segunda-feira, 1 de junho de 2015

SUGESTOJ PRI LINGVA FLUECO (DE REINALDO POLITO)

PLIBONIGU VIAJN VORTSTOKON KAJ PAROLAN FLUECON

Reinaldo Polito

Elportugaligita el 
http://noticias.uol.com.br/economia/carreiras/artigos/polito/2007/03/02/ult4385u4.jhtm


Se vi estas tia, kia la plimulto el la homoj, kiuj partoprenas mian kurson pri Parola Esprimado, mi povas garantii, ke vi posedas vortstokon pli bonan ol tiu, kiun vi kredas.
Mi montros, kiel povas esti facile fari vian komunikadon multe pli efika, nur uzante la vortojn, kiujn vi jam lernis laŭlonge de la vivo.

Unue mi volas pripensi kun vi pri kuriozaj ekzemploj, kiuj ĉirkaŭas nin, kaj kiuj helpas nin kompreni la kaŭzojn, kiuj senmovigas la langon de kelkaj homoj, malebligante ilin paroli flue kaj senĝene.

Mi konfesas: Kiam mi legas tekston de Luís Fernando Verissimo, tiam mi tro envias lin. Mi demandas al mi mem: kiel li sukcesas konstrui periodojn tiel perfektajn, kun kompletaj, pretaj kaj bonfinitaj ideoj?

Tamen, eĉ havante tiun sian bonegan vortstokon, kiu helpas lin produkti paĝojn, kiuj estos senmortaj, kiam Luís Fernando Verissimo parolas, tiam li estas mallertega. Li parolas la vortojn, kvazaŭ li estus lernanto pri daktilografio (aŭ ciferecigado, por esti pli aktuala), tajpante tre malrapide, klavon post klavo.

Sammaniere, se vi volos paroli, elektante vortojn kun la sama rigoro uzata por skribi, aŭ garni vian komunikadon per formaleco nekutima en via ĉiutago, la probableco, ke vi fiaskos, plialtiĝos, escepte, kompreneble, se iu cirkonstanco tion postulos.

Konsideru ankaŭ, ke kiam ni parolas, tiam ni povas afliktiĝi pro la opinio, kion la aliaj havos pri niaj parolo kaj reputacio, kaj tial ni penas paroli ankoraŭ pli zorge. Tio estas troa atento, kiu emas limigi nin.

Kiam ni skribas, eĉ se ni zorgumas pri alies opinio, ni havas tempon, por pripensi tion, kion ni komunikos, kaj por reskribi tion, kion ni ne trovos oportuna.

Mi hirtiĝas, tamen, kiam mi vidas iun provantan skribi ion, kion li intencas paroli, ĉefe se li ne provludos tian parolon.
La ritmo, la kadenco, la paŭzo, la melodia strukturo de la parola komunikado estas aspektoj tre diferencaj de tiuj de la skriba komunikado. Unu vorto, unu komo aŭ unu intonacio malsama, ol tiu planita, estas detalo, kiu modifas la sinsekvon kaj la manieron sendi la mesaĝon.

La manko de komprenado de tiu realaĵo povas igi, ke oni trompiĝu pri taksado. En la daŭro de tiuj ĉi lastaj 30 jaroj, gvidante kursojn pri parola esprimado, mi ofte estas akceptinta lernantojn plendantajn pri la manko de sufiĉe bona vortstoko, aŭ pri la malfacileco, kiun ili sentas, trovi la ĝustajn vortojn, por esprimi klare siajn pensojn.

Ĉe tiaj situacioj, mi petas, ke la plendanto priskribu al mi, kiu precize estas lia malfacileco pri la vortoj. Tiam, dum du aŭ tri minutoj, li parolas al mi pri la baroj, kiujn li alfrontas, kaj kiel ofte li suferas, ne sciante, kion diri en iu konversacia rondo, kiam la ĝustaj vortoj ne aperas.
Ili diras, ke ili eĉ sukcesas skribi kun facileco, sed ke ili ne bone sin prezentas per la parolo.
Kurioze, tamen, estas, ke, por klarigi la problemon pri la mankado de vortoj, ili trovas ĉiujn vortojn, kiujn ili bezonas, sen ia ajn malfacileco.

La problemo pri la vortoj, ĝenerale, kuŝas pli en nia sinteno, ol mem en ĝi. Se, en formala momento, antaŭ grupo da homoj, ni faros uzon de la vortoj, kiujn ni uzas ĉiutage - kiam ni konversacias kun amikoj, parencoj aŭ laborkunuloj - ni havos je nia dispono vortkvanton pli ol sufiĉan, por korpigi kaj esprimi ĉiujn niajn ideojn.
Tamen, en okazaĵoj pli formalaj, kelkaj homoj kutimas esprimiĝi per vortoj malsamaj ol tiuj, kiujn ili uzas en la paroloj de la ĉiutago. Ili penas fari frazojn kun pli bone ellaborita strukturo, kaj tial al ili ne estas facile vortigi siajn pensojn. Same okazas ĉe certaj verkistoj, kiuj rezonas kaj pripensas pri ĉiu vorto, kiun ili metas sur paperon aŭ en la ekranon de la komputilo, sed kiuj konfuziĝas kaj nodas la langon, kiam ili bezonas esprimiĝi parole.

Mi ne diras, ke kiu skribas bone, tiu ne parolas bone. Tute kontraŭe, ordinare, kiu bone skribas, tiu havas ankaŭ bonan parolan esprimkapablon. Kiu havas skriban lertecon, tiu ĝenerale estas dotita per bona intelekta prepariteto kaj multe konas vastan aron da vortoj, kiuj helpas lin eldiri ĉion, kion li pensas. Malgraŭ tio, mi insistas, ke paroli kaj skribi estas du aferoj esprimive malsamaj inter si.

Pro ĉio tio, se vi deziras paroli kun flueco kaj senembaraso, vi bezonas trejni la parolan komunikadon, por akiri tian aŭtomatecon en la parolo, tian lertecon pensi kaj praktike paroli en sama tempo.

Unu bona ekzerco por fari al si la kutimon vortigi siajn pensojn estas tio, legi ĵurnalajn kaj revuajn artikolojn kaj, ĉe la unua oportuna okazo, komenti pri ili al aliaj homoj.

Tiel, kutimiĝinte vortigi la pensojn, parolante pri la informoj, kiujn vi ĵus legis, kaj ankaŭ uzi en la okazaĵoj plej formalaj la saman vortstokon, kiun vi kutimas utiligi en la konversacioj kun la pli intimaj homoj en la ĉiutago, krom fari vian komunikadon multe pli efika, vi povos havigi al vi grandegan rimedon, por elparoli viajn ideojn kaj projektojn, tiel pliperfektiĝante en la arto persvadi kaj bone interrilatiĝi kun viaj similuloj.

Do, starigu tiun celon, paroli per pli flua maniero, en ĉia ajn cirkonstanco, inter viaj prioritatoj, kaj fariĝu komunikisto ankoraŭ pli bona.

Nenhum comentário: