sexta-feira, 3 de julho de 2015

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM JULHO DE 2015 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN JULIO 2015


ESTUDANTES FRANCESES DESCOBREM DENTE HUMANO DE 560 MIL ANOS // FRANCAJ STUDENTOJ ELTROVIS HOMAN DENTON JE 560 MIL JAROJ

28-07-2015


Estudantes franceses de arqueologia descobriram, em Tautavel, na França, um dente humano de cerca de 560 mil anos. Pesquisadores classificaram, nesta terça-feira (28/07), o fóssil como uma "grande descoberta" que pode completar o quebra-cabeça sobre a linhagem neandertal. O fóssil foi nomeado Arago 149.
"Essa é uma grande descoberta, porque encontramos muito poucos fósseis humanos deste período na Europa", disse a paleoantropóloga Amelie Viallet. "Um grande dente adulto – não podemos afirmar se ele era de um homem ou de uma mulher – foi descoberto durante escavações de solos que sabemos ter entre 550 mil e 580 mil anos de idade, porque usamos diferentes métodos de datação."

Francaj studentoj pri Arkeologio eltrovis, en la franca komuno Taŭtavelo, unu homan denton aĝantan ĉirkaŭ 560 mil jarojn. Esploristoj diris hodiaŭ (en la 28-a), ke tiu fosiliero estas unu “granda eltrovaĵo”, kiu povas kompletigi la puzlon pri la neandertala linio. La fosiliero estis nomita Arago 149.
Ĝi estas granda eltrovaĵo, ĉar ni estis malkaŝintaj tre malmultajn homajn fosiliojn el tiu periodo en Eŭropo”, diris la paleoantropologino Amelie Viallet. “Unu granda plenkreska dento – ni ne povas aserti, ĉu ĝi estas de viro aŭ de virino – estis eltrovita dum fosado de teroj, kiuj, laŭ nia scio, havas de 550 mil ĝis 580 mil jaraĝoj, ĉar ni utiligis malsamajn metodojn de datado.
FONTO:


*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-


EX-MORADOR DE FAVELA, BRASILEIRO É PHD E DÁ AULA NOS EUA // BRAZILA EKSLOGXANTO DE SLUMO DOKTORIGXIS KAJ DONAS LECIONOJN EN USONO


24-07-2015

Passar raspando no final do ano, com notas no limite da média e com aquela ajudinha da professora. Quem nunca? André Souza nunca. Nascido na favela de Vera Cruz, em Belo Horizonte, o brasileiro de 34 anos sempre ralou muito para garantir boas notas logo no primeiro semestre.

A determinação e a disciplina para os estudos o levaram para bem longe da comunidade em que foi criado, pelo pai, motorista de ônibus,  e a mãe, manicure. Atualmente, André tem o título de PhD, é professor e pesquisador do departamento de Psicologia da Universidade do Alabama, nos Estados Unidos.
As dificuldades foram muitas: a família, simples, foi despejada duas vezes e chegou a morar em um galpão por um período. Quando não tinha luz, por falta de pagamento, o pai acendia velas para que as crianças não deixassem de fazer a lição de casa.
A família, segundo André, foi a base mais forte quando a vontade de desistir aparecia, e os pais nunca permitiram que os filhos deixassem os estudos para trabalhar.
Na comunidade, oportunidades para ganhar dinheiro “fácil” também surgiram, mas André dispensava. “Uma coisa que meus pais sempre me ensinaram: a gente pode ser pobre, mas não precisa ser desonesto.”

Apenaŭ aprobiĝi ĉe la fino de la lernojaro, kun notoj tuŝantaj la minimuman aprobnoton, kaj pro tiu bonkoraĵo de la instruistino… Kiu vere neniam spertis tion? André Souza neniam. Naskiĝinte en la slumo Vera-Kruco, en la urbo Bel-Horizonto (ĉefurbo de la brazila ŝtato Minas-Ĝerajso), tiu 34-jara brazilano multege klopodis, por akiri bonajn notojn tuj en la unua semestro de ĉiu lernojaro.

La persistemo kaj la disciplinemo por la studoj forkondukis lin tre malproksimen el la komunumo, kie li estis edukita de sia patro - iu ŝoforo de aŭtobuso, kaj de sia patrino - iu ungoflegistino.
Nuntempe Andreo havas la titolon PhD (doktoro) kaj estas profesoro kaj esploristo de la departamento pri Psikologio de la Universitato de Alabamo, en Usono.
Liaj antaŭaj malfacilaĵoj estis multaj: lia familio, malriĉa, estis hejmelpelita du fojojn, kaj ili eĉ loĝis en fabrik-deponejo dum kelka tempo. Kiam mankis elektra energio, pro ties nepago, tiam la patro bruligis kandelojn, por ke la infanoj ne lasu fari la hejmtaskojn.
La familio, laŭ Andreo, estis lia plej forta bazo ĉiam, kiam ekaperis la deziro rezigni. Liaj gepatroj neniam permesis, ke la filoj forlasu la studojn por labori.
Ankoraŭ en sia komunumo, oportunoj por gajni monon “facile” eĉ prezentiĝis al li, sed Andreo rifuzis ilin. “Jen leciono, kiun miaj gepatroj instruis al mi: eĉ estante necesbezona, oni ne bezonas esti malhonesta.”
FONTO:

-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/

UMA DAS MAIS ANTIGAS VERSÕES DO CORÃO É DESCOBERTA NO REINO UNIDO // UNU EL LA PLEJ ANTIKVAJ VERSIOJ DE LA KORANO ESTIS ELTROVITA EN UNUIGXINTA REGXOLANDO

22-07-2015

Uma das mais antigas versões manuscritas do Corão, que remonta ao final do século VI ou início do século VII, foi descoberto na biblioteca da Universidade de Birmingham, anunciou a instituição nesta quarta-feira (22).
As páginas do manuscrito foram conservadas por quase um século em uma coleção de livros e documentos do Oriente Médio, sem que ninguém suspeitasse de sua antiguidade.
Até que uma pesquisadora, a italiana Alba Fedeli, analisou o texto para sua tese de doutorado e a universidade decidiu realizar uma datação por carbono 14.
"O resultado é surpreendente", explicou David Thomas, especialista nesta universidade do Islã e do Cristianismo.
A análise levou à conclusão de que o manuscrito foi escrito entre 568 e 645 d.C, com uma certeza de 95,4%.

 Unu el la plej antikvaj manuskriptaj versioj de la Korano, kiu havas sian originon en la fino de la 6-a jarcento aŭ komenco de la 7-a jarcento, estis eltrovita en la biblioteko de la Universitato de Birmingamo, kiel anoncis la institucio en tiu ĉi merkredo (la 22-a).
La paĝoj de la manuskripto estis konservataj dum preskaŭ unu jarcento, en kolekto da libroj kaj dokumentoj pri la Mezoriento, sen ke oni suspektis pri tia ilia antikveco.
Tio daŭris, ĝis la itala esploristino Alba Fedeli analizis la tekston en sia tezo por doktoriĝo, kaj tiam la universitato decidis farigi ĝian datadon per karbono 14.
La rezultaĵo estas surpriziga”, klarigis David Thomas, specialisto pri Islamo kaj Kristanismo, el tiu universitato.
La analizo konkludigis, ke la manuskripto estis skribita inter la jaroj 568 kaj 645 p.K., kun certeco je 95,4%.
FONTO:

******************************************** 

MEXICANA SUPERDOTADA É A PSICÓLOGA MAIS JOVEM DO MUNDO // MEKSIKA ALTINTELEKTULINO ESTAS LA PSIKOLOGO PLEJ JUNA EN LA MONDO

20-07-2015

Ela terminou o ensino primário aos 6 anos e o ensino secundário um ano depois. Começou a universidade aos 10 anos e no próximo mês, aos 13, será a psicóloga mais jovem do mundo.
A mexicana Dafne Almazán é superdotada, assim como seu irmão Andrew, de 20 anos, e sua irmã Delanie, de 17. Recentemente, ela foi incluída na lista das 50 mulheres mais poderosas do México, o que considera "impressionante".
"Disseram que foi porque meu caso era inspirador", contou à BBC Mundo.
Em agosto, quando ela terminar seus estudos à distância no Instituto Tecnológico e de Estudos Superiores de Monterrey, no entanto, ela não começará imediatamente a atender pacientes. Dafne pretende fazer um mestrado e já pensa em um doutorado. "Todos estes conhecimentos vão me servir para ajudar crianças superdotadas, que é a área à qual eu quero me dedicar. Quero que minha história abra novas portas às crianças e destrua o mito de que nós não temos infância."

Ŝi finis la elementan kurson je la 6-a jaraĝo, kaj la mezgradan, unu jaron poste. Ŝi komencis la universitaton aĝante 10 jarojn, kaj en la venonta monato, 13-jare, ŝi estos la psikologino malplej aĝa en la mondo.
La meksikanino  Dafne Almazán estas intelekte superdotita, same kiel ŝia frato Andrew, 20-jaraĝa, kaj ŝia fratino Delaine, 17-jara.
Antaŭnelonge ŝi estis inkluzivita en la liston pri la 50 plej gravaj virinoj de Meksikio, kion ŝi konsideras “rave”. “Oni diris, ke tio okazis, ĉar mia sperto estas inspira” - ŝi rakontis al BBC Mondo.
Tamen, en aŭgusto, kiam ŝi finos siajn neĉeestajn studojn   en la Instituto pri Teknologio kaj Superaj Studoj de Monterejo, ŝi ne tuj komencos trakti pacientojn. Dafne intencas magistriĝi kaj jam celas ankaŭ doktoriĝon. “Ĉiuj tiuj konoj taŭgos al mi, por ke mi helpu altintelektajn infanojn, al kiuj mi volas min dediĉi. Mi deziras, ke mia historio malfermu novajn pordojn al tiaj infanoj kaj detruu la miton, ke ni ne havas infanecon.”

FONTO:

/////////////////////////////////////////////////////////////////////////

UNIVERSIDADE CHINESA CRIA CARRO CONTROLADO APENAS COM A FORÇA DA MENTE // ĈINA UNIVERSITATO ELKREIS AŬTOMOBILON REGATAN NUR PER LA FORTO DE LA MENSO

18-07-2015

Investigadores da Universidade Nankai, na cidade de Tianjin, na China, em parceria com o fabricante de automóvel chinês Great Wall Motor, desenvolveram um carro que pode ser controlado apenas com a força da mente, informou a agência oficial Xinhua.

O veículo, testado na última quarta-feira (dia 15), usa 16 sensores que captam os impulsos do cérebro do condutor, que são analisados e enviados para o sistema de processamento do carro, que os interpreta como ordens de acelerar ou travar e de abrir ou fechar as portas.

O carro controlado pela mente ainda está ainda longe de ser comercializado, conforme reconhecem os próprios criadores, mas eles acreditam que a nova tecnologia poderá permitir que pessoas com deficiência conduzam.

De acordo com o professor do departamento de Computação e Engenharia da Nankai, Duan Feng, o teste realizado quarta-feira foi o mais preciso já feito até ao momento.
«A tecnologia é bastante madura, no entanto há alguma margem de melhoria no que se refere à eletrônica do carro. Esta torná-lo-á mais seguro, inteligente e fácil de conduzir», disse Duan Feng.
Esploristoj de la Universitato Nankajo, en la urbo Tjanĝino, Ĉinujo, partnere kun la ĉina aŭtofabriko Great Wall Motor, disvolvis aŭtomobilon, kiu povas esti regata nur per la mensa povo, kiel informis la oficiala novaĵ-agentejo Xinhua.

Tia veturilo, testita en la lasta merkredo (la 15-a), utiligas 16 sentilojn, kiuj kaptas la impulsojn de la cerbo de la stiranto, analizante kaj sendante ilin al la proceza mastrumilo de la aŭto, kiu interpretas la ordonojn akceli aŭ bremsi, malfermi aŭ fermi la pordojn.

Tiu aŭto, regata per la menso, ankoraŭ dum longa tempo ne estos komercata[1], kiel konscias ĝiaj elkreintoj mem, kiuj tamen kredas, ke la nova teknikaĵo ebligos al homoj kun handikapo stiradi.

Laŭ la profesoro de la departamento pri Komputado kaj Inĝenierio de Nakajo – Duan Feng, la lastmerkreda testo estis la plej efika el ĉiuj jam faritaj ĝis nun.
“Tiu tekniko estas tre evoluinta, tamen ankoraŭ necesas iom da pliboniĝo ĉe la elektronika parto de la aŭto, por ke tiu ĉi fariĝu pli sekura, inteligenta kaj facile stirebla”, diris Duan Feng.
FONTO:
http://diariodigital.sapo.pt/news.asp?id_news=782055





[1] [Ordinare kaj eĉ zamenhofe diratas “KOMERCI PER –O”, sed tamen ankaŭ “KOMERCI –ON” akceptatas, pro la regulo de anstataŭigo de prepozicio per akuzativo. Kompreneble, kiel ĉiam, trudas unu aŭ alian alternativon la okaza neceso. La akuzativan formon, ekzemple, preferis Kabe, en la jena frazo de sia traduko “La Faraono”: “Vi komercas la virinojn”. Tio ebligas, sekve, FORMon tian, kia “-O ESTAS KOMERCATA”, anstataŭe aŭ alternative al “-O ESTAS (DIS)VENDATA”. ]



===========================================================



DEPOIS DA 'PARTÍCULA DE DEUS', CIENTISTAS DESCOBREM O PENTAQUARK // POST LA “PARTIKLO DE DIO”, SCIENCISTOJ ELTROVIS LA PENTAKVARKON


16-07-2015

 Cientistas que trabalham no Grande Colisor de Hádrons (LHC, na sigla em inglês) - um acelerador de partículas gigantesco que fica na fronteira entre a França e a Suíça - anunciaram a descoberta de uma nova partícula, batizada de pentaquark.

A primeira previsão da existência do pentaquark foi feita na década de 1960, mas, assim como o Bóson de Higgs (ou "partícula de Deus"), os cientistas não conseguiram detectar o pentaquark durante décadas.

A recém-descoberta partícula pentaquark - antes puramente teórica - é composta de quatro quarks e um antiquark (o equivalente em antimatéria de um quark comum).

O anúncio é o equivalente à descoberta de uma nova forma de matéria e foi divulgado na revista especializada "Physical Review Letters".

"O pentaquark não é apenas uma nova partícula qualquer... Representa uma forma de agregar quarks, os principais componentes dos prótons e nêutrons comuns, em um padrão que nunca foi observado antes em mais de 50 anos de buscas experimentais", afirmou Guy Wilkinson, porta-voz do LHC.

"Estudar suas propriedades pode permitir uma melhor compreensão de como a matéria comum, os prótons e nêutrons, são constituídos."

Sciencistoj, kiuj laboras en la Granda Koliziigilo de Hadronoj (GKH) – la giganta akcelilo de partikloj situanta en la landlimo inter Francio kaj Svisio – anoncis la eltrovon de nova partiklo, nomita pentakvarko.
La unua antaŭvido pri la ekzisto de la pentakvarko estis farita en la sepa jardeko, sed, same kiel la Bosono de Higgs (aŭ “partiklo de Dio”), la sciencistoj ne sukcesis detekti la pentakvarkon dum jardekoj.
La ĵus eltrovita partiklo
pentakvarko – antaŭe pure teoria – konsistas el kvar kvarkoj kaj unu antikvarko (la ekvivalento, en antimaterio, de ordinara kvarko).
La anonco samvaloras al la eltrovo de iu nova speco de materio, kaj ĝi estis diskonigita en la faka revuo "Physical Review Letters".

“La pentakvarko ne estas simple ajna partiklo… Ĝi estas nova maniero agregi kvarkojn, la ĉefajn komponantojn de la ordinaraj protonoj kaj neŭtronoj, per reguleco neniam observita antaŭe en pli ol 50 jaroj da eksperimentaj esploroj”, asertis Guy Wilkinson, proparolanto de GKH.
“Studi ĝiajn proprecojn povas ebligi pli bonan komprenon, pri kiel la ordinara materio, la protonoj kaj la neŭtronoj, estas konsistigitaj.
 

FONTO:



*****************************


PLUTÃO CONTINUA SENDO PLANETA-ANÃO MESMO COM NEW HORIZONS // PLUTONO DAŬRE ESTAS NANOPLANEDO, EĈ SUB LA OKULO DE “NOVAJ HORIZONTOJ”

14-07-2015



A chegada da sonda New Horizons à órbita de Plutão nesta terça-feira (14) levantou uma questão: Plutão é um planeta? A resposta é não. Apesar de alguns pesquisadores terem levantado no ano de 2014 a possibilidade de Plutão voltar a ser considerado um planeta, os estudiosos consideram, desde 2006, que ele é um planeta-anão. A decisão foi tomada no dia 24 de agosto daquele ano pela União Astronômica Internacional (UAI).

Os pesquisadores são claros ao dizer que as informações da New Horizons não devem mudar a condição de Plutão: “O que fazia Plutão ser um planeta era justamente a falta de informações sobre o assunto. Com as informações da missão, o posto de planeta-anão deve se reforçar”, diz o professor Ivan Soares, da Universidade de Brasília.

De acordo com o pesquisador Julio Camargo, do Observatório Nacional, há três requisitos para um corpo ser considerado um planeta:

1) “O corpo tem que ser esférico (porque isso denota o volume e equilíbrio hidrostático);
2) Girar em torno Sol;

3) Tem que ser senhor de sua órbita (não entrar na rotação de outro planeta)”.

E Plutão não preenche o requisito 3.

La alveno de la sondilo “Novaj Horizontoj” al al orbito de Plutono en ĉi tiu mardo (la 14-a de julio) reestigis la jenan demandon: ĉu Plutono estas planedo? La respondo estas nea. Kvankam kelkaj esploristoj starigis, en la jaro 2014, la eblecon, ke Plutono reestu klasata kiel planedo, la studuloj konsideras, de 2006, ke ĝi estas nanoplanedo. Tiu decido estis prenita en la 24-a de aŭgusto de tiu jaro, de la Internacia Astronomia Unio (IAU).

La esploristoj estas decidemaj, kiam ili asertas, ke la informoj de “Novaj Horizontoj” ne devos ŝanĝi la karakteron de Plutono: “Kio faris, ke Plutono estis planedo, tio estis ĝuste la manko de informoj pri la afero. Tamen, post la informoj de la misio, ĝia rango de nanoplanedo devos plifirmiĝi”, diris la profesoro Ivan Soares, de la Universitato de Braziljo.

Laŭ la esploristo Julio Camargo, el la brazila Nacia Observatorio, estas tri (simultanaj) postuloj, por ke iu ĉiela korpo estu konsiderata planedo, nome:

1-a) “la korpo devas esti sfereca (ĉar tio montras ĝiajn mason kaj hidrostatikan ekvilibron);
2-a) ĝi rondiras ĉirkaŭ la Suno;
3-a) Ĝi havas sian propran orbiton (ne laŭirante laŭ la rotacio de alia planedo)”.
Plutono ne plenumas la 3-an postulon.


 -*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*


NOVA TECNOLOGIA PERMITIRÁ QUE AS IMAGENS SEJAM PUXADAS PARA FORA DA TELA DAS TVS // NOVA TEKNIKO EBLIGOS, KE LA BILDOJ ESTU ELTIRATAJ EL LA EKRANOJ DE LA TV-ILOJ

13-07-2015



Quantas vezes você já sentiu aquela vontade enorme de pŭar algo que estava sendo mostrado em sua televisão? Pois uma nova tecnologia promete justamente isso, que os usuários destas novas TVs possam "puxar" a imagem para fora da tela.

A pesquisa neste sentido vem sendo muito bem conduzida por um grupo de universidades europeias que pretendem fazer com que os displays deem mais um salto na forma de interagir com as pessoas.

O grupo formado pelas universidades europeias não quer lançar apenas mais uma TV que tenha um número maior de pixels ou que tenha a tela mais fina, o grupo está trabalhando em um novo projeto, chamado de "Ghost", que pretende transformar a tela dos televisores de forma que elas se adaptem aos gestos de quem está assistindo e assim, as imagens mudariam até as formas, adaptando-se a novas formas à medida que vão sendo tocadas.

A tecnologia utilizada para isso se chama "Levitação por Ultrassom" e é capaz de possibilitar que a imagem se molde ao toque da pessoa. Com isso, já seria possível até dar formas 3D realmente "reais" para as imagens, o que ainda não é possível nas telas que hoje temos no mercado.
Kiomfoje vi jam sentis fortan volon eltiri eksteren ion, kio estis montrata en via televidilo? Jen nova tekniko promesas ĝuste tion, havigi al la spektantoj de la freŝteknikaj TV-iloj la povon “eltiri” bildon el la ekrano.

Esploro por tio estas tre bone gvidata de grupo de eŭropaj universitatoj, kiuj celas, ke la elektronikaj ekranoj faru plian evoluan salton, por ekinteragi kun la homoj.

Tiu eŭropa universitataro ne intencas nur lanĉi unu plian televidilon havantan pli grandan nombron da rastrumeroj aŭ havantan la ekranon pli maldikan, sed ĝi disvolvas novan projekton nomatan “Fantomo”, kiu celas ŝanĝi la ekranon de la televidaparatoj, por ke ĝi adaptiĝu al la gustoj de la spektanto, tiel ke la bildoj modifiĝos eĉ laŭforme, prenante novajn formojn, proporcie kiel ili estos tuŝataj.

La tekniko utiligata por tio nomiĝas “Levitacio per Ultrasono”, kaj ĝi kapablas ebligi, ke la bildoj remodliĝu laŭ la fingrotuŝo de la spektanto. Per tio estos eble eĉ doni formojn 3D efektive “realajn” al la bildoj, kio ankoraŭ ne eblas per la ekranoj ekzistantaj hodiaŭ en la merkato.
FONTO:



-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/

STARTUP ESTADUNIDENSE PLANEJA LANÇAR CARROS FEITOS COM IMPRESSORA 3D EM 2016 // USONA EKFIRMAO PLANAS LANĈI AŬTOJN FARITAJN PER PRESILO 3D, EN 2016

12-07-2015

A Local Motors, uma empresa de carros customizados do Arizona, Estados Unidos, espera produzir o que chama de o primeiro carro feito via impressão 3D "pronto para as ruas" no começo de 2016.

Os veículos feitos via impressão 3D devem demonstrar as vantagens da chamada manufatura digital direta (DDM, em inglês), que um dia poderá oferecer aos consumidores a habilidade de criar carros customizáveis na fábrica. A DDM permite que ajustes a um design sejam feitos em tempo real usando um software de design no computador. Uma impressora 3D pode então executar as mudanças.

“Além disso, seu design traz uma fundação flexível que pode suportar vários estilos diferentes e opções de tecnologias”, afirma a Local Motors em um comunicado para a imprensa.

Uma bateria de íon-lítio será responsável pelo funcionamento dos primeiros carros feitos com impressoras 3D.

Local Motors, entrepreno pri personecigeblaj aŭtomobiloj el la ŝtato Arizono, Usono, esperas produkti tion, kion ĝi nomas la unua aŭto farita per presado 3D, “preta por la stratoj”, komence de 2016.

La veturiloj fabrikotaj per presado 3D devos elmontri la avantaĝojn de la nomata ‘rekta cifereca manufakturado’ (RCM), kiu iam estonte povos ebligi al la aĉetantoj mendi aŭtomobilojn personecigitajn en la fabriko. La RCM ebligas, ke fasonaj alĝustigoj estu farataj realtempe, per komputila programo pri fasonado. Tiam unu presilo 3D povos efektivigi la ŝanĝojn.

“Krom tio ĝia baza fasono havas flekseblan strukturon, kiu povas realĝustiĝi al pluraj malsamaj teknologiaj stiloj”, asertis Local Motors, en komunikaĵo al la gazetaro.

Unu baterio el jono-litio respondecos por la funkciado de la unuaj aŭtoj faritaj per presilo 3D.
FONTO:



///////////////\\\\\\\\\\\\\\\

CINEMA NA KOMBI LEVA A TELONA ÀS RUAS DA PERIFERIA // “KINO EN KOMBI” PORTAS LA EKRANEGON AL LA STRATOJ DE LA ĈIRKAŬURBO

09-07-2015

Se muitos brasileiros não podem ir ao cinema, o cinema vai até eles.
O “Cinema na Kombi” é um projeto incrível que colabora com a democratização da cultura com exibições cinematográficas na rua.
O foco do projeto são crianças e adolescentes das redes públicas de ensino e que residem nas periferias das grandes cidades do Brasil, mas o projeto se estende para familiares, curiosos e quem mais quiser desfrutar de um bom filme.

Com apenas um veículo, a Kombi, equipamentos de som, projetor e telas de exibição é possível levar o cinema para praças, escolas, parques e espaços comunitários.
É uma forma de contribuir com a valorização do cinema no Brasil e também disseminar a cultura para populações mais carentes, com a exibição de filmes de diversas nacionalidades.
Se multaj brazilanoj ne povas iri al la kinejo, la kinejo iras al ili.
“Kino en Kombi” estas mirinda iniciato, kiu helpas en la demokratiigo de la kulturo, per la montrado de kinfilmoj en la stratoj.
La celata spektantaro de tiu projekto estas infanoj kaj adoleskantoj el publikaj lernejoj, kaj kiuj loĝas en la periferioj de la grandurboj de Brazilo. Sed la projekto celetendiĝas ankaŭ al familianoj, scivolemuloj kaj iuj ajn aliaj, kiuj volos ĝui bonan kinartaĵon.

Per nur unu veturilo, nome iu Kombio, krom sonaparatoj, unu projekciilo kaj unu kinematografa ekrano, eblas alporti la kinarton al placoj, lernejoj, parkoj kaj komunumaj spacoj.
Tio estas maniero kontribui por la valorigo de la kino en Brazilo kaj ankaŭ dissemi la kulturon al la malriĉaj popoloj, per la montrado de filmoj el diversaj nacioj.
FONTO:
http://www.sonoticiaboa.com.br/noticia.php?i=7205


//////////////////////////////////////////////////

SURPRESA PARA O MENINO QUE ESTUDAVA SOB A LUZ DO POSTE // SURPRIZO AL LA KNABO, KIU STUDIS SUB FOSTOLUMO

07-07-2015

A solidariedade do ser humano mostra que este mundo tem jeito sim!
Lembra do menino fotografado na semana passada estudando à noite na rua, porque não tem energia elétrica na casa dele?
A foto comoveu internautas do mundo inteiro e o garoto agora está ganhando vários presentes, desde ipad e jogos, até material escolar e lâmpadas à bateria para poder estudar com mais conforto.
Daniel Cabrera, de 9 anos, morador das Filipinas, tem recebido ajuda de doadores anônimos, depois que sua imagem foi postada no Facebook por um estudante de medicina da Universidade de Cebu e saiu no site Rappler.
Quando foi fotografado, na última quinta-feira à noite, o garoto estava no estacionamento do McDonalds de Mandaue estudando com a luz do poste, porque não há energia elétrica na casa da família dele.

Neste domingo, dois policiais de Mandue (MCPO) levaram Daniel ao shopping SM City, em Cebu, e deram a ele um carro de polícia do brinquedo, depois de saberem que Daniel quer se tornar um policial ou um médico quando crescer.

Um grupo de agentes de call center da Convergys deu a Daniel e seu irmão mochilas escolares e material escolar.
Para poderem estudar a noite, eles também ganharam 2 lâmpadas de LED recarregáveis.

La solidareco de la homa estulo montras, ke tiu ĉi mondo ja havas solvon.
Ĉu vi memoras pri tiu knabo fotografita pasintsemajne, studanta nokte en la strato, ĉar ne estas elektra lumo en lia domo?
La foto kortuŝis retnaŭtojn el la tuta mondo, kaj nun la knabo ricevas multajn donacojn, ekde ipadoj kaj ludiloj ĝis lernomaterialoj kaj lampoj je baterio, por ke li studu pli komforte.
Danielo Kabrero, 9-jara, loĝanto en Filipino, estas ricevanta helpon de anonimaj donacantoj, depost kiam lia bildo estis publikita en Fejsbuko, far studento pri Medicino el la Universitato de Cebuurbo, kaj aperis en la retejo Rappler.
Kiam li estis fotografita en la lasta ĵaŭdo (la 2-a de julio), en la nokto, la knabo estis en la parkejo de la manĝejo McDonalds de Mandaueurbo, side studanta ĉe la lumo de iu fosto, pro tio, ke ne estas elektra lumo en la loĝejo de lia familio.

Lastdimanĉe du policanoj el Mandaueurbo kondukis Danielon al la butikumocentro SM City, en Cebuurbo, kaj donacis al li ludaŭton de polico, post kiam ili eksciis, ke Danielo deziras fariĝi policisto aŭ kuracisto, kiam li plenkreskiĝos.

Aro da servistoj de la telefonvokocentro de la firmao Convergys donacis al Danielo kaj lia frato lernejajn tornistrojn kaj lernomaterialojn.
Por povi studi en la nokto, ili ricevis ankaŭ du reŝargeblajn lampojn el LED.
FONTO:



*******************

RÉU SOB JULGAMENTO DESABA EM LÁGRIMAS, AO VER QUE A JUÍZA FOI SUA COLEGA DE ESCOLA // JUĜATO EKSPLODIS EN LARMOJN, KIAM LI KONSTATIS, KE LA JUĜISTINO ESTIS LIA LERNEJKOLEGINO

05-07-2015

Um suspeito de roubo teve uma surpresa ao chegar para seu julgamento nesta quinta-feira, à corte de Miami, na Flórida, Estados Unidos. Arthur Booth se deparou com a juíza Mindy Glazer, que rapidamente o reconheceu e disse: 'Sempre me perguntei o que havia acontecido com você'. Chocado, o homem recordou que os dois haviam sido amigos da época de escola e começou a chorar.

"Meu Deus, meu Deus", começou a repetir Arthur, antes de enterrar a cabeça nas mãos e começar a chorar.
Mindy e Arthur jogaram futebol juntos nas escola Nautilus, segundo o Local 10.

Mindy falou que ficou "de coração partido" ao reencontrar o amigo naquela situação. "Eu sinto muito em te ver aqui", falou a juíza. "Ele era o melhor rapaz na escola", falou ela, se dirigindo à Corte.

A prima de Arthur, Melissa Miller, contou que o homem foi atleta durante a vida escolar, mas que depois se envolveu com drogas e passou a cometer crimes.

"Ao olhar para mim, Arthur deve ter imaginado todas as possibilidades que tinha e perdeu", especulou a juíza. Ela desejou sorte ao antigo colega e o sentenciou a pagar uma multa de 44 mil dólares (cerca de 137 mil reais).
Unu suspektito pri ŝtelo havis grandan surprizon tiam, kiam li estis juĝata la lastan ĵaŭdon (la 2-an de julio), en la tribunalo de la florida urbo Miamo, en Usono. Tie, Arthur Booth stariĝis antaŭ la juĝistino Mindy Glazer, kiu tuje rekonis lin kaj diris: “Mi ĉiam demandis min, kian destinon vi havis en la vivo”. Ŝokite, la juĝato rememoris, ke ili ambaŭ estis geamikoj en siaj samlernejaj tempoj, kaj tial li ekploregis. “Mia Dio, mia Dio!", li lamentis ripete, antaŭ ol meti la kapon sur la manojn, kun la brakoj apogitaj sur la tablo, kaj amare plorsingulti.
Mindy kaj Arthur ludadis futbalon kune, en la Lernejo Naŭtiloj, laŭ la ĵurnalo Local 10.

Mindy deklaris, ke ŝi ege malĝojiĝis, rerenkontante la amikon en tia situacio. “Mi tre bedaŭras, ke mi revidas vin tie ĉi en tia cirkonstanco”, parolis al li lia nun juĝantino. “Li estis la plej bona junulo en la lernejo”, ŝi sciigis, direktante la rigardon al la tribunalanoj.

La kuzino de Arthur, Melissa Miller, rakontis, ke la junulo estis atleto dum sia lerneja vivo, sed ke poste li implikiĝis en drogoj kaj komencis fari krimojn.

“Rigardante min, Arthur certe ekpensis pri ĉiuj ŝancoj, kiujn li havis, sed malprofitis”, konjektis la verdiktistino. Fine, ŝi deziris bonan sorton al la iama kolego, nun kiel juĝiton, kaj kondamnis lin pagi la monpunon de 44 mil dolaroj.
FONTO:


##############

MENINO FOCADO ESTUDA NA RUA: SEM LUZ EM CASA // ATENTA KNABO STUDAS EN LA STRATO, SEN ELEKTRO EN LA LOĜEJO

04-07-2015



Um flagrante de exemplo, foco e determinação, que vem de uma criança!
A imagem de um menino estudando na rua, por que não tem eletricidade dentro de casa, está emocionando internautas no mundo todo.
O nome do garoto é Daniel. Ele é de Cabú, nas Filipinas.
O flagrante foi feito por Joyce Gilos. Ela postou a imagem no Facebook, que logo se tornou viral.

Em entrevista ao jornal El Comércio Joyce disse: "como estudante, Daniel foi uma inspiração para eu trabalhar mais. Tenho sorte de os meus pais terem conseguido me mandar para a escola. Este menino mexeu comigo".

17% da população das Filipinas não têm acesso a energia elétrica em casa.
Os dados são do Banco Mundial, referentes a 2010.
Unu sceno de ekzemplo, celatento kaj firmeco montrata de iu infano!
La bildo de unu knabo studanta en la strato pro tio, ke lia loĝdomo ne havas elektron, estas kortuŝanta retnaŭtojn en la tuta mondo.
La nomo de la knabo estas Danielo. Li estas el la urbo Kabuo, en Filipino.
La sceno estis filmita de Joyce Gilos. Ŝi publikigis la bildon en Fejsbuko, kaj ĝi tuj fariĝis retfuroraĵo.

Dum intervjuo al la ĵurnalo El Comércio, Joyce diris: “kiel studento, Danielo turniĝis en inspiron, por ke mi laboru pli. Mi havis la bonŝancon, ke miaj gepatroj povis sendi min al la lernejo. Tiu knabo influis min”.

17% de la popolo en Filipino ne havas elektran energion en la hejmo. Tiuj donitaĵoj estas de Monda Banko, el 2010.

FONTO:

Semelhante experiência viveu Olavo da Penha Cazumbá, nosso colaborador aqui na oficina, conforme ele narra em seu conto “LUZES DA RIBALTA PALAFÍTICA - conto paradidático (para se pegar gosto pela leitura)




*****************************************



IMAGENS DA NASA MOSTRAM BURACO NEGRO 'ARROTANDO' RAIOS-X // BILDOJ DE NASA MONTRAS MALLUMAN TRUON 'RUKTANTAN' X-RADIOJN


03-07-2015




Um satélite dos Estados Unidos fotografou o que astrônomos descreveram como simplesmente o "arroto" de um buraco negro.
O Swift, controlado pela Agência Espacial Americana (Nasa), detectou um pulso de raios-X emitido por um buraco negro batizado de V404 Cygni.
Localizado na constelação de Cisne, a 8 mil anos-luz da terra, o corpo celeste já tinha "arrotado" antes, mas a última vez tinha sido em 1989.
"Esse tipo de erupção é bastante raro. Quando detectamos um, usamos tudo o que temos para monitorar suas emissões, dos sinais de rádio aos raios gama", explica Neil Gehrels, astrônomo da Nasa.
"No momento, V404 Cygni está mostrando uma variação excepcional nas emissões e oferece uma rara chance de observarmos (o fenômeno)".
Usona satelito fotografis tion, kion la astronomoj priskribis simple kiel la 'rukton' de unu malluma truo.
La satelito Suifto, kontrolata de la Nacia Aerveturada kaj Spaca Agentejo (NASA), detektis unu pulson de X-radioj, emisiitan de unu malluma truo nomita V404 Cygni.
Situanta en la konstelacio Cigno, 8 mil lum-jarojn for de la Tero, tiu ĉiela korpo jam estis 'ruktinta' antaŭe, sed lastfoje en 1989.
"Tia erupcio estas tre malofta. Kiam ni detektas unu el ili, tiam ni uzas ĉion, kion ni disponas, por monitori ĝiajn emisiojn, ekde la radio-signaloj ĝis la gam-radioj”, klarigis Neil Gehrels, astronomo de NASA.
"Nune, V404 Cygni montras esceptan varion en la emisioj, kaj donas al ni raran ŝancon observi ĝin (la fenomenon)”.
FONTO:

Nenhum comentário: