Pro la pli kaj pli malmultkostaj vidregistriloj kaj kinaparatoj
monakireblaj nuntempe, krom la kameraoj de la poŝkomputiloj, estas forte
espereble, ke, ankoraŭ en tiu ĉi jardeko, la Internacia Lingvo furoros en la
tereno pri kinfilmoj, eĉ se komence per kinaĵetoj (tekstigitaj, dublitaj, kaj
fine originale parolitaj). Kelkaj altkvalitaj kaj artkvalitaj esperantaj
mallongaĵoj jam spekteblas, ĉefe en Vikipedio.
Kinarto havas multajn fakojn. Mi kredas, ke en baldaŭa estonteco
ĉiuj esperantaj intelektuloj (instruistoj, verkistoj, redaktistoj, reviziistoj,
kinartistoj, manartistoj, vestistoj, lumigistoj, sonigistoj, muzikistoj,
dancartistoj ktp), krom kantistoj, aktoroj, reĝisoroj, subtekstigistoj,
scenar-bildstriistoj, infoteknikistoj, dublistoj, dancistoj kaj parolistoj,
estos instigataj labori rekte aŭ nerekte por la esperanta Sepa Arto.
Esperanto eliros el
Esperantujo, por promeni tra la kolektivaj mensaj elektronikaj arbaroj.
Nuntempe, meze de la post-modernaj komunikrimedoj, la multmediaj tekstoj
estas tre pli allogaj por disvastigi nian aferon, ol la nur skribaj tekstoj. Ni
pretigu nin por tiu celo, ĉiu en sia fako kaj laŭ sia talento.
Esperanto ne povas ne iri laŭ ĉiuj flankoj de son-luma komunika
vojo.
Ĉu vi, kiu eventuale havas iun ajn talenton profiteblan en tiu
tereno, jam pensis produkti aŭ produktigi kinaĵetojn neniakoste, tio estas,
elspezante neniun centavon? Tio estas kreiga defio.
Jen interesa terminaro pri kino:
Nenhum comentário:
Postar um comentário