quarta-feira, 6 de agosto de 2014

GRAMATIKDUBA SEKCIO



Ni proponas en tiu ĉi spaco helpi niajn legantojn kontentigi dubojn pri esperantaj reguloj de esprimado, sed ne nepre teoriumante pri teknikaj gramatikaj aferoj. Ĉiameble ni donos praktikajn ekzemplojn, kiujn ni trovos en la literaturo, en la vortaroj kaj en la gramatikoj, sed ni ne defendegos, ke ili estas absolute ĝustaj aŭ ne.



Niaj respondoj povos esti poste ŝanĝataj de ni mem, pro atentigo/korekto, aŭ de aliulo, aŭ de la tempo, la plej saĝa el ĉiuj instruantoj.




                                         ***********




KIAL ANSTATAŬIGI NACILINGVAN ARTIKOLON PER LA DEMONSTRATIVO “TIU”, EN LA TRADUKO DE CERTAJ FRAZOJ?

Amikino G,
la elekto de LA kaj TIU en traduka skribado estas nuanca. Dependas multe, ĉu la koncerna kunteksto estas difina (aŭ individuiga) aŭ montra (aŭ indika). Multfoje en la portugala oni uzas “o”, “a”, “os” aŭ “as” en montra senco. Ni povas (aŭ devas) korekti tion en la traduko, nome de la klareco.



===========================================

ĈU “ESTAS NATURE, KE” POVAS ANSTATAŬI “ESTAS KOMPRENEBLE, KE”?


Amiko L, 
malgraŭ ke la esprimo “estas nature!” preskaŭ ne estas uzata substitue al la zamenhofa “estas kompreneble, ke”, eble tamen ĝi estas uzebla, surbaze de la jenaj ekzemploj el la literaturo:


“Dum infanaĝo, estas nature, ke la organoj de la intelekto, ĉar ne disvolviĝintaj, ne povas havigi al la Spirito la tutan intuicion de plenaĝulo” - El “Eta biografio de ALLAN KARDEC”, de  L. C. Porto Carreiro Neto


“Kiel ni en la karno faras kulpojn, kies sekvojn ni ofte suferas ĉi tie, ĉu tiel estas nature, ke pro niaj bedaŭrindaj faroj ĉi tie ni suferos en la karno?” - El “AGO KAJ REAGO”, traduko de L. C. Porto Carreiro Neto


“Dum ni restas en la karno estas nature, ke la infinitezimaj vivoj konsistigantaj nian porvivan portilon respegulu la substancojn, kiujn ni ingestas.” - El “Penso kaj Vivo”, Traduko de Affonso Borges Gallego Soares


“Estas nature, ke vi ne komprenas: mi ne klarigis ĉion” - El “Ili kaptis Elzan!”, romano de Johán Valano (unu el la pseŭdonimoj de Claude Piron)


“Ĉu estas nature, ke li staru dum kvin aŭ dek minutoj, kiel doktoro Mortimero, laŭ pli praktika sento ol mi anticipe kreditus al li, induktis pro la cigara cindro?” - El “La ĉashundo de la Baskerviloj, traduko de William Auld


“Do estas nature, ke precipe en la lingvoj kun malmulte da uzantoj, ne ekzistas multaj libroj en Brailleskribo” - El “ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTO, kies redakto estis reviziita de K. KALOCSAY.


                                              *******

Ĉu ĝustas demandi pri la nomo de alparolato per “KIA ESTAS VIA NOMO?”


Amiko C,
se oni volas scii la kvaliton de la nomo, ekzemple ĉu la nomo de la demandato estas bela aŭ malbela, oni povas demandi per KIA ESTAS VIA NOMO.

Sed, se la intenco de la demando estas scii la nomon de la demandato, kaj konsiderante, ke estas multaj nomoj en la mondo, la plej ĝusta demando estas KIU ESTAS VIA NOMO, tio estas, KIU EL ĈIUJ NOMOJ DE LA MONDO ESTAS LA VIA.

Demandeblas ankaŭ KIEL VI NOMIĜAS? KIU ESTAS VI?

Do, neniam validas KIA ESTAS VIA NOMO, se oni volas scii la nomon.

Um comentário:

Everaldo Carvalho disse...

Bonege Majstro Josenilton, certe per via pedagoga helpo plibonigos nia parolado

Dankon speciale pri lá kunteksta difenco, kiam ni demandas pri nomoj
Au estu, lá difenco inter comenci lá fraso per la Litero: kia au kiu.
Gratulo
Gis revido