sexta-feira, 6 de dezembro de 2013

NKOSI SIKELEL'I AFRIKA – HINO DO CONGRESSO NACIONAL AFRICANO / HIMNO DE AFRIKA NACIA KONGRESO




"Esta canção foi originalmente composta como um hino religioso
por Enoch Sontonga, professor da missão metodista em
Johannesburg, de etnia xhosa, em 1897.
Em 1927 versos foram
adicionados por Samuel E. Mqhayi, de etnia sesoto.
Vista como um hino da luta contra o regime de segregação
racial (apartheid), chegou a ser proibido sua execução
pública por "exacerbar o nacionalismo bantu" indo contra a
política oficial de desunir as tribos para dominá-las.
Propositadamente cantada de modo tradicional e nas tres
línguas mais faladas pelos sul-africanos negros, se tornou
a música símbolo da luta contra o racismo africano. É hoje
parte do hino nacional da África do Sul e desde 1925 é o hino
do Congresso Nacional Africano”, além do que remete automaticamente ao Prêmio Nobel Nelson Mandela (18-07-1918 – 05-12- 2013), ícone mundial e o grande ativista da paz e da igualdade interétnica.

"Tiu ĉi kanzono estis komponita komence kiel religia himno, de Enoch Sontonga, instruisto en Metodisma misiejo en Johanesburgo, el la kosa etno, en 1897.
En 1927 versoj estis aldonitaj de Samuel E. Mqhayi, el la sesota etno.
Rigardata kiel himno de la lukto kontraŭ la reĝimo pri rasapartigo, ĝia publika kantado iam estis malpermesita, sub la preteksto, ke ĝi “tro elstarigas la bantuan naciismon”, kio kontraŭis al la oficiala politiko malunuigi la tribojn, por pli efike superregi ilin.
Intence kantata laŭ la tradicia maniero kaj en la tri lingvoj plej parolataj de la sudafrikanoj, ĝi fariĝis simbolo de la lukto kontraŭ la afrika rasismo. Hodiaŭ ĝi faras parton de la nacia himno de Sudafriko, kaj ekde 1925 ĝi estas la himno de Afrika Nacia Kongreso”, krom tio, ke ĝi aludas aŭtomate al la nobelpremiito Nelson Mandela (18-07-1918 – 05-12- 2013), tutmonda ikono kaj la granda aktivulo de la paco kaj de la interetna egaleco.




Nenhum comentário: