ĈU ESTAS LOKO POR LA
ALTSTILA ESPERANTA NIVELO EN LA NUNTEMPA KIBERNETIKA TEKSTARO?
Josenilton kaj Madragoa
Ĉu eblas akiri nuntempe
belstilan lingvonivelon sine de la esperantista popolo, kiu vivas alkroĉita
ĉefe al la bildekrana tekstaro? Ni konstatas, ke la rapide furora kaj faciluza
utileco kaj praktikeco de Esperanto draste influas kontraŭ la uzo de la formala
kaj klera nivelo flanke de la esperantistoj forĝitaj en Interreto. Kaj, en la
nuno, tiu ĉi komunumo formas la plimulton el la esperant-uzantoj.
Nu, komence ni bezonas
reliefigi, ke ĝeneralsence, ni estas kontraŭ ia ajn lingva antaŭjuĝo, jen la
antaŭjuĝo kontraŭ la ordinaruzaj dirmanieroj, jen kontraŭ la altstilaj
dirmanieroj. [Ni klarigas, ke ni aparte ne regas kiel konvene la bonan
lingvonivelon, sed ni almenaŭ ĉiam klopodas imiti la grandulojn pri gramatikaj
normoj kaj dirmanieroj (eĉ se penante ne fali en la tedan pedantismon). Ni
defendas la tezon, ke estas preferinde erari tie kaj tie, provante senĉese
atingi la supron, ol eraradi kaj lamadi ĉie kaj ĉie, ordinaraĉe, en la
stagnemiga malsupro.] En principo, ĉiu uzu la lingvon, kiun li konas kaj volas
uzi, libere kaj sen ĝenoj. Pli gravas la komunikeco de la lingvo.
Sed rimarkeblas,
kiel fakto, ke estas du seriozaj neŭrosociaj fenomenoj, kiuj estas emantaj
forgesigi onin pri la Esperanto-modelo postlasita de la grandaj verkistoj el la
pasinteco. La unua estas la dezirego “paroli skribe” per la modernaj virtualaj
komunikiloj, kio faras multajn homojn eĉ fluaj uzantoj de la lingvo, sed samtempe
ekstreme neglektemaj kaj malatentemaj rilate la stilon de la majstraj
verkistoj, kiuj estas baze la veraj gramatikistoj kaj stilnormistoj de
Esperanto. [Tio ne volas diri, tamen, ke la baza lingva stilo de Esperanto ne
devas evolui nek rigardi al la estonteco. La kritika demando estas, ke nuntempe
noteblas influo de nenia stilo, nek pasea nek futurisma.]
La dua fenomeno estas, ke
preskaŭ neniu plu legas presitajn esperantajn librojn, nek klasikajn nek
modernajn, kaj tio emas transformi Esperanton en malbelan aŭ eĉ monstran
lingvon, post eble 30 jaroj.
La iama zorgo, ke
Esperanto ne distransformiĝu en dialektojn, substituiĝos al tio, ke ĝi ne
transformiĝu en senstilan, sengramaktikan kaj malelegantan lingvaĉon, pro manko
de alirado al modelaj tekstoj.
Ĝis antaŭnelonge
Esperanto estis alirata ĉefe tra la literaturo kaj tra didaktikaj libroj.
Nuntempe, tamen, la lingvo jam estas sufiĉe vaste legata kaj parolata en
Interreto (ĉefe post la retkursoj), kaj la homoj jam avide ekkomunikiĝas en
Esperanto, surbaze nur de kelkmonata lernado, profitante la facilan regadon de
la baza tujposta komunikiga nivelo. Sed, tamen, ĝuste pro tiu rapida baza
komunikebleco de la lingvo, oni emas preterlasi la konstruadon de firma kaj
norma stilo, kiun nur la libroj legataj dum multa tempo kutimas provizi.
Kaj nun? Kion fari? Ĉu
silenti antaŭ la ĉiesa svarmo da stilaj malbelaĵoj kaj gramatikaj krudaj
eraroj, favore al la lingva demokratio, aŭ vigle kampanji por la ellernado de
la lingvo per la bonaj gramatikoj kaj stilmodelaj presaĵoj?
Kaj ĉio tio por ne paroli
pri la epidemio de forgesemo kiel rezulto de la magnetaj tempestoj kaj de la
postmodernaj kolektivaj stres-statoj, kio postulus kongresgrandan kolokvon por
kompreniĝi.
Ĝustatempe, rimarkindas,
ke paroli ĝuste ne estas paroli nepre malfacile.
La tuta esperanta
gramatiko estas tiel genie strukturita, ke ĝi ebligas, ke oni esprimiĝu ĝuste
per diversaj niveloj de gramatikeco. Multaj homoj esprimiĝas klare kaj
bone dum la tuta vivo, lerninte nur la bazajn regulojn, dum aliaj same
esprimiĝas per la pli profundaj kaj altstilaj reguloj de gramatiko kaj de
stilistiko. Kaj la baza kaj la supera regularoj estas elaste sufiĉaj por la
ĉiutaga esprimado, depende de ĉiu individua gusto, emo, prefero, bezono aŭ eĉ
personeco.
Paroli kaj skribi sufiĉe
bone, simple kaj klare en la baza nivelo estas agrabla al ĉies
intelektoj. Tio estas arto plej ofte regata nur de tiuj genioj pri la simpleco
aŭ de tiuj sindediĉaj legantoj kaj skribantoj de la lingvo, tio estas, de tiuj,
kiuj bezonis multe poluri sian stilon, por atingi la supron de la simpleco.
“Neniu iluziiĝu: oni
atingas la simplecon nur post multa laboro.” – Clarice Lispector
Kaj parafrazante
Yogananda, direblas, ke la perfekta lingva klerulo de la nuntempo estas tiu
eraremulo de la pasinteco, kiu neniam rezignis pri sia disvolviĝa klopodado.
Plej grave estas, ke ĉiu
el ni praktikadu senĉese la lingvonivelon, kiun ni jam akiris, skribe kaj
parole, sed ĉiam faru klopodojn por ellerni la lingvon, de la punkto, kie ni
estas ĝis la senfino, apogante sin sur la klasikaĵoj de la alta literaturo kaj
esplorante la gramatikon en ties ĉi niveloj kaj eblecoj, senĉese, sen feria
tago, ĉefe se li intencas postlasi al la aperanta inteligentega generacio de
infanoj la Esperantomodelon, kiun L. L. Zamenhof, la plej inteligenta apriora
lingvoiniciatinto de la tuta mondo, postlasis al la estonteco.
Nenhum comentário:
Postar um comentário