sábado, 12 de julho de 2014

TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (9/14) - LA TABELO DE LA PARTICIPOJ

TRIFORMA TEKSTARO DE ESPERANTO (9/14)
ORGANIZINTO KAJ INSTRUISTO: JOSENILTON



MARDO
MERKREDO
ĴAŬDO

MATENO
VESPERO
NOKTO



1. Estas la mateno en la merkredo. Trinkinte kafon kun lakto, Georgo diras, ke en la vespero li aĉetos la aŭtomobilon.

Georgo estas aĉetonta la aŭtomobilon.
La aĉetonta Georgo deprenas monon en banko.
Georgo estas la aĉetonto.
Aĉetonte, Georgo deprenas monon en banko.
Aĉetonte la aŭtomobilon, Georgo deprenas monon en banko.

1)  Matene en la merkredo kia ankoraŭ estas GEORGO? Ĉu li estas aĉetonta, aŭ ĉu li estas aĉetota? [En tiu ĉi tuta ekzercaro ni konsideru la a-finiĝan participon kiel adjektivon].
2)  Matene en la merkredo, se Georgo ankoraŭ deprenas monon en bankoficejo, li estas __________.
3)  Matene en la merkredo kial Georgo deprenas monon en banko? (respondu, uzante participon). R.: Li deprenas monon en banko, ĉar li estas _____________.
4)  Matene en la merkredo kio estas Georgo? Ĉu li estas la aĉetonto, aŭ ĉu li estas la aĉetoto? [En tiu ĉi tuta ekzercaro ni konsideru la o-finiĝan participon kiel substantivon.]
5)  Matene en la merkredo kiel Georgo deprenas monon en la banko? Ĉu li deprenas monon aĉetonte, aŭ ĉu li deprenas monon, aĉetote? [En tiu ĉi tuta ekzercaro ni konsideru la e-finiĝan participon kiel manieran adverbon.]
6)  Deprenante monon en banko, kia estas Georgo?
7)  Enirante en la bankon, kio estas Georgo?
8)  Enbankiĝante, kia estas Georgo?
9)  Enironte en la aŭto-revendejon, kia estas Georgo?
10)      Kia Georgo estas, se li ankoraŭ ne deprenis la monon? R.: Li estas depren_____ la monon.


2. Ankoraŭ en la merkredo matene.

La aŭtomobilo estas aĉetota.
La aĉetota aŭtomobilo ricevas benzinon (specon de fuelo).
La aŭtomobilo estas la aĉetoto.
Aĉetote, la aŭtomobilo ricevas benzinon.
Aĉetote de Georgo, la aŭtomobilo ricevas benzinon.

11)      Matene merkrede kia estas la aŭtomobilo?
12)      Se la aŭtomobilo ankoraŭ ricevas benzinon, kio estas ĝi?
13)      Kiel la aŭtomobilo estas ricevanta benzinon?
14)      Kia estas la aŭtomobilo, dum Georgo ankoraŭ estas deprenanta monon en la banko?
15)      Kiel la aŭtomobilo estas, se Georgo ankoraŭ ne estas enirinta en la aŭto-revendejon?
16)      Kio estas la aŭtomobilo, se la aĉetonto ankoraŭ ne eniris en la aŭto-revendejon?
17)      Se la aŭtomobilo estas ricevanta benzinon, kia estas tiu, kiu estas eniranta en bankoficejon?
18)      Se la aĉetonto estas deprenanta monon, kia estas la benzin-ricevanto? R.: Ĝi estas aĉet_____.
19)      Se la aŭtomobilo, kiu ricevas fuelon, ankoraŭ estas la aĉet____, Georgo, kiu deprenas monon, estas la aĉet______.
20)      Se la aŭtomobilo ankoraŭ adiaŭos (aŭ estas adiaŭonta) la aŭto-revendejon, tio signifas, ke ĝi estas aĉet______ de Georgo, kaj ke Georgo estas aĉet______ ĝin.



3. Estas la vespero en la merkredo. Georgo aĉetas la aŭtomobilon.

Georgo estas aĉetanta la aŭtomobilon.
La aĉetanta Georgo donas la monon al la vendisto.
Georgo estas la aĉetanto.
Aĉetante, Georgo donas la monon al la vendisto.
Aĉetante la aŭtomobilon, Georgo donas la monon al la vendisto.

21)      Se estas la merkredo vespere, kia estas GEORGO?
22)      Kiel Georgo donas la monon al la vendisto?
23)      Farante kion Georgo donas monon?
24)      Kio estas Georgo en la merkreda vespero?
25)      Kio estas la vendisto en la merkreda vespero? R.: Li estas la mon-ricev_____ aŭ li estas la vend_____.
26)      Kion donas la donanto, kiam li aĉetas la aŭtomobilon?
27)      Kia estas la vendisto, kiam li vendas la aŭtomobilon? Li estas ricev_____ la monon kaj vend_____ la aŭtomobilon.
28)      Kiel la vendisto vendas? R.: li vendas, ricev______ la monon.
29)      Se io estas adiaŭanta la aŭto-revendejon, kio ĝi estas?
30)      Se Georgo estas la mon-donanto, kio estas la vendanta vendisto?


4. Ankoraŭ en la merkredo vespere.

La aŭtomobilo estas aĉetata.
La aĉetata aŭtomobilo adiaŭas la aŭto-revendejon.
La aŭtomobilo estas la aĉetato.
Aĉetate, la aŭtomobilo adiaŭas la aŭto-revendejon.
Aĉetate de Georgo, la aŭtomobilo adiaŭas la aŭto-revendejon.

31)      Merkrede vespere kia estas la aŭtomobilo?
32)      Kio estas la aŭtomobilo en la merkreda vespero?
33)      Se la aŭtomobilo adiaŭas la aŭto-revendejon, kia ĝi estas estanta?
34)      Kiel la aŭtomobilo estas vendata de la vendisto?
35)      Kiel la vendisto donas la vendaton?
36)      Kiu estas adiaŭ_____ la aŭto-revendejon?
37)      Kiuj estas la mon-don____, la mon-ricev____ kaj la vend_____?
38)      Kiel la aŭtomobilo adiaŭas la aŭto-revendejon? R.: Ĝi adiaŭas la aŭto-revendejon, vend______ de la vendisto kaj aĉet______ de Georgo.
39)      Kia estas la aŭto-revendejo en la vespero merkrede? R.: Ĝi estas adiaŭ_____.
40)      Kio estas la ploranta aŭto-revendejo dum la merkreda vespero? Ĝi estas la adiaŭ_______.


5. Nun estas la nokto en la merkredo. Memoru, ke en la vespero Georgo aĉetis la aŭtomobilon.

Georgo estas aĉetinta la aŭtomobilon.
La aĉetinta Georgo veturas sur la ŝoseo.
Georgo estas la aĉetinto.
Aĉetinte, Georgo veturas sur la ŝoseo.
Aĉetinte la aŭtomobilon, Georgo veturas sur la ŝoseo.

41)      Supozante, ke ni estas denove en la merkredo vespere, kia estas tiu eliriĝinta el la bankoficejo?
42)      Supozante, ke ni estas denove en la merkredo matene, se Georgo estas la pagonto, kio li estas nun en la bankoficejo? R.: Li estas la aĉet_____.
43)      Supozante, ke ni estas denove en la merkredo vespere, se Georgo estas la paganto, kio li estas nun en la aŭto-revendejo? R.: Li estas la aĉet_____.
44)      Se nun, en la nokto, Georgo estas la paginto, kio li estas sur la ŝoseo? R.: Li estas la aĉet_____.
45)      En la merkreda nokto, kio estas la mon-doninto? R.: Li estas la vend_____.
46)      En la merkredo nokte kia estas tiu eliriĝinta el la aŭto-revendejo?
47)      Doninte la monon, kio estas Georgo?
48)      Aĉet___e kion, Georgo veturas sur la ŝoseo?
49)      Se Georgo jam veturas sur la ŝoseo, kion tio signifas? R.: Tio signifas, ke li jam estas aĉet___ la aŭtomobilon.


6. Ankoraŭ en la merkredo nokte.

La aŭtomobilo estas aĉetita.
La aĉetita aŭtomobilo iras sur la ŝoseo.
La aŭtomobilo estas la aĉetito.
Aĉetite, la aŭtomobilo iras sur la ŝoseo.
Aĉetite de Georgo, la aŭtomobilo iras sur la ŝoseo.

50)      En la merkreda nokto, kia estas la aŭtomobilo?
51)      Kial la aŭtomobilo jam iras sur la ŝoseo? R.: Ĉar ĝi jam estas aĉet____.
52)      Jam for de la aŭto-revendejo, kio estas Georgo kaj la aŭtomobilo?
53)      Kiel la aŭtomobilo iras sur la ŝoseo?
54)      Kiel de kiu la aŭtomobilo adiaŭis la aŭto-revendejon?
55)      Kio estas la veturilo, nun kondukate de Georgo?
56)      Kia estas la adiaŭinto de la aŭto-revendejo?
57)      Kiu pagis kaj kiu adiaŭis respektive? R.: La pag______ kaj la adiaŭ______, aŭ la aĉet____ kaj la vend____ respektive.
58)      Jam for de la revendejo, kiu estas stiranta kaj kiu estas stirata? R.: Respektive la aĉet____ kaj la aĉet____.
59)      En la nokto, kies la aĉet____ estas la aŭtomobilo? Kaj kies la aĉet____ estas Georgo?



7. Atentu! Mi parolas al vi matene en la merkredo.

Nun, matene, Georgo estas aĉetonta kaj la aŭtomobilo estas aĉetota. Georgo estas la aĉetonto kaj la aŭtomobilo estas la aĉetoto.
Hodiaŭ vespere, Georgo estos aĉetanta kaj la aŭtomobilo estos aĉetata. Vespere Georgo estos la aĉetanto kaj la aŭtomobilo estos la aĉetato.
Hodiaŭ nokte, Georgo estos aĉetinta kaj la aŭtomobilo estos aĉetita. Nokte Georgo estos la aĉetinto kaj aŭtomobilo estos la aĉetito.

60)      Se estas la merkredo matene, kia estas Georgo kaj kia estas la aŭtomobilo?
61)      Se Georgo estas en la banko, kio li estos en la vespero kaj kio la aŭtomobilo estos en la nokto?
62)      Se la aŭtomobilo adiaŭas la aŭto-revendejon, kia ĝi estis matene kaj kia ĝi estos nokte?
63)      Se noktiĝis en la merkredo, kio Georgo kaj la aŭtomobilo estis matene?
64)      Se estas la mateno en la merkredo, kio la aŭtomobilo kaj Georgo estos en la nokto?
65)      Ni imagu, ke ankoraŭ estas la mateno de la merkredo: kia Georgo estos en la vespero kaj en la nokto?
66)      Se estas la merkredo vespere, kia la aŭtomobilo estas nun (en ĉi tiu momento) kaj kia ĝi estos en la nokto?
67)      Ni estas en la merkreda vespero: en la merkreda nokto kio estas la aŭtomobilo? Kaj en la merkredo matene kio estis Georgo?
68)      Kio Georgo estis en la merkreda mateno rilate al la vespero?
69)      Se Georgo deprenas monon en la mateno, kio estos la aŭtomobilo en la vespero kaj en la nokto?

8. Estu atenta! Mi parolas al vi merkrede vespere.

Nun, vespere, Georgo estas aĉetanta kaj la aŭtomobilo estas aĉetata. Nun, Georgo estas la aĉetanto kaj la aŭtomobilo estas la aĉetato.
Hodiaŭ matene, Georgo estis aĉetonta kaj la aŭtomobilo estis aĉetota. Matene Georgo estis la aĉetonto kaj la aŭtomobilo estis la aĉetoto.
Hodiaŭ nokte en la merkredo, Georgo estos aĉetinta kaj la aŭtomobilo estos aĉetita.

70)      Se estas vespere, kio estas la mon-donanto kaj kio estas la adiaŭanto?
71)      Se Georgo kaj la aŭtomobilo ankoraŭ estas en la aŭto-revendejo, kio estas la vendisto? R.: Li estas la vend____.
72)      Kio estis la aŭtomobilo, dum ĝi estis ricevanta fuelon?
73)      Kio estis Georgo, dum li estis deprenanta monon?
74)      Kio estis la vendisto, dum li atendis la klienton?
75)      En la mateno, kia estis Georgo dum li estis atendanta alviciĝinte (aŭ alirinte en la vicon) en la banko?
76)      Ni imagu, ke estas la vespero: kiel la aŭtomobilo estas adiaŭanta?
77)      Matene kia estis Georgo kaj la aŭtomobilo respektive?
78)      Vespere kia estos la adiaŭanto en la nokto?
79)      Post la noktiĝo, kiel Georgo kondukas (stiras, gvidas) la aŭtomobilon?

9. Estu tre atenta! Mi parolas al vi nokte en la merkredo.

Hodiaŭ matene, Georgo estis aĉetonta kaj la aŭtomobilo estis aĉetota. Matene Georgo estis la aĉetonto kaj la aŭtomobilo estis la aĉetoto.
Hodiaŭ vespere, Georgo estis aĉetanta kaj la aŭtomobilo estis aĉetata. Vespere Georgo estis la aĉetanto kaj la aŭtomobilo estis la aĉetato.
Nun, nokte, Georgo estas aĉetinta kaj la aŭtomobilo estas aĉetita. Nokte, Georgo estas la aĉetinto kaj la aŭtomobilo estas la aĉetito.


80)      En la merkredo matene kia estis la enbankiĝinto kaj enaŭtorevendejiĝonto?
81)      Nun, en la merkreda nokto, kio estas la mon-doninto kaj la adiaŭinto?
82)      En la merkreda mateno, kia estis la fuel-ricevanto kaj elaŭtorevendejiĝonto?
83)      En la merkreda vespero, kiaj estis la elhejmiĝinto kaj la benzin-ricevinto?
84)      En la merkredo matene kio estis Georgo kaj kio estis la aŭtomobilo?
85)      En la vespero de la merkredo kia estis la adiaŭanto kaj kia estis la elhejmiĝinto?
86)      Ni imagu, ke vesperiĝis: kia estas la veturonto kaj kia estas la ironto sur la ŝoseo?
87)      Ni imagu, ke noktiĝis: kia estas la paginto kaj kia estas la adiaŭinto?
88)      En tiu ĉi merkreda nokto kiaj kaj kio la mon-depreninto kaj la benzin-ricevinto estis en la mateno kaj poste en la vespero? [Faru ses participajn respondojn kun la radiko “aĉet“.]

89)      Nun (en la merkreda nokto) kio estas la enaŭtomobiliĝinto kaj veturanto, kaj kio estas la antaŭe adiaŭinta kaj nun la surŝoseiĝinto (aŭ iranto sur la ŝoseo)?



10. Atenton! Mi parolas al vi en la mardo, la antaŭa tago

Morgaŭ, en la merkredo, matene, Georgo estos aĉetonta kaj la aŭtomobilo estos aĉetota. Morgaŭ matene Georgo estos la aĉetonto kaj la aŭtomobilo estos la aĉetoto.

90)      Morgaŭ (en la merkredo) matene kio estos Georgo kaj kio estos la aŭtomobilo? [Bonvolu ĉiam respondi uzante participojn kun la radiko “aĉet”. Rimarku, ke la demando temas pri futuro de futuro.]
91)      En la morgaŭa tago (merkredo), matene, kio estos la enbankiĝonta kaj mon-deprenonta elhejmiĝonto?
92)      Morgaŭ matene kio estos la pagonta enaŭtorevendejiĝonto?
93)      Merkrede frue (tuj post la mateniĝo) kiel Georgo estos eniranta en la bankon? [Respondu, uzante la futuran aktivan adverban participon kun la verba radiko “aĉet”.]
94)      Merkrede frue (tuj post la mateniĝo) kiel la aŭtomobilo estos ricevanta benzinon? [Respondu, uzante la futuran pasivan adverban participon kun la verba radiko “aĉet”.]
95)      Se nun estas la mardo, kio estos la fuel-ricevonto morgaŭ en la mateno?
96)      Kion Georgo estos deprenonta, kiam li ankoraŭ estos enbankiĝonta?
97)      Kion la aŭtomobilo ricevos, kiam ĝi estos adiaŭonta la aŭto-revendejon morgaŭ matene?
98)      Morgaŭ matene, Georgo estos deprenanta monon. Al kiu tiam li estos dononta tiun monon?
99)      Morgaŭ matene, dum la aŭtomobilo estos adiaŭonta la aŭto-revendejon, de kiu tiam la vendonto estos ricevonta monon?



11. Atenton! Mi parolas al vi en la ĵaŭdo, la posta tago.

Hieraŭ, en la merkredo, nokte, Georgo estis aĉetinta kaj la aŭtomobilo estis aĉetita. Hieraŭ nokte Georgo estis la aĉetinto kaj la aŭtomobilo estis la aĉetito.

100)                       Hieraŭ (en la merkredo) nokte kio estis Georgo kaj kio estis la aŭtomobilo? [Bonvolu ĉiam respondi uzante participojn kun la radiko “aĉet”. Rimarku, ke la demando temas pri preterito de preterito aŭ pluskvamperfekta preterito.]
101)                       Hieraŭ (merkrede) en la nokto kio estis la adiaŭinto?
102)                       Hieraŭ nokte kio estis la paginta elaŭtorevendejiĝinto?
103)                       Jam en la merkredo vespere kiel Georgo estis enirinta en la bankon matene? R.: Hieraŭ (merkrede) vespere li estis enirinta en la bankon matene, aĉet____. [Respondu, uzante la futuran aktivan adverban participon kun la verba radiko “aĉet”.]
104)                       Merkrede frue (en la mateno) kiel la aŭtomobilo estis ricevanta benzinon? [Respondu, uzante la futuran pasivan adverban participon kun la verba radiko “aĉet”.]
105)                       Hieraŭ en la nokto kio estis la fuel-ricevinto?
106)                       Kion Georgo estis depreninta hieraŭ frue, kiam li ankoraŭ estis iranta al la aŭto-revendejo (aŭ kiam li ankoraŭ estis enaŭtorevendejiĝonta)?
107)                       Kion la aŭtomobilo ricevis hieraŭ matene, kiam ĝi estis ankoraŭ adiaŭonta la aŭto-revendejon?
108)                       Hieraŭ nokte, jam veturante, Georgo estis depreninta monon en la mateno. Al kiu li estis doninta tiun monon en la vespero?
109)                       Hieraŭ nokte, la aŭtomobilo estis adiaŭinta la aŭto-revendejon en la vespero. De kiu la vendinto estis ricevinta monon en la vespero?



12. Mi parolas al vi en diversaj momentoj de la merkredo.

110)                       Paginte, sed ankoraŭ en la revendejo, kia estas Georgo? R.: Li estas vetur____ sur la ŝoseo.
111)                       Pagante nun, merkrede vespere, kio Georgo estos morgaŭ, en la ĵaŭdo? R.: Li estos la _____into, la  _____into kaj la _____into.
112)                       Pagite nun, merkrede vespere, kio la aŭtomobilo estos morgaŭ, en la ĵaŭdo? R.: Ĝi estos la _____ito, la  _____ito kaj la _____ito.
113)                       Kiam la ________anta ________onto estos ________inta, ________inta kaj ________inta?
114)                       Kiam la ________ata ________oto estos ________ita, ________ita kaj ________ita?
115)                       Plenigu la blankojn:
Hodiaŭ estas mardo:
a)  Morgaŭ (en la merkredo) matene Georgo estos aĉet____a la aŭtomobilon.
b)  Morgaŭ (en la merkredo) vespere Georgo estos aĉet____a la aŭtomobilon.
c)  Morgaŭ (en la merkredo) nokte Georgo estos aĉet____a la aŭtomobilon.
d)  Ankoraŭ aĉet____e morgaŭ vespere, Georgo veturos morgaŭ nokte.
e)  Ankoraŭ aĉet____e la aŭtomobilon morgaŭ vespere, Georgo veturos morgaŭ nokte.
f)     Morgaŭ (en la merkredo) matene la aŭtomobilo estos aĉet____a de Georgo.
g)  Morgaŭ (en la merkredo) vespere la aŭtomobilo estos aĉet____a de Georgo.
h)  Morgaŭ (en la merkredo) nokte la aŭtomobilo estos aĉet____a de Georgo.
i)     Ankoraŭ aĉet____e de Georgo morgaŭ vespere, la aŭtomobilo iros sur la ŝoseo morgaŭ nokte.
j)      Ankoraŭ aĉet____e morgaŭ vespere, la aŭtomobilo iros sur la ŝoseo morgaŭ nokte.

Hodiaŭ estas merkredo. Ni estas en la vespero:
k)  Hodiaŭ (en la merkredo) matene Georgo estis aĉet____a la aŭtomobilon.
l)     Nun, merkrede vespere, Georgo estas aĉet____a la aŭtomobilon.
m)         Hodiaŭ (en la merkredo) nokte Georgo estos aĉet____a la aŭtomobilon.
n)  Aĉet____e nun, en la vespero, Georgo veturos hodiaŭ nokte.
o)  Aĉet____e nun, en la vespero, la aŭtomobilon, Georgo veturos hodiaŭ nokte.
p)  Hodiaŭ (en la merkredo) matene la aŭtomobilo estis aĉet____a de Georgo.
q)  Nun, merkrede vespere, la aŭtomobilo estas aĉet____a de Georgo.
r)    Hodiaŭ (en la merkredo) nokte la aŭtomobilo estos aĉet____a de Georgo.
s)  Aĉet____e nun, en la vespero, de Georgo, la aŭtomobilo iros sur la ŝoseo hodiaŭ nokte.
t)     Aĉet____e nun, en la vespero, la aŭtomobilo iros sur la ŝoseo hodiaŭ nokte.

Hodiaŭ estas ĵaŭdo:
u)  Hieraŭ (en la merkredo) matene Georgo estis aĉet____a la aŭtomobilon.
v)  Hieraŭ (en la merkredo) vespere Georgo estis aĉet____a la aŭtomobilon.
w)Hieraŭ (en la merkredo) nokte Georgo estis aĉet____a la aŭtomobilon.
x)  Jam aĉet____e hieraŭ matene, Georgo veturis hieraŭ nokte.
y)  Jam aĉet____e la aŭtomobilon hieraŭ matene, Georgo veturis hieraŭ nokte.
z)   Hieraŭ (en la merkredo) matene la aŭtomobilo estis aĉet____a de Georgo.
aa)      Hieraŭ (en la merkredo) vespere la aŭtomobilo estis aĉet____a de Georgo.
bb)      Hieraŭ (en la merkredo) nokte la aŭtomobilo estis aĉet____a de Georgo.
cc)       Jam aĉet____e de Georgo hieraŭ matene, la aŭtomobilo iris sur la ŝoseo hieraŭ nokte.
dd)      Jam aĉet____e hieraŭ matene, la aŭtomobilo iris sur la ŝoseo hieraŭ nokte.




Nenhum comentário: