terça-feira, 12 de agosto de 2014

HIPOTEZO PRI LA PAROLECO KIEL LA KORPO DE LA ESPERANTA LINGVO KAJ LISTO DE KONVERSACIIGAJ DEMANDOJ



HIPOTEZO PRI LA PAROLECO
KIEL LA KORPO DE LA ESPERANTA LINGVO

Josenilton kaj Madragoa

Kvankam ni ne havas tie ĉi, ĉe-mane, sciencan fundamenton nek pruvon por provi konvinki vin, sed ni hipotezas, ke, ĉar Esperanto ankoraŭ estas multe pli skriba ol parola lingvo, ĝi suferas la mankon de lingva resonanco.
Lingvo estas vivanta estulo, kies korpo estas la sonoj, resonoj, vibroj kaj pensondoj kiuj direktiĝas ĉiuflanke, tien kaj reen, psikoplasme, kompreneble en la nevidebla pensodimensio (aŭ noosfero, antroposfero...). [Kun la tempo, kaj depende de la senĉesa vibrado generita de la homaj kolektivoj, la materialoj rezultintaj de la pensondoj iel solidiĝas en la nevidebla spiritosfero kaj konstruas pejzaĝojn kaj tutajn mediojn. Sed tio ĉi estas afero por alia pripensaĵo.]
La dudimensiaj grafikaj lingvosignoj (nomataj skribaĵoj) elvokas, aŭ ne, penso- aŭ sentosignojn, aŭ en la momento de la skribado, aŭ en la momento de la legado, sed ili ne estas la lingvo en si. Ekster la okuloj de la skribanto aŭ de la leganto, skribaĵo estas nenio pli ol sensignifa grafikaĵo.
La lingvo vivantas fakte estas tiam, kiam ĝi estas praktikata per aktivaj pensoj kaj per paroloj, kiuj generas subtilajn fizikajn manifestaciojn kun signifoj kaj kiuj kunformas kaj kunmateriigas la lingvokorpon, kiu estas alirebla de la lingvuzantoj, kvazaŭ lingvobiblioteko.
Kiam kelkiuj (pli kaj pli maloftaj) akuzas, ke Esperanto estas mortinta lingvo, ili nekonscie diras ian veraĵon. Mankas en la pensa aero la ĉeesto pli efektiva kaj daŭra de esperantaj parolsignoj kapablaj generi pensoĉelojn, poste morfopensojn kaj fine vivantan solidan korpon en la pensosfero aŭ noosfero.
Pro tio estas vitale necese, ke ni, esperantistoj, parolu kaj minumume pensu aktive en Esperanto, individue, interindividue, kolektive kaj, pli estonte, amase, por telekineze sendi esperantajn pensoĉelojn por la plena konstruado de la esperanta korpo en la lingvosfero. Se tio okazos sufiĉe amase kaj larĝskale, post kelka tempo komencos radiiĝi en la aero multaj esperantaj pensaĵoj, pensoĉeloj, pensoĉenoj, solaj vortoj, frazoj kaj esprimoj, ebligantaj pli facilajn pensojn, parolojn kaj skribojn en Esperanto. Formiĝos do iaspeca esperantlingva dinamika naturo kun ties ĉiamaj kaj ĉieaj lingvaj resonancoj, kiuj inspiros la homojn esprimiĝi esperante pli nature, pli vivece, en kuniĝo kun la paralela kaj interplekta mondo de la pensoj.
Kompreneble, ju pli belaj kaj pozitivaj estos tiaj parolaj kaj pensaj esperantaĵoj sendataj al la lingvobiblioteko de la psikosfero, des pli ampleksaj, vibre bonaj kaj altnivelaj estos la rezultaj lingvondoj formantaj histojn de intercerbaj telesinapsoj kaj vagantaj tra la interpensa matrico de la homa kolektiva cerbo, per la vento unue blovita de Ludoviko Zamenhof. Li estis la unua radianto, la patro de tiu harmonia, bela kaj potenciale plenviva lingva estaĵo, kies vivdaŭriga oksigeno estas ni kaj niaj laŭtaj, senĉesaj kaj pozitivaj pensoj, paroloj, kantadoj, laŭtlegadoj kaj deklamadoj per kaj en ĝi.
Iel ajn, sendepende de la pruvebleco de tiu ĉi nia hipotezo, estas necese paroli ĉiam kaj ĉie Esperanton. Ĝi estas la plej forta kaj definitiva konvinkilo, por elmontri, ke la lingvo vere estas vivanta kaj funkcias.

KONVERSACIIGA DEMANDARO

La suba demandaro celas helpi en interindividua kaj grupa konversacioj.
Tiuj demandoj, preferinde, devas esti farataj kaj respondataj laŭtvoĉe. Konsilindas varioj, kaj en la demandoj, kaj en la respondoj. Bonvenas komplementaj, aldonaj kaj improvizitaj respondoj, speciele post jesaj aŭ neaj respondoj (post demandoj per “Ĉu”).


1. Kiu estas vi? [Aŭ kiu estas via nomo? Aŭ kiel vi nomiĝas?]
2. Kio estas vi? [Ĉu vi estas planto, besto, objekto...? Kio? Alie, ĉu vi estas studento, instruisto, kuracisto, aktoro, ŝoforo...? Kio?]
3. Kia estas vi?
4. Ĉu via strato longas aŭ mallongas?
5. Ĉu en via strato estas multaj domoj, arboj kaj aŭtoj?
6. Ĉu la strato, kie vi vivas, havas larĝajn, aŭ mallarĝajn trotuarojn?
7. Ĉu via strato estas asfaltita aŭ tera?
8. Kiel nomiĝas via patrino? Kiu estas la viro (aŭ virino), kiun ŝi naskis?
9. Kiel nomiĝas via patro? Kiu estas la viro (aŭ virino), kiun li naskigis?
10. Kies filo (aŭ filino) vi estas?
11. Ĉu vi havas filon aŭ filinon? Se jes, kiu estas via filo aŭ filino?
12. Ĉu vi havas filojn kaj filinojn? Se jes, kiujn nomojn havas viaj gefiloj?
13. Ĉu vi estas bopatro (aŭ bopatrino)? Se jes, kies bopatro (aŭ bopatrino) vi estas?
14. Ĉu vi estas bofilo (aŭ bofilino)? Se jes, kies bofilo (aŭ bofilino) vi estas?
15. Kiom da mono vi havas en la banko?
16. Ĉu vi povas prunti al mi vian poŝtelefonon? [Mi bezonas telefoni eksterlanden... ]
17. Ĉu via poŝtelefono havas kreditojn por ĉiuj serviloj de movebla telefonio? Ĉu via poŝtelefono estas multica? [ICO estas procesor-unuo de elektronikaj aparatetoj. En la angla ĝi estas nomata chip.]
18. Kie vi loĝas? Kiu estas via kompleta adreso, ekde la planedo?
19. Ĉu vi kunvivas bone kun viaj najbaroj?
20. Kion vi faros en la venonta merkredo vespere?
21. Kia estas via loĝejo?
22. Ĉu via loĝejo estas nova aŭ malnova?
23. Ĉu vi loĝas en domo, aŭ en apartamento?
24. Ĉu vi ŝatas, ŝatetas aŭ ŝategas vian hejmon?
25. Ĉu vi opinias, ke la loĝejoj de la indiĝenoj estas komfortaj por ili? Kial?
26. Ĉu vi havas beston? Se jes, kiun beston vi havas? [Ĉu katon, hundon, hamstron, kuniklon, testudon, birdon...?] Kia ĝi estas?
27. Ĉu vi loĝas en loĝkvartalo, aŭ en komerca kvartalo?
28. Ĉu troviĝas plaĝo (aŭ strando, aŭ marbordo) proksime al via strato? Kaj rivero? Kaj lago?
29. Ĉu vi ŝatas baniĝi ĉe la plaĝo?
30. Ĉu vi ofte vizitas la marbordon?
31. Ĉu vi havas surfotabulon? Ĉu vi ne ŝatas surfi?
32. Ĉu vi preferas baniĝi en naĝejo, aŭ ĉe strando?
33. Ĉu vi jam vizitis la Kariban Maron?
34. Ĉu vi ofte iras al la plaĝo? Aŭ ĉu vi pli ofte iras al la naĝejo?
35. Ĉu vi eniras en klubon kiel klubano, kiel akompananto aŭ kiel senrajta eniranto (aŭ kaŝ-eniranto)?
36. Kia estas la urboparto, kie vi vivas?
37. Kiu estas via kvartalo?
38. Kia estas via urboparto? Ĉu ĝi estas vasta aŭ vastega?
39. Kiom da homoj vivas en via kvartalo, proksimume?
40. Ĉu vi havas bienon aŭ bieneton, por pasigi la liberan tempon?
41. Kia superbazaro estas tie, kie vi vivas?
42. Ĉu vi ofte vizitas bankoficejojn, por pagi fakturojn, aŭ ĉu vi preferas pagi ilin en specialaj fakturpagejoj?
43. Ĉu vi ĉiam iras al preĝodomo aŭ nur malofte?
44. Kiam vi manĝas en memserva restoracio? Ĉiam? Ofte? Malofte? Neniam? Kiam?
45. Ĉu vi kredas pri la diraĵo, ke ĝentileco generas ĝentilecon kaj ke ĝi estas bonega normo de kunvivado inter najbaroj kaj inter ĉiuj homoj? Kial?
46. Ĉu vi toleras facile tiujn bruojn el la sonskatoloj de multaj junulaj aŭtomobiloj?
47. Kia estas via kvartalo?
48. Kiu aŭ kiuj estas la maltrankviligaj kvartaloj en via urbo? Kial ili estas maltrankviligaj?
49. Ĉu okazas multe da perfortaj (aŭ violentaj, aŭ agresaj) agoj en la stratoj de la kvartalo, kie vi vivas? Aŭ ĉu ĉiuj stratanoj de via kvartalo vivas en paco?
50. Ĉu vi ŝatas manĝi frandajn aŭ delikatajn manĝaĵojn agrablajn al la gusto?
51. Ĉu vi ofte aĉetas frandaĵojn aŭ delikataĵojn en frandaĵ-vendejoj aŭ delikataĵejoj?
52. Ĉu vi ofte iras al delikataĵejo?
53. Ĉu vi ofte portas leterojn al la poŝtejo?
54. Ĉu vi ĉiam ricevas la viziton de la poŝtoficisto? Kion pli ofte li donas al vi? Ĉu leterojn de amikoj kaj parencoj, aŭ pagendajn fakturojn?
55. Ĉu vi kutimas viziti luksajn magazenojn?
56. Ĉu vi kutime atentas pri rabatkampanjoj de magazenoj?
57. Ĉu vi estas konsumema (aŭ konsumisma) homo? Ĉu vi vivas konsumante en butikcentroj?
58. Ĉu vi pli preferas aĉetadi en magazenoj, aŭ en simplaj butikoj?
59. Ĉu vi posedas firmaon?
60. Ĉu vi intencas aĉeti aŭtomobilon en 2017?
61. Ĉu vi havas sufiĉan monon, por akiri ekzemple iun Alfaromeon?
62. Kion vi pli preferas? Ĉu BMW aŭ malnovan biciklon?
63. Kie vi kutimas aĉeti viajn vestaĵojn?
64. Kiajn pantalonojn vi pli preferas (aŭ pli ŝatas) vesti? Kaj ŝuojn? Ĉu vi havas multajn? Kiajn?
65. Ĉu vi havas dorlot-beston? Kiel ĝi nomiĝas, se jes?
66. Ĉu vi jam adoptis iun beston, aŭ ankoraŭ ne?
67. Ĉu via gladilo estas moderna (elektra) aŭ malmoderna (je karbo)?
68. Ĉu estas vi mem, kiu gladas viajn vestaĵojn, aŭ ĉu estas alia homo?
69. Kio estas tio, kio ventolas? Ĉu ventolilo, aŭ klimatizilo?
70. Ĉu tie, kie vi sidas, varmas aŭ malvarmas nun?
71. Ĉu vian ventolilon vi mem aĉetis, aŭ ĉu vi gajnis ĝin de iu? Se jes, de kiu?
72. Kiomlonge vi studas Esperanton ĉiutage?
73. Ĉu via domo estas propra, financita aŭ luita?
74. Ĉu vi jam partoprenas esperantan rondon, eĉ se virtualan? Aŭ ĉu ankoraŭ estas frue?
75. Kion vi planas fari en la venonta monato januaro?
76. Amiko mia diris, ke en la venonta karnavalo li restos en spirituala rifuĝejo (aŭ retiriĝejo). Kaj vi?
77. Kion vi faris en la lasta Tago de la Vento (la 10-a de aŭgusto)?
78. Ĉu vi ŝatas promeni tra via loĝurbo?
79. Ĉu vi kutimas preni buson, por foriri el la hejmo, aŭ ĉu vi veturas nur per propra aŭtomobilo, per lu-aŭtomobilo (taksio), per motorbiciklo aŭ per biciklo?
80. Dum kiom da tempo vi kutimas promeni en via urbo?
81. Ĉu vi kutimas longe piedmarŝi ekzerciĝante?
82. Kiomlonge vi piediras por korpa ekzercado?
83. Ĉu vi havas la hobion piediri sur padoj (aŭ vojetoj, vojstrioj, vojstrekoj)?
84. Ĉu la trafikŝtopiĝoj en via loĝurbo estas kritikendaj (aŭ devas esti kritikataj)? Ĉu ili okazas ofte dum la tago?
85. Kiom da fojoj (aŭ kiomfoje) vi alfrontas aŭtoblokadojn dum la semajno?
86. Ĉar preskaŭ neniam ni scias, ĉu aŭ ne okazos trafikŝtopiĝo, ĉe dubo, ĉu vi kutimas porti materialon pri Esperanto, por studi/legi/aŭskulti surstrate?
87. Ĉu vi memoras, kiam vi vizitis muzeon de arto unuafoje (aŭ en la unua fojo, aŭ la unuan fojon)?
88. Kiom da fojoj vi jam vizitis muzeon pri arto? Ĉu unufoje (aŭ unu fojon), dufoje (aŭ du fojojn)? Ĉu multfoje (aŭ multajn fojojn)? Kiomfoje?
89. Ĉu vi jam vizitis Luvron, en la urbo Parizo, Francio, por vidi la faman pentraĵon Mona Lizo?
90. Ĉu vi iam antaŭe jam vizitis la muzeon Ermitejo (en la urbo Sankta-Peterburgo), konsiderata la plej granda kaj grava muzeo en Rusujo?
91. Kion vi plej ŝatas vidi en historio-muzeo?
92. Kian filmon vi plej kutimas vidi?
93. Ĉu vi kutimas viziti kinoteatron (aŭ kinejon)?
94. Kiomfoje vi iras al kinejo dum la jaro?
95. Kiun kinejfilmon vi spektis lastfoje (aŭ en la lasta fojo, aŭ la lastan fojon)? Ĉu vi memoras?
96. Kian muzikon vi plej ŝatas? Ĉu sambon, sambaĉon, BPMn (brazilan popmuzikon), rok-muzikon, metalrokon, bosanovon, bluson, soulon, fohoon, gospelon (evangelikalan), romantikan, romantikaĉan, klasikan, instrumentan, novepokan, psikedelan, elektronikan...? Kian?
97. Ĉu vi kutimas fari aĉetojn en la foirejo? Kian foirejon vi plej kutimas viziti? Ĉu liberan foirejon, aŭ foirejon de aŭtomobiloj?
98. Kiom da fruktoj, legomoj, cerealoj kaj farunoj vi kutime aĉetas por via hejmo? Ĉu multajn, multegajn aŭ malmultajn?
99. Kiam vi unuafoje vizitis kongresejon? Kio okazis tiam?
100. Ĉu vi jam vizitis kongrescentrejon en tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) jaro almenaŭ unufoje?
101. Ĉu vi intencas partopreni esperantan nacian kongreson en via lando? Se jes, kiam?
102. Kiun veturilon vi pli preferas, por promeni distriĝe?
103. Ĉu vi havas biciklon? Se jes, kia ĝi estas? Ĉu simpla? Ĉu kun rapidumoj?
104. Ĉu vi plezure biciklas tra la stratoj de via loĝurbo? Aŭ ĉu vi estas profesia biciklisto?
105. Ĉu en via loĝurbo estas urba arbaro, kia tiu de Johano-Pesoo, la ĉefurbo de la brazilfederacia ŝtato Paraibo?
106. Ĉu la nokto en la urbo, kie vi vivas, estas malluma aŭ luma?
107. Ĉu vi ŝatas vidi ventro-dancon? Ĉu vi jam vizitis ventro-dancejon? Se jes, kiomfoje?
108. Ĉu vi ŝatus lerni ventro-dancon?
109. Ĉu vi kutimas vespermanĝi en restoracioj kune kun iu? Ĉu vi iam antaŭe jam vespermanĝis ĉe kandellumo kun iu? Se jes, kiam? Se ne, kial?
110. En la vespermanĝo, ĉu vi trinkadas kafon kun lakto, aŭ sen lakto?
111. Kiam vi pli trinkas kafon? Ĉu en la vespermanĝo, en la matenmanĝo aŭ en la tagmanĝo?
112. Ĉu vi kutimas admiri la plenlunon sur la ĉielo?
113. Dum la plenluno, ĉu la nokta ĉielo super via loĝurbo estas plena je steloj?
114. Ĉu vi jam vidis meteoron irantan sur la ĉielo?
115. Ĉu vi kredas, ke iam estonte okazos pluvo da meteoroj el la ĉielo?
116. Ĉu via loĝejo estas profesie dekoraciita, aŭ ĉu estis vi mem, kiu aranĝis la meblaron?
117. Kia estas la dekoracio de via loĝdomo? Ĉu ĝi estas klasika, moderna, futurisma aŭ eklektika? Aŭ miksita? Aŭ tute senstila? [Ne validas mensogi. ]
118. Kiom multe via tuta loĝejo estas meble provizita? Per multege de mebloj aŭ nur per simplaj funkciaj mebloj?
119. Ĉu vi havas multajn ornamaĵojn (pentraĵojn, tapiŝojn, vazojn, luksaĵetojn ktp) en via vizitĉambro?
120. Ĉu vi havas bonguston en la elektado de viaj hejmiloj?
121. Ĉu vi povas kredi, ke ju pli malmoderna estas la forneloj, des pli da energio ili konsumas?
122. Ĉu via fornelo estas elektra aŭ indukta, havanta brulilojn, aŭ ĉu ĝi estas gasa, havanta flamingojn?
123. Ĉu vi povas kredi, ke ankoraŭ ekzistas multaj forneloj je vegeta karbo aŭ je lignoŝtipoj en la internlando de Brazilo, ĉefe en la kamparoj de Sertono kaj en la arbaroj?
124. Ĉu vi kutime varmigas manĝaĵojn en mikroonda fornelo?
125. Kia estas la ideala komputilo por elektronikaj videoludiloj, laŭ via opinio?
126. Ĉu vi ŝatas ludi per videoludoj?
127. Ĉu vi jam ludis per videoludiloj en interret-butiko?
128. Ĉu via komputilo ofte difektiĝas, aŭ ĉu ĝi estas tre bonkvalita kaj malofte difektebla?
129. Kiel vi pli ŝatas studi? Ĉu per komputilo, aŭ per presita libro?
130. Ĉu vi ŝatus posedi luksegan hejman kinoteatron?
131. Ĉu vi povas kredi, ke multaj monhavantoj spektos la ludojn de la monda futbalpokalo de 2026 ĉeeste en la stadionoj, sed samtempe fizike en sia propra domo? Kiel tio eblos? Ĉu vi jam pensis, ke la rapide evoluanta holografia teknologio facile ebligos tion, tiel ke oni sidos sur sia hejma sofo kaj spektos la ludojn, dumokaze, projekciitajn miniature sur la plankon de ilia loĝejo, per holografiilo?
132. Ĉu vi ŝatus mendi la laboron de dekoraciisto, por plibeligi vian loĝejon? Ĉu vi mem dekoracius ĝin, aŭ ĉu vi kontraktus iun profesiulon fari tion?
133. Ĉu vi kutimas pridemandi prezojn de aĉetotaj aferoj por via hejmo?
134. Ĉu vi kutime antaŭkalkulas la prezojn de servo, antaŭ ol kontrakti iun por fari ĝin?
135. Ĉu en via domo la lampoj estas inkandeskaj, fluoreskaj, aŭ ĉu ili estas biolampoj? Kiaj el ili estas pli ŝparigaj por via poŝo?
136. Ĉu vi scias, ke la prezoj de unu biolampo varias inter dek kaj tridek realoj? Ĉu valoras la penon aĉeti ĝin?
137. Ĉu vi estas dizajnisto (aŭ finprilaboristo, aŭ fasonisto, aŭ eksteraĵisto)?
138. Ĉu vi konsentas, ke arta dizajno (aŭ arta fasono, aŭ arta finprilaboro) plivalorigas ian ajn artefaritan aŭ industriigitan objekton?
139. Ĉu en via hejmo estas tradicia tablo el palisandro? Ĉu scias, kiu krudmaterialo estas palisandro?
140. Ĉu vi ŝatas sidi iomete sur ripoziga lignoseĝo, trinkante trankviligan teon ĉe tablo en verando, ĉe la vesperiĝo? Ĉu tio ofte okazas al vi, aŭ ĉu ĝi estas sonĝo?
141. Ĉu vi tute konsentas kun ni, ke delonge la klasikaj skribotabloj el ligno estis anstataŭigitaj per la modernaj komputilaj tabloj el artefaritaj materialoj?
142. Ĉu vi preferas la modernajn lustrojn al la klasikaj kaj nobelaj?
143. Ĉu en via dormoĉambro estas lumventolilo sur la plafono? Se jes, ĉu vi regas ĝin per teleregilo?
144. Ĉu vi estas el aristokrata familio?
145. Kiun tuŝekranan elektronikan aparaton vi havas?
146. Kia estas via fridujo? Ĉu ĝi estas modernega (ekzemple tuŝekrana), aŭ ĉu ĝi estas ordinara, sen pinta tekniko?
147. Ĉu vi kutimas stoki kongelitajn manĝaĵojn en kongel-keston, por manĝi ilin dum la semajno, ne bezonante kuiri ilin ĉiutage (aŭ en ĉiu tago)?
148. Kian bankuvon vi havas en via banĉambro? Ĉu klasikan, japanstilan, modernan, nenian?
149. Ĉu vi jam baniĝis en trankviliga (rilaksa) japana bankuvo, en varma akvo plena de floroj?
150. Ĉu vi kutimas miri elmontratajn elektronikaĵojn en vitrinoj?
151. Kiam vi jam baniĝis sub akvo-tubo en via vivo?
152. Kia estas la krano de la duŝilo en via banĉambro? Ĉu ĝi estas metala aŭ el plasto?
153. Ĉu vi jam baniĝis surstrate per akvo-hoso?
154. Kion vi kutimas lavi per akvo-hoso?
155. Ĉu estas ĝardeno ĉirkaŭ, antaŭ aŭ malantaŭ via loĝejo?
156. Ĉu vi jam vizitis la akvofalojn Iguasuon, en la brazila ŝtato Paranao?
157. Ĉu vi jam veturis per helikoptero?
158. Kie vivas la balenoj kaj kie navigas la ŝipoj?
159. Ĉu vi kutimas preterpasi malrapidemajn homojn tiam, kiam vi iras rapide?
160. Kiam vi preterpasas vitrinojn de ŝuoj, ĉu vi kutimas halteti iomete, por rigardi ilin?
161. Ĉu vi jam flugveturis longe sur oceano? Se jes, sur kiu oceano? Kiel? Per aviadilo? Per helikoptero? Aŭ per la flugiloj de la imagado?
162. Ĉu en via loĝkavartalo la telefonia signalo estas bone kaptebla?
163. Kiu estas la telefonkompanio (aŭ servilo) de via poŝtelefono?
164. Ĉu via poŝtelefono estas funkcianta bonorde (aŭ glate, aŭ senprobleme) en la lastaj tempoj?
165. Ĉu vi jam flugis per aviadilo tre alte, super la nuboj?
166. Kien vi veturis lastfoje? Ĉu vi memoras? Kaj per kio vi veturis?
167. Ĉu vi estas veturemulo?
168. Ĉu vi havas parencojn en alia lando? Kiuj estas ili?
169. Ĉu vi jam alvenis tute neakurate en flughavenon, por atendi iun veturinton? Kio okazis tiam? Ĉu li jam estis surteriĝinta, aŭ ĉu li ankoraŭ estis surteriĝonta?
170. Ĉu vi kutime alvenas akurate al viaj renkontiĝoj?
171. Ĉu vi iam antaŭe jam ricevis monkompenson de flugkompanio pro tio, ke okazis tro longa malfruo de deteriĝo (aŭ alĉieliĝo)?
172. Post kiam vi surteriĝas kaj enflughaveniĝas, ĉu la sektoro de valizo-rultapiŝo ĉiam liveras vian bagaĝon bonorde?
173. Ĉu vi iam antaŭe perdis valizon aŭ pakaĵon en flughaveno? Se jes, ĉu vi rehavis ĝin poste?
174. Enaviadiliĝonte, ĉu vi ordinare ekspedas vian tutan bagaĝon, aŭ ĉu vi kunportas ion en la manoj?
175. En la aero, ĉu vi estas trankvila pasaĝero, aŭ ĉu vi vojaĝas maltrankvile?
176. Ĉu vi intencas iri al la venonta nacia kongreso en via lando? Se jes, ĉu vi preferos alveturi per buso aŭ per aviadilo?
177. Kiam vi aperas en flughaveno, por atendi iun veturinton, ĉu vi pli ofte staras antaŭ la nacia elirejo, aŭ antaŭ la internacia elirejo?
178. Ĉu vi kutimas trinki la fortan kaj bonan (kaj tre altkostan) espreson en la flughaveno?
179. Kiom da flughavenoj ekzistas en via loĝurbo, aŭ kiu estas la flughaveno plej proksima de ĝi?
180. Ĉu vi pli bone fartas laŭ la fiziko, aŭ laŭ la animo?
181. Ĉu vi kredas, ke bona mensa farto implicas aŭ helpas bonan fizikan farton?
182. Ĉu vi kaj via familio fartas emocie bone?
183. Ĉu via bonfarto dependas de multaj kuraciloj (medikamentoj), aŭ ĉu ĉefe de via mensa, emocia kaj spirita sanoj?
184. Ĉu vi jam nuligis antaŭmendon faritan al hotelo? Kial?
185. En kiu hotelo vi gastis lastfoje, kiam vi estis for de via loĝurbo?
186. Ĉu vi sciis, ke, anstataŭ en hoteloj, multaj esperantistoj gastas ĉe aliaj esperantistoj, kiam ili vizitas aliajn landojn?
187. Ĉu vi scias, ke ekzistas libroforma tutmonda listo da esperantistoj-gastigantoj, nomata PASPORTA SERVO?
188. Ĉu vi ŝatus membri en tiu listo kaj gastigi alilandajn esperantistojn en via domo?
189. Ĉu vi jam promenis per telfero? Kiam?
190. Kune kun kiu vi ofte promenas? Aŭ ĉu vi preferas promeni sola?
191. Ĉu vi ofte vizitas la publikan bibliotekon de via urbo? Kia ĝi estas?
192. Ĉu vi kutimas distriĝi, promenante tra via loĝurbo?
193. Kian veturilon vi plej ofte prenas, por promeni?
194. Kiuj estas la plej vizitindaj lokoj en via loĝurbo?
195. Kio estas ege necesa (aŭ bezonata) en la perfekta urbo, en via vidpunkto?
196. Kiaj estas la urboj kaj placoj en la centro de via urbo? Kaj en la periferio?
197. Ĉu vi jam plantis arbon aŭ eĉ arbeton en iu strato aŭ placo de via loĝurbo? Se jes, kiun? Se ne, kiun planton aŭ arbon vi ŝatus planti, por kontribui por la vivkvalito de via urbo?
198. Ĉu la magistrato (urba konsilantaro) de via urbo bone faras sian parton en la zorgado de la naturaj vivrimedoj de la popolanoj? Aŭ ĉu ĝiaj priokupiĝoj estas pli interesaj al ekocidaj (aŭ ekomurdaj, aŭ ekomortigaj) industriistoj?
199. Kio ĉefe estas la defluejoj de via loĝurbo? Ĉu riveroj, aŭ la maro?
200. Ĉu vi vivas en sekura kaj salubra urba medio? Kial?
201. Kio necesas al via kvartalo, por ke ĝi havu pli sanigan bazan salubrecon?
202. Kie defluas la kotaj akvoj de via urbo dum kaj post la pluvegoj?
203. Laŭ via opinio, ĉu la petrolo estas pura energio? Kial?
204. Kion vi pensas pri la nuklea energio?
205. Kiu akvo-energia centralo (aŭ hidroelektra centralo) provizas elektron al via regiono? Aŭ ĉu la elektro, kiun vi uzas, devenas el alia speco de fonto? Se jes, kiu?
206. Ĉu estus finance eble, ke la magistratanoj (urbaj konsilantoj) de via municipo aprobus leĝo-projekton, por instali ventoenergiilojn, por malplikostigi la elspezojn de la urbodomo kaj de ĉiuj municipanoj per malpli da municipaj tributoj (impostoj, taksoj, laŭplibonigaj kontribuoj kaj specialaj kontribuoj)? Kial vi pensas tiel?
207. Ĉu la municipa urbestro, kiu estis elektita de la popolo per balotoj en la lasta elektado, estas atenta pri la konservado de la naturaj rimedoj de via urbo? Kion li faris ĝis nun favore por via municipo rilate tion?
208. Ĉu vi faras vian parton, pagante akurate viajn municipajn tributojn, por pliriĉigi la municipan budĝeton kaj tiel certigi pli da publikaj vorkoj?
209. Kiomvolta estas la elektro de via domo? Ĉu 110-volta aŭ 220-volta?
210. Kiom da voltoj necesas, por funkciigi vian poŝtelefonon?
211. Ĉu vi loĝas en planita urbo, kia la metropolo Braziljo, aŭ ĉu en malnova miskreskinta urbo? Sed ĉu ankoraŭ estas ebla iu replanado de kelkaj partoj kaj de kelkaj aspektoj de via urbo, pere de moderna, malaltkosta kaj futurisma urboplanismo, sed sen detruado de la naturo? Kiu estas la sinteno de via urbestro koncerne tion?
212. Kio pli urĝe necesas sin replani en via urbo?
213. Ĉu en via urbo estas multe da florbedoj meze de la stratoj?
214. Ĉu la stratoj en via urbo estas sufiĉe bone provizitaj per trafikaj signaloj?
215. Ĉu okazas multe da veturilaj akcidentoj en via urbo? Kial?
216. Kiom da piedirpontoj estas en la ĉefaj avenuoj de via urbo?
217. Ĉu vi kutimas utiligi la piedirpontojn, por transiri la movplenajn stratojn, aŭ ĉu vi kuraĝe preferas defii la danĝeron kaj transiri ilin paŝe sur la ŝoseo mem, malapud la semaforo?
218. Kiaj estas la piedirpontoj en la urbocentro, tra kie vi ofte iradas?
219. Se vi estus direktoro de publika lernejo kaj havus povon elekti la lernejilojn (meblojn kaj aparatojn), kion vi elektus por funkciigi ĝin adekvate?
220. Ĉu vi opinias, ke la registaro bone ekipas la publikajn edukejojn en via urbo, per modernaj didaktikaĵoj? Kial?
221. Kiom da publikaj bibliotekoj estas en via urbo? Ĉu ili estas bone provizitaj per humanismaj libroj? Kaj pri esperantaj libroj? Ĉu vi jam faris donacon de esperantaj libroj al iu biblioteko?
222. Kion vi opinias pri la uzado de komputiloj en lernoĉambroj? Kaj pri interreto kiel didaktika rimedo?
223. Al kio vi atribuas la konstantaj pledoj de instruistoj, ke la lernantoj suferas pli kaj pli de disleksio (kronika malatentemo)?
224. Kiel plaĉas al vi la eduka sistemo bazita sur la multdisciplineco kiel motiva faktoro en la procedo de instruado-lernado?
225. Kiam vi studis en la fundamenta lernejo, kiu estis tiam la plej freŝa teknika didaktika novaĵo? Ĉu vi ankoraŭ memoras?
226. Ĉu estas strange, ke robotoj povas substituiĝi al homoj en la preskaŭ dia tasko instrui? Eble post 30 jaroj ne estos strange, sed ni ne havas certecon. Ĉu ankaŭ vi dubas?
227. Ĉu vi scias, ke hom-similaj robotoj instruas la anglan lingvon al infanoj en sudkoreaj lernejoj, sed ke ili estas duon-gvidataj de malproksime de homaj instruistoj (laŭ novaĵo el 2010)?
228. Laŭ vi, en la nuntempo, kiu didaktikilo multe pli furorus kaj sukcesus en la lernejoj, por plibonigi la atentemon de la lernantoj?
229. Kiel agrablas al vi la sistemo pri tuttaga lernejo?
230. Ĉu vi samopinias kiel ni, ke estus tre bone, se, post la veninta Futbala Mondpokalo, en Brazilo, ĉiuj novaj stadionoj estus transformitaj en publikajn lernejojn de lundo ĝis vendredo? Kial?
231. Kion vi opinias ĝenerale pri la kuracarto de la indiĝenoj? Ĉu ili estas primitivaj kaj tute senefikaj? Kaj pri la spiritaj terapioj? Ĉu vi estas por aŭ kontraŭ ili?
232. Okazas nuntempe en la mondo multaj oficialaj vakcino-kampanjoj. Ĉu vi estas por aŭ kontraŭ ili? Aŭ ĉu vi estas nek por nek kontraŭ ili?
233. Kio pli ofte okazas en la centraj stratoj de via loĝurbo? Ĉu trafikmalrapidemoj aŭ trafikŝtopiĝoj?
234. Ĉu vi jam imagas milojn da aŭtomobiloj flugantaj super via urbo, tra aeraj stratoj, post ĉirkaŭ tridek jaroj? Ĉu vi konvinkiĝas, ke tiu aŭtomobila aera trafiko solvos la problemojn pri kunirado en la urboj? Kial?
235. Kiel plaĉus al vi, se ĉiuj aŭtoposedantoj lasus siajn kvarradajn veturilojn en la aŭtoĉambroj kaj delokiĝus strate nur per la novaj elektraj bicikloj (aŭ elektrobicikloj)? Ĉu tiu solvo estus pli sekura kaj pli ekologiisme ĝusta en la nuntempo?
236. Kion vi pensas pri la ofta praktikado en multaj grandurboj, trairi inter aŭtomobiloj per mocotoj (mallongigo de motorciklotaksioj)? Ĉu vi opinias ilin plene sekuraj? Ĉu vi kuraĝas veturi per ili dum la pinthoroj, riske preterpasante aŭtojn, busojn kaj aliajn motorbiciklojn tre apude (preskaŭtuŝe)?
237. Kion vi pensas pri registara decido kampanji kontraŭ privata aĉetado de novaj aŭtomobiloj, ĝis solviĝos la dramaj problemoj pri trafikŝtopiĝoj en la plej granda parto de la urbaj centroj? Ĉu tio estus facila tasko, aŭ ĉu ĝi kaŭzus nesubteneblan cunamon da protestoj de aŭtofabrikistoj, aŭtorevendistoj kaj konsumantoj? Ĉu okazus amasmaldungoj, terorismaj atakoj kaj eble formandatiga proceso kontraŭ la prezidento? Ĉu okazus senprecedenca malkresko kaj serioza recesia krizo en la ekonomio? Aŭ ĉu aliflanke tio povus okazigi plifortiĝon de la merkato pri eluzitaj aŭtoj, aŭtoriparado kaj alternativa transportsistemo? Kiel vi sintenus rilate tiun aferon? Ĉu optimisme aŭ pesimisme? Ĉu vi estus por aŭ kontraŭ tia kampanjo? Aŭ ĉu vi sintenus indiferente?
238. Ĉu policaj gvatkameraoj havas nur la celon helpi en la sekurigo de la personoj, aŭ ĉu ili taŭgas ankaŭ kiel elektronikaj spionoj pri la privata vivo de la individuaj homoj? Ĉu tiu demando povas iel memorigi pri la fikcia ĉiopova kaj ĉiokontrola registaro en la romano “1984”, de la angla aŭtoro George Orwell? Aŭ ĉu la nuntempaj registaroj havas kontrolilojn multe pli efikajn, nevideblajn kaj inteligentajn sur la amasoj kaj individuoj, bazantajn sin sur teknologiaj, interretaj kaj kadastraj registraĵoj? Aŭ ĉu ni iom troigas pri ĉi tiu punkto?
239. Ĉu vi jam aŭdis pri la fama insulo Alkatrazo, en Usono, kie funkciis dum longa tempo prizono je maksimuma sekureco, konsiderata la plej sekura prizono en la mondo, kaj ke el ĝi neniu prizonulo sukcesis fuĝi (almenaŭ oficiale)? Sed tamen, laŭ oni diras, escepte du prizonuloj sukcesis forfuĝi. Ĉu vi kredas tiun okazaĵon, aŭ ĉu ĝi estas nenio pli ol urba legendo el San-Francisko (ĉef-urbo de Kalifornio)?
240. Kion vi opinias pri la armiteco kaj prepariteco de la municipaj policanoj, kie vi vivas? Aŭ ĉu tie, kie vi vivas, ne estas municipa polico? Ĉu ne eĉ gvardianoj (aŭ gardistoj)? Ĉu eĉ ne “bona kaj maljuna” noktogardisto?
241. Kiu zorgas pri la sekureco en via strato?
242. Ĉu vi pagas aparte por via doma aŭ persona sekureco?
243. Ĉu vi havas gardhundon? Se jes, kiu kaj kia estas ĝi?
244. Ĉu vi estas por aŭ kontraŭ aparta pago por la privata sekureco de loĝejaj stratoj? Kial?
245. Ĉu vi estas gvatema pri alies vivo? [Respondu sincere.]
246. Ĉu vi scias, ke jam estas testataj multaj elektraj aŭtomobiloj, sed ke ili ankoraŭ ne estas aĉeteblaj en la granda aŭtomerkato?
247. Ĉu viaj samurbanoj ankoraŭ ne estas sufiĉe edukitaj disigi la rubaĵojn laŭ ĉi ties specoj, por meti ilin en selektajn rubujojn? Aŭ ĉu vi aparte jam delonge kunlaboras por la selekta rubkolektado?
248. Kie situas la recikligejo plej proksima de via kvartalo?
249. Kiujn aliajn rimedojn vi konsilus al la urba konsilantaro (aŭ magistrato, aŭ municipa konsilio), por solvi la problemojn pri aŭtotrafiko en via loĝurbo?
250. Ĉu vi jam pensis kandidatiĝi por urba konsilanto (magistratano)? Aŭ ĉu vi preferus kandidatiĝi por la urbestreco? Kiu estus via unua granda faro kiel urbestro de via urbo, apenaŭ vi enoficiĝus (aŭ apenaŭ vi ekokupus la postenon)?
251. Kiom poluita estas la urba medio, kie vi loĝas?
252. Kaj pri la psika-socia medio, kie vi vivas? Ĉu ĝi agrablas al vi?
253. Ĉu vi kredas, ke la artistoj povas kunlabori efektive kaj praktike, por la elkonstruiĝo de ia universala urbo, kies teritorio estus la tuta terglobo?
254. Kiel vi difinas la nocion pri «komuna konscienco»?
255. Ĉu vi perceptas bonan etoson en via urba medio ĝenerale, aŭ ĉu dependas de la urboparto?
256. Kia estas la komuna konduto de la loĝantaro de la kvartalo, kie vi loĝas?
257. Ĉu la urba medio, kie vi loĝas, estas urbanize planita, aŭ ĉu ĝi kreiĝis spontanee, laŭ (aŭ kun) la paso de la tempo?
258. Ĉu vi iel kunlaboras, por la unuformeco de la kolektiva konduto de la homoj, kun kiuj vi kunvivas, aŭ ĉu vi pensas, ke tio tute ne eblas?
259. Ĉu vi kredas, ke komuna unuforma etoso el kolektivaj pensoj povas formi iaspecan energian centralon povantan movi la mondon? Kaj pri individua menso? Ĉu ĝi povas moveti, konstrueti, detrueti aŭ ŝanĝeti ion? Kiel?
260. Kion vi komprenas pri «emocia organismo»?
261. Ĉu vi jam transpasis la limon inter Brazilo kaj Paragvajo tra la Internacia Ponto de la Amikeco, super la rivero Paranao?
262. Ĉu vi jam imagis pri estonta Monda Civito kreita interkonsente inter ĉiuj nacioj de la Tero, per traktato de la Publika Internacia Juro, tiel ke la transpaso inter ĉiuj landlimoj estos tute libera (sen bezono de pasporto kaj vizo), kaj ke ekzistos universalaj normoj de paca kunvivado, kun adopto de Esperanto kiel universala lingvo inter ĉiuj popoloj kaj adopto de iu sola monunuo inter ĉiuj nacioj, sed kun respekto al ĉiuj naturaj lingvoj, religioj kaj kulturoj? Ĉu vi povas kredi, ke tio estos tute ebla post ĉirkaŭ kvindek jaroj? Aŭ ĉu ĝi estas tute nerealigebla utopio, antaŭ la forta malutopia realeco de la sonĝo-mortiga nuntempo? Ĉu vi havas esperon pri la estonteco de la homaro? Kial?
263. Ĉu vi iom sentas vin mondcivitano, aŭ ĉu vi sentas vin radikala ŝovinisma naciano?
264. Malgraŭ ĉiuj sociaj problemoj en la mondo, ĉu vi vidas ian indikon, ke novaj bonaj tempoj alproksimiĝas ĉe la horizonto de la sociaj strukturoj kiel tuto? Kial? Kio igas vin kredi tion?
265. Ĉu la beleco de la nova alvenonta estonteco estas fakto ekzistonta per si mem, aŭ ĉu ĝia ekzisto dependos komence de la optimisma mondvidado aŭ mondokoncepto de kelkiuj?
266. Kiu estas la prioritato por paca kaj harmonia kunvivado en la mondo, laŭ via vidpunkto?
267. Antaŭ ol ĉio, kio necesas por harmonia komuna vivo?
268. Kion vi konsideras nepre necesa por la paca kunvivado en la grandaj urbaj homamasoj?
269. Ĉu vi kredas, ke paktoj de bona kunvivado inter membroj de unu socia grupo kaj inter sociaj grupoj de tuta grandurbo povas pli rapide proprainiciate starigi la perfektan socion, laŭ la principoj de «La Socia Kontrakto», libro de la franca filozofo Jean-Jacques Rousseau, aŭ ĉu tio ĉiam dependos de la interveno kaj reguligo de la afero far la Ŝtato?
270. Laŭ via opinio, kiuj lernobjektoj pli urĝe bezonas reformojn en siaj konceptoj?
271. Kiuj lernobjektoj ne ekzistas, sed devus inkluziviĝi en la instruaj programoj de la fundamentaj lernejoj? Kaj en la mezgradaj? Kaj en la universitato? Aŭ ĉu nek en la baza nek en la superaj niveloj devas okazi ŝanĝoj? Kion vi diras pri tio?
272. Ĉu vi opinias, ke devus ekzisti disciplinoj pli preventemaj kaj klarigemaj pri la realo de la vivo kaj pri la kialo de la vivo, jam ekde la lastaj fundamentaj klasoj kaj kun alĝustigo de esprimaro laŭ la aĝetapo, ekzemple de narkotaĵoj, STM (seksume transmisiebla malsano), gravedeco en la adoleskanteco, amo, psikologio, filozofio, kompara teologio, spiritualismo kaj la universaleco de la evangeliaj virtoj? Kion pli vi aldonus? Kion vi eltirus el tiu ekzemplo-listo? Kial?
273. Kion vi pli kutime uzas kontraŭ gripo, la plej ordinara malsano? Ĉu siropon, pilolojn, melason aŭ sukon el oranĝo? Aŭ nenion?
274. Ĉu vi kutimas preni siropon kontraŭ gripo? Kiu siropo estas la plej efika?
275. Kontraŭ kio vi ricevis injekton en la lasta fojo (aŭ lastfoje, aŭ la lastan fojon)? Ĉu vi memoras? Kie tio okazis? Ĉu en hospitalo, en via domo, en apoteko? Kiomforte ĝi doloris al vi? Kien vi ricevis ĝin? Ĉu en la muskolon, en la vejnon aŭ en la sidvangon (aŭ gluteon)? Kiu pli doloris? Ĉu la nadlo aŭ la likvo injektita en si? Ĉu ĝi, tamen, solvis vian problemon?
276. Kiel plaĉas al vi ĉirkaŭbrako (aŭ brakumo) kiel terapio?
277. Kiel agrablas al vi la nutroterapio?
278. Kiam la lastan fojon vi servis vin de la plantoterapio (aŭ fitoterapio)? Kiun planton vi uzis? Ĉu ĝi estis manĝita kiel nutraĵo, maĉita aŭ muelita, aŭ ĉu infuzita en formo de teo? Por kio vi uzis ĝin?
279. Ĉu vi forte kredas pri la efikeco de la ridoterapio en la resanigejoj, fare de volontuloj aŭ profesiuloj pajace vestitaj? Ĉu vi kredas, ke ĝenerale ridemaj homoj malsaniĝas pli malofte aŭ kuracas sin pli rapide, ol tro seriozaj aŭ malĝojemaj homoj?
280. Kaj pri la fluidoterapio (aŭ fluidopasigo) en la spiritismaj societoj? Ĉu vi jam submetiĝis al ĝi? Se jes, por kio? Ĉu por simpla bonfarto aŭ ĉu por kuraco de iu malsano? Ĉu ĝi estis aplikata de unu sola (fluido)pasigisto, aŭ per triopo da ili? Ĉu ĝi estis kun koloraj lumoj (kolorterapio), aŭ kun simpla lumo?
281. Kion vi pensas pri la homeopatio? Ĉu vi jam glutis tiujn ĝiajn malgrandajn blankajn globetojn aŭ tiujn gutetojn el ĝiaj mallumaj flakonetoj el vitro? Kiom da dozoj vi bezonis? Ĉu tiu terapio helpis vin?
282. Kaj kion pri la masaĝoterapio? Ĉu ĝi estas valora kuracmetodo, laŭ vi? Ĉu vi jam antaŭe prenis masaĝon? Se jes, en kiu parto de via korpo? Ĉu vi suferas de papagbeko (aŭ osteofito, aŭ ostosprono)? Ĉu vi jam prenis limfan masaĝon?
283. Ĉu povas ekzisti tute libera kaj sendependa organizita socio, kiu zorgu mem pri sia kunvivado en harmonio kaj ordo? Aŭ ĉu ĉiam nepre necesos la ĉeesto de iu forta registaro kaj ties rigoraj leĝoj, polico kaj ĉiaj kontroliloj pri la privata vivo? Kio mankas, por ke tiu rigida registara kontrolo ne plu necesu?
284. Kio estas pli poluata en via urbo? Ĉu la plaĝoj, aŭ la riveroj? Ĉu la aero, aŭ la menso de la personoj?
285. Kiun ideon vi havas, por malpligrandigi la poluadon de la aero en la stratoj de la grandurboj?
286. Kion vi faras, por kontribui por pli bona mondo en la estonteco? Ĉu vi defendas aktive iun idealon, kiu jam nuntempe iel pozitivigas la homajn mediojn, kaj lokajn kaj tutmondajn?
287. Ĉu la afero de Esperanto povas esti humanisma aŭ homarama rimedo por plibonigi la estontecon de la homaro? Ĉu vi intencas engaĝiĝi pli aktive en tiu movado pacama, por kunbatali por tiu pli bona mondo?
288. Kiun pilkludon vi plej preferas? Ĉu piedpilkon (aŭ piedpilk-ludon, aŭ futbalon), korbopilkon (aŭ basketbalon), retpilkon (aŭ volejbalon), manpilkon (aŭ handbalon) aŭ tenison?
289. Kien vi vojaĝis lastfoje for de via urbo, en ferioj?
290. Kien vi planas libertempe vojaĝi venontfoje?
291. Kiom da tagoj vi kutime restas libertempe sen laboro aŭ studo dum la jaro? Ĉu 10? 20? 30?
292. Ĉu vi jam pensis rezervi monon en via bankkonto, kaj ankaŭ la monaton julio en via kalendaro, por libertempi kaj partopreni la venontan universalan esperantan kongreson?
293. Ĉu vi povas kredi, ke post tri aŭ kvar jaroj preskaŭ ĉiaj objektoj, nuntempe mane konstruitaj, povos esti konstruitaj per la freŝ-teknologiaj presiloj 3D? Aŭ ĉu tio ankoraŭ estas utopio?
294. Ĉu vi opinias utile vojaĝi en periodo de ferioj, sed profiti ankaŭ la vojaĝon, por studi, esplori aŭ labori volontule? Kion vi pensas prie?
295. Kiam kaj kien vi veturis lastfoje je volontula servo?
296. Kiu estas la plej granda kvartalo en la ĉirkaŭaĵo (aŭ suburbo, aŭ antaŭurbo, aŭ periferio) de via loĝurbo?
297. Kies monumentojn vi vizitas ofte?
298. Ĉu vi kutimas promeni trankvile ĉirkaŭ la placo proksima de via domo, kiel iam? Ĉu vi kutime amindumas mano en mano, aŭ simple konversacias, sidante sur placa benko, ĝis malfrue en la nokto, sub la brilo de la steloj kaj inspirite de la kora varmo?
299. Ĉu vi kutimas tagmanĝi for de via loĝejo, en restoracioj? Kiel plaĉas al vi la rapidservaj manĝejoj en la urbocentroj? Kie vi plej preferas manĝi? Ĉu en tradiciserva restoracio, aŭ en memserva (aŭ laŭpeza) restoracio? Aŭ ĉu nur hejme?
300. Ĉu vi jam faris promeson al iu sanktulo? Se jes, al kiu kaj por kio? Se ne, pro kio?
301. Ĉu vi ŝatas spekti rondon pri kapoejro? Kian stilon vi plej preferas rigardi? Ĉu angolaon (malaltmovan), aŭ la regionalan (altmovan)?
302. Kiam en la lasta fojo vi gastigis parencon ĉe vi? El kie li/ŝi venis?
303. Ĉu vi jam gastis en unu el la tutmonde konataj junulargastejoj dum viaj foraj vojaĝoj? Ĉu vi scias, ke per ili vi povas ankaŭ ŝpari multan monon, ĉar ili pagpostulas minimuman prezon por gastigi, konsiderante, ke ili apartenas al nemonprofita internacia organizo?
304. Se vi eventuale kongresos en Rio venontjare, ĉu vi plej preferos resti en hotelo, aŭ ĉu vi nepre volos kunresti en la nomata «komuna loĝejo» de la kongres-sidejo mem?
305. Ĉu vi estas gastigama (aŭ gastigema) homo?
306. Kiam vi lastfoje engastiĝis ĉe parenco aŭ amiko? Ĉu vi memoras? Kie tio okazis? Kiomlonge vi restis?
307. Ĉu vi intencas membri en tiu internacia programo Pasporta Servo, kiu zorgas pri intergastigado de esperantistoj?
308. Kelkaj defendas la ideon, ke larĝaj kaj ampleksaj kurentoj de kolektivaj preĝoj aŭ koncentritaj porpensoj povas ŝanĝi tutan median etoson, ĝis tia mezuro, ke, se mondskale, ili povos, ekzemple, finigi militon, estingi epidemion aŭ evitigi katastrofon. Ĉu vi kredas tion, aŭ ĉu tio, por vi, estas nur spiritualisma deliro?

309. Kelkaj aliaj anoncas, ke la nuntempaj infanoj de la tuta mondo alvenis por komenci, post kelkaj jaroj, la konstruadon de la nova tera civilizacia urbo. Ĉu vi kredas ilin, aŭ ĉu tio estas espera utopio? Se vi kredas al ili, kiel ni povas helpi tiujn hodiaŭajn hometojn preparaĝi por la plenumado de siaj estontaj misioj?

6 comentários:

clovisportes@gmail.com disse...

Bela prezentado. Kaj frazoj pri kiuj kelkfoje oni dubas. Dankon

Nazaré Laroca disse...

Dankon, kara Josenilton!

Vi donacis al ni tre utilan demandaron!

José Passini disse...

Bona kaj utila konribuo al la tre bezonata kutimo paroli en Esperanto. Pluraj esperantistoj perdas oportunon vivigi la lingvon pro la fakto, ke la flago, kiun ili portas, ne estas tute verda...

Desiderio disse...

Josenilton kaj Madragoa
Vi faris belan laboron kaj mi kopiis tiu, por ĉiutage pratikado. Dankon!

Tania Paixao disse...
Este comentário foi removido pelo autor.
Tania Paixao disse...

Mi opinias, ke post respondi la demandaron kiun vi sugestas mi ne plu timos paroli. Dankon Josenilton!