sexta-feira, 1 de agosto de 2014

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM AGOSTO DE 2014 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN AŬGUSTO 2014


CIENTISTAS USAM NANOTECNOLOGIA PARA TENTAR CURAR CÂNCER // SCIENCISTOJ EKUZAS LA NANOTEKNOLOGION, POR KURACI LA KANCERON

31-08-2014

Robôs minúsculos poderão ser usados futuramente para ajudar no tratamento de câncer, conforme revelado por pesquisadores da Universidade da Califórnia.
Eles estão desenvolvendo uma nanopartícula anticancerígena chamada nanoporphyrin que é capaz de diagnosticar e tratar tumores sem agredir o paciente.
O recurso conseguiria reconhecer as células problemáticas dentro da pessoa e injetaria nelas as drogas de combate, matando apenas o que precisa ser morto.

Conforme explica o PhysOrg, o maior desafio dos pesquisadores tem sido justamente construir uma nanopartícula que integre as funções de diagnóstico e combate, mas os pesquisadores estão otimistas. Se conseguirem, a técnica pode se tornar a melhor opção para o tratamento de câncer, sem as agressões de uma quimioterapia e com mais chances de recuperação.
Mikroskopaj robotoj povos esti estonte uzataj, por helpi en la kuracado de la kancero, laŭ anoncis esploristoj de la Universitato de Kalifornio. Ili elvolvas kontraŭkanceran nanopartiklon, nomatan nanoporfirino, kiu kapablas diagnozi kaj kuraci tumorojn, ne agresante kontraŭ la paciento.
Tiu rimedaĵo sukcesos identigi la malsanajn ĉelojn ene de la homo kaj tiam injektos en ilin la atakajn drogojn, mortigante nur tion, kio bezonas esti mortigita.

Laŭ PhysOrg, la plej granda defio de la esploristoj estas elfari nanopartiklojn, kiuj havu la ambaŭ funkciojn de diagnozo kaj atakado, sed la esploristoj estas esperemaj. Se ili sukcesigos tion, tiu tekniko povos fariĝi la plej bona kuracmetodo kontraŭ la kancero, sen la agresoj de la kemiterapio kaj kun multe pli da kuraceblo.
FONTO:


   /-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-

FOTOGRAFIA QUÂNTICA REVOLUCIONÁRIA É CRIADA POR BRASILEIRA // TUTE NOVINICIATA KVANTUMA FOTOGRAFAĴO ESTAS FARITA DE BRAZILANINO

30-08-2014





A física brasileira Gabriela Barreto Lemos realizou uma demonstração impressionante de um dos aspectos mais bizarros e difíceis de compreender da Física Quântica. Ela tirou uma foto do desenho de um gato que nunca foi iluminado pelos fótons capturados para gerar a imagem.

Além de demonstrar os princípios da mecânica quântica, o experimento revela uma nova forma de imageamento revolucionária: uma câmera que tira fotos sem que a luz precise iluminar o objeto a ser fotografado.

Gabriela é pesquisadora da UFRJ (Universidade Federal do Rio de Janeiro) e está atualmente fazendo pós-doutorado na Academia Austríaca de Ciências, em Viena.
La brazila fizikistino Gabriela Barreto Lemos faris impresan demonstron de unu el la plej bizaraj kaj  malfacile kompreneblaj fenomenoj de la Kvantuma Fiziko. Ŝi fotografis la formon de unu kato, kiu, tamen, ne estis lumigita de la kamerae kaptitaj fotonoj, por ke produktiĝu la bildo.

Krom demonstri la principojn de la Kvantuma Mekaniko, tiu eksperimentaĵo rivelis novan revolucian manieron de bildigo, nome: kamerao, kiu faras foton, sen ke la lumo bezonu lumigi la fotografotan objekton.

Gabriela estas esploristino de la Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro, kaj nuntempe ŝi estas postdoktoriĝanta en la Aŭstra Akademio pri Sciencoj, en Vieno.
FONTO:


     ##############################################

SOBRE AS ESTRANHAS PEDRAS COM ASPECTO DE OSSOS FOSSILIZADOS EM MARTE // PRI LA STRANGAJ ŜTONOJ SIMILAJ AL FOSILIIĜINTAJ OSTOJ EN MARSO

29-08-2014



Não tem como não associar a fósseis de um fêmur e uma coluna vertebral as estranhas imagens enviadas de Marte pelo rover Curiosity e divulgadas na semana passada pela agência espacial NASA.

Todavia, os cientistas norte-americanos esfriaram as especulações a respeito, garantindo que os tais “ossos” não passam do trabalho de erosão aérea ou aquática sobre alguns tipos de rochas.

Segundo eles, as formas de vida que possam ter existido em passado remoto no planeta vermelho não seriam capazes de se desenvolver como organismos complexos ou estruturas com ossos tão grandes.

No máximo, a expectativa mais aceita é que Marte pode ter sido habitado micróbios, já que nunca teve oxigênio suficiente na sua atmosfera para abrigar algo além de organismos bacterianos. Será?
Estas neeble ne aligi al la fosilioj de femurosto kaj de dorsaĵo la strangajn bildojn senditajn de sur Marso, far la spaca esplorveturilo  Curiosity, kaj diskonigitajn en la pasinta semajno, de la usona spaca agentejo NAKA.

Tamen usonaj sciencistoj malvarmigis la priajn spekulativojn, certigante, ke tiaj “ostoj” estas nenio pli ol la rezulto de aera aŭ akva eroziado al iaj rokoj.

Laŭ ili, la vivantaĵoj, kiuj povintus ekzisti en praa pasinteco sur la ruĝa planedo, ne kapablus transevolui al kompleksaj organismoj aŭ al strukturaj vivestaĵoj kun tiel grandaj ostoj.

La konjekto plej akceptata estas tio, ke Marso eble estis loĝatigata, maksimume, de mikroboj, ĉar en ĝia atmosfero neniam estis sufiĉa oksigeno por viventeni ion krom bakteriaj organismoj. Ĉu estas vere?
FONTO:
http://www.materiaincognita.com.br/as-estranhas-pedras-com-aspecto-de-ossos-fossilizados-em-marte/#axzz3BiMRgHXf



              &&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&&



PESQUISADORES ENCONTRAM DUAS CIDADES MAIAS PERDIDAS NO MEIO DE FLORESTA NO MÉXICO // ESPLORISTOJ MALKAŜIS DU MAJAAJN URBOJN PERDITAJN MEZE EN MEKSIKIA ARBARO

28-08-2014

A análise de imagens aéreas de uma floresta do sudeste do México ajudou pesquisadores a encontrar duas incríveis cidades maias, que tiveram seu ápice entre 600 e 900 D.C. O líder da investigação, o pesquisador Ivan Sprajc, da Academia de Ciências e Artes da Eslovênia, acredita que outras dezenas de cidades também poderão ser encontradas. No caso, foram achadas agora Lagunita e Tamchen, na península de Yucatán, que foram identificadas em imagens aéreas em abril.

Assim que, finalmente, os pesquisadores chegaram ao local, encontraram construções que lembravam um palácio e pirâmides - uma com quase 20 metros de altura.
Outra estrutura que chamou a atenção foi a de uma fachada que parece uma boca de um monstro, como se fosse um portal para o local.
Estima-se que essas localidades maias tenham abrigado 40 mil pessoas, numa área de 10 a 12 hectares.
As escavações ainda não tiveram início.
La analizado de aerfotografitaj bildoj de arbaro el la sudoriento de Meksikio ebligis al esploristoj eltrovi du mirindajn majaajn urbojn, kiuj atingis sian apogeon inter 600 kaj 900 a.K. La esplorestro, Ivan Sprajc, de la Akademio pri Sciencoj kaj Artoj en Slovenujo, kredas, ke dekoj da aliaj tiaj urboj estos tie troveblaj. Ĉi-foje estas eltrovitaj Lagunito kaj Tanĉeno, sur la duoninsulo Jukatano (inter la Golfo de Meksikio kaj la Kariba Maro), kaj kiuj estis identigitaj lastaprile.

Apenaŭ la esploristoj alvenis en la lokon, ili trovis konstruaĵojn, kiuj memorigas pri palaco kaj piramidoj, unu el ili de preskaŭ 20 metroj da alto.

Alia elstaraĵo, kiu turnis sur sin ĉies atenton, estas fasado similanta la faŭkegon de monstro, kvazaŭ ĝi estis la portalo de tiu loko.
Oni taksas, ke tiuj majaaj lokoj enloĝigis ĉirkaŭ 40 mil homojn, en areo 10 ĝis 12 hektarojn granda.
La prifosadoj ankoraŭ ne komenciĝis.

FONTO:


*****************************************************************

CONHEÇA MONOWI, A CIDADE DE APENAS UM HABITANTE // SCIIĜU PRI MONOVIO, LA URBO DE NUR UNU LOĜANTO

27-08-2014

Para quem viaja pelos Estados Unidos e precisa de ajuda ao passar pela cidade de Monowi, Elsie Eiler é a pessoa certa para o suporte. Se estiver cansado, tome um drinque no bar no qual ela é dona e bartender. Se quiser um livro, alugue na biblioteca onde ela também trabalha. Agora se tiver algum problema judicial e necessitar falar com o prefeito, prazer, Elsie Eiler.
As coincidências não são por acaso, é que Monowi, no estado americano de Nebraska, é a menor cidade do mundo, com 210 m², e Elsie, sua única habitante.

A idéia é tão louca, que virou ponto turístico e instigou a curiosidade dos viajantes em conhecer a herdeira, que com orgulho estampa o número um na placa de boas-vindas do território.

Elsie se tornou a única moradora de Monowi quando seu marido Rudy morreu em 2004, e seus filhos partiram para outros campos.
Fundada em 1902, a cidade atingiu seu auge populacional na década de 1930, quando 150 pessoas (!) foram catalogadas. Porém, a escassez de trabalho e a vida rural levaram os moradores a buscarem novas oportunidades em outros lugares, só restando o casal Elisie e Rudy.

Mas se engana quem pensa que ela é solitária e triste. No auge dos 70 anos, a super-mulher esbanja alegria e serve, segundo os visitantes, os melhores hambúrgueres e batatas fritas da região.

Kiu vojaĝas tra Usono kaj bezonas la helpon de iu, dum li pasas tra la urbo Monovio, Elsie Eiler estas la ĝusta homo por tiu apogo. Se, aliel, oni estas laca, prenu trinkaĵon  en la tiea trinkejo, kies mastro kaj ankaŭ kelnero estas same Elsie Eiler. Se oni volas libron, li luu ĝin en la biblioteko, kie Elsie Eiler ankaŭ deĵoras. Se, tamen, oni estas en juĝa embaraso kaj bezonas paroli al la urbestro, plezuron: Elsie Eiler.
Tiuj koincidoj ne estas hazardaj. Okazas, ke Monovio, situanta en la ŝtato Nebrasko (kantono Bojo), estas la plej malgranda urbo en la mondo, kun 210 m², kaj Elsie estas ĝia ununura loĝanto.

Tiu kuriozaĵo estas tiel bizara, ke tiu urbeto ŝanĝiĝis en turismejon, instigante la scivolemon de la vojaĝantoj, koni tiun solurbaninon, kiu fiere montrigis la loĝantar-nombron sur la bonvena afiŝo antaŭ la loko.

Elsie iĝis la sola loĝanto de Monovio tiam, kiam ŝia edzo, Rudy, mortis en 2004, kaj kiam ŝiaj filoj foriris al aliaj loĝkamparoj.
Fondita en 1902, la urbo atingis sian popolan plejon en la jardeko 1930, kiam 150 urbanoj estis nombritaj. Poste la seneco de dungado kaj la kampara vivo igis la loĝantoj foriri alien, serĉe de novaj oportunoj, restinte nur la geedeza paro Elsie kaj Rudy.

Tamen, trompiĝas tiu, kiu kredas, ke Elsie estas solecema kaj malĝojema. Jam sepdekjaraĝe, ŝi montregas ĝojon kaj vendas, laŭ la vizitantoj, la plej bonajn hamburgerojn kaj frititajn terpomfingrojn en la regiono.


FONTO:



**********************************************************************

CURADA, MENINA AJUDA CRIANÇAS EM QUIMIOTERAPIA // KURACITE, KNABINO HELPAS INFANOJN PRI KEMITERAPIO



26-08-2014

Uma menina de 8 anos, que foi curada de um câncer raro, hoje trabalha para ajudar outras crianças que passaram por problemas semelhantes.
Diagnosticada com a doença aos 8 anos, Kylia Simonds hoje tem 11 anos.
Ela criou a i-pack, uma mochila especial, projetada para auxiliar meninas que passam pelo processo de quimioterapia.

Na pequena mochila, que chegou a ganhar prêmios de inovação, cabem todos os itens necessários para o tratamento, facilitando a locomoção da criança.

Até mesmo o suporte para a bolsa de medicamento é diferenciado, com formas divertidas, como corações ou símbolos de paz.

O projeto de Kylia Simonds foi financiado via crowdfunding, no GoFundMe, e já está prestes a conquistar o valor estipulado para colocar a i-pack em produção.

Knabino, kiu estis kuracita de rara kancero, nuntempe laboras por helpi aliajn infanojn, kiuj spertas similajn problemojn.
Ricevinte la diagnozon de tiu malsano, kiam ŝi estis 8-jaraĝa, Kylia Simonds nun havas 11 jarojn.
Ŝi elkreis i-pack, specialan dorso-sakon elpensitan por helpi knabinojn, kiuj submetiĝas al la procedo de kemiterapio.

En tia malgranda tornistro, kiu eĉ gajnigis premion pri noviniciato, enteneblas ĉiuj helpiloj necesaj al la kuracoflegado, faciligante la infaninan iradon.

Eĉ la tenilo de la medikamentujo estas distingita, kun amuzaj formoj, kiel koroj kaj pacosimboloj.

La projekto de Kylia Simonds estas amasfinancata pere de GoFundMe, kaj baldaŭ ĝi akiros la monkvanton antaŭfiksitan, por produktadi i-pack serie.
FONTO:



***********************************************

PARA AJUDAR, LILLIAN WEBER, 99 ANOS, COSTURA UM VESTIDO POR DIA // HELPOCELE, LILLIAN WEBER, 99-JARA, KUDRAS PO UNU ROBON TAGE

25-08-2014

Algumas pessoas são realmente especiais. Lilian Weber, uma senhora de 99 anos do estado de Iowa, nos Estados Unidos, assumiu para si um desafio que muito pouca gente - inclusive bem mais jovem - não encararia. A boa samaritana dedicou os últimos anos a costurar um vestido por dia para a associação filantrópica Little Dresses for Africa - ou, em português, Pequenos Vestidos para África, uma instituição beneficente cristã que distribui vestidos para meninas carentes em todo o continente africano.

O objetivo da senhora Weber é alcançar a meta de mil vestidos costurados até o seu aniversário de 100 anos, em 6 de maio de 2015. Até o momento, ela já completou 840 deles. Apesar de confessar que conseguiria fazer dois vestidos por dia, ela se limita a apenas um, já que prefere customizá-los com bordados e uma série de intrincados detalhes.

Lilian revela que seu maior desejo é que as meninas que recebem seus vestidos tenham orgulho de si próprias e se sintam bonitas.
Kelkaj homoj estas efektive specialaj. Lillian Weber, 99-jara sinjorino el la usona ŝtato Iovao, prenis sur sin ian defion, kiun malmultaj homoj - inkluzive de tiuj multe malpli aĝaj – ne akceptus. Tiu bonkora samarianino dediĉis siajn lastajn vivojarojn, por kudri unu robon ĉiutage al la filantropia asocio Little Dresses for Africa – aŭ, en Esperanto, Vestaĵetoj por Afriko, bonfara kristana institucio, kiu disdonas vestaĵojn al malriĉegaj knabinoj en la tuta afrika kontinento.

S-ino Weber havas kiel celon kudri mil vestojn ĝis sia centjariĝo, okazonta en la 6-a de majo 2015. Ĝis nun ŝi jam kudris 840 el ili. Malgraŭ, ke ŝi povus, laŭ ŝi deklaris, fari po du vestaĵojn tage, ŝi limigas sin al la kudro de nur unu, ĉar ŝi preferas stilizi ilin per brodaĵoj kaj multo da plendetalaj fasonaĵoj.

Lilian konfesis, ke ŝia plej granda deziro estas tio, ke la knabinoj, kiuj ricevas ŝiajn vestaĵojn, fieru pri si mem kaj sentu sin belaj.
FONTO:


     /-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-


QUAL É O MOTIVO DAS GRANDES OBRAS NA ÁREA 51 E QUE SEGREDOS PODEM ESTAR GUARDADOS LÁ? // KIAL OKAZAS GRANDAJ VORKOJ ĈE LA AREO 51, KAJ KIAJ SEKRETAĴOJ POVAS ESTI KAŜITAJ TIE?

24-08-2014

Em agosto do ano passado, a CIA admitiu a existência da Área 51, uma base militar localizada no deserto de Nevada, dentro da qual têm sido experimentadas tecnologias secretas desde 1954. Lá foram desenvolvidos e testados os primeiros aviões preparados para percorrer distâncias longas e voar em altitudes grandes, nos tempos da Guerra Fria, e, atualmente, está sendo construído um hangar gigante, de acordo com imagens de um satélite (publicadas no site Terrserver).
Diante do silêncio das autoridades, começaram a surgir versões e hipóteses do que estaria acontecendo.
Será uma base de operações das empresas aeronáuticas Lockheed e Boeing para o LRS-B, o protótipo do novo bombardeiro estratégico de grande alcance?
Alguns especialistas atentam para o fato de a instalação estar em um local tão isolado, o que sugeriria que o espaço é dedicado a uma máquina preparada para ataques complexos.
Outros dizem que estaria sendo construído um veículo de guerra capaz de viajar a uma velocidade hipersônica, seguindo a lógica das “guerras de baixa intensidade”, baseadas na utilização de drones, e que seriam o modelo de combate em um futuro próximo.
As imagens que mostram o tamanho da obra estão acessíveis e as teorias dos especialistas em conspirações bélicas se espalham: poderiam ser encontrados nesse hangar os drones espiões capazes de cruzar os EUA em menos de uma hora; ou uma aeronave de transporte sigilosa de pouso e decolagem rápidos; ou um avião de transporte tático clandestino. Ninguém fora das fronteiras da Área 51 tem uma resposta certa ainda, mas trata-se, inegavelmente de um segredo grandioso.
En aŭgusto de la pasinta jaro, la usonregistara kaŝinforma organo CIA (Centra Informokapta Agentejo), rekonis la ekziston de la Areo 51, armeejo situanta sur la dezerto de la ŝtato Nevado (Usono), kie estas eksperimentataj sekretaj teknikaĵoj, ekde 1954. Tie estis disvolvitaj kaj testitaj la unuaj grandaj avioj preparitaj por trairi longajn distancojn kaj flugi tra grandaj altecoj, en la tempoj de la Malvarma Milito. Kaj tie nuntempe estas konstruata giganta hangaro, laŭ montras bildoj de satelito (publikigitaj en la retejo Terrserver).
Pro la silento de la aŭtoritatuloj, ekstariĝis versioj kaj hipotezoj pri la kialoj de tio okazanta tie.
Ĉu ĝi povas esti operaca bazo de la aeronaŭtikaj entreprenoj Lockheed kaj Boeing, por LRS-B, la prototipo de la nova longdistanca bomb- strategia aviadilo?
Kelkaj specialistoj atentigas, ke, ĉar la konstruaĵo estas en loko tiel izolita, tio sugestas, ke tiu spaco estas rezervita al maŝino preparata por kompleksaj atakoj.
Aliaj diras, ke estas konstruata milita veturilo kapabla flugegi per supersona rapideco, laŭ la modelo de neintensa militoperacaro, bazita sur la funkciado de la senavoj (senpilotaj aeraj veturiloj), kaj kiu estos la modelo de batalilo en baldaŭa estonteco.
La bildoj, kiuj montras la grandon de la vorko, estas alireblaj, kaj la teorioj de la fakuloj pri militaj konspiracioj dissemiĝas: povas troviĝi en tiu hangaro spionaj senavoj kapablaj flugkrozi super Usono en malpli ol unu horo; aŭ kaŝa transporta aerŝipo je rapidaj surteriĝo kaj deteriĝo; aŭ aviadilo por kaŝita taktika transportado. Ankoraŭ neniu ekster la limoj de la Areo 51 havas la ĝustan respondon, sed neneigeble temas pri grandioza sekretaĵo.
FONTO:



////////////////*\\\\\\\\\\\\\\\\\

FENDA MISTERIOSA SURGE NO MÉXICO E INTRIGA CIENTISTAS // MISTERA FENDEGO ELAPERIS EN MEKSIKIO KAJ KONFUZAS SCIENCISTOJN

23-08-2014



Uma incrível fenda surgiu em uma fazenda no noroeste do México. O buraco de oito metros de profundidade e um quilômetro de extensão despertou a curiosidade dos moradores locais.
Segundo o The Independent, a fenda apareceu na semana passada e chegou a cortar a Rodovia 26, que fica entre Hermosillo e o litoral Mexicano. Motoristas tiveram que mudar as rotas de viagem para desviar do local.
Geólogos trabalham na tentativa de explicar o que causou a fenda. Autoridades acreditam que a fissura pode ter surgido por causa de um terremoto que sacudiu a região recentemente.
No entanto, pesquisadores da Universidade de Sonora descobriram que os fazendeiros da região construíram diques para conter a água da chuva. Especialistas acreditam que isso pode ter causado uma corrente subterrânea que suavizou a terra até colapsar e formar a fenda.

Nekomprenebla fendo subite aperis en bieno, nordokcidente de Meksikio. La truego, ok metrojn profunda kaj unu kilometron longa, vekis la atenton de la lokaj loĝantoj.

Laŭ The Independent, tiu grundobreĉo aperis pasintsemajne kaj trarompis eĉ la Aŭtovojon 26, kiu estas inter Hermosilo (ĉefurbo de la ŝtato Sonoro) kaj la meksikia marbordo.
Stirantoj devis ŝanĝi la vetur-itinerojn, por devojiĝi de la loko.

Geologoj zorgumas, por provi elklarigi la kaŭzon de tia fendo.
Aŭtoritatuloj kredas, ke tiu fisuro estiĝis eble pro la tertremo, kiu skuis tiun regionon antaŭnelonge.

Tamen esploristoj de la Universitato de Sonoro malkaŝis, ke la bienuloj de la regiono konstruis digojn por deteni akvon de la pluvo, kaj tial fakuloj kredas, ke tio povis estigi subteran akvofluon, kiu moligis la teron, ĝis ĝi kolapsis kaj formis la fendon.

FONTO:




COMEDOURO INTELIGENTE PARA GATO // INTELIGENTA MANĜUJO POR KATOJ

22-08-2014

Para manter os gatos bem nutridos, mesmo na ausência dos donos, foi inventado o comedouro inteligente, batizado de Bistro.

Sensores detectam o peso do animal e calcula a quantidade de comida e água necessária para alimentar o bichano diariamente.  Para quem tem mais de um gato, o comedouro dispõe de um sistema de câmera que, conectado ao wi-fi da casa e à um banco de dados, consegue fazer o reconhecimento facial do animal. Com isso, é possível separar as informações dependendo do gato que está se alimentando nele.

Todas as informações ficam disponíveis por meio de um aplicativo mobile e o dono é avisado sempre que um comportamento alimentar do gato foge do padrão.
Por teni la katojn bone nutritaj, eĉ dum la foresto de iliaj mastroj, estis inventita la “inteligenta manĝujo”, nomita Bistro.

Sentiloj detektas la pezon de la miaŭulo kaj kalkulas (kaj “surtabligas”) la kvanton da manĝaĵo kaj da akvo necesaj por nutri ĝin ĉiutage. Ĉe tiu dommastro, kiu havas pli ol unu katon, la manĝujo disponas kamera-sistemon, kiu, konektita al la doma senfadena interreto, sukcesas laŭvizaĝe identigi ĉiun beston. Pro tio la aranĝaĵo povas rekoni la malsamajn informojn pri ili, depende de la kato, kiu estas manĝanta el ĝi.

Ĉiuj informoj restas disponeblaj en portebla aplikaĵo, kaj la mastro estas avertata, ĉiam kiam la nutra stato de la kato eksternormaliĝas.
FONTO:

                                      *********************************************


5.000 FILMES EM DOMÍNIO PÚBLICO QUE VOCÊ PODE BAIXAR NUMA BOA // 5.000 MIL FILMOJ JE PUBLIKA POSEDRAJTO, KIUJN VI POVAS ELŜUTI SENTIME


FAÇA DOWNLOAD LEGAL DOS ‘CULT MOVIES’ // FARU LEGALAN ELŜUTON DE KULTURAJ FILMOJ


21-08-2014

A indústria cinematográfica gosta muito de perseguir quem faz cópias ou downloads de filmes, os chamados “piratas”, alegando prejuízos milionários que, na maioria das vezes, são imaginários.
Logo quem… justamente ela, que foi a inventora da moderna pirataria! E, discretamente, faz de tudo o que esteja ao seu alcance para ocultar que todos os anos novos filmes caem em domínio público.
De fato, já estão disponíveis na Internet Archive cerca de 5.000 títulos que podem ser vistos em streaming ou copiados para o computador, por download, de forma absolutamente legal.
Há filmes de grande qualidade, como o histórico Metrópolis, obra-prima da ficção científica alemã, produzida em 1927, pelo cineasta austríaco Fritz Lang e que continua atual até os dias de hoje.
Mas há também filmes de Charlie Chaplin, como o genial O Falso Gerente, policiais como O Diabo Riu por Último, de John Houston, com Humphrey Bogart, ou Os 39 degraus, de Alfred Hitchcock.
E aí, vamos nessa, aprofundar nossa cultura cinéfila dando uma ferrada na indústria cinematográfica?

La kinematografia industrio tre kutimas persekuti tiujn, kiuj faras kopiojn aŭ elŝutojn de filmoj, tial nomataj “piratoj”, pretekstante milionmonajn malprofitojn, kiuj, tamen, plej ofte estas malrealaj.

Kiu kredus ĝin, ĝuste ĝin, kiu iniciatis la modernan piratadon?!
Kaj diskrete ĝi utiligas ĉiajn rimedojn, por ne diskonigi, ke ĉiujare novaj filmoj ekhavas publikan posedrajton.

Se paroli primeiro reclamado tio, jam estas disponeblaj en Interreto Archive ĉirkaŭ 5.000 kinfilmoj, kiuj povas esti spektataj per elsendfluo aŭ kopiataj elŝute al la komputilo, per procedo absolute legala.
Estas filmoj tre altkvalitaj, kiel la historia Metropolo, ĉefverko de la germana scienca fikcio, produktita en 1927, de la aŭstra kinisto Fritz Lang, kaj kiu daŭras aktuala ĝis la hodiaŭaj tagoj.

Estas ankaŭ filmoj, kiel la genia La Falsa Estro, de Charlie Chaplin; policaj, kiel La Diablo Ridis la Lasta, de John Houston, stelbriligita de Humphrey Bogart; kaj La 39 Ŝtupoj, de Alfred Hitchcock.

Kaj do? Ĉu ni plienprofundigu nian kinan kulturon, tiel kontraŭante la kinematografian industrion?

FONTO:
http://www.materiaincognita.com.br/5-000-filmes-em-dominio-publico-que-voce-pode-baixar-numa-boa/#axzz3AxgdfmkS


-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/




NOVA MUDANÇA NA LÍNGUA PORTUGUESA É DISCUTIDA // NOVA REFORMO EN LA PORTUGALA LINGVO ESTAS DISKUTATA

["Omem", "qeijo" e "aqele" seriam algumas das formas alteradas, segundo a proposta. // “Omem”, “qeijo” kaj “aqele” estus kelkaj el la novaj formoj, la
ŭ la propono.]

20-08-2014


Uma nova mudança na língua portuguesa voltou a ser proposta no Senado Federal. O projeto, que ainda não possui texto pronto, é encabeçado pelo senador Cyro Miranda, do PSDB de Goiás, e traz, entre as modificações, a eliminação da letra "h" no início das palavras e da letra "u" em queijo, por exemplo, além da substituição do "ch" por "x".
De acordo com informações do site Gazeta Online, o objetivo das alterações é simplificar e aperfeiçoar a língua portuguesa.
A Comissão de Educação Cultura e Esporte, que é a responsável pela análise da proposta, conta com professores como Ernani Pimentel e Pasquale Cipro Neto.
Ainda segundo a Gazeta Online, a ideia de discutir novas alterações na ortografia teria surgido das constantes discussões em audiências públicas sobre a Reforma Ortográfica de 2009, que modificou 0,5% do vocabulário brasileiro.
Nova reformo en la portugala lingvo estas proponita al la brazila Federa Senato. La projekto, kies redakto ankoraŭ ne estas pretigita, estas ĉefgvidata de la senatano Cyro Miranda, ano el la partio PSDB el la ŝtato Gojaso. Inter ĝiaj modifproponoj estas la malaperigo de la litero “h” ĉe la komenco de la vortoj kaj de la litero “u” en “queijo”, ekzemple, krom la anstataŭigo de “ch” per “x”.
Laŭ la informoj de la retejo Gazeta Online, la celo de tiaj ŝanĝoj estas simpligi kaj pliperfektigi la portugalan lingvon.
La Komitato pri Edukado, Kulturo kaj Sporto, kiu respondecas pri la analizado de la propono, konsistas, inter aliaj, de la profesoroj Ernani Pimentel kaj Pasquale Cipro Neto.
Ankoraŭ laŭ Gazeta Online, la ideo diskuti novajn ŝanĝojn en la ortografio, aperis el la konstantaj diskutoj en publikaj aŭdiencoj pri la Ortografia Reformo en 2009, kiu modifis 0,5% de la brazilportugala vortaro.

FONTO:
http://www.opovo.com.br/app/maisnoticias/brasil/2014/08/18/noticiasbrasil,3299992/nova-mudanca-na-lingua-portuguesa-e-discutida.shtml

--------------------------------------------------------------------

BIBLIOTECA ALEMÃ RESTAURA OBRA DE COPÉRNICO APÓS INCÊNDIO // GERMANA BIBLIOTEKO RESTAŬRIS VERKON DE KOPERNIKO, POST INCENDIO

19-08-2014

Uma biblioteca histórica na Alemanha que foi varrida pelo fogo em 2004 restaurou 118 mil livros, incluindo uma cópia de 471 anos de uma obra do astrônomo Copérnico, na qual ele defendeu que o sol, e não a Terra, era o centro no universo.
Acredita-se que o incêndio na biblioteca da duquesa Anna Amalia, um Patrimônio Mundial da Humanidade pela Unesco em Weimar, tenha sido causado por uma falha elétrica.
Cerca de 50 mil livros ficaram reduzidos às cinzas, incluindo trabalhos do famoso escritor alemão Johann Wolfgang von Goethe, que viveu em Weimar e conhecia a duquesa.
Benfeitores doaram 38,8 milhões de euros para contribuir com a recuperação do que resistiu ao fogo e com a água usada para conter as chamas.
Entre os livros danificados estava "Das Revoluções das Esferas Celestes", obra de Nicolaus Copérnico em que o astrônomo polonês, nascido em 1473, colocou o sol no centro do universo, uma teoria revolucionária que abriu um conflito com a Igreja Católica e destroçou a visão de mundo medieval.
"Não acreditei que poderíamos restaurar tantos livros em tão pouco tempo", disse o diretor da biblioteca, Michael Knoche.
Algumas das obras resgatadas, incluindo o livro de Copérnico, serão colocadas em exposição no fim do mês.
A edição de 1543 do livro de Copérnico inclui anotações de seu dono, o que dá pistas sobre como a obra foi recebida à época. Outras peças resgatadas incluem uma bíblia associada a Martin Lutero, líder da reforma protestante do século 16.
En Germanujo, histori-biblioteko, kiu estis ruinigita de fajro en 2004, rehavis restaŭritajn 118 mil librojn, inkluzive de 471-jara kopio de verko de la pola astronomo Koperniko, kiu, en ĝi, defendis la tezon, ke la Suno, ne la Tero, estas la centro de la Universo.

Oni taksas, ke tiu brulo en la biblioteko de la dukino Anna Amalia, kaj kiu estas Monda Heredaĵo de Unesko en la urbo Vajmaro, estis kaŭzita de misfunkcio en la elektro.

Ĉirkaŭ 50 mil libroj fariĝis cindroj, inkluzive verkojn de la fama germana verkisto Johann Wolfgang von Goethe, kiu vivis en Vajmaro kaj konis la dukinon.

Bonfarantoj donaciis 38,8 milionojn da eŭroj, por kontribui por la restaŭrado de ĉio, kio rezistis al la fajro, kaj por la akvo utiligita por estingi la flamojn.

Inter la libroj damaĝitaj estis “De Revolutionibus Orbium Coelestium” (Pri la Rivoluoj de Ĉielaj Sferoj), de la pola astronomo Nikolao Koperniko, naskiĝinta en 1473. En tiu verko li metis la Sunon en centron de la Universo, kio estis tiam revoluciiga teorio kaj kiu komencis konfliktegon kun la Katolika Eklezio kaj frakasis la mezepokan mondkoncepton.

“Mi ne kredis, ke ni povos restaŭri tiom da libroj en tiom malmulta tempo”, diris la direktoro de la biblioteko, Michael Knoche.

Kelkaj el la elsavitaj verkoj, inkluzive de la libro de Koperniko, estos ekspoziciataj en la fino de la monato.

La eldono de 1543 de la libro de Koperniko inkludas flankajn notojn de ĝia verkinto, kio donas indikojn pri tio, kiel la verko estis taksata en lia tempo. Inter la aliaj relikvoj restaŭritaj estas biblio aljuĝata al Martin Lutero, gvidanto de la protestanta reformado en la jarcento 16.

FONTO:



****************************************************


CÉREBROS DE IDOSOS SÃO MAIS ATIVOS PELA MANHÃ // LA CERBO DE LA MALJUNULOJ ESTAS PLI AKTIVAJ DUM LA MATENO



18-08-2014



As mentes dos adultos mais velhos podem ser mais nítidas na parte da manhã,  indica um novo estudo.

Pesquisadores canadenses usaram a ressonância magnética funcional para monitorar a atividade cerebral de 16 adultos jovens (com idade entre 19 a 30) e 16 idosos (idade entre 60 e 82), durante a realização de testes de memória, enquanto os indivíduos eram submetidos a distrações.

Quando os testes foram conduzidos de 13 as 17 horas, os idosos eram 10 por cento mais propensos a se distrair do que os adultos mais jovens. Mas essa diferença diminuiu quando os testes foram realizados de 8:30 as 10:30 h, de acordo com o estudo recentemente publicado online na revista Psychology and Aging.

Os resultados oferecem uma forte evidência de que a função cerebral em adultos mais velhos podem variar muito durante o dia, segundo os pesquisadores do Centro Baycrest para Geriatric Care, em Toronto, Canadá.

Em termos práticos, o pesquisadores dizem que os resultados sugerem que a manhã pode ser o melhor momento para adultos mais velhos para agendar suas tarefas mentalmente mais desafiadoras, tais como fazer os impostos ou renovar uma licença de motorista.
La menso de la pliaĝaj plenkreskuloj povas esti pli vigla en la mateno, laŭ indikas freŝa studaĵo.

Kanadaj esploristoj uzis la funkcian magnetan resonancon, por monitori la cerban aktivecon de 16 junaj adoltoj (kun la aĝo de 19 ĝis 30 jaroj) kaj 16 maljunuloj (aĝantaj inter 60 kaj 82 jaroj), en la realigo de memortestoj, dum la individuoj estis distrataj.

Kiam la testoj estis farataj de la 1-a ĝis la 5-a vespere, tiam la maljunuloj estis dekprocente pli distriĝemaj, ol la pli junaj adoltoj. Sed tiu diferenco malpliiĝis, kiam la testoj estis farataj de la 8-a kaj duono ĝis la 10-a kaj duono matene, laŭ studaĵo ĵuse publikigita perrete en la revuo Psychology and Aging.

La rezultaĵoj forte evidentigas, ke la cerba funkcio en pliaĝaj adoltoj povas multe varii dum la tago, laŭ la esploristoj de la Centro Baycrest pri geriatria flegado, en Toronto, Kanado.

En la praktiko, la esploristoj diras, ke tiuj rezultaĵoj sugestas, ke la mateno povas esti la plej bona tagoparto, por ke la pli maljunaj maturuloj planu siajn mense pli defiajn farotaĵojn, kiaj kalkulo de imposto aŭ renovigo de stirlicenco.

FONTO:

http://www.boasaude.com.br/noticias/10679/cerebros-de-idosos-sao-mais-ativos-pela-manha.html


/+/+/+ /+/+/+ /+/+/+ /+/+/+

ESTUDO INDICA QUE EXCESSO DE SAL MATA 1,65 MILHÃO AO ANO // STUDAĴO MONTRAS, KE LA EKSCESO DE SALO MORTIGAS 1,65 MILIONOJN DA HOMOJ ĈIUJARE

17-08-2014

O consumo excessivo de sal causa 1,65 milhão de mortes ao ano no mundo, revelou um estudo publicado nesta quarta-feira, 14, segundo o qual a ingestão diária dobra a quantidade recomendada pela OMS.
O excesso de sal pode causar pressão alta, que é um fator causador de doenças cardíacas e derrames, segundo um estudo publicado no New England Journal of Medicine.
Essas mortes "representam quase uma em cada dez mortes por causas cardiovasculares em todo o mundo", disse o encarregado da pesquisa, Darius Mozaffarian, decano da Escola Friedman de Ciências e Normas da Nutrição, da Universidade de Tufts (Massachussets, nordeste).
Cientistas desta universidade e de Harvard pesquisaram a ingestão de sódio de 205 participantes de 66 países e concluíram que a média diária de consumo em 2010 foi de 3,95 gramas, enquanto a Organização Mundial da Saúde (OMS) recomenda não ingerir mais de duas gramas por dia.
"Essas novas conclusões denunciam a necessidade de políticas fortes para reduzir o sódio nas dietas nos Estados Unidos e em todo o mundo", acrescentou Mozaffarian.
La ekscesa konsumado de salo kaŭzas po 1,65 milionojn da mortoj jare. Tion rivelis esplorstudaĵo publikigita en la lasta merkredo (la 13-a). Laŭ ĝi, la ĉiutaga ingesto de la natria klorido estas la duoblo de tiu rekomendata de MOS.
La troa uzado de salo povas kaŭzi altan sangopremon, kio estas faktoro de kormalsanoj kaj sangelfluoj, laŭ antaŭa studaĵo publikigita en New England Journal of Medicine.
Tiaj mortoj “totaligas preskaŭ unu en ĉiu deko da mortoj pro kardiovaskulaj problemoj en la tuta mondo”, diris la respondeculo pri la esploro, Darius Mozaffarian, ĉefprofesoro de la Lernejo Friedman pri Sciencoj kaj Normoj de la Nutrado, de la Universitato Tuftso (en la usona ŝtato Masaĉuseco).
Sciencistoj el tiu universitato kaj el Harvardo esploris la ingestadon de natrio de 205 partoprenantoj el 66 landoj. Ili konkludis, ke la taga averaĝo de konsumo en 2010 estis 3,95 gramoj, dum la Monda Organizaĵo pri Sano rekomendas, ke oni ne ingestu pli ol du gramojn en ĉiu tago.
“Tiuj novaj konkludoj elstarigas la neceson de firmaj politikaj iniciativoj malpliigi la natrion en la manĝaĵoj, jen en Usono, jen en la tuta mondo”, aldonis Mozaffarian.
FONTO:


*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/

CIENTISTAS CRIAM TATUAGEM QUE RECARREGA BATERIA COM SUOR // SCIENCISTOJ ELKREIS TATUAĴON, KIU REŜARGAS BATERION PER LA ŜVITO

16-08-2014

Uma boa sessão de exercícios físicos não só é benéfica para a saúde - também pode no futuro recarregar o seu telefone celular.
Uma tatuagem que produz energia a partir do suor foi um dos destaques de um encontro da Sociedade Americana de Química, em San Francisco.
O adesivo abriga uma biobateria alimentada por lactato, uma substância muito semelhante ao ácido lático produzida durante o exercício físico intenso e presente no suor.
A técnica pode em breve ser usada para fornecer energia para aparelhos de monitoramento cardíaco, relógios digitais e até mesmo smartphones, dizem cientistas americanos.
Os cientistas já desenvolveram formas de usar o corpo humano para carregar pequenos aparelhos eletrônicos: algumas tecnologias tiram proveito do movimento do corpo, enquanto outras recorrem ao sangue para fornecer energia a células de biocombustível implantadas no organismo.
"Nosso aparelho é o primeiro a usar o suor. É um teste desse conceito", explica a cientista Wenzhao Jia, da Universidade da Califórnia, em San Diego, que publicou detalhes de sua técnica na revista científica Angewandte Chemie.
Vigla seanco de gimnastiko bonas por la sano, sed en baldaŭa estonteco ĝi utilos ankaŭ por reŝargi vian poŝtelefonon.
Tatuaĵo, kiu produktas energion el la ŝvito, estis unu el la elstaraĵoj de renkontiĝo de la Usona Societo pri Kemio, en San-Francisko.
La algluiĝaĵo entenas biobaterion ŝargitan per laktato, substanco tre simila al laktacido kaj kiu produktiĝas el la ŝvito estigata dum intensa fizika ekzerco.
Tiu tekniko povos baldaŭ esti uzata por provizi energion al korkontroliloj kaj eĉ ankaŭ al multuzaj telefonoj, laŭ diras usonaj sciencistoj.
La sciencistoj jam elvolvis rimedojn, kiuj utiligas la homan korpon por ŝargi malgrandajn elektronikajn aparatojn. Kelkaj teknikaĵoj profitas de korpomovoj, dum aliaj uzas la sangon, por provizi energion al ĉeloj de biofueloj enmetitaj en la homan korpon.
“Nia aparato estas la unua uzanta la ŝviton. Ĝi estas eksperimento pri tiu koncepto”, klarigis la sciencisto Wenzhao Jia, el la Universitato de Kalifornio, en San-Diego, kiu publikigis detalojn pri sia tekniko en la scienca revuo Angewandte Chemie.
FONTO:



           *******************************************************************


CASAL SAI PARA VIAGEM DE BARCO E SÓ RETORNA 16 ANOS DEPOIS // GEEDZA PARO ELIRIS PROMENANTE PER BARKO, SED REVENIS NUR 16 JAROJN POSTE

15-08-2014


Um casal de aposentados deixou a cidade em que morava para fazer uma curta viagem de barco para a Irlanda e Espanha, mas decidiu esticar o passeio por alguns dias. O que eles não imaginavam era que esse tempo a mais se transformaria numa volta ao mundo que durou 16 anos.

Clive, 62, e Jane Green, 60, do Reino Unido, iniciaram a jornada em julho de 1998 na região de West Sales e passaram por 51 países após deixarem a Espanha, rota inicial. Eles passaram por Cabo Verde, Caribe, Estados Unidos, Canadá, Austrália, Índia, entre outros.

O momento mais assustador da viagem, eles contam, aconteceu quando foram seguidos numa região onde vivem piratas da Somália. Mas era apenas um barco de pescadores da Eritreia que pedia ajuda para um homem ferido na perna.

Ao retornar 16 anos depois, eles sentem que têm muita sorte. "Vimos nosso planeta de uma maneira maravilhosa. Nunca planejamos velejar ao redor do mundo".

"É muito bom ver nossos amigos e parentes. Prometemos ficar alguns meses para revê-los". Mas os dois já estão planejando uma nova viagem pela Europa.
Emeritaj geedzoj lasis la urbon, kie ili loĝis, por fari mallongan vojaĝon al Irlando kaj Hispanujo, sed poste ili decidis plilongigi la promenon por kelkaj tagoj. Kio ili ne imagis tio estis, ke tiu kroma tempo ŝanĝiĝos en vojaĝon daŭrantan 16 jarojn ĉirkaŭ la mondo.

Clive, 62-jara, kaj Jane Green, 60-jara, el Unuiĝinta Reĝlando, komencis la vojaĝon en julio 1998, en la regiono de West Sales, kaj promenis tra 51 landoj, post kiam ili forlasis Hispanujon, la komencan laŭplanan promenejon. Ili promenis tra Kaboverdo, Karibo, Usono, Aŭstralio, Barato kaj aliaj.

La momento plej timiga dum la tuta itinero, laŭ ili rakontis, okazis tiam, kiam ili estis sekvataj en regiono, kie agadas somaliaj piratoj. Sed tamen temis nur pri barko de fiŝkaptistoj el Eritreo, kiuj petis helpon por viro vundita en unu el siaj kruroj.

Reveninte post 16 jaroj, ili sentas sin tre bonŝancaj homoj. “Ni konis nian planedon per tre mirinda maniero. Neniam antaŭe ni estis planintaj veladi ĉirkaŭ la mondo”.

“Estas tre bone revidi niajn amikojn kaj parencojn. Ni promesis resti kelkajn monatojn, por kunvivi kun ili”. Tamen ili ambaŭ jam planas novan vojaĝon tra Eŭropo. 


FONTO:


▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼


BRASILEIRO GANHA O 'NOBEL' DE MATEMÁTICA //
BRAZILANO GAJNIS LA “NOBELO”-N PRI MATEMATIKO

14-08-2014

O matemático brasileiro Artur Avila, de 35 anos, recebeu a Medalha Fields, popularmente conhecida como o "Nobel da matemática".
Artur, considerado um dos matemáticos mais talentosos de sua geração, vinha sendo citado nos últimos anos como forte candidato ao prêmio.
Ele será o primeiro ganhador da América latina.

A entrega do prêmio ocorreu ontem, na abertura do 27º Congresso Internacional de Matemáticos, em Seul, na Coreia do Sul.

Nascido no Rio de Janeiro, Avila é pesquisador do Impa (Instituto Nacional de Matemática Pura e Aplicada) e do CNRS (Centro Nacional de Pesquisa Científica, órgão de pesquisa do governo francês).

César Camacho, diretor-geral do Impa, dá a dimensão da conquista. "É sem dúvida o maior prêmio já recebido por um pesquisador brasileiro."
La brazila matematikisto Artur Ávila Cordeiro de Melo, 35-jaraĝa, ricevis la Medalon Fields, populare konata kiel “la Nobelpremio pri Matematiko”.
Artur, konsiderata kiel unu el la plej talentaj matematikistoj en sia generacio, jam estis menciata en la lastaj jaroj kiel serioza kanditato al tiu premio.
Li estas la unua ties gajninto en Latinameriko.

La solena dono de la premio okazis hieraŭ dum la malfermo de 27-a Internacia Kongreso de Matematikistoj, en Seulo, Koreio.

Naskiĝinte en Rio-de-Ĵanejro (sed kun brazila-franca nacieco), Ávila estas esploristo de INPAM (Instituto Nacia pri Pura kaj Aplikata Matematiko) kaj de CNSE (Centro Nacia pri Scienca Esplorado, organo pri esploroj de la franca registaro).

César Camacho, la ĝenerala direktoro de INPAM, parolis pri la grandiozeco de tiu konkero: “Ĝi estas sendube la plej granda premio, kiun ricevis brazila esploristo”.
FONTO:

Mais informações sobre Artur Ávila (Pliaj informoj pri Artur Ávila):
http://pt.wikipedia.org/wiki/Artur_%C3%81vila



##### ##### ##### ##### #####

ASTRONAUTA FOTOGRAFA SUPERLUA VISTA DO ESPAÇO // ASTRONAŬTO FOTOGRAFIS SUPERLUNON VIDATAN DE LA SPACO

13-08-2014


O astronauta russo Oleg Artemyev fez fotos incríveis da superlua de domingo (10) vista do espaço.
O fenômeno acontece quando a Lua fica maior e mais brilhante do que o comum em uma Lua cheia.
O cosmonauta, que está a bordo da Estação Espacial Internacional (ISS, na sigla em inglês), tirou uma sequência de fotos do evento e publicou no Twitter. As imagens foram feitas horas antes de o fenômeno ser visível na Terra.
A superlua acontece quando a Lua chega ao seu ponto mais próximo da Terra. O evento fotografado pelo cosmonauta foi ainda mais raro, pois a Lua estava na fase cheia e passava pelo ponto mais próximo na sua órbita da Terra quase no mesmo horário (diferença de aproximadamente 30 minutos).
A Superlua é cientificamente chamada de “perigeu lunar” e acontece porque a órbita lunar tem o formato oval, e não de círculo. O fenômeno oposto, quando a Lua fica mais afastada da Terra, é conhecido como apogeu.
La rusa astronaŭto Oleg Artemyev faris mirindegajn fotojn de la lastdimanĉa superluno vidata de la Spaco.
Tia fenomeno okazas tiam, kiam la Luno iĝas pli granda kaj pli brila ol kutime dum la plenluno.
La kosmonaŭto, kiu estas en la Internacia Kosmostacio, faris serion da fotoj pri la evento kaj publikigis ĝin en Tŭitero. La bildoj estis registritaj horojn antaŭ ol la fenomeno estis videbla de la Tero.
La superluno okazas kiam la Luno atingas la (orbitan) punkton plej proksiman de la Tero. La evento fotografita de la kosmonaŭto estis ankoraŭ pli rara, ĉar la Luno estis en sia plena fazo kaj estis pasanta ĉe la punkto plej proksima en sia orbito ĉirkaŭ la Tero, preskaŭ en la sama horo (kun diferenco de proksimume 30 minutoj).
La superluno estas science nomata “luna perigeo”, kaj ĝi okazas, ĉar la luna orbito havas ovalan, sed ne cirklan formaton. La kontraŭa fenomeno, kiam la Luno estas pli malproksima de la Tero, estas konata kiel apogeo.
Fonto:



       ================================================================


GOOGLE INICIA COLETA DE INFORMAÇÕES PARA CRIAR UM “SUPER-HOMEM” // GUGLO EKKOLEKTAS INFORMOJN, POR KREI “SUPERHOMON”

12-08-2014

A potência de cálculo do Google, que explodiu no mundo, revolucionando o mercado da informação e seu acesso a ela e se aproximando, aos poucos, de outros aspectos da vida cotidiana, parece ter se encaminhado para sua fase final: a de modificar para sempre a saúde do corpo humano. E de que maneira? O gigante tecnológico começou a coletar informações para criar um ser perfeitamente saudável. Através de seu laboratório secreto, utilizará sangue, urina e lágrimas de milhares de humanos para obter dados genéticos e moleculares de seus corpos. Dessa forma, vai elaborar um mapa detalhado de uma pessoa saudável para, depois, poder detectar e tratar as doenças mais comuns, como o câncer e os problemas de coração, revolucionando as técnicas de prevenção.
O projeto é liderado por Andrew Conrad, que entrou para o Google X em 2013 e já desenvolveu, no laboratório, um teste barato para detectar o HIV. Sua equipe inclui mais de 70 cientistas e médicos de diferentes campos, como fisiologistas, bioquímicos, optometristas, biólogos moleculares e especialistas em imagens médicas. O desafio principal é encontrar os chamados “biomarcadores”, indicadores de certos estados fisiológicos do organismo, aos quais a medicina recorre para diagnosticar uma condição patológica. A equipe de controle vai buscar os indicadores de saúde e, identificando as tendências distintas, poderá determinar, com precisão, o grupo de risco a que a pessoa pertence e oferecer um tratamento muito antes de a doença se desenvolver. De acordo com Conrad, ainda não é possível chegar a descobertas imediatas, como uma cura universal para o câncer, porque os avanços revolucionários são realizados a um “ritmo moderado”.
La kalkulpotenco de Guglo, kiu eksplodis en la mondo, revoluciante la merkaton de informado kaj ties ĉi aliradon, kaj alproksimiĝante iom post iom de la aliaj aspektoj de la ĉiutaga vivo, ŝajne estas eniranta en sian finan fazon, nome: modifi por ĉiam la sanon de la homa korpo. Sed kiel? La teknologia giganto komencis kolekti informojn, por elkrei estulon perfekte sanan. En sia sekreta laboratorio, ĝi utiligos sangon, urinon kaj larmojn de miloj da homoj, por havigi al si genetikajn kaj molekulajn donitaĵojn de iliaj korpoj. Tiel, ĝi ellaboros detalan mapon de sana homo, por povi poste identigi kaj kuraci la plej ordinarajn malsanojn, kiel la kancero kaj la kardiopatioj, revoluciante la teknikojn pri prevento.
La projekto estas gvidata de Andrew Conrad, kiu aniĝis al Guglo X en 2013 kaj jam elvolvis, en la laboratorio, malmultkostan teston por identigi HIV. Lia skipo enkalkulas pli ol 70 sciencistojn el malsamaj fakoj, kiel fiziologiistoj, biokemiistoj, optometriistoj, molekul-biologoj kaj specialistoj pri medicinaj bildoj. La ĉefa defio estas trovi la nomatajn “biomarkilojn” – indikilojn de certaj fiziologiaj statoj de la organismo, kiujn la kuracistoj analizas, por diagnozi patologiajn kondiĉojn. La kontrolskipo serĉos la san-indikilojn, kaj, post kiam ili identigos la variigitan sanstaton, ili povos difini, kun precizeco, la malsaneman homgrupon, al kiu apartenas la analizito, kaj proponi al li antaŭkuracadon multe pli antaŭe, por ke la malsano ne disvolviĝu. Laŭ Conrad, ankoraŭ ne eblas pli rapidaj eltrovoj, kiel universala kuraco de la kancero, ĉar la revoluciaj progresoj okazas laŭ “modera ritmo”.
FONTO:

Eu acho que, para criar esse pretendido super-homem, o Google deve tentar reunir, também, DNAs, sentimentos e pensamentos humanos. Do contrário, daqui a algum tempo ele poderá ter criado mesmo é um Frankstein psicobiofísico do século XXI.
Mi opinias, ke, por elkrei tiun pretendatan superhomon, Guglo devas provi kolekti ankaŭ homajn DNA-jn, sentojn kaj pensojn. Kontraŭe, post kelka tempo, kio ĝi povos esti kreinta, tio estos XXI-jarcenta psikobiofizika Frankenŝtejno.


-/-/-/-/-/-/-/ -/-/-/-/-/-/-/ -/-/-/-/-/-/-/ -/-/-/-/-/-/-/ -/-/-/-/-/-/-/ -/-/-/-/-/-/-/

MELHOR DO MUNDO EM EXCEL, BRASILEIRO COBRA INVESTIMENTO EM TECNOLOGIA // PLEJ BONA EN LA MONDO, PRI EXCEL, BRAZILANO PLEDAS POR ŜTATA INVESTADO EN TEKNOLOGION

11-08-2014

Ian Leitão Ferreira, vencedor do campeonato mundial de Excel 2007, considera que o Brasil investe pouco na educação tecnológica dos estudantes. “Apesar de o conhecimento em informática ser exigido na maior parte das vagas de emprego hoje em dia, há pouco esforço do governo para formação na área”, observa.
Aos 20 anos, o jovem maranhense garantiu participação no Certiport Microsoft Office Specialist World Championship - que aconteceu no fim de julho, nos EUA - após fazer um exame de certificado oferecido pela Microsoft. Ao final do curso específico sobre o software de planilhas, Ian obteve a nota mais alta no país.
Nos EUA, a concorrência não foi pouca: havia 123 candidatos de 40 países. Durante o teste, os competidores tiveram de mostrar domínio do Excel 2007 a partir de um projeto impresso ilustrado com imagens. Levaria o título quem executasse o trabalho sem erros no menor tempo, sendo que o prazo máximo para elaboração das planilhas foi de 50 minutos.
Além da taça, Ian trouxe para casa uma bolsa de estudos de R$ 11,5 mil, mas ainda não sabe como investir o dinheiro. Segundo ele, seu objetivo é aprofundar os estudos na área de tecnologia, na qual admite ter conhecimentos "básicos". Mas isso não parece ser um problema para seu futuro profissional: ao contrário do que o prêmio sugere, ele pretende seguir carreira na indústria de carros, embora diga que atuar na Microsoft seria uma "grande honra”.
Ian Leitão Ferreira, venkinto de la monda konkurso pri la mikrosofta tabelkalkula programo Excel 2007, konsideras, ke Brazilo investas malmulte en la teknologian edukadon de siaj studentoj. “Malgraŭ tio, ke la konado pri informadiko estas postulata ĉe la plimulto de la vakantaj dungpostenoj en la nuntempo, estas malmulta peno de la registaro por kapabligado en tiu tereno”, li rimarkigis.
En la aĝo de 20 jaroj, la maranjana junulo kapabliĝe sukcesis partopreni en Certiport Microsoft Office Specialist World Championship, okazinta fine de julio, en Usono, post kiam li ekzameniĝis por prikompetenta atesto proponita de Mikrosofto.
Ĉe la fino de la specifa kurso pri la programo de kalkultabeloj, Ian obtenis la noton plej altan en la lando.
En Usono la konkurado ne estis malmulthoma: estis 123 kandidatoj el 40 landoj. Dum la ekzameno la konkurantoj devis elmontri regan lertecon pri Excel 2007, surbaze de presita projekto ilustrita per bildoj. Gajnus la premion tiu, kiu plenumus la taskon senerare kaj en la malplej longa tempo. La maksimuma tempodaŭro por la ellaborado de la kalkultabeloj estis 50 minutoj.
Krom la pokalo, Ian alportis hejmen stipendian monpremion de R$ 11,5 mil, sed li ankoraŭ ne scias, kiel li investos ĝin. Laŭ li, lia celo estas pliprofundigi siajn studojn pri teknologio, kies lian sciadon li rekonas “baza”. Sed tio ne ŝajnas esti baro por lia profesia estonteco. Kontraŭe al tio, kion la premio sugestas, li intencas fari karieron en la industrio de aŭtomobiloj, kvankam li diris, ke ofici en Mikrosofto estus “granda honoro por li”.

FONTO:

http://olhardigital.uol.com.br/noticia/43475/43475

*******************************

MENINA REENCONTRA A FAMÍLIA DEZ ANOS APÓS O TSUNAMI DE 2004 // KNABINO RERENKONTIS LA FAMILION DEK JAROJN POST LA CUNAMO DE 2004

10-08-2014

Uma menina indonésia reencontrou sua família dez anos após ser arrastada pelo tsunami que devastou a Ásia em dezembro de 2004.

Raudhatul Jannah tinha quatro anos quando a onda gigante atingiu a Indonésia. Ela e o irmão mais velho, na época com sete anos, acabaram se separando dos pais enquanto tentavam sobreviver, agarrados a um pedaço de madeira.

A mãe, Jamaliah, de 42 anos, e seu marido procuraram pelas crianças, mas, após um mês de buscas, consideraram que os dois irmãos estavam mortos.

Em junho deste ano, um irmão de Jamaliah viu uma menina que se parecia com a sobrinha desaparecida. Ele conversou com ela e acabou descobrindo que a menina havia sido levada pela onda.
De acordo com informações do tabloide britânico Daily Mail, ela contou que foi salva por um pescador e que, desde então, a mãe dele havia cuidado dela.

Jamaliah e seu marido foram, então, à casa da menina e descobriram que ela era sua filha.

"Meu marido e eu estamos muito felizes. Sou muito grata a Deus por nos reunir novamente com o nossa filha", disse a mãe.

Os pais estão dispostos a fazer um teste de DNA para comprovar que a menina é sua filha biológica, mas Jamaliah diz que, para ela, não há dúvidas do “milagre” que está sendo reencontrar a filha.

O tsunami no oceano Índico foi provocado por um terremoto em Sumatra e deixou 230 mil pessoas mortas em 14 países.
Indonezia knabino rerenkontis sian familion, dek jarojn post kiam ŝi estis fortrenita de la cunamo, kiu, en decembro 2004, amasmortigis en Azio.

Raudhatul Jannah havis kvar jarojn, kiam la giganta ondo atingegis Indonezion. Ŝi kaj ŝia pli aĝa frato, kiu tiam aĝis sep jarojn, estis disigitaj de la gepatroj, dum ili provis postvivi, kroĉante sin al lignopeco.

La patrino, Jamaliah, 42-jaraĝa, kaj ŝia edzo serĉadis la infanojn, sed, post unu monato da serĉado, ili konsideris, ke la du gefratoj estas mortintaj.

En junio de ĉi tiu jaro, tamen, frato de Jamaliah vidis knabinon similan al sia malaperinta nevino. Tiam li alparolis ŝin kaj eksciis, ke ankaŭ ŝi estis forportita de tiu ondego.
Laŭ informoj de la brita gazeteto Daily Mail, ŝi rakontis, ke ŝi estis savita de fiŝkaptisto, kaj ke ekde tiam lia patrino zorgas pri ŝi.

Jamaliah kaj ŝia edzo, do, iris al la domo de la knabino kaj tie konstatis, ke ŝi estas ilia filino.

“Mia edzo kaj mi estas feliĉegaj. Mi estas tre danka al Dio, ke Li kunigis nin denove kun nia filino”, diris la patrino.

La gepatroj intencas farigi teston pri DNA, por konfirmi, ke la knabino estas ja ilia biologia filino, tamen Jamaliah deklaris, ke por ŝi ne estas dubo pri la “miraklo”, nome retrovi la filinon.

La cunamo en la Hinda Oceano estis kaŭzita de tertremo en la insulo Sumatro. Ĝi mortigis 230 mil homojn en 14 landoj.
FONTO:
http://noticias.r7.com/internacional/menina-reencontra-a-familia-dez-anos-apos-ser-arrastada-pelo-tsunami-que-devastou-a-asia-08082014


////////////////////////////////////*\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\

UM MACACO FEZ UMA SELFIE E AGORA NINGUÉM SE ENTENDE // SIMIO FARIS MEMFOTON, SED NUN OKAZAS MALKONSENTO PRI TIES AŬTOR-RAJTO     

09-08-2014



Uma selfie de um macaco está atualmente no centro de uma disputa relativa aos direitos de autor entre a Wikipédia e o fotógrafo britânico David Slater.

A enciclopédia online recusou-se a remover uma série de fotografias tiradas pelo macaco, quando, em 2011, na Indonésia, se apoderou do equipamento do profissional.

Slater diz que as imagens são suas, a Wikipédia contrapõe que, ao terem sido tiradas pelo animal, não há direitos sobre elas, apesar de a máquina fotográfica usada pertencer a Slater.

Indignado com a recusa, o fotórgafo comentou, em declarações ao The Telegraph, que o argumento da Wikipédia é o de que "se o macaco a tirou, os direitos são dele". 
Memfoto farita de simio estas lastatempe la centro de konflikto pri aŭtoraj rajtoj inter Wikipedia kaj la brita fotografo David Slater.

La interreta enciklopedio rifuzas malmontri serion da fotografaĵoj faritaj de la simio, kiu, en 2011, en Indonezio, forprenis la fotoaparaton de la aludita profesiulo.

 Slater asertas, ke la fotografaĵoj apartenas al li, sed tamen Wikipedia kontraŭdiras, ke, ĉar ili estis faritaj de la besto, ne estas aŭtorrajtoj pri ili, malgraŭ ke la fotomaŝino estas de Slater.

Indigninta pro tiu rifuzo, la fotografo komentis, dum deklaroj al The Telegraph, ke la argumento de Wikipedia estas, ke, “se la simio faris la memfoton, la aŭtora rajto estas ĝia”.
FONTO:


Como, segundo pesquisa, os cães estão cada vez mais inteligentes (certamente para o arrepio de Charles Darwin), não será estranho se, daqui a uns cinquenta anos, forem atribuídos direitos individuais e personalidade jurídica (com consequente poder de defesa) a todos os animais que manifestarem livremente suas vontades, interesses e necessidades. Poderá ocorrer o mesmo em relação aos robôs, que também estão mais e mais inteligentes (certamente para o arrepio de Isaac Asimov)?
Ĉar, laŭ esploro, la hundoj estas pli kaj pli inteligentaj (certe hirtigantaj Karlon Darvinon), ne estos strange se, post ĉirkaŭ kvindek jaroj, estos atribuitaj individuaj rajtoj kaj jura personeco (kun sekva defendpovo) al ĉiuj bestoj kiuj libere manifestos siajn volojn, interesojn kaj bezonojn. Ĉu povos okazi same pri la robotoj, kiuj ankaŭ iĝas pli kaj pli inteligentaj (certe hirtigantaj Isaakon Asimovon)?



▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼▼

MISTERIOSO LAGO SURGE NO SAARA, DESAFIA A LÓGICA E ESCONDE PERIGOS // MISTERA LAGO ELAPERIS EN SAHARO, DEFIAS LA LOGIKON KAJ KAŜAS DANĜEROJN

08-08-2014

Um surpreendente lago descoberto em pleno Saara está desafiando a lógica da ciência e, ao mesmo tempo, fazendo a alegria dos moradores do deserto.
A misteriosa formação fica a 25 quilômetros de Gafsa, cidade da Tunísia, e se estende por uma área de 1 hectare. Estima-se que sua profundidade máxima seja de 18 metros.
O lago, descoberto por homens da região, apareceu em um local onde só havia rochas e areia.
A explicação mais aceita para este intrigante fenômeno é a de que o lago tenha surgido por conta de um abalo sísmico que, provavelmente, abriu uma brecha para algum lençol subterrâneo. A água, sob pressão, subiu e formou o lago, especulam geólogos.

Apesar da notícia do surgimento de um lago no meio do deserto soar como algo ótimo para os locais, os especialistas alertam que a novidade pode esconder perigos. Um deles é que, provavelmente, o buraco subterrâneo que deu origem ao lago já deve ter se fechado e isso impediria a renovação da água. Desta forma, o ambiente é favorável ao surgimento de micro-organismos patogênicos. Além disso, Gafsa é um local de extração de fosfato, mineral encontrado em depósitos radiativos, que poderiam ter contaminado o lago com radiação.
Surprizanta lago eltrovita en Saharo estas defianta la logikon de la Scienco kaj, en la sama tempo, faranta ĝojaj la dezertanojn.
Tiu mistera formaĵo trovas sin 25 kilometrojn de Gafso, urbo en Tunizio, kaj etendiĝas sur unu-hektara areo. Oni antaŭtaksas, ke ĝia maksimuma profundo estas 18 metroj.
Eltrovita de homoj el tiu regiono, ĝi elaperis en loko, kie antaŭe estis nur ŝtonegoj kaj sablo.
La klarigo plej akceptata pri tiu fenomeno estas tiu, ke la lago aperis kiel rezulto de iu tertremo, kiu probable malfermis breĉon al subtera akvofluo. Tiam la akvo, premita, suprenŝprucis kaj formis la lagon, laŭ konjektas geologoj.

Malgraŭ ke la sciaĵo pri apero de lago meze en la dezerto sonas kiel io bonega por la lokanoj, la fakuloj avertas, ke tiu novaperaĵo povas kaŝi danĝerojn. Unu el ili estas, ke probable la subtera boraĵo, kiu aperigis la lagon, certe jam fermiĝis, kio malebligos la renovigon de la akvo. Pro tio tiu akvaĵo oportunigos la aperon de patogenaj mikroorganismoj. Krome, Gafso estas loko por ekstraktado de fosfato, mineralo trovata en radioaktivaj eltenejoj, kiuj povus esti infektintaj la lagon per radiado.
FONTO:


***********************************************************************


SONDA ESPACIAL ENTRA PELA PRIMEIRA VEZ NA ÓRBITA DE UM COMETA // UNUAFOJE IU SPACA SONDILO ENIRIS LA ORBITON DE KOMETO

07-08-2014

Uma sonda espacial entrou pela primeira vez na órbita de um cometa. O encontro espacial inédito aconteceu a 550 milhões de quilômetros da Terra.

A sonda europeia Rosetta alcançou o cometa CG depois de viajar pelo espaço durante mais de uma década, rodando seis bilhões de quilômetros.

A agência espacial europeia entrou em festa - afinal, é um projeto de 1 bilhão de euros que deu certo.
Até agora, as missões de exploração dos cometas se limitaram a sobrevoá-los brevemente. A novidade nesse caso é que o satélite vai acompanhar a trajetória do cometa ao redor do Sol.

O plano é que, em novembro, um robô, repleto de instrumentos científicos,  desça à superfície para investigar a composição do cometa, o que pode ajudar a compreender melhor a formação dos planetas.
La unuan fojon iu spaca sondilo eniris en kometan orbiton. Tiu tute nova spaca renkontiĝo okazis en la distanco de 550 milionoj da kilometroj for de la Tero.

La eŭropa sondilo Rozeto atingis la randon de la kometo CG, vojaĝinte tra la Spaco dum pli ol unu jardeko, irinte ses miliardojn da kilometroj.

La eŭropa spaca agentejo ĝojegas, ĉar temas pri projekto je 1 miliardo da eŭroj, kiu sukcesis.
Ĝis nun la misioj pri esplorado de la kometoj limiĝis al tio, superflugi ilin nelongedaŭre. La ĉi-foja noveco estas, ke Rozeto sekvos la trajektorion de la kometo ĉirkaŭ la Suno.
La plano estas tio, ke, en novembro, roboto plena de sciencaj instrumentoj malsupreniros sur la surfacon de la kometo, por identigi ties konsiston. Tio povos helpi pli bone kompreni la formiĝon de la planedoj.

FONTO:

----------------------------------------------------------------------------------------------



PINGUIM PRÉ-HISTÓRICO ERA UM GIGANTE COM DOIS METROS DE ALTURA // LA PRAHISTORIAJ PINGVENOJ ESTIS GIGANTOJ DU METROJN ALTAJ

06-08-2014



Há cerca de 40 milhões anos os pinguins eram gigantescos e fariam qualquer ser humano sair correndo. Da ponta do bico às patas sua altura podia superar os 2 metros e seu peso era de 115 quilos.

Para efeito de comparação com a ave pós-jurássica, o atual pinguim-imperador, assim chamado pela imponência de seu porte, seria um anão de apenas 1,36 m, com peso não excedendo 46 kg.

A prova foi obtida por paleontólogos na ilha de Seymor, perto da Antártida, baseada em fragmentos fósseis de uma asa e patas de uma espécie extinta batizada como Palaeeudyptes klekowskii.

A descoberta de um grupo de cientistas do Museu de La Plata, na Argentina, permitiu que se elaborasse um retrato completo deste ancestral do animal característico do extremo hemisfério Sul.

Antaŭ ĉirkaŭ 40 milionoj da jaroj la pingvenoj estis gigantaj kaj forkurigus iun ajn homon. De la pinto de la beko ĝis la piedoj ili povis longi pli ol 2 metrojn kaj ilia pezo estis meznombre 115 kilogramoj.

Se komparate kun tiu post-ĵurasa birdo, la nuntempa imperiestra pingveno, ĉi tiel nomata pro la imponeco de sia teniĝo, estus nano je nur 1,36 m, kun pezo ne superante 46 kg.

La pruvon pri tio havis paleontologoj sur la insulo Sejmoro, proksima al Antarktido, bazitan sur fosiliaj pecetoj de flugilo kaj piedoj de estingita specio nomita Palaeeudyptes klekowskii.

Tiu eltrovaĵo, de grupo da sciencistoj de la Muzeo de Laplato, en Argentino, ebligis la ellaboradon de kompleta portreto de la prapatro de tiu tipa besto de la ekstrema suda hemisfero.
FONTO:
http://www.materiaincognita.com.br/pinguim-pre-historico-era-um-gigante-com-dois-metros-de-altura/#axzz39ŜRfyYN


***********************************************************************


HORMÔNIO DO AMOR AJUDA AUTISTAS // LA “HORMONO DE LA AMO” HELPAS LA AŬTISMULOJN

05-08-2014

A oxitocina, o chamado "hormônio do amor" faz bem para pessoas com autismo.
Ela ajuda a melhorar com rapidez a capacidade dos portadores de avaliar emoções e expressões faciais.
É o que mostra um estudo feito na Universidade de Tóquio, no Japão.

Os cientistas descobriram que este hormônio é capaz de melhorar a atividade dos neurônios, em uma área do cérebro associada ao reconhecimento de emoções.

A experiência foi feita em homens autistas em idade adulta considerados "altamente funcionais”, que conseguem se expressar bem.

Mas Hidenori Yamasue, coautor do estudo - publicado no fim de Julho na revista científica Molecular Psychiatry -  afirma que a oxitocina é útil também para os pacientes com tipos de autismo mais graves, porque atua na interpretação das expressões faciais e não no diálogo.

"Consequentemente, as pessoas autistas com déficits em termos de comunicação não-verbal e interação com os outros, podem beneficiar da administração da oxitocina", disse Yamasue, neuropsiquiatra, ao portal especializado Health Day.
La oksitocino, nomata “la hormono de la amo”, estas bona por homoj kun aŭtismo.
Ĝi helpas rapide plibonigi la kapablecon de la aŭtismuloj, taksi emociojn kaj vizaĝajn esprimojn.
Tion konkludis studaĵo farita en la Universitato de Tokio, Japanujo.

La sciencistoj eltrovis, ke tiu hormono povas plibonigi la agadon de la neŭronoj en cerba areo respondeca pri rekono de emociaj signoj.

La eksperimento estis farita kun plenaĝaj aŭtismaj viroj konsiderataj “alte funkciaj”, tiel ke ili sukcesas bone esprimiĝi.

Sed Hidenori Yamasue, kunaŭtoro de la studaĵo (kiu estis publikigita fine de julio, en la scienca revuo Molecular Psychiatry), asertas, ke la oksitocino utilas ankaŭ al pacientoj kun pli gravaj tipoj de aŭtismo, pro tio ke ĝi funkcias ĉe la interpreto de vizaĝaj esprimoj, ne ĉe dialogoj.

“Sekve, la aŭtismaj homoj, kiuj havas atentomankon en la neparola komunikado kaj en la interagado kun la aliaj, povas profiti de la uzado de oksitocino”, diris Yamasue, neŭropsikiatro, al la faka retejo Health Day.
FONTO:
http://sonoticiaboa.band.uol.com.br/noticia.php?i=5353

¨   ¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨



UNIVERSITÁRIO CRIA FOLHA ARTIFICIAL CAPAZ DE PRODUZIR OXIGÊNIO E FILTRAR CO2 // UNIVERSITATANO ELKREIS ARTEFARITAN FOLION KAPABLAN PRODUKTI OKSIGENON KAJ FILTRI CO2

04-08-2014

Folhas sintéticas. Mas não aquelas das plantas artificiais dos consultórios médicos. Folhas criadas em laboratório, mas capazes de absorver água e dióxido de carbono (CO2) para produzir oxigênio, como se fossem de uma planta natural.
Esse é o resultado do projeto Silk Leaf desenvolvido por Julian Melchiorri, estudante da Escola de Design da universidade britânica RCA.
Assim como sua inspiração natural, a folha artificial é feita de cloroplastos e precisa de um pouco de água para produzir oxigênio a partir do gás carbônico absorvido.
"A NASA está pesquisando diferentes formas de produzir oxigênio em missões especiais para descobrir uma forma de habitarmos o espaço. Mas esse material permitirá irmos mais longe do que podíamos até então", afirma Melchiorri.
Temas pri sintezaj folioj, sed ne tiaj de artefaritaj plantoj en la kuracistaj konsultejoj. Temas pri folioj elfaritaj en laboratorio, sed kapablaj sorbi akvon kaj karbonan dioksidon (CO2), por produkti oksigenon, kvazaŭ ili estus de natura planto. Tio estas la rezultato de la projekto Silk Leaf, realigita de Julian Melchiorri, studento de la Lernejo pri Dizajno, en la brita Universitato RCA.
Same kiel ĝia natura inspiro, la artefarita folio estas farita el kloroplastoj kaj bezonas malmultan akvon, por generi oksigenon el la ensorbita karbona gaso.
“NAKA esploradas diversajn manierojn produkti oksigenon, en specialaj misioj, por eltrovi kiel ni loĝatigos la Spacon. Tamen tiu materialo ebligos avancojn en tiu esplorado, multe pli ol iam antaŭe”, asertis Melchiorri.
FONTO: 
http://asboasnovas.com/tecnologia/universitario-cria-folha-artificial-capaz-de-produzir-oxigenio-e-filtrar-co2
 
****************************************************************

GAROTO JOGA VIDEOGAME CONTRA O PAI, QUE MORREU HÁ 10 ANOS // KNABO VIDEOLUDAS KONTRAŬ LA PATRO, KIU MORTIS ANTAŬ DEK JAROJ

03-08-2014

Um adolescente emocionou diversos jogadores de videogame ao compartilhar uma experiência virtual com o pai, falecido há dez anos. O garoto descobriu um "fantasma" da performance obtida pelo pai em um famoso jogo de corrida e disputada contra ele até hoje.

A história do adolescente foi publicada na sessão de comentários de um vídeo no YouTube que questiona se é possível ter uma experiência espiritual no videogame. O garoto confirma a teoria e conta a história de como joga contra o pai morto.

Com o nome de usuário "00WARTHERAPY00", ele explica que ganhou de presente um Xbox do pai quando tinha quatro anos. Os dois se divertiam muito com o jogo de corrida Rally Sports Challenge, até que o pai faleceu quando o garoto tinha apenas seis anos.

A perda foi tão forte que o menino ficou sem tocar no Xbox por dez anos. Passado esse tempo, o adolescente resolveu voltar a jogar e fez uma descoberta incrível: o carro de corrida do pai ainda estava lá. Isso porque, quando um competidor quebra o recorde de volta mais rápida da pista, o desempenho obtido por esse jogador fica gravado no sistema. Dessa forma, quando um outro gamer tenta quebrar o recorde, ele consegue visualizar todos os movimentos e traçados feitos pelo detentor da marca por meio de um carro "fantasma", competindo lado a lado até que o recorde seja quebrado.

"Então eu joguei, e joguei e joguei até quase conseguir quebrar o recorde. Um dia eu o ultrapassei e... parei na linha de chegada para garantir que o fantasma não seria deletado", contou o adolescente.

A história do garoto recebeu mais de mil curtidas na página. Muitas pessoas demostraram apoio, enviando mensagens de força e agradecendo o adolescente pela publicação.
Adoleskanto emociigis multajn videoludistojn, rakontinte virtualan sperton havintan kun sia patro, kiu mortis antaŭ dek jaroj. La knabo eltrovis “fantomon” de videolud-aŭto kun registro de la rendimento obtenita de lia patro dum konkurado de ambaŭ ili en fama kuradoludo, kaj ankoraŭ nuntempe neŝanĝitan.

La historio de la adoleskanto publikiĝis en la sekcio de komentarioj pri videoj, en Jutubo, kiu starigis la demandon, ĉu eblas havi spiritan sperton en la videoludo. La knabo konfirmis, ke jes, kaj rakontis, kiel li ludas kontraŭ la mortinta patro.


Sub la uzula nomo "00WARTHERAPY00", li rakontis, ke li gajnis kiel donacon unu Xbox de la patro, kiam li aĝis kvar jarojn. Tiam ambaŭ ili multe amuziĝis per la kuradoludo Rally Sports Challenge, ĝis la patro elkarniĝis, kiam la knabo havis nur ses jarojn.

La perdo estis tiel dolora, ke la knabo ne ludis per la Xbox dum dek jaroj. Post la paso de tiu tempo, la adoleskanto decidis ludi per ĝi denove, kaj tiam li faris la nekredeblan eltrovon: la kurad-aŭto de la patro ankoraŭ estis tie! Tiel estas, ĉar kiam konkuranto rompas la rekordon pri plej rapida cirkulado sur la dromo, tiam la rendimento havigita de tiu konkuranto restas registrita en la sistemo. Tiel, kiam alia ludisto provas rompi novan rekordon, tiam li sukcesas vidi ĉiujn movojn kaj strekojn faritajn de la ĝistiama posedanto de la antaŭa rekorda marko, pere de la “fantoma” aŭto, kiu pretas daŭrigi la konkuradon, flanko ĉe flanko, ĝis la rekordo estos denove rompita.

“Tial mi ludis, ludis kaj ludis, ĝis mi preskaŭ sukcesis rompi la rekordon. Iun tagon mi eĉ preterpasis ĝin, sed... mi haltis ĉe la alvenlinio, por certigi, ke la fantomo ne estos viŝ-estingita”, rakontis la adoleskanto.

La historio de tiu knabo ricevis pli ol mil legsignojn. Multaj homoj donis al li apogon, sendante kuraĝigajn mesaĝojn, kaj dankis lin por tiu lia publikaĵo.
FONTO:
http://www.diariodepernambuco.com.br/app/noticia/tecnologia/2014/07/31/interna_tecnologia,519672/garoto-joga-videogame-contra-pai-que-morreu-ha-10-anos.shtml

///////////////////////////////////////////////////

A JORNALISTA POLIGLOTA É UM ROBÔ; VEJA A NOVIDADE CRIADA POR JAPONESES // POLIGLOTA ĴURNALISTINO ESTAS ROBOTO. EKSCIU PRI LA NOVAĴO ELKREITA DE JAPANOJ

02-08-2014

Parece que a era dos replicantes prevista em filmes de ficção científica, como Blade Runner, não está mais tão distante. A mais recente inovaçao é a robô jornalista poliglota Kodomoroid (Childroid), exibida no Museu Nacional de Ciência Emergente e Inovação, em Tóquio, no Japão.

Outro modelo chamado Otonaroid (Adultroid), de cabelos longos, também foi exibido pelo professor Hiroshi Ishiguro, diretor do laboratório de inteligência robótica da Universidade de Osaka, no curso de engenharia científica. Os dois humanoides foram desenvolvidos para ler as notícias como se fossem âncoras de televisão.

O acabamento externo das duas robôs é de silicone, que imita a textura da pele humana. Ao interagir fisicamente com Kodomoroid ou com Otonaroid, a característica estranha que mais chama atenção é sua temperatura baixa. Mas o corpo das duas unidades artificiais foi modelado para realmente parecer com o de um ser humano.

Com notícias pré-programadas, o robô “lê” as informações e fala num tom de voz sereno e calmo quais são as notícias mais importantes.
Os japoneses estão desenvolvendo ainda timbres sonoros para todas as línguas.

Qual é a principal vantagem de ter uma máquina no lugar de um âncora de TV? Ele não mostra emoções exageradas nem diante das boas notícias e sequer ao mencionar catástrofes. Ou seja, é um narrador mais neutro para as informações televisivas.
Ŝajnas, ke la erao de la duobluloj, antaŭvidita en filmoj pri scienca fikcio, kiel Blade Runner, ne plu estas tre malproksima. La plej ĵusa novaĵo en tiu tereno estas la poliglota ĵurnalparola roboto Kodomoroid (Knabinoido), montrata en la Nacia Muzeo pri Novapera Scienco kaj Novigado, en Tokio, Japanujo.

Ankaŭ alia modelo, nomata Otonaroid (Adoltoido), longhara, estis montrata de Profesoro Hiroshi Ishiguro, direktoro de la laboratorio pri robota inteligenteco, ĉe la Universitato de Osako, en kurso pri scienca inĝenierio. Ambaŭ homoidoj estis elfaritaj por laŭtlegi la gazetaĵojn, kvazaŭ ili estus televidaj ĵurnalprezentistoj.

La fasona eksteraĵo de la du “robotinoj” estas el silikono, kiu similas al la teksturo de la homa haŭto. Kiam oni tuŝas Kodomoroid aŭ Otonaroid, tiam ilia karakterizo, kiu plej vekas la atenton estas tio, ke ilia temperaturo estas malalta. Tamen la korpo de tiuj du artefaritaj specimenoj estis modelitaj por efektive simili al tiu de homa estulo.

Kun novaĵoj antaŭĵurnaligitaj, la roboto “legas” la informojn kaj parolas, per serena kaj trankvila voĉtono, pri la plej gravaj sciaĵoj.
La japanoj elvolvadas, plie, tembrojn por ĉiuj lingvoj.

Kiu estas la ĉefa avantaĝo havi maŝinon anstataŭ homon, kiel ĵurnalparoliston de TV? Ĝi ne elmontras troajn emociojn, ne eĉ dum bonaj novaĵoj, des malpli dum la sciigo de katastrofoj. Tio estas, ĝi estas pli neŭtrala raportisto por la televiziaj informoj.



FONTO:
http://www.techtudo.com.br/noticias/noticia/2014/06/a-jornalista-poliglota-e-um-robo-veja-a-novidade-criada-por-japoneses.html

-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/--/-/-/-/-/-/-/-/-/-/--/-/-/-/-/-/-/-/-/-/--/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-


ÁRABES E JUDEUS UTILIZAM INTERNET PARA PREGAR A UNIÃO E QUEBRAR ESTEREÓTIPOS // ARABOJ KAJ JUDOJ UTILIGAS LA INTERRETON, POR PREDIKI LA UNUIĜON KAJ ROMPI STEREOTIPOJN

01-08-2014

Há três semanas, Israel e militantes palestinos estão envolvidos em um sangrento confronto em Gaza. O saldo é trágico, com a morte de milhares de pessoas. A maioria das vítimas é civil, atingida pela ofensiva israelense.
A tensão entre os dois lados é antiga e parece caminhar para longe de um acordo de paz.
Além da guerra, outra situação oprime os dois povos: o estereótipo. Nem todo judeu apoia ataques a escolas e hospitais e nem todo árabe é terrorista. A conclusão é óbvia, mas, infelizmente, não é senso comum. Neste contexto, os dois povos têm usado redes sociais para quebrar as generalizações e pregar a união e paz.

A página "Jews and Arabs Refuse to be Enemies" (Judeus e Árabes se Recusam a ser Inimigos, em tradução livre), criada pelos amigos Abraham Gutman, um rapaz de 23 anos nascido em Israel, e Dania Darwish, uma síria de 21, já conquistou 27 mil seguidores em duas semanas.

O projeto pacifista posta fotos de judeus e árabes, que posam lado a lado, mostrando mensagens de paz. Os criadores da página reforçam que a proposta do projeto é amenizar a onda de ódio entre os dois povos nas redes sociais, evitando que a tensão contamine até quem não está no centro do conflito. "Temos que mostrar que nos recusamos a ser inimigos", explicam os amigos.

Mensagens

Um casal gay mandou sua foto com o seguinte texto: "Judeu e árabe. Casal. Nós coexistimos em paz. Esta também é uma solução!". Uma das fotografias traz uma jovem muçulmana sozinha. "Quando o poder do amor superar o amor pelo poder, o mundo conhecerá a paz". Trata-se de uma citação atribuída ao guitarrista Jimmy Hendrix, que teria dito isso nos anos 1970.

"Nos solidarizamos com as populações de árabes e judeus que foram para as ruas de Israel e da Palestina para demonstrar que se recusam a sucumbir ao sentimento de ódio da minoria. Não precisamos concordar em tudo, mas precisamos mostrar que não precisamos ser inimigos", resumem os criadores do projeto.
De tri semajnoj Izraelo kaj palestinaj militantoj multmortige interbatalas en Gazao. La batalnombroj estas terurigaj, kun la morto de miloj da homoj. La plimulto el la viktimoj atingitaj de la izraela ofensivo estas civilaj.
La militemo inter la du flankoj estas tre malnova kaj ŝajnas pli malproksimiĝi de iu pakto por la Paco.
Krom la milito, alia situacio opresas ambaŭ popolojn, nome: la (ĝeneraliga) stereotipo. Tio okazas, ĉar ne ĉiu judo aprobas atakojn al lernejoj kaj hospitaloj, kaj nek ĉiu arabo estas teroristo. Tio estas memevidenta, sed, bedaŭrinde, ne estas unuanima konsciaĵo. Surbaze de tio, la ambaŭ popoloj estas uzantaj virtualajn sociajn retojn, por estingi la ĝeneraligaĵojn kaj por prediki la unuiĝon kaj la Pacon.

La retpaĝo "Jews and Arabs Refuse to be Enemies" (Judoj kaj Araboj rifuzas esti malamikoj), kreita de la geamikoj Abraham Gutman, 23-jara junulo naskiĝinta en Israelo, kaj Dania Darwish, 21-jara sirianino, jam varbis 27 mil sekvantojn post du semajnoj.

Tiu paciga projekto publikigas fotojn de judoj kaj araboj, kiuj pozas flanko ĉe flanko montrantaj skribaĵojn pri paco. La geiniciatintoj de la paĝo reliefigas, ke la celo de la projekto estas mildigi la ondon de malamo inter la du popoloj, pere de la sociaj retoj, tiel evitante, ke la nerva streĉiteco kontaĝu eĉ tiujn, kiuj havas nenian rilaton kun la konflikto.
“Ni devas montri, ke ni rifuzas malamikiĝi”, klarigas la geamikoj.

Mesaĝoj

Homoseksa paro sendis sian foton kun jena teksto: “Unu judo kaj unu arabo. Ni kunvivas pace. Ankaŭ tio estas solvo!”. Unu el la aliaj fotografaĵoj montras junan muzulmaninon solan, kun la frazo: “Kiam la povo de la Amo superos la amon al la povo, tiam la mondo konos la Pacon”. Temas pri citaĵo atribuita al la eletra-gitaristo Jimmy Hendrix, kiu diris tion en la 1970-aj jaroj.

“Ni sentas nin solidaraj kun la arabaj kaj judaj popoloj, kiuj manifestaciis en la stratoj de Israelo kaj de Palestino, por elmontri, ke ili rifuzas cedi al la sento de malamo de la malplimulto. Ni ne nepre devas samopinii pri ĉio, sed necesas, ke ni montru, ke ni ne bezonas esti malamikoj”, resumas la gekreintoj de la projekto.
FONTO:

2 comentários:

Salão de Arte disse...

Hoje, 21 de agosto de 2014, estamos há 25 ANOS SEM RAUL, MAS... COM A MÚSICA E A POESIA!...
https://www.youtube.com/watch?v=x6gw0wXruzY

Salão de Arte disse...

HODIAŬ, AŬGUSTO 21, 2014 JEN 25 JAROJ SEN RAUL SED ... KUN LA MUZIKO KAJ POEZIO! ...
https://www.youtube.com/watch?v=x6gw0wXruzY