terça-feira, 1 de julho de 2014

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM JULHO DE 2014 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN JULIO 2014





NO FRIO, SEM-TETO CEDE COBERTA PARA CÃO AMIGO // EN LA MALVARMO, SENDOMULO CEDIS SIAN DORMOTUKON AL LA AMIKA HUNDO

31-07-2014




Uma foto, que mostra o carinho e o amor de um sem-teto pelo seu cachorro, está emocionando a Web.
Mesmo com todo o frio desse inverno, repare que o morador de rua se encolhe no chão e cede seu único cobertor para o cachorro.

Luis Carlos e o vira-latas Skafi estão juntos há 10 anos.
"Só tem uma coberta e o coitado do bicho sente frio, preciso cuidar dele", disse o sem-teto.

A cena foi registrada em São José do Rio Preto, interior de São Paulo, pelo repórter fotográfico Hamilton Pavan, do Diário Web.

A foto foi tirada dia 29 de maio, quando as temperaturas na região estavam entre 7 e 11 graus.
De lá pra cá a imagem vem sendo compartilhada nas redes sociais como exemplo de cuidado e amor a um pet.
Foto, kiu elmontras la zorgadon kaj amon de senhejmulo al sia hundo, disemociigas en la Interreto.
Malgraŭ la rigora malvarmo de ĉi tiu vintro, rimarku, ke la stratloĝanto kuntiriĝis pro frostiĝo, sur la trotuaro, doninte sian ununuran dormkovrilon al sia hundo.

Luis Carlos kaj la hundaĉo Skafi vivas kune de dek jaroj.
“Estas nur unu tuko-kovrilo, kaj la kompatinda besto sentas malvarmon. Mi bezonas zorgadi pri ĝi.” – klarigis la sendomulo.

Tiu bildo estis registrita en San-Ĵozeo-do-Rio-Preto, urbo en la interno de San-Paŭlio, de la fotografia reportero Hamilton Pavan, el Diário Web.

La foto estis farita en la 29-a de majo, kiam la temperaturo en la regiono variis inter 7 kaj 11 (celsiaj) gradoj.
Ekde tiam la bildo estas kunvidata en la sociaj retoj, kiel ekzemplo pri zorgado kaj amo al hundo.
FONTO:


-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/--/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/--/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/--/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-


ESCOLA DE RUA PROPÕE UMA EDUCAÇÃO LIVRE E “FORA DA CAIXA” // STRATLERNEJO PROPONAS LIBERAN KAJ “EKSTERSKATOLAN” EDUKADON

30-07-2014

Próximo das filas dos restaurantes populares Bom Prato. Esse é o lugar escolhido por Diego Macedo, um carioca que vive em São Paulo, para parar e se fazer visto com seu quadro que, geralmente, traz grafado: “Professor de Filosofia”. Essa foi a forma encontrada pelo jovem a compartilhar e construir conhecimento com outras pessoas e impulsionar seu projeto que tem os espaços públicos como palco, o Escola de Rua.
A ideia é justamente essa. Trazer temas para as ruas e propor uma conversa com os demais. Raiva, inveja, ajuda, amor, felicidade são temas constantemente abordados pelo jovem, que também tem conhecimentos em Psicologia.
Tudo isso porque, para Diego, a construção do conhecimento não deve se resumir a lugares fechados. Por acreditar em uma educação livre, ele quer levar a proposta a parques, praças, metrôs e quaisquer outros espaços da cidade.
Apud la vicoj en la popolaj restoracioj “Bona Plado”. Ĝi estas la loko elektita de Diego Macêdo, karioko, kiu vivas en San-Paŭlo, por halti kaj montriĝi kun sia tabulo, kiu ofte havas la skribon “Profesoro pri Filozofio”. Tio estis la maniero trovita de la junulo, por kundividi kaj konstrui konojn kun aliaj homoj kaj antaŭenpuŝi sian projekton, kiu havas la publikajn spacojn kiel scenejon: la Stratlernejo.

La ideo estas ĝuste tiu: alporti temojn al la stratoj kaj proponi interparolojn kun la aliaj. Kolero, envio, helpo, amo kaj feliĉeco estas temoj ofte traktataj de la junulo, kiu havas konojn ankaŭ pri Psikologio.

Ĉio tio okazas, ĉar, laŭ Diego, la konstruado de la konado ne devas limiĝi al fermitaj lokoj. Ĉar li kredas pri libera edukado, li celas konduki sian proponon al parkoj, placoj, metrooj kaj iaj ajn aliaj lokoj en la urbo.
FONTO:


*****************************************************************************




UM MINUTO DE EXERCÍCIO FÍSICO INTENSO É O SUFICIENTE PARA OS MAIS IDOSOS // UNU MINUTO DA INTENSA FIZIKA EKZERCO SUFIĈAS AL LA PLEJAĜULOJ

29-07-2014

Apenas um minuto de exercício físico intenso é o suficiente para os mais idosos poderem melhorar a sua saúde. A conclusão é de um estudo feito na Universidade de Abertay, Escócia, por especialistas em exercício físico e no processo de envelhecimento, escreve o «Telegraph».

Os investigadores utilizaram um grupo de reformados para testar o impacto de um regime intenso de exercício físico durante um minuto, duas vezes por semana.

Seis semanas após o início do plano, não só a forma física dos indivíduos melhorou como também a pressão arterial diminuiu.

O estudo publicado pela revista científica da Sociedade Americana de Geriatria, quer constituir uma alternativa e melhorar a percepção das pessoas em relação ao envelhecimento.

«O processo de envelhecimento é geralmente visto de forma muito negativa pela sociedade. As pessoas sabem que à medida que se envelhece, é mais difícil fazer tarefas banais como levantar de uma cadeira ou carregar as compras», explicou um dos cientistas, John Babraj.

Esta foi a primeira vez que um treino de alta intensidade física foi testado em idosos, de acordo com os investigadores.

Em cada sessão, os reformados faziam «sprints» de seis segundos numa bicicleta. O número de corridas a grande velocidade foi sendo aumentado, semana após semana. Entre cada «sprint», os participantes podiam descansar um minuto até ao batimento cardíaco voltar ao normal.
Apenaŭ unu minuto da intensa korpa ekzercado estas sufiĉa, por ke la grandaĝuloj plibonigu sian sanon. Tion konkludas esploro farita en la Universitato de Abertay Dundee, en Skotlando, de fakuloj pri korpekzercado kaj pri la procezo de la maljuniĝo, laŭ diskonigis “The Telegraph”.

La esploristoj utiligis grupon de emeritoj, por konstati la rezultojn de sinsekvo da intensaj unuminutaj gimnastikaj ekzercoj, dufoje en semajno.

Ses semajnojn post la komenco de la plano, ne nur la fizika formo de la gimnastikintoj pliboniĝis, sed ankaŭ ilia arteria premo malpliiĝis.
La eksperimento, publikigita pere de la scienca revuo de la Usona Asocio pri Geriatrio, celas prezentiĝi kiel alternativa rimedo kaj plibonigi la komprenon de la homoj koncerne la maljuniĝon.

“La procezo de maljuniĝo estas ofte rigardata de la socio per tre negativa maniero. La homoj konscias, ke proporcie kiel oni maljuniĝas, iom post iom estas pli malfacile plenumi simplajn taskojn, kiel levi seĝon aŭ porti pakaĵojn”, eksplikis unu el la sciencistoj, John Babraj.

Ĝi estis la unua fojo, kiam trejnoj je alta fizika intenseco estis eksperimentataj pere de muljunuloj, laŭ sciigis la esploristoj.
En ĉiu seanco la emeritoj faris sessekundajn akceladojn per ergometra biciklo. La nombro da rapidaj kuradoj pligrandiĝis semajnon post semajno. Inter ĉiu akceliĝo kaj la sekva la partoprenantoj povis ripozi dum unu minuto, ĝis iliaj korbatoj renormaliĝis.

FONTO:

 
****************************************************


ARQUEÓLOGOS ENCONTRAM CEMITÉRIO ROMANO MULTICULTURAL DE 2.700 ANOS // ARKEOLOGOJ ELTROVIS ROMIAN MULTKULTURAN TOMBEJON JE 2.700 JAROJ



28-07-2014



Arqueólogos italianos encontraram um cemitério no porto de Roma, onde se situava a cidade de Óstia, com 2.700 anos de antiguidade, onde acreditam que a variedade de tumbas reflita a natureza multicultural da agitada cidade (que hoje é apenas uma frazione geografica (ou fração comunal) do Município de Roma).

Óstia "era uma cidade que sempre foi muito aberta, muito dinâmica", explicou Paola Germoni, diretora do amplo sítio, o terceiro mais visitado da Itália, depois do Coliseu e de Pompeia.

"O que é novo é que há diferentes tipos de ritos funerários: enterros e cremações", explicou a diretora semana passada.

Os contrastes são ainda mais surpreendentes porque as tumbas são todas de uma mesma família, "em outras palavras, muito extensa, no sentido romano", disse Germoni.

A descoberta é a mais recente revelação de Óstia, depois que em abril arqueólogos anunciaram que as paredes então descobertas demonstravam que a cidade na verdade era 35% maior do que se pensava até então, tornando-a maior do que a antiga Pompeia.

Fundada no século VII a.C., Óstia teria ocupado uma área de 85 hectares e foi, no passado, o estuário do rio Tibre e agora está a cerca de 3 km do mar por causa do assoreamento.
Italaj arkeologoj malkaŝis mortintejon ĉe la haveno de Romo, kie situis la antikva urbo Ostio, havantan la aĝon de ĉirkaŭ 2.700 jaroj, kaj ili kredas, ke la varieco de  ties tomboj respegulas la multkulturan trajton de tiu movplena urbo (kiu hodiaŭe estas nur komun-urbeto en la municipo Romo).

La antikva Ostio “estis ĉiam malfermita kaj tre aktiva urbo”, klarigis Paola Germoni, la direktorino de tiu granda arkeologia loko, la tria plej vizitata en Italujo, post Koloseo kaj Pompejo.

“Kio estas nove trovita estas tio, ke en tiu tombejo estis variaj funebraj ritoj: enterigoj kaj kremacioj”, klarigis la direktorino pasint-semajne.

La kontrastoj estas ankoraŭ pli surprizaj, ĉar ĉiuj tomboj estis de unu sola familio, “do de tre granda familio, kompare kun la romia kulturo”, diris Germoni.

Tiu eltrovaĵo estas la plej ĵusa rivelo de Ostio, depost kiam, en aprilo, arkeologoj anoncis, ke la tieaj muroj tiam malkaŝitaj montras, ke la urbo en vero estis 35% pli granda ol tio, kion oni pensis, farante ĝin pli granda ol la antikva Pompejo.

Starigita en la jarcento VII a.K., Ostio havis areon kun 85 hektaroj. Ĝi estis, en la antikveco, la estuaro de la rivero Tibero, tamen nuntempe ĝi situas je la distanco de 3 km de la maro, pro la aluvioj.

FONTO:

___________________________________________________

INTENSA TEMPESTADE SOLAR QUASE FEZ A HUMANIDADE COLAPSAR EM 2012 // INTENSA SUNA TEMPESTO PRESKAŬ KOLAPSIGIS LA HOMARON EN 2012

27-07-2014

A população mundial mal soube do grande risco que correu há dois anos. Em 2012, aconteceu uma erupção no Sol tão poderosa que poderia fazer a civilização moderna voltar para o século 18.

As tempestades solares acontecem por causa de erupções na superfície da estrela. Esse tipo de fenômeno ocorre por mudanças repentinas no campo magnético do Sol – as manchas solares – e emite uma enorme quantidade de energia no espaço.

Segundo o Phys.org, a Nasa, agência espacial americana, afirmou que o clima espacial extremo que atravessou a órbita da Terra em 23 de julho de 2012 foi o mais poderoso em 150 anos. No entanto, a população mundial nem soube o que estava acontecendo.

Segundo Daniel Baker, professor de Física Atmosférica e Espacial da Universidade do Colorado, se a erupção no Sol tivesse acontecido uma semana antes, o desastre na Terra teria sido grande. Os cientistas analisaram os dados coletados e concluíram que os estragos teriam sido parecidos com o da tempestade solar de 1859, conhecido como o evento Carrington.
La tutmonda popolo tute ne konsciis pri la granda danĝero, en kiu ĝi estis, antaŭ du jaroj. En 2012 okazis sunerupcio tiel potenca, ke ĝi povus regresigi la modernan civilizacion al la jarcento XVIII.

La sunaj tempestoj okazas pro la erupcioj el la suna surfaco. Tiaj fenomenoj estas kaŭzataj de subitaj ŝanĝiĝoj en la magneta kampo de la Suno - en la sunaj makuloj – kiuj emisias grandegan kvanton da energio en la Spacon.

Laŭ Phys.org, NAKA, la usona prispaca agentejo, asertis, ke la ekstrema spaca klimataĵo, kiu trapenetris la orbiton de la Tero en la 23-a de julio 2012, estis la plej potenca el la lastaj 150 jaroj. Tamen la tutmonda popolo tute ne sciiĝis pri tio, kio estis okazanta.

Laŭ Daniel Baker, profesoro pri Atmosfera kaj Spaca Fiziko en la Universitato de Kolorado, se tiu erupcio de la Suno estus okazinta unu semajnon antaŭe, la katastrofo sur la Tero estus estinta granda. La sciencistoj analizis la kolektitajn donitaĵojn kaj konkludis, ke la damaĝoj estintus similaj al tiuj de la suna tempesto de 1859, konata kiel la Evento Kahingtono.

FONTO:
http://info.abril.com.br/noticias/ciencia/2014/07/intensa-tempestade-solar-quase-fez-a-humanidade-colapsar-em-2012.shtml

“Depois disto vi quatro anjos em pé nos quatro cantos da terra, retendo os quatro ventos da terra, para que nenhum vento soprasse sobre a terra, nem sobre o mar, nem contra árvore alguma.” – Apocalipse, 7:1 [Será que pode ter intervindo então uma tal proteção celestial, retardando o vendaval de fogo?]
“Post tio mi vidis kvar anĝelojn starantajn sur la kvar anguloj de la tero, retenantajn la kvar ventojn de la tero, por ke ne blovu vento sur la teron, nek sur la maron, nek sur ian arbon.” Apokalipso, 7:1 [Ĉu povas esti, ke tiam interhelpis unu tia ĉiela protekto, malfruigante la ventegojn el fajro? ]


###########################################

INCRA RECONHECE TERRITÓRIO QUILOMBOLA NA BAHIA // INKRA AGNOSKAS KILOMBANIDAN TERITORION EN BAHIO

26-07-2014 



O Território Quilombola de Tijuaçu, na Bahia, teve a sua portaria de reconhecimento do Incra publicada no Diário Oficial da União (DOU) desta sexta-feira, 25. A portaria de reconhecimento consolida Tijuaçu como remanescente de quilombo e dá legitimidade ao conteúdo do Relatório Técnico de Identificação e Delimitação (RTID) publicado em 2010.
O Território Quilombola de Tijuaçu possui uma área de 8,4 mil hectares, onde vivem 828 famílias, abrange os municípios de Senhor do Bonfim, Filadélfia e Antonio Gonçalves. Trata-se do território com o maior número de famílias beneficiadas pelo Programa Brasil Quilombolas no Estado.
Com o reconhecimento, o Serviço de Regularização de Territórios Quilombolas do Incra/BA inicia a elaboração do "kit decreto", que reúne as documentações necessárias para que a área de Tijuaçu seja decretada como de interesse social pela Presidência da República. Com o decreto presidencial, o Instituto poderá iniciar o processo de arrecadação das terras públicas e obtenção de imóveis rurais e posses inseridos no perímetro, que conta com 39 propriedades particulares e 37 posseiros.

História

Segundo o RTID do Tijuaçu, o povoamento do local começou com a chegada de Maria Rodrigues, mais conhecida como "Mariinha", teria fugido de uma senzala em Salvador. De origem Nagô, Mariinha inicialmente se estabeleceu na região conhecida como Alto Bonito onde tinha uma visão estratégica da área. Mais tarde, ela teria casado com um homem de origem do Congo e deram início ao quilombo.

A oralidade e as tradições, como o samba de lata, são pontos fortes das comunidades que compõem o Território de Tijuaçu. Muitas histórias e costumes foram passados entre gerações. O samba da comunidade surgiu enquanto as mulheres caminhavam longos trechos em busca de água. De acordo com relatório, os moradores dessa região costumam ter cabelos trançados e religiosidade ligada ao culto a São Benedito.

La Kilombanida Teritorio Tiĵuasuo, en la interno de la brazilfederacia ŝtato Bahio, havis la ordonan akton, kiu agnoskas ĝin, publikigita de la federala organo INKAR   (Instituto Nacia pri Koloniigo kaj Agrara Reformo) en la Oficiala Ĵurnalo de la Unio (OĴU), eldono de la lasta vendredo, la 25-a. Tiu ordona akto plifirmigas Tiĵuasuon kiel restaĵon de kilombo (negro-rifuĝejo dum la brazila sklavoperiodo) kaj legitimigas la enhavon de la Teknika Refero pri Identigo kaj Limigo (TRIL), publikigita en 2010.
La Kilombanida Teritorio Tiĵuasuo havas areon de 8,4 mil hektaroj, kie vivas 828 familioj. Ĝi ampleksas la bahiajn municipojn Sinjoro-de-Bonfino, Filadelfio kaj Antono Gonsalvo. Temas pri la teritorio kun la plej granda nombro da familioj favoritaj per la Programo Brazilaj Kilombanidoj en la bahia ŝtato.
Post tiu agnosko, la Servado pri Legalizo de Kilombanidaj Teritorioj de INKAR/BA komencos la ellaboradon de la nomata “kit dekreto” (aŭ dekretiga dokumentaro), kiu arigas la necesajn dokumentojn, por ke la teritorio de Tiĵuasuo estu konsiderata kiel sociinteresa de la Prezidenteco de la Respubliko. Post la prezidenta dekreto, la Instituto povos komenci la procedon de ekokupo de la publikaj teroj kaj de havigo de la kamparaj nemoveblaĵoj kaj posedaĵoj estantaj ene de la areo, kiu entenas 39 privatajn proprietaĵojn kaj 37 posedaĵojn.

Historio

Laŭ la TRIL de Tiĵuasuo, la loĝatigo de tiu loko komenciĝis post la alveno de Maria Rodrigues, pli konata sub la nomo “Mariinja”, kiu forfuĝis de senzalo (tiama brazila sklavar-loĝejo) en Salvador. Je nagoa deveno, Mariinja komence ekloĝis en la regiono konata kiel Bela Altaĵo, kie ŝi havis strategian vidadon de la areo. Pli poste ŝi edziniĝis kun viro deveninta el Kongo, kaj tiam ili fondis la kilombon.

La paroleco kaj tradiciaĵoj, kiel la sambo per ladskatolo, estas reliefaj trajtoj de la komunumoj, kiuj konsistigas la Teritorion Tiĵuasuon. Multaj historioj kaj kutimoj estis transigitaj de generacio al generacio. La (ladskatola) sambo de la komunumo naskiĝis tiam, kiam la virinoj piediris tra longaj vojoj serĉe de akvo. Laŭ la aludita refero, la loĝantoj de tiu regiono kutimas teni la harojn plektitaj kaj la religiecon bazita sur la kulto al Sankta Benedikto.
Fonto:


-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/


AO SOM DE “TIMBER”, PAI VOLTA DO TRABALHO E DANÇA LOUCAMENTE COM A FILHA // SUB LA SONOJ DE “TIMBER”, PATRO, ĴUS REVENINTE DE LA LABORO, DANCAS TRE VIGLE KUN LA FILINO

25-07-2014

À noite, você chega cansado em casa e seu filho ainda está com a corda toda. Claro que dá vontade de abraçar e matar as saudades da criança, mas sem muito agito, certo? Não para Justin Price.  O norte-americano se encontra com a filha, Malli, e já ensaia os primeiros passos de uma coreografia. Ao som de Timber, hit de Kesha e Pitbull, a dupla se empolga e dança animadamente!

A performance é filmada pela mãe da menina, Chessi Price. Depois de postada no Youtube, virou um sucesso: mais de 1,5 milhão de pessoas já testemunharam o pique de Justin!
Assista ao vídeo e, quem sabe, se inspire para quando voltar do trabalho hoje!

Vespere, revenante de la laboro, vi ordinare trenpaŝas lace en la hejmon, dum via filo ankoraŭ estas plena de energio. Kompreneble vi eĉ deziras brakumi kaj estingi la resopiron de la infano, sed sen multa moviĝemo, ĉu ne vere? Ne pri Justin Price. Ĵus revidinte la filinon Malli, tiu nordamerikano tuj ekdancis koregrafiaĵon. Sub la sonoj de Timber, modkanto de Kesha kaj Pitbull, la duopo entuziasmiĝis kaj tial dancis tre gajanime!

La prezentaĵo estis filmita de Chessi Price, la patrino de la infano. Publikigite en Jutubo, ĝi turniĝis en furoraĵon: pli ol 1,5 milionoj da homoj jam atestis la viglecon de Justin!
Spektu la videaĵon kaj eble ankaŭ vi inspiriĝos por tiam, kiam vi revenos de la laboro hodiaŭ!
FONTO:


*********************************************************************


CATADOR DE LIXO MOSTRA O PODER DA DETERMINAÇÃO E SE FORMA EM MEDICINA // RUBKOLEKTISTO ELMONTRIS LA FORTON DE LA REZOLUTECO KAJ DIPLOMIĜIS PRI MEDICINO

24-07-2014

"Determinismo social não existe”, garante o ex-catador Cícero Pereira Batista, que optou por seguir um rumo diferente do que vivia e se formou em junho deste ano.

↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨

Órfão de pai e criado pela mãe alcóolatra, o catador de materiais recicláveis Cícero Pereira Batista, de 33 anos, surpreendeu a todos com sua persistência e força de vontade, ao se formar em Medicina por uma universidade particular de Brasília, em junho deste ano.

Cícero relatou que antes do superior, já enfrentava problemas quanto aos estudos, pois só conseguiu se formar no ensino fundamental graças a uma vizinha que fez sua matrícula em uma escola pública da região, já que ele não tinha apoio de sua mãe. Mesmo na escola, o jovem ainda precisava catar materiais para conseguir dinheiro, além de alimentos para ele e seus irmãos.

Com o ensino fundamental quase concluído, ele resolveu prestar exame para cursar o ensino médio profissionalizante em técnico de enfermagem, mesmo que ainda precisasse trabalhar nas ruas para sobreviver, muitas vezes indo a pé de sua casa em Taguatinga para a escola, localizada em Ceilândia, ambas no Distrito Federal.

Após concluir o ensino médio e depois de várias tentativas (bem sucedidas, mas longe de sua residência) em faculdades particulares de Medicina, o catador, mesmo fazendo jornada dupla em seu trabalho e dormindo pouco, não abandonou seu sonho e conseguiu ser aprovado na faculdade de Medicina da Faciplac, em Brasília, local onde concluiu o curso. Segundo a Época, ele pagou o primeiro ano do curso com a ajuda de um financiamento público. Quando a dívida já estava em R$ 20 mil, no entanto, conseguiu ser aprovado para o Prouni por meio do Enem.
“Socia determinismo ne ekzistas”, certigis la eksrubkolektisto Cícero Pereira Batista, kiu preferis sekvi vojon malsaman ol tiu, kiun li trairadis, kaj tial li diplomiĝis en junio de tiu ĉi jaro.

↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨↨

 Orfo je patro kaj edukita de la ebriema patrino, la kolektisto de   recikligeblaj rubaĵoj, Cícero Pereira Batista, 33-jara, surprizis ĉiujn pro sia persistado kaj volforto, diplomiĝante pri Medicino en privata universitato de Braziljo, junie de ĉi tiu jaro.

Cícero rakontis, ke antaŭ la supera kurso li jam alfrontadis problemojn pri la studoj, ĉar li nur sukcesis fini la unuajn studojn dank’ al najbarino, kiu enmatrikuligis lin en loka publika lernejo, konsiderante, ke li havis nenian apogon de la patrino. Eĉ en la lernejo, la junulo ankoraŭ bezonis kolekti forĵetaĵojn, por gajni monon kaj ankaŭ nutraĵojn por si kaj siaj fratoj.

Dum la preskaŭ finita baza lernado, li decidis submetiĝi al ekzameno por mezgrada profesiiga kurso pri Flegado, eĉ ankoraŭ bezonante labori tra la stratoj, por vivteni sin, multfoje irante piede de sia loĝejo, en la satelita urbo Tagvatingo, ĝis la lernejo, kiu situis en la alia satelita urbo Cejlando, ambaŭ en la Federa Distrikto.

Post la abiturientiĝo pri la mezgrada kurso kaj post multaj provoj (sukcesaj, sed malproksimaj de sia loĝejo) en privataj fakultatoj pri Medicino, la rubkolektisto, eĉ deĵorante duoble en sia laboro kaj dormante malmulte, ne forlasis sian sonĝon kaj sukcesis esti aprobita en la Medicina Fakultato de Faciplac, en Braziljo, loko kie li finis la kurson.
Laŭ Época, li pagis por la unua lernojaro, helpite de publika financado. Tamen, kiam la ŝuldo atingis jam R$20.000,00, li sukcesis aprobiĝi por Prouni (stipendia programo de la federala registaro), pere de BMGE (Brazila Mezlerneja Ĝenerala Ekzameno).
FONTO:
 


{{{{{{{{{{{{{{{{{{{{{{{{{{{{{{{{{}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}}


AJUDA MISTERIOSA SALVA MENINO DE 4 ANOS EM ACIDENTE // MISTERA HELPO SAVIS LA VIVON AL 4-JARA INFANO, POST AKCIDENTO

23-07-2014

Um menino de 4 anos sobreviveu de forma inacreditável a um terrível acidente de carro.
O automóvel em que estava com a mãe, Elaine Ferreira, de 37 anos - que morreu na hora - capotou e caiu de uma altura de 10 metros.

A criança ficou 12 horas presa na cadeirinha do carro, no escuro da madrugada, sem comer e passando muito frio, até que foi encontrada pelo resgate.
“A temperatura deve ter variado entre oito e cinco graus”, comentou o policial Ênio Alberto Resende, que passava pelo local e encontrou o menino.

Mistério

Ao ser socorrida, a criança perguntou pelos seus irmãos.
Mas os socorristas conversaram com o pai dele e atestaram que o menino é filho único.

“O tempo todo o menino disse que seus irmãos estavam ao seu lado. Ele falou até o nome deles: João Gabriel e Jonathan”, contou a atendente Natália Pereira.

Milagre

"Com 21 anos de polícia militar, 17 na polícia rodoviária, sempre trabalhando na área de trânsito, eu acredito não só em milagre. Com certeza alguém ajudou essa criança", afirmou o Ênio Alberto Resende.

O acidente aconteceu esta semana na MG-050, perto de Formiga, cidade do interior de Minas Gerais.
A criança, que teve ferimentos leves, está se recuperando do trauma na casa dos avós paternos.
Kvar-jaraĝa knabeto nekredeble supervivis tragikan aŭtoakcidenton. La aŭtomobilo, en kiu li estis kun la patrino, Elaine Ferreira, 37-jara, kaj kiu mortis sammomente, renversiĝis kaj falis de dekmetra alto.

La infano restis 12 horojn katenita al la seĝeto en la aŭto, tra la frumatena mallumo, sen manĝi kaj suferanta multan malvarmon, ĝis li estis trovita de la savbrigado.
“La temperaturo probable variis inter ok kaj kvin (celsiaj) gradoj”, parolis la policano Ênio Alberto Resende, kiu estis pasanta tra la loko kaj trovis la infanon.

Pri la mistero

Sukurite, la infano demandis pri siaj fratoj. Sed la urĝhelpistoj, parolante kun lia patro, eksciis, ke li estas solinfano.

“La tutan tempon la knabo asertis, ke liaj fratoj estis estintaj apud li. Li eĉ diris iliajn nomojn: João Gabriel kaj Jonathan”, rakontis la asisthelpistino Natália Pereira.

Miraklo

“Post 21 jaroj en la Ŝtata Polico, el kiuj 17 en la Aŭtovojo-Polico, ĉiam laboranta pri aŭtotrafiko, mi kredas ne nur pri mirakloj. Tutcerte iu helpis tiun infanon”, asertis Ênio.

La akcidento okazis pasintsemajne, sur la aŭtovojo MG-050, proksime de Formigo, urbo en la interno de (la brazila ŝtato) Minas-Ĵerajso.
La infano, kiu suferis nur supraĵajn vundojn,
resaniĝas de la traŭmo, ĉe la patraj geavoj.

FONTO:
http://sonoticiaboa.band.uol.com.br/noticia.php?i=5257
 

↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼↓▼


CÃO PEGA BRINQUEDO DE BEBÊ E FAZ SUCESSO COM SEU 'PEDIDO DE DESCULPAS' // FORPRENINTE LUDILON DE BEBINO, HUNDO FURORAS PRO SIA ‘PARDONPETO’

22-07-2014

Um novo sucesso na internet é o vídeo que mostra o beagle Charlie pegando um binquedo de uma bebezinha. Em seguida, quando ela começa a chorar, ele se desespera e começa e pegar vários mimos e levar para ela, como pedido de desculpas.

Foram tantos brinquedos, que o cão conseguiu cobrir a bebezinha inteira, que estava em seu carrinho. "Eu sinto muito", escreveu o dono de Charlie como se fosse uma legenda para o animal, depois que o cão quase cobriu a bebê de brinquedos.

O sucesso na internet está tão grande e o vídeo se tornou sensação, com mais de quatro milhões de acesso.
Nova retfuroraĵo estas la video pri la biglo Charlie forprenanta la ludilon de bebino. Tuj poste, kiam ŝi ekploras, ĝi afliktiĝas kaj ekprenas plurajn ludilojn kaj donas ilin al ŝi, kvazaŭ pardonpeto.

Estis tiom da ludiloj donitaj, ke la hundo kovris la tutan bebinon, kiu kuŝis en sia ĉareto. “Mi tre bedaŭras”, skribis la mastro de Charlie, kvazaŭ kiel subtekston de la besto, post kiam la hundo preskaŭ plenkovris la infanineton per ludiloj.

La furoro en la Interreto estas tiel granda, ke la video jam fariĝis retallogaĵo, kun pli ol kvar milionoj da rigardoj.
FONTO:


********************************************************************


GARRAFA D’ÁGUA COMESTÍVEL PODERÁ SOLUCIONAR O ACÚMULO DE PLÁSTICOS NO MUNDO // MANĜEBLA AKVOBOTELETO POVOS SOLVI KONTRAŬ LA AKUMULIĜO DE PLASTAĴOJ EN LA MONDO

21-07-2014

Você sabia que quase 80% de todas as garrafinhas de água do mundo não são recicladas? Com a água engarrafada que consumimos todos os dias, a quantidade de plástico que se acumula nos lixões é preocupante. Com isso em mente, três estudantes espanhóis criaram a Ooho, um conceito de garrafinha de água comestível, feito com algas marinhas e cloreto de sódio.

A bolha consiste em uma membrana de resistência média que pode ser furada com os próprios dentes. Para chegar ao conceito, os estudantes se basearam no método culinário de “esferificação”, criado em 1946 e utilizado para transformar líquidos em esferas. A água é congelada e os cubos são cobertos pela membrana.
O custo do processo é extremamente baixo em comparação ao plástico das garrafas e pode chegar a meros 2 centavos de dólar por bolha.

Embora ainda haja obstáculos para que a água em bolha seja comercializável (como a higiene e o transporte), o projeto da Ooho foi o vencedor do concurso anual Lexus Design Award. Você trocaria a sua garrafinha por uma bolha biodegradável?
Ĉu vi sciis, ke preskaŭ 80% de ĉiuj akvoboteletoj en la mondo ne estas reutiligeblaj? Pro la enboteligita akvo, kiun ni konsumas ĉiujn tagojn, la kvanto da plastaĵoj, kiuj akumuliĝas en la rubejoj, estas maltrankviliga. Pripensinte pri tio, tri hispanaj studentoj elkreis Ooho-n, vezikon, kiu funkcias kiel “manĝebla akvoboteleto”. Ĝi estas farita el markreskaĵoj kaj natria klorido.

La veziko konsistas el mezrezista membrano, truebla per la dentoj. Por atingi tiun konceptaĵon, la studentoj bazis sin sur la kulinara metodo de “sferigo”, elpensita en 1946 kaj utiligita por aliigi likvaĵojn en sferojn. La akvo, tiel, estas kongelita, kaj la kuboj estas kovritaj per la membranoj.
La kosto de la procedo estas tro malalta, kompare kun tiu de la plasto de la boteloj, povanta kosti po apenaŭ 2 centavojn de dolaro por veziko.

Malgraŭ ke ankoraŭ estas multaj venkotaj burokrataĵoj (kiel demandoj pri higieno kaj transportado), por ke la akvo en veziko estu vendebla, la projekto Ooho estis la venkinto de la jara konkurso Lexus Design Award. Ĉu vi ŝanĝus vian akvoboteleton kontraŭ biomalkomponebla veziko?  
FONTO:
http://www.hypeness.com.br/2014/07/garrafa-dagua-comestivel-e-solucao-contra-o-acumulo-de-lixo-no-mundo/


*******************************

FORTALEZA É SEDE DO ESPERANTO E REÚNE JOVENS DE 25 PAÍSES // FORTALEZO ESTAS LA SIDEJO DE ESPERANTO KAJ KUNIGAS JUNULOJN EL 25 LANDOJ

20-07-2014

Ĉu vi scias, kio estas Esperanto?

  Você compreendeu essa frase? Está em Esperanto, língua planejada com o objetivo de facilitar a comunicação entre pessoas que falam idiomas diferentes.
Esta semana Fortaleza virou a sede dessa língua, pois jovens de 25 países estão reunidos na cidade, com uma única finalidade: participar do 70° Encontro Mundial da Juventude Esperantista.
 O evento acontece uma vez por ano, sempre em um país diferente. Desta vez, o Brasil foi escolhido como sede, aproveitando o embalo da Copa (além certamente da relativa proximidade com a Argentina, país sulamericano que sediará o próximo Congresso Universal de Esperanto, de 26 de julho a 2 de agosto).
E Fortaleza é a anfitriã da IJK (Internacia Junulara Kongreso (congresso internacional da juventude) devido também ao seu clima e ao movimento esperantista local. A cidade possui um dos cursos de Esperanto mais antigos do Brasil, nas Casas de Cultura da UFC, e também abriga um grande número de falantes da língua. Além disso, foi sede do último Congresso Universal de Esperanto ocorrido no Brasil, no ano de 2002.
E para quem ficou curioso sobre o significado da primeira frase do texto, em português ela é assim: “Você sabe o que é Esperanto?”.
Você sabe o que é Esperanto?

Ĉu vi komprenas tiun frazon? Ĝi estas en Esperanto, planita lingvo kun la celo faciligi la interkompreniĝon inter homoj, kiuj parolas malsamajn idiomojn.
En  ĉi tiu semajno Fortalezo fariĝas la sidejo de tiu lingvo, ĉar junuloj el 25 landoj estas kuniĝintaj en la urbo, kun unu sola celo, nome partopreni en la 70-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto.
Tiu evento okazas unufoje dum la jaro, ĉiam en iu malsama lando. Ĉi-foje Brazilo estis elektita kiel sidejo, profitante la furoron de la Monda Futbalpokalo (krom certe pro ĝia relativa proksimeco de Argentino, la sudamerika lando, kiu gastigos la venontan Universalan Kongreson de Esperanto, de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto).
Kaj Fortalezo estas la amfitriono de la IJK (Internacia Junulara Kongreso), ankaŭ pro sia klimato kaj pro sia loka esperanta movado. La urbo posedas unu el la plej malnovaj kursoj de Esperanto en Brazilo, en unu el la Domoj de Kulturo de UFC (Federala Universitato de Cearao), kaj ĝi havas ankaŭ grandan nombron da parolantoj de la lingvo. Krome, ĝi estis la gasturbo de la lasta Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Brazilo, en la jaro 2002.

Kaj por tiuj, kiuj scivolemas pri la signifo de la unua frazo de la teksto, en Esperanto ĝi estas: “Ĉu vi scias, kio estas Esperanto?”.
 
FONTO:
http://tribunadoceara.uol.com.br/noticias/cotidiano-2/fortaleza-e-sede-esperanto-e-reune-jov ens-de-25-paises/
Para se aprender o Esperanto, além de cursos presenciais em muitas cidades do Brasil, há também dezenas de cursos na Internet, sendo o mais conhecido o do www.lernu.net.

-/-/-/-/-/-/-/-/--/-/-/-/-/-/-/-/--/-/-/-/-/-/-/-/--/-/-/-/-/-/-/-/--/-/-/-/-/-/-

CARROS SEM MOTORISTA PODEM ESTAR NAS RUAS ATÉ 2035, DIZ IEEE // SENSTIRANTAJ AŬTOJ POVOS VETURI SUR LA STRATOJ ĜIS POST 2035, LAŬ IEEI

19-07-2014


Uma pesquisa realizada pelo IEEE (Instituto de Engenheiros Elétricos e Eletrônicos) apontou que a expectativa de seus membros é que carros sem motorista estejam nas ruas até o ano de 2035.

 Para o levantamento, a entidade internacional realizou cerca de 200 entrevistas no último mês de junho com um grupo de pessoas que incluía de universitários a profissionais com 20 anos de experiência.

Na opinião dos entrevistados, responsabilidade legal, fatores políticos e aceitação do consumidor são os maiores obstáculos a serem superados pelos carros sem motorista para se tornarem populares.

“Uma vez que os elementos fundamentais como responsabilidade legal e política estejam definidos, a tecnologia e infraestrutura estarão presentes", afirmou em nota Yaobin Chen, professor da Escola Purdue de Engenharia e Tecnologia.

 De acordo com a pesquisa, engenheiros acreditam que, até 2030, itens como buzinas, freios de emergência e espelhos retrovisores serão removidos dos carros.

Já o volante e os pedais do acelerador e freios devem ser dispensados até 2035, segundo a opinião dos entrevistados.

Para eles, recursos como GPS, softwares e sensores tendem a ganhar importância nos próximos anos. Estes itens foram citados como essenciais por, respectivamente, 31%, 48% e 56% daqueles que responderam à pesquisa.
Esploro farita de IEEI (Instituto de Elektraj kaj Elektronikaj Inĝenieroj) montris, ke la espero de ĝiaj membroj estas, ke aŭtomobiloj sen stirantoj irados tra la stratoj ĝis post la jaro 2035.

Por alveni al tiu konkludo, la internacia asocio enketis, en la lasta monato junio, ĉirkaŭ 200 homojn, ekde universitatanoj ĝis profesiuloj kun 20 jaroj da sperto.

En la opinio de la enketitoj, leĝa prirespondeco, politikaj faktoroj kaj akceptado de la konsumistoj estas la plej grandaj baroj transpasotaj de la senstirontaj aŭtomobiloj, por ke ili populariĝu.

“Post kiam la antaŭpostulaj konturoj, kiel leĝa kaj politika prirespondecoj, estos difinitaj, la teknologio kaj la infrastrukturo estos pretaj”, asertis en gazetsciaĵo Yaobin Chen, profesoro de la Lernejo Purdue pri Inĝenierio kaj Teknologio (de Indianopolo, Usono).

Laŭ la esploro, inĝenieroj kredas, ke, ĝis post 2030, elementoj, kiel hupoj, urĝbremsoj kaj retrospeguloj malekzistos en la aŭtoj.

Siavice la direktilo kaj la akcel- kaj brems-pedaloj estos maluzitaj ĝis post 2035, laŭ la opinio de la enketitoj.


Laŭ ili, rimedoj kiel TPS (Tuttera Pozici-Sistemo), programoj kaj sentiloj povos pligraviĝi en la venontaj jaroj. Tiuj iloj estis menciitaj kiel esencaj de, respektive,  31%, 48% kaj 56% el tiuj, kiuj respondis la enketon.
FONTO:

http://exame.abril.com.br/tecnologia/noticias/carros-sem-motorista-podem-estar-nas-ruas-ate-2035-diz-ieee

***********************************************************

FESTIVAL VIVA CAPOEIRA PROMOVE INTERCÂMBIO ENTRE CAPOEIRISTAS E MESTRES // FESTIVALO “VIVU KAPOEJRO” ARANĜAS INTERŜANĜAN EVENTON DE KAPOEJRISTOJ KAJ MAJSTROJ

18-07-2014

Fortaleza sediará uma semana de intercâmbio cultural entre capoeristas, mestres e sociedade através de diversas atividades.  Acontece entre os dias 21 e 26 de julho, o Festival Viva Capoeira Viva. O evento é organizado pelo Formando Hebert, Grupo Capoeira Brasil, e alunos e promoverá uma semana de apresentações, debates, oficinas e vivências de manifestações afro-brasileiras.
“O evento Viva Capoeira Viva é um grande encontro cultural, no qual serão apresentados vivências e trabalhos voltados para o estudo da cultura popular brasileira. Serão realizados também apresentações culturais diversas, como por exemplo, a de danças afrobrasileiras e a do jogo da capoeira”, afirma Luciano Hebert, corda marrom do Grupo Capoeira Brasil e coordenador do evento.

A Capoeira é uma manifestação cultural que possui elementos de dança, luta, música, jogo, arte e folclore, entre outros, sendo que sua essência é uma forma de resistência, pois foi com o objetivo de um povo se libertar que ela nasceu e se mostrou para o mundo. O Viva Capoeira Viva mostrará a força da nossa cultura e promoverá um intercâmbio sociocultural dentro da cidade, movimentando a Capoeira e gerando conhecimento, reflexão e valorização.
La urbo Fortalezo (ĉefurbo da la brazila ŝtato Cearao) gastigos unusemajnan eventon pri kultura interŝanĝo inter kapoejristoj, majstroj pri kapoejro kaj la socio, kun diversaj programeroj. Okazos inter la tagoj 21-a kaj 26-a de julio la Festivalo Vivu Kapoejro. La evento estas organizata de la instruistiĝanto Luciano Hebert, la Grupo Kapoejro Brazilo, krom kapoejro-lernantoj. Ĝi estigos semajnon da prezentaĵoj, diskutoj, lernokursetoj kaj laboraĵoj de afrobrazilaj aferoj.
“La evento Vivu Kapoejro Vivu estos granda kultura renkontiĝo, en kiu estos prezentataj praktikaĵoj kaj laboraĵoj rilataj al la studado de la brazila popola kulturo. Realiĝos ankaŭ pluraj kulturaj prezentaĵoj, kiel ekzemple afrobrazilaj dancoj kaj kapoejroludoj”, informis Luciano Hebert, brunazonulo de la Grupo Kapoejro Brazilo kaj kunordiganto de la evento.

Kapoejro estas popolkulturaĵo havanta elementojn de danco, lukto, muziko, ludo, arto kaj folkloro, inter aliaj. Ĝia principo baziĝas sur ia rezistado, ĉar ĝi naskiĝis el la bezono de liberiĝo de la (sklavigita) popolo (en la sklaveca periodo de Brazilo), kaj poste ĝi disvastiĝis tra la mondo.
Vivu Kapoejro Vivu celas elmontri (en la evento) la forton de  tia popola kulturo kaj havigi socikulturan interŝanĝon en la urbo Fortalezo, elstarigante Kapoejron kaj ebligante prisciadon, pripensadon kaj valorigon.
FONTO:

Também em Fortaleza, de 18 a 25 de julho acontecerá o Congresso Internacional da Juventude Esperantista. Certamente, em algum momento haverá um intercâmbio entre os dois eventos, um voltado para uma cultura popular nacional (a Capoeira) e outro voltado para uma cultura linguística internacional (Esperanto). Será um ganho muito oportuno para todos os interessados locais e internacionais.
Ankaŭ en Fortalezo, de hodiaŭ (la 18-a) ĝis la 25-a de julio, okazos la Internacia Junulara Kongreso. Certe en iu momento okazos interŝanĝo inter la du eventoj, unu rilata al nacia popola kulturaĵo (Kapoejro) kaj la alia rilata al internacia lingva kulturaĵo (Esperanto). Estos gajno tre oportuna por ĉiuj lokaj kaj internaciaj interesatoj.

@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@@



DESCOBERTA NA SIBÉRIA CRATERA GIGANTE. IMPACTO DE METEORITO? // ELTROVITA EN SIBERIO GIGANTA KRATERO, KIU PROBABLE REZULTAS EL LA FALŜOKO DE METEORITO

17-07-2014

Uma cratera gigante foi encontrada no distrito autônomo Yamálo-Nenetsky (Sibéria Ocidental, Rússia). O vídeo retratando a cratera viralizou na rede global. A agência Interfax, citando o serviço de imprensa do governador do distrito autônomo, noticiou que uma equipe de cientistas havia sido enviada para a zona a fim de estudar o caso.

O vídeo com a cratera apareceu na Internet em 10 de julho. Segundo o seu autor, a cratera se formou a 30 km de Bovanenkovo, o maior campo de gás condensado no planeta.
O tamanho da cratera é enorme, "nela podem pousar vários helicópteros Mi-8, sem se temer esbarrar uns nos outros", observa o cinegrafista amador.

De acordo com especialistas, é provável que o buraco tenha se formado em consequência de fenômenos naturais comuns.
No entanto, alguns deles tendem a acreditar que a cratera tem origem na queda de meteorito.
Unu giganta kratero estas eltrovita en la aŭtonoma distrikto Jamalo-Neneca (en la Okcidenta Siberio, Rusujo). Videaĵo montranta la krateron furoregas en la globala komputilreto. La novaĵagentejo Interfax, menciiante la gazetoservon de la guberniestro de la aŭtonoma distrikto, anoncis, ke skipo de sciencistoj estas sendita al la regiono, por studi la aferon.

La videaĵo kun la kratero ekaperis en la Interreto en la 10-a de julio.
Laŭ ĝia aŭtoro, la kratero formiĝis 30 km-ojn for de Bovanenkovo, la plej granda kampo de kondensita tergaso en la planedo.
La grando de la kratero estas enorma. “En ĝin povas surteriĝi multaj helikopteroj Mi-8, sen timo kolizii unuj kun aliaj”, rimarkigas la amatora filmisto.

Laŭ fakuloj, estas probable, ke tiu truego estis formita kiel sekvo de ordinaraj naturaj fenomenoj.
Tamen kelkaj el ili kredemas, ke la kratero rezultiĝis de la falo de meteorito.
FONTO:


((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((((()))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))))


DIA DO HOMEM É CELEBRADO PARA ALERTAR SOBRE SAÚDE // LA TAGO DE LA VIROJ ESTAS CELEBRATA POR ATENTIGI ILIN PRI ILIA SANO

16-07-2014

Comemorado na última terça-feira, o Dia do Homem foi criado para conscientizar o público masculino sobre a importância de cuidar da saúde.

Pesquisas do Ministério da Saúde mostram que, do total de pessoas entre 20 e 59 anos que morrem no País, 68% são homens. O IBGE também aponta que eles vivem, em média, sete anos a menos do que as mulheres. Uma das principais razões é a resistência em consultar um médico regularmente e de se prevenir de doenças como o câncer de próstata.

Com o apoio da ONU, outros países celebram o Dia Internacional do Homem em 19 de novembro.

A data ainda é desconhecida por boa parte da população e não possui o mesmo reconhecimento do Dia da Mulher, por exemplo.
Prifestita en la lasta mardo (la 15-a), la Tago de la Viroj estis kreita (en Brazilo) por konsciigi la viran publikon pri la graveco zorgadi pri la sano.

Esploroj de la Ministrejo pri Sano montras, ke el ĉiuj homoj havantaj inter 20 kaj 59 jarojn, kiuj mortas en Brazilo, 68% estas viroj. La Instituto Brazila de Geografio kaj Statistiko (IBGS) elmontras, ke la viroj vivas averaĝe sep jarojn malpli ol la virinoj. Unu el la ĉefaj kialoj de tio estas ilia rezistemo konsulti  kuraciston ofte, krom ne antaŭzorgemi malsanojn, kiel ekzemple la prostatkancero.

Apogate de UN, aliaj landoj celebras la Internacian Tagon de la Viroj en la 19-a de novembro.

Tiu dato ankoraŭ estas nekonata de granda parto de la popolo kaj ne havas la saman prestiĝon, kiun la Tago de la Virinoj, por ekzemplo.

FONTO:


¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-¨-
 
VOCÊ SABE O QUE SÃO XENOBIÓTICOS? // ĈU VI SCIAS, KIO ESTAS KSENOBIOTIKOJ



15-07-2014


A palavra vem do idioma grego: xeno quer dizer estranho e biótico está relacionado à vida. Assim, xenobióticos são compostos estranhos a um organismo ou a um sistema biológico. É a denominação dada ao conjunto de produtos estranhos à composição normal da água ou de algum alimento, como antibióticos, aditivos sintéticos utilizados em embalagens, praguicidas, hormônios promotores de crescimento de animais, metais pesados, como chumbo, cádmio e mercúrio entre outros.
Segundo o comitê de especialistas da FAO/OMS, a ingestão de alimentos contaminados por anabolizantes pode levar ao aparecimento de puberdade precoce, câncer de fígado e pâncreas. O corpo têm mecanismos de eliminar parte deles, atenuando os danos que a retenção de xenobióticos pode causar, como lesões celulares decorrentes da produção de radicais livres. As crianças e os idosos têm essa capacidade de eliminação menos eficiente, sendo mais vulneráveis à ação dos xenobióticos.

A idéia não é radicalizar, e sim orientar para a identificação, diminuindo a exposição tóxica dos nossos corpos, objetivando prevenir algumas doenças, maximizar a saúde e a qualidade de vida.
La vorto devenas el la greka idiomo: kseno volas diri fremdan, kaj biotiko rilatas al la vivo.
Do, ksenobiotikoj estas kombinaĵoj fremdaj al organismo aŭ al biologia sistemo. Ĝi estas la nomo donita al la aro da produktoj fremdaj al la normala konsisto de la akvo aŭ de iu nutraĵo, kiel ekzemple antibiotikoj, sintetikaj aldonaĵoj utiligitaj en pakumoj, pesticidoj, bestokreskigaj hormonoj, pezmetaloj kiel plumbo, kadmio, hidrargo, inter aliaj.
Laŭ la komitato de specialistoj de ONA/MOS, la ingestado de nutraĵoj infektitaj de anaboligiloj povas kaŭzi tro fruan puberecon, hepatkanceron kaj pankreatkanceron. La korpo havas meĥanismojn, kiuj eliminas ilin parte, mildigante la malutilojn, kiujn la ksenobiotikoj povas kaŭzi, kiel ĉelaj lezoj pro la produktado de radikaloj. La infanoj kaj maljunuloj havas tiun povon de eliminado malpli efika, estante pli trafeblaj de la agado de la ksenobiotikoj.

La ideo (de ONA/MOS), do, ne estas fari preman averton, sed, jes, instruigi por la konstatigo (de ksenobiotikaĵoj) kaj por malpli da ingesto de toksaĵoj, celante preventi kelkajn malsanojn kaj plibonigi la sanon kaj la vivkvaliton.


FONTO:

 
************************************

NICHOLAS WINTON, OUTRO HERÓI ANÔNIMO DA SEGUNDA GUERRA MUNDIAL // NICHOLAS WINTON, ALIA ANONIMA HEROO DE LA DUA MONDMILITO

14-07-2014

Sir Nicholas Winton nascido em 19 de maio de 1909 é um britânico que organizou o resgate de 669 crianças judias na antiga Tchecoslováquia, salvando-as da morte antes de serem enviadas aos campos de concentração nazistas no início da Segunda Guerra Mundial. [Trata-se de uma história semelhante à da polonesa Irena Sendler, e que remete também, ainda que minimamente, à história do alemão Oskar Schindler.]

Ele é conhecido como o Schindler britânico.
Seu pai era um comerciante judeu-alemão com sobrenome Wertheimer. 
Eles se mudaram para a Inglaterra em 1907 e seu pai mudou seu sobrenome para Winton, como a maioria dos judeus naquele período o faziam para proteger a família.

Em 1933, 9 milhões de judeus moravam em 21 países da Europa que foram ocupados pela Alemanha durante a Segunda Guerra Mundial. Em 1945, 2 de cada 3 judeus haviam sido exterminados, totalizando 6 milhões de pessoas, entre homens, mulheres e crianças, principalmente nos campos de concentração. Além disso, dezenas de milhares de ciganos e crianças deficientes também haviam sido assassinadas. O total de crianças judias assassinadas chegou à inaceitável soma de 1 milhão e 200 mil.

Pouco antes do Natal de 1938, Winton, ao invés de ir para a Suíça esquiar nas férias, decidiu viajar a Praga para ajudar o amigo Martin Blake, que estava envolvido no refugio dos judeus. Além de ajudar o amigo a salvar centenas de pessoas, ele, sozinho, estabeleceu uma organização e através de seu escritório conseguiu ajudar as crianças de famílias judias em risco dos nazistas salvando ao todo 669 crianças.

O que ele fez passou despercebido por mais de meio século, pois não havia contado nem à esposa de seu ato heróico. Após décadas, sua esposa Greta encontrou uma maleta com diários com as listas de nomes das crianças, fotos e cartas dos pais em agradecimento a Nicholas.

Hoje, há mais de 5000 descendentes das "Crianças de Winton" ao redor do mundo, principalmente na Inglaterra, Tchecoslováquia, Canadá e Estados Unidos.
Siro Nicholas Winton, naskiĝinta en la 19-a de majo 1909, estas brito, kiu savis de la morto 669 judajn infanojn en la tiama Ĉeĥoslovakio, sukcesante, ke ili ne estu kondukataj al la naziaj koncentrejoj, en la komenco de la Dua Mondmilito. [Ĝi temas pri historio simila al tiu de la polino Irena Sendlerowa, kaj rememorigas ankaŭ la historion de la germano Oskar Schindler (eĉ se kun malsimilaj savrimedoj).]

Li estas konata kiel “la brita Schindler”.
Lia patro estis juda-germana komercisto kun la familia nomo Wertheimer. 
Ili transloĝiĝis al Anglujo en 1907, kaj lia patro ŝanĝis sian familian nomon al Winton, kiel kutime faris la judoj en tiu tempo, por protekti la familion.

En 1933, 9 milionoj da judoj vivis en 21 eŭropaj landoj, kiuj estis poste okupitaj de Germanujo, dum la Dua Mondmilito. En 1945, du en ĉiu trio da judoj estis ekstermitaj, kio totaligis 6 milionojn da homoj - viroj, virinoj kaj infanoj, ĉefe en la koncentrejoj. Krom tio, ankaŭ dekoj da miloj da ciganoj kaj handikapitaj infanoj estis mortigitaj. La sumo de la mortigitaj judaj infanoj atingis la neakceptindan nombron de unu miliono kaj ducent mil.

Iom antaŭ la Kristnasko de 1938, anstataŭ iri al Svisujo por skii dum la ferioj, Winton dicidis vojaĝi al Prago, por helpi sian amikon Martin Blake, kiu zorgadis pri rifuĝo de judoj. Krom helpi la amikon savi centojn da homoj, li, el sia propra iniciativo, starigis similcelan organizadon, kaj, pere de sia kontoro, sukcesis helpi la infanojn de judaj familioj, kiuj estis en danĝero pro la nazioj. Li savis entute 669 infanojn.

Tio, kion li faris, restis ne konata dum ĉirkaŭ duona jarcento (ĝis 1988), ĉar li rakontis al neniu, eĉ ne al sia edzino, pri tiu sia heroaĵo. Sed tamen, post jardekoj lia edzino Greta malkaŝis valizon kun taglibroj enhavantaj la nomaron de la infanoj, krom fotografaĵoj kaj leteroj de iliaj gepatroj dankantaj al Nicholas.

Hodiaŭ estas pli ol 5000 posteuloj de “La Infanoj de Winton” ĉirkaŭ la mondo, plej multe en Anglujo, Ĉeĥa Respubliko, Slovakujo, Kanado kaj Usono.

FONTO:


♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦

INTERNAUTAS CRITICAM SPIELBERG POR 'ASSASSINATO' DE DINOSSAURO // RETNAŬTOJ KLAĈE KRITIKIS SPIELBERG PRO TIO, KE LI ‘MORTIGIS’ DINOSAŬRON

13-07-2014

O diretor Steven Spielberg foi alvo de internautas rápidos para criticar, mas muito desatentos. Um foto de Spielberg ao lado de um dinossauro tricerátopo "morto" foi divulgada por Jay Branscomb em sua página no Facebook como uma brincadeira. “Foto vergonhosa de um caçador feliz posando ao lado de um tricerátopo que ele tinha acabado de matar. Por favor, compartilhem para que o mundo possa dar nome e envergonhar este homem desprezível”, brincou Jay. 
Contudo, teve quem não entendesse a ironia do humorista e uma avalanche de críticas se espalhou pela web.

A imagem do diretor foi registrada durante as filmagens de "Jurassic Park: O parque dos dinossauros".

“Não importa quem ele é, não deveria ter matado um animal” foram algumas das críticas que o cineasta recebeu pela "caçada", disse um internauta. O diretor chegou a ser chamado de "assassino de animais". Outros brincaram com a ingenuidade e comentaram: “Algumas pessoas são bobas demais para terem uma conta no Facebook”.
La usona kinreĝisoro Steven Spielberg estis celata de interretuzantoj, kiuj rapidis pri kritikoj al li, sed senatente. Unu foto de Spielberg apud “mortigita” dinosaŭro triceratopo estis diskonigita de la usona humuristo Jay Branscomb, en sia fejsbuka paĝo, kiel amuzaĵon. “Hontinda fotografaĵo de ĝoja ĉasisto pozanta apud triceratopo, kiun li estis ĵus mortiginta. Bonvolu diskonigi ĝin, por ke la mondo povu identigi kaj hontigi tiun malŝatindan viron”, skribis Jay, ŝerce. 
Tamen okazas, ke kelkiuj ne komprenis la ŝercaĵon de la humuristo, kaj tial lavango da kritikoj disruliĝis tra la Interreto.

Tiu bildo pri la (holivuda) reĝisoro estis registrita dum la filmado de “Jurassic Park” (La Parko de la Dinosaŭroj)

“Ne gravas, kiu estas li, sed li ne devus esti mortiginta beston”. Tio estis unu el la kritikoj, kiujn la kinisto ricevis de iu interretuzanto, pro la “ĉasado”. La reĝisoro estis nomata eĉ “bestomurdisto”. Tamen aliaj amuziĝis pri tiaj naivaĵoj, kaj unu el ili komentariis jene: “Kelkaj homoj estas tro stultaj, por havi paĝon en Fejsbuko”.
FONTO:


*/*/*/*/*/*/**/*/*/*/*/*/*/**/*/*/*/*/*/*/**/*/*/*/*/*/*/**/

PESQUISADOR DE SC INVENTA MÉTODO COM BAMBU PARA TORNAR ÁGUA POTÁVEL // ESPLORISTO EL SANTAKATARINO ELPENSIS METODON PER BAMBUO, POR FARI LA MARAKVON TRINKEBLA

12-07-2014

Um pesquisador autodidata de Laguna, no Sul catarinense, inventou um modo de transformar a água do mar em potável utilizando bambu. O método resulta em menos resíduos e é mais barato do que o tradicional. Em setembro, ele vai apresentar o projeto em Pernambuco.
Pelo processo de Galdino Santana de Limas, a água salgada é submetida a micro-organismos que ficam em pedaços de bambu. Eles fazem a dessalinização em cerca de 25 minutos. A água foi testada e ficou comprovado que é potável.
Segundo a química industrial Eduarda Cardoso, que trabalha na empresa do pesquisador, "testamos aqui no nosso laboratório e também mandamos para outros laboratórios pra confirmar o grau de salinidade, condutividade e cloretos, e o resultado foi muito bom. Eu experimentei a água inclusive e fiquei surpresa, realmente entra salgada e sai doce".

Vantagens em relação ao método tradicional

Os oceanos representam 97% da água no Planeta. Existem algumas formas de tratá-la e transformá-la em potável, porém, sobram muitos resíduos que causam desequilíbrio ambiental. No modo convencional, a cada um milhão de metros cúbicos de água sobra meia tonelada de resíduo. No método desenvolvido por Galdino, sobram 250 gramas. Além disso, o custo é 70% menor, conforme o pesquisador.


O estudo durou oito anos e a tecnologia está pronta para o lançamento, que deve acontecer em setembro. "[A escolha de] Pernambuco porque foram Norte e Nordeste as regiões que sempre confiaram no meu trabalho. Além disso, lá a água, até de poços artesianos, tem alto grau de salinidade. Eles precisam muito dessa tecnologia", conclui Galdino.
Aŭtonoma esploristo el Laguno, urbo el la sudo de la brazila ŝtato Santakatarino, kreis novan manieron fari la akvon de la maro trinkebla, per utiligado de la bambuo. Lia metodo produktas malpli da reziduoj kaj estas malpli kosta ol la tradiciaj metodoj. En septembro li prezentos sian projekton en la ŝtato Pernambuko.

Per la metodo de Galdino Santana de Lima, la sala akvo interreagis kun mikroorganismoj, kiuj vivas en bambupecoj, kaj kiuj faras la sensaligon dum ĉirkaŭ 25 minutoj. Tiu akvo estis poste analizita, kaj konstatiĝis, ke ĝi estas ja trinkebla.

La industria kemiistino Eduarda Cardoso, kiu oficas en la entrepreno de la esploristo, diris jene: “ni analizis la akvon tie ĉi en nia laboratorio kaj ankaŭ sendis ĝin al aliaj laboratorioj, por konfirmi ĝian gradon de saleco, konduktiveco kaj klorideco, kaj la rezulto estis tre kontentiga. Mi trinkis tian (sensaligitan) akvon kaj bone surpriziĝis. Kiam ĝi eniĝas en la bambuon, tiam ĝi estas sala, sed kiam ĝi eliĝas el ĝi, tiam ĝi estas dolĉa.”

Ĝiaj avantaĝoj rilate al la tradicia sensaliga metodo

La oceanoj konsistigas 97% de la akvo de la planedo. Ekzistas kelkaj manieroj purigi kaj trinkebligi ĝin, sed ili postrestigas multajn reziduojn, kiuj okazigas median malekvilibron. Per la ordinara procedaro, el ĉiu miliono da kubaj metroj da akvo, postrestas duona tuno da reziduoj. Tamen, per la metodo elpensita de Galdino, postrestas nur 250 gramoj da ili. Krom tio, ĝia kosto estas sepdekprocente malpli granda, laŭ la esploristo.

Tiu esplorstudo daŭris ok jarojn, kaj la rezulta teknologiaĵo estas preta por la inaŭguriĝo, kio devas okazi en septembro.
“Pernambuko estis elektita kiel inaŭgura loko, ĉar la Nordo kaj la Nordoriento estis la regionoj, kiuj ĉiam fidis mian laboron. Krome, la tiea akvo, eĉ tiu de la artezaj putoj, havas altan gradon da saleco. Ili tie multe bezonas tian teknologion”, fine asertis Galdino.


FONTO:


&&&&&&&&&&&*******&&&&&&&&&&&

JOGOS PEDAGÓGICOS INCENTIVAM A FORMAÇÃO DE CRIANÇAS // PEDAGOGIAJ LUDOJ STIMULAS LA EDUKADON DE INFANOJ

11-07-2014

Entre uma estratégia de jogo e outra, as crianças carentes do Centro Sócio Educativo Deus Proverá participam de uma Oficina de Aprendizagem que envolve agilidade, lógica e principalmente, diversão.
Os jogos de xadrez e damas contribuem, ainda, para estimular a qualidade de vida dessas crianças.

Em uma tarde regada a trocas de experiências, a criançada tem a oportunidade de compartilhar momentos de suma importância para a “construção do indivíduo”.
Para Cícera Maria das Candeias, coordenadora da entidade, os jogos de xadrez e damas, além de desenvolverem o raciocínio lógico, também desenvolvem o senso de companheirismo.

“Brincar é indispensável à saúde física, emocional e intelectual da criança. A importância da oficina é contribuir, no futuro, para a eficiência e o equilíbrio do adulto. Jogando com amigos, as crianças aprendem as regras de convivência e como ganhar e perder”, conclui ela, que conta com o apoio da Associação Chuteira de Ouro, do Instituto Ativa Brasil, através do projeto Alagoas Dá Sorte Solidário.
Inter unu ludstrategio kaj alia, la malriĉaj infanoj de la Socieduka Centro Dio Provizos partoprenas metiejon pri lernado, kiu inkludas lertecon, logikon kaj ĉefe amuzon.
La ŝakludo kaj la damludo kontribuas ankaŭ por stimuli la vivkvaliton de tiaj infanoj.

En vespero kun multaj interŝanĝoj de sperto, la infanaro havas la oportunon kunĝui tre gravajn momentojn por la “konstruado de la individuo”.
Laŭ Cícera Maria das Candeias, la kunordigantino de la ejo, la ludoj per ŝako kaj per damoj, krom progesigi la logikan rezonadon, ankaŭ elvolvas la senton de kunuleco.

“Ludi estas nepre necese por la fizika, emocia kaj intelekta sanoj de la infano. Tiu ĉi lernometiejo estas grava, ĉar ĝi kontribuas por la efikeco kaj la ekvilibro de la homoj en la estonteco. Ludante kune kun amikoj, la infanoj lernas la regulojn pri kunvivado kaj pri kiel venki kaj malvenki”, fine klarigis ŝi, kiu kalkulas kun la apogo de la Asocio Ŝotŝuo el Oro, el la Instituto Aktivu Brazilo, pere de projekto Alagoa Solidara Fortundonanto.

FONTO:


     ********************************

NOVO EXAME DE SANGUE PODE PREVER ALZHEIMER // NOVA ANALIZO DE SANGO POVAS PREVENTI ALZEJMERON

10-07-2014

Um passo muito importante nas pesquisas sobre o Alzheimer foi dado por cientistas britânicos, ao criarem um novo exame de sangue que pode prever as chances de uma pessoa desenvolver a doença.
Um estudo realizado em cerca de 1.000 pessoas identificou um conjunto de proteínas no sangue que pode antever o surgimento do mal de Alzheimer com 87% de precisão.
Os resultados do trabalho, publicado na revista científica Alzheimer's & Dementia, serão usados para aprimorar os testes com novos medicamentos para a doença, que afeta 44 milhões de pessoas em todo o mundo.
Os especialistas alertam que ainda não há previsão para que o exame esteja disponível em clínicas ou hospitais da Grã-Bretanha.
Segundo o líder da pesquisa, Simon Lovestone, da Universidade de Oxford, "nós queremos poder identificar o quanto antes as pessoas que vão precisar fazer exames mais aprofundados num futuro próximo". “Como não há tratamento, muitas pessoas podem questionar o valor de um exame de sangue. Mas as pessoas vêm ao consultório saber o que está acontecendo com elas e atualmente eu não posso dizer”, acrescentou.
Tre grava paŝo en la esploroj pri Alzejmero estas farita de britaj sciencistoj, kiuj kreis novan sanganalizon, kiu povas antaŭvidi la probablecon, ke oni spertos tiun malsanon.
Esploro realigita en ĉirkaŭ 1.000 homoj identigis aron da proteinoj en la sango, kiuj povas antaŭvidi la aperon de la Alzejmer-malsano, kun 87% da precizeco.
La rezultoj de la laboro, publikigita en la scienca revuo Alzheimer's & Dementia, estos uzataj por plibonigi la testojn pri novaj medikamentoj por tiu malsano, kiu atingas 44 milionojn da homoj en la tuta mondo.
La specialistoj avertas, ke ankoraŭ ne estas certeco, pri kiam tia analizo estos disponebla en klinikoj aŭ hospitaloj de Britujo.
Laŭ la gvidanto de la esploro, Simon Lovestone, el la Universitato de Oksfordo, “ni celas povi rekoni plej eble frue la homojn, kiuj bezonas submetiĝi al pli detalaj testoj en baldaŭa estonto”.
“Ĉar ĝi ne havas kuracon, multaj homoj eble opinios senutila sangoanalizon pri tio. Okazas, tamen, ke multaj homoj venas al mia konsultejo, por sciiĝi pri tio, kio ekokazas al ili, sed dume mi povas pridiri nenion”, li aldonis.

FONTO:
http://www.bahianoticias.com.br/saude/noticia/12040-novo-exame-de-sangue-pode-prever-alzheimer.html



====================================================================


TECNOLOGIA PERMITE CONTROLAR O COMPUTADOR COM A MENTE, POR US$ 200 // TEKNOLOGIAĴO EBLIGAS REGI LA KOMPUTILON PER LA MENSO, KONTRAŬ US$ 200

09-07-2014 

Uma nova tecnologia chamada Brainwriter (escritor de cérebro, na tradução livre) combina leitura de ondas cerebrais e movimentos oculares para permitir às pessoas paralisadas ler, escrever e utilizar computadores.

O Brainwriter usa uma faixa, presa ao redor da cabeça do usuário, para captar ondas geradas pelo cérebro e selecionar itens na tela a partir delas. Tudo funciona em parceria com um sistema de câmeras para leitura dos movimentos oculares.

O projeto foi criado pela empresa Not Impossible para ajudar Tempt One, artista amigo dos desenvolvedores que sofre de esclerose lateral amiotrófica, doença que degenera nervos e causa a perda gradativa dos movimentos. Antes, eles já haviam criado o Eyewriter, para que Tempt desenhasse por meio dos olhos.

Por ter código-aberto e utilizar peças relativamente fáceis de encontrar, o Brainwriter pode ser construído por qualquer pessoa disposta a investir cerca de US$ 200 (R$ 443), valor consideravelmente mais baixo que opções comerciais que chegam a US$ 2.000 (R$ 4.430).

O Brainwriter está sendo exibido na mostra Digital Revolution, em Londres, e visitantes podem testá-lo com um pequeno jogo.
Nova teknologiaĵo nomata Brainwriter (aŭ cerboverkisto) kombinas legadon de cerbaj ondoj kun okulaj movoj, por ebligi al paralizuloj legi, skribi kaj uzi komputilojn.

Brainwriter utiligas rubandon fiksitan ĉirkaŭ la kapon de ĝia uzanto, por kapti ondojn generitajn de la cerbo kaj tiel selekti signojn en la ekrano, surbaze de ili. Ĉio funkcias en kuniĝo kun sistemo de kameraoj por legado de okulaj movoj.

La projekto estis kreita de la entrepreno Not Impossible, por helpi Tempt One, artisto amiko de la programistoj, kaj kiu suferas je amiotrofia lateralsklerozo, malsano kiu degenerigas nervojn kaj kaŭzas la gradan perdon de la movoj.
Antaŭe ili jam estis kreintaj Eyewriter (‘okulverkisto’), por ke Tempt desegnu per la okuloj.

Ĉar ĝi havas nefermitan kodaron kaj utiligas pecojn facile troveblajn, Brainwriter povas esti konstruita de iu ajn homo interesiĝema investi ĉirkaŭ US$ 200, monkvanto tre malpli granda ol tiuj de la komercaj similaĵoj, kiuj kostas ĝis eĉ US$ 2.000.

Brainwriter estas montrata en la ekspozicio Digital Revolution, en Londono, kaj la vizitantoj povas testi ĝin pere de malgranda ludo.
FONTO:


             -/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/

CIENTISTA ALEMÃO VAI CONGELAR A SI PRÓPRIO E PRETENDE VOLTAR À VIDA DAQUI A 150 ANOS // GERMANA SCIENCISTO KONGELIGOS SIN MEM KAJ VOLAS REVENI AL LA VIVO POST 150 JAROJ

08-07-2014

Klaus Sames, um professor alemão de 75 anos de idade, pretende congelar a si próprio para despertar em 150 anos.
Através de um processo denominado criopreservação, que envolve o congelamento extremo de um organismo vivo para estancar o metabolismo e entrar em um estado de suspensão biológica, o pesquisador de Hamburgo tentará voltar à vida daqui a um século e meio.

Primeiro, o corpo será resfriado até alcançar 196 graus negativos. Assim que os advogados envolvidos constatarem o estado de morte cerebral, um grupo de assistentes terá apenas cinco minutos para colocar o corpo do professor em um banho de imersão com 60 kg de gelo. É um ponto crítico: se, por qualquer motivo, os assistentes levarem um minuto a mais, as células do cientista darão início a um ciclo irreversível de decomposição, o que tornará impossível seu retorno à vida.

Por último, o corpo congelado será depositado em um refrigerador desenvolvido especialmente para transportar o professor até a cidade de Clinton Township, no estado de Michigan, onde funcionam os laboratórios principais do Cryonic Institute. Em seguida, um grupo de especialistas substituirá o sangue das veias por uma solução salina, de modo que as células do professor sejam congeladas, e, em 150 anos, os profissionais do futuro as revivam. O professor Sames acredita que a humanidade terá esse conhecimento no próximo século e meio.

Enquanto isso, os detalhes contratuais, assim como o pagamento de 21 mil euros à empresa congeladora, já foram cumpridos. “Sou 100% consciente do que estou fazendo. Estou bem da cabeça”, afirmou o professor, que passou a maior parte de sua vida estudando a gerontologia.
Klaus Sames, 75-jara germana profesoro, intencas kongeligi sin mem, por revekiĝi post 150 jaroj.
Pere de procedo nomata kriokonservado (aŭ pli teknike perfrostiga konservado), kiu faras la ekstreman kongeladon de vivanta organismo, por paralizi ties metabolon kaj enigi ĝin en staton de biologia ĉesiĝo, la esploristo, kiu estas el Hamburgo, provos reviviĝi post unu kaj duono da jarcento.

Unue lia korpo estos frostigita ĝis ĝi atingos 196 negativajn (celsiajn) gradojn. Apenaŭ la atestontaj advokatoj konstatos la staton de cerba morto, grupo de asistantoj havos nur kvin minutojn, por mergi la korpon de la profesoro en
banakvujon kun 60kg da glacio. Tio estos krita punkto: se, pro iu ajn kialo, la asistantoj malfruigos tiun faron je eĉ unu minuto, la ĉeloj de la sciencisto komencos nedeteneblan procezon de putrado, kio malebligos lian reviviĝon.

Fine, la kongelita korpo estos enmetita en fridigilon faritan speciale por transporti la profesor(korp)on ĝis la urbo Klintono Taŭnŝipo, en Miĉigano, Usono, kie funkcias la ĉefaj laboratorioj de
la Instituto pri Krioniko. Poste, grupo da fakuloj anstataŭigos la sangon de la vejnoj per saleca solvaĵo, tiel ke la ĉeloj (de la korpo) de la profesoro estu kongelitaj kaj, post 150 jaroj, estontaj profesiuloj revivigu ilin. Profesoro Sames kredas, ke la homaro havos tiun scion en la daŭro de la venonta jarcento kaj duono.

Dume, la kontraktaj detaloj, same kiel la pago de 21 mil eŭroj al la kongela entrepreno, jam estis plenumitaj. “Mi estas centprocente konscia pri tio, kion mi faras. Mi bone fartas mense”, asertis la profesoro, kiu pasigis la plej grandan parton de sia vivo studante pri Maljunecoscienco.
FONTO:

+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++


ÔNIBUS DE BANHO PARA SEM-TETO COMEÇA A RODAR // BANEJ-BUSO POR SENDOMULOJ KOMENCAS FUNKCII

07-07-2014

Entrou em circulação o ônibus com ducha, que leva a dignidade do banho para moradores de rua.
O projeto, anunciado em outubro do ano passado, já é realidade em São Francisco, na Califórnia, EUA.

O ônibus anda pela cidade oferecendo o serviço, gratuitamente, a sem-teto que queiram tomar um banho.
A associação sem fins lucrativos Lava Mae, pretende amenizar a falta de chuveiros públicos em São Francisco.

Na cidade, que segundo as estimativas tem cerca de 6.436 moradores de rua, há apenas sete locais públicos de banho.
"Com a higiene vem a dignidade, com a dignidade a oportunidade", diz o site do projeto.

O primeiro ônibus desativado foi doado pela prefeitura, e adaptado para virar uma espécie de balneário.
"Desenhamos o interior do ônibus com a ajuda da comunidade de sem-teto", explica Doniece Sandoval, fundadora do Lava Mae, ao site Thinkprogress.

Ele servirá para testar e melhorar o serviço.
Doniece Sandoval espera ter mais quatro iguais, em funcionamento, até abril de 2015.
Juntos eles terão capacidade para oferecer 4.000 banhos semanais.
Ekcirkulis la aŭtobuso kun duŝilo, kiu portas la dignecon de la baniĝo al stratloĝantoj.
La projekto, anoncita en oktobro de la pasinta jaro, jam iĝis realaĵo en la kalifornia ĉefurbo San-Francisko, Usono.

La buso iras tra la urbo, proponante la servon, senpagan, al senhejmuloj kiuj volas baniĝi.
La neprofitcela asocio “Lava Mae” celas iom kompensi la mankon de publikaj banejoj en San-Francisko.

En tiu urbo, kiu, laŭ taksoj, havas proksimume 6.436 stratloĝantojn, estas nur sep publikaj banlokoj.
“Per la higieno naskiĝas la digneco, kaj per la digneco naskiĝas la oportuneco”, diras la retejo de la projekto.

La unua aŭtobuso, kiu estis antaŭe malaktivigita, estis donacita de la urbodomo kaj estis adaptita por fariĝi speco de banloko.
“Ni aladaptis la internon de la buso kun la helpo de la sendoma komunumo”, rakontas Doniece Sandoval, fondintino de “Lava Mae”, en la retejo Thinkprogress.

Ĝi servos por testi kaj plibonigi la servon. Doniece esperas havi pliajn kvar tiajn busojn funkciantajn, ĝis post aprilo 2015.
Kune ili povos proponi po 4.000 baniĝoj semajne.

FONTO:




***********************************************************


DEFINIDOS OS JOGOS DAS SEMIFINAIS DA COPA DO MUNDO 2014 // ESTAS EKSCIITAJ LA KVAR DUONFINALISTOJ DE LA MONDA FUTBALPOKALO DE 2014

06-07-2014

A "Copa das Copas" está chegando ao fim. Nos dias 8 e 9 de julho, serão disputadas as semifinais do Mundial do Brasil, que conta com seleções tradicionalíssimas em busca do mais importante troféu do futebol mundial. Três das seleções que eram consideradas, antes do início da competição, favoritas, inclusive, seguem no páreo: Brasil, Alemanha e Argentina. Completa a lista a Holanda, que não pode ser considerada uma surpresa, já que disputou a final da última Copa, na África do Sul, contra a Espanha.

Os duelos Brasil x Alemanha e Argentina x Holanda serão especiais, já que ambas as partidas já decidiram Copas do Mundo. Em 1978, jogando em casa, os argentinos precisaram da prorrogação para bater a Holanda e vencer o torneio pela primeira vez. Brasileiros e alemães, por outro lado, decidiram o Mundial de 2002, vencido pelo Brasil.

Jogando em casa, o Brasil tem a pressão de vencer a Copa, mas seus adversários também não jogam totalmente descompromissados: a Alemanha não vence há 24 anos, a Argentina, há 28 e a Holanda tenta, enfim, ser campeã, depois de ser vice em três oportunidades.
La (de kelkaj nomata) “Pokalo super la Pokaloj” alvenas al sia fino. En la 8-a kaj 9-a de julio estos pribatalata la duonfinalo de la Mondpokalo gastigata en Brazilo, kiu de nun kalkulas kun tradiciegaj naciaj teamoj klopodantaj konkeri la plej gravan trofeon por la monda futbalo. Tri el la selektitaroj, kiuj, antaŭ la komenco de la konkurado, estis konsiderataj la plej ĉampioniĝemaj, plu daŭras en la batalado. Ili estas Brazilo, Germanujo kaj Argentino. Kompletigas la liston Nederlando, kiu ne devas esti taksata kiel surprizo, konsiderante ke ĝi perbatalis la finalon de la lasta mondturniro, en Sud-Afriko, kontraŭ Hispanujo.

Krome la dueloj Brazilo kontraŭ Germanujo kaj Argentino kontraŭ Nederlando estos aparte specialaj, ĉar ambaŭ teamparoj jam decidis Mondpokalojn. En 1978, ludante propralande, la argentinanoj bezonis la kromnormalan tempon, por elimini Nederlandon kaj venki tian turniron unuafoje. La brazilanoj kaj la germanoj, siavice, decidis la Pokalon de 2002, venkitan de la verda-flavuloj.

Ĉi-foje, ludante “proprahejme”, Brazilo havas la preman respondecon venki la Pokalon. Tamen ankaŭ ĝiaj nunaj kontraŭuloj batalas kun gravaj konkerceloj. Ni vidu: Germanujo ne venkas de 24 jaroj; Argentino, de 28; kaj Nederlando provegas unuafoje ĉampioniĝi, post tio, ke ĝi jam estis vicĉampiono en tri tiaj okazaĵoj.
FONTO:
http://www.brasilpost.com.br/2014/07/05/jogos-semifinal-copa-do-mundo-2014_n_5560616.html


#=#=#=#=#=#=#=#=#=#=#=#=#=

MINILANTERNA QUE GERA ENERGIA PODE GARANTIR LUZ NO QUÊNIA // LANTERNETOJ, KIUJ GENERAS ENERGION, POVAS GARANTII ELEKTRAN LUMON EN KENJO

05-07-2014

Projeto no Kickstarter, plataforma de financiamento coletivo, quer ajudar famílias do Quênia a gerar energia. Em todo o país, 75% das famílias não têm acesso a energia elétrica em casa. Para iluminação durante a noite, as casas usam lampiões a querosene — o que é ruim para o ambiente e para as famílias, devido ao vapor da queima do combustível.

Para isso, a percussionista britânica Sudha Kheterpal quer criar o Spark. Ele é um misto de gerador de energia e instrumento. Quando sacodido, ele faz barulho, como um chocalho.
Quando mexido por 12 minutos, ele armazena energia suficiente em sua bateria para acender suas oito luzes LED por uma hora.

O Spark é uma estrutura de plástico, com um elástico em seu entorno.
Em seu interior, o Spark tem diversas bolinhas para fazer barulho. Ao mesmo tempo, no entanto, um imã se movimenta perto de uma bobina de cobre. Isso gera energia, que é armazenada em uma bateria.
Por uma porta USB, a tira que contém as oito lâmpadas é conectada.

A luz poderia ser usada para iluminação residencial ou para iluminar espaços públicos durante uma caminhada.

Kheterpal pede um investimento de 50 mil libras (190 mil reais) para aperfeiçoar e distribuir o Spark. O fim do período de financiamento será no dia 10 de julho. No momento em que este texto é escrito, já foram coletados 33 mil libras (125 mil reais).

Unu projekto en Puŝostartilo (retejo pri kolektiva financado) celas helpi la familiojn el Kenjo generigi energion. En tiu tuta lando 75% de la familioj ne havas elektran energion hejme. Por lumigado dum la nokto la domoj uzas lampionojn je keroseno – kio estas malutila por la medio kaj por la familioj, pro la vaporo el la bruliĝo de tia fuelo.

Pro tio la brita perkutistino Sudha Kheterpal celas elvolvi Spark. Ĝi estas miksaĵo de energigenerilo kaj muzikinstrumento. Kiam ĝi estas skuata, tiam ĝi faras bruon similan al tiu de bov-sonorilo.
Kiam ĝi estas movata dum 12 minutoj, tiam ĝi akumulas, en sia baterio, energion sufiĉan por ke lumu siaj 8 LED-lampetoj dum unu horo.

Spark estas aranĝaĵo el plasto kun kaŭĉuka ringo ĉirkaŭ si.
En sia interno ĝi havas multe da globetoj, por fari bruon. Samtempe, tamen, unu magneto moviĝas proksime de bobeno el kupro. Tio generas energion, kiu estas akumulata en baterio.
Tiam, tra konektilo USB, la fadeno, kiu tenas la ok lampetojn, estas konektita.

La generita lumo povos esti uzata por loĝeja lumigado kaj por iluminado de publikaj irejoj.

Kheterpal petas investon per 50 mil pundoj, por plibonigi kaj distribui Spark. La financada periodo finiĝos en la 10-a de julio. En la momento, kiam tiu teksto estis (originale) skribita, jam estis kolektitaj 33 mil pundoj.
FONTO:



///////////////////////////////////////\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\

MUTAÇÃO QUE CAUSA CÂNCER DE FÍGADO É DESCOBERTA // MUTACIULO, KIU KAŬZAS LA HEPATOKANCERON, ESTAS MALKAŜITA

04-07-2014

Um grupo de pesquisadores espanhóis comandado por Nabeel Bardesy, da Universidade de Harvard, descobriu uma mutação genética que provoca a progressão do colangiocarcinoma, um tipo de câncer hepático que apresenta um mau prognóstico.

 A pesquisa realizada pelo Grupo de Oncologia Hepática do Instituto de Pesquisas Biomédicas August Pi i Sunyer (Idibaps) de Barcelona foi publicada nesta quinta-feira na revista científica "Nature".

Através da pesquisa foi identificada uma mutação na enzima IDH que ocorre nas células-mãe do fígado e que provoca a progressão do câncer hepático conhecido como colangiocarcinoma intra-hepático.

Ao bloquear a enzima IDH, se poderá frear a progressão da doença, que representa 10% dos cânceres de fígado (ao redor de 70.000 casos por ano em nível mundial).

É um tipo de tumor difícil de ser detectado em fases iniciais e por isso apenas 30% dos pacientes podem ser operados. Além disso, não existe nenhum tratamento molecular para esta doença.

A empresa biotecnológica Agios Pharmaceuticals colaborou na pesquisa e desenvolveu um fármaco para bloquear de maneira seletiva a forma mutada de IDH e poder combater o avanço do tumor.
Grupo de hispanaj esploristoj, gvidata de Nabeel Bardesy, el la Universitato Harvardo (situanta en la masaĉuseca urbo Kembriĝo, Usono), eltrovis genetikan mutaciulon, kiu estigas la elvolviĝon de la kolangiokarcinomo, speco de hepata kancero, kiu sin prezentas nekuracebla.

La esploro, farita de la Grupo pri Hepata Onkologio de la Instituto pri Biomedicinaj Esploroj Pi i Sunder (IBEPS) de Barcelono, estis publikigita lastĵaŭde, en la scienca revuo “Nature”.

Per tiu esploro estis identigita mutaciulo en la enzimo IDH, kiu ekzistas en praĉeloj de la hepato kaj kiu kaŭzas la disvolviĝon de la hepata kancero konata kiel intrahepata kolangiokarcinomo.

Tamen, se oni blokos la enzimon IDH, oni povos bremsi la elvolviĝon de tiu malsano, kiu konsistigas 10% de la hepatkanceroj (po ĉirkaŭ 70.000 jare, mondskale).

Ĝi estas tumoro malfacile konstatebla en siaj komencaj fazoj, kaj tial nur 30% de la pacientoj povas esti operaciataj. Krom tio, ekzistas neniu molekula kuracado por tiu malsano.

La bioteknologia entrepreno Agios Pharmaceuticals kunlaboris kun la esploro kaj elfaris farmaciaĵon, por bloki, per selekta maniero, la mutaciitan formon de IDH kaj tiel povi kontraŭbatali la avancon de la tumoro.
FONTO:
http://exame.abril.com.br/tecnologia/noticias/mutacao-que-causa-tipo-de-cancer-de-figado-e-descoberta
((((((((((((((((((((((((((((((((☺)))))))))))))))))))))))))))))))))))

TEÓRICOS DO BÓSON DE HIGGS AFIRMAM QUE O UNIVERSO NÃO DEVERIA EXISTIR // TEORIISTOJ PRI LA BOSONO DE HIGGS ASERTAS, KE LA UNIVERSO NE DEVUS EKZISTI

03-07-2014

Segundo estudos recentes realizados por especialistas ingleses em cosmologia, o universo não deveria existir; mas sim ter entrado em colapso milésimos de segundos após o Big Bang.
Robert Hogan, pesquisador e coautor do estudo, traçou um verdadeiro paradoxo universal ao afirmar que, em seus primórdios, o Universo viveu uma expansão cósmica muito rápida. Essa mesma expansão deveria ter gerado um tremor forte o suficiente para desencadear o colapso do Universo.
Os estudos foram baseados na análise de observações feitas pelo telescópio BICEP2, localizado na Antártica. As informações foram comparadas com dados hipotéticos baseados no cálculo do aumento cósmico e do Bóson de Higgs. Dessa forma, os catedráticos do Kings College de Londres tentaram recriar as condições da inflação cósmica imediatamente após o Big Bang.
As informações fornecidas pelas observações do BICEP2 permitem admitir que o Universo sofreu um grande impulso durante a fase da expansão cósmica, já que houve uma intensa variação de seu campo energético. Isso levou o cosmos até o chamado Vale do Campo de Higgs em apenas uma fração de segundos. Entretanto, para surpresa dos pesquisadores, caso tenha acontecido exatamente desta maneira, o Universo como o conhecemos hoje deveria haver entrado em colapso completo instantaneamente.
“Tudo isso significa que precisamos estender nossas teorias e entender por que tudo isso não ocorreu”, afirmou Robert Hogan.
Laŭ ĵusaj studoj faritaj de anglaj specialistoj pri Kosmologio, la Universo ne devus ekzisti, sed devus esti spertinta kolapson milonojn da sekundo post la Praeksplodo.
Robert Hogan, esploristo kaj kunaŭtoro de la studaĵo, estigis veran universalan paradokson, asertinte, ke en ties komenco, la Universo spertis tre rapidan kosman ekspansion. Tiu sama ekspansio devus esti generinta tremon sufiĉe fortan por okazigi la kolapson de la Universo.

Tiuj studoj estis bazitaj sur la analizo de observoj faritaj per la teleskopo BICEP2, situanta sur Antarkto. La informoj estis komparataj kun hipotezaj datenoj bazitaj sur la kalkulo pri la kosma pligrandiĝo kaj pri la Bosono de Higgs. Tiel la katedruloj de Kings College de Londono provis rekrei la kondiĉojn de la kosma ekspansio tuj post la Bigbango.
La informoj akiritaj de la observoj per BICEP2 ebligas rekoni, ke la Universo spertis grandan impulson dum la fazo de la kosma ekspansio, pro tio, ke okazis intensa ŝanĝiĝado de ĝia energia kampo. Tio kondukis la Kosmon ĝis la nomata Valo de la Kampo de Higgs, en la daŭro de nur ono da sekundo. Tamen, je la surprizo de la esploristoj, se tio okazis precize tiele, la Universo tia, kiel ĝi estas konata hodiaŭ, devus esti tuje plene kolapsinta.
“Ĉio tio signifas, ke ni bezonas ekspansiigi niajn teoriojn kaj kompreni, kial tio ne okazis”, deklaris Robert Hogan.



FONTO:

 
FILME “CAUSA E EFEITO” SERÁ LANÇADO EM TODO O BRASIL NA QUINTA-FEIRA, 3 DE JULHO // LA FILMO “KAŬZO KAJ EFIKO” BURĜONOS EN LA TUTA BRAZILO EN LA ĴAŬDO, LA 3-A DE JULIO

02-07-2014

O longa-metragem "Causa e Efeito", dirigido pelo paulista André Marouço, e produzido pela Mundo Maior Filmes e Estação da Luz Filmes,  estreia em 101 salas de cinema pelo Brasil nesta quinta-feira (3). A Paris Filmes e a Downtown Filmes fazem o lançamento nacional da produção.
O filme inova ao apresentar uma trama inspirada na Lei de Causa e Efeito, um dos principais pressupostos da Doutrina Espírita, codificada por Allan Kardec, numa história cheia de ação, romance e aventura.

Estrelado por Matheus Prestes, o longa conta a história de Paulo, policial com uma vida tranquila e estável com sua família, até que, num acidente causado por um motorista alcoolizado, ele perde a esposa e o filho. O criminoso se livra da prisão e Paulo, revoltado, torna-se um justiceiro, passando a acertar contas a mando de seu chefe, interpretado pelo ator Henrique Pagnoncelli.

 Ao receber a ordem  para matar a amante do chefe, uma garota de programa (vivida pela atriz Naruna Costa),  Paulo desiste ao saber que ela está grávida. Para protegê-la e ao bebê, foge com a moça e pede ajuda a um tio. Este, um espírita, forma um trio de velhinhos religiosos e muito amigos. Os outros dois são um padre e um pastor. O contato do protagonista com esses três personagens vai ajudá-lo a compreender a origem dos dramas atuais, que remontam a uma encarnação passada.

 Do elenco fazem parte ainda Maurycio Madruga, Maritta Cury, Luiz Serra, Henrique Lisboa, Haroldo Serra, Felipe Mônaco e Rosi Campos. A maior parte da equipe que trabalhou no filme integra a TV Mundo Maior, emissora de TV da Fundação Espírita André Luiz, de São Paulo. Os demais trabalham com o diretor na TV Cultura. À época da pré-produção, Marouço selecionou para o elenco atores cearenses, como é o caso do conceituado Haroldo Serra.

Para o diretor André Marouço, que também assina o roteiro, numa época como a atual, em que grassa a “corrupção, a violência, o materialismo e a sensualidade gratuita”, o cinema pode contribuir para mudar esse cenário, “contando histórias de superação, dramas onde a vida real seja estampada na tela e que possam explicar de forma racional como a Lei de Causa e Efeito pode ser corretiva, ou principalmente utilizada de forma a trazer a felicidade relativa aos indivíduos”.
Ao apresentar a convivência harmônica de três seres de distintas religiões, o filme também passa a mensagem de que o mundo é melhor quando há respeito e tolerância.

La longa filmo “Kaŭzo kaj Efiko”, reĝisorita de la san-paŭliano André Marouço kaj produktita de Mundo Maior Filmes kaj Estação da Luz Filmes, premieros en 101 kinejoj tra Brazilo, en la venonta ĵaŭdo (la 3-a). Paris Filmes kaj Downtown Filmes respondecos pri la naciskala lanĉado de tiu kinproduktaĵo.
La filmo enkondukas novaĵon, ĉar ĝi prezentas intrigon inspiritan de la Leĝo pri Kaŭzo kaj Efiko, unu el la ĉefaj antaŭsupozoj de la Spiritisma Doktrino (kodigita de Allan Kardec). Ĝi temas pri historio plena de agado, romantiko kaj aventuro.

Stelbriligita de Matheus Prestes, la longaĵo rakontas la historion de Paŭlo, policisto, kiu havas trankvilan vivon kune kun sia familio, ĝis kiam akcidento, kaŭzita de ebriiĝinta stiranto, senigas lin de la edzino kaj de la filo. La kriminto liberiĝas de la prizono, sed Paŭlo, indigninta, turniĝas en eksterleĝan puniston, postulante kontojn al aliuloj, sub la ordonoj de sia ĉefo (interpretita de la aktoro Henrique Pagnoncelli).

Ricevinte la ordonon mortigi amoristinon (vivigitan de la aktorino Naruna Costa), kiu estas la kromedzino de la ĉefo, li rezignas tion plenumi, post kiam li eksciis, ke ŝi estas graveda. Por protekti ŝin kaj la bebon, li forfuĝas kun la junulino kaj petas pri helpo al iu onklo sia. Tiu ĉi, spiritisto, estas unu el tri religiaj kaj tre amikaj maljunuloj. La aliaj du estas unu pastro kaj unu pastoro. La kontaktiĝo de la ĉefrolulo kun tiuj ĉi personoj helpos lin kompreni la originon de siaj nunaj dramoj, kiuj devenas el pasinta enkarneco.

Al la geaktoraro apartenas ankaŭ Maurycio Madruga, Maritta Cury, Luiz Serra, Henrique Lisboa, Haroldo Serra, Felipe Mônaco kaj Rosi Campos. La plej granda parto de la skipo laborinta en la filmo membras en TV Mundo Maior, kiu estas la TV-elsendejo de la Spiritisma Fondaĵo André Luiz, en San-Paŭlo. La ceteraj laboras kun la reĝisoro en TV Cultura. Tempe de la antaŭproduktado, Marouço elektis por la personaro cearaajn geaktorojn, ekzemple de la prestiĝohava Haroldo Serra.

Laŭ la reĝisoro André Marouço (kiu ankaŭ aŭtoras la filmtekston), en tempo kiel la nuna, kiam disvastiĝas “la koruptado, la perforto, la materialismo kaj la senrespondeca voluptemo”, la kinarto povas kunhelpi en la ŝanĝado de tia socia kadro, “rakontante historiojn pri dramoj kaj sinvenkado, kie la reala vivo estu montrata sur la ekrano, kaj kiuj povas klarigi racie, kiel la Leĝo pri Kaŭzo kaj Efiko povas esti korekta kaj ĉefe utiligata tiamaniere, ke ĝi donu la feliĉecon al la homoj.”
Prezentante ankaŭ la harmonian kunvivadon inter tri malsamreligiaj homoj, la filmo aldonas la instruon, ke la mondo estas pli bona, kiam estas respekto kaj toleremo.
FONTO:
http://www.boanoticia.org.br/noticias_detalhes.php?cod_noticia=6117&cod_secao=1

*************************************

A COPA NO BRASIL JÁ É CONSIDERADA O MAIOR EVENTO DO FACEBOOK EM SEUS 10 ANOS // LA MONDA FUTBALPOKALO EN BRAZILO JAM ESTAS KONSIDERATA LA PLEJ GRANDA EVENTO EN FEJSBUKO, EN TIES ĈI DEKJARIĜO

01-07-2014

Com 1 bilhão de postagens, curtidas e comentários apenas durante a primeira metade da Copa do Mundo, o torneio mundial já é o evento mais falado da história em uma década do Facebook.

Segundo apurou a Reuters, as conversas sobre futebol medidas entre 12 e 29 de junho envolveram 220 milhões de pessoas e 1 bilhão de interações, mostraram dados do Facebook.  E, considerando que a bola vai rolar por outras duas semanas, o torneio deve quebrar novos recordes e já está consagrado como o maior evento de mídia social até agora.

Os números recordes do Facebook contaram com a ajuda tecnologia móvel. Sete em cada 10 usuários globalmente se conectam à rede a partir de dispositivos móveis, que representam cerca de 60 por cento da receita de publicidade da empresa.

Há também o apelo do futebol. Somente a primeira semana da Copa do Mundo viu 459 milhões de interações no Facebook, mais do que outros eventos desse ano, como o Super Bowl, os Jogos Olímpicos de Inverno de Sochi e a premiação do Oscar combinados.
Post 1 miliardo da publikaĵoj, ŝat-indikoj kaj komentoj nur dum la unua duono de la Futbalpokalo, tiu ĉi monda turniro jam estas la evento plej furora en la dek-jara historio de Fejsbuko.

Laŭ konstatis Reuters, la fejsbukaj babiloj pri piedpilko, mezuritaj inter la 12-a kaj la 29-a de junio, koncernis 220 milionojn da homoj kaj 1 miliardon da interagoj, laŭ montris datenoj de Fejsbuko. Kaj, konsiderante, ke la pilko ankoraŭ ruliĝos dum du pliaj semajnoj, tiu turniro devos rompi novajn rekordojn, kaj ĝi jam estas rekonata kiel la plej granda evento en socia virtuala medio, ĝis nun.

Tiuj rekordaj nombroj de Fejsbuko ŝuldiĝis ankaŭ al la portebla teknologio. Mondskale, sep en ĉiu deko da homoj fejsbukumas per ret-porteblaĵoj, kiuj respondecas pri ĉirkaŭ 60 procentoj de la reklamenspezoj de la entrepreno.

Estas ankaŭ la allogeco mem de la futbalo.  Nur en la unua semajno de la Monda Pokalo okazis 459  milionoj da fejsbukaj interagoj pri la temo, pli ol pri aliaj grandaj eventoj okazintaj ĉi-jare, kiel Superbaŭlo, la Olimpiaj Ludoj de Soĉio kaj la premiaro de Oskaro kune.



Um comentário:

Henriqueta Garcia D'Angelo disse...

Parabéns amigo pelo teu trabalho!
Além de nos informar, divulgas o Esperanto a língua que todos nós devíamos falar.
Que Deus continue te iluminando.
Forte abraço.
Henriqueta