quarta-feira, 13 de maio de 2015

RAKONTO: MI KUNESTIS TIAM, KIAM MI SCIIĜIS PRI LA ORA LEĜO


EU ESTAVA LÁ, QUANDO SOUBE DA LEI ÁUREA //
MI KUNESTIS TIAM, 
KIAM MI SCIIĜIS PRI LA ORA LEĜO



Olavo da Penha Cazumbá,
colaborador aqui na oficina //
kunlaboranto tie ĉi en la oficejo

KLARIGAJ ANTAŬNOTOJ:
Ora Leĝo: Alnomo de la leĝo, kiu oficiale estingis la sklavecon en Brazilo, en la 13-a de majo 1888.
Salvadoro: En Brazilo, ĉefurbo de la tiama provinco kaj nun ŝtato Bahio.
Zumbio el Palmaro: la lasta kaj plej fama estro de la negro-rifuĝejo nomita Kilombo de Palmaro, en la brazila sklavo-periodo.
Kilombo: negro-rifuĝejo, negro-kaŝejo.

*****

Quando a notícia começou a se espalhar na zona rural mais afastada de Salvador, no dia 15 de maio de 1888, uma terça-feira, eu saí de casa logo cedo em direção ao centro da cidade, a fim de comparecer às primeiras comemorações pela libertação dos escravos, que tinha sido assinada no Rio de Janeiro, dois dias antes.
Botei o terno branco de linho, o chapéu de feltro, o sapato de bico e peguei uma das primeiras carroças que rumaram da floresta de São Bartolomeu para a Rua da Alfândega (hoje Praça Visconde de Cairu).
Quando cheguei lá, tinha tanta gente gritando, chorando e se abraçando, que eu fiquei aturdido. Logo, logo eu não me aguentei e comecei a chorar, gritar e abraçar também. E olhe que eu não era de me emocionar. Tinha o coração de ferro, para não sofrer, para não morrer no tronco da tristeza. Porém, a emoção naquele lugar estava demais, envolvente, contagiante. Discursos, cantorias de alegria, jongos, danças de todo tipo.
Eu nunca tinha sentido algo como aquilo. Parece que, com a libertação definitiva dos negros, houve também a libertação de uma coisa que vivia presa no coração da gente, uma coisa indefinível, que a gente botou pra fora em grandes explosões de risos, choros e gritarias de entusiasmo. Era uma catarse coletiva em explosão. É como se extravasássemos por nós e também por todos os nossos antepassados, desde os que vieram da África nos primeiros navios negreiros, em 1530.
Aquela extravagância emocional contaminou a todos, inclusive a muitos brancos que estavam por lá também e que alguns negros mais libertos faziam questão de saudar olhando nos olhos. Só quem também viveu aquilo tudo é que pode entender o que eu estou contando.
Saí de lá já no fim da tarde, e fiz questão de voltar andando, por mais de três léguas, junto com outros alegres, fazendo algazarras e batucando o tempo inteiro.
Chegando em casa, minha primeira providência, depois de acender o candeeiro, foi espanar logo um retrato desenhado da minha falecida mulher, Danuwa. Ela tinha vindo do Império do Benin e tinha me despertado a consciência libertária muito tempo antes. Na manhã seguinte, lixei de novo e envernizei a pequena escultura de Zumbi, o grande inspirador de nossas lutas. Ambos nunca eram retirados de cima da cristaleira.

Aquele acontecimento foi uma mudança incrível na minha vida. Nunca esquecerei aquelas sensações, ainda que tenham cessado depois de alguns dias, com a dureza da nova realidade. Mas, mesmo quando começaram os novos problemas de sobrevivência para os negros, e embora já fosse liberto muito tempo antes do 13 de maio (ainda que vivesse na clandestinidade), eu agora só vinha para a cidade no meu terno de linho, olhando de cabeça erguida para todo lado, sorrindo e saudando a todos garbosamente, parecendo um bacharel.
Kiam la novaĵo ekdisiĝis en la pli fora kampara ĉirkaŭurbo de Salvadoro, en la 15-a de majo 1888, iu mardo, mi foriris el la hejmo tuj frue en la mateno, direkte al la urbocentro, por ĉeesti la unuajn festmanifestaciojn pri la liberigo de la sklavoj, kies leĝo estis subskribe sankciita en Rio-de-Ĵanejro, du tagojn antaŭe.
Mi surmetis la blankan kompleton el lino, la ĉapelon el felto kaj la bekformajn ŝuojn, kaj prenis unu el la unuaj azenĉaroj, kiuj direktiĝis el la arbaro de Sankta Bartolomeo al la Strato de la Doganejo (nuntempe Placo Vicgrafo de Kairuo).
Kiam mi alvenis tien, estis tiom da homoj kriantaj, plorantaj, brakumantaj unuj aliajn, ke mi perpleksiĝis. Tuj, tuj mi ne plu regis min kaj komencis plori, krii kaj brakumi same. Kaj bone notu al vi, ke mi ne estis emociiĝema. Mi havis koron kiel el fero, por ne suferi, por ne morti ĉe la pun-ŝtipo de la malĝojo. Sed tamen la emocio en tiu loko estis troa, ĉirkaŭvolva, kontaĝa. Paroladoj, ĝojkantoj, ĵongoj, ĉiaspecaj dancoj.
Mi neniam antaŭe sentis ion similan al tio. Ŝajnas, ke, kune kun la definitiva liberigo de la sklavoj, okazis ankaŭ la liberiĝo de io, kio vivis katenite en nia koro, io nedifinebla, kion ni elĵetis eksteren per grandaj eksplodoj de ridoj, ploroj kaj entuziasmaj krioj. Ĉio tio estis eksplodanta kolektiva katarso. Estis kvazaŭ ni korelverŝiĝis por ni kaj ankaŭ por ĉiuj niaj antaŭuloj, ekde tiuj venintaj el Afriko per la unuaj sklavoŝipoj, en 1530.
Tiu emocia ekstravaganco kontaĝis ĉiujn, inkluzive multajn blankulojn, kiuj ankaŭ estis tie, kaj kiujn multaj malpli riverencemaj nigruloj nepre volis saluti rigardante en la okulojn. Nur tiuj, kiuj ankaŭ spertis ĉion tion, povas kompreni, kion mi rakontas.
Mi eliris el tie jam en la fino de la tago, kaj nepre volis reveni hejmen piedirante, dum pli ol tri leŭgoj, kune kun aliaj ĝojuloj, voĉ-bruante kaj tamburante la tutan tempon.
Alveninte hejmen, mia unua faro, post kiam mi eklumigis la lampionon, estis tio, tuj senpolvigi la desegnitan portreton de mia mortinta edzino, Danuva. Ŝi estis veninta el la Benina Imperio kaj estis vekinta en mi la konsciencon pri libereco tre longe antaŭe. En la sekvanta mateno mi reglatigis kaj glazuris la malgrandan skulptaĵon de Zumbio el Palmaro. Ambaŭ ili neniam estis delokitaj de sur la vitroŝranko.
Tiu okazaĵo estis granda ŝanĝo al mia vivo. Mi neniam forgesos tiujn sentojn, kvankam ili ĉesis post kelkaj tagoj, per la hardeco de la nova realo. Tamen, eĉ kiam komenciĝis la novaj problemoj pri vivtenado por la negroj, kaj malgraŭ tio, ke mi jam estis liberiĝinta de longe antaŭ la 13-a de majo (kvankam vivante en la kaŝiteco), mi nun venadis al la urbo nur en mia lin-kompleto, rigardante kun la kapo levita ĉiudirekten, ridetante kaj salutante ĉiujn bel-maniere, ŝajnante iu bakalaŭro.


2 comentários:

Abel Sidney disse...

Nosso abraço ao Olavo da Penha Cazumbá pelo belíssimo conto!

Hoje haverá festa no terreiro onde minha esposa comunga com os Pretos Velhos e outras entidades e orixás. Festa das boas!

Que festejemos de algum modo esta libertação, ainda que tardia e incompleta.

Nazaré Laroca disse...

Maravilha, Josenilton !
Saravá!🙏