domingo, 18 de maio de 2014

ESPERANTO KAJ LA ASIMOVA ROBOTO ANDREWS: SIMILECO KAJ MALSIMILECO

Novaj tempoj, novaj laboroj!
La nova erao estas proksima. Esperanto estas praktike la sama ekde 1887, kaj bezonas plu agadi kaj plu vivi en la nova erao, pli ol iam.
Bone aparte estas, ke la veteranoj, kiuj neniam dizertis el siaj postenoj, havas ĉiujn tempojn akumulitajn en sia cerba malmola disko, ĉu ne? Ili estas aktivuloj el la foraj tempoj kaj ankau el la nunaj tempoj. Ili memorigas nin pri Andrews, tiu roboto de la libro "La Ducentjara Homo" (de Isaac Asimov), kiu atestis multajn generaciojn de homaj estuloj, ne perdante siajn viglecon, memoron kaj spertojn.
Ankaŭ Esperanto mem, kiel programita lingvo, iel similas al Andrews, ĉar ĝi atestas la pasadon de multaj generacioj da naciaj lingvaj stiloj, sed ĝi daŭras la sama juneca lingvo kreita de sia programisto, nome Zamenhof Asimov, kaj kun la sama “korsenteco”. Esperanto havas en si influojn de ĉiuj naturaj kaj naciaj lingvoj, kaj en la tempo kaj en la spaco. 
Malsimile ol Andrews, kiu restis samaspekta ĝis ĝi subite maljuniĝis, Esperanto nuntempe estas la lingvo plej riĉa en la mondo kaj samtempe la plej juna, libera, mojosa kaj esprimoriĉa. Tio volas diri, ke esprime kaj vorte ĝi ne plu estas la sama lingvo el 1887, sed ankaŭ ke ĝi ne ŝanĝiĝis strukture. En vero ĝi aldoniĝis per multgeneraciaj vortelementoj, esprimoj kaj dirmanieroj, kreitaj kaj en la sino de ĝi mem kaj per importado el naciaj ligvoj, ne perdante, tamen, siajn aktualecon, harmonion kaj la rigidan alkroĉiĝon al sia baza gramatika motoro. Esperanto do jam trairas sian vojon al la eterneco. Ankaŭ ni povos akompani ĝin, sed ŝanĝante de tempo al tempo nian maŝinaron. ☺

Nenhum comentário: