domingo, 18 de maio de 2014

ESPERANTO DEVAS ESTI NASKA, NE SIMPLE TRADUKA LINGVO




Unu filozofia, aŭ pli bone, filologia premiso estas, ke neniu vorto esprimas centprocente fidele la aferon, kiun ĝi nomas, des pli ĉar neniu afero sin prezentas al ni kun cent procentoj de sia formo aŭ enhavo. Ĉiu vorto estas konvenciaĵo, kiel ajn ĝi provas esprimi per kunmetitaj morfemoj la aferon sub nomigo. Jes, sub. La noma vorto eĉ estas barilo, aŭ pli bone, kovrilo kontraŭ la vido de la afero en ties tuteco.
La sola problemo, tamen, estas, ke, se ni malkovras la aferon, prenante de sur ĝi ties nomo-kovrilon, kion ni vidos sube de ĝi? Nenion. Kial? Simple: ne ekzistas afero sen nomo, almenaŭ rilate niajn sentokapablojn.
Sed tamen, kiam ni kovras/stampas/signigas la aferon per nomo, tiam ni malvidas ĝin en ties pureco/tuteco/pleneco. Kaj tiel ni vivas en tiu senfina iteracio, kiu ŝanĝiĝas kun la paso de la generacioj da kulturoj kaj nomoj, sed ĉiam kun la sama dilemo.
Pri Esperanto la afero estas ankoraŭ pli delikata, ĉar Esperanto estas ne naskvorta lingvo, sed ĝi estas tradukvorta lingvo. Ĝenerale, kiuj naskas aŭ "patentigas" vortojn por nomi aŭ renomi novajn aŭ malnovajn aferojn, tiuj membras iel ajn en lingvaj potencularoj strikte ligitaj, rekte aŭ nerekte, konscie aŭ nekonscie, al politikaj aŭ ekonomiaj potencularoj. Tio por ne paroli pri la “memgeneritaj” nomoj, kiuj elaperas preskaŭ nature el la menso de la internacia popolo, kaj fulmrapide dissemiĝas tra la komunikiloj kaj komunikejoj, ĉefe nun Interreto, sed kiuj ĝenerale estas simplaj blindaj vortbildoj de la lingvaj regaj ideologioj, havantaj neniun zorgon pri la preskribecon de la koncernaj aferoj.
Do, ĉiam koncernas Esperanton nur preni la senfinan vagonaron de la vortoj, kiam tiu ĉi jam estas en movo. 
Ideale estus (kvankam eble utopie), ke Esperanto, prezentata pere de iu el siaj fakaj institucioj, estu konsultita la unua, por indiki la esperantan nomon de ĉiu nova afero en la mondo. Surbaze de tiu indiko, do, la nova afero estus distradukita en ĉiujn lingvojn.
Se, tamen, Esperanto ne ĝuas tiun statuson de tutmonda noma konsultejo, ĝi almenaŭ devas ne sekvi sklave la trudojn de la politikajn aŭ ekonomiajn establitarojn rilate vortojn kaj nomigojn, kaj tute sendepende kaj laŭ siaj propraj kriterioj establitaj en la Fundamento kaj en la  15-a regulo de la baza gramatiko, krei (krei, ne simple traduki) siajn nomojn, por difini aŭ redifini novajn aŭ malnovajn aferojn en la tuta mondo.
Tiu unua difina nomo povus esti plej eble preskriba pri la afero (kio ne kutimas ĉe la naciaj lingvoj), surbaze de kuniĝo de simplaj radikoj kaj morfemoj. Depende de la tereno de la afero, ĉefe eble pri abstraktaj aferoj el filozofioj, sciencoj kaj teknologioj, tutmonde konatajafiksoj devus esti ĉiameble preferataj dum la kreoprocedo. Eble eĉ dua nomo povus apudiĝi al la unua, konsiderante eventualan tutmondecan radikon jam ekzistantan inter la naciaj lingvoj de la Okcidento kaj de la Oriento, por difini la saman aferon.
Ĉu alia utopiaĵo? Aŭ komplikaĵo? Eble simpla pripensaĵo.

Nenhum comentário: