Rakonto
de la brazila verkisto
João Guimarães
Rosa (1908-1967)
Esperantigis:
Josenilton
Nia patro estis viro plenumema,
ordema, pozitivema; kaj li estis tia ekde sia junuleco kaj knabeco, kiel atestis
multaj saĝaj homoj, kiam mi demandis ilin pri tio. Laŭ tio, kion mi mem
memoras, li aspektis nek pli facilanima, nek pli malĝoja, ol la aliaj, niaj konatoj.
Li nur kvietemis. Kiu mastradis la domon, tiu estis nia patrino, kiu en la ĉiutago
admonis nin – mian fratinon, mian fraton kaj min.
Okazis, tamen, ke certan
tagon nia patro mendis al si unu kanuon.
Estis serioze. Li mendis
specialan kanuon el la arbo platimenio[1],
malgrandan, kiu enhavis apenaŭ sidtabuleton ĉe la pobo, kvazaŭ por strikte
enteni la remanton. Sed ĝi devis esti tajlate konstruita, elelektite forta kaj hardiĝinte
ark-fleksita, efika por povi daŭri sur la akvo dum dudek aŭ tridek jaroj.
Nia patrino multe
blasfemis kontraŭ tiu lia ideo. Ĉu povus esti, ke li, kiu ne kutimis vagadi tra
tiaj elpensaĵoj, nun sin dediĉos al fiŝkaptoj kaj ĉasoj? Nia patro pridiris
nenion.
Nia domo en tiu tempo
estis ankoraŭ pli proksima de la rivero, en la distanco de ne pli ol kvarono de
leŭgo. La rivero tra tie etendiĝis grande, profunde, ĉiam silente. Ĝi tiel larĝis,
ke oni ne povis vidi ĝian transan flankon.
Mi ne povas forgesi pri
la tago, en kiu la kanuo finpretiĝis.
Sen ĝojo kaj sen
ceremonio, nia patro surkapigis la ĉapelon kaj diris adiaŭon al ni. Li ne diris
aliajn vortojn, ne prenis manĝaĵotornistron kaj vestopakon, kaj faris nenian
rekomendon. Tiumomente ni pensis, ke nia patrino bruege furiozos, sed tamen ŝi
nur senmove staris, blanketa pro la paleco. Ŝi maĉis la lipojn kaj krie diris:
- “Vi iros, do tie vi restu kaj neniam plu vi revenu!” Nia patro ne faris
respondon. Li rigardis milde al mi, mansignis, ke ankaŭ mi iru, ĝis kelkaj paŝoj.
Mi timis la koleron de nia patrino, sed obeis lin, tuje, paŝete.
Tiu okazaĵo animis min,
tiel ke ĝustatempe mi demandis: - “Patro, ĉu vi portu min kun vi en tiu via
kanuo? “ Li nur rigardis min, benis min kaj per gesto returnigis min. Mi ŝajnigis,
ke mi revenis, sed ankoraŭ retrorigardis, sur la interherba pasejo, por
finkompreni.
Nia patro eniris en la
kanuon, malŝnuris ĝin kaj ekremis. La kanuo komencis sin movi. Ĝia ombro etendiĝis
unuforme, kvazaŭ aligatoro, longa.
Nia patro ne revenis. Sed
tamen li foriris nenien. Li nur efektivigis iun planon resti sur tiu interspaco
de la rivero, ĝuste sur la mezo, ĉiam en la kanuo, por ne salti el ĝi, neniam
plu. La strangeco de tiu veraĵo tute teruregis nin. Tio, kio ne ekzisteblis, estis
okazanta.
Niaj parencoj, najbaroj
kaj konatoj kunvenis, por kune interkonsiliĝi prie. Nia patrino, hontoplena, sintenis
tre saĝe. Pro tio, ĉiuj pensis, pri nia patro, la kialon, pri kiu ili unue
hezitis paroli: frenezecon. Nur kelkaj opiniis, tamen, ke tio povas esti ankaŭ
plenumo de promeso, aŭ eble ke nia patro, zorgplena pro serioza malsano ia, kia
lepro, forlasiĝis al alia ekzistodestino, proksime kaj malproksime de sia
familio. Novaĵaj onidiroj cirkuladis ĉie, inter preterpasantoj, bordoloĝantoj,
eĉ de la alia riverflanko, rakontante, ke nia patro neniam venas al la tero, ne
eĉ al terpeceto, nek tage, nek nokte, laŭ la maniero kiel li tien kaj reen kursis
sur la rivero, liberiĝinta solulece. Jen tiam nia patrino kaj niaj parencoj
rezonis tiele: la nutraĵoj, kiujn li metis en la kanuon, komencis elĉerpiĝi,
kaj tial, aŭ li elkanuiĝos kaj vojaĝos foren, por neniam plu reveni, aŭ, kio
pli ĝuste konvenos, li pentos definitive kaj hejmenrevenos.
Ĉio tio estis misopinioj.
Mi mem dediĉis min porti al li, ĉiutage, iom da ŝtelita manĝaĵo. Tiun ideon mi
ekhavis tuj en la unua nokto, kiam niaj konatoj decidis bruligi lignofajrojn ĉe
la riverbordo, dum kies lumigado ili preĝis kaj vokis. Poste, en la sekvantaj
tagoj, mi portis brikojn el krud-sukero, maiz-panon kaj grapolon de bananoj. Mi ekvidis nian patron
post unu horo, kiu pasis treege malrapide. Tiam li, malproksime, sidis sur la
fundo de la kanuo, kiu estis apogita sur la ebenaĵo de la rivero. Li ekvidis
min, sed ne remis miadirekten, nek faris mansignon. Mi montris al li la manĝaĵon,
kiun mi poste enmetis en kavaĵon el ŝtono ĉe apuda ravino, protektante ĝin
kontraŭ bestoj, pluvo kaj roso. Tion mi faris kaj refaris ĉiam, longtempe. Kelkan tempon poste mi
havis surprizon: nia patrino sciis pri mia tasko, kvankam ŝi kaŝis tiun scion. Ŝi mem allasis
videblajn manĝorestaĵojn, por faciligi tiujn miajn farojn. Nia patrino ne emis
manifestiĝi.
Ŝi venigis nian onklon - ŝian
fraton, por helpi en la bieno kaj la negocoj. Ŝi ankaŭ venigis instruiston al
ni, la geknaboj. Ŝi komisiis al la pastro tion, ke iun tagon li sin prezentu ĉe
la riverplaĝo, por malbeni kaj postuli al nia patro la devon rezigni tiun malĝojan
obstinaĵon. Alifoje, pro ŝia
iniciato, por timigo, venis du soldatoj. Ĉio tio estis senutila. Nia patro kursadis
malproksime, vidate aŭ kaŝite, irante tien kaj reen, lasante neniun apudiĝi al li
nek alparoli lin. Tio okazis eĉ tiam, kiam, nelonge antaŭe, ĵurnalistoj iris
tien per ŝipeto, intencante fotografi lin, sed same malsukcesis. Tiam nia patro
malaperis en la alia flanko, direktis la kanuon tra inter junkoj kaj herboj, en
la leŭglongan marĉegon, kiun nur li konis, spano post spano, en la mallumo.
Deve ni alkutimiĝis al tiu
travivaĵo, sed kun peno. En la vero ni neniam alkutimiĝis al ĝi. Mi tiel
asertas, konsiderante min, kiu, pri ĉio, kion mi volis aŭ ne volis, nur
trankviliĝis en ia rilato kun nia patro. Tio estis afero, kiu deviigis miajn
mispensojn.
Severe estis kompreni
neniel, kiel li eltenis tion. Tage kaj nokte, sub la varma Suno aŭ sub
pluvegoj, varmegoj, vesper-rosoj kaj ankaŭ dum la teruraj malvarmoj de la
jarmezo, sen ŝanĝo de vesto, nur kun la malnova ĉapelo sur la kapo, dum tutaj
semajnoj, monatoj, jaroj, ne kalkulante la vivotempon. Li ankris ĉe neniu el la
du bordoj, nek ankaŭ ĉe la insuloj kaj kroninsuletoj de la rivero. Li ne plu paŝis
sur grundo nek sur herbeto. Escepte almenaŭ por dormi sian dormon, eble li ŝnur-ankri
la kanuon ĉe iu insulpinto, en iu kaŝitejo. Tamen li neniam bruligis fajron ĉe
plaĝo, nek ĝuis unu alies faritan; neniam plu li ekflamigis alumeton. Kion li
konsumis, por nutri sin, tio estis preskaŭ nenio; eĉ el tio, kion ni allasis
inter la radikoj de la moruso aŭ en la kruteto el ŝtono de la ravino, li elprenis
malmulton, ne eĉ la sufiĉon. Ĉu li ne malsanis? Kaj kio pri la konstanta forto
de la brakoj, por kontroli vigle la kanuon, rezistante, eĉ dum la abundo de la inundoj,
en la superbordiĝo, tiam, kiam, en la longo de la granda fort-fluado, ĉio rulas
la danĝeron, nome tiujn korpojn de mortintaj bestoj kaj preterflosantajn
arbotrunkojn – kiuj interfrapiĝas pro la akvokirlaĵoj.
Kaj neniam plu li diris
vorton, al neniu ajn homo. Ankaŭ ni ne plu parolis pri li. Ni nur pripensis. Vere,
pri nia patro ni ne povis havi forgeson. Kaj, se dum momento ni ŝajnigis
forgesi lin, tio okazis nur, por ke ni vekiĝu denove, subite, per la rememoro,
laŭ la paŝo de aliaj surprizaĵoj.
Mia fratino edziniĝis,
tamen nia patrino ne volis fari la feston. Ni rememoris lin ĉiam, kiam ni manĝis
iun pli bongustan manĝaĵon. Same pri la nokta ŝirmeco, kiam, en la
malprotekteco de tiuj noktoj kun multa malvarma kaj forta pluvo, nia patro uzis
nur la manojn kaj unu kalabaskruĉon, por malplenigi la kanuon de la pluvegaj akvoj.
Kelkajn fojojn iu aŭ alia
konato nia trovis, ke mi estas similanta al nia patro. Okazas, ke mi sciis, ke
nun li fariĝas plenhara, plenbarba, estante kun grandaj ungoj, malbelaspekta
kaj maldika, iĝanta nigra pro la suno kaj la haŭtharoj, kun la aspekto de
bestulo, preskaŭ nuda, kvankam li disponis la vestojn, kiujn ni de tempo al
tempo havigis al li.
Li ne interesiĝis pri ni.
Ĉu li ne sentis amon? Sed, pro amo mem, pro respekto, kiam kelkfoje oni laŭdis
min pro iu ajn bona konduto mia, ĉiam mi diris: “Estis mia patro, kiu iam
instruis min agi tiele...” Tio ne estis verkonforma kaj ĝusta, sed estis
malvero por vero. Tial ĉar, se li ne plu memoris nin, nek volis scii pri ni, kial
do li ne supreniris aŭ malsupreniris la riveron al aliaj lokoj, malproksimen,
en la netroveblejon? Nur li sciis prie.
Okazas, tamen, ke mia
fratino naskis infanon, kaj decidegis, ke ŝi nepre volas montri al nia patro
lian nepon. Ni kuniris al la ravino. Estis bela tago. Mia fratino portis
blankan vestaĵon, la saman de la edziniĝo. Tiam ŝi levis per la brakoj la
infaneton, kaj ŝia edzo supertenis ombrelon, por protekti ilin ambaŭ. Ni
krivokis lin kaj atendis. Nia patro ne aperis. Mia fratino ploris, ni ĉiuj
ploris, ĉirkaŭbrakante unuj la aliajn.
Mia fratino transloĝiĝis
kune kun sia edzo, malproksimen de ĉi tie. Mia frato decidis kaj foriris al iu
urbo. La tempo ŝanĝiĝis, laŭ la rapida malrapido de la tempoj. Ankaŭ nia
patrino foriris, per unu fojo, por loĝi kune kun mia fratino; ŝi estis maljuniĝinta.
Mi restis tie ĉi, kiel solloĝanto. Mi neniam povis voli edziĝi. Mi postrestis,
kun la bagaĝo de la vivo. Nia patro bezonis min, mi scias – en sia vagado, sur
la rivero, en la senhomejo – neniam pravigante tiun sian faron.
Iam, kiam mi nepre volis
scii pri tiu lia sinteno, kaj faris pridemandojn, tiam oni diris al mi, ke audiĝis,
ke iam nia patro estis rivelinta sian celon al la viro, kiu konstruis al li la
kanuon. Tamen nun tiu viro jam
estis mortinta, kaj neniu plu havis rememoron pri la afero. Estis nur falsaj
diroj, sensencaj, kia tiu okazinta komence de la alveno de la unuaj altiĝoj de
la rivero, kun pluvoj, kiuj ne ĉesis, kaj kiam ĉiuj timis la finon de la mondo.
Tiam
oni diris, ke nia patro estis iu avertito, simile al Noa, kaj ke, pro tio, la
kanuon li estis anticipinta. Tion mi nun ekrememoras. Mian patron mi ne povis kondamni.
Kaj jam ekaperis al mi la unuaj blankaj haroj.
Mi estas viro plena de malĝojaj
vortoj. Pri kio mi tiel kulpis? Mia patro ĉiam forestadis. Kaj la rivero... la
rivero... la rivero estis eterniĝanta. Mi jam suferis pro la komenciĝo de la
maljuneco. Tiu mia vivo estis nur senfinaĵo. Mi mem spertis malsanetojn,
angorojn, deprimojn, laciĝojn, malviglecon pro reŭmatismo. Kaj li? Kial? Li
certe tro multe suferis, ĉar li jam estis tre maljuna. Pli aŭ malpli frue li
tiel malvigliĝos, ke la kanuo renversiĝos, aŭ flosos sen gvido, laŭ la irado de
la rivero, ĝis ĝi falos, horojn malsupren, en bruegan fluegon kaj en la
akvofalon, bravan, kun la ŝaumegoj kaj la morto. Premis min la koro. Li estis
tie, sen mia trankviligo. Mi kulpas pri tio, kion mi ne scias, kun senĉesa
doloro en mia animo. Se nur mi scius... la aferoj estus aliaj. Kaj mi
ekrezonadis.
Por ne longe paroli: ĉu
mi estas freneza? Ne. En nia domo la vorto freneza ne estis dirata, neniam plu
ni diris ĝin, dum ĉiuj tiuj jaroj. Ni kondamnis neniun kiel frenezan. Neniu
estas freneza, aŭ, kontraŭe, ĉiuj estas.
Mi tiel pensis, ke mi
iris tien, kun tuketo, por plividigi la mansignon. Mi atendis. Kaj fine
ekaperis, tie kaj tie, lia figuro. Li estis tie, sidanta ĉe la pobo. Li estis
tie, pro la krioj. Mi vokis lin kelkajn fojojn. Tiam mi parolis tion, kio urĝis
al mi, klare kaj laŭte, plipotencigante la voĉon: - “Patro, vi estas maljuna! Vi
jam plenumis vian planon! Nun vi venu! Ne plu necesas! Venu vi, kaj mi, nun
mem, laŭ nia komuna volo, prenos vian lokon en la kanuo!...” Kaj, kiam mi diris
tion, mia koro batis laŭ pli ĝusta ritmo.
Li aŭskultis min. Li
stariĝis. Li movis la remilon ĉe la akvo, gvidante la kanuon en mia direkto,
konsentinte. Sed tamen mi tremis, profunde, subite! Tiel estis ĉar unue, kiam li aperis,
li levis la brakon kaj faris salutgeston – la unuan post tiom da jaroj
pasintaj! Kaj mi ne eltenis tion... Tial, pro timego, kun la haroj hirtigitaj,
mi kuris, fuĝis, foriris de tie, per freneza reago. Okazis, ke li ŝajnigis, ke
li venas el la flanko de la transtombo. Kaj mi petas, petas, petas pardonon.
Mi suferis la gravan
malvarmon de la timoj; mi malsaniĝis. Mi scias, ke neniu plu sciis pri li. Ĉu mi daŭre estas homo, post tiu falo? Mi estas tiu, kiu ne
estis kaj kiu restos silenta. Mi scias, ke nun estas malfrue, kaj mi timas ĉesigi la vivon sur la malprofundoj
de la mondo. Se tio okazos, tamen, dum la funebro post mia morto, oni prenu min
kaj metu ankaŭ min en malgrandan kanuon, sur tiun akvon, kiu ne ĉesas moviĝi,
je longaj bordoj. Kaj tiam mi, rivero malsupren, rivero foren, rivero internen...
riveros.
Rakonto elprenita el la libro “Primeiras Histórias”, Eldonejo Nova
Fronteira – Rio-de-Ĵanejro, 1988, paĝo 32, kies aĉeton ni rekomendas.
Nenhum comentário:
Postar um comentário