la okulojn.
Jesuino la Freneza Koko streĉis la atenton. Ĉu estis ja vera tio, kion liaj okuloj estis vidantaj? Doninja, Saturnina, Nezino, Ariano, Jesuino kaj kelkaj aliaj ekkomprenis, sed ne timiĝis: ili vivis en intima rilato kun la oriŝaoj.
La pastro estis murmuranta ion; Patrino Doninja respekte lokiĝis apud li, kaj faris saluton en la nagoa lingvo.
Oguno malfruiĝis en tiu mateno de la bapto, ĉar li havis devojn en Niĝerio kaj unu mirigan feston en Santiago de Kubo. Kiam li alvenis rapidante al la barakego de la Kultejo Duona Pordo, tiam li trovis sian ĉevalon Arturon de Gvimo rajdata de Eŝuo, sia neprirespondema frato. Eŝuo ridis pri li kaj imitis lin; li plendis, ke oni ne donis al li la promesitaĵon, nome unu kaskonumidon. Pro tio li sin pretigis fari la skandalon kaj ne okazigi la bapton.
Tro afliktiĝante, Oguno traserĉegis en la urbo Salvadoro iun filon sian, pere de kiu li manifestiĝus, por reordigi la aferojn, forpeli Eŝuon kaj baptigi la infanon. Unue li iris serĉi en la aŝeo de Doninja mem, sed tie estis neniu. Filinoj, jes, multaj estis tie, sed li bezonis iun viron. Li iris al la kultejo Opoo Afonĵao, serĉe de Moaciro de Oguno, sed la junulo forestis en Iljeŭso. Li alkuris al aliaj kandombleejoj, sed trovis neniun. Li trairis malespere tra la urbo, dum Eŝuo faris petolaĵojn en la tramo. La tramkonduktoro estis de Babalu-Ajeo, la mon-ricevisto estis de Oŝoso; la soldato, de Oŝalao; Mário Kravo, ankaŭ de Babalu-Ajeo; neniu estis de Oguno. Nun, sur la Placo de Pilorio, li atestis la malrespektaĵojn de Eŝuo. Li rimarkis, kiel li trompis ĉiujn, kaj kiel li malpliigis la nefidemon de Doninja, kiam li starigis Vevevan sur la pavimo, kun ĝentileco kaj respekto.
Li eniris, en la pleja afliktiĝo, post li en la preĝejon. Li volegis paroli, senmaskigi Eŝuon, preni lian lokon, sed kiel li farus tion, se ekzistis tie ne eĉ unu ĉevalo sia, masklo, sur kiu li rajdus?
Li rondiris ĉie en la templo, dum la pastro alproksimiĝis kaj komencis sian demandaron. Kaj, subite, rigardante la sacerdoton rekte en la okuloj, li rekonis lin: li estis lia filo Antono, naskiĝinta el Jozefino de Babalu-Ajeo, nepo de Oĵuaruao, kiu estis obao de Ŝangoo. Do pere de li li povus manifestiĝi; li estis destinita esti lia ĉevalo; kvankam li ne faris la devojn en la ĝusta tempo, li povus, tamen, servi en urĝaĵo tia, kiel tiu. Li estis konsekrita por pastri, en sutano, sed malgraŭ tio li ne lasis esti lia filo. Kaj cetere ne eblis alia rimedo nek elekto. Tial Oguno reg-posedis Pastron Gomes per ties nuko, kaj, kun fortaj kaj rezolutaj manoj, donis du vangobatojn al Eŝuo, por ke li lernu dece konduti. La vizaĝo de Arturo de Gvimo ruĝiĝis pro la kontuzoj. Eŝuo tiam konsciiĝis, ke alvenis lia frato kaj ke finiĝis lia luda partopreno. Iel ajn estis amuziĝe; li estis venĝinta sin pri la kokino-el-angolo promesita kaj subtile ŝtelita. Rapide li forlasis Arturon, post lasta ridegaĉo, kaj iris kaŝiĝi malantaŭ la altaro de Sankta Benedikto, sanktulo samkolora al li.
Pri Oguno, kiel rapide li prenis unu korpon, tiel rapide li prenis la alian; li lasis la pastron kaj ekregis sian malnovan kaj konatan ĉevalon – Arturon de Gvimo, pere de kiu li devus alveni al la preĝejo, se Eŝuo ne estus malhelpinta. La anstataŭigo estis tre rapida; nur la plej spertaj komprenis ĝin. La etnografo Barreiros, ekzemple, nenion priperceptis; li nur vidis la pastron vangofrapantan Arturon de Gvimo, kredantan, ke li estas ebria.
- Plej certe ne plu okazos la bapto; la pastro formetos la baptopatron eksteren... – li konkludis.
Sed tamen la pastro revenis al sia normala stato, nenion sciante pri la vangofrapoj; li memoris pri nenio ĵus okazinta; li malfermis la okulojn:
- Mi sentis kapturnon...
Inocento tuj proponis, afliktite:
- Ĉu unu glason da akvo?
- Ne necesas. Mi jam rebonfartas.
Kaj turnante sin denove al la baptopatro:
- Kiu vere estas via nomo?
Ĉu ne estis tiu viro ebria antaŭnelonge? Jen do li malebriiĝis; nun, firmiĝinta sur la kruroj, rekte staranta, li ŝajnis unu ridanta batalisto.
- Mia nomo estas Antono de Oguno.
Laŭrite, la pastro prenis la salon kaj la sanktajn oleojn.

En la sakristio, poste, en la momento subskribi la atestilon, en la fino de la historio, la pastro komplimentis la patron, la baptopatrinon, la maljunan praavinon – la negrinon Vevevan, preskaŭ centjaran, kaj ankaŭ la baptopatron.
Kiam alvenis la fojo de la baptopatro, tiam Oguno faris tri paŝojn malantaŭen kaj tri paŝojn antaŭen, svingiĝe dancante, kaj trifoje ĉirkaŭbrakis Pastron Gomes, ankaŭ li – Antono de Oguno. Ne gravis, ke la pastro ne prisciis, sed li estis filo de Oguno, de Oguno el la minoj, pri la fero kaj la ŝtalo, pri la kovritaj armiloj, de Oguno la batalisto. La oriŝao alpremis lin al sia brusto kaj tuŝis sian vizaĝon al lia vizaĝo; la pastro estis lia plej amata kaj meritanta filo.

10

Tiel okazis la bapto de la filo de Masuo. Ĝi estis komplikita kaj malfacila, spertinta multajn problemojn, kiuj estis, tamen, plene solvitaj, unue de Jesuino la Freneza Koko - viro tre saĝa -, poste de Patrino Doninja kaj fine de Oguno mem.
La festo estis unu el la plej grandaj, jen en la domo de la negro, jen en la tuta Salvadoro. Kie ajn ekzistis almenaŭ unu filino de Oguno, tie estis danco en tiu tago, ĝis la sekvinta frumateno. Nur en la Placo de Pilorio, kiam ili eliris el la preĝejo, la Freneza Koko rekonis pli ol kvindek Ogunojn dancantajn, venk-teniĝe, se ne paroli pri la aliaj oriŝaoj. Descendis ĉiuj, senescepte, por festi la bapton de la filo de Masuo kaj Benedikta.
Kaŝite en la altaro de Sankta Benedikto, Eŝuo ankoraŭ ridis dum kelka tempo, rememorante siajn ruzaĵojn. Poste li endormiĝis, kaj dormante li ŝajnis knabo sama kiel la aliaj; kiu vidus lin ĉi tia, tute ne suspektus, ke li estas Eŝuo de la vojoj, la oriŝao de la movoj, tiel petola kaj malbenita, ke oni konfuzadas lin kun la diablo.

Jen kiel Masuo fariĝis la baptano de Oguno, kaj tio havigis prestiĝon kaj gravecon al li. Tamen li daŭris la ĉiama bona negro, nun kun sia centjara avino kaj sia infano. Depost tio, multaj homoj estas invitintaj diversajn oriŝaojn esti baptopatroj aŭ baptopatrinoj de siaj filoj. Oŝalao, Ŝangoo, Oŝoso kaj Babalu-Ajeo estas multe petataj esti baptopatroj; Jemaja, Oŝuno, Iansano kaj Euao, esti baptopatrinoj; kaj Oŝumareo, kiu estas vira kaj virina, esti unu aŭ alia afero. Tamen ĝis nun neniu oriŝao akceptis tion, eble timante la petolaĵojn de Eŝuo. Baptano de supernaturulo ekzistas nur unu, nome: la negro Masuo, la baptano de Oguno.

Um comentário:

Nazaré Laroca disse...

Tiu amuza rakonto meritas vian fajnan tradukon. Gratulon, Josenilton!
"Saravao" :)