Ĉu Leĝo? Kiu
leĝo? Kia leĝo? Ĉu Esperanto ne estas la lingvo de la liberemaj poetoj kaj
demokratuloj?
Dank' al Dio
Zamenhof ne estis kabineta gramatikisto nek gramatikologo.
Tamen, la
fakto, ke li ne kreis, por ekzemplo, la gramatikajn terminojn TRANSITIVA kaj
NETRANSITIVA, ne signifas, ke li ne kreis la gramatikajn fenomenojn de la
transitiveco kaj netransitiveco. La gramatika fenomeno mem estas pli grava ol
ties nomo.
Cetere, nome
de la unuformeco de la lingvo, se iu certa kategorio, ĉu transitiva aŭ
netransitiva, jam estas sufiĉe konata rilate iun verbon, eĉ se ĝi ne estas
logike la plej ĝusta por ties koncerna verbo, ĝi devas esti konsiderata kiel
oficiala, aŭ almenaŭ kiel alternativo, escepte kompreneble pri la kazoj, kies
elekto de la verbkategorio estis evidente malĝusta, kio estas praktike
neekzistanta en Esperanto.
Ne estas kabineta
kriterio difini, ĉu verboj estas aŭ ne transitivaj aŭ netransitivaj, eble en
ĉia ajn lingvo.
Ekzistas ia
tiel nomebla nevidebla kontrolo. La improvizado pri la kategoriigo de certaj
verboj estas libera, sed ĝi devas okazi ĉiam ene de la gramatikaj eblecoj de la
lingvo, nome de ties "leĝa" kaj ĉiam esperata unuformeco.
Estas feliĉe
vere. La gramatika strukturo de Esperanto bazas sin multe pli sur la literaturo
ol sur la gramatikaj kompendioj kaj instruistaj lecionoj. Ni vidu, ke la plej
famaj gramatikoj de Esperanto instruas pri la reguloj prenante kiel bazon nur
la multoblajn ekzemplojn el la alta literaturo. La grandaj verkistoj, komence
de Zamenhof mem, diktis la regulojn de la lingvo, donante ekzemplojn
praktikajn.
Do ni devas
ĉiam konsulti la klasikaĵojn de nia literaturo, serĉe de la "leĝaj"
ekzemploj de uzo de la reguloj pri ĉiaj gramatikaj, formaj kaj stilaj reguloj.
Tamen plej grave estas kapti la esencon de la pragmata gramatika ĝenerala
strukturo de Esperanto kaj simple aplikadi ĝin senĉese, ne nepre bezonante
ellerni la lingvon ĝisfunde en dikaj gramatikaj kompendioj, por regi ĝin
kontentige en la komunikada mondo.
Unu ĉiam
memorinda ekzemplo estas tiu de la lernantoj de Esperanto per Ĉe-Metodo, kiuj
amuziĝe kaj senpene lernas paroli sufiĉe bone la lingvon, vivigante nerekte kaj
neteorie la gramatikajn strukturojn per la interaktivaj ludoj de demandoj kaj
respondoj.
Certe estas,
ke la esperanta gramatiko havas fortan logikecan trajton, tiel ke multaj
esprimformuloj aperas ĉiutage tute ne atenditaj, sed tute laŭ fundamenta
kohereco, kio faciligas preskaŭ intuicie la kategoriigon de unu aŭ alia verbo.
Ĝeneralaspekte
ni ĝuu en la kreado de dirmanieroj, esplorante la senfinan generismon de la
Internacia Lingvo, sed kompreneble obeeme al la bazaj kernaj reguloj, nome de
la kontraŭdialekta gramatika unuformeco.
"Libereco
(de esprimado en Esperanto) signifas "havi la rajton logike apliki la
regulojn de l' fundamenta gramatiko sen ia alia malhelpo, ol la neceseco skribi
klare kaj konforme je tiuj reguloj kaj nur tiuj"." - Carlo Bourlet
Tiun kernan
regularon ni kaptu el la 16-regula fundamenta gramatiko listigita de Zamenhof
mem, el La Fundamento de Esperanto, krom ankaŭ el la literaturo, kaj tradicia,
kaj moderna. Tio estas individua sindevigo de ĉiuj, speciale de tiuj formalaj
kaj neformalaj faristoj de tekstoj. Uzadi la Internacian Lingvon kiel ĉiutagan
nutraĵon, lege, skribe, aŭskulte kaj parole, ĉiam. Tiu ekvilibro riĉigas la
lingvon kaj plisaĝigas nin.
La nuntempa
junularo ne emas legadi librojn, sed ili povas havi siajn rimedojn kompreni, eĉ
ĝisfunde, la gramatikan kernon de Esperanto, per amuzaj kaj didaktike aranĝitaj
rimedoj svarme dissemitaj en Interreto. Kompreneble, tamen, nenio anstataŭos la
bonan skribitan lernofonton ekzistantan en la bona kaj klasika literaturo. Kiuj
ĉerpos sian lingvan konadon ankaŭ el la bonaj gramatikaj kaj literaturaj
libroj, tiuj tutcerte estos ĉiam unu paŝon pli antaŭe, ol la simplaj
supraĵemuloj, rapidkursanoj, duolinganoj kaj similaj.
Nenhum comentário:
Postar um comentário