segunda-feira, 3 de agosto de 2015

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM AGOSTO DE 2015 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN AŬGUSTO 2015




JUIZ MONTA BANDA COM JOVENS CONDENADOS POR ELE MESMO // JUĜISTO FORMIS ENSEMBLON KUN JUNULOJ KONDAMNITAJ DE LI MEM


28-08-2015


Português                                             Esperanto
Um juiz gaúcho montou uma banda tendo como parceiros jovens que ele mesmo condenou por crimes como tráfico, roubo e homicídio.

A banda, chamada Liberdade, se apresenta no pátio do Case (Centro de Atendimento Socioeducativo) de Passo Fundo, Rio Grande do Sul, onde os adolescentes estão internados, e em outros locais, sob escolta.

A formação não é fixa, porque os músicos são liberados após cumprir a medida socioeducativa.

Em sua página no Facebook o juiz Dalmir Franklin de Oliveira Júnior - que atua há oito anos atua na Vara da Infância e da Juventude local - diz que "o projeto foi criado por várias pessoas para usar a música, e não só o rock, como auxílio na socioeducação".

E informa que doou alguns instrumentos pessoais no início do projeto.

Em entrevista à Folha, Dalmir falou que "a música permite que esses jovens sejam vistos por outro viés que não o da delinquência", disse à Folha.





As turmas, de aulas teóricas e práticas sobre ritmo e harmonia, foram montadas com a colaboração da comunidade e o apoio da Pastoral Carcerária.

Segundo Marcelo Pimentel, o professor, o ritmo da percussão ajuda a "canalizar as energias".

O programa começou há seis anos.
"Nas férias escolares deles, me chamaram porque os meninos estavam muito agitados, sem atividade", diz o instrutor, que atua como voluntário.




Dos quase 80 internos do Case, cerca de 25 participam das aulas de música do projeto e conseguem um lugar na banda.

O juiz afirma que nunca enfrentou problemas com os garotos na banda, mesmo os que, em um primeiro momento, se sentiram injustiçados com a pena imputada.
Unu brazila juĝisto kreis muzikbandon, havante kiel partnerojn junulojn, kiujn li mem kondamnis pro krimoj kiel drogoŝakro, rabo kaj murdo.
La muzikistaro, nomata Libereco, faras prezentadojn en la korto de la SS (Socieduka Servejo) de la urbo Pasofundo (en la brazila ŝtato Suda-Riogrando), kie adoleskantoj estas tenataj, kaj en aliaj lokoj, pere de eskorto.
La formaĵo ne ĉiam estas la sama, ĉar la muzikistoj estas liberigitaj, post kiam ili finas la sociedukan procedon.
En sia paĝo en Fejsbuko, la juĝisto Dalmir Franklin de Oliveira Júnior – kiu agadas de ok jaroj en la loka Juĝejo pri Infanoj kaj Junuloj – diris, ke “tiu projekto estis elpensita de multaj homoj, kun la celo uzadi plurajn muzikstilojn kaj ne nur rokon, kiel helpon en la sociedukado”.
Kaj li sciigis, ke li donacis kelkajn proprajn instrumentojn en la komenco de la projekto (kiu ne kalkulas kun publika mono).
Dum intervjuo al la gazeto “Folha”, Dalmir parolis, ke “la muziko ebligas, ke tiaj junuloj estu rigardataj aliele, sed ne kiel deliktuloj”.


Lernoklasoj pri teoriaj kaj praktikaj lecionoj pri ritmo kaj harmonio estas organizitaj, helpe de la komunumo kaj de la Karcera Pastoralo. 
Laŭ Marcelo Pimentel, la instruisto, la ritmo de la muzik-perkutado helpas “kanaligi la energiojn”.
Tiu programo komenciĝis antaŭ ses jaroj.
Tiam, dum iliaj lernejaj ferioj, oni sciigis min, ke la knaboj estas tre agitiĝintaj, havantaj nenian okupon”, diris la instruisto, kiu kunlaboras volontule pri tio.

El la preskaŭ okdeko da internigitoj de SS, ĉirkaŭ 25 partoprenas la lecionojn pri muziko en la projekto kaj sukcesas okupi lokon en la ensemblo.
La juĝisto asertis, ke li neniam spertis problemojn kun la knaboj en la ensemblo, inkluzive kun tiuj, kiuj komence sentis sin maljuste punitaj.
FONTO:

-------------------------------------------

 

 

STEPHEN HAWKING DIZ QUE BURACOS NEGROS PODEM LEVAR A OUTRO UNIVERSO // STEFANO HAŬKINGO DIRIS, KE LA MALLUMAJ TRUOJ POVAS KONDUKI AL ALIA UNIVERSO



27-08-2015


Português                            Esperanto
Em nova reviravolta na sua visão do universo, físico britânico sugere que humanos não desapareceriam ao entrar em buraco negro, mas poderiam 'cair em outro lugar'.
Supõe-se que seria uma viagem só de ida, mas em uma nova reviravolta nas explicações sobre o que ocorreria quando se "cai" em um buraco negro, o físico britânico Stephen Hawking afirmou que viajantes espaciais poderiam terminar em outro universo.
"Se cair em um buraco negro, não se renda", disse Hawking em uma entrevista coletiva em Estocolmo, na Suécia. "Há uma saída."


Hawking afirmou ainda que se o buraco fosse suficiente grande e estivesse girando, poderia ter uma passagem a um universo alternativo.
O famoso cientista considera que os objetos podem acabar armazenados sobre os limites de um buraco negro, região conhecida como horizonte de eventos. São as fronteiras do espaço a partir das quais supostamente nenhuma partícula pode sair, incluindo a luz.
Assegurando que essas estruturas não seriam um poço tão escuro como se pensa, Hawking indicou que os humanos não desapareceriam ao cair em um buraco negro, mas permaneceriam como um "holograma" na margem ou "cairiam em outro lugar".

Post nova ŝanĝo en sia pripensado pri la universo, la brita fizikisto Stefano Haŭkingo sugestis, ke la homoj ne malaperus, se ili enirus en malluman truon, sed ke ili povus 'fali en alian lokon'.
Estas supozeble, ke tio estus nur ira vojaĝo, tamen, post nova ŝanĝo en la klarigoj pri tio, kio okazas, kiam oni 'falas' en malluman truon, la fama teoria fizikisto asertis, ke tiam la spacaj vojaĝantoj povus veni al alia universo.
“Se vi falos en malluman truon, ne kredu, ke estas la fino”, diris Haŭkingo, en kolektiva intervjuo en la urbo Stokholmo, Svedujo. “Estas elirejo.”

Haŭkingo asertis ankaŭ, ke se tia truo estus sufiĉe granda kaj estus turniĝanta, povus esti pasejo al alternativa universo.
La fama sciencisto konsideras, ke la objektoj povas akumuliĝi ĉe la limoj de iu malluma truo – regiono konata kiel 'eventa horizonto'. Ili estas la finlinioj de la Spaco, tra kiuj supozeble neniu partiklo povas eliri, inkluzive la lumon.
Certigante, ke tiaj strukturoj ne estas putoj tiel profundaj, kiel oni pensas, Haŭkingo sugestis, ke la homoj ne malaperus, post ol fali en malluman truon, sed ke ili restus kvazaŭ “hologramoj” ĉe la bordo, aŭ “falus en alian lokon”.

FONTO:

 

 

 

CONCURSO DE MICROCONTOS DE HUMOR EM 'FORMATO TWITTER' ELEGE VENCEDORES // KONKURSO PRI HUMURAJ MIKRORAKONTOJ LAŬ TŬITERA FORMATO ELEKTIS LA VENKINTOJN




26-08-2015


Português                          Esperanto
Os nomes dos três primeiros colocados no 5º Concurso de Microcontos de Humor, competição que integra a programação do 42º Salão Internacional de Humor de Piracicaba (SP), foram divulgados na última quinta-feira (20).

O desafio dos competidores era escrever um microconto em português, com teor humorístico, que tivesse apenas 140 caracteres, incluindo título, pontuação e espaçamento. O tamanho é o mesmo das mensagens postadas no Twitter e, de acordo com a organização, a proposta foi mesmo dimensionar as produções aos conteúdos mais "enxutos" da rede social.
O primeiro lugar levou o prêmio em dinheiro de R$ 800, o segundo R$ 500 e o terceiro R$ 300. Além dos vencedores, os melhores trabalhos entre os 274 inscritos também serão expostos durante o Salão de Humor.


Leia os três microcontos premiados em 2015:
1º Lugar: “Singularizar”
Em um dia lúgubre, sujeito, verbo e predicado participam de uma triste oração na Igreja. Motivo? Morreu os plural. Todos chora. (Gabriela Peres Gomes/Sorocaba-SP)

2º Lugar: “Mulher de palavra”
Ela jurou na frente do Padre Miguel me amar “até que a morte nos separe”, e me largou assim que o Padre morreu. (Horácio Daniel Sequeira/Ilhéus-BA)
3º Lugar: “Reunião pré-dilúvio”
- Só entrará na arca de Noé quem tiver a boca pequena - afirmou o rei leão.
- Coitadinho do sapo - disse o jacaré. (Amadeu Bispo de Oliveira/Diadema-SP)
La nomoj de la unuaj tri premiitoj en la 5-a Konkurso pri Humuraj Mikrorakontoj, turniro kiu kunkonsistigas la programaron de la 42-a Internacia Salono pri Humuro en la Urbo Pirasikabo (en San-Paŭlio), estis diskonigita lastĵaŭde (la 20-a).
La defio de la konkurantoj estis tio, skribi mikrorakonton en la portugala, kun humura enhavo, kun nur 140 karaktroj, inkluzive de la titolo, interpunkcioj kaj interspacoj. La longo estis la sama de la tekstetoj metitaj en Tŭiteron, kaj, laŭ la organizintoj, la celo estis ja dimensiigi la produktaĵojn laŭ la tekstoj plej “maldikaj” de tiu socia reto.
La plej supra lokulo gajnis monpremion de R$800,00, la dua lokulo, R$500,00, kaj la tria, R$300,00. Krom la venkintoj, ankaŭ la plej bonaj skribaĵoj, el inter 274 aliĝintoj, estos ekspoziciataj dum la Salono pri Humuro.

Jen malsupre la unuaj tri premiitaj tiaj rakontoj de 2015:


1-a loko: “Singularigi”
En funebra tago, subjekto, verbo kaj predikato ĉeestis malĝojan oracion en preĝejo. Kial? Estis mortintaj pluralo. Tial ili estis ploranta. (Gabriela Peres Gomes, el Sorokabo-San-Paŭlio).

2-a loko: “Rezoluta Virino”
Ŝi ĵuris antaŭ Pastro Miĥaelo, ke ŝi amos min, “ĝis la morto disigos nin”, kaj fakte ŝi eksedziniĝis je mi apenaŭ la pastro mortis. (Horácio Daniel Sequeira, el Iljeŭso-Bahio).

3-a loko: “Kunveno ĵus antaŭ la diluvo”
- Nur eniros en la arkeon tiuj, kies buŝo estas malgranda – asertis la reĝo Leono.
- Ho ve! Mi kompatas la bufon – beda
ŭris la aligatoro. (Amadeu Bispo de Oliveira, el Diademo-San-Paŭlio).

 

FONTO:
 
*****

GARRAFA JOGADA NO MAR HÁ 108 ANOS É ENCONTRADA // BOTELO ĴETITA EN LA MARON ANTAŬ 108 JAROJ ESTAS TROVITA

25-08-2015

Um casal de aposentados alemães vivenciou uma cena digna de filme: marido e mulher encontraram uma garrafa de 108 anos com uma mensagem dentro.
Marianne Winkler estava passeando na ilha de Amrum, na Alemanha, quando viu o objeto flutuando no mar.
Ela e Horst pegaram a garrafa e viram que, dentro dela, havia um papel com uma instrução visível: quebre a garrafa.
Eles tentaram, com cuidado, tirar o papel sem danificar a garrafa, mas não foi possível: foi preciso quebrar o vidro, como as instruções diziam.
Dentro da garrafa havia uma mensagem em inglês, alemão e holandes. Ela pedia que quem encontrasse o objeto deveria entrar em contato com a Associação de Biologia Marinha de Plymouth, na Inglaterra.
E foi o que Marianne e Horst fizeram.
Quando a informação chegou à associação, eles reconheceram a mensagem como pertencente a uma das 1020 garrafas que foram liberadas no mar inglês entre 1904 e 1906 como parte de um estudo para testar a força das correntezas.
Muitas das garrafas foram encontradas anteriormente por pescadores, algumas pararam nas praias, mas várias não foram recuperadas até hoje.
As recuperadas anteriormente, no entanto, apareceram meses depois de serem lançadas no mar - e não décadas.
Agora Marianne e Horst querem entrar no Guiness com o recorde de mensagem em uma garrafa mais velha já encontrada. A recordista hoje é uma garrafa de 99 anos.
Germanaj emeritiĝintaj geedzoj travivis okazaĵon indan je filmo: edzo kaj edzino renkontis unu botelon je 108 jaroj enhavantan mesaĝon.
Marianne Winkler estis promenanta sur la insulo Amrumo, en Germanio, kiam ŝi ekvidis la aĵon flosantan sur la maro.
Tiam ŝi kaj Horst prenis la botelon kaj vidis, ke en ĝi estas papero kun legebla instrukcio: “rompu la botelon”.
Ili zorge provis eltiri la paperon sen damaĝi la botelon, sed ne eblis: estis necese rompi la vitraĵon, kiel la instrukcio diris.
En la botelo estis mesaĝo en la angla, la germana kaj la nederlanda. Ĝi petis, ke kiu eltrovos la objekton, tiu  kontaktiĝu kun la Asocio pri Mara Biologio de la urbo Plajmaŭfo, en Anglio. Kaj tion Marianne kaj Horst faris.
Kiam la informaĵo alvenis al la asocio, tiam oni rekonis la mesaĝon kiel unu el la 1020 boteloj, kiuj estis ĵetitaj en la anglan maron inter 1904 kaj 1906, kiel parto de iu esploro pri la forto de la marfluoj.
Multaj tiaj boteloj estis trovitaj antaŭe, de fiŝistoj, dum kelkaj aliaj atingis marbordojn, sed multaj aliaj ne estis retrovitaj ĝis hodiaŭ. Tiuj retrovitaj antaŭe, tamen, aperis monatojn post kiam ili estis ĵetitaj en la maron, sed ne jardekojn poste.

Nun Marianne kaj Horst volas eniĝi en la libron Guiness, per la rekordo pri plej malnova mesaĝo trovita en botelo. La nuntempa rekordo apartenas al 99-jaraĝa botelo.
FONTO:

 

 ********************

 

LEI OBRIGA PRESENÇA DE PALHAÇOS EM HOSPITAIS INFANTIS EM BUENOS AIRES // LEĜO DEVIGAS LA ĈEESTON DE PAJACOJ EN BONAERAJ INFAN-KURACEJOJ



24-08-2015


Agora, os hospitais da província de Buenos Aires, a maior da Argentina, terão de contar com palhaços nos hospitais para humanizar o tratamento com crianças doentes, de acordo com uma nova lei promulgada na última quarta-feira.
Cada serviço de terapia pediátrica deverá oferecer 'palhaços hospitalares'.
"O palhaço de hospital será aquela pessoa especialista na arte de ser palhaço e que reúna as condições e requisitos para o desenvolvimento dessa tarefa em hospitais públicos provinciais e municipais", diz a lei, que não especifica se o palhaço precisa necessariamente ser um médico.
Segundo a ONG Payamédicos, existem cerca de 2 mil profissionais realizando essas tarefas em centros médicos da Argentina e do Chile com narizes laranjas – o vermelho lembra o sangue, dizem – e roupas que se assemelham aos jalecos dos médicos.
Entre os objetivos dos palhaços está contribuir para a saúde emocional do paciente hospitalizado, 'desdramatizar' o espaço de tratamento e oferecer momentos de distracção através do riso, da música e da fantasia.

Nun la hospitaloj de la provinco Bonaero, la plej granda de Argentino, devos enkalkuli amuzistojn inter siaj dungitoj, por humanigi la prizorgadon al la malsanaj infanoj, konforme kun nova leĝo publikigita en la lasta merkredo (la 19-a).
Ĉiu servo pri pediatra terapio devos proponi 'hospitalajn pajacojn'.
Hospital-pajaco estos homo sperta pri la arto esti klaŭno kaj kiu havos la antaŭkondiĉojn kaj kvalitojn por la plenumado de tia tasko en provincaj kaj municipaj publikaj hospitaloj”, diras la leĝo, kiu tamen ne detaligas, ĉu tiaj ridistoj nepre devos esti medicinistoj.

Laŭ la NRO Payamédicos ekzistas ĉirkaŭ 2 mil profesiuloj farantaj tian servon en kuracejoj de Argentino kaj Ĉilio, portantan ruĝan nazon – kaj la ruĝo memorigas la sangon, kiel ili diras – kaj vestojn similantajn al la kuracistaj jaketoj.
Inter la celoj de tiaj amuzistoj estas la kontribuo por la emocia sano de la enhospitaligitoj, la 'malmalgajigo' de la medioj de kuracado kaj la amuzado per la rido, la muziko kaj la fantazio.

FONTO:

 

☺☺☺☺☺☺☺☺☺☺☺☺☺☺☺

 

UM ELEVADOR PARA SUBIR ATÉ AO CÉU // UNU LIFTO, KIU SUPRENLEVOS ĜIS LA ĈIELO


20-08-2015



A empresa canadiana Thoth Technology Inc anunciou em julho que conseguiu patentear uma estrutura de 20 km para levar turistas e astronautas até uma altitude de 20 km - mais de duas vezes a altitude do Evereste. A ideia do inventor é construir uma plataforma para chegar mais facilmente ao espaço e servir de base para as naves espaciais.
Vinte vezes mais alta do que qualquer estrutura atual, segundo a Thoth Technology, o elevador poderia ser usado para gerar energia, para comunicações e turismo. Seria uma opção mais económica de levar os astronautas até ao espaço, permitindo poupar 30% do combustível de um foguetão convencional, argumenta a empresa.
"Os astronautas subiriam 20 km através de um elevador elétrico. Do topo da torre, aviões espaciais poderão sair para órbita, voltando ao topo do torre para reabastecer", explica o inventor, Brendan Quine, num comunicado da empresa. O comunicado, no entanto, não fala na possibilidade de concretização.
Apesar de esta parecer uma ideia tirada da ficção científica e com pouca probabilidade de se concretizar, é já uma ideia com algum tempo: a primeira inspiração veio de Konstantin Tsiolkovsky, um cientista russo autodidata que, ainda no início do século passado, imaginou uma torre que chegasse ao céu.

La kanada firmao Thoth Technology Inc. anoncis lastjulie, ke ĝi sukcesis patentigi liftan strukturaĵon, kiu suprenportos turistojn (ne tur-istojn, sed turist-ojn ☺) kaj astronaŭtojn ĝis la alto de 20 km – pli ol duoble alten ol al la monto Everesto. La celo de la inventinto estas tio, konstrui platformon, por ke oni alvenu pli facile al la Spaco, kaj kiu servos kiel bazo por la spacaj veturiloj.
Dudek fojojn pli alta ol iu ajn nuntempa konstruaĵo, laŭ Thoth Technology tiu liftego povos servi por la generado de energio, la komunikado kaj la turismo. Ĝi estos alternativo pli ŝpariga por konduki astronaŭtojn al la Spaco, ebligante ŝpari 30% de la fuzaĵo uzata de ordinara raketego, laŭ argumentis la entrepreno.
“La astronaŭtoj suprenleviĝos 20 kilometrojn, per elektra lifto. De sur la supro de la turo spacaj aviadiloj povos deiri al la orbito, revenante poste al la supro de la turo, por reŝargiĝi”, klarigis la inventinto, Brendan Quine, en komunikaĵo al la gazetaro. La komunikaĵo, tamen, ne parolas pri la ebleco de tiu realigo.
Kvankam ŝajnante ideo elprenita el la scienca fikcio, havanta malgrandan eblecon konkretigi sin, tiu elpensaĵo jam estas iom malnova: ĝia unua inspiro venis de  Konstantin Tsiolkovsky, aŭtodidakta rusa sciencisto, kiu, ankoraŭ en la komenco de la pasinta jarcento, elpensis turon atingantan la ĉielon.
FONTO:
----------------------------------------------

 

ASTRONAUTA AMERICANO CONFIRMA 'ENCOBRIMENTO' DA EXISTÊNCIA DE ETS // USONA ASTRONAŬTO KONFIRMIS 'KAŜADON' PRI LA EKZISTADO DE ET-OJ



18-08-2015

--------------------------------------
Talvez você não conheça o astronauta americano Edgar Mitchell, mas ele foi o sexto homem a pisar a Lua, fazendo parte da missão Apollo 14, da Agência Espacial Norte-Americana (Nasa). Em entrevista ao jornal inglês The Mirror, ele fez uma polêmica declaração de que extraterrestres já estiveram na Terra e ajudaram até a evitar uma guerra nuclear.

Segundo o astronauta, que está aposentado e com 84 anos, a Nasa sempre encobriu as informações de contato alienígena. Edgar Mitchel diz que chegou a contatar funcionários do exército americno que confirmaram ter testemunhado naves desconhecidas sobrevoando bases de mísseis e a zona de teste nuclear chamada de White Sands.

"White Sands era uma área específica para testes de armas atômicas. E era justamente nisso que os extraterrestres estavam interessados. Eles estavam analisando nossa capacidade militar. Pela minha experiência, em conversas com especialistas, ficou claro que os alienígenas estavam tentando impedir uma possível guerra, e queriam a manutenção da paz na Terra", conta Edgar Mitchell ao jornal The Mirror.

Em 2008, o astronauta aposentado fez declarações semelhantes numa entrevista, mas a NASA desmentiu qualquer programa de monitoramento de extraterrestres ou que haja encobrimento de avistamentos e contatos com seres de outros planetas. "Mitchell é um grande americano, mas não partilhamos das suas opiniões sobre esse assunto", diz a Nasa, em comunicado emitido à imprensa.
--------------------------------------
Eble vi neniam aŭdis pri la usona astronaŭto Edgar Mitchell, sed li estis la sesa homo, kiu paŝis sur la Luno, kiel membro de la misio Apolo 14, el la USONA AERONAŬTIKA KAJ KOSMA ADMINISTRACIO (NASA). Dum intervjuo al la angla ĵurnalo The Mirror, li faris polemikan deklaracion, ke eksterteranoj jam estis sur la Tero kaj eĉ kunhelpis eviti nuklean militon.


Laŭ la astronaŭto, kiu estas emerito kaj 84-jaraĝulo, NASA ĉiam kaŝis la informojn pri aliplanedanaj kontaktoj. Edgar Mitchel diris, ke li kontaktiĝis kun funkciuloj de la usona armeo, kiuj konfirmis, ke ili atestis strangajn aerveturilojn superflugantajn misilejojn kaj ankaŭ la areon de nukleaj testoj nomatan White Sands.


White Sands estis areo ekskluziva por testoj pri atomaj armiloj. Kaj ĝuste pri ĝi la eksterteranoj pli interesiĝis. Ili analizis nian militan povon. Laŭ mia sperto pri interparoloj kun fakuloj, fariĝis klare, ke la ET-oj estis provantaj malokazigi probablan militon kaj celis la daŭrigon de la paco sur la Tero”, rakontis Mitchell al The Mirror.


En 2008, la emerita astronaŭto faris similajn deklaraciojn en intervjuo, sed NASA malkonfirmis ian ajn programon pri monitorado de eksterteranoj, aŭ ke estas kaŝado de observoj kaj kontaktiĝoj kun aliplanedaj estuloj. "Mitchell estas granda usonano, sed ni ne samopinias kiel li pri tiuj aferoj”, diris NASA, en komunikaĵo sendita al la gazetaro.
FONTO:
http://sites.uai.com.br/app/noticia/encontrobh/atualidades/2015/08/17/noticia_atualidades,154671/astronauta-americano-confirma-encobrimento-da-existencia-de-extraterrestres.shtml
 -=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=

PESCADORES AJUDAM BALEIA, PORQUE ELA PEDIU SOCORRO(!) // FIŜISTOJ HELPIS BALENON, ĈAR ĜI HELPOPETIS(!)

17-08-2015

---------------------------------------
Dá para acreditar que uma baleia em apuros subiria à superfície para pedir ajuda a pescadores?
Mas isso aconteceu, e para provar que não é história de pescador, eles gravaram as imagens.
O caso foi na semana passada na Austrália.
No vídeo a baleia surge perto de um barco, põe a cabeça para fora da água e pede ajuda para eles removerem uma imensa quantidade de linha de pesca e plástico, presos na cabeça do mamífero.

Michael Riggio, 17, e Ivan Iskenderian disseram ao jornal Manly Daily eles estavam navegando de volta para casa, de uma viagem de pesca, quando notaram o animal, perto de Sydney, na Austrália.
Quem chegou perto da baleia e retirou o a linha de pesca e o plástico foi Ivan Iskanderian.

Michael Riggio tirou as fotografias e outro homem que estava perto, em outro barco, chamado Ron Kovacs fez o vídeo e postou no Facebook para compr
ovar tudo o que eles disseram.


Ron Kovacs explicou que a baleia passou um tempo perto dos barcos e parecia estar querendo alguma coisa.

"Ele tinha uma grande cicatriz nas costas, linhas de pesca e dois sacos de plástico na cabeça," disse.
"Ele subia sua cabeça para que você pudesse chegar e remover o lixo".

"Mais tarde, ele se aproximou de um barco de reboque e mostrou sua cabeça, quando eles removeram o saco e a linha de pesca. Era como se ela quisesse tirá-lo", analisou. 




-------------------------------------


Ĉu eblas kredi, ke unu baleno en danĝero venis al la supraĵo de la maro, por peti helpon al fiŝkaptistoj?
Tio ja okazis, kaj, por pruvi, ke tio ne estas fiŝista blago, ili videoregistris la bildojn.
Tiu miraĵo havis lokon pasintsemajne, en Aŭstralio.
En la video la mambesto aperis proksime de la barko,  levis la kapon super la marsupraĵon kaj petis kunhelpon, por ke la viroj forigu amasegon da hokfadenoj kaj plastaĵoj alkroĉitaj al ĝia kapo.

Michael Riggio, 17-jara, kaj Ivan Iskenderian rakontis al la ĵurnalo Manly Daily, ke ili estis navigantaj revene al la hejmo, de fiŝkapta vojaĝo, kiam ili ekvidis la beston proksime de Sidnejo, en Aŭstralio.
Kiu apudiĝis al la baleno kaj formetis la hokŝnurojn kaj la plastaĵojn, tiu estis Ivan Iskanderian.
Dum tio, Michael Riggio faris la fotografaĵojn, kaj alia viro, kiu estis proksime en alia barko, nomata Ron Kovacs, faris la videon kaj enmetis ilin en Fejsbukon, por pruvi ĉion, kion ili dissciigis.

Ron Kovacs raportis, ke la baleno restis iom da tempo proksime de la barkoj kaj ŝajnigis bezoni ion.
“Ĝi havis grandan cikatron sur la dorso kaj hokfadenojn kaj plastosakojn alligitajn al la kapo”, li diris.
“Tiam ĝi superlevis la kapon, por ke ni povu apudiĝi al ĝi kaj detiru al ĝi la rubaĵojn.”
“Poste ĝi apudiĝis al trenŝipeto kaj montris sian kapon, post kio ili formovis la sakon kaj la hokŝnurojn. Tio estis kvazaŭ ĝi volus ja forigi ilin”, li analizis.

 



FONTO:
http://www.sonoticiaboa.com.br/noticia.php?i=7434&a=pescadores-ajudam-baleia-ela-pediu-assista

 **************

MÚSICA DURANTE E APÓS CIRURGIA TEM EFEITO ANALGÉSICO, DIZ PESQUISA // MUZIKO DUM KAJ POST LA KIRURGIO HAVAS SENDOLORIGAN EFIKON

16-08-2015

Ouvir música antes, durante e depois de uma operação pode ajudar a reduzir a dor, apontaram pesquisadores da Universidade Queen Mary em Londres num estudo recente.
De acordo com o resultado, pacientes que ouviram música durante o procedimento ficaram menos ansiosos depois da cirurgia e não precisaram tomar tantos analgésicos.
O estudo foi divulgado na publicação científica Lancet. Segundo os pesquisadores, a música foi eficaz até mesmo quando pacientes estavam sob efeito de anestesia geral.
O Ministério da Saúde britânico disse que médicos deveriam levar em consideração as descobertas da pesquisa.

Aŭskulti muzikon antaŭ, dum kaj post operacio povas helpi malpliigi la doloron, laŭ anoncis esploristoj de la Universitato Queen Mary, en Londono, post antaŭnelonga studaĵo.
Laŭ la rezulto, pacientoj, kiuj aŭskultis muzikon dum tia hospitala procedo, malpli anksiiĝis post la ĥirurgio kaj ne bezonis preni multajn analgezikojn.
La studaĵo estis diskonigita per la scienca publikaĵo Lancet.
Laŭ la esploristoj, la muziko estis bonefika, eĉ kiam pacientoj estis sub la efiko de la ĝenerala anestezo.
La brita Ministerio pri Sano rekomendis, ke la medicinistoj prenu en konsideron la eltrovojn de tiu esploro.

FONTO:


-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/


COREANO DE 26 ANOS QUE 'NÃO ENVELHECE' INTRIGA A CIÊNCIA // 26-A KOREO, KIU NE ADOLTIĜAS, IMPRESAS LA SCIENCISTOJN



13-08-2015


---------------------------------------
Ele tem 26 anos, mas sua aparência é de um pré-adolescente de no máximo 10. Hyomyung Shin ganhou fama na Coreia do Sul após aparecer em um programa de tevê local e, agora, vídeos seus no Youtube se tornaram virais no mundo todo.

Nascido em 5 de janeiro de 1989, Hyomyung conta que percebeu que havia parado de envelhecer somente aos 18 anos. “Uma vez fui a um reencontro de colegas da escola e todos meus amigos já estavam crescidos. Eu era a exceção”, diz em entrevista à BBC Brasil.

Os médicos que cuidam do coreano garantem que ele é saudável. Ele, no entanto, nunca passou por um exame mais completo para saber as causas do lento envelhecimento.

Com 1,63 m e jeito de quem não passou pela puberdade, Hyomyung diz levar uma vida normal, inclusive no trabalho, em um escritório de consultoria técnica - onde diz nunca ter tido problemas para ser respeitado. Ele também é DJ nos fins de semana.

Hyomyung diz também ter medo de envelhecer de repente. “Eu ficaria com medo se começassem a aparecer rugas. Vivo com esse rosto jovem há sete anos. Se envelhecesse de repente, acho que perderia um pouco da diversão da vida”, diz.
---------------------------------------
Li estas 26-jaraĝa, sed lia aspekto estas tiu de antaŭadoleskanto je maksimume 10 jaroj. Hyomyung Shin famiĝis en Sud-Koreio, post kiam li aperis en loka TV-programo, kaj nun jutubaj videoj pri li fariĝis furoraĵoj en la tuta mondo.
Naskiĝinte en la 5 de januaro 1989, Hyomyung rakontis, ke li perceptis, ke li ĉesis pliaĝiĝi fizike nur 18-jaraĝe. “Iun fojon mi iris al renkontiĝo de lernejaj ekskolegoj, kaj tiam ĉiuj miaj iamaj kunuloj jam estis kreskiĝintaj. Mi estis la esceptulo”, li diris dum intervjuo al BBC Brazilo.

La kuracistoj, kiuj zorgas pri la koreo, certigas, ke li estas sana. Tamen li neniam submetiĝis al pli kompleta ekzameno, por scii la kaŭzojn de tiel malrapida korpa pliaĝiĝo.

Havante 1,63m kaj ŝajnon de iu, kiu ankoraŭ ne postpuberiĝis, Hyomyung diris, ke li havas normalan vivon, aparte en sia laborejo – unu firmao pri teknika ekspertizado, kie, laŭ li, neniam li suferis problemon pri respektateco. Li estas ankaŭ DM (dancej-muzikestro).

Hyomyung ankaŭ diris, ke li timas maljuniĝi subite. “Mi timus, se ekaperus al mi haŭt-sulketoj. De sep jaroj mi vivas kun tiu knaba vizaĝo. Se mi maturiĝus subite, mi pensas, ke mi perdus iom da amuzo de la vivo”, li diris.
FONTO:

********************


EM VÍDEO, ASTRONAUTAS COMEM 1ª VERDURA CULTIVADA NO ESPAÇO // VIDEOFILMATE, ASTRONAŬTOJ MANĜIS LA UNUAN VEGETAĴON KULTIVITAN EN LA SPACO


11-08-2015


--------------------------------------------------
Os astronautas Scott Kelly, Kjell Lindgren e Kimiya Yui fizeram história na noite de segunda-feira (10), ao jantarem um prato de alface vermelha, marcando a primeira vez que seres humanos comeram um alimento cultivado no espaço.


O cultivo de verduras e legumes na microgravidade das espaçonaves será um elemento vital das missões espaciais de longa duração que a Nasa planeja para as próximas décadas. Além de serem fontes sustentáveis de alimentação, podem ajudar na saúde mental dos tripulantes das espaçonaves.


Como não existe terra na Estação Espacial, os astronautas precisam usar um sistema de agricultura artificial chamado Veggie. A tecnologia usa "travesseiros" pré-fabricados de sementes, colocados sob luzes vermelhas e azuis emitidas por lâmpadas LED.
-------------------------------------------------
La astronaŭtoj Scott Kelly, Kjell Lindgren kaj Kimiya Yui enskribis tre gravan (prikulinaran) paĝon en la historion de la homaro, en la vespero de la lasta lundo (la 10-a), vespermanĝinte teleron da ruĝa laktuko kultivita en la Spaco.


La kultivado de vegetaĵoj kaj legomoj en la mikrogravito de la spacoŝipoj (kaj kosmostacioj) estos vitala elemento de la longedaŭraj spacaj misioj, kiujn NASA (kaj certe aliaj spacaj agentejoj) planas por la venontaj jardekoj. Krom esti subtenaj fontoj de nutrado, ili povas helpi en la mensa sano de la astronaŭtoj en la spacoveturiloj.


Ĉar ne ekzistas grundo en la kosmostacio, la astronaŭtoj bezonas utiligi iun sistemon de artefarita kultivado nomata Veggie. Tiu tekniko uzas antaŭfaritajn “kusenojn” da semoj, kiuj estas metitaj sub ruĝajn kaj bluajn lumojn emisiitajn de LED-aj lampoj.
FONTO:
O astronauta que deu a primeira provadinha deve ter dito: “É uma pequena mastigada para um homem, mas um grande banquete para toda a humanidade”. ☺
La astronaŭto, kiu la unua gustumis tiun laktukon, certe diris tion ĉi en la momento: “Ĝi estas malgranda maĉo por unu homo, sed granda bankedo por la tuta homaro”. ☺


---------------------------------------☺__________________________

NO DIA DO CASAMENTO, CASAL ALIMENTA 4 MIL REFUGIADOS SÍRIOS EM CAMPO NA TURQUIA // EN SIA TAGO DE GEEDZIĜO, PARO DONIS MANĜI AL 4 MIL RIFUĜINTOJ EN KAMPO DE TURKUJO



07-08-2015


-----------------------------------
Quem já casou ou participou da organização de uma festa de casamento sabe que dá um trabalho danado. Planejar toda a comemoração, para que seja um evento perfeito, exige muitos cuidados e uma boa parcela das economias.
Para os recém-casados Esra Polat e Fethullah Üzümcüoğlu, o melhor jeito de celebrar o amor foi bem diferente: ao invés de comidas requintadas e uma decoração chique, os dois passaram os primeiros momentos de casados servindo refeições para 4 mil sírios em um campo de refugiados na Turquia.
A ideia partiu do pai do noivo, Ali Üzümcüoğlu, que trabalha em uma organização que ajuda os refugiados. “Pensei que dividir um jantar grande e delicioso com nossa família e amigos era desnecessário, sabendo que tinha muita gente precisando de ajuda perto de nós. Então eu tive essa ideia e dividi com o meu filho. Estou muito feliz que ele aceitou e eles iniciaram a nova e feliz jornada com uma ação tão altruísta”, disse ao i100.
Foi uma experiência tão maravilhosa. Fico feliz que tivemos a oportunidade de dividir nosso jantar de casamento com pessoas que realmente precisam”, comemorou a noiva

-----------------------------------
Kiuj jam edziĝis aŭ partoprenis kunaranĝadon por geedziĝa ceremonio, tiuj scias, ke tio estas tro laboriga. Plani la tutan aferon, por ke ĝi iĝu perfekta evento, postulas multajn zorgojn kaj multege da mono.
Por la ĵuse geedziĝinta turka paro Esra Polat kaj Fethullah Üzümcüoğlu, la plej bona maniero celebri la amon estis tre malordinara: anstataŭ fajnaj manĝaĵoj kaj luksa dekoracio, ili du pasigis la unuajn horojn de geedzeco servante manĝaĵojn al 4 mil sirianoj, en turka rifuĝejo.
Tian ideon havis Ali Üzümcüoğlu, la patro de la novedzo; li laboras en organizacio kiu helpas rifuĝintojn. “Mi opiniis, ke kunĝui grandan kaj bongustan bankedon kune kun nia familio kaj amikoj estas nenecese, konsciante, ke estas multaj homoj bezonantaj helpon proksime de ni. Do mi havis tiun ideon kaj parolis pri ĝi al mia filo. Mi estas feliĉa, ke li akceptis ĝin kaj ke ili komencis sian novan kaj ĝojigan vivetapon per tiel altruisma ago”, li diris al la blogo i100.
Ĝi estis ja tre bela spertaĵo. Mi ĝojas, ke ni havis la oportunon kundividi nian geedziĝobankedon kun homoj, kiuj efektive bezonas helpon”, diris la novedzino, plenĝoje.
FONTO:
http://www.oultimoblog.com.br/no-dia-do-casamento-casal-alimenta-4-mil-refugiados-sirios-em-campo-na-turquia/
-/-/-/-/-/-/ -/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/


AIRBUS REGISTRA PATENTE DE AVIÃO SUPERSÔNICO QUE FARIA LONDRES-SÃO PAULO EM MENOS DE 2 HORAS // “AERBUSO” PATENTIGIS SUPERSONAN AVIADILON, KIU FLUGOS INTER LONDONO KAJ SAN-PAUXLO DUM MALPLI OL DU HOROJ
06-08-2015





-------------------------------------------------
A Airbus registrou a patente de um avião de passageiros supersônico que voaria mais rápido até do que o famoso Concorde.
Segundo os documentos do Departamento de Patentes dos Estados Unidos, onde o projeto foi registrado, o jato poderia atingir velocidades de até Mach 4,5, ou quatro vezes e meia a velocidade do som, que é de 340 metros por segundo.
O Concorde chegava a uma velocidade de Mach 2.
Os documentos registrados no escritório americano também falam em um "veículo aéreo ultrarrápido e método relacionado de locomoção aérea".

Apelidado de Concorde 2.0, a aeronave tem o potencial de fazer trajetos como entre Londres e Nova York (5,5 mil quilômetros) em cerca de uma hora.
Seguindo essa proporção, o trajeto entre Londres e São Paulo, de 9,5 mil quilômetros, também poderia ser vencido em cerca de duas horas, uma enorme economia em relação às atuais cerca de 12 horas.
----------------------------------------------------
La aviadilfabriko Aerbuso registrigis la patenton de supersona pasaĝeraviadilo, kiu flugos pli rapide, ol eĉ la fama Konkordo.
Laŭ la priaj dokumentoj en la Departemento pri Patentoj de Usono, kie la projekto estis registrita, tia jeto povos atingi rapidecojn Mako eĉ 4,5, aŭ kvar fojojn la rapidecon de la sono, kiu estas de 340 metroj sekunde.
Konkordo atingadis la repidecon Mako 2.
La dokumentoj registritaj en la usona patentejo ankaŭ mencias pri ia “ultrarapida aerveturilo kaj iu metodo pri aerveturado”.

Alnomita Konkordo 2.0, tiu aeroplano havas la potencialon fari vojaĝojn, kiel tiu de Londono al Nov-Jorko (5,5 mil kilometrojn longa), en ĉirkaŭ unu horo.
Laŭ tiu tempoproporcio, la flugirado inter Londono kaj San-Paŭlo, je 9,5 mil kilometroj, povos daŭri ĉirkaŭ du horojn, kio ebligos grandegajn ŝparojn, kompare kun la nuntempaj ĉirkaŭ 12 horoj.
FONTO:

 -/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/

BRITÂNICA DE 12 ANOS POSSUI QI MAIOR QUE O DE EINSTEIN E HAWKING // 12-JARAĜA BRITINO HAVAS IK-on PLI ALTAN OL TIU DE EJNŜTEJNO KAJ HAŬKINGO


05-08-2015


--------------------------------------------
Uma menina de 12 anos tirou 162 pontos no teste de alto quociente de inteligência (QI), ultrapassando por dois pontos os gênios da física Albert Einstein e Stephen Hawking. Com a pontuação extremamente alta, a britânica Olivia Manning foi aceita nesta semana pela Mensa, sociedade internacional que reúne pessoas consideradas super inteligentes.

O resultado pontua Olivia como uma das pessoas mais inteligentes do mundo. Segundo informações do jornal 'Daily Mail', a média do QI de pessoas "normais" é de 100 pontos. "Eu só gosto de desafios e fazer a minha mente trabalhar", disse Olivia à publicação.
A menina estuda na escola North Liverpool Academy, do distrito de Everton, em Liverpool, onde já possui uma vida de celebridade. "Agora muitos mais colegas me pedem para ajudar na lição de casa", disse a menina. 
De acordo com a reportagem do 'Daily Mail', a menina consegue decorar os diálogos da peça Macbeth, do autor William Shakespeare, em apenas um dia.

----------------------------------------------
Unu knabino je 12 jaroj atingis 162 poentojn en la testo pri alta intelekta kvociento (IK), superante per du poentoj la geniulojn de la Fiziko, nome Alberto Ejnŝtejno kaj Stefano Haŭkingo.
Pro tia ekstreme alta poentaro, la britino Olivia Manning estis akceptita ĉi-semajne en Menson, la internacian societon, kiu interligas homojn konsideratajn superinteligentajn.

Tiu rezultato konsiderigas Olivia-n kiel unu el la homoj plej inteligentaj en la mondo. Laŭ informo de la ĵurnalo Daily Mail, la averaĝa IK de 'normalmensaj' homoj estas 100. “Mi nur ŝatas defiojn kaj igi mian menson labori”, diris Olivia al la publikaĵo.

La knabino studas en la lernejo North Liverpool Academy, en la angla distrikto Liverpolo, kie ŝi jam vivas la vivon de famulo. “Nun multaj kolegoj petas min helpi ilin pri la hejmtaskoj”, diris la alta intelektulineto.

Laŭ la novaĵo de Daily Mail, Olivia sukcesas parkerigi la dialogojn de la teatraĵo Macbeth, de Vilhelmo Ŝekspiro, dum nur unu tago.
FONTO:

***********************************************


TÚNEL DE ANIMAIS EXTINTOS É DESCOBERTO NA AMAZÔNIA // TUNELO DE ESTINGIGXINTAJ BESTOJ ESTAS ELTROVITA EN AMAZONIO


04-08-2015




--------------------------
A primeira toca de preguiças gigantes da região amazônica, extintas há milhares de anos na América do Sul, foi descoberta no último mês por pesquisadores do Serviço Geológico do Brasil (CPRM). A caverna já era conhecida por moradores da região de Ponta do Abunã, em Rondônia, mas não havia sido classificada como paleotoca, ou seja, cavada por animais extintos.
De acordo com o geólogo Amilcar Adamy, responsável pela descoberta, a paleotoca existe há pelo menos 10 mil anos e tem no mínimo 100 metros de extensão. A toca tem marcas de garra que indicam que foi escavada por espécies de grande porte. “Não temos na fauna atual da região nenhum animal capaz desse tipo de escavação”, explica.

--------------------------
La unua kavo de gigantaj bradipoj de la amazonia regiono, estingiĝintaj antaŭ miloj da jaroj en Sud-Ameriko, estis malkaŝita, en la lasta monato, de esploristoj de la Geologia Servo de Brazilo (GSB). La kavo jam estis konata de la loĝantoj de la urbo Ponto-do-Abunao, en la amazonia ŝtato Rondonio, sed ankoraŭ ne estis klasita kiel paleokavo (kavo fosita de estingiĝintaj bestoj).
Laŭ la geologo Amilcar Adamy, respondeca pri la eltrovo, tiu paleokavo ekzistas de almenaŭ 10 mil jaroj kaj havas minimume 100 metrojn da longo.
La kavo havas postsignojn de ungego-grataĵoj, kiuj indikas, ke ĝi estis fosita de korpampleksaj bestoj. “En la nunepoka faŭno de la regiono, ekzistas nenia besto kapabla fari tian specon de fosado”, li klarigis.

FONTO:

http://www.jcnet.com.br/Auto-Mercado/2015/08/tunel-de-animais-extintos-e-descoberto-na-amazonia.html

 =================================

INDÍGENAS DA AMAZÔNIA ESCREVEM PRIMEIRA ENCICLOPÉDIA DE MEDICINA TRADICIONAL XAMÂNICA // INDIĜENOJ DE AMAZONIO VERKIS LA UNUAN ENCIKLOPEDION PRI LA ŜAMANA TRADICIA KURACARTO.

03-08-2015





--------------------------

Indígenas do povo Matsés, que vivem na amazónia peruana, próximo à fronteira com o Brasil, reuniram material e escreveram a primeira enciclopédia de medicina tradicional xamânica, segundo a ONG norte-americana Acaté.

A Enciclopédia de Medicina Tradicional Matsés, que tem mais de 500 páginas, foi escrita e editada por indígenas, na sua língua. Os verbetes estão organizados pelos nomes das doenças, e têm informações sobre a forma de reconhecê-las pelos seus sintomas, as suas causas e as plantas que podem ser usadas para combatê-las, com fotos, além de maneiras de preparar o medicamento e alternativas terapêuticas.

O livro foi escrito numa parceria entre anciãos, a maioria com mais de 60 anos, e indígenas mais novos, descreveu Christopher Herndon, presidente da ONG, na página de Internet da organização. Enquanto os mais velhos ficaram responsáveis por idealizar um capítulo da enciclopédia cada um, os mais jovens transcreveram os conhecimentos e fotografaram as plantas.

Na medicina xamânica tradicional, a floresta e os animais estão envolvidos na história das plantas e ligados aos motivos ou à cura das doenças. O conhecimento das técnicas de tratamento, portanto, é também produto de um aprofundamento espiritual e de laços com o mundo natural.
--------------------------

Indiĝenoj el la popolo Matseo, kiu vivas en la perua Amazonio, proksime de la limo kun Brazilo, arigis materialon kaj verkis la unuan enciklopedion pri la ŝamana tradicia medicino, laŭ informis la usona neregistara organizo Acaté.

La Enciklopedio pri Tradicia Kuracarto Matseo, kiu enhavas pli ol 500 paĝojn, estis skribita kaj redaktita de tiuj indiĝenoj, en sia lingvo. La kapvortoj estas listigitaj laŭ la nomoj de la malsanoj, kaj havas informojn pri la manieroj identigi ilin laŭ ties simptomoj, pri iliaj kaŭzoj kaj pri la plantoj, kiuj povas kontraŭstari ilin, kun fotoj, krom la manieroj prepari la kuracilojn kaj krom la terapiaj alternativoj.

La libro estis verkita per partnereco inter la maljunuloj – la plimulto el ili pli ol 60-jara, kaj la pli junaj matseaj indiĝenoj, laŭ diris Christopher Herndon, la prezidanto de la NO, en la retejo de la organizo. Dum la maljunuloj respondecis po unu ĉapitro de la enciklopedio, la junuloj redaktis la priskribaĵojn kaj fotografis la plantojn.

Laŭ la ŝamana medicino, la arbaroj kaj la bestoj kunbazas la historion de la plantoj, kaj rilatiĝas al la kaŭzoj aŭ la kuraco de la malsanoj. La konado pri la teknikoj de kuracado, do, estas rezulto de la spirita enprofundiĝo kaj de la interrilatado kun la natura mondo.


FONTO:

Um comentário:

Cindio disse...

Interesa artikolo!