segunda-feira, 31 de agosto de 2015

SEP NACILINGVAJ VORTOJ (PRESKAŬ) NETRADUKEBLAJ

SEP NACILINGVAJ VORTOJ (PRESKAŬ) NETRADUKEBLAJ
Elportugaligita el:


Mi povas veti, ke vi jam perdis tempon, provante klarigi al iu neportugallingvano, ke la vorto “saudade” ekzistas nur en la portugala lingvo. Nu, la unua malbona sciigo de la tago estas tio, ke ne. La portugallingvanoj ne estas la solaj posedantoj de “saudade”. Tiu vorto apartenas ankaŭ al la vortstoko de la kvar milionoj da loĝantoj de Galegujo (kiuj parolas, kompreneble, la galegan). [Ankaŭ en Esperanto ekzistas la ekvivalenta “saŭdado”, kun la sama senco kiel en la portugala. - Noto de la tradukisto.]
La dua sciigo – kaj tiu ĉi ne estas malbona – estas, ke la plej granda parto de la idiomoj havas siajn “saŭdadojn”, tio estas, siajn strangajn vortojn, kiuj tro multe cerbumigas la tradukistojn. Ofte necesas tutaj frazoj, por ke oni klarigu la sencon de tiaj vortoj.
Jen estas sep ekzemploj pri ili:

ТОСКА (prononcu tós-ka) – Rusa
Ni komencas nian liston per malĝojveka vorto tre populara en Rusujo. Laŭ la gugla tradukilo, тоска signifas nur deprimon. Tamen, sammaniere kiel portugallingvano komprenas, ke “elporti saŭdadon” estas malsame ol “senti mankon”, ankaŭ la rusoj pensas iom aliel pri тоска. Laŭ Vladimir Nabokov, la aŭtoro de la romano “Lolita”, тоска estas sento de spirita angoro. Ĝi estas tia senmotiva afliktiĝo, kian espereble vi neniam sentis. Ĝi povas esti malforta, kiel sento simila al tedo, aŭ pli profunda, kiel “doloro en la animo”.


LÍTOST (pronuncu li tóst) – Ĉeĥa
Lítost estas io inter rimorso, bedaŭro kaj kompato. Ĝi estas profunda doloro, kiun oni sentas pro sia propra mediokreco aŭ mallerteco. Ĝi estas preskaŭ turmento al la animo. La ĉeĥa verkisto Milano Kundero jam provis klarigi la signifon de tia esprimaĵo, en “La Libro pri la Rido kaj pri la Forgeso”. Li eĉ diris, ke li ne povas imagi, kiel la aliaj popoloj sukcesas kompreni la animon, ne komprenante la veran sencon de lítost. Ankaŭ ekzistas la derivaĵo lítostivý, kiu signifas “homo, kiu ofte emociiĝas, ne toleras eĉ malpezan kritikon kaj ofendiĝemas pro ĉio”.

L'ESPRIT D'ESCALIER  – franca
Ĉi-kaze la esprimaĵo ne estas netradukebla. Laŭlitere ĝi signifas “la spirito de la ŝtuparo” aŭ “ĉeesto de la spirito”. Sed kion la francoj volas diri? En vero l’esprit d’escalier estas tio, kion vi probable jam sentis post disputo. Ĝi estas io, kiel “Pesto! Tiam mi devus esti prezentinta tiun nerefuteblan argumenton, sed nun jam estas neŝanĝiĝeble!” La nomo de tiu sento estis donita de la filozofo Denis Diderot, en la 18-a jarcento, kaj samsencaj esprimaĵoj ekzistas ankaŭ en la idiomoj jida (trepverter) kaj angla (kiu prenis prunte de la germana la esprimon Treppenwitz).


TARTLE (pronuncu tár dol) – el la skota dialekto
Vi estas en dancejo kun unu amiko, kaj inter unu drinkgluto kaj alia, jen unu malnova konatulino via apudiĝas. Tiam vi sentas vin devigita prezenti unu al la alia. La problemo estas, ke vi ne bone memoras, ĉu ŝia nomo estas Beatrica aŭ Gabriela, kaj vi hontas pridemandi al ŝi. Vi do eksentas tremon kaj konsternon, nun, kiam vi devos diri la nomon de la junulino, riskante erari kaj embarasiĝi. Nu, tia sento eĉ povas ne esti tiel forta, sed ĝi havas nomon: tartle.

HYGGE (pronuncu hige) – dana
Ĉu vi jam vizitis Danujon, aŭ bone konas la danan kulturon? Tie hygge estas vivstilo. Almenaŭ tio estas la nomo, kiun la danoj donas al la ĝojo vivi, al la agrabla kunestado kun la amikoj, kun kiuj oni kunĝuas bonajn momentojn. Bele, ĉu ne? Resume: hygge estas la tuta manko de sinĝenemo kaj ĉagreniĝo kaj estas la abundeco de ĝojigaj, plaĉaj kaj simplaj aferoj. En Brazilo ne estas malfacile imagi similajn situaciojn, jen en la tempo de karnavalo, jen dum finvendreda ĝojiga kunestado. Sed, en la malvarmo de Danujo? Apenaŭ kredeble.


ILUNGA – bantua
Ekzistas almenaŭ 200 malsamaj - sed iom similaj – idiomoj parolataj de centoj da disaj popoloj en Afriko. Ili estas la bantuaj lingvoj. En la vortaroj de tiuj idiomoj estas multaj komplike tradukeblaj vortoj, sed malmultaj estas tiel malfacile klarigeblaj kiel tiu ĉi. Ilunga estas la homo, kiu sukcesas pardoni iun, kiu malutilis lin unu fojon. La duan malutilon li ankoraŭ toleras. Tamen por la ilunga esti ofendita trifoje estas troe. Simplige, esti ilunga signifas toleremi ĝis certa grado.


MAMIHLAPINATAPAI – jagana
La jagana estis indiĝena idiomo parolata de la popoloj de Fajrolando (insularo ĉe la sudo de Sudameriko). Kun la paso de la tempo, la kvanto da ĝiaj naturaj parolantoj fariĝis pli kaj pli malgranda, ĝis ĝi atingis la nunan nombron, nome: unu. Cristina Calderón estas la lasta vivanta reprezentanto de la popoloj de Fajrolando (aŭ Fuegio), kaj probable ŝi estas la sola, kiu povas klarigi, kun precizeco, kio estas 'mamihlapinatapai'. Ni provu: tiu vortego difinas tiun interrigardon inter du homoj, kiam unu deziras, ke la dua prenu la iniciativon fari ion, kion ambaŭ ili volas, sed ne kuraĝas ekfari. Eble vi ne estas jagano, sed, se vi jam spertis adoleskantajn ampasiojn, vi tre bone komprenas, kia estas tia 'rigardo'.

Nenhum comentário: