Ami estas scienca strategio venki militon.
Kiam ni amas, ni ne nur nuligas la malamon de la alia, per la pli forta potenco
de tiuj altvibraj energiondoj nomataj simplige AMO, sed sekve ni ankaŭ
malfortigas la malbonigan potencon de la alia. Tio validas en la
interindividuaj rilatoj kaj en la intersociaj kolektivoj. Jesuo, kiu la unua predikis
tion, estis antaŭ ĉio milita strategiisto.
Matematike
ni disvolvas tion en nia teksto
La baza
problemo estas, ke niaj interkonfliktantaj fratoj el Mezoriento ankoraŭ ne
rekonis, ke la Kristo,
la profeto super la profetoj, predikis, ke ĉiuj familioj, inkluzive tiujn
devenintajn el la malnovtestamentaj Iŝmael kaj Isaako, formas, en lia eklezio (konstruita per la mortero de liaj Evangeliaj instruoj),
unu solan familion, ligitan per la sango de la Amo. Kiam ili
ekkomprenos tion, aŭtomate la militoj inter ili estingiĝos preskaŭ aŭtomate. Ankoraŭ estas tempo.
Nenhum comentário:
Postar um comentário