sexta-feira, 4 de setembro de 2015

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM SETEMBRO DE 2015 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN SEPTEMBRO 2015




MARTE TAMBÉM TEM GEADAS, DIZ CIENTISTA BRASILEIRO // MARSO HAVAS ANKAŬ PRUJNON, DIRIS BRAZILA SCIENCISTO



30-09-2015


Depois da confirmação de que existe água no solo de Marte, surge uma nova revelação sobre o planeta vermelho. Um pesquisador brasileiro que trabalha com a Nasa revelou que a Agência Espacial Americana já constatou a existência de geadas.


Na segunda-feira (28), a Nasa divulgou a descoberta da presença de água, em estado líquido, no solo marciano. Ela é salgada e escorre pela superfície cheia de sais hidratados, que impedem que ela congele, mesmo em temperaturas abaixo de zero.


Agora, o cientista brasileiro Nilton Renó revelou que a Nasa também tem indícios da existência de geadas em Marte: “Se você tiver a geada e tiver o sal, forma a água líquida em pequenas quantidades. A gente tá procurando vida bacteriana, então achar gotículas de água é muito significante”.


Nilton trabalha na Universidade de Michigan e faz parte de uma equipe que aponta os melhores locais de interesse científico para a Nasa. Eles estão preparando o envio de uma nova sonda para Marte em 2020. “Vai colher amostra de solo pra trazer de volta pra Terra. A gente vai propor esse instrumento para ir e ajudar a identificar quais são os melhores lugares para colher amostra. Melhor quer dizer qual o local que tem maior chance de ter vida bacteriana", conta.
Post la konfirmo, ke ekzistas akvo sur la grundo de Marso, aperis nova rivelo pri la ruĝa planedo. Unu brazila esploristo, kiu laboras en Nasa, rivelis, ke la usona spaca agentejo jam konstatis la ekziston de prujnoj.


La lastan lundon (la 28-an), Nasa disanoncis pri la eltrovo de akvo en likva stato sur la marsa grundo. Ĝi estas sala kaj fluas tra la surfaco plena je hidrataj saloj, kiuj malebligas, ke ĝi kongeliĝu, eĉ en temperaturo sub nulo.


Nun, la brazila sciencisto Nilton Renó rivelis, ke Nasa havas ankaŭ indicon pri la ekzisto de prujnoj en Marso: “Se oni havas likvan prujnon kaj salon, li povas formi likvan akvon en malgranda kvanto. Ni estas serĉantaj bakteriajn vivaĵojn, do trovi partiklojn el akvo estas tre signifa”.


Nilton laboras en la Universitato de Miĉigano (Usono), kaj membras en skipo, kiu sciigas pri la plej bonaj interesaj lokoj al Nasa. Ili preparas la sendon de nova sondilo al Marso en 2020. “Ĝi iros preni muestrojn el la (marsa) grundo, por alporti al la Tero. Ni proponos, ke tiu instrumento iru kaj helpu identigi, kiuj estas la plej bonaj lokoj por preni muestrojn. “Plej bonaj” signifas tion, kiuj lokoj havas la plej grandajn ŝancojn havi bakterian vivon”, li diris.
FONTO:

***********************************************

JORRA ÁGUA NA SECA: EXÉRCITO PERFURA POÇO NO NE // ŜPRUCAS AKVO EN LA SEKEJO: LA BRAZILA ARMEO BORIS PUTON EN LA NORDORIENTO


28-09-2015


Alegria durante a pior estiagem que o Rio Grande do Norte sofreu nos últimos 100 anos.


O Exército Brasileiro perfurou um poço no meio da região da seca e jorrou tanta, mas tanta água, que a própria corporação comemorou.
Os oficiais tiraram fotos ao lado do jato d’água, que não parava!
O poço perfurado fica no antigo Hospital Milton Marinho, no município de Caicó.
A perfuração foi no último domingo, 22, como divulgou o site da cidade, CaicoDigital.


Mas a notícia ganhou força esta semana, quando as fotos foram divulgadas e compartilhadas pelas redes sociais.


A água jorrou de um terreno onde atualmente funciona um complexo de creches.


O interessante é que até agora o abastecimento hídrico por lá era feito por caminhão pipa… com tanta água embaixo da terra…
Elŝprucis ĝojo dum la plej longa sekvetero, kiun la brazila ŝtato Norda Rio-Grando suferis en la lastaj cent jaroj.


La brazila Armeo fosis puton meze en la regiono de la sekeco, kaj ŝprucigis tiom, tiom da akvo, ke la armeanaro mem festmanifestaciis.
La oficiroj tiam faris fotojn flanke de la ŝprucego, kiu ne ĉesiĝis!
La fosita puto situas ĉe la antikva Hospitalo Milton Marinho, en la municipo Kaikoo.
La borado okazis en la 22-a, kiel anoncis la retejo de la urbo, nome CaicoDigital, tamen la novaĵo pli vaste inundis Interreton nur ĉi-semajne, kiam la fotoj estis diskonigitaj kaj kunviditaj en la sociaj retoj.


La akvo elŝprucis el tereno, kie nuntempe funkcias aro da infanvartejoj.


Kurioze estas, ke ĝis nun la akva provizo tie estis farata per cisternokamiono, malgraŭ tiom da akvo sub la tero.
FONTO:

 

************************

 

VIZINHOS CRIAM CAMPANHA NO FACE PARA AJUDAR MORADOR DE RUA ESQUISOFRÊNICO // NAJBAROJ INICIATIS KAMPANJON EN FEJSBUKO, POR HELPI SKIZOFRENIAN STRAT-LOĜANTON





25-09-2015



"Louco Chumán", como é conhecido, mora nas ruas da cidade de Ferreñafe, na costa do Peru. Chumán Don Luciano, de 83 anos, tem casa e família, mas a esquizofrenia o faz passar a maior parte do tempo perambulando pela rua. A doença não o permite distinguir a realidade das alucinações que tem.


Os moradores do local então decidiram ajudá-lo com roupas limpas, comida e fizeram sua barba. Segundo um dos vizinhos, as pessoas se comportam com indiferença diante daqueles que convivem no dia a dia e isso precisa mudar.


Para que a ação seja efetiva, a vizinhança começou uma corrente de solidariedade no Facebook para continuar ajudando "Louco Chumán" cada vez mais.
"Louco Chumán", kiel li estas alnomata, loĝas en la stratoj de la provinco Ferenafo, en Peruo. Chumán Don Luciano, 83-jara, havas domon kaj familion, sed la skizofrenio igis lin pasigi la plej grandan parton de la tampo iele-trapele tra la stratoj. La malsano ne ebligas lin distingi la realecon disde la halucinaciojn, kiujn li spertadas.
La lokaj loĝantoj, do, decidis helpi lin, per puraj vestaĵoj kaj manĝaĵoj, kaj ankaŭ razis lin. Laŭ unu el la najbaroj, la homoj kondutas nezorgeme rilate tiujn, kun kiuj ili kunvivas en la ĉiutago, kaj tio bezonas ŝanĝiĝi.


Por ke tiu iniciato estu efektiva, la najbararo komencis kampanjon de solidareco en Fejsbuko, por helpadi "Louco Chumán" pli kaj pli.
FONTO:

 

 

 *************************

 

CIDADE ITALIANA É INVADIDA POR CARRINHOS 

DE ROLIMÃ, ESTILINGUES E BOLAS DE GUDE //  

ITALA URBO ESTAS “INVADITA” DE KESTAŬTOJ, 

KATAPULTOJ KAJ LUDGLOBETOJ



22-09-2015




Conhecida por ser o cenário escolhido por William Shakespeare para a tragédia Romeu e Julieta – e por lucrar bastante com isso –, Verona, no norte da Itália, atrai milhares de turistas anualmente também por sua arquitetura, que inclui uma arena do século 1. Mas, pelo menos por quatro dias, a cidade vive ares, digamos, menos dramáticos.
Durante o Festival Internacional de Jogos de Rua, o Tocatì, o romantismo abre espaço para estilingues, carrinhos de rolimã, bolinhas de gude e corridas de chapinha (aquelas com tampas de garrafa).
Praças, ruas, calçadas, museus e até mesmo as margens do rio Ádige e os pátios internos de palácios e igrejas tombados são palco do evento, reconhecido pela Unesco como patrimônio imaterial da humanidade.


A edição deste ano começou na última quinta, vai até o domingo e espera atrair aproximadamente 300 mil pessoas. São 220 mil metros quadrados – o equivalente a cerca de 20 campos de futebol – tomados por brincadeiras de rua, parte delas populares em todo o mundo e outras já tidas como mortas.
Konata kiel la scenejo elektita de Ŝekspiro por la tragedio Romeo kaj Julieta, - kaj ankaŭ ĉar ĝi multe monprofitas pro tio – la urbo Verono, en la nordo de Italio, altiras milojn da turistoj ĉiujare, ankaŭ pro sia arkitekturo, kiu inkludas unu arenon el la unua jarcento. Tamen almenaŭ kvar tagojn en ĉiu jaro ĝi spertas etoson, ni diru, malpli dramecan.
Dum la Internacia Festivalo pri Strataj Ludoj – nomata Tocatì (esperante, Tokatio), la romantiko donas spacon al katapultoj, gravitvetveturiloj (aŭ kestaŭtoj), ludglobetoj kaj kovrilet-kuradoj (tiuj per kovriloj de botelo).
Placoj, stratoj, trotuaroj, muzeoj kaj eĉ la bordoj de la rivero Adiĝo kaj la internaj kortoj de palacoj kaj protektataj preĝejoj estas ludejoj por la evento, kiu estas rekonita de UNESKO kiel nemateria heredaĵo de la homaro.


Ĉi-jara tia evento komenciĝis en la lasta ĵaŭdo kaj daŭros ĝis la venonta dimanĉo, esperante altiri proksimume 300 mil homojn. Ĝi okupas 220 mil kvadratajn metrojn – kio ekvivalentas al ĉirkaŭ 20 futbal-gazonoj – plenigatajn per strataj ludoj, kelkaj el ili popularaj en la tuta mondo kaj aliaj, jam konsiderataj estingitaj.
FONTO:

----------------------------------------------------




MÚSICA MAIS CONTAGIANTE EM 50 ANOS É DO QUEEN //  
LA PLEJ EMOCIIGA MUZIKAĴO EN LA LASTAJ 50 

JAROJ ESTAS DE QUEEN


21-09-2015

Uma fórmula científica revela que Don´t Stop Me Now, do Queen, é a música mais contagiante, que provoca o maior sensação de felicidade dos últimos 50 anos.
E não se trata de gosto pessoal.
O neurocientista cognitivo Jacob Jolijda, da Universidade de Groningen, na Holanda, criou uma equação para descobrir a canção das últimas 5 décadas que causou mais bem-estar.
Ele concluiu que Freddie Mercury, autor da canção, sabia exatamente o que estava fazendo. Ele usou 3 componentes-chave para tornar Don´t Stop Me Now uma música capaz de levantar o astral.
O tripé é composto pela a letra alegre, a batida certa, e notas altas colocadas na partitura.
E 37 anos depois a formula da música ainda é capaz de causar a mesma sensação de leveza, de felicidade.
Unu scienca formulo rivelis, ke Don´t Stop Me Now, de la brita rokbando Queen, estas la muziko plej emocie kontaĝa, kaŭzanta la plej grandan senton de feliĉeco en la lastaj kvindek jaroj. Kaj tio ne temas pri persona gusto.
La kona neŭrosciencisto Jacob Jolijda, el la Universitato de Groningo, en Nederlando, formis ekvacion, por eltrovi la kanzonon el la lastaj kvin jardekoj, kiu plej multe kaŭzis kontenton.
Li konkludis, ke Freddie Mercury, la aŭtoro de la kanzono, sciis precize tion, kion li faris. Li uzis tri gravajn komponantojn, por fari, ke Don´t Stop Me Now estu muzikaĵo povanta veki la feliĉecon.
La tripiedo konsistas el ĝoja teksto, ĝusta takto kaj altaj notoj metitaj sur la partituro.
Kaj post 37 jaroj la formulo de la muzikaĵo ankoraŭ estas kapabla kaŭzi la saman senton de subtileco kaj feliĉeco.
FONTO:


OFICIALA VIDEO DE LA MUZIKO:


 ************************

DE HENRY POTTER PARA O MUNDO REAL: INVENTADO O MANTO DA INVISIBILIDADE // DE HENRY POTTER AL LA REALA MONDO: ESTAS INVENTITA LA NEVIDEBLIGA MANTELO



18-09-2015







Cinco físicos americanos conseguiram, após dez anos de pesquisas, desenvolver um manto ultrafino que faz objetos desaparecerem. O surpreendente estudo ganhou a capa da revista Science desta semana e foi saudada pela comunidade científica como um incrível avanço na área dos metamateriais (elementos artificiais que possuem propriedades não encontradas na natureza). A capa da invisibilidade criada pelos pesquisadores da Universidade da Califórnia em Berkeley, nos Estados Unidos, ainda é microscópica e esconde sob a luz apenas objetos do tamanho de células. Mas, de acordo com os autores, em um futuro próximo, ela poderá ganhar dimensões maiores.


A mágica funciona por meio de nanoantenas de ouro, blocos minúsculos que foram dispostos sobre uma superfície semelhante a uma pele finíssima, com espessura de 80 nanômetros (1 nanômetro equivale a um milionésimo de milímetro). Assim que as ondas luminosas batem na superfície, são redirecionadas de tal forma que se tornam imperceptíveis. O material foi capaz de esconder um objeto de 36 micrômetros por 36 micrômetros (um micrômetro equivale à milésima parte do milímetro).
Post dek jaroj da esplorado, kvin usonaj fizikistoj sukcesis elfari ultrafajnan mantelon, kiu igas objektojn malaperi. La miriga studaĵo elstare anonciĝis sur la kovrilo de la revuo Science de tiu ĉi semajno, kaj estis salutata de la scienca komunumo kiel eksterordinara progresaĵo en la tereno de la metamaterialoj (artefaritaj elementoj, kiuj posedas proprecojn ne trovatajn en la naturo).
Tia “mantelo de la nevidebleco”, elkreita de la esploristoj de la Universitato de Kalifornio, en la urbo Berklio (Usono), ankoraŭ havas mikroskopan strukturon kaj kaŝas sub la lumon nur objektojn samgrandajn kiel ĉeloj. Tamen, laŭ ĝiaj elfarintoj, en baldaŭa estonteco ĝi povos havi pli grandajn dimensiojn.


La “magio” funkcias per nanoantenoj el oro, kiuj estas bloketoj dismetitaj sur surfacon similan al maldikega haŭto je 80- nanometra dikeco (nanometro ekvivalentas al milionono de milimetro). Apenaŭ la lumaj ondoj frapas la surfacon, ili estas tiel redirektataj, ke ili fariĝas nepercepteblaj. La materialo estis kapabla kaŝi unu objekton je 36 mikrometroj por 36 mikrometroj (unu mikrometro samvaloras al la milona parto de unu milimetro)
FONTO:
http://veja.abril.com.br/noticia/ciencia/video-veja-a-capa-da-invisibilidade-em-acao




FILHO DE PEDREIRO E CATADORA FAZ HOMENAGEM 

AOS PAIS //

FILO DE MASONISTO KAJ AKAĴUNUKSO-

KOLEKTISTINO FARIS OMAĜON AL SIAJ GEPATROJ


15-09-2015


Filho de um pedreiro e de uma catadora de castanhas, o estudante de direito Ismael do Nascimento Silva, 25, emocionou quem estava presente na colação de grau dele ocorrida em Teresina (PI), na noite da última sexta-feira (11).
O jovem subiu no tablado da área de entrega do diploma carregando um banner dizendo: "O filho do pedreiro com a catadora de castanhas também venceu".
A faixa tinha a hastag #MeusPaisMeusHeróis.




A história de superação de Ismael ganhou as redes sociais no fim de semana com a divulgação das fotos da formatura pela empresa que registrou as imagens.
A fotografia dele com a faixa está com centenas de compartilhamentos e mensagens parabenizando-o pela conquista.
Em entrevista ao UOL, nesta segunda-feira (14), Silva disse estar assustado com a repercussão da homenagem que fez aos pais porque queria mostrar "que a profissão deles também é digna e que todos podem conseguir superar as dificuldades".
"Meus pais me deram oportunidade para que eu conseguisse me formar em direito. Apesar de não terem condições, me deram assistência financeira para me manter no curso. Os dois entraram na colação de grau comigo porque são meus maiores exemplos de humildade, honestidade, dedicação e amor", afirmou o novo advogado.

Filo de masonisto kaj de kolektistino de akaĵunuksoj, la brazilano Ismael do Nascimento Silva, 25-jara, studento pri Juro, kortuŝis ĉiujn, kiuj ĉeestis lian diplomiĝon, okazintan en Terezino (ĉefurbo de la brazila ŝtato Piaŭio), en la nokto de la lasta vendredo (la 11-a).
La junulo alsupris al la estrado de la diplomdonejo, portante paperafiŝon kun la jena skribaĵo: “Ankaŭ la filo de la masonisto kun la kolektistino de akaĵunuksoj triumfis”.
La strio havis la kradvorton #MeusPaisMeusHeróis (#Miajgepatrojmiajherooj).
La historio pri bar-supero de Ismael disvastiĝis tra la sociaj retoj en la lasta semajnfino, post la publikigo de liaj diplomiĝaj fotoj, far la firmao, kiu registris la bildojn.
La fotografaĵo pri li kun la bendo havas centojn da kunvidoj kaj mesaĝoj gratulantaj lin pro tia konkero.
Dum intervjuo al UOL, en la lasta lundo (la 14-a), Silva diris, ke li estas perpleksiĝinta pro la efiko de la omaĝo, kiun li faris al siaj gepatroj, ĉar li nur intencis elmontri, ke ankaŭ iliaj profesioj estas dignaj, kaj ke ĉiuj povas venki la malfacilaĵojn”.
Miaj gepatroj donis eblecon al mi, por ke mi sukcesu diplomiĝi pri Juro. Malgraŭ ilia malgranda financa povo, ili donis al mi monhelpon, por teni min en la kurso. Ili ambaŭ (kiuj estas eksgeedzoj) eniris kune kun mi en la diplomsolenejon, ĉar ili estas miaj plej grandaj ekzemploj pri humileco, honesteco, sindediĉo kaj amo”, asertis la nova jur-bakalaŭro.
FONTO:

 

/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-

 

 

TÉCNICO DA ALEMANHA DOA PREMIAÇÃO DE 25 MIL EUROS A REFUGIADOS // LA FUTBALTREJNISTO DE GERMANUJO DONACIS PREMION DE 25 MIL EŬROJN AL RIFUĜINTOJ



10-09-2015



O técnico Joachim Löw, que levou a seleção alemã ao tetracampeonato no Brasil, decidiu doar aos refugiados que chegam às centenas no seu país os 25 mil euros (cerca de R$ 100 mil) do prêmio 'Pirâmide de ouro', que recompensa sua carreira vitoriosa no esporte.


"Ajudar as pessoas necessitadas é o nosso dever", declarou o treinador na cerimônia de entrega do prêmio, que já foi recebido por outros ídolos do esporte alemão, como o ex-craque Franz Beckenbauer, a tenista Steffi Graf e a patinadora no gelo Katarina Witt.


"A nossa cultura do acolhimento também precisa ser campeã mundial. Nos deixem desejar as boas-vindas aos refugiados como fizemos com fãs do mundo inteiro durante a Copa do Mundo de 2006", insistiu Löw, de 55 anos, que também apoiou a candidatura da cidade de Hamburgo para sediar as Olimpíadas de 2024.


No sábado, os jogadores do atual tricampeão alemão, Bayern de Munique, entraram em campo de mãos dadas com crianças refugiadas antes da vitória por 2 a 1 sobre o Augsburg, em uma das muitas iniciativas de clubes da Bundesliga para apoiar a causa.


A Europa toda atravessa uma grave crise humanitária, com a chegada de milhares de imigrantes que fogem dos conflitos no Oriente Médio e na África.


Na contramão da iniciativa de Löw, a Alemanha, que vinha sendo apontada como o país mais acolhedor de refugiados, surpreendeu ao anunciar que restabeleceu o controle das fronteiras, uma medida que suspende o acordo de Schengen de livre circulação na Europa.
La futbaltrejnisto Joachim Löw, kiu kondukis la germanan selektitaron al la tetraĉampioniĝo, decidis donaci al la rifuĝintoj, kiuj alvenas centope en lian landon, la 25 mil eŭrojn de la premio 'Piramido el Oro', kiu rekompencis lin pro lia venka kariero en la sporto.


Helpi necesbezonajn homojn estas nia devo”, deklaris la trejnisto, en la ceremonio pri la dono de la premio, kiu jam estis ricevita de aliaj idoloj en la germana sporto, kiel la eks-futballudisto Franz Beckenbauer, la tenisistino Steffi Graf kaj la glaci-sketistino Katarina Witt.


Ankaŭ nia kulturo pri ŝirmado bezonas esti monda ĉampiono. Lasu nin deziri bonvenon al la rifuĝintoj, same kiel ni faris pri la partizanoj dum la Monda Futbalpokalo de 2006”, insistis la 55-jara Löw, kiu ankaŭ apogis la kandidatecon de la urbo Hamburgo okazigi la Olimpikojn de 2024.


En la lasta sabato (la 12-a) la ludistoj de la nuntempa germana triĉampiono - Bajerno el Munkeno, ekpaŝis sur la gazonon man-en-mane kun rifuĝintaj infanoj, antaŭ la venko per 2 kontraŭ 1 super Aŭgsburgo, kiel unu el la multaj agoj de teamoj de Bundesligo (la germana profesia futballigo) por apogi la aferon de la rifuĝintoj.


La tuta Eŭropo spertas gravan homecan krizon, post la alveno de miloj da enmigrintoj kiuj fuĝas el la konfliktoj en Mezoriento kaj Afriko.


Kontraŭante la iniciativon de Löw, la registaro de Germanujo, kiu estis montrata kiel la lando, kiu plej multe enakceptas rifuĝintojn, surprizis, anoncante, ke ĝi restarigis la kontrolon ĉe la limoj de la lando. Tiu decido suspendas la Traktaton de Ŝengeno, pri libera trairado en Eŭropo.
FONTO:

 

 *********

 

NOVA ESPÉCIE DO GÊNERO HUMANO É DESCOBERTA NA ÁFRICA DO SUL // NOVA SPECIO DE LA HOMA GENRO ESTAS ELTROVITA EN SUD-AFRIKO



10-09-2015


Uma nova espécie do gênero humano foi descoberta em uma caverna da África do Sul, onde foram exumados os ossos de 15 hominídeos, anunciou nesta quinta-feira (10) uma equipe internacional cientistas.
A nova espécie foi batizada de "Homo naledi" e classificada dentro do gênero Homo, ao qual pertence o homem moderno.
Os fósseis foram encontrados em uma caverna profunda de difícil acesso, perto de Johannesburgo, na área arqueológica conhecida como "Berço da Humanidade", que é considerada patrimônio mundial pela Unesco.
"Estou feliz de apresentar uma nova espécie do ancestral humano", declarou Lee Berger, pesquisador da Universidade Witwatersrand de Johannesburgo, durante uma entrevista coletiva em Moropeng, onde fica o "Berço da Humanidade".
Em 2013 e 2014, os cientistas encontraram mais de 1.550 ossos que pertenceram a, pelo menos, 15 indivíduos, incluindo bebês, adultos jovens e pessoas mais velhas. Todos apresentavam uma morfologia homogênea e pertenciam a uma "nova espécie do gênero humano que era desconhecida até então".


O Museu de História Natural de Londres classificou a descoberta de "extraordinária".
"Alguns aspectos do Homo Naledi, como suas mãos, seus punhos e seus pés, estão muito próximos aos do homem moderno. Ao mesmo tempo, seu pequeno cérebro e a forma da parte superior de seu corpo são mais próximos aos de um grupo pré-humano chamado australopithecus", explicou o professor Chris Stringer, do Museu de História Natural de Londres, autor de um artigo sobre o tema publicado na revista científica eLife.
A descoberta pode permitir uma compreensão melhor sobre a transição, há dois milhões de anos, entre o australopithecus primitivo e o primata do gênero homo, nossa ancestral direto.
Nova specio de la homa genro estis eltrovita en kaverno de Sudafriko, kie estis elterigitaj la ostoj de 15 homedoj, laŭ anoncis ĉi-ĵaŭde (la 10-a) unu internacia skipo da sciencistoj.
Tiu nova specio estas nomita “Homo naledi” kaj estas klasita kiel membro de la homa genro, al kiu apartenas la moderna homo.
La fosilioj estis malkaŝitaj en profunda kaj malfacile enirebla kaverno proksima de la urbo Johanesburgo, en la arkeologia areo konata kiel la “Naskiĝejo de la Homaro” kaj kiu estas konsiderata monda havaĵo de Unesko.
Mi estas feliĉa prezenti novan specion de la homa prapatro”, deklaris Lee Berger, esploristo de la Universitato Witwatersrand , de Johanesburgo, dum kolektiva intervjuo en la arkeologia loko Maropengo, kie situas la “Naskiĝejo de la Homaro” .
En 2013 kaj 2014 la sciencistoj eltrovis pli ol 1.550 ostojn, kiuj apartenis al minimume 15 individuoj, inkluzive de beboj, adoltoj, junuloj kaj maljunuloj. Ĉiuj ili havis homogenan anatomion kaj apartenis al iu “nova specio de la homa genro, kiu estis nekonata ĝis tiam”.


La Muzeo pri Natura Historio de Londono konsideris tiun eltrovaĵon “eksterordinara”.
Kelkaj korpopartoj de la Homo Naledi, kiel la manoj, manartikoj kaj piedoj, estas tre similaj al tiuj de la moderna homo. Tamen, ĝia malgranda cerbo kaj la formo de la supra parto de ĝia korpo estas pli proksimaj al tiuj de la antaŭhoma genro nomata aŭstralopiteko”, eksplikis profesoro Chris Stringer, el la Muzeo pri Natura Historio de Londono kaj aŭtoro de unu artikolo pri la temo, publikigita en la scienca revuo eLife.
Tiu eltrovaĵo ebligas pli bonan komprenon pri la transiro, antaŭ du milionoj da jaroj, inter la primitiva aŭstralopiteko kaj la primato de la homa genro - nia rekta prahomo.
FONTO:



================================

IDOSO DE 104 BATE RECORDE E COMOVE REDES 

SOCIAIS //  

104-JARAĜA ALTAĜULO VENKIS REKORDON KAJ 

KORTUŜAS SOCIAJN RETOJN


09-09-2015


A imagem de um atleta centenário de 104 anos correndo vibrantemente durante uma competição está comovendo internautas nas redes sociais.
O polonês Stanislaw Kowalski entrou para a história por ser o homem mais rápido do planeta, com mais de 100 anos.
Este ano, depois de ter alcançado o recorde mundial nos 100 m, ele também atingiu a marca nos 60 metros rasos em 19,72 segundos.

Mais do que o recorde - em maio de 2014 - a garra do vovô Stanislaw é um tremendo incentivo para jovens e adultos, que estão compartilhando a vitória do vovô.

A determinação dele na pista é uma inspiração e se engana quem pensa que ele treinou a vida toda.
O atleta revela que começou a correr há 12 anos, quando já passava dos 90 anos de idade.

Ele credita sua boa condição física a duas coisas: nunca ter ido ao médico e fazer tudo o que gosta nessa vida!
La vidaĵo de iu centkvar-jara atleto vigle kuranta dum kur-konkurso emocias interretanojn en la sociaj retoj.
La polo Stanislaw Kowalski eniris (aŭ, pli ĝuste, enkuris) en la historion, kiel la pli-ol-centjara homo plej rapida en la planedo. Ĉi-jare, post kiam li starigis la mondan rekordon pri la 100 metroj, li ankaŭ atingis la realigitaĵon de la 60 metroj en 19,72 sekundoj.


Pli pro la rekordo – en majo 2014, la vigleco de la avo Stanislao estas grandega stimulo por junuloj kaj plenkreskuloj, kiuj estas diskonigantaj la venkon de tiu grandaĝulo.
Lia firmeco sur la kurdromo estas inspiraĵo, kaj trompas sin tiu, kiu trovas, ke tiu atleto kuradis la tutan vivon. Li rivelis, ke li komencis kuradi antaŭ 12 jaroj, kiam li jam estis superinta la naŭdekan jaraĝon.
Li aljuĝas sian bonan fizikan preparitecon al du aferoj: tio, ke li neniam vizitis kuraciston, kaj tio, ke li faras ĉion, kion li ŝatas en la vivo.
FONTO:
http://www.sonoticiaboa.com.br/noticia.php?i=7598&a=idoso-de-104-bate-recorde-e-comove-redes-sociais 

*********************************

 

GRAFITE EM SOROCABA FAZ HOMENAGEM A MENINO SÍRIO MORTO APÓS NAUFRÁGIO // GRAFITIO EN SOROKABO FARAS OMAĜON AL LA SIRIA INFANO MORTINTA POST ŜIP-DRONO



04-09-2015





Um grafite do menino sírio Aylan Kurdi, encontrado morto em uma praia da Turquia (esta semana, durante uma tentativa de refúgio de sua família, e que se tornou símbolo da trágica situação dos recentes refugiados), surpreendeu moradores da zona industrial de Sorocaba (SP) na manhã desta sexta-feira (4). O registro do desenho foi feito por uma motorista que passava pela rua Paulo Varchavtchik, no bairro de Aparecidinha.


De autoria desconhecida, a imagem foi feita em um painel próximo a uma área de chácara ocupada com algumas casas construídas de forma improvisada. O grafite mostra a criança deitada de bruços, da mesma forma como foi encontrada na praia da cidade turca de Bodrum. Em volta do desenho do menino a palavra "paz" foi escrita diversas vezes, ao lado de "abandonados".
Unu murpentraĵo pri Aylan Kurdi, tiu siria knabeto trovita mortinta ĉe plaĝo en Turkujo (ĉi-semajne, dum provo de kunrifuĝado de lia familio, kaj kiu fariĝis simbolo de la tragedia situacio de la lastatempaj rifuĝantoj), surprizis loĝantojn de la industria zono de la san-paŭlia urbo Sorokabo, matene de tiu ĉi vendredo (la 4-a). La fot-registro de la desegnaĵo estis farita de iu ŝoforo, kiu veturis tra la Strato Paulo Varchavtchik, en la kvartalo Aparesidinjo.


Je nekonata aŭtoreco, la bildo estis farita sur panelon proksiman de bieneta tereno okupita per kelkaj domoj nelaŭplane konstruitaj. La grafitia pentraĵo montras la korpon de la infano kuŝintan sur la ventro, per la sama maniero kiel ĝi estis trovita ĉe plaĝo de la turka urbo Bodrumo. Ĉirkaŭ la pentraĵo pri la infano la vorto “paco” estas skribita multloke, flanke de “forlasitoj”.
FONTO:
http://g1.globo.com/sao-paulo/sorocaba-jundiai/noticia/2015/09/grafite-em-sorocaba-faz-homenagem-menino-sirio-morto-apos-naufragio.html

Nenhum comentário: