domingo, 18 de maio de 2014

KIUN PRESITAN ESPERANTAN LIBRON VI TRALEGAS, ELSTUDAS KAJ SUBSTREKAS LASTATEMPE?



En la moderna vivo, legado de skribitaj tekstoj estas unu el niaj naturaj sensoj, ĉar ni interagas kun ĝi de antaŭ proksimume kvin mil jaroj.

Sed nia cerbo ne estis konstruita por interagi nature kun pintaj teknologiaĵoj kaj teknologaĵoj. Ĝi bezonas tempon, foje longan tempon, por adapti ĉiujn siajn korteksojn al ili. Kaj bezonas alian longan tempon por ricevi la aprobon kaj apogon de la intelektuloj kaj pensuloj en ties plimulto. [Antaŭ ĉirkaŭ 2400 jaroj, Sokrato kritikegis la tiamajn skribaĵojn ĵus alvenintajn en Atenon, pro la neĉeesto de la aŭtoroj por kontentigi dubojn kaj pliklarigi siajn diraĵojn en la momento de la aliula legado.]

Malgraŭ tio, rimarkeblas, ke la interaga adaptiĝemo de la homa cerbo al la novaj teknologioj estas premiĝe evoluanta multe pli rapide ol antaŭe, ĉefe post la dua mondmilito kaj aparte depost la jaro 2000, pere de pli intensaj konstruoj, rekonstruoj, detruoj kaj transkonstruoj de neŭronoj en la nomataj neŭroplastiaj procezoj. [Tio rezultiĝas el la ankoraŭ valida darvina leĝo pri la natura selektado. La cerboj, kiuj ne haste adaptiĝos, pereos aŭ izoliĝos en alzejmeraj ĉeloj, pli frue ol supozeble.] Krome, aldonindas, ke, diference de la bestoj, kiuj bezonas milojn aŭ milionojn da jaroj por aladaptiĝi al mediaj diversigoj, la homoj, aŭ pli specife, la homaj cerboj, ne darvinism-trajtaj, povas adaptiĝi en kelkaj jaroj aŭ eĉ monatoj al nova, foje tute stranga, vivkondiĉo aŭ medio, eĉ se fizike, sed nur nivele de interago. Kial? Ĉar la homa cerbo estas movata, gvidata kaj regata, ankaŭ, kaj ĉefe, de la spirito kiu vivigas la homon. Ni, la homines sapientes, havas spiritan intelekton, kiu influas multe pli decidige kaj ŝanĝige en la cerba konduto, ol la bestoj. La kvalito de la maniero vidi la vivon, alfronti novajn aŭ neatenditajn situaciojn kaj la ĝeneralajn ĉiutagajn necesojn estas strategie fundamenta por la cerba sano kaj, oblikve, por la tuta korpa sano.



                              ****



Kvankam ĝi ne havas primitivan cerbareon por tio, la lega senso konstruis cerban subkortekson por si, per la kunligo de la areo respondeca por la vidado kun la areo respondeca por la parolo, eĉ se la rezultanta kunligaĵo ne estas fizika, sed nur subtila, el sinapsaj kaj alirimedaj interneŭronaj pontoj.

Tiu same grava leĝo pri uzado kaj neuzado, de Lamarko, ankoraŭ validas. Ju pli uzata estas la subkortekseca lega kunligaĵo (kun etendaĵoj en ambaŭ cerbaj hemisferoj), per la senĉesa legado, des pli ĝi pliinteligentigas nin. Estas pro tio, ke, kiuj bone scipovas la legadon, tiuj pensas kaj parolas pli bone, ĉar iliaj cerboj estas ade aliŝanĝiĝintaj per internaj interkoneksoj. Kaj kiu regas kaj ĉiam ekzerciĝas pri la legado en dua lingvo, tiu emas esti grade multe pli inteligenta post certaj tempoperiodoj, minimume duobligante sian kapablon asocii ideojn kaj kompreni aferojn per la interdisciplina multobla pensado. Kaj, ĉar Esperanto estas en si mem inteligenta kaj inteligentiga puzla lingvo, servanta interalie kiel luda kaj plezuriga gimnastikilo de la cerbo en diversaj sencoj, sentoj, sensoj kaj sentumoj, do kiu aŭdas kaj parolas, kaj ĉefe skribas kaj legas ĝin flue, tiu certe havas sian inteligentecon triobligitan, minimume.

[Krome, scienca esploro konstatis, ke parolo en pli ol unu lingvo malfruigas la senilan demencon ĉe maljunuloj. [Vidu tradukon ĉe http://jotakaeme.blogspot.com.br/2013/11/algumas-novidades-traduzidas-em.html ]. Memkompreneble, se maljunulo ade parolas sian nacian lingvon kaj la neŭrogimnastikan lingvon Esperanton, lia eventuala demenco venos ankoraŭ pli malfrue, aŭ eĉ rezignos veni. ]

                               ****



Por postvivi en ĉi tiuj lastaj post-modernaj jaroj, pli specife depost la jaro 2000, meze en la oceano da elektronikaj komunikiloj, la cerbo alĝustigas sin, haste kiel ĝi povas, al la novaj ondoj da sensaj stimuloj. Sed tamen, aliflanke, pro grada manko de uzado kaj sekva rustiĝo, estas lamarkleĝe atrofiataj la neŭrocirkvitoj, inkluzive tiun de la lega subkorteksca kunligaĵo. Tio draste kompromitas la integrecon de nia mensa sano kaj la praktikadon de la profunda pensado, la ellaboradon de propraj ideoj kaj la kapablon observadi kaj pli akre kaj rapide kompreni ĉirkaŭajn aferojn. Ni fariĝas, do, iom malatentemaj, forgesemaj, malpli kleraj, malpli komprenemaj kaj malpli inteligentaj, ĉefe pri la ampleksa kaj profunda vidado de la mondo kaj de ni mem. Tiu grada “azeneco” faciligas la masmanovrojn de la nuntempe regantaj (kontraŭlegaj, kontraŭesperantaj, kontraŭliberaj kaj kontraŭpacaj) ideologioj.



   KAJ KION PRI LA PRESITAJ LIBROJ?



Se ni prenas presitan libron por legi, kaj koncentriĝas pri la legado almenaŭ dum duona horo, nia kapablo reteni en la menso ĝian enhavon estas multe pli granda, ol se ni legas la saman enhavon per elektronika libro (aŭ bitlibro). Kial? Ĉar nia cerbo facile identiĝas kun la presita libro, kiu ekde la unuaj pergamenoj kaj papirusoj, kaj pli intense ekde la gutenberga presmaŝino, jam fariĝis naturigita ekstera sens-stimulaĵo por ĝi.

La elektronika teknologio, siavice, ankoraŭ estas novaĵo, do strangaĵo kaj, depende de la intenseco, daŭreco kaj grado de plurmedieco, eĉ agresaĵo por la cerbo kaj kaŭzo de ties mensa aŭ intelekta handikapo (aŭ, pejorative, “intelekta malfruiĝemo”).

Tamen, kiel pri ia ajn fremda neŭrodamaĝa drogo, alvenas la momento, kiam ni jam sufiĉe insistis kaj miskutimiĝis interagi kun tiuj tute artefaritaj komunikrimedoj, kaj ekde kiam nia cerbo rifuzas repaciĝi kun la iamaj malpli artefaritaj aŭ pli home naturecaj mediaĵoj (presitaj libroj kaj revuoj, muzikinstrumentoj, pentrartoj, skulptaĵoj ktp) rekte homsensaj artaĵoj (koncertmuziko, teatro, cirko, kantadoj, dancado ktp) kaj homnature interagaj agoj (dialogoj, simplaj promenadoj, miro al la naturo, meditadoj, preĝadoj, aŭskultado unuj al la aliaj...). Nun, drogite, la cerbo emas ŝati kaj voli nutri sin nur per elektronikaj radioj en formoj de lumo, sono kaj koloroj transformitaj en bajtojn. Estas pro tio, interalie, ke alzejmer-malsano, atentomanka perturbo, disleksio, memorperdo kaj aliaj cerbomalsanoj atakadas pli kaj pli da homoj, inkluzive junulojn, en nia post-moderna vivo. [Tio se ne paroli pri la gradaj artefaritaj nutraĵoj, kiujn ni manĝadas kaj kiuj azenigemas nin same.] Kaj kiam la enhavo de tiuj teknologiaj komunikaĵoj, per si mem, estas idiotigaj aŭ malinteligentigaj, des pli malbone. [Multaj televidprogramoj estas speciale dissendataj kun tiu celo, por sklavigi la homojn en banalajn emociojn kaj ne helpi ilin liberigi sin per la flugiloj de la rektaj kaj sendependaj pensado kaj sentado, kion kutime helpas la bonaj libroj.]

Ne hazarde Brazilo okupas ĉiam unu el la lastaj lokoj en tiu ekzameno de PIST (Programo por Internacia Studento-Takso), pri elementaj legado, matematiko kaj sciencoj, kiu ripetiĝas ĉiun trian jaron. Okazas, ke la averaĝa brazila studento delonge ne plu estas legema, viktimigite de la senĉesa bombado de komputilaj kaj kompufonaj signoj al siaj sentumoj, malsame ol la antaŭaj generacioj, kiuj akceptemis, sen neelpetebla cerba rezisto, la instruajn kaj inteligentigajn, paciencigajn kaj cerbopacigajn literojn de la iamaj kaj ankoraŭ ekzistantaj broŝuritaj libroj.



Certe la infanoj naskiĝintaj ekde 2004 ne nepre tiel dependos de presaĵoj por instruiĝi profunde por la rekta kaj kritika pensado. Sed ni, el la malnova gardio, ne iluziiĝu: ni ankoraŭ bezonegos dum longa tempo la presitajn librojn, kiuj estas intimaj amikoj de nia cerbo (eĉ se iamaj amikoj por kelkiuj). [Ili nur ne devas esti antikvaj amikoj, en la okazo se ni ĉesos legi ilin dum la venontaj jardekoj, ekzemple. ]



Kiuj legis multajn presitajn librojn, tiuj ade, masaĝe, ĝuigis la maldekstreflankajn areojn de la cerbo (ĉefe la parietan lobon), nutrigante ilin, do, per... plezuro. La cerbo ĉiam karmemoras tion, kio plezurigis ĝin antaŭe, tiel ke, antaŭ presita libro, ĝi emas salti de plezuro, (kompreneble ĉe tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas plene neŭrodrogitaj per nesentemigaj teknokomunikiloj). Kaj tio ne dependas de la enhavo, kio povas esti alia saltilo, aŭ ne. Cetere, ni ne povas ne paroli pri la ĉarmo, kiun la presita libro-logaĵo entenas kaj transdonas al ni, kiam ĝi alvenas al niaj manoj por restadi kun ni, kiel “amanto” (profitante aludon de Clarice Lispector (en ties verko “Felicidade Clandestina”), kiam, ankoraŭ en sia knabinaĝo, ŝi ricevis libron kiel donacon delonge deziritan). Kaj la okazaĵoj, kiuj kontribuis por tiu sopiremo, estis la momentoj, kiam ni ricevis tiujn freŝajn didaktikajn librojn en la komenco de la lernoperiodoj, ĉu vi memoras? Tiun magiecon de la presitaj libroj neniu mankomputilo aŭ poŝlegilo kun ties libroj el bajtoj sukcesos reveki en ni, kiaj ajn estas iliaj enhavoj.



Krome la elektronikaj aparatoj, kun ties laŭplanaj malnoviĝoj, ĉiam forpasos. La libroj, kiujn ni bone prilaboris per la dunuklea procezilo (la paro menso-koro), estas kompare eternaj, almenaŭ en la du dividaĵoj de nia cerba malmola disko, eĉ se ili fizike jam disŝiriĝis. Ilia preso donas al ni la impreson, ke ili vivas poreterne, ĉefe se nia aparta rilato kun ili estas karesa, profunda, energiiga. [Estas vere. Mia malnovega portugala-esperanta vortaro estas jam kun la paĝoj duone malligitaj kaj tute flaviĝintaj, sed, mi ne scias kial, mi ĉiam prenas ĝin kun kareso, kun preskaŭ idolana respekto. Kaj mi sentas, ke ĝi reciprokas kun danko tiun delikatecon. Ĝi donas al mi ian sekurecon, ian subtilan energion, kiu eble konstruiĝis ene de ĝiaj paĝoj dum tiuj ĉi jaroj da preskaŭ ĉiutaga intervidado.



KAJ KION PLI PRI LA ESPERANTLINGVAJ LIBROJ?



Libro ne estas nur granda kolekto da sinsekve aranĝitaj ideoj kaj ideeroj, sed ĝi estas ankaŭ granda biblioteko da esprimformuloj en unu sola volumo. Verki libron estas skribi bone elpensitan sinsekvon da frazoj. Ĉiu frazo estas teksto en si, kaj ĝi estas strukturita tiamaniere, ke ĝi plej bone esprimu sian koncernan ideon. [Tio estas konstanta zorgumo de la averaĝa esperanta verkisto, krom lia respondeco pri la kerna fideleco al la baza strukturo de la lingvo].

Kvankam la leganto legas improvize kaj rapide, la aŭtoro ĉe sia skribotablo ne improvizas dum la redaktado de la libraj frazoj, sed penas okazigi defilon de la plej elegantaj kaj ĉarmaj manieroj de esprimado en la lingvo.

Kompreneble, en sia ĉiutaga komunikado, la librolegantoj ne uzemas frazojn ĝuste similajn al tiuj belstilaj de la libroj, sed sendube, preskaŭ nekonscie, ili emas uzi la lingvon pli kaj pli bone, kaj en la skribado, kaj en la rekta parolo, pro natura influo de la libraj fraz-aranĝoj. Kaj kun la paso de la tempo, kaj pro la senĉesa legado, la libraj esprim- formoj kaj formuloj translokiĝas iom post iom al nia cerba frazotenujo, farante nin mem fonto de alta kaj modela stilo, tiel ke se ni faros paroladon pri iu ajn temo, uzante nian grade lernitan vort- kaj esprimstokon, iu flavbeka leganto povos pensi, ke ni enparkerigis la tutan paroladon, antaŭ ol elbuŝigi ĝin.



Ni elstarigu, ke la kodo de esprimado en Esperanto, kiel internacia lingvo kreita de kabineta, sed sentoplena kaj homarama intelektulo, havas en la literaturo sian kernon. Tio kompreneble ne malmeritigas la parolan Esperanton el la stratoj, aŭ pli bone, el la konversaciaj rondoj kaj kongresoj, sed, ĉar ni ĉiam bezonas koni la esperantajn dirmanierojn de Esperanto mem, kaj ili kuŝas, aŭ pli bone, vivas precipe en la libroj, ni bezonas ade kaj senĉese legi esperantlingvajn librojn. Estas nature logike.

Ĝenerale la aŭtoroj (aŭ ties reviziistoj) zorgumas alproksimigi la redaktadon de la teksto al la modela lingvostilo, kiu estas tiu proponita de la aŭtoro super la aŭtoroj, nome Lazaro Ludoviko Zamenhof, kaj ties klasikaj samtempuloj, ĉio nome de la unuformeco de la lingvo, jen en la tempo, jen en la pluraj pens-, leg- kaj parol-medioj. [Malgraŭ ĝia senfina konstruelasteco, Esperanto estas la sola lingvo, kies evoluado implicas daŭran revenon al la pasinteco, al la fundamento.]



Nu, ni esperegas, ke vi unuavide ne konsideru nin antaŭjuĝemaj kontraŭ la bitlibroj. Ili estas neeviteblaj realaĵoj meze inter niaj postmodernaj komunikrimedoj. Pli aŭ malpli frue ĉiuj ni devos legadi bitlibrojn per legiloj. Kaj nia cerbo devos adaptiĝi rapide al tiu senso-spertado, konstruante novajn cerbareojn, eĉ se komence virtualajn, krom interneŭronaj sinapsaj pontoj kaj neŭrohistoj. Ni, kiuj ankoraŭ ne uzis tiujn teknologiaĵojn, devas prepariĝi por ili. [Ni nur simultane penu, ke tiaj bitallogaĵoj ne konspiru por la atrofiiĝo de nia ama intelekto, kiu havas sidejon en la profundo de nia koro, kaj kiu helpas nin legi la ĉiutage plej necesan el la libroj, nome tiu pri la homrilataj vivspertoj.]



Ĝeneralsence, tamen, grave estas, ke ni estu ĉiam legantaj. Kaj aparte estas vitale por la sano kaj progreso de nia esperanta lingvonivelo, ke ni estu ĉiam leganta iun esperantan libron. Post la legado de ĉiu tia libro, nia esprimkapablo esprimiĝi en la internacia lingvo kreskas konsiderinde, kaj skribe, kaj parole. Tamen, kiel lernilo per legado, kaj pro ĝia tiucela facileco, nur la presita esperanta libro donas al ni tiun eblecon praktike teni la lingvon en la manoj, preskaŭ laŭlitere.

Ni devas kunlegi per krajono, farante substrekojn, cirklojn, memorsignojn, marĝenajn notojn, kopiojn de vortoj, frazoj aŭ paragrafoj, sume studante profunde la paperan lingvujon, kiu estas vivanta cerbo ĉiam obeema kaj je nia dudekkvar-hora dispono, sen risko je pereo, damaĝo, difektiĝo, senelektriĝo, virusatako, rabo ktp.

Pro tio ni devas enmanigi esperantan libron por tralegi, trastudi kaj trasubstreki ĝin, de la unua ĝis la lasta paĝo, atente, provante ĝui ĝian enhavon kaj ankaŭ ellernante el ĝiaj nerektaj lecionoj pri la skribarto kaj sekve ankaŭ pri la parolarto.

Ju pli ni praktikadas la legadon, des pli ni ekzercas kaj plifortigas la multajn memorspecojn de la cerbo, speciale kaj multprofitige la asocian. Estas science konstatite. Kaj, krome, utiligante laŭeble ĉiujn akcesorajn sentumajn rimedojn dum la legado de presita libro, speciale la palpon (per la krajono) ni sukcesas encerbigi kaj reteni permanente multe pli da scioj kaj informoj, ol se ni legas senvivajn kaj seninteragajn bitlibrojn. [Kaj tio por ne mencii la multe pli intensan lacigon de la okuloj far la ekranoj dum longa legado, kion ne okazigas la bonaj kaj fidelaj broŝuroj.] Kaj se reparoli pri inteligenteco, legante esperantajn broŝurojn tiel esploreme kaj neŭrogimnastike, nia lingva intelekto, kiu entenas nian parolan intelekton, emas pligrandiĝi pli kaj pli, eĉ kvarobliĝante, kompare kun la intelekto de averaĝa unulingva analfabeto. Legante kaj substrekante, ni havas la impreson, ke ni regas pli potence la frazojn, per la krajono-vipo. Ni delokas nin de la pozicio de pasiva leganto al la pozicio de aktiva leganto-interpretanto, kio samvaloras al kunskribanto. Sekve: pli da kapablo kompreni, kritiki kaj enmemorigi aŭ enparkerigi la enhavon kaj la frazajn esprimformojn de la tuta teksto.



                              ****



Ni legu ion ajn ĉiam kun argumentema spirito, per kritikaj okuloj, sed la esperantaĵojn aparte, ankaŭ atenteme, elstudeme, detektive, uzante kutime la memorigan kaj didaktikecan krajonon. Estas fundamente, ne nepre por helpi en eventuala hiperfokuso (troa kaj longedaŭra koncentriĝo), sed por helpi en la procedo de regado kaj de pli kaj pli bona uzado de la lingvo, simple. Pli specife estas bone ĉiam ekzameni atente la formojn kaj formulojn uzitajn de la aŭtoroj, por solvi problemojn de esprimado (siajn kaj niajn).

La signo, ke libro estis legita ĝisoste, ĝisfunde kaj vere profitige, estas tio, se ĝi plenas je substrekoj kaj marĝenaj notoj, de la unua ĝis la lasta paĝo.



[La unua esperanta libro, kiun mi tralegis de la unua ĝis la lasta paĝo, estis “Primeiro Manual de Esperanto”, de Ismael Gomes Braga, kiu akompanis kompreneme mian petolan kaj malkvietan kreskadon. De tempo al tempo, kiam mi haltis iomete por trafoliumi ĝin, ĝi instruetis ion al mi, pere de siaj flaviĝintaj paĝoj, kiel pacienca kaj bonkora guvernisto, ĉiam esperante, ke mi ne forlasos ĝin longan tempon en la libroŝanko de mia patra avo, kie ĝi vivis ekde la kvardekaj jaroj. [Kiel reve! Kiel sopire!] Depost la engimnaziiĝo, mi kruele kaj nesenteme forlasis interagi kun ĝi, dum multaj jaroj. Sed ankoraŭ en la adoleskantaĝo, mi fine esperantistiĝis, en kurso okazinta en la spiritisma societo de Serrinha, Bahia. Tiam mi rememoris pri la iama libro-amiko kaj rapidis al ĝi por studi ĝin kune kun la lerneja. Mia avo ne plu vivis, sed ĉiuj libroj de lia libroŝranko daŭre vivis, kvazaŭ per senmortiga eliksiro. Kaj Ismael Gomes Braga estis tie, kun la sama fidela kaj saĝa mieno, pacienco kaj komprenemo. Kvankam ankoraŭ pli flaviĝinta kaj kun la paĝoj traboritaj per kontraŭesperantaj tineo-atakoj, ĝi okulbrile premis miajn manojn ĉe la rerenkontiĝo, firme, esperplene, ke mi finfine sekvos ĝiajn patrecajn lecionojn. Mi tuj konstatis, ke, mistere, ĝia enhavo ne plu estis la sama. Ĝi evoluis kaj pliampleksiĝis kun la paso de la tempo. Nun ekzistis dekoj da vortoj kaj gramatikaĵoj, kiujn mi ne estis vidintaj knabaĝe. Kaj mi, en la unua serioza rigardo, tralegis ĝin de la unua ĝis la lasta paĝo, laŭtvoĉe en multaj pecoj, por trejni la prononcon. Tuj poste mi trastudis ĝin “kun la lupeo” kaj kun krajono, senlace, tre pacience, kompreneme, kun dankosento al Zamenhof, al Ismael Gomes Braga kaj al mia avo, laŭ tiu preciza sinsekvo.]



                             ****



Espereble estos, ke post kelkaj jaroj la multsaĝaj esperantistoj havos ĉiam je la atingo de la manoj unu presitan libron kaj unu poŝlegilon, profitante la avantaĝojn de ambaŭ legrimedoj, tute normale.

Iel ajn, necese estas, ke ni devas ĉiam esti legantaj iun esperantan libron, eĉ se intermite. Strategie estas, ke ĝi ĉiam estu je la atingo de la mano, por daŭrigo de la legado en bankovico, aŭtobuso, atendejo, necesejo, krom ĉefe en la hejmo.

Jes. Malgraŭ la malmulteco de tempo kaj la stresoj de la ĉiutaga vivo, ni devas celi legatingi ĝis la lasta paĝo de la nunvica papercerbo, discipline, neŭroeduke, eĉ se nur po unu paĝo ĉiutage, aŭ ĉiunokte (aŭ ĉiufrumatene). Ĉefe en la hejmo, devas antaŭdifiniĝi la oficiala horo de la legado, krom tio, ke ĝi fariĝas sekvinda modelo de konduto por la tuta familio, speciale por la infanoj. Se ni bone premos la tempon, ĉiam aperos momenteto oportuna por la kontakto kun la presitaj literoj. La estonteco de Esperanto dependas de tiu plezuriga sinofero. La estonteco de la esperanto-kulturo estas laŭlitere en niaj manoj, en la presitaj libroj kaj krajonoj, kiujn ni aĉetas kaj per kiuj ni enprofundiĝas en la lingvon.

Niaj nepoj nin benos, se ni pacience mantenos kaj legos librojn, por transdoni al la novmonda generacio, parole kaj skribe, la modelan Esperanto-nivelon, kiun ĝi bezonos kiel masonaĵon por kunstarigi la finan konstruetapon de la pli justa, egalrajta kaj interfrateca mondo deziratan jam ekde la fruaj jaroj de tiu knabo el Bialistoko.



Estas do, surbaze de tiuj menciitaj teknikoj kaj profitoj, alte rekomendinde legi, aŭ pli bone, tralegi kaj ellegi presitajn esperantajn librojn, favore por la plibonigo de nia flueco, konado, stilpolurado kaj pli bona servado al la afero de la esperanta tutmonda kulturo, krom tio, ke tiele ni helpas en la vivtenado de la librovendejoj de nia esperantaj institucioj kaj, oblikve, en la vivtenado de la bona esperanta stilo en la kapo de la estontaj generacioj, kiuj esperas trovi en ni ekzemplojn de vivanta Esperanto-modelo.

Ĝenerale la naturaj lingvoj transdoniĝas de generacioj al generacioj, per la parolo kaj per la skribaĵoj. La naturigita internacia lingvo Esperanto, kiu bezonas resti laŭmodele tia, kia en sia unua tempo, transdoniĝas de generacioj al generacioj de esperantistoj, unue pere de la presitaj libroj, ĉar en ili kuŝas la trezoroj de la riĉenhava modelo de stilo, formo kaj lingvo, kaj due pere de la konversaciaj rondoj, renkontiĝoj, interparoloj kaj, kial ne, ankaŭ pere de la skajpaj babiloj, retmesaĝoj kaj eĉ elektronikaj tekstoj.

Ĉio estas demando pri kunteksto, neceseco, prioritato. Certe dum ankoraŭ multaj jardekoj, la presitaj libroj estos la fundamento de la esperantista kleriĝo kaj de la esperanta lingvoregado. La ceteraj tradiciaj leg-rimedoj (revuoj, gazetoj ktp) estas la konstruaj muroj. Dume, la enekranaj bitlibroj estas parto de la konstruaĵa finprilaboro.

Vere estas, ke sen solida fundamento nenia konstruaĵo, nenia lingvo, nenia institucio, nenia intelektularo subtenas sin forte, sendepende kaj eliksire longe.


2 comentários:

Victoria Magna disse...

Bone, unue mi salutas vin, tutkore! Pri legado, mi dum multaj jaroj legis kaj relegis kelkajn librojn portugale kaj esperante...
Nuntempe, mi verkas tekstojn pri diversaj aferoj, chefe rakontoj por junaj kaj maljunaj legantoj...
Mia lasta libro estas en presejo
Verkita je la portugala,

ansardom disse...

Dankon pro via bela kaj interesplena pagharo!