HIPOTEZO PRI LA
PAROLECO
KIEL LA KORPO
DE LA ESPERANTA LINGVO
Josenilton kaj
Madragoa
Kvankam ni ne havas tie ĉi, ĉe-mane, sciencan fundamenton nek
pruvon por provi konvinki vin, sed ni hipotezas, ke, ĉar Esperanto ankoraŭ
estas multe pli skriba ol parola lingvo, ĝi suferas la mankon de lingva
resonanco.
Lingvo estas vivanta estulo, kies korpo estas la sonoj, resonoj,
vibroj kaj pensondoj kiuj direktiĝas ĉiuflanke, tien kaj reen, psikoplasme,
kompreneble en la nevidebla pensodimensio (aŭ noosfero, antroposfero...). [Kun
la tempo, kaj depende de la senĉesa vibrado generita de la homaj kolektivoj, la
materialoj rezultintaj de la pensondoj iel solidiĝas en la nevidebla
spiritosfero kaj konstruas pejzaĝojn kaj tutajn mediojn. Sed tio ĉi estas afero
por alia pripensaĵo.]
La dudimensiaj grafikaj lingvosignoj (nomataj skribaĵoj)
elvokas, aŭ ne, penso- aŭ sentosignojn, aŭ en la momento de la skribado, aŭ en
la momento de la legado, sed ili ne estas la lingvo en si. Ekster la okuloj de
la skribanto aŭ de la leganto, skribaĵo estas nenio pli ol sensignifa
grafikaĵo.
La lingvo vivantas fakte estas tiam, kiam ĝi estas praktikata
per aktivaj pensoj kaj per paroloj, kiuj generas subtilajn fizikajn
manifestaciojn kun signifoj kaj kiuj kunformas kaj kunmateriigas la
lingvokorpon, kiu estas alirebla de la lingvuzantoj, kvazaŭ lingvobiblioteko.
Kiam kelkiuj (pli kaj pli maloftaj) akuzas, ke Esperanto estas
mortinta lingvo, ili nekonscie diras ian veraĵon. Mankas en la pensa aero la
ĉeesto pli efektiva kaj daŭra de esperantaj parolsignoj kapablaj generi
pensoĉelojn, poste morfopensojn kaj fine vivantan solidan korpon en la
pensosfero aŭ noosfero.
Pro tio estas vitale necese, ke ni, esperantistoj, parolu kaj
minumume pensu aktive en Esperanto, individue, interindividue, kolektive kaj,
pli estonte, amase, por telekineze sendi esperantajn pensoĉelojn por la plena
konstruado de la esperanta korpo en la lingvosfero. Se tio okazos sufiĉe amase
kaj larĝskale, post kelka tempo komencos radiiĝi en la aero multaj esperantaj
pensaĵoj, pensoĉeloj, pensoĉenoj, solaj vortoj, frazoj kaj esprimoj, ebligantaj
pli facilajn pensojn, parolojn kaj skribojn en Esperanto. Formiĝos do iaspeca
esperantlingva dinamika naturo kun ties ĉiamaj kaj ĉieaj lingvaj resonancoj, kiuj
inspiros la homojn esprimiĝi esperante pli nature, pli vivece, en kuniĝo kun la
paralela kaj interplekta mondo de la pensoj.
Kompreneble, ju pli belaj kaj pozitivaj estos tiaj parolaj kaj
pensaj esperantaĵoj sendataj al la lingvobiblioteko de la psikosfero, des pli
ampleksaj, vibre bonaj kaj altnivelaj estos la rezultaj lingvondoj formantaj
histojn de intercerbaj telesinapsoj kaj vagantaj tra la interpensa matrico de
la homa kolektiva cerbo, per la vento unue blovita de Ludoviko Zamenhof. Li
estis la unua radianto, la patro de tiu harmonia, bela kaj potenciale plenviva
lingva estaĵo, kies vivdaŭriga oksigeno estas ni kaj niaj laŭtaj, senĉesaj kaj
pozitivaj pensoj, paroloj, kantadoj, laŭtlegadoj kaj deklamadoj per kaj en ĝi.
Iel ajn, sendepende de la pruvebleco de tiu ĉi nia hipotezo,
estas necese paroli ĉiam kaj ĉie Esperanton. Ĝi estas la plej forta kaj
definitiva konvinkilo, por elmontri, ke la lingvo vere estas vivanta kaj
funkcias.
KONVERSACIIGA DEMANDARO
La suba demandaro celas helpi en interindividua kaj grupa
konversacioj.
Tiuj demandoj, preferinde, devas esti farataj kaj respondataj
laŭtvoĉe. Konsilindas varioj, kaj en la demandoj, kaj en la respondoj. Bonvenas
komplementaj, aldonaj kaj improvizitaj respondoj, speciele post jesaj aŭ neaj
respondoj (post demandoj per “Ĉu”).
1. Kiu estas vi? [Aŭ kiu estas via nomo? Aŭ kiel vi
nomiĝas?]
2. Kio estas vi? [Ĉu vi estas planto, besto,
objekto...? Kio? Alie, ĉu vi estas studento, instruisto, kuracisto, aktoro,
ŝoforo...? Kio?]
3. Kia estas vi?
4. Ĉu via strato longas aŭ mallongas?
5. Ĉu en via strato estas multaj domoj, arboj kaj
aŭtoj?
6. Ĉu la strato, kie vi vivas, havas larĝajn, aŭ
mallarĝajn trotuarojn?
7. Ĉu via strato estas asfaltita aŭ tera?
8. Kiel nomiĝas via patrino? Kiu estas la viro (aŭ
virino), kiun ŝi naskis?
9. Kiel nomiĝas via patro? Kiu estas la viro (aŭ
virino), kiun li naskigis?
10. Kies filo (aŭ filino) vi estas?
11. Ĉu vi havas filon aŭ filinon? Se jes, kiu estas
via filo aŭ filino?
12. Ĉu vi havas filojn kaj filinojn? Se jes, kiujn
nomojn havas viaj gefiloj?
13. Ĉu vi estas bopatro (aŭ bopatrino)? Se jes, kies
bopatro (aŭ bopatrino) vi estas?
14. Ĉu vi estas bofilo (aŭ bofilino)? Se jes, kies
bofilo (aŭ bofilino) vi estas?
15. Kiom da mono vi havas en la banko?
16. Ĉu vi povas prunti al mi vian poŝtelefonon? [Mi
bezonas telefoni eksterlanden... ☺]
17. Ĉu via poŝtelefono havas kreditojn por ĉiuj
serviloj de movebla telefonio? Ĉu via poŝtelefono estas multica? [ICO estas
procesor-unuo de elektronikaj aparatetoj. En la angla ĝi estas nomata chip.]
18. Kie vi loĝas? Kiu estas via kompleta adreso, ekde
la planedo?
19. Ĉu vi kunvivas bone kun viaj najbaroj?
20. Kion vi faros en la venonta merkredo vespere?
21. Kia estas via loĝejo?
22. Ĉu via loĝejo estas nova aŭ malnova?
23. Ĉu vi loĝas en domo, aŭ en apartamento?
24. Ĉu vi ŝatas, ŝatetas aŭ ŝategas vian hejmon?
25. Ĉu vi opinias, ke la loĝejoj de la indiĝenoj
estas komfortaj por ili? Kial?
26. Ĉu vi havas beston? Se jes, kiun beston vi havas?
[Ĉu katon, hundon, hamstron, kuniklon, testudon, birdon...?] Kia ĝi estas?
27. Ĉu vi loĝas en loĝkvartalo, aŭ en komerca
kvartalo?
28. Ĉu troviĝas plaĝo (aŭ strando, aŭ marbordo)
proksime al via strato? Kaj rivero? Kaj lago?
29. Ĉu vi ŝatas baniĝi ĉe la plaĝo?
30. Ĉu vi ofte vizitas la marbordon?
31. Ĉu vi havas surfotabulon? Ĉu vi ne ŝatas surfi?
32. Ĉu vi preferas baniĝi en naĝejo, aŭ ĉe strando?
33. Ĉu vi jam vizitis la Kariban Maron?
34. Ĉu vi ofte iras al la plaĝo? Aŭ ĉu vi pli ofte
iras al la naĝejo?
35. Ĉu vi eniras en klubon kiel klubano, kiel
akompananto aŭ kiel senrajta eniranto (aŭ kaŝ-eniranto)?
36. Kia estas la urboparto, kie vi vivas?
37. Kiu estas via kvartalo?
38. Kia estas via urboparto? Ĉu ĝi estas vasta aŭ
vastega?
39. Kiom da homoj vivas en via kvartalo, proksimume?
40. Ĉu vi havas bienon aŭ bieneton, por pasigi la
liberan tempon?
41. Kia superbazaro estas tie, kie vi vivas?
42. Ĉu vi ofte vizitas bankoficejojn, por pagi
fakturojn, aŭ ĉu vi preferas pagi ilin en specialaj fakturpagejoj?
43. Ĉu vi ĉiam iras al preĝodomo aŭ nur malofte?
44. Kiam vi manĝas en memserva restoracio? Ĉiam?
Ofte? Malofte? Neniam? Kiam?
45. Ĉu vi kredas pri la diraĵo, ke ĝentileco generas
ĝentilecon kaj ke ĝi estas bonega normo de kunvivado inter najbaroj kaj inter
ĉiuj homoj? Kial?
46. Ĉu vi toleras facile tiujn bruojn el la
sonskatoloj de multaj junulaj aŭtomobiloj?
47. Kia estas via kvartalo?
48. Kiu aŭ kiuj estas la maltrankviligaj kvartaloj en
via urbo? Kial ili estas maltrankviligaj?
49. Ĉu okazas multe da perfortaj (aŭ violentaj, aŭ
agresaj) agoj en la stratoj de la kvartalo, kie vi vivas? Aŭ ĉu ĉiuj stratanoj
de via kvartalo vivas en paco?
50. Ĉu vi ŝatas manĝi frandajn aŭ delikatajn
manĝaĵojn agrablajn al la gusto?
51. Ĉu vi ofte aĉetas frandaĵojn aŭ delikataĵojn en
frandaĵ-vendejoj aŭ delikataĵejoj?
52. Ĉu vi ofte iras al delikataĵejo?
53. Ĉu vi ofte portas leterojn al la poŝtejo?
54. Ĉu vi ĉiam ricevas la viziton de la poŝtoficisto?
Kion pli ofte li donas al vi? Ĉu leterojn de amikoj kaj parencoj, aŭ pagendajn
fakturojn?
55. Ĉu vi kutimas viziti luksajn magazenojn?
56. Ĉu vi kutime atentas pri rabatkampanjoj de
magazenoj?
57. Ĉu vi estas konsumema (aŭ konsumisma) homo? Ĉu vi
vivas konsumante en butikcentroj?
58. Ĉu vi pli preferas aĉetadi en magazenoj, aŭ en
simplaj butikoj?
59. Ĉu vi posedas firmaon?
60. Ĉu vi intencas aĉeti aŭtomobilon en 2017?
61. Ĉu vi havas sufiĉan monon, por akiri ekzemple iun
Alfaromeon?
62. Kion vi pli preferas? Ĉu BMW aŭ malnovan
biciklon?
63. Kie vi kutimas aĉeti viajn vestaĵojn?
64. Kiajn pantalonojn vi pli preferas (aŭ pli ŝatas)
vesti? Kaj ŝuojn? Ĉu vi havas multajn? Kiajn?
65. Ĉu vi havas dorlot-beston? Kiel ĝi nomiĝas, se
jes?
66. Ĉu vi jam adoptis iun beston, aŭ ankoraŭ ne?
67. Ĉu via gladilo estas moderna (elektra) aŭ
malmoderna (je karbo)?
68. Ĉu estas vi mem, kiu gladas viajn vestaĵojn, aŭ
ĉu estas alia homo?
69. Kio estas tio, kio ventolas? Ĉu ventolilo, aŭ
klimatizilo?
70. Ĉu tie, kie vi sidas, varmas aŭ malvarmas nun?
71. Ĉu vian ventolilon vi mem aĉetis, aŭ ĉu vi gajnis
ĝin de iu? Se jes, de kiu?
72. Kiomlonge vi studas Esperanton ĉiutage?
73. Ĉu via domo estas propra, financita aŭ luita?
74. Ĉu vi jam partoprenas esperantan rondon, eĉ se
virtualan? Aŭ ĉu ankoraŭ estas frue?
75. Kion vi planas fari en la venonta monato januaro?
76. Amiko mia diris, ke en la venonta karnavalo li
restos en spirituala rifuĝejo (aŭ retiriĝejo). Kaj vi?
77. Kion vi faris en la lasta Tago de la Vento (la
10-a de aŭgusto)?
78. Ĉu vi ŝatas promeni tra via loĝurbo?
79. Ĉu vi kutimas preni buson, por foriri el la hejmo,
aŭ ĉu vi veturas nur per propra aŭtomobilo, per lu-aŭtomobilo (taksio), per
motorbiciklo aŭ per biciklo?
80. Dum kiom da tempo vi kutimas promeni en via urbo?
81. Ĉu vi kutimas longe piedmarŝi ekzerciĝante?
82. Kiomlonge vi piediras por korpa ekzercado?
83. Ĉu vi havas la hobion piediri sur padoj (aŭ
vojetoj, vojstrioj, vojstrekoj)?
84. Ĉu la trafikŝtopiĝoj en via loĝurbo estas
kritikendaj (aŭ devas esti kritikataj)? Ĉu ili okazas ofte dum la tago?
85. Kiom da fojoj (aŭ kiomfoje) vi alfrontas
aŭtoblokadojn dum la semajno?
86. Ĉar preskaŭ neniam ni scias, ĉu aŭ ne okazos
trafikŝtopiĝo, ĉe dubo, ĉu vi kutimas porti materialon pri Esperanto, por
studi/legi/aŭskulti surstrate?
87. Ĉu vi memoras, kiam vi vizitis muzeon de arto
unuafoje (aŭ en la unua fojo, aŭ la unuan fojon)?
88. Kiom da fojoj vi jam vizitis muzeon pri arto? Ĉu
unufoje (aŭ unu fojon), dufoje (aŭ du fojojn)? Ĉu multfoje (aŭ multajn fojojn)?
Kiomfoje?
89. Ĉu vi jam vizitis Luvron, en la urbo Parizo,
Francio, por vidi la faman pentraĵon Mona Lizo?
90. Ĉu vi iam antaŭe jam vizitis la muzeon Ermitejo
(en la urbo Sankta-Peterburgo), konsiderata la plej granda kaj grava muzeo en
Rusujo?
91. Kion vi plej ŝatas vidi en historio-muzeo?
92. Kian filmon vi plej kutimas vidi?
93. Ĉu vi kutimas viziti kinoteatron (aŭ kinejon)?
94. Kiomfoje vi iras al kinejo dum la jaro?
95. Kiun kinejfilmon vi spektis lastfoje (aŭ en la
lasta fojo, aŭ la lastan fojon)? Ĉu vi memoras?
96. Kian muzikon vi plej ŝatas? Ĉu sambon, sambaĉon,
BPMn (brazilan popmuzikon), rok-muzikon, metalrokon, bosanovon, bluson, soulon,
fohoon, gospelon (evangelikalan), romantikan, romantikaĉan, klasikan,
instrumentan, novepokan, psikedelan, elektronikan...? Kian?
97. Ĉu vi kutimas fari aĉetojn en la foirejo? Kian
foirejon vi plej kutimas viziti? Ĉu liberan foirejon, aŭ foirejon de
aŭtomobiloj?
98. Kiom da fruktoj, legomoj, cerealoj kaj farunoj vi
kutime aĉetas por via hejmo? Ĉu multajn, multegajn aŭ malmultajn?
99. Kiam vi unuafoje vizitis kongresejon? Kio okazis
tiam?
100. Ĉu vi jam vizitis kongrescentrejon en tiu ĉi (aŭ
ĉi tiu) jaro almenaŭ unufoje?
101. Ĉu vi intencas partopreni esperantan nacian
kongreson en via lando? Se jes, kiam?
102. Kiun veturilon vi pli preferas, por promeni
distriĝe?
103. Ĉu vi havas biciklon? Se jes, kia ĝi estas? Ĉu
simpla? Ĉu kun rapidumoj?
104. Ĉu vi plezure biciklas tra la stratoj de via
loĝurbo? Aŭ ĉu vi estas profesia biciklisto?
105. Ĉu en via loĝurbo estas urba arbaro, kia tiu de
Johano-Pesoo, la ĉefurbo de la brazilfederacia ŝtato Paraibo?
106. Ĉu la nokto en la urbo, kie vi vivas, estas
malluma aŭ luma?
107. Ĉu vi ŝatas vidi ventro-dancon? Ĉu vi jam
vizitis ventro-dancejon? Se jes, kiomfoje?
108. Ĉu vi ŝatus lerni ventro-dancon?
109. Ĉu vi kutimas vespermanĝi en restoracioj kune
kun iu? Ĉu vi iam antaŭe jam vespermanĝis ĉe kandellumo kun iu? Se jes, kiam?
Se ne, kial?
110. En la vespermanĝo, ĉu vi trinkadas kafon kun
lakto, aŭ sen lakto?
111. Kiam vi pli trinkas kafon? Ĉu en la vespermanĝo,
en la matenmanĝo aŭ en la tagmanĝo?
112. Ĉu vi kutimas admiri la plenlunon sur la ĉielo?
113. Dum la plenluno, ĉu la nokta ĉielo super via
loĝurbo estas plena je steloj?
114. Ĉu vi jam vidis meteoron irantan sur la ĉielo?
115. Ĉu vi kredas, ke iam estonte okazos pluvo da
meteoroj el la ĉielo?
116. Ĉu via loĝejo estas profesie dekoraciita, aŭ ĉu estis
vi mem, kiu aranĝis la meblaron?
117. Kia estas la dekoracio de via loĝdomo? Ĉu ĝi
estas klasika, moderna, futurisma aŭ eklektika? Aŭ miksita? Aŭ tute senstila?
[Ne validas mensogi. ☺]
118. Kiom multe via tuta loĝejo estas meble
provizita? Per multege de mebloj aŭ nur per simplaj funkciaj mebloj?
119. Ĉu vi havas multajn ornamaĵojn (pentraĵojn,
tapiŝojn, vazojn, luksaĵetojn ktp) en via vizitĉambro?
120. Ĉu vi havas bonguston en la elektado de viaj
hejmiloj?
121. Ĉu vi povas kredi, ke ju pli malmoderna estas la
forneloj, des pli da energio ili konsumas?
122. Ĉu via fornelo estas elektra aŭ indukta, havanta
brulilojn, aŭ ĉu ĝi estas gasa, havanta flamingojn?
123. Ĉu vi povas kredi, ke ankoraŭ ekzistas multaj
forneloj je vegeta karbo aŭ je lignoŝtipoj en la internlando de Brazilo, ĉefe
en la kamparoj de Sertono kaj en la arbaroj?
124. Ĉu vi kutime varmigas manĝaĵojn en mikroonda
fornelo?
125. Kia estas la ideala komputilo por elektronikaj
videoludiloj, laŭ via opinio?
126. Ĉu vi ŝatas ludi per videoludoj?
127. Ĉu vi jam ludis per videoludiloj en
interret-butiko?
128. Ĉu via komputilo ofte difektiĝas, aŭ ĉu ĝi estas
tre bonkvalita kaj malofte difektebla?
129. Kiel vi pli ŝatas studi? Ĉu per komputilo, aŭ
per presita libro?
130. Ĉu vi ŝatus posedi luksegan hejman kinoteatron?
131. Ĉu vi povas kredi, ke multaj monhavantoj spektos
la ludojn de la monda futbalpokalo de 2026 ĉeeste en la stadionoj, sed samtempe
fizike en sia propra domo? Kiel tio eblos? Ĉu vi jam pensis, ke la rapide
evoluanta holografia teknologio facile ebligos tion, tiel ke oni sidos sur sia
hejma sofo kaj spektos la ludojn, dumokaze, projekciitajn miniature sur la
plankon de ilia loĝejo, per holografiilo?
132. Ĉu vi ŝatus mendi la laboron de dekoraciisto,
por plibeligi vian loĝejon? Ĉu vi mem dekoracius ĝin, aŭ ĉu vi kontraktus iun
profesiulon fari tion?
133. Ĉu vi kutimas pridemandi prezojn de aĉetotaj
aferoj por via hejmo?
134. Ĉu vi kutime antaŭkalkulas la prezojn de servo,
antaŭ ol kontrakti iun por fari ĝin?
135. Ĉu en via domo la lampoj estas inkandeskaj,
fluoreskaj, aŭ ĉu ili estas biolampoj? Kiaj el ili estas pli ŝparigaj por via
poŝo?
136. Ĉu vi scias, ke la prezoj de unu biolampo varias
inter dek kaj tridek realoj? Ĉu valoras la penon aĉeti ĝin?
137. Ĉu vi estas dizajnisto (aŭ finprilaboristo, aŭ
fasonisto, aŭ eksteraĵisto)?
138. Ĉu vi konsentas, ke arta dizajno (aŭ arta
fasono, aŭ arta finprilaboro) plivalorigas ian ajn artefaritan aŭ
industriigitan objekton?
139. Ĉu en via hejmo estas tradicia tablo el
palisandro? Ĉu scias, kiu krudmaterialo estas palisandro?
140. Ĉu vi ŝatas sidi iomete sur ripoziga lignoseĝo,
trinkante trankviligan teon ĉe tablo en verando, ĉe la vesperiĝo? Ĉu tio ofte
okazas al vi, aŭ ĉu ĝi estas sonĝo?
141. Ĉu vi tute konsentas kun ni, ke delonge la
klasikaj skribotabloj el ligno estis anstataŭigitaj per la modernaj komputilaj
tabloj el artefaritaj materialoj?
142. Ĉu vi preferas la modernajn lustrojn al la
klasikaj kaj nobelaj?
143. Ĉu en via dormoĉambro estas lumventolilo sur la
plafono? Se jes, ĉu vi regas ĝin per teleregilo?
144. Ĉu vi estas el aristokrata familio?
145. Kiun tuŝekranan elektronikan aparaton vi havas?
146. Kia estas via fridujo? Ĉu ĝi estas modernega
(ekzemple tuŝekrana), aŭ ĉu ĝi estas ordinara, sen pinta tekniko?
147. Ĉu vi kutimas stoki kongelitajn manĝaĵojn en
kongel-keston, por manĝi ilin dum la semajno, ne bezonante kuiri ilin ĉiutage
(aŭ en ĉiu tago)?
148. Kian bankuvon vi havas en via banĉambro? Ĉu
klasikan, japanstilan, modernan, nenian?
149. Ĉu vi jam baniĝis en trankviliga (rilaksa)
japana bankuvo, en varma akvo plena de floroj?
150. Ĉu vi kutimas miri elmontratajn elektronikaĵojn
en vitrinoj?
151. Kiam vi jam baniĝis sub akvo-tubo en via vivo?
152. Kia estas la krano de la duŝilo en via
banĉambro? Ĉu ĝi estas metala aŭ el plasto?
153. Ĉu vi jam baniĝis surstrate per akvo-hoso?
154. Kion vi kutimas lavi per akvo-hoso?
155. Ĉu estas ĝardeno ĉirkaŭ, antaŭ aŭ malantaŭ via
loĝejo?
156. Ĉu vi jam vizitis la akvofalojn Iguasuon, en la
brazila ŝtato Paranao?
157. Ĉu vi jam veturis per helikoptero?
158. Kie vivas la balenoj kaj kie navigas la ŝipoj?
159. Ĉu vi kutimas preterpasi malrapidemajn homojn
tiam, kiam vi iras rapide?
160. Kiam vi preterpasas vitrinojn de ŝuoj, ĉu vi
kutimas halteti iomete, por rigardi ilin?
161. Ĉu vi jam flugveturis longe sur oceano? Se jes,
sur kiu oceano? Kiel? Per aviadilo? Per helikoptero? Aŭ per la flugiloj de la
imagado?
162. Ĉu en via loĝkavartalo la telefonia signalo
estas bone kaptebla?
163. Kiu estas la telefonkompanio (aŭ servilo) de via
poŝtelefono?
164. Ĉu via poŝtelefono estas funkcianta bonorde (aŭ
glate, aŭ senprobleme) en la lastaj tempoj?
165. Ĉu vi jam flugis per aviadilo tre alte, super la
nuboj?
166. Kien vi veturis lastfoje? Ĉu vi memoras? Kaj per
kio vi veturis?
167. Ĉu vi estas veturemulo?
168. Ĉu vi havas parencojn en alia lando? Kiuj estas
ili?
169. Ĉu vi jam alvenis tute neakurate en flughavenon,
por atendi iun veturinton? Kio okazis tiam? Ĉu li jam estis surteriĝinta, aŭ ĉu
li ankoraŭ estis surteriĝonta?
170. Ĉu vi kutime alvenas akurate al viaj
renkontiĝoj?
171. Ĉu vi iam antaŭe jam ricevis monkompenson de
flugkompanio pro tio, ke okazis tro longa malfruo de deteriĝo (aŭ alĉieliĝo)?
172. Post kiam vi surteriĝas kaj enflughaveniĝas, ĉu
la sektoro de valizo-rultapiŝo ĉiam liveras vian bagaĝon bonorde?
173. Ĉu vi iam antaŭe perdis valizon aŭ pakaĵon en
flughaveno? Se jes, ĉu vi rehavis ĝin poste?
174. Enaviadiliĝonte, ĉu vi ordinare ekspedas vian
tutan bagaĝon, aŭ ĉu vi kunportas ion en la manoj?
175. En la aero, ĉu vi estas trankvila pasaĝero, aŭ
ĉu vi vojaĝas maltrankvile?
176. Ĉu vi intencas iri al la venonta nacia kongreso en via lando? Se jes, ĉu vi preferos alveturi per buso aŭ per
aviadilo?
177. Kiam vi aperas en flughaveno, por atendi iun
veturinton, ĉu vi pli ofte staras antaŭ la nacia elirejo, aŭ antaŭ la internacia
elirejo?
178. Ĉu vi kutimas trinki la fortan kaj bonan (kaj
tre altkostan) espreson en la flughaveno?
179. Kiom da flughavenoj ekzistas en via loĝurbo, aŭ
kiu estas la flughaveno plej proksima de ĝi?
180. Ĉu vi pli bone fartas laŭ la fiziko, aŭ laŭ la
animo?
181. Ĉu vi kredas, ke bona mensa farto implicas aŭ
helpas bonan fizikan farton?
182. Ĉu vi kaj via familio fartas emocie bone?
183. Ĉu via bonfarto dependas de multaj kuraciloj
(medikamentoj), aŭ ĉu ĉefe de via mensa, emocia kaj spirita sanoj?
184. Ĉu vi jam nuligis antaŭmendon faritan al hotelo?
Kial?
185. En kiu hotelo vi gastis lastfoje, kiam vi estis
for de via loĝurbo?
186. Ĉu vi sciis, ke, anstataŭ en hoteloj, multaj
esperantistoj gastas ĉe aliaj esperantistoj, kiam ili vizitas aliajn landojn?
187. Ĉu vi scias, ke ekzistas libroforma tutmonda
listo da esperantistoj-gastigantoj, nomata PASPORTA SERVO?
188. Ĉu vi ŝatus membri en tiu listo kaj gastigi
alilandajn esperantistojn en via domo?
189. Ĉu vi jam promenis per telfero? Kiam?
190. Kune kun kiu vi ofte promenas? Aŭ ĉu vi preferas
promeni sola?
191. Ĉu vi ofte vizitas la publikan bibliotekon de
via urbo? Kia ĝi estas?
192. Ĉu vi kutimas distriĝi, promenante tra via
loĝurbo?
193. Kian veturilon vi plej ofte prenas, por promeni?
194. Kiuj estas la plej vizitindaj lokoj en via
loĝurbo?
195. Kio estas ege necesa (aŭ bezonata) en la
perfekta urbo, en via vidpunkto?
196. Kiaj estas la urboj kaj placoj en la centro de
via urbo? Kaj en la periferio?
197. Ĉu vi jam plantis arbon aŭ eĉ arbeton en iu
strato aŭ placo de via loĝurbo? Se jes, kiun? Se ne, kiun planton aŭ arbon vi
ŝatus planti, por kontribui por la vivkvalito de via urbo?
198. Ĉu la magistrato (urba konsilantaro) de via urbo
bone faras sian parton en la zorgado de la naturaj vivrimedoj de la popolanoj?
Aŭ ĉu ĝiaj priokupiĝoj estas pli interesaj al ekocidaj (aŭ ekomurdaj, aŭ
ekomortigaj) industriistoj?
199. Kio ĉefe estas la defluejoj de via loĝurbo? Ĉu
riveroj, aŭ la maro?
200. Ĉu vi vivas en sekura kaj salubra urba medio?
Kial?
201. Kio necesas al via kvartalo, por ke ĝi havu pli
sanigan bazan salubrecon?
202. Kie defluas la kotaj akvoj de via urbo dum kaj
post la pluvegoj?
203. Laŭ via opinio, ĉu la petrolo estas pura
energio? Kial?
204. Kion vi pensas pri la nuklea energio?
205. Kiu akvo-energia centralo (aŭ hidroelektra
centralo) provizas elektron al via regiono? Aŭ ĉu la elektro, kiun vi uzas,
devenas el alia speco de fonto? Se jes, kiu?
206. Ĉu estus finance eble, ke la magistratanoj
(urbaj konsilantoj) de via municipo aprobus leĝo-projekton, por instali
ventoenergiilojn, por malplikostigi la elspezojn de la urbodomo kaj de ĉiuj
municipanoj per malpli da municipaj tributoj (impostoj, taksoj, laŭplibonigaj
kontribuoj kaj specialaj kontribuoj)? Kial vi pensas tiel?
207. Ĉu la municipa urbestro, kiu estis elektita de
la popolo per balotoj en la lasta elektado, estas atenta pri la konservado de
la naturaj rimedoj de via urbo? Kion li faris ĝis nun favore por via municipo
rilate tion?
208. Ĉu vi faras vian parton, pagante akurate viajn
municipajn tributojn, por pliriĉigi la municipan budĝeton kaj tiel certigi pli
da publikaj vorkoj?
209. Kiomvolta estas la elektro de via domo? Ĉu 110-volta
aŭ 220-volta?
210. Kiom da voltoj necesas, por funkciigi vian
poŝtelefonon?
211. Ĉu vi loĝas en planita urbo, kia la metropolo
Braziljo, aŭ ĉu en malnova miskreskinta urbo? Sed ĉu ankoraŭ estas ebla iu
replanado de kelkaj partoj kaj de kelkaj aspektoj de via urbo, pere de moderna,
malaltkosta kaj futurisma urboplanismo, sed sen detruado de la naturo? Kiu
estas la sinteno de via urbestro koncerne tion?
212. Kio pli urĝe necesas sin replani en via urbo?
213. Ĉu en via urbo estas multe da florbedoj meze de
la stratoj?
214. Ĉu la stratoj en via urbo estas sufiĉe bone
provizitaj per trafikaj signaloj?
215. Ĉu okazas multe da veturilaj akcidentoj en via
urbo? Kial?
216. Kiom da piedirpontoj estas en la ĉefaj avenuoj
de via urbo?
217. Ĉu vi kutimas utiligi la piedirpontojn, por
transiri la movplenajn stratojn, aŭ ĉu vi kuraĝe preferas defii la danĝeron kaj
transiri ilin paŝe sur la ŝoseo mem, malapud la semaforo?
218. Kiaj estas la piedirpontoj en la urbocentro, tra
kie vi ofte iradas?
219. Se vi estus direktoro de publika lernejo kaj
havus povon elekti la lernejilojn (meblojn kaj aparatojn), kion vi elektus por
funkciigi ĝin adekvate?
220. Ĉu vi opinias, ke la registaro bone ekipas la
publikajn edukejojn en via urbo, per modernaj didaktikaĵoj? Kial?
221. Kiom da publikaj bibliotekoj estas en via urbo?
Ĉu ili estas bone provizitaj per humanismaj libroj? Kaj pri esperantaj libroj?
Ĉu vi jam faris donacon de esperantaj libroj al iu biblioteko?
222. Kion vi opinias pri la uzado de komputiloj en
lernoĉambroj? Kaj pri interreto kiel didaktika rimedo?
223. Al kio vi atribuas la konstantaj pledoj de instruistoj,
ke la lernantoj suferas pli kaj pli de disleksio (kronika malatentemo)?
224. Kiel plaĉas al vi la eduka sistemo bazita sur la
multdisciplineco kiel motiva faktoro en la procedo de instruado-lernado?
225. Kiam vi studis en la fundamenta lernejo, kiu
estis tiam la plej freŝa teknika didaktika novaĵo? Ĉu vi ankoraŭ memoras?
226. Ĉu estas strange, ke robotoj povas substituiĝi
al homoj en la preskaŭ dia tasko instrui? Eble post 30 jaroj ne estos strange,
sed ni ne havas certecon. Ĉu ankaŭ vi dubas?
227. Ĉu vi scias, ke hom-similaj robotoj instruas la
anglan lingvon al infanoj en sudkoreaj lernejoj, sed ke ili estas duon-gvidataj
de malproksime de homaj instruistoj (laŭ novaĵo el 2010)?
228. Laŭ vi, en la nuntempo, kiu didaktikilo multe
pli furorus kaj sukcesus en la lernejoj, por plibonigi la atentemon de la
lernantoj?
229. Kiel agrablas al vi la sistemo pri tuttaga
lernejo?
230. Ĉu vi samopinias kiel ni, ke estus tre bone, se,
post la veninta Futbala Mondpokalo, en Brazilo, ĉiuj novaj stadionoj estus transformitaj
en publikajn lernejojn de lundo ĝis vendredo? Kial?
231. Kion vi opinias ĝenerale pri la kuracarto de la
indiĝenoj? Ĉu ili estas primitivaj kaj tute senefikaj? Kaj pri la spiritaj
terapioj? Ĉu vi estas por aŭ kontraŭ ili?
232. Okazas nuntempe en la mondo multaj oficialaj
vakcino-kampanjoj. Ĉu vi estas por aŭ kontraŭ ili? Aŭ ĉu vi estas nek por nek
kontraŭ ili?
233. Kio pli ofte okazas en la centraj stratoj de via
loĝurbo? Ĉu trafikmalrapidemoj aŭ trafikŝtopiĝoj?
234. Ĉu vi jam imagas milojn da aŭtomobiloj flugantaj
super via urbo, tra aeraj stratoj, post ĉirkaŭ tridek jaroj? Ĉu vi konvinkiĝas,
ke tiu aŭtomobila aera trafiko solvos la problemojn pri kunirado en la urboj?
Kial?
235. Kiel plaĉus al vi, se ĉiuj aŭtoposedantoj lasus
siajn kvarradajn veturilojn en la aŭtoĉambroj kaj delokiĝus strate nur per la
novaj elektraj bicikloj (aŭ elektrobicikloj)? Ĉu tiu solvo estus pli sekura kaj
pli ekologiisme ĝusta en la nuntempo?
236. Kion vi pensas pri la ofta praktikado en multaj
grandurboj, trairi inter aŭtomobiloj per mocotoj (mallongigo de
motorciklotaksioj)? Ĉu vi opinias ilin plene sekuraj? Ĉu vi kuraĝas veturi
per ili dum la pinthoroj, riske preterpasante aŭtojn, busojn kaj aliajn
motorbiciklojn tre apude (preskaŭtuŝe)?
237. Kion vi pensas pri registara decido kampanji
kontraŭ privata aĉetado de novaj aŭtomobiloj, ĝis solviĝos la dramaj problemoj
pri trafikŝtopiĝoj en la plej granda parto de la urbaj centroj? Ĉu tio estus
facila tasko, aŭ ĉu ĝi kaŭzus nesubteneblan cunamon da protestoj de aŭtofabrikistoj,
aŭtorevendistoj kaj konsumantoj? Ĉu okazus amasmaldungoj, terorismaj atakoj kaj
eble formandatiga proceso kontraŭ la prezidento? Ĉu okazus senprecedenca
malkresko kaj serioza recesia krizo en la ekonomio? Aŭ ĉu aliflanke tio povus
okazigi plifortiĝon de la merkato pri eluzitaj aŭtoj, aŭtoriparado kaj
alternativa transportsistemo? Kiel vi sintenus rilate tiun aferon? Ĉu optimisme
aŭ pesimisme? Ĉu vi estus por aŭ kontraŭ tia kampanjo? Aŭ ĉu vi sintenus
indiferente?
238. Ĉu policaj gvatkameraoj havas nur la celon helpi
en la sekurigo de la personoj, aŭ ĉu ili taŭgas ankaŭ kiel elektronikaj spionoj
pri la privata vivo de la individuaj homoj? Ĉu tiu demando povas iel memorigi
pri la fikcia ĉiopova kaj ĉiokontrola registaro en la romano “1984”, de la angla
aŭtoro George Orwell? Aŭ ĉu la nuntempaj registaroj havas kontrolilojn multe
pli efikajn, nevideblajn kaj inteligentajn sur la amasoj kaj individuoj,
bazantajn sin sur teknologiaj, interretaj kaj kadastraj registraĵoj? Aŭ ĉu ni
iom troigas pri ĉi tiu punkto?
239. Ĉu vi jam aŭdis pri la fama insulo Alkatrazo, en
Usono, kie funkciis dum longa tempo prizono je maksimuma sekureco, konsiderata
la plej sekura prizono en la mondo, kaj ke el ĝi neniu prizonulo sukcesis fuĝi
(almenaŭ oficiale)? Sed tamen, laŭ oni diras, escepte du prizonuloj sukcesis
forfuĝi. Ĉu vi kredas tiun okazaĵon, aŭ ĉu ĝi estas nenio pli ol urba legendo
el San-Francisko (ĉef-urbo de Kalifornio)?
240. Kion vi opinias pri la armiteco kaj prepariteco
de la municipaj policanoj, kie vi vivas? Aŭ ĉu tie, kie vi vivas, ne estas
municipa polico? Ĉu ne eĉ gvardianoj (aŭ gardistoj)? Ĉu eĉ ne “bona kaj
maljuna” noktogardisto?
241. Kiu zorgas pri la sekureco en via strato?
242. Ĉu vi pagas aparte por via doma aŭ persona
sekureco?
243. Ĉu vi havas gardhundon? Se jes, kiu kaj kia
estas ĝi?
244. Ĉu vi estas por aŭ kontraŭ aparta pago por la
privata sekureco de loĝejaj stratoj? Kial?
245. Ĉu vi estas gvatema pri alies vivo? [Respondu
sincere.]☺
246. Ĉu vi scias, ke jam estas testataj multaj
elektraj aŭtomobiloj, sed ke ili ankoraŭ ne estas aĉeteblaj en la granda
aŭtomerkato?
247. Ĉu viaj samurbanoj ankoraŭ ne estas sufiĉe
edukitaj disigi la rubaĵojn laŭ ĉi ties specoj, por meti ilin en selektajn
rubujojn? Aŭ ĉu vi aparte jam delonge kunlaboras por la selekta rubkolektado?
248. Kie situas la recikligejo plej proksima de via
kvartalo?
249. Kiujn aliajn rimedojn vi konsilus al la urba
konsilantaro (aŭ magistrato, aŭ municipa konsilio), por solvi la problemojn pri
aŭtotrafiko en via loĝurbo?
250. Ĉu vi jam pensis kandidatiĝi por urba konsilanto
(magistratano)? Aŭ ĉu vi preferus kandidatiĝi por la urbestreco? Kiu estus via
unua granda faro kiel urbestro de via urbo, apenaŭ vi enoficiĝus (aŭ apenaŭ vi
ekokupus la postenon)?
251. Kiom poluita estas la urba medio, kie vi loĝas?
252. Kaj pri la psika-socia medio, kie vi vivas? Ĉu
ĝi agrablas al vi?
253. Ĉu vi kredas, ke la artistoj povas kunlabori
efektive kaj praktike, por la elkonstruiĝo de ia universala urbo, kies
teritorio estus la tuta terglobo?
254. Kiel vi difinas la nocion pri «komuna
konscienco»?
255. Ĉu vi perceptas bonan etoson en via urba medio
ĝenerale, aŭ ĉu dependas de la urboparto?
256. Kia estas la komuna konduto de la loĝantaro de
la kvartalo, kie vi loĝas?
257. Ĉu la urba medio, kie vi loĝas, estas urbanize planita,
aŭ ĉu ĝi kreiĝis spontanee, laŭ (aŭ kun) la paso de la tempo?
258. Ĉu vi iel kunlaboras, por la unuformeco de la
kolektiva konduto de la homoj, kun kiuj vi kunvivas, aŭ ĉu vi pensas, ke tio
tute ne eblas?
259. Ĉu vi kredas, ke komuna unuforma etoso el
kolektivaj pensoj povas formi iaspecan energian centralon povantan movi la
mondon? Kaj pri individua menso? Ĉu ĝi povas moveti, konstrueti, detrueti aŭ
ŝanĝeti ion? Kiel?
260. Kion vi komprenas pri «emocia organismo»?
261. Ĉu vi jam transpasis la limon inter Brazilo kaj
Paragvajo tra la Internacia Ponto de la Amikeco, super la rivero Paranao?
262. Ĉu vi jam imagis pri estonta Monda Civito kreita
interkonsente inter ĉiuj nacioj de la Tero, per traktato de la Publika
Internacia Juro, tiel ke la transpaso inter ĉiuj landlimoj estos tute libera
(sen bezono de pasporto kaj vizo), kaj ke ekzistos universalaj normoj de paca
kunvivado, kun adopto de Esperanto kiel universala lingvo inter ĉiuj popoloj
kaj adopto de iu sola monunuo inter ĉiuj nacioj, sed kun respekto al ĉiuj
naturaj lingvoj, religioj kaj kulturoj? Ĉu vi povas kredi, ke tio estos tute
ebla post ĉirkaŭ kvindek jaroj? Aŭ ĉu ĝi estas tute nerealigebla utopio, antaŭ
la forta malutopia realeco de la sonĝo-mortiga nuntempo? Ĉu vi havas esperon
pri la estonteco de la homaro? Kial?
263. Ĉu vi iom sentas vin mondcivitano, aŭ ĉu vi
sentas vin radikala ŝovinisma naciano?
264. Malgraŭ ĉiuj sociaj problemoj en la mondo, ĉu vi
vidas ian indikon, ke novaj bonaj tempoj alproksimiĝas ĉe la horizonto de la
sociaj strukturoj kiel tuto? Kial? Kio igas vin kredi tion?
265. Ĉu la beleco de la nova alvenonta estonteco
estas fakto ekzistonta per si mem, aŭ ĉu ĝia ekzisto dependos komence de la
optimisma mondvidado aŭ mondokoncepto de kelkiuj?
266. Kiu estas la prioritato por paca kaj harmonia
kunvivado en la mondo, laŭ via vidpunkto?
267. Antaŭ ol ĉio, kio necesas por harmonia komuna
vivo?
268. Kion vi konsideras nepre necesa por la paca
kunvivado en la grandaj urbaj homamasoj?
269. Ĉu vi kredas, ke paktoj de bona kunvivado inter
membroj de unu socia grupo kaj inter sociaj grupoj de tuta grandurbo povas pli
rapide proprainiciate starigi la perfektan socion, laŭ la principoj de «La
Socia Kontrakto», libro de la franca filozofo Jean-Jacques Rousseau, aŭ ĉu tio
ĉiam dependos de la interveno kaj reguligo de la afero far la Ŝtato?
270. Laŭ via opinio, kiuj lernobjektoj pli urĝe
bezonas reformojn en siaj konceptoj?
271. Kiuj lernobjektoj ne ekzistas, sed devus
inkluziviĝi en la instruaj programoj de la fundamentaj lernejoj? Kaj en la
mezgradaj? Kaj en la universitato? Aŭ ĉu nek en la baza nek en la superaj
niveloj devas okazi ŝanĝoj? Kion vi diras pri tio?
272. Ĉu vi opinias, ke devus ekzisti disciplinoj pli
preventemaj kaj klarigemaj pri la realo de la vivo kaj pri la kialo de la vivo,
jam ekde la lastaj fundamentaj klasoj kaj kun alĝustigo de esprimaro laŭ la
aĝetapo, ekzemple de narkotaĵoj, STM (seksume transmisiebla malsano), gravedeco
en la adoleskanteco, amo, psikologio, filozofio, kompara teologio,
spiritualismo kaj la universaleco de la evangeliaj virtoj? Kion pli vi aldonus?
Kion vi eltirus el tiu ekzemplo-listo? Kial?
273. Kion vi pli kutime uzas kontraŭ gripo, la plej
ordinara malsano? Ĉu siropon, pilolojn, melason aŭ sukon el oranĝo? Aŭ nenion?
274. Ĉu vi kutimas preni siropon kontraŭ gripo? Kiu
siropo estas la plej efika?
275. Kontraŭ kio vi ricevis injekton en la lasta fojo
(aŭ lastfoje, aŭ la lastan fojon)? Ĉu vi memoras? Kie tio okazis? Ĉu en
hospitalo, en via domo, en apoteko? Kiomforte ĝi doloris al vi? Kien vi ricevis
ĝin? Ĉu en la muskolon, en la vejnon aŭ en la sidvangon (aŭ gluteon)? Kiu pli
doloris? Ĉu la nadlo aŭ la likvo injektita en si? Ĉu ĝi, tamen, solvis vian
problemon?
276. Kiel plaĉas al vi ĉirkaŭbrako (aŭ brakumo) kiel
terapio?
277. Kiel agrablas al vi la nutroterapio?
278. Kiam la lastan fojon vi servis vin de la
plantoterapio (aŭ fitoterapio)? Kiun planton vi uzis? Ĉu ĝi estis manĝita kiel
nutraĵo, maĉita aŭ muelita, aŭ ĉu infuzita en formo de teo? Por kio vi uzis
ĝin?
279. Ĉu vi forte kredas pri la efikeco de la
ridoterapio en la resanigejoj, fare de volontuloj aŭ profesiuloj pajace
vestitaj? Ĉu vi kredas, ke ĝenerale ridemaj homoj malsaniĝas pli malofte aŭ
kuracas sin pli rapide, ol tro seriozaj aŭ malĝojemaj homoj?
280. Kaj pri la fluidoterapio (aŭ fluidopasigo) en la
spiritismaj societoj? Ĉu vi jam submetiĝis al ĝi? Se jes, por kio? Ĉu por
simpla bonfarto aŭ ĉu por kuraco de iu malsano? Ĉu ĝi estis aplikata de unu
sola (fluido)pasigisto, aŭ per triopo da ili? Ĉu ĝi estis kun koloraj lumoj
(kolorterapio), aŭ kun simpla lumo?
281. Kion vi pensas pri la homeopatio? Ĉu vi jam
glutis tiujn ĝiajn malgrandajn blankajn globetojn aŭ tiujn gutetojn el ĝiaj
mallumaj flakonetoj el vitro? Kiom da dozoj vi bezonis? Ĉu tiu terapio helpis
vin?
282. Kaj kion pri la masaĝoterapio? Ĉu ĝi estas
valora kuracmetodo, laŭ vi? Ĉu vi jam antaŭe prenis masaĝon? Se jes, en kiu
parto de via korpo? Ĉu vi suferas de papagbeko (aŭ osteofito, aŭ ostosprono)?
Ĉu vi jam prenis limfan masaĝon?
283. Ĉu povas ekzisti tute libera kaj sendependa
organizita socio, kiu zorgu mem pri sia kunvivado en harmonio kaj ordo? Aŭ ĉu
ĉiam nepre necesos la ĉeesto de iu forta registaro kaj ties rigoraj leĝoj,
polico kaj ĉiaj kontroliloj pri la privata vivo? Kio mankas, por ke tiu rigida
registara kontrolo ne plu necesu?
284. Kio estas pli poluata en via urbo? Ĉu la plaĝoj,
aŭ la riveroj? Ĉu la aero, aŭ la menso de la personoj?
285. Kiun ideon vi havas, por malpligrandigi la
poluadon de la aero en la stratoj de la grandurboj?
286. Kion vi faras, por kontribui por pli bona mondo
en la estonteco? Ĉu vi defendas aktive iun idealon, kiu jam nuntempe iel
pozitivigas la homajn mediojn, kaj lokajn kaj tutmondajn?
287. Ĉu la afero de Esperanto povas esti humanisma aŭ
homarama rimedo por plibonigi la estontecon de la homaro? Ĉu vi intencas
engaĝiĝi pli aktive en tiu movado pacama, por kunbatali por tiu pli bona mondo?
288. Kiun pilkludon vi plej preferas? Ĉu piedpilkon
(aŭ piedpilk-ludon, aŭ futbalon), korbopilkon (aŭ basketbalon), retpilkon (aŭ
volejbalon), manpilkon (aŭ handbalon) aŭ tenison?
289. Kien vi vojaĝis lastfoje for de via urbo, en
ferioj?
290. Kien vi planas libertempe vojaĝi venontfoje?
291. Kiom da tagoj vi kutime restas libertempe sen
laboro aŭ studo dum la jaro? Ĉu 10? 20? 30?
292. Ĉu vi jam pensis rezervi monon en via bankkonto,
kaj ankaŭ la monaton julio en via kalendaro, por libertempi kaj partopreni la
venontan universalan esperantan kongreson?
293. Ĉu vi povas kredi, ke post tri aŭ kvar jaroj
preskaŭ ĉiaj objektoj, nuntempe mane konstruitaj, povos esti konstruitaj per la
freŝ-teknologiaj presiloj 3D? Aŭ ĉu tio ankoraŭ estas utopio?
294. Ĉu vi opinias utile vojaĝi en periodo de ferioj,
sed profiti ankaŭ la vojaĝon, por studi, esplori aŭ labori volontule? Kion vi
pensas prie?
295. Kiam kaj kien vi veturis lastfoje je volontula
servo?
296. Kiu estas la plej granda kvartalo en la
ĉirkaŭaĵo (aŭ suburbo, aŭ antaŭurbo, aŭ periferio) de via loĝurbo?
297. Kies monumentojn vi vizitas ofte?
298. Ĉu vi kutimas promeni trankvile ĉirkaŭ la placo
proksima de via domo, kiel iam? Ĉu vi kutime amindumas mano en mano, aŭ simple
konversacias, sidante sur placa benko, ĝis malfrue en la nokto, sub la brilo de
la steloj kaj inspirite de la kora varmo?
299. Ĉu vi kutimas tagmanĝi for de via loĝejo, en
restoracioj? Kiel plaĉas al vi la rapidservaj manĝejoj en la urbocentroj? Kie
vi plej preferas manĝi? Ĉu en tradiciserva restoracio, aŭ en memserva (aŭ
laŭpeza) restoracio? Aŭ ĉu nur hejme?
300. Ĉu vi jam faris promeson al iu sanktulo? Se jes,
al kiu kaj por kio? Se ne, pro kio?
301. Ĉu vi ŝatas spekti rondon pri kapoejro? Kian
stilon vi plej preferas rigardi? Ĉu angolaon (malaltmovan), aŭ la regionalan
(altmovan)?
302. Kiam en la lasta fojo vi gastigis parencon ĉe
vi? El kie li/ŝi venis?
303. Ĉu vi jam gastis en unu el la tutmonde konataj
junulargastejoj dum viaj foraj vojaĝoj? Ĉu vi scias, ke per ili vi povas ankaŭ
ŝpari multan monon, ĉar ili pagpostulas minimuman prezon por gastigi,
konsiderante, ke ili apartenas al nemonprofita internacia organizo?
304. Se vi eventuale kongresos en Rio venontjare, ĉu
vi plej preferos resti en hotelo, aŭ ĉu vi nepre volos kunresti en la nomata
«komuna loĝejo» de la kongres-sidejo mem?
305. Ĉu vi estas gastigama (aŭ gastigema) homo?
306. Kiam vi lastfoje engastiĝis ĉe parenco aŭ amiko?
Ĉu vi memoras? Kie tio okazis? Kiomlonge vi restis?
307. Ĉu vi intencas membri en tiu internacia programo
Pasporta Servo, kiu zorgas pri intergastigado de esperantistoj?
308. Kelkaj defendas la ideon, ke larĝaj kaj
ampleksaj kurentoj de kolektivaj preĝoj aŭ koncentritaj porpensoj povas ŝanĝi
tutan median etoson, ĝis tia mezuro, ke, se mondskale, ili povos, ekzemple,
finigi militon, estingi epidemion aŭ evitigi katastrofon. Ĉu vi kredas tion, aŭ
ĉu tio, por vi, estas nur spiritualisma deliro?
309. Kelkaj aliaj anoncas, ke la nuntempaj infanoj de
la tuta mondo alvenis por komenci, post kelkaj jaroj, la konstruadon de la nova
tera civilizacia urbo. Ĉu vi kredas ilin, aŭ ĉu tio estas espera utopio? Se vi
kredas al ili, kiel ni povas helpi tiujn hodiaŭajn hometojn preparaĝi por la
plenumado de siaj estontaj misioj?
6 comentários:
Bela prezentado. Kaj frazoj pri kiuj kelkfoje oni dubas. Dankon
Dankon, kara Josenilton!
Vi donacis al ni tre utilan demandaron!
Bona kaj utila konribuo al la tre bezonata kutimo paroli en Esperanto. Pluraj esperantistoj perdas oportunon vivigi la lingvon pro la fakto, ke la flago, kiun ili portas, ne estas tute verda...
Josenilton kaj Madragoa
Vi faris belan laboron kaj mi kopiis tiu, por ĉiutage pratikado. Dankon!
Mi opinias, ke post respondi la demandaron kiun vi sugestas mi ne plu timos paroli. Dankon Josenilton!
Postar um comentário